Hejmen!

*klav/o 1 Plateto, kiun oni premas por funkciigi muzikilon: [...]. -> klapo. 2 Unu el la butonoj en ~aro de tajpilo aux komputilo: eniga ~o (por signi, ke enigajxo estas preta); sago~o (por movi la tajpmontrilon); majuskla ~o; retropasxa ~o; forvisxa ~o; senpasxa, morta ~o (por modifi la sekvontan signon); rego~o; makro~o. -> bremso. 3 Sxaltilo kun la formo de tabuleto: morsa ~o. -> butono. ~aro. Aro de ~oj por funkciigi aparaton: ~aro de orgeno, de komputilo; nombra sub~aro. regxim~o ~o 2, kiu sxangxas la efikon aux signifon de aliaj ~oj: baskula regxim~o (kiu post unufoja premo efikas al sekvaj ~opremoj, gxis oni premas gxin denove); momenta regxim~o (kiu efikas, nur dum gxi estas premata). -> baskulo.