Hejmen!

*sign/o 1 Io sensebla, per kio oni povas rekoni, supozi, diveni aux antauxvidi ion, kio mem ne estas senpere sensebla: [...]. -> atesto, indiko, pruvo, signalo, simptomo, spuro. 2 Natura aux konvencia movo aux gesto, uzata anstataux vortoj, por transdoni informon, ordonon ks: [...]. -> signalo. 3 Konvencia, plej ofte skriba prezento, desegno, streko, bildo ks, kun difinita signifo: [...]; interpunkciaj ~oj; askiaj ~oj; videbla, nevidebla ~o en datena transsendo. -> litero, cifero, marko, simbolo. 4 Simbolo 1: [...]; elcento~o (%), egalo~o (=), plio~o ($>$). 5 Signalo 1: [...] ~aro 1 Aro da ~oj: [...]. 2 KOMP Aro de ~oj 3 identigeblaj per numeroj, gxenerale laux iu normo: la ~o cx havas la koderon 230 en la ~aro ISO 8859-3; fiks~ara vidigilo (kontraste al grafika). -> alfabeto, kodo, tiparo, Askio, Unikodo. [...] ~umo MAT (pp reela nombro) $+1$, se la nombro estas pozitiva, $-1$, se gxi estas negativa, k $0$, se gxi estas nula. [...] eskap~o KOMP ~o, kiu indikas specialan interpreton de la tuj sekvontaj ~oj. [...] krom~o TIP Malgranda ~o, aldonita al litero aux al noto, por marki ian modifon de sono: krom~o povas esti super~o, tra~o aux sub~o; krom~itaj literoj; la E-aj krom~oj estas nur du: la cirkumflekso k la hoketo; muzikaj krom~oj dieso k bemolo. -> supersigno, subhoko, trastreko, subpunkto. [...] super~o. Krom~o super litero: skribmasxino sen auxtentaj super~oj. -> agrafo, cirkumflekso, hoketo, korno, ringo, tildo, tremao, superpunkto, superstreko. [...] ~obildo TIP La grafika aspekto de ~o aux grupo de ~oj: la ~obildoj de tiparo. -> tipo, ligajxo. [...] ondo~o TIP Tipografia ~o (~) kun la formo de onda linieto; = ondostreko. -> tildo. [...] pres~aro = tiparo. [...] stir~o, rego~o KOMP ~o, kiu ne havas propran ~obildon, uzata en datena transsendo por movi la tajpmontrilon, sxangxi la regximon, ks: grava stir~o estas linifino. [...] tajp~o = tajpmontrilo. [...]