Hejmen!

kod/o[Z] [...] 2 Sistemo, laux kiu signoj aux grupoj de signoj anstatauxas aliajn signojn, vortojn aux nociojn, por signalado, konciza komunikado aux cxifrado: internacia ~o por mara signalado; morsa, binara, genetika ~o. 3 Grupo de literoj aux ciferoj uzata por distingi ion: posxta ~o; UEA-~o (kontonumero cxe UEA); ISBN-~o de libro (libronumero). ~i (tr). Esprimi per ~o: ~ita mesagxo. ~ero = ~vorto. [...] mal~i (tr). Transskribi ~itan tekston por redoni la originalon. ~vorto. Unu el la signoj aux grupoj de signoj en ~o 2. strek~o ~o uzanta vicon da diverslargxaj paralelaj strekoj, kiujn oni skanas per lumfasko aux legas per lumplumo, cxefe uzata en etikedoj sur varoj aux sur libroj en biblioteko: strek~legilo.