Hejmen!
*vic/o [...] 4 MAT Aro de elementoj indicitaj per la
nenegativaj entjeroj, per cxiuj entjeroj aux per nur kelkaj
entjeroj. -> paro, opo, progresio, reto 7, filtrilo 4. => aro,
serio, konvergxi, divergxi, cxeno, listo, stako, tabelo.
aritmetika ~o. [...].
geometria ~o. [...].
harmona ~o. [...]. [...]
~ero MAT Elemento de ~o, termo de ~o. [...]
task~a KOMP Rilata al regximo de komputado, en kiu programoj k
datenoj estas arigitaj kiel tasko, k nenia interagado kun la uzanto
okazas ekde la prezento de la tasko al la komputilo gxis la reveno de
la rezultoj: task~a komputado, sistemo. -> interaga,
realtempa.
- Ne indas doni al vico apartan komputikan sencon, kvankam
oni volonte aplikas la komunlingvan vorton parolante pri atendovicoj,
cxenoj, listoj, stakoj, unudimensiaj tabeloj, ks, do mi simple aldonis
al la matematikista difino referencojn al: cxeno, listo, stako, tabelo.
- La vorto vico ofte signifas atendovicon, sed PIV iom
kasxas tiun fakton sub senco 1 de vico. Cetere, PIV mencias nur
la formon atendvico, dum la formo atendovico estas pli
normala. Kaj mi ofte auxdis la verbon vici kun la senco
vicatendi, do eble oni menciu tion -- kompreneble nur se gxi ne
kontrauxas ies tre karan gramatikan teorion!