Hejmen!
bend/o 1 [...]: [...]; magneta ~o (por
registrado de muziko aux komputilaj datenoj); [...]
tru~o TEL KOMP Paperstrio uzata kun telekso, komputilo ktp por
registri informojn per vicoj da truoj. -> trukarto.
- Laszlo SZILVASI atentigis pri ebla problemo pri la vorto
bendo en faka kunteksto: oni ne volas havi la saman vorton por
magneta rubando kiel por intervalo de frekvencoj. Tiu dua senco de
bendo sxajnas bone establita en la faka lingvajxo, dum la unua
sxajnas jam bone establita en la komuna lingvo, do eble en faka
kunteksto oni parolu pri magneta rubando, ecx se en la komuna
lingvo suficxas sonbendo (kiu signifus ion alian al fakulo). Tia
malkongruo inter la faka kaj komuna lingvoj certe estas gxena. (Cetere,
la PIV-a difino de sonbendo estas plene freneza.)