Hejmen!
teleks/o TEL Speco de telegrafo konsistanta el teletajpilo
konektita al speciala reto: anstatauxi la nunajn telefonan, ~an k
aliajn retojn. -> faksilo, retposxto.
~i (tr). Sendi per ~o.
- PIVS difinas nur la verbon teleksi, sed laux mi la baza
formo estas telekso, analogie kun telefono kaj
telegrafo. Jenaj citajxoj el Manlibro pri Jxurnalismo
subtenas tiun analogion: ``Tio okazas (teknike) per la plej diversaj
rimedoj: telefono, telegramo, telekso kaj telefon-kopiilo. En la
centralo oni redaktas la alvenintajn raportojn (se necese, tradukas)
kaj elsendas ilin per telekso al la klientoj (abonantoj).'' (p. 9)
``Informo sendita per telekso de la inform-agentejo Associated Press
(AP) en germana lingvo.'' (p. 13)
- Cxi tiu komunikilo estas jam eksmoda; UEA forjxetis sian post la
UK en Kubo.