Hejmen!
faks/o TEL Skribajxo aux desegno sendata per ~ilo; =
telekopio. -> faksimilo.
~i (tr). Sendi per ~ilo; = telekopii.
~ilo Aparato por sendi k ricevi tekstojn aux bildojn per
normala telefonlineo, bitigante presitan aux skribitan paperon cxe la
sendanto k represante gxin cxe la ricevanto; = telekopiilo. ->
telekso, retposxto.
tele~o = ~o.
- Jouko LINDSTEDT demandis pri faks- en DENASK-L je
1996-08-15. El la 17 respondintoj 10 preferis la uzadon, ke oni
faksas fakson per faksilo, t.e. ke faks- estas kiel
leter-, kaj 5,5 preferis, ke oni faksas faksajxon per
faksilo, t.e. ke faks- estas kiel send-. Nur 1,5
faksas faksajxon per fakso kun faks- kiel
telefon-. Do mi elektis substantivan radikon, kvankam fakso
suficxe similas ankaux al foto, kiu estas verba radiko en PIV.