FTP estas mallongigo de 'File Transfer Protocol', kiu signifas 'protokolo por transigi dosierojn.' Oni uzas FTP-programojn por sendi dosierojn inter komputiloj kiuj konektiĝas al reto. La Komputada Leksikono havas bonan klarigon ĉi tie.

La unuaj FTP-programoj estis tekst-liniaj programoj por Uniksaj komputiloj. Nuntempe, ekzistas multaj grafikaj programoj, kiuj faciligas FTP-transigon per butonoj kaj menuoj. Mi unue tre mallonge priskribos la tekst-linian version, kaj poste rekomendos kaj priskribos grafikan FTP-programon por Vindozaj komputiloj.

Tekst-linia medio:

La subaj ekzemploj estas imagitaj; ili ne montras veran FTPejon.

Por konekti al FTPejo, tajpu 'ftp' kaj la adreson de la FTP-servilo. Ekzemple:

$ ftp 243.110.54.37
$ ftp ftp.arkivo.nr

Post konekto, la fora komputilo demandos nomon kaj pasvorton. Se sennoma FTP estas permesata, tajpu 'anonymous' por la nomo kaj nenion por la pasvorto.

Se la FTP-servilo akceptos vin, vi povos listigi la dosierojn tajpante 'dir' aŭ 'ls'.

ftp> dir
05-19-00    02:59AM                5200 legumin.txt
11-02-00    02:59AM               22040 listo.txt
03-08-00    06:34PM     <DIR>           bildoj
02-03-00    04:21PM     <DIR>           softvaroj
04-10-00    07:49AM     <DIR>           tekstoj

Por iri al suba dosierujo, uzu la 'cd'-ordonon. Por reiri al supra dosierujo, tajpu 'cd ..' .

ftp> cd tekstoj
ftp> cd ..

Por akiri dosieron de la fora komputilo (elŝuti), uzu la ordonon 'get'.

ftp> get listo.txt

Por sendi dosieron (alŝuti), uzu 'put':

ftp> put katido.jpg

Por eliri la programon, tajpu 'bye' aŭ 'exit'.

Kiam oni sendas aŭ akiras dosieron per FTP, oni devas konscii pri la speco de dosiero. FTP havas du reĝimojn por transigi dosierojn: teksta kaj malteksta. Se la alŝutota (aŭ elŝutota) dosiero estas simpla teksto, uzu tekstan reĝimon. Alikaze, uzu maltekstan reĝimon. Se vi deziras kompreni la kialon, bonvolu legi pri CR/LF.

En tekstlinia programo, la ordono por ŝalti la tekstan reĝimon estas 'ascii' aŭ 'type a'. La ordono por ŝalti la maltekstan reĝimon estas 'image' aŭ 'type i'.

ftp> ascii
ftp> get listo.txt
ftp> image
ftp> put katido.jpg
ftp> exit

Laste, ne forgesu ke oni povas akiri helpon ene de FTP-programo tajpante 'help'.

Grafika Medio:

Estas multaj senkostaj grafikaj FTP-programoj por Vindozo. Mi provis dekon da ili kaj trovis ĝenajn problemojn en ĉiuj, escepte de unu. Pro tio mi forte rekomendas Leech-FTP.

LeechFTP disponigas plurajn dosierojn por ŝanĝi la lingvon de la menuoj. Mi kreis Esperantan version. Por esperantigi LeechFTP, instalu ĝin, kaj poste kopiu la dosieron language.dat al la dosierujo kie Leech-FTP instaliĝis (Probable en C:\Program Files\LeechFTP).

Mi estas tro mallaborema por detale priskribi la programon, tamen mi donos kelkajn helpetojn.

La suba bildo montras la programon.

La blua trabo ĉe la supro donas la nomon de la programo (LeechFTP). Sub tio estas menuoj por Konektado, la Loka dosierujo, la Fora dosierujo (ĉe la servilo), specialaj funkcioj (Iloj), kaj Helpo. Iuj ofte uzataj menuaj elektoj havas ikonojn en la suba trabo.

Por komenci, certigu ke vi estas konektita al reto. (Multaj uzantoj verŝajne devos telefoni al sia ISP.) Sekve, konektu al FTP-servilo: sub la Konektado-menuo, elektu 'Konektu'. La dekstra dialoga fenestro aperos. -->
Entajpu nomojn de la servilo kaj uzanto, kaj pasvorton, kaj premu 'Okej'.

Bonvolu rimarki la tri ikonojn 0101, ABCD, kaj AUTO. Ĉi tiuj determinas la reĝimon por transsendo. Se la uzanto premos la ikonon 0101, la programo sendos kaj ricevos dosierojn en malteksta reĝimo. Tio signifas, ĝi ne foriĝos reiro-kodojn de la dosieroj, sed transsendos ilin ekzakte kiel ili estas. ABCD estas por teksta reĝimo. Ĉi tio estas rekomendinda kiam dosiero estas teksta, por ĝustigi la kodojn kiuj markas la finon de linio. Kiam AUTO estas aktiva, LeechFTP aŭtomate selektas la reĝimon, depende de la sufikso de la dosiero. Ekzemple, se dosiero nomiĝus info.txt, LeechFTP sendus ĝin per teksta reĝimo. Se dosiero nomiĝus katido.jpg, ĝi sendus ĝin per malteksta reĝimo. Plej ofte AUTO bone divenas, sed se vi sendos CGI-programon al via servilo, mi rekomendas ke vi uzu tekstan reĝimon. (Mi trovis ke PERL-interpretiloj malŝatas reiro-kodojn.)

Sub la trabo de ikonoj estas dialogfenestro, kiu informas pri la dialogo inter la loka komputilo kaj la fora komputilo (servilo).

La suba parto de la programfenestro estas dividita laŭ tri partoj. La maldekstra parto informas pri la stato de transsendo. LeechFTP kapablas trakti plurajn FTP-seancojn samtempe, kaj la stato-fenestro informas pri ĉiu seanco; aktiveco, procento finita, rapideco, malsukcesoj, ktp.

La meza fenestro montras la lokan dosierujon. Oni povas selekti novan dosierujon per la muso (premante sur ikonoj). La 'Loka' menuo ankaŭ havas funkciojn por selekti, krei, kaj forviŝi dosierujojn. Ankaŭ, se oni premas la dekstran musbutonon, kiam la sageto estas en ĉi tiu fenestro, menuo aperas, per kiu oni povas elekti aŭ krei dosierujojn, renomi, forviŝi, aŭ redakti dosierojn, ktp.

Por transsendi dosieron de la loka dosierujo al la fora, oni selektas ĝin per premo de la maldekstra musbutono, kaj, ankoraŭ premante la maldekstran musbutonon, trenas ĝin al la fenestro de la fora dosierujo (dekstra fenestro). Tiam oni malpremas la butonon, kaj la dosiero eksendiĝas.

Oni povas selekti plurajn dosierojn por transsendi, se oni tenas la ctrl-butonon premita, dum oni selektas per la muso. Post selektado, premu la dekstran musbutonon por aperigi menuon. Selektu 'Alsxutu dosieron', por sendi la dosierojn.

Post sendado al la servilo, la nomoj de la dosieroj ne aŭtomate aperos en la dekstra fenestro. Oni devas repentri la fenestron per premo sur repentro-ikono .

Kompreneble, por elŝuti dosierojn el la servilo, oni simple inversigas la direkton; oni trenas de la fora dosierujo al la loka. Same al la loka dosierujo, se oni premas la dekstran musbutonon en la fenestro de la fora dosierujo, menuo kun pluraj utilaj funkcioj aperas.

Se la fora dosierujo estas ĉe Uniksa servilo, ĝia fenestro montras la dosierajn permesojn (Vidu suban maldekstran bildon). Ĉi tio estas grava se oni volas instali gastlibron aŭ alian CGI-programon en sian hejmpaĝon. Klarigo de Uniksaj doseiro-permesoj troviĝas ĉi tie. Per LeechFTP oni povas facile ŝanĝi la permesojn de dosieroj. Movu la sageton super la nomo de la dosiero kies permesoj vi volas ŝanĝi. Premu la dekstran musbutonon. Menuo aperos. De la menuo, elektu 'Establu Permesojn'. Tiam la dialogo pri Uniksaj Dosieraj Permesoj aperos (suba dekstra bildo). La suba ekzemplo montras permesojn por mia CGI-programo, gastlibro.cgi.

Mi esperas ke ĉi tiu mallonga enkonduko helpos vin uzi la programon.

Al Indekso