(Averto pri Transsendo)

Simile al tajpiloj, malnovaj meĥanikaj presiloj devis fari du aferojn, kiam ili finis presi linion de teksto. Ili devis removi la tajp-pozicion al la maldekstra flanko de la papero, kaj suprenigi la paperon per unu linio, por prepari presadon de sekvanta linio. Originale, en elektronikaj dokumentoj, du Askiaj reg-kodoj necesis por indiki ĉi tion al presiloj: la reiro-kodo (Carriage Return, mallonge CR) kaj la novlinia kodo (Line Feed, mallonge LF) .

Modernaj komputiloj kaj presiloj estas pli lertaj. Vere necesas nur unu kodo por marki finon de linio en tekstaj dosieroj. En Uniksaj sistemoj, oni uzas nur la novlinian kodon. Kvankam la DOS-mastruma sistemo estas pli juna ol Unikso, oni tamen decidis indiki finon de linio per la du kodoj: reiro kaj novlinio. Kaj por certigi plenan ĥaoson, Makintoŝoj uzas nur la reiro-kodon.

Ĉi tiuj diferencoj povas esti gravaj kiam oni movas dosierojn de iu komputilo al alia. Iuj programoj estas sufiĉe lertaj por kompreni la tri metodojn por indiki finon de linio. Aliaj programoj ne kapablas. Ekzemple, la simpla tekst-redaktilo Notepad en Vindozaj komputiloj ne povas ĝuste montri tekston se ĝi ne enhavas ambaŭ kodojn. Dosieroj kun nur novlinia kodo aperas kiel unu tre longa linio. La programo Wordpad estas pli lerta, kaj ĝuste montras tiajn tekstojn.

FTP-programoj, kiuj uziĝas por sendi (alŝuti) kaj ricevi (elŝuti) dosierojn inter komputiloj, havas du reĝimojn. La teksta reĝimo aŭtomate konvertas [CR, LF] al LF, kiam oni sendas dosieron al Uniksa sistemo. La malteksta reĝimo estas uzata por ĉiuj dosieroj kiuj ne estas tekstaj. Ĉi tiu reĝimo ne filtras reiro-kodojn.

En iuj kazoj, ne gravas kiun reĝimon oni elektas. Ekzemple ne gravas se oni sendas HTML-dokumenton al interreta servilo laŭ teksta reĝimo aŭ malteksta reĝimo, ĉar foliumiloj kutime malatentas la kodojn CR kaj LF. Tamen, oni devas uzi maltekstan reĝimon por sendi fotojn (gif, jpg), ZIP-dosierojn, aktivigeblajn programoj (exe) ktp. Se ne, la FTP-programo forigos reirokodojn kaj detruos la senditan dosieron.

Al Indekso