Dosieraj Permesoj

Ĉi tiu teksto ĉefe celas homojn kiuj volas meti CGI-programon en propran hejpaĝon.

Interretaj serviloj plej ofte estas Uniksaj sistemoj. Homoj kiuj volas instali gastlibrojn aŭ aliajn CGI-programojn en siajn TTTejojn, devas scii iomete pri dosieraj permesoj en Unikso.

CGI-programoj kutime metiĝas en sub-dosierujo kiu nomiĝas 'cgi-bin'. Sur mia Uniksa komputilo, kiam mi listigas la dosierojn en la cgi-bin-dosierujo, (per Uniksa ordono 'ls -l'), la rezulto estas jen:

[root@pikachu cgi-bin]#ls -l
-rwxr-xr-x   1  cleve  groupa    30397 Oct 30 15:05  gastlibro.cgi
-rw-r--r--   1  cleve  groupa     6415 Oct 30 15:11  gastlibro.gif
-rwxr-xr-x   1  cleve  groupa     6748 Oct 28 13:17  konvertu
-rw-rw-rw-   1  cleve  groupa     4432 Oct 28 13:17  mesaghoj
-rwxr-xr-x   1  cleve  groupa     2824 Oct 28 13:17  tempo
drwxr-xr-x   2  cleve  groupa     1024 Oct 22 16:11  zdir

La unua kolumno, kun la literoj r, w, kaj x, montras la permesojn de la dosieroj. La dua kolumno ne gravas. La tria kaj kvara indikas la posedanton de la dosiero, kaj la grupon. Sekvas la grandeco de la dosiero, la kreotempo, kaj fine la nomo.

En la kolumno de permesoj, estas dek pozicioj. La unua indikas la specon de dosiero: streketo por ordinara dosiero, kaj 'd' por dosierujo. En la supra ekzemplo, zdir estas dosierujo, kaj la aliaj estas ordinaraj dosieroj.

La sekvantaj 9 pozicioj estas dividitaj laŭ tri grupoj de tri. La unuaj tri indikas la permesojn al la posedanto (cleve) kaj la sekvantaj tri indikas la permesojn al uzantoj en grupo a (groupa). La lastaj tri indikas la permesojn al ĉiuj aliaj, la 'publiko'.

Litero 'r' signifas 'legebla' (Readable), litero 'w' signifas 'skribebla' (writeable), kaj 'x' signifas aktivigebla (eXecutable).

Konsideru la bildo-dosieron gastlibro.gif, kies permesoj estas:

- rw- r-- r-- 

La posedanto de la dosiero (cleve) rajtas legi kaj superskribi (aŭ forviŝi) la dosieron, ĉar li havas r kaj w permesojn. Uzantoj en la sama grupo kun 'cleve', groupa, kaj ĉiuj aliaj uzantoj sur la Uniksa sistemo, rajtas rigardi la bildon, sed ne ŝanĝi nek forviŝi ĝin.

Nun konsideru la dosieron gastlibro.cgi. Ĉi tiu dosiero estas PERL-programo kiu funkcias kiel interreta gastlibro. Por funkcii, la uzanto devas havi rajton aktivigi ĝin.

- rwx r-x r-x

Ĉar temas pri gastlibro, necesas ke ĉiuj rajtu aktivigi ĝin. Tial, la lasta ikso donas aktivig-permeson al la publiko.

La dosiero 'mesaghoj' estas teksta dosiero por teni mesaĝojn kiujn gastoj lasas. Rimarku ke la publikaj permesoj inkluzivas skribpermeson (lasta w).

- rw- rw- rw-

Nun vi scias ke CGI-programoj devas havi x-permeson, kaj skribeblaj dosieroj devas havi w-permeson, sed kiel oni donu tion?

Se oni konektas al la ret-servilo per Telnet, programo kiu ebligas uzantojn tajpi uniksajn ordonon sur la servilo, oni povas uzi la chmod ordonon (change mode) por ŝanĝi la permesojn de dosieroj. Ekzemple, por ĝustigi la permesojn de gastlibro.cgi, tajpu:

chmod 755 gastlibro.cgi

Por doni skribpermeson al 'mesaghoj', tajpu:

chmod 666 mesaghoj

Mi ne klarigos la suprajn numerojn, 755 kaj 666, ĉar tio estas iom komplika temo. Fakte, por nefakuloj, estas pli bone tute eviti Uniksajn tekst-liniajn ordonojn. Ekzistas grafikaj FTP-programoj kiuj multe faciligas transsendon de dosieroj kaj ŝanĝon de permesoj. Mi rekomendas LeechFTP. (Vidu FTP.)

Al Indekso