skolta kaj tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmen pluen

19. Honor-insignoj

Al merit-plena skolto honora insigno povas esti donata, en formo de lupo. Estas tri specoj: la ora, la arĝenta kaj la bronza Lupo. Naciaj skoltasocioj ofte havas sian propran meritinsignon.

reenal la enhavo hejmen suprenpluen

20. La Skolta Saluto

Skoltoj salutas per maldekstra manpremo, kaj trifingra saluto. Skoltetoj havas dufingran saluton.

Honorinsigno

reenal la enhavo hejmen suprenpluen

21. Diversoj

Plej grava evento en la vivo de multaj skoltoj estas la partopreno en Ĵamboreo: internacia skolta kunveno. En ĉiu kvara jaro okazas tutmonda Ĵamboreo.

La tago de Sankta Georgo (la 23a de aprilo) estas skolta festotago. La skoltinoj havas la Interpensan Tagon je la 22a de februaro.

Eldiroj pri skoltoj:
Skolto ne estas stultulo.
Iam skolto, ĉiam skolto.

reenal la enhavo hejmen suprenpluen
Emblemo de la Skoltina Movado
Emblemo de la Skoltina Movado

22. La Skoltina Movado.

La Skoltina Movado tre similas la skoltan movadon. La ĉefsidejo estas en Londono. La emblemo estas trifoliaĵo. La standardo estas: flava emblemo sur blua fono.

La Skoltina Movado posedas alp-domon en Adelboden.

Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo reenal la enhavo hejmen suprenĈapitro 23 Ĉapitro 23