skolta kaj tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmen pluen

23. Skolta Esperanto-Ligo

La ideo pri internacia amikeco estas komuna ĉe la skolta kaj la Esperanto movadoj. Tial jam en 1918 Skolta Esperantista Ligo estis fondita de la angla eks-patrolestro Alexander William Thomson, pli konata kiel Avoto. Li verkis libreton sub la titolo: “Propono pri Skolta Esperantista Ligo”.

Post 1972 la nomo estas: “Skolta Esperanto-Ligo”. Jam baldaŭ la membroj sin anoncis. SEL estas la unua internacia skolta organizaĵo.

Alexander William Thomson
Alexander William Thomson
SEL-Emblemo
La Emblemo de SEL

La kvin celoj de SEL estas:

  1. Disvastigi la skoltajn idealojn inter la esperantistoj.
  2. Disvastigi Esperanton inter ĉiulandaj geskoltoj.
  3. Krei skoltan literaturon en Esperanto.
  4. Eldoni skoltan gazeton aŭ revuon.
  5. Firmigi la sentojn de frateco, komunaj ĉe ambaŭ movadoj, inter la junuloj.

SEL havas aŭtonomajn naciajn sekciojn, kiuj laboras sub Centra Komitato.

La Nacia Reprezentanto estas la peranto inter sia sekcio kaj la Centra Komitato.

La organo de SEL estas la revuo:
“La Skolta Mondo”.

La Skolta Mondo

Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo
reenal la enhavo hejmen suprenĈapitro 24 Ĉapitro 24