16.
La Skolteta Promeso
Mi ĉiam helpos aliajn homojn, kaj mi obeos la
skoltan leĝon.
Emblemo de la skolta movado
17.
Devizoj
- Skolteta:
- Faru vian eblon!
- Skolta:
- Estu Preta!
aŭ: Ĉiam Preta!
- Pliaĝula:
- Rigardu vaste!
- Rovera:
- Servu!
Por ĉiu skolto validas : “Estu Preta!”,
praktikata en la ĉiutaga bona ago.
|
18.
Emblemoj
La emblemo de la Skolta Movado estas lilifloro, kiu
en Eŭropo antaŭ jarcentoj estis ofte uzata por ornami
la kompason sur mapoj.
Indikilo ĝi estas, ĉar skoltado montras la vojon tra
la vivo.
Tripinta floro ĝi estas por memorigi nin pri la triparta
promeso .
La internacia insigno estas blanka lilifloro kun
ŝnuro ĉirkaŭ ĝi sur violkolora fono.
La skoltinoj uzas flavan trifoliaĵon, kiu estas sur
blua standardo.
Skoltetoj ofte uzas la lupan kapon.
La skoltaj koloroj estas verda, ruĝa kaj flava.
Emblemo de la skoltina movado
|