10-a babilado
al komenco
antaua babilado sekva babilado

Sub impreso de katastrofo

Ĉi tie la aŭtoro komencas la duan parton de siaj instruaj dialogoj pri Radio. El la antaŭaj naŭ babiladoj ekkonis la leganto gravajn fundamentajn principojn de senfadena sendado. Nun estos pritraktataj demandoj rilatantaj la ricevadon, temon speciale interesan por amatoroj. En la ĉi suba babilado, la aŭtoro donas en maniero tre originala klarigon pri resonanco, kiun oni nepre devas kompreni, kiun tamen pritraktas multaj aŭtoroj, komparante ĝin nepedagogie kun akustikaj fenomenoj; tiaj komparoj necesigas multajn pluajn klarigojn...

Ni ree konsilas al la leganto, ke li legu ĉiujn babiladojn tre atente. Kvankam la klarigoj estas donataj en formo de interparoladoj, ilia stilo estas konciza kaj postulas streĉitan atenton, se oni volas ĉion kompreni.

Pri konstruo de pontoj

SC.Ĉu vi legis, kara onklo, en hodiaŭa gazeto, pri tiu terura akcidento?

RAD.Ankoraŭ ne. Mi ankoraŭ ne havis tempon preni gazeton en la manojn. Kio do okazis?

SC.Kompanio de soldatoj iris trans ponto, kiu subite sub ili rompiĝis, kaj multaj soldatoj dronis.

RAD. Tio estas vere granda malfeliĉo!

SC.Sed mi neniel povas kompreni, kiel tio povis okazi kaj, kiu estas kulpa pri tio. Ĉu la inĝenieroj, kiuj konstruis la ponton ne konis sian metion?

RAD.Certe konis. Ĉu vi pensas, ke la ponto estis sufiĉe fortika?

SC.Ĝi estis certe tre fortike konstruita. Mi mem ofte vidis, kiel ĝin traveturis samtempe kelke da peze ŝarĝitaj aŭtomobiloj kaj oni sentis nur malfortan ektremon. Mi opinias, ke la kompanio da soldatoj, kiu trairis, pezis pli malmulte ol tiuj aŭtomobiloj... tial mi tute nenion komprenas el tio.

RAD.Mi do diros al vi, kiu estas la kulpulo: nome la oficiro, komandinta la kompanion.

SC.Kial??... Ĉu li pezis kelke da tunoj?

RAD.Ne! Sed li forgesis unu gravan parton de soldata regularo, laŭ kiu la oficiro antaŭ la transiro de ponto devas ordoni al siaj soldatoj, ke ili iru malsampaŝe.

SC.Mi jam rimarkis, ke al vi plaĉas tiu ĉi maniero paroli kun mi per enigmoj. Sed, mi devas konfesi, mi vin tute neniom komprenas.

RAD.Ne koleru tiel, amiko. Pripensu prefere la tutan aferon kaj vi ekkomprenos ĝin. Se vi eksaltos sur ponto, ĝi ektremos iomete, kaj vi rimarkos ĉe tio, ke la ponto havas sian propran oscilan periodon. Ĝi oscilos kiel kordo sur fortepiano, sed ĝiaj osciloj estos pli malrapidaj. Nun supozu, ke kompanio de soldatoj iras sampaŝe trans la ponto kaj ke la takto de iliaj paŝoj koincidas kun la oscilperiodo de la ponto, kiun ili transas. Ĉiu ilia paŝo plifortigas la oscilojn de la ponto. Tiel povas okazi ke la pezoj, tio estas la fortoj de la unuopaj paŝoj kune influos tiel forte, ke la ponto tremos ĉiam pli forte kaj fine...

SC.... kaj fine ĝi rompiĝas. Nun mi komprenas, kial la soldatoj ne devis iri sampaŝe sur la ponto. En tiu okazo la influo de iliaj paŝoj ne kreskas.

RAD.Ĉu vi do nun scias, kio estis la verŝajna kaŭzo de la malfeliĉo?

SC.Mi scias. Sed, tamen, mi preferus daŭrigi niajn babiladojn pri radio, ĉar konstruado de pontoj ne havas multon komunan kun Radio.

Analogio inter ponto kaj radio

RAD.Vi eraras, Sciemuĉjo. La afero, pri kiu ni ĵus parolis, helpos vin kompreni la fenomenon de resonanco.

SC.Hm.... Hm.... Tion mi vere ne pensis.

RAD.Jam de longe oni diradis, ke scienco postulas viktimojn. Do... la dronintaj soldatoj helpos vin almenaŭ pli facile kompreni, kio estas resonanco. Diru al mi, kio okazos, se ni proksimigos la bobenon de oscilcirkvito al la bobeno de oscilanta heterodino?

SC.Per indukto inter la du bobenoj ekestos en la oscilcirkvito alterna kurento de sama frekvenco.

RAD.Vi estas prava, kvankam la fenomenoj, kiuj efektive okazas, povas esti pli komplikitaj. Sed, por ke mi ne kompliku la aferon, ni supozu, ke via opinio estas tute ĝusta. Kaj nun, diru al mi, kio estos, se la soldatoj iros tra la ponto sampaŝe, sed se la periodo de iliaj paŝoj ne koincidos kun la propra periodo oscila de tiu ĉi ponto?

SC.Tiam la ponto ektremos ĉe ĉiu ilia paŝo, sed tiu ĉi oscilado ne plifortiĝos ĉe iliaj pluaj paŝoj.

RAD.Jes. En tiu okazo, ni diras, ke la ponto oscilas per truditaj osciloj. Same, se la oscilcirkvito, kuplita kun la heterodino, estas agordita laŭ alia frekvenco, ol tiu de la heterodino, aperos en ĝi osciloj, sed malfortaj kaj ni nomas ilin entruditaj osciloj.

SC.Nun, mi ekkomprenis la analogion inter ponto kaj Radio, kaj, se vi permesos, mi mem daŭrigos la ĉenon de viaj pensoj.

RAD.Daŭrigu.

SC.Mi opinias, ke ju pli proksima estos la frekvenco, laŭ kiu estas agordita la oscilcirkvito, al la frekvenco de la heterodino, des pli fortaj osciloj okazos en la oscilcirkvito.

RAD.Kaj se la oscilcirkvito estas agordita laŭ la frekvenco de la heterodino?...

SC.Tiam estos en ĝi la osciloj tre fortaj (fig. 51).

Fig. 51. — (a) dekstre estas prezentita parto de heterodino kaj maldekstre, kuplita kun ĝi, oscilcirkvito. En la oscilcirkvito estas metita galvanometro M permesanta mezuri la intensecon de kurento en ĝi. Se ni agordas la oscilcirkviton perla variebla kondensatoro C, je diversaj frekvencoj ni povas konstati per M, ke maksimuma kurento trafluas ĝin kiam ĝi estas agordita je la frekvenco de l' heterodino.
(b) Por matematikemuloj ni geometrie prezentis la rezultatojn de tiu eksperimento. La kurbo montras varion de l' kurento en la oscilcirkvito depende de frekvenco je kiu ĝi estas agordita. Oni vidas, ke la kurento estas maksimuma kiam F = frekvenco de l' heterodino.

RAD.Jes, ili atingos la maksimumon. La teorio eĉ montras, ke en tiu okazo, se ne estus perdoj de la energio, kaŭzataj de la rezistanco kaj aliaj cirkonstancoj, la osciloj ĉiam plifortiĝus, la kurento ĉiam pliintensiĝus...

SC.... kaj ĝi fariĝus senfine forta?

RAD.... se la fadenoj ne fandigus... tio estas nur abstraktaĵo. Sed por nia venonta studo grava estas la konkludo...

SC.... ke, se la soldatoj iras sampaŝe tra la ponto kaj se la periodo de iliaj paŝoj estas la sama kiel la propra oscilperiodo de la ponto, oscilas la ponto pli kaj pli forte kaj eĉ povas rompiĝi.

RAD.Ne tiom mi volis konkludigi al vi.

SC.Mi scias, sed en Radio sama estas la afero. Se ni proksimigas al oscilanta cirkvito alian cirkviton, aperos en la alia cirkvito ankaŭ osciloj. Ili estos plej fortaj, se ĝi estas agordita laŭ la sama frekvenco.

RAD.Tiuokaze, ni diras, ke inter ambaŭ cirkvitoj estas resonanco. Tiu ĉi fenomeno de resonanco ludas tre gravan rolon en Radio.

SC.Kial?

Stranga oscilcirkvito

RAD.Por respondi vian demandon, ni revenu iomete malantaŭen. Vi eble ankoraŭ memoras, ke mi klarigis al vi en nia unua babilado en ĉefaj trajtoj la fundamentajn principojn de Radio. Mi tiam diris al vi, ke altfrekvenca kurento estigas en la etero elektromagnetajn ondojn. Tiuj ĉi ondoj propagiĝas tra la spaco kaj, atinginte la ricevan antenon, estigas en ĝi samspecan alternan kurenton, sed multe pli malfortan. Se la antena cirkvito estas agordita...

SC.Nun mi komencas jam vin ne kompreni. Kiel vi povas paroli pri antena cirkvito? Ĉu posedas rekta horizontala fadeno. enfosita unuflanke en la teron, ian kapaciton kaj memindukton, kiuj estas, laŭ via propra diro, necesaj faktoroj de oscilcirkvito?

RAD.Certe! Ankaŭ rekta fadeno havas memindukton, ĉar unu ĝia parto influas la alian. Sed, krom tio, ĝi havas ankaŭ la necesan kapaciton, ĉar ĝia supra parto unuflanke, kaj la tero duaflanke estas tiuj »ĉambroj por elektronoj«, pri kiuj ni parolis. Por la pligrandigo de la propra kapacito de anteno ni faras iafoje kelkajn vertikalajn aŭ kurbitajn flankaĵojn sur la supro de la horizontala fadeno. Tiam ni havas antenon en formo de T, renversita L, renversita funelo (ombrela anteno) aŭ ni fiksas sur la supron de la anteno fadenon iamaniere traplektitan (korda anteno), ke la ondoj influas nur la vertikalan parton de la an-teno, duim la horizontalaj partoj estas utilaj sole por pligrandigo de ĝia kapacito.

Fig. 52.— Diversaj formoj de antenoj. I. renversita L, II. T-formo, III korboforma, IV pluvombrela.

SC.Nun, mi jam konsentas kun vi, ke ankaŭ anteno povas esti oscilcirkvito. Vi cetere ja al mi rakontis, kiel la elektronoj dancas en senda anteno. Ilia danco vere tre similas la osciladon de la elektronoj de unu kondensatora plato tra la bobeno al la alia plato same, kiel tio okazas en la oscilcirkvito.

RAD.En ambaŭ okazoj la fenomenoj estas ja tute analogiaj. Sed vi interrompis min, kiam mi volis klarigi al vi tre gravan problemon. Vidu, mi diris, ke la kurento estigata de la elektromagnetaj ondoj en la riceva anteno, estas ordinare tre malforta. Sed, se la anteno estas en resonanco kun la sendilo, la kurento en la anteno estas plej forta.

SC.Ĉu ne estus eble utiligi tiun ĉi kurenton por movo de malgranda elektromotoro?

RAD.Pripensu tion mem. En anteno de meza grandeco, kiu estas proksimume 100 kilometrojn malproksima de mezforta senda stacio, la kurento havos de proksimume 5 miliononoj de ampero (0,000 005 aŭ 5 mikroamperoj). Vi do vidas, ke eĉ en plej bonaj kondiĉoj, (se la anteno estas agordita je ricevataj ondoj), la kurento ĉiam restas malforta. Konstati, ĉu entute iu kurento en ĝi estas, kiel oni diras »detekti« ĝin, oni povas nur per tre impreseblaj aparatoj.

SC.Tio ĉi estas efektive tre interesa. Sed, diru al mi, kiel oni povas agordi antenon kaj, kiel oni detektas la kurenton, kiu en ĝi estas.

RAD.Denove estas jam malfrue. Mi do respondos al vi tiujn demandojn nur venonte.

 


al komenco
antaua babilado sekva babilado