9-a babilado
al komenco
antaua babilado sekva babilado

Pri variometro, elektrona krano kaj telefona sendilo

En la nuna babilado, la onklo volonte kontentigas la scivolemon de sia eksterordinara nevo rilate diversajn demandojn; inter aliaj, li klarigas la principon de variometro, de mikrofono kaj de senfadena telefona sendilo.

Kun la naŭa babilado finiĝas la unua parto de tiu ĉi originala serio da facilkompreneblaj teknikaj babiladoj. Ni esperas, ke dank'al ili, la leganto facile kaj kvazaŭ ludante akiris necesajn elementajn sciojn de elektro pri la fundamentaj eroj de radioaparatoj kaj fine pri radiosendado.

En la dua parto, la aŭtoro pritraktos sammaniere la principon de riceviloj, komencante per... ne plej simplaj kaj finante per la plej malsimplaj.

Mirinda divenemo de Sciemulo

SC.Kara onklo, niaj babiladoj tre interesas min kaj mi estas al vi tre danka por ili. Tamen, permesu al mi fari unu sugeston. Ĝis nun ni parolis aŭ pri diversaj aparateroj, aŭ pri sendiloj. Ankaŭ, parolante pri sendilo, vi nur klarigas al mi kiel funkcias telegrafa sendilo. Tamen min ĉefe interesas ja radio-telefonio.

RAD.Volonte mi rakontos al vi pri tio, tiom pli ke mi intence antaŭe parolis pri la telegrafa sendilo. Tio igas tute facila mian nunan taskon. Do...

SC.Mi tamen petas vian pardonon. Pasintfoje, vi promesis al mi klarigi, kiamaniere la memindukto povas kontinue varii, dank'al iu »variometro«...

RAD.Vi pravas. Do, mi penos klarigi al vi la aferon per kelkaj vortoj. Diru al mi, kio okazos se mi konektos du bobenojn unu post la alia aŭ, kiel oni diras, »serie« (fig. 45)?

Fig. 45. — Du bobenoj estas serie konektitaj tiamaniere, ke en ambaŭ la kurento rondiras samdirekte. Kiam oni proksimigas la bobenojn, ilia komuna memindukto pligrandiĝas.Fig. 46. — Du bobenoj estas serie konektitaj tiamaniere, ke en ambaŭ la kurento rondiras malsamdirekte. Kiam oni proksimigas la bobenojn, ilia komuna memindukto malpligrandiĝas.

SC.Mi kredas, ke la memindukto de la tuto egalos la sumon de la meminduktoj de ĉiu bobeno.

RAD.Tiel estus, nur se la bobenoj estus sufiĉe malproksimaj unu de la alia, por ne influi sin reciproke indukte.

SC.Ho, mi tute forgesis pri tiu cirkonstanco. Do, se mi ĝuste konjektas, vi volas fari vian variometron el du bobenoj serie konektitaj, kaj moveblaj unu al la alia. Kiam ili estas malproksimaj, la komuna memindukto egalas la sumon de iliaj meminduktoj. Laŭmezure de ilia proksimiĝo, ĝi, pro reciproka indukto, kontinue kreskas.

RAD.Parton de la vero vi divenis, sed ne ĉion. Kial vi diras, ke la komuna memindukto kreskas, kiam ni pliproksimigas la bobenojn? Ĝi povas ja ankaŭ malgrandiĝi.

SC.Kiamaniere?

RAD.Mi estus tre kontenta, se vi povus mem respondi vian mirdemandon. Rememoru, el kio konsistas la fenomeno de memindukto.

SC.Tre simple: kurento grandiĝanta en unu fadenturno induktas en la najbarajn fadenturnojn kontraŭdirektan kurenton. Tial, ĝia grandiĝo estas kvazaŭ malrapidigata, kaj male, malgrandiĝanta kurento induktas en la najbarajn turnojn samdirektan kurenton. Sekve, ĝia malgrandiĝo ankaŭ estas malrapidigata. Kaj ni rimarkis ja, ke memindukto tute analogias la inertecon de pezaj korpoj.

RAD.Bone. Via memoro ne trompas vin. Sed pripensu, kio okazos, se ni konektos du bobenojn serie tiel, ke, en la dua bobeno la direkto de la fadenturnoj estos kontraŭa al tiu de la unua bobeno. (fig. 46)?

SC.... Lasu min pensi... Nun, mi scias. Ĉar la kurento en la dua bobeno turniĝos en kontraŭa direkto, ĉiuj sekvoj estos malaj. Kaj la komuna memindukto malgrandiĝos.

RAD.Ĝustege! Do, la principo de variometro estas jena. Oni havas du serie konektitajn bobenojn, kies reciproka situacio estas ŝanĝebla. Kiam iliaj fadenturnoj estas samdirektaj, la memindukto de l' vario-metro estas maksimuma. Kiam la turnoj estas malsamdirektaj, la memindukto estas minimuma. Inter tiuj du ekstremaj pozicioj, ĝi kontinue varias. Plej ofte oni konstruas variometrojn konsistantajn el du bobenoj, (fig. 47) el kiuj unu turniĝas interne de alia, ĉirkaŭ akso kun mantenilo.

Fig. 47. — Variometro konsistas el du bobenoj serie konektitaj: unu fiksa kaj la alia movebla. Tie ĉi la movebla bobeno turniĝas interne de la fiksa bobeno.

SC.Estas ŝajne tre oportuna aparato.

RAD.Oportuna kaj malkara; tial mi konsilas al vi konstrui ĝin. Nun vi konas la ĉefajn metodojn, per kiuj estas ŝanĝataj la memindukto kaj la kapacito de oscilcirkvito kaj sekve, vi scias, kiamaniere ĝi estas agordata je iu frekvenco.

Mirinda nekomprenemo de Sciemulo

SC.Sed ĉu la oscilcirkvito de sendiloj devas esti agordebla je diversaj frekvencoj?

RAD.Ne. Pliparte, la sendiloj havas oscilcirkviton agorditan je unu difinita frekvenco. Nur la riceviloj devas esti, kiel vi poste ekscios, agordeblaj je diversaj frekvencoj uzataj de la sendstacioj.

SC.Vi tamen ne klarigis al mi, kiel funkcias telefonaj sendiloj.

RAD.Principe, la afero estas tre simpla. Necesas nur interpreti la sonondojn per varioj de elektra kurento.

SC.Mi ne komprenas tiajn filozofiaĵojn.

RAD.Vi scias ja el fiziko, ke sonoj estas nenio alia ol ondforme propagiĝanta vibrado de aereroj (aermolekuloj). Ĝin aermolekulo vibras per alterna movado, kies frekvenco dependas de la »alteco« de sono kaj kiu estas multe pli malgranda ol la frekvenco de radiokurentoj: nia orelo kapablas percepti nur sonojn, kies frekvenco varias inter 16 kaj 40 000 periodoj en sekundo.

SC.Ĉion ĉi mi legis en mia libro de fiziko. Sed mi ne komprenas, kion vi volas diri per la vortoj »interpreti la sonojn per varioj de elektra kurento.«

RAD.Paciencu ankoraŭ iom. Ĉu vi vidis iam mikrofonon?

SC.Certe. Mi malmuntis la mikrofonon de nia hejma telefono, ĝia karba grajnaro ekfalis planken kaj mia amo al scienco estis plej maljuste punita de paĉjo...

RAD.Do, vi certe vidis, ke, en la mikrofono, inter elasta metala plato (»membrano«) kaj la mikrofonujo estas enmetitaj la karbaj grajnoj, kiujn vi tiel malfeliĉe ĵetis planken (fig. 48). Tiamaniere la elektra kurento iranta de la membrano al la karba mikrofonujo (aŭ male) devas trairi la karban grajnaron. La rezistanco de tiu ĉi grajnaro dependas de la kunpremiteco de la karbaj grajnoj.

Fig. 48. — Mikrofono. — La membrano M ripozas sur izoliga ringo I, kiu ĝin apartigas de la metala skatoleto B plenigita per karba grajnaro G. La kurento de la baterio P trairas la vojon B G M.

SC.Kial?

RAD.Ĉar, ju pli kunpremitaj estas inter si la grajnoj, des pli granda estas la kontaktsurfaco inter ili, des pli facile la elektronoj paŝas de unu grajno al la alia. Sekve, se ni pli aŭ malpli forte premos sur la elastan membranon, tra la mikrofono iros pli aŭ malpli forta kurento.

Kiel funkcias telefona sendilo

SC.Do, tiamaniere, oni povas fari kvazaŭ kranon por elektra kurento?

RAD.Tute ĝuste. Sed jen kio estas interesa en tiu krano: ĝin funkciigas ne homa mano, sed malgrandaj aereroj.

SC.Kiel?

RAD.Tre simple. La vibrantaj aermolekuloj de sonondoj, atingante la membranon, vibrigas ĝin.

SC.Nun, mi ŝajne komprenas, kion vi volas diri per via mistera frazo. La kurento, trairanta la mikrofonon devos varii laŭ ĉiuj vibroj de sonoj, ĉar ĉiu sonondo ŝanĝos la rezistanoon de mikrofono.

Fig. 49. — Skemo de telefona sendilo.
M, mikrofono.

RAD.Vi tute pravas, amiketo. Tiamaniere, ĉiu sona aervibro estas interpretata per vario de elektra kurento. Nun, supozu ke vi enmetos mikrofonon en antenon de telegrafa sendilo (fig. 49). Kio okazos se vi parolos en la mikrofonon?

SC.La kurento en, la anteno varios, ĝuste laŭ la sonvibroj.

RAD.Jes! Sed, neniam forgesu ke la antenon de radiosendilo trafluas alterna altfrekvenca kurento. Sekve la sonvarioj, kiuj estas tre malrapidaj, kompare kiun la altfrekvencaj osciloj, kvazaŭ surmetiĝas sur tiujn ĉi lastajn.

SC.Mi komprenas. Ili jen plifortigas, jen malplifortigas la oscilojn.

Fig. 50. — Grafika prezento de telefona modulo.
1, altfrekvenca alterna kurento de heterodino.
2, rezistanco de mikrofono.
3, modulita kurento.

RAD.Vi pravas, kiel preskaŭ ĉiam. En teknika lingvo, oni diras ke »la malaltfrekvencaj sonaj osciloj modulas la altfrekvencan kurenton«. Do, nun, vi scias jam la principon de radiotelefona sendilo. Cetere, en realeco oni preferus ne enmeti la mikrofonon en la antenon, ĉar ĝia rezistanco tre malbonigus la funkciadon de la sendilo. Nun ekzistas aliaj metodoj de modulo, pri kiuj mi al vi ne parolos, ĉar mi nur volas ke vi konu la elementajn principojn de Radio. La proksiman fojon, ni eble priparolos jam kelkajn demandojn pri la ricevaranĝoj. Dume, ĝis...!


al komenco
antaua babilado sekva babilado