MI KOMPRENAS FINE LA RADION!

Amuza kaj populara enkonduko en la radioteknikon

Elektu ĉapitron laŭ la skalo!

Originale en Esperanto verkis:
Eŭgeno Aisberg

La bildojn desegnis:
H. Guilhac

Literatura Mondo, Budapest 1934

Rolantoj:

Sciemulo 

junulo 15-jara, kies soifo al scio estas nekontentigebla. Li havas apenaŭ iajn fizikajn kaj kemiajn konojn. Cetere li estas sagaca knabo. Ni havos okazon lin bone ekkoni dum la lego de la babiladoj kun li.

Radiulo

onklo de Sciemulo, 35 jara, radio-inĝeniero, iom sarkasma, sed kun neŝancelebla trankvilo, sen ia signo pri gravmieneco. Eble iom oportunemaj, sed ĉiuokaze tre ideala onklo, kian la verkinto deziras al ĉiu sia leganto per tuta koro.



ANTAŬPAROLO


Ĉi tiu verko aperis laŭ la Esperanta originalo ankaŭ en la lingvoj bulgara, ĉeha, estona, franca, germana, greka, hungara, itala, latva, rumana, rusa kaj slovena.

Vere iom stranga estas la sento de tiu kiu en la jaro 1933 skribas antaŭparolon por libro de li verkita en 1926... Originale verkita en Esperanto, ĝi aperadis tiu-epoke, en formo de apartaj »babiladoj« sur la paĝoj de l' iama bela »Internacia Radio-Revuo«.

Tiu bela eldonaĵo, kiun mi redaktis sub la gvidado de D-ro. Pierre Corret, ĉesis ne pro manko de abonantoj (tio estas la kutima sorto de esperantistaj gazetoj) sed pro manko de kunlaborantoj(!) En I.R.R. aperis nur ok »babiladoj«. Sed, intertempe, mia bona amiko Otto Ginz el Praha komencis publikigon de la »babiladoj« ĉehlingve en loka radiorevuo. Vole-nevole, vigligate de oftaj leteroj memorigaj de Ginz, mi estis devigata ĝisfini mian laboron. Estas sendube ke sen la persistaj instigoj de mia ĉeha amiko, mi estus neniam fininta mian laboron, la »babiladojn«, glitante laŭ la deklivo de mia maldiligenteco...

Poste la verko aperis libroforme en ĉeha lingvo. Sekvis tradukoj kaj belaj eldonoj en portugala, bulgara, rumana, franca, itala, germana, slovena, estona, rusa, hungara kaj greka lingvoj. Al la franca eldono la sprita desegnisto Henri Guilac aldonis tre amuzajn marĝendesegnojn kiuj poste ankaŭ estis reproduktitaj en la sekvintaj alilingvaj eldonoj.

Tute neatendite por mi, la sukceso de la libro iĝis vere eksterordina. Nuntempe 11 eldonoj aperis en franca lingvo kaj sama nombro en germana. Tiu sukceso estas, antaŭ ĉio, bela argumento por Esperanto. Ĝi pruvas unue, ke nia lingvo ebligas verkadon de teknikaj libroj almenaŭ same bonaj kiel tiuj, kiuj estas skribitaj en nacia lingvo. Due, la fakto ke el Esperanto la verko estis tradukita en 12 naciajn lingvojn montras klare kiom potenca internaciilo estas la lingvo de Zamenhof.

Nun, danke al la eldonejo de »Literatura Mondo« al kiu nia movado tiom multon ŝuldas, tiu ĉi libro estos konata, de la nuna esperantista generacio. Mi konfesas, ke neniu nacilingva eldono tiom ĝojigis min kiel tiu ĉi internacia eldono.

Depost ok jaroj multo ŝanĝiĝis en Radio. Tamen nenion mi ŝanĝis en la libro. Ĝi temas ja nur pri la elementa teorio, kaj tiu ĉi restas ja ĉiam la sama.

La celo de la verko ne estas instrui al la leganto manieron laŭ kiu li muntu radioaparatojn. Ĝin skribante, mi celis komprenigi la funkciadon de diversaj radiiloj. Nepardoneble estas nunepoke malkoni la principojn de Radio, eĉ se speciale oni ne okupas sin pri tiu fako. La lando de Radio, kiun en plej ĝeneralaj trajtoj pentras tiu ĉi libro, estas pasiige interesa. Por vidi ĝian maldetalan aspekton, ne necesas uzi pezan matematikilaron.

Adoptante la malnovan pedagogian formulon »instrui amuzante«, mi penis doni al tia ĉi verko vivan formon dialogigante ĝin. Aliparte, supozante, ke la leganto nenion scias pri elektro, mi devis dediĉi iom da loko por pritrakto de kelkaj elementaj principoj de la ĝenerala elektroteorio, nur la plej necesajn, sed tamen sufiĉajn por komprenigi la radion.

Rilate la ordon de la pritraktataj temoj, mi tute malimitis tiun de la lernolibroj pri radio. Tion mi faris ne por esti nepre originala, sed ĉar tiamaniere mi faciligas la taskon de leganto.

Ĉion malnoviĝintan, ne necesan mi forigis. Ĉie mi uzis la plej modernajn sciencajn teoriojn. Popularigi ja ne estas malekzaktigi la temon!

Mi ne volas fini tiun ĉi antaŭparolon ne avertante la leganton pri grava fakto. Tiu ĉi libro aspektas kvazaŭ amuza romano. Sed ne provu ĝin legi kiel simplan amuzilon. Se tiel vi faros, vi baldaŭ estos punita per malkompreno de la sekvantaj ĉapitroj. Legu atente, malrapide. Ne daŭrigu la legadon ĝis kiam vi estos klare kompreninta ĉion kio antaŭis. Se necesas, relegu la antaŭajn ĉapitrojn.

Kaj se vi tiel agos, via laboro estos rekompencita de la plej supera ĝuo: la ĝuo de l' ekscio, kion al vi plej kore deziras

E. AISBERG



ANTAŬVORTOJ DE LA ELDONEJO


Estas nekutima afero kion ni hodiaŭ entreprenas. Sed ja same estas nekutima afero la apero de la nunspeca libro sur la bretoj de la esperantista libroŝatanto. Tial permesu al ni kelkajn vortojn eble necesajn.

Nia literaturo povos kreski nur, se legantaro kunlaboras kun la eldonejo kaj verkistoj. Tia kunlaboro povos alporti al nia literaturo ankaŭ librojn, el speco ĝis nun tute ne ekzistantaj.

La esperantistaro ĝis nun malhavas popularsciencajn librojn. Ĉu tio okazas, ĉar tiaj ne estas necesaj, aŭ ĉar la esperantistojn tiaj verkoj ne interesas? Ni forte kredas, ke ne. Ni opinias, ke bezono por ili ekzistas el plej diversaj vidpunktoj, sed ne ekzistis ĝis nun eldonantoj kaj verkantoj por ili. La nuna verko estas do provo. Ĝi devas pruvi, ke la esperantistaro avide atendas bonajn fakajn verkojn de bona verkisto. Se estas necesaj tiaj libroj, tiuokaze la verko de samideano Aisberg apartenas al la plej bonvenaj.

Ni sendas do tiun ĉi unuan volumon de popularsciencaj verkoj kun plena fido al la prijuĝo de la esperantistaro. Per kuna laboro ni atingu tutan serion, senrompan kreskadon de la sama speco por la bono de nia afero.

Legu kaj juĝu pri la sorto de faka verkaro.

Vian juĝon sekvos kaj okaze de favora juĝo plezure donos en viajn manojn multajn verkojn de sama speco via ĉiam fidela

eldonejo Literatura Mondo


sekva babilado

Fonto: Fine mi komprenas la radion! Literatura Mondo Budapest, 1934

Enretigo: Mészáros István
STEB: http://www.eventoj.hu