WWW.EVENTOJ.HU  Skribu al ni!


Esperanto-centro: EVENTOJ

Eventoj estis fama, 2-semajna Esperanto-gazeto, aperinta inter 1992 kaj 2002.

La gazeto en papera formo ne plu aperas, sed teamo de la Esperanto-Centro "Eventoj" kaj Lingvo-Studio daŭrigas funkciigadon de pluraj servoj.


Lingvo-Studio, L.S.

Esperanto-entrepreno en Budapeŝto kun gvido de László Szilvási, LS.

La firmao estis fondita en 1984, kaj atingis plurajn rekordojn en Esperantujo (eldonado de 2-semajna gazeto, unua gazeta domajno, plurlande represitaj lokaj eldonoj, plej granda Esperanto-Lernejo, paga interreta kurso, amase vendita E-lernolibro, kompleksa instrupakaĵo, ktp.).

Lingvo-Studio komence estis eldonejo (sonmaterialoj, gazeto, libroj), nuntempe ĝi posedas kaj funkciigas verŝajne la plej grandan Esperanto-lingvolernejon (ĉ. 3 mil E-studentoj en klasĉambraj kaj 4 mil studendoj en interreta kurso.) - "Retejo de la Lernejo Lingvo-Studio"


Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko

Plurcent fakaj verkoj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB!

Granda kolekto de elektronikaj libroj, fakaj vortaroj, sciencaj kaj fakaj artikoloj en Esperanto – aranĝitaj laŭ sciencaj branĉoj. Sekcio pri terminologio, granda kolekto de fakaj vortaroj. STEB estas prizorgata de la Espeanto-Centro Eventoj / Lingvo-Studio, kaj ĝi estas uzebla senpage.


Interretaj Esperanto-Bibliotekoj de elektronikaj libroj

Listo de interretaj bibliotekoj, kie oni povas legi aŭ elŝuti Esperanto-librojn en elektronika formato (pdf, epub, fb2, txt, html, ktp.)


Juna Amiko – arkivo de 40 jaroj

Juna Amiko estas revuo por kursanoj kaj lernantoj de Esperanto. En tiu ĉi arkivejo estas libere legeblaj kaj elŝuteblaj la numeroj de la revuo inter 1974-2014.


RET-INFO – Filtritaj Esperanto-novaĵoj!

Per la retpoŝta novaĵservo RET-INFO ni sendas al la abonantoj NUR selek­titajn novaĵojn, interesaĵojn, maks. 2-3 foje en semajno. RET-INFO estas senpaga, kaj havas pli ol mil sepcent abonantojn. Se ankaux vi volas ricevi la mesaĝojn, vi povas aliĝi!


Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj – arkivo

Inter 1996-2020 ni funkciigis la "Internacian Kalendaron de Esperantaj Renkontiĝoj", kiu listigis la fizikajn Esperanto-aranĝojn, kiuj bonvenigis viziton de vojaĝemaj esperantistoj. La aktuala Kalendaro translokiĝis al "Eventa Servo", ĉi tie troveblas la arkivo de la origina servo.


EVENTOJ-arkivo, txt + pdf

Eventoj estis 2-semajna internacia Esperanto-gazeto, aperinta inter 1992-2002! La plena elektronika arkivo havas ankaŭ bone funkciantan serĉilon. – La informan taskon de papera Eventoj poste transprenis la retpoŝta novaĵservo Ret-Info (vidu supre).


Virtuala ekspozicio pri Esperantaj poŝtkartoj

La ekspozicio prezentas pli ol 2000 preseje produktitajn Esperantajn poŝtkartojn. Ni estos dankaj, se vi helpos kompletigi la unikan kolektaĵon.


Händel: MESIO – oratorio en Esperanto

La oratorio estis profesie prezentita en Esperanto, en la jubilea jaro 1987, fare de la 100-membra Universitata Koruso de KISZ, fama neesperantista koncertensemblo, en la koncertejo "Vigadó" en Budapest, Hungario. La sonregistraĵo estis eldonita en sonkasedo de Lingvo-Studio, LS - kaj la registraĵo en la originala kvalito estas liberigita en 2016. Ĝi estas aŭskultebla en la paĝoj de Aŭstralia Studio de Robert Poor ĉe http://novajhoj.weebly.com


Esperanto-Asocio ĉe Eventoj (KEA)

Enlande ni laboras en kadro de Esperanto-Asocio "Eventoj". Ĝia oficiala hungara nom-formo estas: Kultura Esperanto-Asocio, KEA. – La asocio estas sendependa, kaj NE estas membro de Hungara Esperanto-Asocio!


Aliaj niaj servoj


Esperanto-Centro "Eventoj"

Adreso: Leiningen str. 4, Budapest, HU-1193 Hungario → (mapo)

Telefono: +36 - 1 - 282.88.85

Szilvási László


Novaĵoj, interesaĵoj en Esperantujo!

Per la retpoŝta novaĵservo RET-INFO ni sendas al la abonantoj NUR selektitajn novaĵojn, interesaĵojn, maks. 2-3 foje en semajno.

RET-INFO estas senpaga, kaj havas pli ol mil abonantojn. Se vi volas esti informita, ankaŭ vi povas aliĝi!


Faka aplikado, fakaj verkoj en Esperanto!

"Scienca kaj Teknika Esperanto-Bibkioteko, STEB" kolektas sciencajn, teknikajn, fakajn materialojn en Esperanto! Elektronikaj libroj, fakaj artikoloj, fakaj vortaroj, ktp. ...


Emblemoj en la "Internacia E-Kalendaro"

Por kapti la atenton de la vizitantoj estas eblo aldoni ankaŭ emblemon de la aranĝo en la Internacia Kalendaro de Esperantaj Renkontiĝoj.

Se vi estas organizanto de Esperanto-aranĝo, por detaloj klaku ĉi-tien!"


Ekspozicio de E-poŝtkartoj!

La virtuala ekspozicio pri Esperantaj poŝtkartoj enhavas pli ol 2000 oficiale eldonitajn poŝtkartojn. Vi povas serĉadi laŭ lando kaj laŭ diversaj kategorioj.