8-a babilado
al komenco
antaua babilado sekva babilado

Pri malpraktikaj projektoj de Sciemulo

En la lasta babilado, Inĝeniero Radiulo klarigis al sia nevo Sciemulo (plene praviganta sian nomon) la rilatojn inter la diversaj grandoj karakterizantaj alternan kurenton en oscilcirkvito: frekvenco, periodo kaj ondlongo. Li montris plie, ke tiuj grandoj dependas de la memindukto kaj kapacito de la oscilcirkvito.

Ĉar la oscilcirkvito estas la ĉefa parto de ĉia radioaparato (sendilo aŭ ricevilo), ankaŭ la nunan babiladon la aŭtoro dediĉas al plua esplorado de ĝiaj elementoj. Nome nun estas traktakaj la bobenoj, konsistigantaj la memindukton de l' cirkvito.

Ĉio estas evidenta por Sciemulo

SC.Do, vi diris al mi pasintfoje, kara onklo, ke, por ŝanĝi la periodon de oscilcirkvito, necesas ŝanĝi, aŭ ĝian kapaciton, aŭ ĝian memindukton. La unuan oni povas ŝanĝi per varieblaj kondensatoroj. Sed, rilate la memindukton, vi diris al mi aron da sovaĝaj vortoj, nenion klarigante.

RAD.Mi do penos malsovaĝigi por vi tiajn vortojn. Unue, ni esploru, de kiaj ecoj dependas la valoro de l' memindukto de iu bobeno.

SC.Mi kredas ke, ju pli granda estas la diametro de l' fadenturnoj, des pli granda estas verŝajne la memindukto do l' bobeno.

RAD.Certe, vi estas prava. Sed, kio kaŭzis vian ĝustan supozon?

SC.Estas ja tre logike pensi, ke kiam la fadenturnoj estas pli grandaj, la kurento en unu fadenturno pli forte influas alian turnon. Kaj la fenomeno de l' indukto ja konsistas el tiu reciproka influo de l' turnoj de la sama bobeno. Vi mem iam klarigis tion al mi.

RAD.Ĝuste. Sed, kio povas ankoraŭ influi la memindukton de l' bobeno?

SC.Memkompreneble la nombro de ĝiaj fadenturnoj.

RAD.Tute prave. Kaj estas interese, ke la memindukto de bobeno kreskas tre rapide, kiam oni pligrandigas la nombron de ĝiaj turnoj. Pri tio, ni cetere baldaŭ reparolos. Finfine, la memindukto dependas ankoraŭ de l' distanco inter la turnoj.

SC.Ankaŭ, tio ĉi estas evidenta. Ju pli proksimaj estas ja la turnoj unu de la alia, des pli granda estas ilia reciproka influo.

La sovaĝaj vortoj reaperas kaj...
malsovaĝiĝas

RAD.Ni do resumu: la memindukto de l' bobeno dependas de la diametro de la fadenturnoj, de ilia nombro kaj de la distanco inter ili. Sekve, por ŝanĝi la memindukton de bobeno, estas necese ŝanĝi la valoron de unu el ĉi tiuj faktoroj.

SC.Sed, ĉu oni povus ekzemple ŝanĝi la diametron de fadenturnoj de preta bobeno?

RAD.Tiu ĉi metodo estus tre maloportuna.

SC.Ĉu aliparte estas eble ŝanĝi la distancon inter la turnoj?

RAD.Jes, se vi faros bobenon en formo de risorto aŭ se vi survolvos la bobenaĵon sur elastan kaŭĉukan tubon.

SC.Neniam mi vidis tiajn bobenojn!

RAD.Ĉar ankaŭ ili ne estus praktikaj. Kutime, oni uzas la trian metodon, ŝanĝante la nombron de la uzotaj turnoj.

SC.Ĉu por tio oni fortranĉas aŭ aldonas la necesan nombron da turnoj?

RAD.Vi havas hodiaŭ mirinde malpraktikajn ideojn, Sciemuĉjo! Certe ne! Ekzistas kelkaj pli oportunaj metodoj. Ekzemple, la metodo de glitilo (fig. 36). Laŭlonge de cilindra unutavola bobeno, moviĝas glitilo sur metala stangeto (fig. 37). La kontaktrisorto de tiu ĉi glitilo tuŝas la fadenon nudigitan sub la stangeto. Tiamaniere, la nombro da turnoj inter la komenco de la volvaĵo kaj la glitilo povas esti ŝanĝata per la movado de tiu ĉi lasta.

Fig. 36. Bobeno kun glitilo.
Fig. 37. La glitilo

SC.Tre sagaca sistemo!

RAD.Sed malofte uzata, ĉar, por havi sufiĉe grandan memindukton, la unutavolaj cilindraj bobenoj devas esti tro longaj kaj sekve okupi tro grandan lokon. Oni preferas uzi nun bobenojn kun kelkaj tavoloj da volvaĵo.

SC.Sed. tiamaniere ne estas plu eble uzi glitilon?

RAD.Ne, kaj tiam oni uzas la metodon de derivaĵoj. La bobeno (fig. 38) estas dividita je kelkaj partoj, el kiuj venas derivfadenoj al la kontaktpunktoj 1. 2. 3. 4 kaj 5 (ilia nombro povas esti pli aŭ malpli granda). Speciala kontaktmaneto M, turniĝante, povas tuŝi tiun aŭ alian kontaktpunkton. Tiamaniere, inter A kaj B oni havas pli aŭ malpli grandan uzatan parton de la bobeno.

SC.Tamen, per tiu ĉi metodo, oni ŝanĝas la memindukton kvazaŭ per saltoj, dume en la bobeno kun glitilo ĝi estas ŝanĝata regule.

RAD.Tio estas certe manko de tiu metodo. Sedvine pravas, dirante ke per glitilo la memindukto estas ŝanĝata tute kontinue. La glitilo ja ankaŭ saltas de unu turno al la alia.

Fig. 38. — Bobeno kun derivaĵoj. M, kontaktmaneto; 1, 2, 3, 4, kaj 5 kontaktpunktoj. En la pozicio de la maneto, prezentita sur la desegno estas uzata la parto KL de la bobeno.

SC.Sed tio ja ne estigas grandan ŝanĝon de memindukto... Mi konstruos por mi multtavolan bobenon, kun derivaĵoj sur ĉiu fadenturno!

RAD.Do, se la bobeno havos 250 turnojn, vi havos kontaktmaneton trakurantan 250 kontaktpunktojn?...

SC.... Efektive, mi ne pensis pri tio. Do, mi preferas havi nur unu plej simplan bobenon kun nevariebla memindukto, ĉar mi vidas, ke ĉiuj metodoj por ĝia ŝanĝado estas malbonaj.

RAD.Kaj, kiel vi ŝanĝos la periodon de via oscilcirkvito?

SC.Nur per variebla kondensatoro. Estas ja tre simple: mi prenos plej grandan bobenon, por havi la plej grandan periodon uzatan en Radio. Kaj, kiam mi bezonos malgrandigi la periodon, mi malgrandigos, nur la kapaciton de l' variebla kondensatoro. Tiamaniere, per unu sola bobeno kaj per unu variebla kondensatoro, mi havos ĉiujn periodojn uzatajn en Radio...

Fig. 39. — La propra kapacito de l' bobeno disestanta inter ĝiaj fadenturnoj estas montrita per punktlinie konektitaj densatoroj.

RAD.Kia utopia revo!

SC.Kial do??

La malbenita kapacito!

RAD.Ĉar neniam vi sukcesos sufiĉe amplekse variigi la kapaciton de l' cirkvito. Se iu bobeno de 250 turnoj konsistigos kun kondensatoro de 0,000 5 mikrofarado, oscilcirkviton kunperiodo egala al 0,000 005 sekundo (ondlongo 15oo metroj), por havi kun la sama bobeno ondlongon de 150 metroj, vi bezonus havi la kapaciton de 0,000 005 mikrofarado. Bedaŭrinde via cirkvito ne povos esti tiom malgrandkapacita.

SC.Mi tion ne komprenas. Ĉu mi ne povas fari eĉ nula la kapaciton de mia variebla kondensatoro?

RAD.Eĉ se vi povus tion fari, (*) ekzistus tamen alia kapacito konsiderinda en la oscilcirkvita. Tio estas la propra kapacito de l' bobeno.

SC.De l' bobeno?? Kiel do?

RAD.Ĉar ĉiuj du najbaraj fadenturnoj povas esti konsiderataj kiel malgrandaj kondensatoroj. Inter ili ekzistas ja malgranda kapacito (fig. 39). Kaj la sumo de tiuj malgrandaj kapacitoj konsistigas certan kapaciton, la t. n. propran kapaciton de l' bobeno.

SC.Sekve la bobeno per si mem jam konsistigas oscilcirkviton, ĉar en ĝi ja estas kaŝita ia kapacito.

RAD.Ĝuste. Kaj tial oni eĉ povas diri, ke la bobeno posedas propran oscilperiodon. Vi do komprenas nun, ke, kiam oni konsistigas oscilcirkviton el bobeno kaj variebla kondensatoro, ĝia periodo ne povas esti laŭvole malgrandigita per malgrandigo de la kondensatorkapacito. La propra oscilperiodo de la bobeno estas ja netransirebla limo. Tial, ekzemple, iu bobeno de 250 turnoj kun variebla kondensatoro de 0,000 5 mikrofarado povas konsistigi oscilcirkviton, kies periodo varias inter 0,000 005 sekundo kaj 0,000 002 sekundo, sed ne malpli.

SC.Ho! la malbenita kapacito! Sekve, mi ne povos, per unu bobeno havi ĉiujn periodojn uzatajn en Radio?

RAD.Ne, vi ne povos. Tial, oni ofte uzas interŝanĝeblajn bobenojn posedantajn du ŝtopkontaktilojn enŝtopeblajn en kontaktingojn fiksitajn sur radioaparatoj (fig. 40). Tiamaniere, per kelkaj bobenoj, oni povas konsistigi oscilcirkvitojn kune ampleksantajn ĉiujn periodojn uzatajn en Radio. Pro la sama kaŭzo oni uzas ankaŭ la bobenojn kun glitkontaktilo aŭ kun derivaĵoj... Vi do komprenas, ke ju pli granda estas la propra kapacito de l' bobeno, despli malgranda estas la disponebla gamo de periodoj de l' oscilcirkvito.

Fig. 40. — Interŝanĝebla bobeno kun ŝtopkontaktiloj B enŝtopitaj en la kontaktingojn A.

For la kapaciton!

SC.Sed, ĉu ne estas eble malgrandigi la propran kapaciton de bobenoj?

RAD.Certe. Kaj tion oni sukcesas fari, volvante la turnojn en diversaj specialaj manieroj, tiel ke la distanco inter ili estu kiel eble plej granda.

SC.Jes, oni kvazaŭ malproksimigas la platojn de kondensatoro por malgrandigi ĝian kapaciton.

RAD.Tute ĝuste.

SC.Sed, kiel oni do volvas la bobenojn, tiucele?

RAD.Oni penas ĝenerale laŭeble krucigi inter ili la fadenojn de diversaj turnoj, por malparaleligi ilin. Ekzistas diversaj bobonoj faritaj laŭ tiu ĉi principo. Ekzemple, la mielĉelaj bobenoj (fig. 41) la korbofundaj bobenoj (fig. 42) aŭ la gabiaj bobenoj (fig. 43). Iafoje oni konsistigas bobenojn el kelkaj plataj malproksimigitaj bobenoj (fig. 44). Tamen, ĉiuj ĉi bobenoj havas ĉiam ioman propran kapaciton.

Fig. 41. — Mielĉelaj bobenoj. Rimarku la kruciĝantajn fadenojn.

Fig. 42. — Korbofunda bobeno.
Fig. 43. — Gabia bobeno
Fig. 44. — Bobeno konsistanta el kelkaj plataj bobenoj, fiksitaj sur portiloj.

SC.Sed, ĉu estas eble ŝanĝi la memindukton de l' bobeno same kontinue, kiel oni ŝanĝas la kapaciton de variebla kondensatoro?

RAD.Jes, tio estas ebla dank'al variometro.

SC.Variometro? Ĉu ĝi estas ia mezurilo, kiel voltmetro, termometro, ampermetro, k.t.p.?

RAD.Ne! La vorto estas tre malbone elektita. Sekvontfoje mi al vi klarigos, kio ĝi estas.


al komenco
antaua babilado sekva babilado