7-a babilado
al komenco
antaua babilado sekva babilado

Pri longa koridoro kaj vastaj ĉambroj

Kiam oni esploras ian nekonatan regionon, du sistemoj estas uzeblaj: aŭ oni komencas metode esplori la apudliman parton laŭ ĝia tuta larĝeco; aŭ oni rapide enprofundiĝas en la landon, esplorante nur mallarĝan vojostrion kaj notante nur la ĉefajn karakterizajn punktojn.

La aŭtoro de la »Babiladoj« elektis la duan sistemon. Li kuraĝe gvidas la leganton profunden en la nekonatan regionon de Radio. Laŭeble la aŭtoro evitas montri la arbarojn de matematikaj formuloj tiom abundajn en tiu lando...

En la antaŭaj ses babiladoj la aŭtoro sukcesis per trafaj ekzemploj kaj analogioj konigi al la leganto la antaŭsciojn el la scienco pri elektro, necesajn por kompreno de diversaj radiofenomenoj. Ankaŭ tiaj specialaj temoj, kiel la funkciado de radio-lampo aŭ de radio-sendilo, estis pritraktitaj.

Sammaniere estas nun kompletigataj la mallongaj sciigoj pri oscilcirkvito kaj ĝiaj ecoj, donitaj en la antaŭaj babiladoj.

Sciemulo legas "teknikan" literaturon

SC. Nun mi serioze okuipiĝas pri Radio, mia onklo! Mi eĉ komencis legi specialan teknikan literaturon, sed bedaŭrinde ne ĉion en ĝi mi bone komprenas.

RAD. Kion do vi legas?

SC. Mi ĉiutage legas en ĵurnaloj la programojn de radio-disaŭdigoj.

RAD. ...! Ne estas ja tamen tro teknika literaturo! Kion do vi ne komprenas?

SC. Apud la nomo de ĉiu stacio estas ĉiam montrata ĝia »ondlongo«. Kion tio signifas?

RAD. La afero ne estas komplika, mia amiketo. Vi memoras ja tion, kion mi rakontis al vi pasintfoje pri la dancado de elektronoj en anteno. Dum unu duonperiodo de alterna altfrekvenca kurento la elektronoj kuras supren; dum la alia duonperiodo ili rekuras... malsupren. Unu ilia iro kaj reiro estigas en la spaco ĉirkaŭ la anteno nevideblan ondon. Tute same, kiel ĉe ekĵeto de ŝtono en lageton, tiu ĉi ondo ronde pligrandiĝas, pli kaj pli malproksimiĝante de la anteno. Oni nomas ondlongo la tutan spaclongon traflugitan de la ondo dum la daŭro de unu plua iro kaj reiro de la elektronoj en la anteno.

SC. Kaj kiel granda estas tiu spaclongo?

RAD. La ondo moviĝas je rapideco de 300 000  000 da metroj ĉiusekunde. Do...

SC.Estas tre simpla kalkulproblemo. La traflugita spaclongo egalas ja la rapidecon multiplikitan per la nombro de sekundoj, dum kiu la movo daŭris. Sekve la ondlongo egalas 300 milionojn da metroj multiplikitajn per la tempo necesa por unu iro kaj reiro de la elektronoj, kiun vi iam nomis »periodo« (*)

RAD.Ĝustege! Do, se la periodo daŭras 0,000 01 da sekundo...

SC.... la ondlongo egalas 300 000 000 x 0,000 01 = 3 000 metrojn.

RAD.Mi vidas, ke vi ankoraŭ ne forgesis la multiplikadon de decimalaj frakcioj...

SC.Nun mi komprenas la aferon, ĉar ĝis nun mi erare kredis, ke ondlongo montrata en ĵurnaloj signifas... la distancon de la sendstacio... al mia domo.

RAD.Eraro profunda, tamen ofte renkontata ĉe personoj malmulton sciantaj el radioscienco.

SC.Se mi prezentus al mi la ondojn de radio similaj al maraj ondoj, ĉu mi rajtus en tiu okazo diri, ke la ondlongo egalas la distancon inter la supraĵoj de du najbaraj ondoj?

RAD.Certe, amiko mia. Kvankam la ondoj de radio (se ili ekzistas...) estas nekompareble pli komplikitaj en sia konsisto, ol la maraj ondoj, oni tamen ofte uzas tre oportune la ekzemplon donitan de vi.

SC.Sed kial oni uzas diversajn ondlongojn por diversaj stacioj?

RAD.Por ne aŭdi ilin ĉiujn samtempe. Pli bone vi tion komprenos iom poste. Dume mi donos al vi nur simplan ekzemplon. Se ĉiuj telefonabonantoj en nia urbo havus la saman telefonnumeron...

SC.... Tio estus tre oportuna, ĉar oni ne devus serĉi la numerojn en la telefonlibro!

RAD.Senpripensulo! Sed kiamaniere la telefonistino povus en tia okazo sciiĝi, kun kiu abonanto oni volas paroli?... La ondlongo havas la saman rolon, kiel telefonnumero. Ĝi ebligas ricevi nur la deziratan stacion.

SC.Sed kiamaniere diversaj stacioj havas diversajn ondlongojn?

RAD.Simple ĉar ilia periodo de alterna kurento estas malsama.

SC.Tio estas ja komprenebla, sed nenion klarigas. Kiamaniere do oni povas ŝanĝi la periodon ĉe diversaj stacioj?

Kia sencela laboro

RAD.Mi kredas, ke vi mem sukcesos respondi vian demandon. Oscilcirkvito konsistanta el bobeno kaj kondensatoro (fig. 35a) similas strangan fermitan ejon (fig. 35 b), konsistantan el du ĉambroj kunigitaj per koridoro. Supozu, ke en la supra ĉambro troviĝas homamaso tre premita...

Fig. 35. — Oscilcirkvito a konsistanta el bobeno kaj kondensatoro similas du ĉambrojn kunigitajn per koridoro b, en kiu homamaso alterne kuras el unu ĉambro en la alian.

SC.Mi komprenas! La ĉambroj estas du platoj de kondensatoro, kiu nun estas ŝargita, ĉar ĉiuj homoj-elektronoj estas en unu ĉambro.

RAD.Mi ne dubis pri via divenemo. Tamen ne interrompu min. Do, ĉar la homoj estas tre premitaj en la supra ĉambro, parto el ili forlasas ĝin kaj kuras tra la koridoro L en la malsupran ĉambron. Estus plej racie, se, kiam unu duono de la homoj transiris en la malsupran ĉambron, la alia duono restus en la supra. Bedaŭrinde, la akirita movo estas tre forta kaj tial ĉiuj homoj estintaj en la supra ĉambro estos kuntrenitaj kun la unuaj elkurintoj kaj venos en la malsupran. Tiam ili estos denove same premitaj, ili denove plendos pri sia malfeliĉa situacio kaj denove rekuros en la supran ĉambron, — kaj ree kaj ree...

SC.Kia sencela laboro!

RAD.Tute ne! Ĝia celo estas... komprenigi al vi la fenomenojn okazantajn en oscilcirkvito. Nun diru al mi, kiel longe daŭros unu kuro de la homamaso el unu ĉambro en la alian?

SC.Ho, mi ne scias! Tio ja dependas de tre multaj kondiĉoj.

RAD.Nome de kiaj?

SC.Unue de la rapideco de la kurado...

RAD.Jes, kompreneble.

SC.... kaj ankaŭ de la longeco de la koridoro L.

RAD.Ĝuste! Kaj de kio ankaŭ?

SC.Mi kredas, ankaŭ de la grandeco de la ĉambroj. Se ili estas tre vastaj kaj en ili estas tre multaj homoj, dum la unuaj elkurintoj jam atingis la alian ĉambron, la restintoj ankoraŭ nur estas elkurontaj. Jes! Estas klare, ke ju pli granda estas la ĉambro, des pli malrapide ĝi pleniĝas aŭ malpleniĝas.

Kaj en la oscilcirkvito?

RAD.Nun provu apliki ĉion dirifan al oscilcirkvito.

SC.La koridoro sendube reprezentas la memindukton kaj la ĉambroj la kondensatorajn platojn. Kaj nun oni povas diri, ke la periodo daŭras des pli longe, ju pli grandaj estas la kapacito kaj la meminidukto de l' cirkvito. Sed mi kredas, ke la analogio, per kiu vi penis faciligi al mi la komprenon de la afero, estas tute superflua. Oni ja povus rezoni jene: Ju pli granda estas la kapacito de kondensatoroj des pli malrapide ĝi ŝargiĝas aŭ malŝargiĝas. Aliparte, se la memindukto estas pli granda, la elektronoj pli kutimiĝas al kurado kaj pli longe konservas la akiritan movon.

RAD.Se mi kredus, ke vi estas tiom logikpensa, mi certe ne trudus al vi mian ekemplon. Nu, anteno, kiel ordinare konektita kun la tero, ankaŭ konsistigas oscilan cirkviton, en kiu iras kaj reiras elektronoj, kaj ĝiaj kapacito kaj memindukto ĉefe dependas de ĝia grandeco. Sekve, por havigi al si diversajn ondlongojn, la stacioj uzas pli malpli grandajn antenojn, eventuale kun pluaj kondensatoroj kaj bobenoj, kaj oscilcirkvitojn kun pli malpli grandaj kapacito kaj memindukto. Nun mi rimarkigas nur, ke la afero ne estas tiom simplega, kiel sendube ĝi ŝajnas al vi. Se la memindukto (aŭ la kapacito) kvarobliĝas...

SC.La periodo kaj sekve la ondlongo ankaŭ kvarobliĝas.

RAD.Erarego! nur duobliĝas. Kiam la memindukto (aŭ la kapacito) naŭobligas, la periodo nur triobliĝas, k.t.p.

SC.Do kiam la kapacito estas 25-obligata, la periodo nur kvinobliĝas?

RAD.Tute ĝuste (*).

SC.Kaj kio okazos, se mi kvarobligos la memindukton kaj duonigos la kapaciton?

RAD.Se vi tiel pligrandigos la memindukton pli ol vi malgrandigis la kapaciton, la periodo pligrandiĝos. Se vi agos male, la periodo malgrandiĝos. Fine, se vi malgrandigos la kapaciton, samoble pligrandigante ia memindukton la periodo ne ŝanĝiĝos.

SC.Komprenite. Do, por ŝanĝi la periodon, mi povas laŭvole uzi du rimedojn: aŭ ŝanĝi la kapaciton per variebla kondensatoro, aŭ ŝanĝi la memindukton per...

RAD.... per interŝanĝeblaj bobenoj, per bobenoj kun derivaĵoj, per bobenoj kun glitkontaktilo, per variometroj, k.t.p.

SC.Vi... vi min timigas, kara onklo. Ĉu vi ne povus uzi malpli barbarajn vortojn aŭ almenaŭ klarigi al mi ilian signifon?

RAD.Tion ĉi mi volonte faros sekvontfoje.


al komenco
antaua babilado sekva babilado