11-a babilado
al komenco
antaua babilado sekva babilado

Pri diversaj agordaranĝoj kaj gaja funebra marŝo

En la nuna babilado inĝeniero Radiulo pritraktas diversajn agordaranĝojn. Komencante per la plej simpla agordaranĝo, li finas per la tiel nomata transformatora aranĝo (Tesla) kun agordita aŭ neagordita antena cirkvito. Samtempe li donas la necesajn informojn pri la selektiveco.

Kiel kutime, la kapabla knabo Sciemulo montras la plej laŭdindan... kaj imitindan komprenemon.

Sciemulo eltrovas dubinde praktikan aferon

SC.Pasintfoje, kara onklo, vi promesis rakonti al mi, kiamaniere estas agordebla la anteno.

RAD.Do nun mi volonte rakontos tion al vi.

SC.Atendu! Mi pripensadis la demandon kaj ŝajne mi trovis la ĝustan metodon.

RAD.Estas interese. Do, rakontu al mi.

SC.Oni ja devas nur ŝanĝi aŭ la propran kapaciton de l' anteno aŭ ĝian memindukton. Do, tio estas tre facile farebla. Sufiĉas nur ŝanĝi la longecon de l' antenfadeno.

RAD.Teorie, via metodo estas tute bona. Sed, ĉu vi kredas, ke praktike tio estus oportuna? Supozu, ke dum unu vespero vi volas aŭskulti dudek diversajn staciojn. Do vi grimpos dudek foje sur la tegmenton por alĝustigi la longecon de via antenfadeno?

SC.Vere tio ne estas tro praktika metodo... Do, kion alian pli oportunan vi proponas?

RAD.Oni povas, ekzemple, intermeti vario-metron en la antenon. Tiam, la komuna memindukto egalos la sumon de la meminduktoj de l' antena fadeno kaj de la variometro. Kontinue ŝanĝante la induktancon de l' variometro vi povas agordi la antenon je diversaj ondlongoj (fig. 53, a).

SC.Certe, tio estas pli oportuna.

RAD.Vi povas ankaŭ, kaj tio estas la plej uzata metodo, intermeti en la antenon oscilcirkviton. Ĝia memindukto kaj kapacito sumiĝos kun tiuj de la antenfadeno kaj la tuto estos agordebla per la variebla kandensatoro de l' oscilcirkvito (fig. 53, b).

SC.Efektive mi ne pensis pri tio. Do oni povus ankaŭ simple intermeti varieblan kondensatoron en la antenon?

RAD.Tion oni faras malofte. Sed ofte oni intermetas serie (t.e: unu post la alia) en la antenon varieblan kondensatoron kaj bobenon (fig. 53, c). En tiu okazo, la variebla kondensatoro malgrandigas la komunan kapaciton kaj tiu metodo estas tial uzata por agordo je mallongaj ondoj.

Fig. 53. — Diversaj metodoj de agordo de anteno: A-agordo per variometro; B-agordo per variebla kondensatoro paralele metita al bobeno; C-agordo por variebla kondensatoro serie metita al bobeno.

Sciemulo estas tre scivolema

SC.Kial do la kondensatoro tiamaniere metita malgrandigas la komunan kapaciton?

RAD.Ĉar en tiu aranĝo la anteno kaj kondensatoro estas serie konektitaj. Mi jam diris al vi pasintfoje, ke anteno prezentas per si mem specon de kondensatoro. Kaj la komuna kapacito de du serie konektitaj kondensatoroj estas pli malgranda ol la malpli granda el la du kapacitoj.

SC.Kial?

RAD.Ho, mia malfeliĉa kapo!... Vi estas vere tro scivolema, karulo. Ni devus uzi multajn matematikaĵojn, por tion klarigi al vi.

SC.Pro Dio, ne faru tion. Mi ne tro ŝatas matematikon.

Fig. 54. — Kiam oni havas (a) du serie konektitajn kondensatorojn, oni povas ilin anstataŭi per unu kondensatoro (c), kies kapacito estas malpli granda ol la malpli granda el la du kapacitoj (a).

RAD.Vane! Tamen krude mi povas klarigi al vi la aferon jene. Rigardu (fig. 54,a). Jen estas du serie konektitaj kondensatoroj. Ni supozu, ke ambaŭ havas saman distancon inter la platoj, sed la surfaco de la platoj de la malsupra kondensatoro estas malpli granda. Do ĝi havas malpli grandan kapaciton, ol la supra kondensatoro. Nun, ni povas plisimpligi la desegnaĵon, konsiderante ke la platoj 2 kaj 3 estas kunigitaj inter si. Do ni ilin desegnu per unu sola plato (fig. 54, b). Sed nun vi vidas ke tiu ĉi plato havas nenian rolon en kondensatoro, kiu efektive estas konsistigita nur de la platoj 1 kaj 4 (fig. 54, c)...

SC.Nun mi komprenas, kion vi celas. Certe en la nun ricevita kondensatoro la distanco inter la platoj estas dufoje pli granda, ol en la kondensatoroj kunue desegnitaj. Do ĝia kapacito certe estos eĉ plimalgranda ol tiu de la malsupra kondensatoro ĉe a.

RAD.Mi ĝojas, ke vi ĝuste komprenis mian klarigon.

SC.Nun estas alia demando, pli praktika, kiu min interesas. Hieraŭ mi aŭdis ĉe mia amiko lian ricevilon. Li »kaptas« tre multajn eksterlandajn staciojn. sed okazis stranga afero: ni aŭdis samtempe du sendstaciojn, unu anglan, Daventry, alian francan, Radio-Paris. El Daventry ni aŭdis la funebran marŝon de Chopin kaj el Radio-Paris ni samtempe aŭdis tro gajan »foxtrott«. Mi certigas vin, ke la impreso estis... iom stranga... Mia amiko tamen diris al mi, ke li estis agordinta sian antenon je Daventry. Kiel do Radio-Paris estis aŭdebla?

RAD.Ĉar la resonanco de lia anteno ne estas sufiĉe akuta. Tial ankaŭ la ondoj de Radio-Paris estigis kurenton en lia anteno. En tiu okazo oni diras, ke la ricevilo ne estas sufiĉe selektiva.

SC.Kiel do oni povus pliselektivigi ĝin?

RAD.Por tio oni devus uzi pli komplikitan agordsistemon. Estas, ekzemple, eble kupli kun labobeno de la antena cirkvito, bobenon de alia agordcirkvito, kiun oni ankaŭ agordas je la ricevita ondo (fig. 55). Per indukto en la cirkvito L1 C1 aperas ankaŭ altfrekvenca kurento. Ju pli oni malproksimigas la bobenon L de L1 des pli akuta fariĝas Ja resonanco de L1 C1. Do, eĉ se du diversaj ondoj influas la antenan cirkviton L C, nur tiu el ili transdoniĝos en la cirkviton L1 C1, je kiu ĝi estas agordita.

Fig. 55. — Pli selektiva agordaranĝo. Uzata estas la alterna tensio ĉe la platoj de la kondensatoro C.

SC.Tion mi konsilos fari al mia amiko.

RAD.Kaj diru al li, ke li ricevos ankaŭ sufiĉe selektivan ricevilon, se li tute ne agordos en tiu okazo la antenon.

SC.???

RAD.Ne miru! Se vi tute ne agordos la antenon je la ricevota ondo (fig. 56), ĝin malforte influos ĉiuj ondoj. Sed agordita cirkvito L1 C1, permesos al vi elekti, inter ĉiuj ĉi ondoj, nur tiun kiun vi deziras.

Fig. 56. — Ankaŭ selektiva agordaranĝo. La anteno tute ne estas agordita je la ricevota ondo.

 

SC.Ĉu tia aranĝo estas ofte uzata?

RAD.Certe. Ĝi estas precipe oportuna tiam, kiam oni deziras ricevi mallongajn ondojn per tro granda anteno, kies propra ondolongo estas pli granda ol tiu de la ricevotaj ondoj. En tiu okazo ofte, eĉ per serie konektita kondensatoro, ne estas eble agordi la antenon. Tiam oni uzas la montritan aranĝon, dirante, ke oni havas »neagorditan antenon«.

SC.Estas certe tre sagaca metodo. Sed, diru al mi nun...

RAD.Volonte mi diros al vi sekvontfoje, amiketo, ĉion, kion vi deziras. Hodiaŭ mi jam sufiĉe parolis pri diversaj agordaranĝoj.



al komenco
antaua babilado sekva babilado