En multaj landoj la skoltetoj nomiĝas: Lupidoj, kaj
ilia ludo havas sian bazon en tiu libro.
La svarmestroj havas nomojn, kiuj memorigas pri la
bestoj en la libro.
En la sioniaj montoj vivas la arbarega popolo de
la lupoj, sub gvido de la solula lupo.
Inter la lupoj venas infano de homoj, kiun ili nomas
Maŭgli, la rano, ĉar li ne havas felon.
Akela zorgas por li kiel patrino.
La libera popolo de la lupoj kunvenas ĉirkaŭ la
konsilantara roko.
|
Aliaj bestoj estas:
Balu, la urso, instruisto;
Ĉil, la milvo, komunikisto de la arbarego.
Bagira, la pantero;
Hati, la elefanto;
Ka, la serpento;
Tabaki estas la ŝakalo, la piedlekisto;
Ŝir Kan, la tigro, la lamulo kaj
Bandar Log, la malsaĝa popolo de la simioj.
|