Jarsteloj povas indiki kiom longe oni estas skolto.
Epoletoj estas sur-ŝultraj kovriloj en la uniformo
de pliaĝulo aŭ rovero.
La koloro de la uniformo estas kakia: malhelflava,
sablokolora.
La mola ĉapo estas pli moderna ol la ĉapelo. En kelkaj
landoj estas specialaj kapvestoj.
Marskoltoj havas maristan ĉapon.
|
En multaj landoj oni uzas la uniformon nur ĉe
specialaj okazoj.
La fondinto uzis la uniformojn, por ke ne estu
diferenco inter la knaboj, kaj por doni al ili fortan
veston dum la ludoj.
Sed speciale pro la uniformo malriĉaj knaboj ofte ne
povis partopreni, kaj la movado aspektis tre militista.
|