skolta kaj tenduma terminaro
 
12. La Skolta Leĝaro
- La honoron de skolto oni povas fidi.
- Skolto estas lojala.
- Skolto devas esti utila, kaj helpema.
- Skolto estas amiko al ĉiu, kaj frato al ĉiu alia skolto.*
- Skolto estas ĝentila.
- Skolto estas amiko al bestoj.
- Skolto obeas ordonojn.
- Skolto ridetas kaj fajfas malgraŭ malfacilaĵoj.
- Skolto estas ŝparema.
- Skolto pure pensas, parolas kaj agas.**
|
*Brita aldono:
...ne konsiderante ties landon, socian klason aŭ religion.
** en Usono:
- Skolto estas kuraĝa.
- Skolto estas pura.
- Skolto estas pia.
|
 
13.
Modernigita teksto:
Nuntempe oni uzas ofte pli simplan tekston kun la
sama spirita enhavo, ekzemple:
- Skolto estas fidinda.
- Skolto estas lojala.
- Skolto estas amikema kaj atentas pri aliaj homoj.
- Skolto estas frato al ĉiuj skoltoj.
|
- Skolto havas kuraĝon en malfacilaĵoj.
- Skolto bone uzas sian tempon.
- Skolto zorgas pri posedaĵoj de aliuloj.
- Skolto respektas sin kaj aliajn homojn.
|
 
|