Plej ofte skoltestroj estas sensalajraj, libervolaj
helpantoj, sed ankaŭ ekzistas profesiaj skoltestroj
en kelkaj landoj.
Unue oni estas provperioda estro. Poste oni ricevas
la rang-ateston de la nacia ĉefsidejo.
Provizora skoltestro, helpas en periodo, dum la ordinara
skoltestro ne povas gvidi, ekzemple pro malsano.
En seminaria tendaro la skoltestro povas ricevi
instruon pri sia laboro.
Gilwell-Park estas tre konata internacia seminaria
tendaro.
Skoltestro kiu sekvis la kursojn sukcesplene estas
membro de la Gilwell-Parka Grupo. Li ricevas la
lignan insignon, kaj portas specialan koltukon en
viol-griza koloro, kun flikaĵo en la striaro de la
skota klano MacLaren.
Sur la ĉapelo de skoltestro estas verda tufo. Ruĝa
tufo indikas subestron.
|