7.
La Svarmo
La svarmo kunvenas sub la svarmestr(in)o, helpata
de sub-estrinoj.
Ses skoltetoj, kiuj kune ludas kaj laboras estas seso,
sub sesestro kaj subsesestroj. Sesestro havas
flavan rubandon ĉirkaŭ la maniko.
Flikaĵo, triangulo, sur la maniko de ĉemizo aŭ trikoto
distingas inter la diversaj sesoj per la sesa
koloro.
Post sia promeso la skolteto estas molpiedulo. Poste
li malfermas la okulojn, kaj li ricevas la unuan kaj
duan stelojn sur sia kepo.
|
Svarma kunveno komenciĝas per la granda krio de
la svarma rondo ĉirkaŭ la totemo aŭ lupkapa stando,
kiu staras sur la konsilantara roko.
La fondinto ĉerpis la ideojn pri la skolteta ludo el
la “Arbarega Libro” de la brita verkisto Rudyard
Kipling.
Tial skoltetoj ofte nomiĝas “lupidoj” kaj la svarmestroj havas nomojn de bestoj en tiu libro.
Tamen ne en ĉiuj landoj oni ŝatas kompari homojn
kun bestoj. Tial (ekzemple en Indonezio) oni ne uzas
tiujn nomojn kaj neniam diras “lupido” anstataŭ
“skolteto”.
En Usono seso kunvenas sub gvido de plejaĝaj sesa
patro kaj patrino en "bestejo".
|