Hejmen!
terminal/o KOMP Vidigilo ekipita per klavaro, aux simila aparato,
per kiu uzanto komunikas kun komputilo, ofte de alia loko. ->
teletajpilo.
- Apud terminalo PIVS donis ankaux la proponojn
fin-aparato kaj fin-modjulo, kaj KBT havas la terminon
datena fininstalajxo (76), sed tiuj esprimoj ne estas uzataj. Por
eviti la neologismon terminalo versxajne necesus trovi alian
vojon ol kopii gxian etimologion. Ekzemple, en la germana estas
Daten(sicht)station (daten(vid)stacio). Oni povus subkompreni la
klavaron kiel parton de la vidigilo, kaj mi verkis la difinon por
iomete sugesti tiun eblon.