PIV-revizio pri komputiko

(2002-09-22)

La informoj ĉi tie estas tre malaktualaj, sed ne indas aktualigi ilin, ĉar intertempe PIV2 jam aperis (en 2002). Vidu miajn komentojn kaj korektojn, kiuj inkluzivas kelkajn korektojn rilate komputikon.

(1996-02-16)

Jen TTT-vario de mia kontribuo al la aperonta nova eldono de PIV. Mi respondecas pri komputiko kaj la perkomputilaj partoj de tipografio.

Oni povas komenci per la aŭtomata indekso de ĉiuj artikoloj en mia reviziaĵo, aŭ, rimarkinte la simplan formon de la TTT-referencoj, oni povas iri rekte al la celita artikolo, tajpante la TTT-adreson.

Kelkfoje oni devas kunhavi la unuan eldonon de PIV por kompreni miajn reviziojn, kaj speciale la komentojn.

Ne indas multe atenti la tipografiajn detalojn de la TTT-vario, ĉar ĝi estas nur aŭtomata traduko de originalo, kiun ricevas la redaktantoj de PIV2. Ankaŭ la referencoj (ligoj) estas aŭtomate faritaj, do iom stulte. (Vi eble trovos, ke estas multe pli facile legi la tekston, se vi agordas vian legilon, tiel ke la referencoj ne aspektu tro buntaĉe.)

Mi enretigis ankaŭ DVI-dosieronPS-dosieron, kiun vi povas eltajpi (26 paĝojn) kaj studi hejme en komforta brakseĝo.

Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@xxxx.xxx>