AD. (L: 0068).

 

1. Latina prepozicio, ad ekvivalentas al "æe, antaý, apude, laý". Ekzemple, ad me fuit (= li estis æe mi).

Pluraj esprimoj per ad fariøis fakaj, foje idiomažoj. Ekzemple, ad verbum (= vorto post vorto, laývorte).

2. En filozofia uzo notindas kelkaj el tiuj fakaj esprimoj. Oni klasu ilin en du uzoj: ad en la unua aserto, foje en la dua.

En la unua aserto:

- ad hoc (= por tio) (vd 0071);

- ad aliquid (= por io) (vd 0069);

- ad extra - ad intra (= al ekstero - al interno) (vd 0070);

- a dicto secundum quid, ad dictum simpliciter (al dirite laý io, al dirite laý øenerale) (vd 0074);

- ad personam argumentum (vd 0080);

- ad verecundiam (vd 0083);

- ad veritatem (vd 0084).

En la dua aserto, kaj kombinita kun a, ab (= el, ekde) la prepozicio ad formas esprimojn signifantajn originon, devenon kaj direkton (vd L: 0002). Ekzemple:

- a quo - ad quem (ekde kio, ekde kie - al kio, al kie) (vd 0458).

E. Pauli.

 


AD ALIQUID. (L: 0069).

 

Latina esprimo, ad aliquid ekvivalentas al "por io", kun signifo esti rilata.

Ad aliquid tradukas la grekan Ð < B D ` H J \ .

E. Pauli.

 


ADAMO. 0066.

 

1. Kiel vorto, Adamo devenas el la hebrea adam, ekvivalenta al homo. Jen hebrea virnomo, atribuata al la unua homo, laý la juda Biblio (Gen., 3, 8).

Etimologie ne klara, la hebrea adamah signifas, laý unu hipotezo, kulturita tero; laý alia tero de la homoj.

Pri la transformo de la komuna nomo adam al propra nomo Adam, oni rimarku ke la unua biblia uzo enhavas nur la sencon de speco homo, kaj tuj poste komenciøas la uzo kiel persona nomo. La transformo (aý eraro, laý pluraj) por signifi propran nomon fariøis definitiva okaze de la traduko de la Septuaginto, kaj pasis al la hebrea literaturo kaj al la kristana Vulgato (vd).

Ankaý la mitoj de aliaj praaj tradiciaj rakontas pri iu unua homo, kaj koncerna nomo. Sed Adamo fariøis la simbola nomo de æiuj, kaj ni posteuloj fariøis la adamidoj.

2. La kunteksto de la rakonto pri Adamo ne koheras kun la rezultoj de la paleontologiaj esploroj.

Kontraste kun la unua homo konata de la scienco, aperinta per kreskema evoluo, la legenda homo de la mitoj estas evidente idealigita.

Adamo de la hebrea rakonto estis kreita laý la vizaøo de Dio. "Kaj Dio kreis la homon laý Sia bildo, laý Sia bildo Li kreis lin" (Gen 1,27).

Koncerne al vizaøo de Dio, kompreneble infinita Dio ne havas vizaøon. Sed la rakontisto ne estis sufiæe kapabla por kompreni tion. Sekve li imagis Dion kiel havanta vizaøon, sed ne kiel la bestan vizaøon. Li atribuis al Dio homan vizaøon, kaj erare pensis, ke la homa vizaøo estis ricevata de Dio.

Jen montražeto de la antropomorfisma tendenco de la homoj, rigardi al Dio kiel homo, kutime kiel viro.

Sed laý la kultura vidpunkto, tiu erara antropomorfismo, okazinta ankaý en biblia teksto, elstarigas almenaý la homan eminentecon rilate la bestojn.

Eblas transformi la vortojn, kaj diri, ke Dio kreis la homon kun inteligenteco. Jen, ambaý estas inteligentaj, kvankam Dio infinite inteligenta, dum homo estas erarema inteligentulo.

La unuaj homoj de aliaj legendoj estas ankaý idealigitaj. Platono priskribis la unuajn homojn kiel hermafroditajn kaj ekterordinare potencajn, kun 4 brakoj kaj 4 krurojn. Sed kiam la kuraøaj hermafroditoj provis supreniri al Olimpo, la glavo de Zeýso dividis ilin en duseksan paron (Simpósion, 190).

Ankaý Adamo aspektas hermafrodita, laý la rigardo de kelkaj opiniantoj, æar el lia flanko Dio eltranæis la virinon; cetere, li estas vira; jen denove, elstarigo de unu sekso, malprofite de la alia.

3. Origina peko. Al la idealigita unua homo, jen al la hebrea Adamo, jen al tiu de la aliaj mitoj, estis atribuata peko, kun malbonaj sekvoj por la postaj generacioj. Adamo estas prezentata kie ne abeanta al Dio, æar manøis frukton el ne permesata arbo.

Same, la potenca greka hermafrodito volis konkeri la ne permesatan supran æielon. Simile la unuaj anøeloj volis esti egalaj al Dio.

Estas dirate de la Biblio, ke Adamo perdis sian loøejon en Edeno (vd), kaj okazigis la saman perdon por la tuta estonta homaro de tiu benefico. La grekaj potencaj hermafroditoj restis du apartaj homoj. La ambiciaj anøeloj falis en la Inferon.

Per la meritoj de la krucumita Mesio (vd) kaj rito de bapto (vd) la kristanoj kredas je savo rilate al la origina peko (vd) de Adamo. Jen kredoj pri kiuj oni postulu striktajn pruvojn.

 

4. Kultura valoro. Sendepende de la historia valideco de Adamo kaj de pluraj aliaj rakontoj, restas tamen la kultura valoro.

La etimologio de Adamo kiel tero sugestis trafajn interpretojn pri la homo mem.

Psikanalizaj interpretoj pri la ideo de idealigita unua homo komprenigas lin kiel eksteran reprezentadon de la tendenco atribui al iu æefa persono la saøon, la heroecon, la postenon de profeto, de sacerdoto, de protektanto, de savanto, de mesio.

Aldone, viziuloj kaj mistikuloj kreskigas tiujn figurojn. Kelkaj viziuloj kaj mistikuloj estas tre kapablaj. La popola imagado, per la subkonscia dinamismo, kreskigas la imagon de tiuj specialaj homoj, per la idealigo. Per tiu sama idealiga procezo de la subkonscia dinamismo, aperis en legendoj de æiuj popoloj la elstara figuro de la unua homo.

En la psikanaliza interpreto de Jung, Adamo estas simbolo de la kosma homo, fonto de la psikaj energioj.

E. Pauli.

 


ADAPTI, -O (+). 0067.

L: adapto, -are; adaptatio, -onis.

A: adapt; adaptation. F: adapter; adaptation. G: adaptieren, anpassen; Adaptation; Anpassung. H: adaptar; adaptación. I: adattare; adattamento. P: adatar; adatação. R: (prisposobit); (prisposoblenje).

 

1. Etimologie, adapto, el la latina adaptatio (= adapto), siavice el ad (= al) kaj aptus (= aløustigita).

Verba radiko. Vortformoj: adapti (tr), adapto, adaptado, adaptažo, adaptiøi, adaptilo, adaptometrio, readaptado.

2. Adapto estas aløustigo de io al alia. Ekzemple, adaptiøo al medio, al socio, al iu kulturo kaj lingvo.

Nuance, algustigo nur signifas ke ambaýflanke okazas la ekvivalenteco, dum adapto aldonas la celon povi kune funkcii.

Pli amplekse, versio (vd) estas speco de adapto. Ekzemple, rakonto povas havi plurajn versiojn; adapto de tiu sama rakonto al nia tempo, aý al la infanoj, aý al publiko de alia lando estas versioj. Dum versio estas nur diverseco de eblaj prezentadoj de afero, adapto estas ankaý konformo, kiel difinite, al medio, al socio, al iu kulturo kaj lingvo.

3. Specoj. Laýforme, cele al kunesto, okazas pluraj formoj de adapto, kelkaj kun propraj nomoj.

Natura adapto estas tiu, kiu jam okazas ekdenaske al medio.

La adapta aløustigo povas ankaý okazi malpli profunde.

Akomodo estas aløustigo ne tiel strikta, por pli taýge funkcii.

J. L. Balwin kaj Lord Morgan proponis, ke la individuaj aløustigoj nomiøu akomodo, kaj tiuj pli profundaj aý eæ heredaj adapto (Dict. of philos. and psych. V).

Laýmaterie, adaptoj distingiøas laý la kampo, kie ili okazas, - fizika, biologia, psikologia, socia, kultura.

4. Doktrino. Ordinare adapto okazas por ebligi la simplan kuneston, ekzemple kiel la homoj kune vivas en socio; foje por funkcii kune, kiel peco en maïino, aý lampo en lampingo.

5. Gravas la faktoroj de adapto, pri kiuj atentas la sociologio, eduko, morala filozofio.

Kiel jam dirite, la procezo de adapto okazas jam nature, kiam eventuale io trovas alion, al kiu øi aløustiøas. Tiu natura adapto nur eblas, kiam la naturaj fortoj kapablas reekvilibri per novaj formoj. La procezo de adapto imageblas ankaý per aktiva transformo, en kazo de inteligenta individuo; tiam la formo de adapto okazas aý de tiu, kiu adaptiøas, aý de tiu al kiu fariøas la aløustigo.

Æar la homa adapto povas fariøi kun iom da iniciato, øi postulas ankaý iom da filozofio kaj inteligenteco. Maladapto okazigas konfliktojn kaj perdon de ïancoj pri kio racia homo devas atenti.

Okazas situacioj al kiuj la homoj lernu racie evitu, kvankam foje ili nur povas toleri ilin kiel dumtempaj, sed ne definitivaj. Homoj strebu æiam racie adaptiøi, foje per tolero, sed prefere per aktiva iniciato por ïanøi la situacion.

Ekologia movado povas havi kiel filozofion la pasivan akcepton de la naturo; sed dinamika ekologio gvidas inteligentece la naturon, foje per grandaj transformoj per racia planado kun antaývido de la novaj sintenoj de la naturo.

6. La natura adapto estas influata de la procezo de selekto, favore de tiuj, kiuj nature adaptiøas kontraý la ne nature adaptitaj. Selekto (vd) estas logika sekvo tiel certa, kiel en matematiko la plimulto nuligas la malplimulton.

En relativa senco, la adaptitaj estas pli fortaj, kaj konserviøas, kaj la aliaj ne adaptitaj tendencas malaperi, aý foriras al alia medio pli favora al ili.

Pro tia natura adapto, certaj plantoj kaj certaj animaloj bonïansas en unu regiono kaj ne en alia.

Adapto per aktiva transformo okazas, kiam la adapto de adaptito fariøas per iu ïanøo.

Se la adaptito estas vivulo, tiu adapto povas okazi per modifo de organo kaj koncerna funkcio.

Se adaptito estas inteligenta homo, li mem povas okazigi tiun sian adapton (ekzemple, pere de adekvataj vestoj, kiam li eniras novan kulturan medion), aý per artifika transformo de medio (ekzemple, per konstruo de adekvata domo, aý per aliaj mediaj ïanøoj).

Tiam, se nova estulo hazarde fariøis adaptita, kun plibonaj ïancoj, li sukcesos, kaj povas eæ per natura selekto venki antaýajn restantajn ne evoluintajn grupojn, se ili fariøas konkurantoj.

 

6. Biologia adapto. Tre gravas adapto en biologia vivo, kaj tio montriøas mirinda en la naturo.

Jam ekde la fizikokemiaj reagoj okazas iom post iom la natura konstruado per sinsekvaj sistemoj, øis la atingo de la grandegaj molekuloj de proteino, karakterizaj materiaj bazoj de la viva estulo. Faktoroj de ïanøoj povas okazi eventuale en la genetika sistemo.

La mirinda diverseco de la biologia vivo, ne nur en malsamaj medioj, sed laýlonge de pli ol mil milionoj da jaroj, streæis tiamaniere la imagpovon de la sciencistoj, filozofoj kaj teologoj, ke multaj el ili kredis, ke tiel granda speca diverseco nur povus rezulti el la rekta faro de Dio.

Tamen, scienca observo, iom post iom, malkovris, ke pluraj ïanøoj fariøis per la procezo de adapto. Foje nur okazis natura adapto kaj selekto de tiuj adaptitaj individuoj al medio. Foje okazas eventualaj genetikaj transformoj, sed denove kun selekto de la plibone adaptitaj novaj individuoj al medio.

Klopodis por tiuj novaj klarigoj la franco Lamarck, aýtoro de Zoologia filozofio (Philosophie zoologique, 1809) kaj la anglo Charles Darwin, de Origino de specoj (Origin of species, 1859).

Lamarck tamen tro insistis pri aktiva adapto de la organoj al medio, kun heredo favore de la sekvanta generacio. Sed ne estis necese tia procezo por klarigi la fenomenon de evoluo, æar la adapto kaj selekto klarigis plurajn fenomenojn.

Kelkaj adaptoj okazas nur flanke de la individuo, kaj ne atingas la genetikan strukturon. Tamen, aliaj faktoroj influis tiun genetikan strukturon tiamaniere, ke fakte tie enloøas kelkaj fundamentaj kaýzoj de la evoluo, kompletigataj pere de la procezo de adapto kaj selekto.

Konklude, la menciitaj konstatoj faritaj de la empiria scienco forigis falsajn filozofiajn kaj teologiajn asertojn.

7. Socia adapto estas la procezo, per kiu la asociiøintaj individuoj aløustiøas unuj al aliaj, kaj uzas kolektive kelkajn rimedojn de la medio. La adapto de unuj al aliaj okazas tre amplekse kaj komplike, æar en tiu procezo interagas multaj tavoloj de la socio mem kaj institucioj, kiel ekzemple, familioj, entreprenoj, kluboj, apartaj societoj. Cetere, individuaj homoj estas subjektoj de juro.

Rezulte, la tuta socio konsistas el malsimpla strukturo, ene de kiu gravas, ke æiu adaptiøu, por ke pace vivu kaj ricevu kunlaboron.

La adapto al medio, el kiu homoj kaptas vivrimedojn, per kreo de ekonomia sistemo, tre gravas. Se la rezulto estas sukcesa, la ekonomiaj vivrimedoj kreas riæecon, kiu decidas pri la bonstato de la tuta socio.

8. Kultura adapto konsistas en tiu øenerala fenomeno, per kiu homoj uzas siajn mensajn kapablojn, por koni la medion kaj por uzi øin, laý la principo, ke scienco estas por ïanøi la realon cele al homa profito. Tiel same la kutimoj adaptiøas al ekologia medio. Eæ naciaj lingvoj estas influataj de la koncerna medio kaj de historiaj epizodoj de la grupo.

Historiisto selektas la studojektojn, kun centriøo en naciaj faktoj; nur aldone li historias aliajn popolojn. Same, temoj de arto estas elektitaj en nacia kadro. Literatura adapto estas ankaý grava fenomeno, kaj pri kiu okazas specialaj studoj, por montri kiel kelkaj rakontoj por plenaøuloj estas adaptataj al infanoj, aý estas adaptataj de unu popolo al alia.

Konklude, æie ajn oni ja povas konstati la kulturan adapton.

La fenomeno de kultura adapto montriøas tiel forta kaj tiel ofta, ke oni ankaý zorgu, por ke ne okazu malekvilibro rilate la tuton. Foje rekomendindas konservi apartan kulturon, per protektado kontraý la influo de aliaj pli viglaj. Foje tamen estas bona la influo, kaj povas rezulti trian kulturon per la kunfandiøo kiu fakte estas sumo de valoroj. Neniam oni rezistu al objektivaj universalaj kulturaj influoj, kiel novaj progresoj de filozofio, scienco kaj tekniko.

Pluraj diferencoj okazis en la pasinto pro manko de kontakto inter la popoloj, kaj estas limigaj diferencoj. Je la tria jarmilo la universaligo fariøos tre vasta fenomeno, kaj bona por la homaro.

E. Pauli.

 


ADEKVATA, -ECO (Z).0068.

L: adaequata, -a, -um; adaequatio, -onis.

A: adequate; adequation. F: adéquate; adéquation. G: adequat; Überstimung. H: adecuado; adecuación. I: adequato; adequazione. P: adequado; adequação. R: (adekvatnyj) (adj).

 

1. Etimologie, adekvata, el la latina adaequatus (= egaligita, ebenigita), kunmeto el ad (= al) kaj aequalis (= egala), signifanta ion igita egala al io alia. Semantike, jam en la latina la vorto signifis plurajn specojn de egaleco, ne nur de tiuj aferoj kiujn oni propra-iniciate egaligas.

Adjektiva radiko. Vortformoj: adekvata, adekvateco, maladekvata, maladekvateco.

2. Adekvateco estas la øustekonforma karaktero de io, kies funkcio rilatas kun alia. Ekzemple, adekvata difino; adekvata preparo. La nocio estas pozitiva. Ekzemple, vero estas la adekvateco inter la kono kaj la objekto konata; inverse, eraro estas la koncerna maladekvateco.

Nuance, egala nur asertas la egalecon inter terminoj, dum adekvata elstarigas unu el la terminoj de komparo kiel sufiæe adaptita al alia.

Adaptita kaj adapto (vd) enhavas la agan verban nuancon, dum adekvata kaj adekvateco enhavas simple la øustekonforman adjektivan karakteron.

Proporcio (vd) atentigas pri rilatoj de partoj kaj formoj de unu rilate alian, dum adekvata kvalifikas pli øenerale sen rekta mencio al tiuj detaloj; do, adekvata kaýzo kaj proporcia kaýzo signifas malsame, kvankam helpe de la kunteksto uzebla en tiaj cirkonstancoj.

Same, komforma kaj konformeco (vd) signifas detalan adaptiøon, kiun adekvata ne elstarigas. Equivalenta kaj ekvivalento (vd) signifas, ke unu povas esti anstaýigita de la alia, kiel ekzemple, vorto ekvivalentas la signifitan objekton, dum adekvata diriøas pri la kvalito de la ekvivalentoj esti egalaj (en tio, per kiu ili kapablas esti ekvivalentaj).

3. Specoj. Laýforme, la adekvateco, kiel æiu kvalito, okazas per gradoj. Laýlonge de skalo de gradoj io fariøas kreskeme adekvata ekde la minimuma adekvateco øis la plej perfekta, absoluta.

Diriøas adekvateco laý aparta vidpunkto (latine secundum quid), kaj adekvateco simple laý æiu ajn vidpunkto (latine simpliciter).

Kompreneble, individuoj situantaj en malsamaj kategorioj ne same adekvatas inter si, individuoj de la sama kategorio.

4. Laýmaterie, adekvateco povas okazi en nivelo de la øeneralaj transcendaj modoj (aëo, bono, ontologia vero) kaj en nivelo de la specialaj entaj kategorioj (ekzemple, substanco, quanto, kvalito, tempo, ago).

Logika adekvateco estas tiu okazinta laý la kono; ontologia adekvateco estas tiu okazinta laý la ontologia vero.

Enkadre de la kategorioj, okazas la plej diversaj adekvatecoj, kun elstaro de tiuj en la kampo de la ago.

Adekvata ago estas tiu, kiu øuste konformas al la celoj. Tiu adekvateco de agoj al la celo diriøas ankaý adekvateco al la cirkonstancoj.

Okazas adekvataj leøoj, adekvataj iniciatoj, adekvataj rimedoj, adekvataj vestoj al ceremonio, adekvataj vortoj, adekvataj metodoj, adekvataj strukturoj, adekvata sistemo.

Eroj de maïino estas, ekzemple, adekvataj al sistemo per kiu fariøas sinsekvo mekanikaj movoj.

5. Doktrino. Pri la specoj de adekvateco prezentitaj okazas diskutoj laý diversaj vidpunktoj, kun doktrinaj malakordoj de la filozofoj. Tamen, en æiuj restas la fundamentan nocion, ke vero rilatas al io kun iom da adekvateco.

Aparte interesas la adekvateco en esprimo, nomata logika vero (vd), kaj la adekvateco enkadre de la entoj, nomata ontologia vero (vd). Kiel jam dirite (vd 4), tiu divido fariøas laýmaterie.

6. Pri la logika vero kiel adekvateco. Inter esprimo kaj objekto esprimata, kiel jam dirite, estas adekvateco inter ambaý terminoj, kaj kiu nomiøas logika adekvateco, aý simple vero.

Pri la naturo de la efektive okazinta adekvateco inter la mensa esprimo kaj la objekto diskutas la filozofoj.

La objekto esprimata estas rigardebla per du aspektoj: la objeto kiel øi prezentiøas (objekto I, aý fenomeno) kaj la objekto en si mem, kiel øi efektive estas (objekto II).

Æu tiu distingo estas nur abstrakta? Jesas la senpera realismo, de Platono, Aristotelo, skolastikistoj øenerale. Neas la pera realismo kaj ideismo.

7. Por la senpera realismo vero kiel adekvateco estas efektiva vero de la objekto en si mem, æar la distingo inter du objektoj estas nur abstrakta.

En Platono aperas klare la adekvateco kiel karakterizo de la kono: "Vera estas diskurso, kiu diras la aferojn kiel ili estas; falsa, tiu, kiu diras ilin, kiel ili ne estas "(Krat., 385 b. Ankaý Sof., 262 e; Fil., 37 c).

Aristotelo klarigas ke la penso veras ne en si mem, sed en rilato al tio, kio estas: "Nei tion, kio estas, kaj aserti tion, kio ne estas, estas falso, dum aserti tion, kio estas, kaj nei tion, kio ne estas, estas la vero" (Met., IV, 7. 1011 b 26 ks). Same ankaý en alia tekstoj (Met., V, 29. 1024b 25).

Por ke esprimo estu adekvata, øi devas iamaniere signifi la esprimaton. Oni supozas, ke tiu adekvateco fariøas per la egaleco. Æi-rilate ni atentu ke laý Aristotelo, æiu kvalito havas similaton. Per tiu rilato inter kvalito kaj similato oni teorie klarigas, pro kio eblas esprimi, per la kono-esprimo kaj per la arto-esprimo, iun objekton. Nur kvalito havas similažon, kaj do nur per kvalito oni esprimas objekton. "Similato estas konata pere de la similažo" (Pri la animo, I, 2. 405b 15) .

Mezepoke, je la 9-a jc., la juda Isaac Ben Salomon difinis la veron kiel "la adekvateco de intelekto kaj afero", kiu famiøis per la latina citado de Tomaso el Akvino "adaequatio intellectus et rei" (Sum. Theol., I Q. 16, a. 2; De veritate, I, 1).

8. La pera realismo de Kartezio, malgraý la distingo inter fenomeno kaj efektiva objekto, provas pruvi, ke unu kaýzas la alian, kaj ke pro tio okazas tamen la realo de objekto en si mem. Por ideismo kaj fenomenismo okazas efektiva distingo, kaj sekve la gnozeologia vero ne estas la sama de la simple logika vero.

9. Sed aliaj, pli drastaj, restas simple fenomenismaj (Hume) aý apriorismaj (Kant), aý ideismaj (Fiche, Schelling, Hegel). Jen, la vero difinita kiel adekvateco okazas nur por la unua objekto.

Kant antaýsupozas "la nominalan difinon de la vero kiel akordo de la kono kun øia objekto", pri kiu li seræas la "generalan kaj sekuran kriterio por determini la veron de æiu kono"(Kritiko de la p. r., Transcenda logiko, Enk., III).

Hegel uzas la koncepton de vero en la senco de akordo inter ideo kaj objekto, en la finitaj ideoj, kaj ankaý en la infinita ideo: "La ideo estas la vero; æar la vero estas la korespondado de la objekto al koncepto, sed ne ke la eksteraj aferoj al miaj reprezentoj; æi reprezentoj estas nur ekzaktaj reprezentoj, kiujn mi havas kiel æi individuo. En la ideo ne temas nek de tio, nek de reprezentoj, nek de eksteraj aferoj"(Encikl., par. 213).

10. Enkadre de la empiriisma kaj pozitivisma filozofio la adekateco kiel karaktero de la vero similas al la kartezia formulo de pera realismo.

John Locke asertis ke "nia kono estas reala nur se okazas komformecon inter la ideoj kaj la realeco de la afero " (Eseoj, IV, 4.' 3).

La moderna analiza filozofio konservis la nocion de vero kiel adekvateco inter la lingvo kaj la realo.

Asertis Wittgenstein: "La propozicio estas la imago (Bild) de la realeco... La propozicio, kiam estas vera, montras kiel estas la aferoj" (Tractatus, 4021- 4022).

11. Ontologia adekvateco. Ago kaj faro estas operaciitaj laý modelo, kaj denove okazas iu adekvateco inter terminoj, laý kiu la rezulto estas dirata ontologia vero.

La ontologia adekvateco okazas en la øenerala ento kaj ankaý en partikulara.

12. Oni imagu ke ontologia vero okazas en la tute øenerala kampo de ajn ento. Jen la doktrino pri la ontologia vero de la ento mem, laý kiu æiu estažo okazas laý racia ideo.

Kontraste, aliaj supozas ke la aferoj en si mem estas neýtralaj rilate la racio, kaj sekve iamaniere ili estas entece absurdaj. Laý tiu absurdismo (vd) ne okazas adekvateco inter la ento kaj io racia.

Æu Dio mem estas ontologie vera? Cetere, en la kazo de monismo, æu la mondo mem estas interne racieca? Sed, se oni ne akceptas la kreon de la mondo, tamen oni povas koncepti, ke la entoj obeas al iu interna racieco. Jen, kiam denove, oni revenas al ontologia vero kaj ontologia adekvateco. Kelkaj ne akceptas tiun racionalisman doktrinon pri la ento, kaj sekve establas kiel sistemon la absurdismon (vd), aý alogikismon (vd).

Ontologia adekvateco de æiu estažo jam estis defendata de Parmenido, kiun reprenis æi-rilate Platono kaj Aristotelo, stoikistoj øenerale, Kartezio, Leibniz. Sed øi ne estas tezo akceptita de multaj aliaj, por kiuj la estažoj simple ekzistas, sen gvidanta interna paradigmo.

12. En partikulara ento okazas ankaý ebleco paroli pri adekvateco de la aferoj al io termino de komparo, kiel speco de arketipa nocio. Jen la ontologia vero de planto, de besto, de homo, de la ceteražoj de la naturo.

Homa faro kreas laý ideo. Jen kiam denove okazas la adekvateco. Sekve estas speco de ontologia vero inter la homa faro kaj de givdanta racia bildo. Ontologie vera aýtomobilo estas tiu, kiu estis fabrikata laý la koncepto de bona aýtomobilo, kiu devas esti sufiæe efika.

Oni povas ankaý imagi, ke por la kono-esprimo kaj por la arto-esprimo estu paradigmo. Do, ne estus nur adekvateco inter esprimo kaj esprimato, sed ankaý devas ekzisti paradigmo, laý kiu modeliøu æiu esprimo. Sekve, okazus ne nur logika vero de esprimo, sed ankaý ontologia vero de esprimo. Pro tiu ontologia vero de esprimo estu la logika vero kiel sekvo.

Spinoza, kiu difinis la veron kiel adekvatecon inter ideo kaj ideato, ankaý prezentis ion similan al la ontologia vero. Ne uzante tamen la vorton, li asertis: "Mi komprenas kiel adekvatan ideon tiun, kiu konsiderata en si mem kaj en rilato al la objekto, havas æiujn propražojn, aý la internajn determinojn de la vera ideo. Mi diras internajn por ekskludi la denominacion, kiu estas ekstera, tio estas la koincido de la ideo kun la ideata objekto"(Etiko, II, dif. IV).

E. Pauli.

 


AD EXTRA. (L: 0070).

 

1. Latina esprimo ekvivalenta al en la eksteron, kontraste al ad intra (= en la internon) (vd. L: 0076).

2. La skolastika filozofio asertas, ke la kreo fare de Dio estas ago interna (ad intra), sed kun efiko en la eksteron (ad extra) de Li.

Per tiu distingo estas avertite, ke la dia ago en la internon (ad intra) okazas ekde la eterno, æar Dio estas infinite aktuala ekde æiam, dum la efikoj en la eksteron (ad intra) povas aperi poste, laýlonge de la tempo, kiam efektiviøas la kreo (vd).

Kelkaj skolastikistoj avertas, ke ankaý la ekstera efektiviøo de la mondokreo povas okazi ekde la eterno, kvankam fakte (laý la Biblio) øi okazis nur poste, je determinita tempo.

E. Pauli.

 


AD HOC. (L: 0071).

 

1. Latina esprimo, ad hoc ekvivalenta al 'por tio' , 'por tiu aparta kazo'. France, adhocité.

2. Tio, kio fariøas ad hoc enhavas aspekton de aparta solvo. Ekzemple, sekretario ad hoc, pro tio ke ne æeestas la titulara, aý pro tio ke ne ekzistas la posteno; esprimo ad hoc, æar estas aparte trafa; hipotezo ad hoc, pro tio ke metode fariøis aparta aranøo.

La karaktero de tiaj agoj kaj pensoj ad hoc validas nur dum daýras la aparta situacio al kiuj ili rilatas.

3. Oni speciale avertu pri la avantaøo de la argumento ad hoc, uzata kun aspekto de hipotezo kaj metodika celo.

Argumento ad hoc provas en aparta kazo ekspliki ion tute ekster la ordinaraj procedmanieroj.

Ekzemple, agresa reago sen konata kaýzo klarigeblas per la hipotezo ad hoc, ke øi estas kaýzata pro la malboneco de la reaganta individuo.

Simile, oni diradas, ke tempesto rezultis, pro la kolero de Neptuno (tio estas, el la fortoj de la Naturo), metata kiel hipotezo ad hoc.

Ne kompreneblaj kazoj estas atribuataj al la hipotezo ad hoc de miraklo, same kiel la tempesto rezultis el la kolero de Neptuno.

La valoro de la hipotezo ad hoc limiøas al apartaj kazoj al kiuj øi estis aranøita. Se la hipotezo estas testebla, eble iutage øi povas esti konfirmata.

Karl Popper, kiu multe okupiøis pri la falsigebleco de la hipotezoj, kiel metodo de pruvo, uzis ankaý la hipotezon ad hoc, kaj sekve analizis øin akurate. (Jacob)

E. Pauli.

 


AD HOMINEM. (L: 0072)

 

1. Latina esprimo, ad hominem ekvivalentas al homo, enkradre de la kunteksto de argumento direktata al la kontraýulo.

Kiel nomo de argumento, la uzo komenciøis en la 17-a jarcento (Junglius, Logiko, 1638, v, 1, 8). Locke prezentis kvar tiajn specajn argumentojn: ad hominem, ad ignorantiam, ad judicium (Eseoj, IV, 17, 21 ks).

2. Ad hominem estas dialektika argumento, per kiu oni pruvas ion, surbaze de tio, kion la kontraýulo akceptas kaj asertas.

Tiu argumento diriøas, pro la sama motivo, ex concessis (= el la konsentitaj).

Efektive, per la malbone prezentitaj tezoj oni sukcesas argumenti kontraý la kontraýulo. Ekzemple, oni avertas al skeptikulo, ke li, dum li asertas la realan dubon, li jam implice akceptis la certecon; same, al empiriisto ke li, dum proponas la empiriismon, jam filozofias kiel neempiriisto.

Reduktiøas al argumento ad hominem, tiu, kiu en morala kampo, mencias la privatan vivon de la kontraýulo, por kontesti principojn de li defendataj, sed tamen ne kohere de li vivataj.

Kontraste, argumentum ad rem (= argumento al la afero) baziøas sur la afero mem, pri kio oni argumentas.

3. Takse, la argumento ad hominem rekte en si mem nur validas en la kunteksto, laý kiu øi estis kreita

Se la homo, kontraý kiu estas la argumento, ion erare asertas, la argumento ad hominem povas tamen fariøi formale certa.

E. Pauli.

 


AD HUMANITATEM. (L: 0073).

 

1. Latina esprimo, ad humanitatem ekvivalentas "por la homaro".

2. Argumento ad humanitatem estas tiu, kiu validas sen escepto por æiuj homoj.

E. Pauli.

 


ADIAFORA (N). 0070.

Gr: • * 4 V N @ D @ H , -@ < .

A: adiaphorous. F: adiaphore. G: adiaphorisch. H: adiáfora. I: P: adiáfora. R:

 

1. Erudicia esprimo, adiaforo devenas el la greka adjektivo • * 4 V N @ D @ H (= ekvivalenta, ne diversa, indiferenta, adiafora), kunmeto el la seniga • - (= sen) kaj * 4 V , (= diferenca, distinkta, utila); æi lasta estas denove kunmetita el * 4 V , (= inter, tra, divide) kaj N X D T (= porti). Plurale uzata J  • * 4 V N @ D " (= indiferentaj aferoj, adiaforoj).

Adjektiva radiko. Vortformoj: adiafora, adiaforo, adiaforeco.

2. Adiafora, uzata erudicie, estas karaktero de ago kaj stato konsiderata morale indiferenta (vd 2970). Ekzemple, vivo, sano, plaæo, riæeco.

Nuance, indiferenta estas karaktero de tio ne havanta motivon por prefero aý intereso, dum adiafora rilatas pli strikte kaj fake al la valoro en la kampo de morala konduto kaj en la elekto de la inteligento.

Kant uzis la terminon adiáphoron, por nomi la morale indiferentajn agojn, nek bonajn, nek malbonajn (Religion, I, noto).

3. Doktrino. Æu okazas la adiaforeco? Æu fakte ekzistas morale indiferentaj agoj, diskutas la filozofoj (vd).

Cinikuloj, stoikistoj, skeptikistoj avertis, ke la aferoj estas en si mem adiaforaj, morale indiferentaj, povantaj esti konsiderataj nek bonaj, nek malbonaj.

Por stoikistoj nur estis ne adiaforaj la virto kaj la malvirto. La homa celo estas vivi akorde kun la naturo (Diogeno Laerta., VI, 86-87; 101-103).

Morale indiferentaj aferoj divideblas en:

- preferajn (B D @ 0 ( : X < " ), kiuj estas pozitivaj valoroj, kiel sano kaj riæeco;

- evitindajn (• B @ D @ 0 ( : X < " ), æar negativajn, kiel malsano kaj malriæeco;

- absolute indiferentajn aferojn, kiel la nombro para aý nepara de haroj sur la kapo (D. L.,., VII, 105-107).

Sed pri tiu klasado de moralaj kaj nemoralaj aferoj okazis tamen malakordoj inter la stoikistoj mem. Aliflanke, la stoikistaj diskutadoj instigis la disvolvolviøon de la etika scienco kaj juro.

4. En la strikte logika instanco de la vero ne okazas la meza termino aý diaforo. Sed la malfacilažoj de la mensaj operacioj povas atingi la veron per dubo kaj konfuzo. La haltigo de la operacio de juøo, kiel idealo de la virto, estis proponita de Pirrono, kiu uzis æi-rilate la vorton adiaforo, krom tiu de afazio (vd).

5. En religia kampo, de luteranoj en Germanio, okazis la tiel nomata "diafora kontroversio" (diaphoristen Streit), pri la praktikado de la meso, lasta sanktoleado, krismo, kiujn Lutero deklaris indiferentajn por la savo kaj Melanchton tolereme konservis pro paco.

La doktrino pri la indiferenteco de tiuj ritoj kiel rimedoj por la savo estis definitive akceptata de la protestantoj per la "Akorda formulo" (formula concordiae), de 1577-1580) de la protestantoj.

E. Pauli.

 


ADICII, -O(+). 0071

Gr: B D ` F 2 , F 4 H , -, T H . L: additio, -onis.

A: addition. F: addition., G: Addition. H: adición. I: addizione. P: adição. R: (slozhénie).

 

1. Etimologie, adicio devenas el la latina additio (= almeto, adicio), siavice el la verbo addo, -ditum, -ere (= almeti, augmenti, aldoni), kunmeto el ad (= al) kaj dico, -ctum, -ere (= diri, ekzemple per sentenco), en la senco kiel almeti per heredo.

2. Adicio estas operacio, per kiu la adiciitaj elementoj faras novan unuon. Inverse, divido misfaras unuon kreitan per la adicio de elementoj.

Nuance, kunmeto (vd) nur metas unu æe alia, dum adicio estas operacio kun pli da rezultoj; ekzemple, el adicio de kvantoj rezultas nova unuo, dum en kunmeto la kunmetitaj elementoj povas resti simple apude.

Pro tio, adicio estas koncepto uzata de logiko kaj matematiko, kun la aparta specifa signifo, laý kiu la adiciitaj kvantoj estas anstataýigataj per alia kvanto. Ekzemple, 2+2 estas 4, ne nur 2+2.

3. Specoj. Laýforme, la adicio povas okazi ekzemple, per simplaj elementoj, kiuj estas almetitaj unuj post la aliaj

Adicio okazas per grupoj, kiam ili estas operaciitaj per ensembloj. Teknike, adicioj fariøas plurmaniere.

4. Laýmaterie, la adicio varias enkadre de la kategorioj de entoj en procezo de sumo.

Okazas la pure forma adicio, kiu atentas nur la logikajn entecajn elementojn, kiel en la logika adicio per atribuo de predikato al subjekto (vd. 0072).

Malsame, la matematika adicio okazas nur en la specifa kampo de la matematiko, la materia kvanto (aý fizika kvanto).

Interne de la matematiko, okazas la subdivido en aritmetikan adicion, la algebran adicion, la geometrian adicion.

5. Kompreneble, la pli fundamentaj principoj (vd) de la logika adicio regas super la matematika adicio.

Do, ne eblas sammaniere pritrakti la adicion en juøo kaj la adicion en matematiko. Ïajne tio okazas æe kelkaj empiriistoj, kiam ili pritraktas la mensan operacion de juøo kiel matematikan sumon.

E. Pauli.

 


ADICIO. Logika... 0072

 

1. La logika adicio estas operacio, per kiu konceptoj kaj propozicioj (sed pli ofte dirata per konceptoj) estas almetataj, por fari novajn unuažojn, per ekstera signo +, aý plibone per U.

2. Okas logika adicio de konceptoj , kiam oni metas unu æe alia, por funkcii kune, aý kiel subjekto, aý kiel predikato. Ekzemple, eýropanoj kaj amerikanoj havas similan kulturon.

3. Adicio de propozicioj praktikadas simile al disjunkcio (vd). Kaj en tiu praktikado uzeblas simboloj por faciligi la operacion.

E. Pauli.

 


A DICTO SECUNDUM QUID. (L: 0074).

 

1. Latina esprimo, a dicto secundum quid ekvivalentas al ekde dirite aparte (el aparta vidpunkto). Tiusence estas eldirata la principo: a dicto secundum quid, ad dictum simpliciter, non valet consequentia (= ekde dirite aparte, al dirite absolute, ne validas la konsekvenco).

Jen klasika formulado fare de la skolastikistoj (vd Petro Hispano, Summulae logicales, 7, 46), inspirita en la greka teksto de Aristotelo: (Pri la sofismoj, 168b 11).

2. Tiu a dicto secundum quid estas logika regulo de argumento, avertanta, ke ne validas la transiro el aparta deklaro al la øenerala vero.

Kio estas vera, kaj dirita pri la afero laý unu vidpunkto, tio ne povas esti transirata al øenerala aserto, per kiu oni atribuus sofisme tiun predikaton al la subjekto tutaže.

Ekzemple, se A estas B rilate al io aparte rigardata (secundum quid), ne eblas dedukti ke A estas B absolute (simpliciter).

Pli konkrete, se aparta eduka sistemo estas bona por homo kun aparta temperamento, øi ne estas bona sistemo absolute por æiuj.

E. Pauli.

 


A DIGNIORI. (L: 0075).

 

1. Latina esprimo, a digniori ekvivalentas al ekde la pli digna.

2. A digniori estas formo de argumentado atentiganta pri tio, kio estas pli bona, pli perfekta, do pli digna en la afero difinita. Eblas uzi ankaý la esprimojn A perfectiori (= ekde la pli perfekta) kaj a potiori (ekde la pli povema, ekde la pli bona).

E. Pauli.

 


AD IGNORANTIAM. (L: 0076)

 

1. Latina esprimo, ad ignorantiam ekvivalentas al ignoro, en la kunteksto argumenti per apelacio al la ignoro.

2. Ad ignorantiam estas formo de argumentado, surbaze ke la kontraýulo ignoras alian pli bonan pruvon ol tiu prezentita kontraý lia vidpunkto.

Pro tio, se oni postulas de li alian plibonan pruvon, aý li prezentas øin (kio fakte ne okazos pro lia ignoro), li devas akcepti la antaýe prezentitan pruvon.

Ad ignorantiam unu el la kvar formoj de argumentoj aperintaj en klasado fare de Francis Locke (Eseo, IV, XVII, 19- 20). Leibniz, analizante øin, prezentis novan skizon (Novaj Eseoj., IV, XVII, 20).

Kompare, la argumento ad ignorantiam rilatas al la argumento ad vertiginem (vd).

3. Takse, la argumento ad ignorantiam ofte favoras la sofismadon.

E. Pauli.

 


AD INTRA. (L: 0077)

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al en la internon, kontraste al ad extra (= en la eksteron) (vd L: 0070), uzata de la latina skolastiko por paroli pri la dia ago.

2. Ad intra estas la ago de Dio ene de si mem, okazanta ekde la eterno kaj identigita kun li mem, æar li estas pura aktualo, kontraste al la ago ad extra, koncerna al la kreo de la mondo, kies efikigo povas okazi laýlonge de la tempodaýro.

E. Pauli.

 


ADJEKTIVO (*). 0073.

L: adjectivum nomen.

A: adjective. F: adjectif. G: Eigenschafstwerk. H: adjetivo. I: aggettivo. P: adjetivo. R: (ímja prilagátelnoe).

 

1. Etimologie, adjektivo devenas el la latina adjectivum, enkadre de la verbo adjicio, -eci, -ectum, -ere (= almeti, meti kune), per kunmeto de ad (al, æe) kaj jaceo, -itum, -ere (= situi, resti, kuïi).

Substantiva radiko. Vortformoj: adjektivo, adjektiva, adjektivigo.

2. Adjektivo estas gramatika kategorio esprimanta ideon pri kvalito, ordinare alsignata al substantivo. Ekzemple, vasta kamparo; alloga muziko

Nuance, atributo (vd) signifas konstantan propražon, kaj povas signifi substantive, dum adjektivo emfazas la karakteron de kvalito atribuata al substantivo, foje rekte kiel kvalito, foje kiel iu ajn alia determino.

Cetere, oni distingu inter atributo kaj atribuo; adjektivo estas atribuo al substantivo.

Predikato estas funkcio ene de la frazo, en kiu adjektivo ludas precize tiun funkcion; sed ne æiam adjektivo fariøas predikato, æar øi povas rekte resti æe substantivo; ekzemple, granda bovo.

3. Specoj. Laýforme multobliøas la specoj de adjektivo.

Se la kvalito estas simple prezentata, okazas la kvalifika adjektivo; ekzemple, sana homo.

Se la kvalito inkluzivas specon de determino, okazas la determinaj adjektivoj; ekzemple, mia libro; du fratoj; tiu arbo.

Se la kvalito inkluzivas agon, okazas la participo, kiu estas adjektiva formo de la verbo; ekzemple, brilanta suno; æeestanta homo

Laýmaterie, la adjektivoj distingiøas rekte per kvalito efektive signifata.

4. La lingva esprimo de la adjektivoj fariøas unue per propraj vortoj. Sed tiuj vortoj povas havi fonologiajn rimedojn, per apartaj finažoj, por ke ili estu pli facile rekoneblaj

La kombino de tiuj du rimedoj - propra radiko kaj propra finažo ebligas lingvan flekseblecon, kaj kiu estas aparte bone organizebla en planitaj lingvoj. Okaze de manko de fonologiaj rimedoj, la adjektivoj devas esti rekoneblaj almenaý sintakse per la fraza strukturo.

5. En la planita lingvo Esperanto la radikoj estas antaýdifinitaj, unuj kiel estantaj adjektivoj, aliaj kiel substantivoj, aliaj ankoraý kiel verboj, adverboj, konjunkcioj, prepozicioj. Sed per la finažoj, unuj povas esti ïanøitaj en la aliajn.

Cetere, en Esperanto la radikoj estas klare distingaj de la finažoj eventuale almetitaj. Sekve, eblas determini specifajn finažojn, ekzemple, -a por la kvalifika adjektivo, kontraste -o por la substantivoj. Ekzemple, bona (adjektivo) homo (substantivo).

Tiu apartigebleco de la finažoj ebligas ïanøi la vortspececon de la radiko, per la anstataýigo de la finažoj; ekzemple, la adjektivo bona fariøas substantivo - bono, kaj inverse la substantivo homo fariøas adjektivo - homa. Tiu rimedo okazas en æiuj lingvoj, sed en planitaj lingvoj øi okazas tute regule

Koncerne ankoraý al la planitaj rimedoj de Esperanto, pluraj klasoj de determinaj adjektivoj estas difinitaj nur per la radikoj, sed tiuj æi denove regule planitaj. Ekzemple, la numeraloj: unu (= 1), du (= 2); tri (= 3), ktp. Per aldono de finažo -a, ili fariøas adjektivaj formoj: unua, dua, tria, ktp.

Same okazas kun la personaj pronomoj: mi, li, ïi, øi, ni, vi, ili, respektive mia, lia, ïia, øia, nia, via, ilia. Same eblas transformi en adjektivojn aliajn vortspecojn, kiuj origine nur funkcias per la radiko. Ekzemple, adverbo tiam - tiama (adjektivo); konjunkcio dum - duma (adjektivo); prepozicio krom - kroma (adjektivo).

Pere de sufiksoj kaj prefiksoj (kies funkcio estas aliigi iomete la fundamentan sencon de la radiko), denove eblas krei adjektivojn. Enkadre de la planita lingvo Esperanto, denove la prefiksoj kaj sufiiksoj estas distribuataj tiamaniere, ke unuj estas origine adjektivaj, aliaj substantivaj kaj

Estas adjektivaj sufiksoj (aý sufiksoidoj): -eca, - ebla, - ema, - enda, -inda, -ala, -eska, iva, -oida, -oza. Ekzemple: arbo - arboida; poro - poroza; aýdi - aýdebla; ami - amema; esplori - esplorenda; admiri - admirinda; varma - varmala; araba - arabeska. Cetere sufiksoj kaj prefiksoj povas esti uzataj memstare; ekzemple, ebla, ema, inda.

7. Kompreneble, neplanitaj etnaj lingvoj ankaý obeas kelkajn regulajn principojn. Sed ili ne æiam havas la plej bonajn regulojn, nek æiam obeas ilin.

E. Pauli.

 


AD JUDICIUM. (L: 0078).

 

1. Latina esprimo, ad juditium ekvivalentas al juøo, en la kunteksto de alvoko, aý apelacio al.

John Locke (1607-1704) enkondukis tiun esprimon, en listo de kvar formoj de argumentado: ad verecundiam (vd), ad ignorantiam (vd), ad hominem (vd), ad judicium (Essay, IV, XVII, 19-22).

2. Ad juditium estas formo de argumentado absoluta, surbaze de la kono mem.

Asertis Locke, ke nur la argumento ad judicium vere instruas kaj progresigas. La aliaj restas dependaj. Ad hominem, ekzemple, dependas de aserto de alia.

3. Takse, la valoro de argumento ad judicium estas en tio, ke øi operacias absolute, per la fundamento mem de la kono, sendepende de la opinio de alia.

E. Pauli.

 


ADMIRI, -O. 0074.

Gr: 2 " L : V . , 4 < . L: admiror, -ari; admiratio, -onis.

A: Admire; admiration; wonder. F: admirer; admiration. G: bewundern; Bewunderung. Staunen. H: admirar; admiración. I: ammirazione; ammirazione. P: admirar; admiração. R: (boskhitsvátsja); (boskhitsénje).

 

1. Etimologie, admiro devenas el la latina admiratio (= admiratio), kunmeto el

ad (= por, de) kaj miratio (= miro).

Verba radiko. Vortformoj: admiri (tr), admiro, admirinda.

 

2. Admiro estas sento (do psika stato) rezultinta el kono pri io emfaze nova, grade alta, ne atendita, kontraste kun la konataj ordinaraj aferoj. Ekzemple, rigardi kun admiro; muta de admiro; admiri inteligentan infanon.

Nuance, miro (el la netransitiva miri) estas impreso de surprizo pasive ricevita de la miranto, ekzemple miro pro la subita tondro, dum admiro estas aktiva reago favore de la admirito.

La aktiva transitiva karaktero de admiri okazas surbaze de la prefiksa kunmeto de ad (= por, de) kun miri (= miri).

En naciaj lingvoj restas ambaý vortoj, sed fragmente foje la kunmetita, foje la nekunmetita. Pro tio okazis semantikaj ïanøoj de signifoj tiamaniere, ke la sama vorto tendencas signifi en ambaý direktoj. Tiam nur per kunteksto oni malkovras la precizan sencon.

En internacia lingvo Esperanto la substantivigitaj vortoj miro kaj admiro diferencas nuance klare: miro simple diras la pasivan formadon de la sento, admiro estas aktiva miro pri io.

Surprizo estas pli forta miro al neatenditažoj kaj povas esti negativa, samtempe pasiva, dum admiro estas æiam aktiva kaj kun pozitiva akcepto de la admirita objekto. Tiu pozitiva aspekto de admiro okazas en la etimologio mem de la latina radiko mirus, tiel kiel øi aperas ankaý en aliaj latinaj vortoj, - miraculum, mirabilis, mirificus, - kaj en similaj vortoj de latinidaj lingvoj.

Kompare, surprizo en si mem estas nek pozitiva, nek negativa reago. Aliflanke, tamen, surprizo estas mallonga sento, preskaý sen enhavo. Øi estas nur impreso rezultinta el la forta altiro de objekto ne atendita, kiu kaptas subite la atenton, laý la etimologio mem de la latina verbo prehendere (= preni, kapti), el kiu la vorto devenas.

Inverse, admiro aspektas pli konstanta. Ekzemple, kiam oni atingas lokon kun bela pejzaøo, tio okazigas surprizon kaj miron; dum multa tempo oni restas admiranta tiun pejzaøon.

 

3. Specoj. Laýforme, admiro prezentas gradojn. Admiro fariøas grade pli granda sento, se la novažo prezentiøas konsiderinde nova kaj konsiderinde granda.

Esence æiu kono entenas novažon. Sed, kiam kono ripetiøas, la novažo estas nur kiel koni novan individuon de la sama speco. Se oni difinas admiron kiel efekto kaýzata de io emfaze nova, øi estas do dirite ordinare pri novažo ne nur enkadre de la sama speco, sed ankaý de tute nova speco.

4. Laýmaterie la specoj de admiro okazas laý la varieco de la objektoj kapablaj altiri la homojn.

Por kelkaj la admiro estas la arboj, por aliaj la bestoj.

Ofte la admiro okazas en estetika kampo, jen de la objektoj konataj rekte pere de la scienco kaj filozofio, jen pere de la ekstera esprimo fare de la arto, jen de plastaj artoj, jen de la muziko kaj de la beletro.

 4. Doktrino. Psikologiaj, gnozeologiaj kaj ontologiaj aspektoj multas en admiro. Kelkaj estas pri la fundamenteco, kiel unua en la ordo de apero. Aliaj pri la instigo de kono. Aliaj rilatas al estetika karaktero de admiro kaj koncerna fakulto. Ankoraý aliaj prikonsideroj okazas pri tio, kio æefe kreas admiron. Ne eblas tute aparte pritrakti tiujn aspektojn de admiro, æar ili ordinare prezentiøas kune.

5. Pri la fundamenteco de admiro kaj ordo de apero, oni konstatas ofte, ke simplulo miras, ke la aferoj estas tiel kiel ili estas. Saøulo aldone miras, ke la aferoj estas ne tiel kiel ili unuavide aperas. Efektive, estažoj ne aperas sufiæe analizaj al niaj sensoj. Pro tio, kompletigaj esploroj estas necesaj por atingi la realon tutaže.

Laý ordo de apero, admiro estas kronologie unu el la fundamentaj homaj sentoj. Tio okazas, æar ekde la unua momento, la objekto konata estas iu novažo. Tiu novažo persistas, dum fariøas novaj aperažoj enkadre de la kono.

Kartezio (1596-1650) notis pri la fundamenteco de admiro: "Ekde kiam prezentiøas io ne kutima, kaj kiun ni konsideras novan, aý diferencan de tio, kiun ni konis antaýe, aý ni supozas tiel esti, tiu objekto faras, ke ni admiru øin, kaj sekve ni restas impresitaj. Kaj æar tio okazas antaý ol ni konos øin. Kaj æar tio okazas antaý ol ni konos æu tiu objekto estos, aý ne, utila al ni, la admiro ïajnas al mi la unua de æiuj pasioj; kaj øi ne havas kontraýon, æar se la objekto, kiu prezentiøas, ne havas en si mem ion, kiu surprizas nin, ni ne estas afektitaj de øi, ni konsideras øin senpasie" (Passion de l'âme, II, 53).

6. Pri la æefa objekto de admiro direblas ke æio konata kreas admiron. Sed kelkaj karakteroj de la objektoj havas pli da efekto.

Spinozo (1632-1677) opiniis, ke admiro okazas, kiam io estas sen konektoj kun aliaj aferoj, kaj ke tiam nia menso restas atenta pri tiu situacio (Etiko, III, 52 ks).

Kant (1724-1804) avertis pri admiro rezultinta el la celoj en naturo, kiel ne klarigeblaj pere de la konceptoj de la intelekto (Kritiko de juøo, § 62).

Kierkegaard (1813-1855) asertis, kun iom da originaleco, ke admiro estas "la pasia sento pri la estonto" (Philosophische Brocken, p. 4, 4). Li komentis aldone, ke admiro estas propra de la filozofo kapabla kompreni, ke tio, kio pasis, ne estis necesa:

"Se nenion admiras la filozofo (kaj kiel li povus sen kontraýdiro admiri nenecesan konstruažon?), li estas pro tio fremda al la historio; æar kie ajn eniras la venonto (kiu certe estas en la pasinteco), la necerteco de tio, kio estiøis (la ne certeco de la venonto), ne povas esprimiøi se ne pere de tiu emocio necesa al filozofo kaj propra de li" (Ibid.).

 

7. Admiro instigas la esploron pri la objektoj, do la sciencon kaj filozofion.

Platono jam konstatis: "Æi tiu emocio, æi tiu admiro estas propra de filozofo. Ne havas la filozofio alian komencon ol tiu. Kaj kiu asertis ke Iris estas filino de Taýmante ne kreis malbone la genealogion" (Teet., 155 d).

Same Aristotelo: "Pro la admiro homoj komencis unuafoje filozofii kaj nun ankoraý filozofias. Komence ili admiris la aferojn, kiuj pli facile kreis dubon; poste ili kreskeme dubis pri la plej grandaj aferoj, ekzemple pri okazažoj de la luno, kaj koncernažoj de la suno, steloj kaj generigo de la universo. Tiu, kiu dubas kaj admiras, scias kion li ne scias. Pro tio filozofo estas amanto de mitoj: efektive mito konsistas el mirindaj aferoj" (Met., I, 2. 982b 12 ks).

Asertis Alfred North Whitehead: "La filozofio naskiøas el la admiro" (Nature and life, 1934, 1).

Post la sento de admiro povas veni tiu de laýdo (vd), se la objekto de admiro transpasas komunan modelon al kiu homo estas alkutimita. Honoro (vd) kaj adoro (vd) estas la plej signifaj aldonoj al admiro.

 

8. Admiro estas estetika sento, æar okazigata de la enhavo mem de la kono. Gravas atenti, ke admiro situas en la genro de sentoj rekte rilatiøintaj al la kono, tiel, kiel okazas al æiu estetika sento.

Kontraste al la estetikaj sentoj, la ordinaraj sentoj, ekzemple sento de amo aý de malamo, sento de sekureco aý de timo, ne rilatas rekte al la kono, æar ili estas bono de aliaj kapabloj.

Kvankam admiro kaj estetikeco estas sentoj rekte rilatigitaj al la kono, ili tamen ne estas sentoj situantaj ene de la konkapabloj. Kono estas specife kono por la konkapabloj. Sed la aliaj kapabloj, tiuj nomataj impulsoj (volo kaj instinkto), povas deziri por la konkapabloj la koncernan bonon, kiu estas koni. Tiasence nia volo volas, ke konkapabloj konu, kaj nia volo kontentas, kiam la konkapabloj atingas rezulton.

Tiel same la sento de surprizo kaj admiro okazas ene de la impulsivaj kapabloj, kvankam pro tio, kio okazis ene de la konkapabloj. Tiel same kompreni arto-esprimon aý percepti la belecon de floro kreas estetikan senton. En la sama genro de sentoj rilatigitaj al la kono estas sento de admiro, æar øi estas rezulto el kono pri io emfaze nova, grade alta, ne atendita kompare al la ordinaraj konataj aferoj.

Admiro okazas post la kono, sed pro la kono. Estas kono atingata, ne nur kiel kono por la intelekto, sed ankaý kiel bono por la intelekto, kaj tiel influanta la psikan staton.

 E. Pauli.

 


ADMONI, -O (*). 0075.

L: admoneo, -ere; admonitio, -onis.

A: admonish, exhort ; admonition, eshortation. F: ehorter; ehortation, admonition. G: ermahnen; Ermahnung. H: amonestar; amonestación. I: ammonire, ammonizione. P: admoestar; admoestação. R: (ivetsevát); (ivetsánie).

 

1. Etimologie, admono devenas el la latina admonitio (= admono, averto), kunmeto el ad (= al) kaj monitio, el la verbo moneo, - itum , -ere (= fari pensi, averti), tiu lasta enkadre de la hindeýropa radiko men- (= movoj de la spirito), la sama el kiu devenas mens (= menso). La fina signifo estas do: averto al la menso de alia.

Verba radiko. Vortformoj: admoni (tr), admono, deadmoni (tr), readmoni (tr), readmono (titolo de la 5-a livro de Pentateýko), moraladmono.

2. Admono estas perparola averto, instigante alian repensi kaj reformi agojn kaj farojn, pri kiuj estas devo. Ekzemple, admoni al diligenteco.

Nuance, averto (vd) havas pli larøan sencon, æar rilatas ankaý la atenton pri io, dum admono celas plibonigon kaj entenas ofte ankaý pedagogian kaj edukan aspekton.

3. Doktrino. Respondeculoj pri malpliaøaj kaj pri oficistoj havas moralan devon admoni, kiam necese, almenaý kiam oni antaývidas, ke la averto atingas rezulton.

E. Pauli.

 


ADOLESKI, -ANTECO. 0076.

L: adolescentia, -ae.

A: adolescence. F: adolescence. G: Junge, Maensche reif werden; Adoleszens, Jünglingsalter. H: adolescer; adolescencia. I: adolescenza. P: adolescer; adolescência. R:

 

1. Etimologie, el la latina adolesco, -evi (aý -ui), -ultum, -ere (= kreski je aøo), enkadre de la eýropa radiko al (= nutri).

Verba radiko. Vortformoj: adoleski (ntr), adoleskanto, adoleskatino, adoleskanteco. Proksimaj radikoj: adolto (vd), adulti (vd).

 

2. Adoleskanteco estas la transira vivperiodo inter la infanaøo kaj adolta plenkreskeco.

Menciindas kelkaj teorioj pri la adoleskanteco, sed kies detaloj apartenas al empiriaj sciencoj. Nun, enkadre de la filozofio, tiuj teorioj devas esti tamen sufiæe konataj, por averti pri la morala respondeco kaj eduko de la adoleskantoj. Sen tiu atento, la afero povas esti konsiderata ekster la realo.

 

3. La adoleskanteca periodo estas karakterizata biologie per la ekfunkciado de la seksaj glandoj, psikologie per ïanøoj de personeco, socie per tumultuata adaptiøo, kaj kiu ordinare okazas en junulo inter 15 kaj 25 jaroj, en junulino inter 12 kaj 20 jaroj.

Do, adoleskanteco estas fenomeno bio-psiko-socia. Tiel same kiel la infaneco, øi estas tamen io pli signifa, pro la jam pli signifoplena fazo de la homa vivo.

4. La scienca kampo la esploro pri la adoleskanteco centriøas en la montrado kiel la biologia stato influas la psikan, kaj kiel la psika stato influas la socian. Ankaý okazas kulturaj faktoroj, kiuj tamen rilatas al la psikaj.

Laý la eduka vidpunkto, la adoleskanteco postulas la pedagogian adaptiøon de la metodoj.

Filozofie, la adoleskanteco estas temo rilata al moralo; tamen, ne eblas bone filozofii pri la adoleskanteco, sen la sciencaj informoj, inkluzive de psikanalizo.

5. La psikosomata ïanøo de la realo dum la adoleskanteco estas evidenta. Aldone povas okazi perturboj en la normala evoluo.

La funkcioj de la hipofizo (endokrina glando) sekrecias hormonojn influantaj la kreskadon, la metabolon, la uteron, la arterian premon, la diurezon. La novaj korpaj seksaj aspektoj impresas la junan homon, sed iom post iom li integriøas ene de la nova realo, kaj fariøas fine adolto (vd).

Emocie, la adoleskanto kutime estas impulsiøema kaj agresema. La ekstera manifestacio de emocioj estas farata æiam radikale kaj brue. Nenio restas en la mezo. Amo kaj malamo fariøas kun ekstremismo. Valoroj restas sen gradoj, aý ili estas maksimume altaj, aý ili estas neracie neataj. Oftas la perturbo de konduto, foje ankaý samsekseco kaj uzo de toksoj.

Socie la adoleskanto agas kun la konscio de la propra personeco. Li deziras esti akceptata de la aliaj. Sed por averti pri sia personeco, li kontestas æion kaj proponas alternativajn fomojn por la institucioj, moroj kaj modoj. Se li studas planitan lingvon, ekzemple Esperanto, li tendencas reformi øin, aý eæ tute simple krei novan planitan lingvon!

Pri leøoj kaj ordonoj adoleskanto deziras scii la kialojn. Tamen la scivolo ne fariøas kontinua, kaj sekve adoleskanto estas ne stabile kreiva. Nek dum multa tempo li insistas pri siaj proponoj.

Menciindas kelkaj teorioj pri la adoleskanteco, sed kies detaloj apartenas al empiriaj sciencoj.

 

 

6. La konkapablo de adoleskanto atingas la reflekton kaj sekve li fariøas konscia studento. Sed por esti bona studento, adoleskanto bezonas kontroli la psisomatajn karakterojn de la adoleskanteco. Precipe li devas atenti pri la legitimeco de reguloj de la lernejo kaj de la sociaj leøoj, por ne fariøi perfortulo. Li devas lerni kiel postuli enkadre de la legitimeco.

Jen la tempo de la duagrada lernejo kaj de la universitata studo. Kompreneble, en ne evoluintaj socioj ankoraý ne facilas la supera lernejo, sed øi devas esti tamen la celo komeble. En evoluintaj landoj almenaý 50 procent de la adoleskantoj atingas la superan instruon.

E. Pauli.

 


A - Índices