ABSTRUZA (N). 0056.

L. abstrusus, -a, -um.

A: abstruse. F. abstrus. G: Abstrus. H: abstruso. I. abstruso. P: abstruso. R:

 

1. Etimologie, abstruza devenas el la latina adjektivo abstrusus (= fermita, kaïita, konfuza), tra la verbo abstrudo, -usum, -ere (= enteni, kaïi), kunmeto el ab, abs (antaý "t") (= el, for) kaj trudo, -ere (= tiri, trudi). Jam latine povis signifi malfacile esti komprenata.

Adjektiva radiko. Vorformoj: abstruza, abstruzeco.

2. Abstruza estas fiiga esprimo pri nocio malofta, kaj pro øia malfacila komprenebleco. Ekzemple, abstruza argumentado, abstruza poeziažo.

3. Abstruzeco okazas precipe en abstraktaj nocioj, îar ili per si mem estas malfacile kompreneblaj. Abstraktaj nocioj ne estas testeblaj per la empiria realo, kaj pro tio ili povas devojigi la atenton.

John Locke (1637-1704) priskribis la abstruzan nocion kiel "malproksima de la sensoj kaj de iu ajn operacio de nia spirito" (Eseoj, II, 12, ' 8).
 

    E. Pauli. 

 

 


ABSURDA, -O, -ECO. (+). 0057.

Gr: – J @ B @ < ; • * b < " J @ < . L: absurdus, -a, -um.

A: absurd; absurdity. F: absurd; absurdité. G: absurd, umgereimt; das Absurde. H: absurdo; el absurdo; absurdidad. I: assurdo; l’assurdo; assurdità. P: absurdo; o absurdo; absurdidade. R: "$FÍD*4Z, "$FÍD* (absurdii, absurd).

 

1. Etimologie, absurda devenas el la latina adjektivo absurdus, kunmeto el ab (= de, kun seniga senco) kaj sonus (= sono), kun signifo de senharmonia sono. Figure, la termino absurda transiris al signifo de malakordo kun la rezono kaj faktoj.

Adjektiva radiko. Vortformoj: absurda, absurdo, absurdažo, absurdeco, absurdismo (vd).

2. Absurdo estas tio, per kio io estas ne klarigebla de la racio kaj pro tio ne akceptata. Tiusence, oni parolas, ekzemple, pri absurdaj situacioj, absurdeco de la vivo, absurdaj elektoj, absurdaj procedoj, absurdaj pensoj, absurdeco de la morto kaj malapero.

Koncerne al vortformoj, absurda estas la eco kiel adjektive atribuata. Absurdo estas tio, kio estas absurda. Absurdeco signifas rekte la econ, pro kio la absurdo estas tia. Absurdažo, pli konkrete ol absurdo, estas la absurda afero rigardata simple kiel afero antaý ni. Absurdismo (vd) estas doktrina defendo de la efektiva ekzisto de la absurdeco; tiu defendo povas esti la absurdo de îio, laý la ekzistencialisma tendenco, aý nur de kelkaj kampoj, laý la empiriisma gnozeologio.

Nuance, mistero (vd) estas io tute ne atingebla, sed ne inkluzivante la nocion de senracia neklarigebleco; tiusence, la diaj internaj aferoj estas misteraj por ni, sed por Dio mem ili estas racie klaraj, dum absurdo principe neniu instanco koheros kun la racio.

3. Specoj. Pluraj estas la specoj de absurdo, foje kun apartaj nomoj, foje ne facile distingeblaj. Kiam oni demandas pri la ebleco ekzisti la absurdo, gravas scii pri kia speco de absurdo temas. Oni zorgu do, por ke la prezento de la demando estu sufiæe bone metata, per distingo de la specoj de absurdo.

Pro la atento jen pli al formo, jen pli al materio, la koncepto de absurdeco variis tra la tempo. Eblas konservi îiujn signifojn, per la reduktado de ili en specojn.

Laýforme, la absurdo povas okazi laý la amplekseco, en absolute absurda, aý strikte absurda (latine simpliciter absurda) kaj relative absurda, aý vastasence absurda (latine absurda secundum quid). Unuavide tiuj du genroj de absurdo okazas nur laýmaterie, sed fundamente ili estas rigardeblaj ankaý kiel formaj manieroj, per kiuj la absurdoj distingiøas.

4. Larøa senca absurdo (moderna pli ofta senco), estas tiu, kiu restas ne klarigebla, kvankam sen interna kontraýdiro, do sen racia ekspliko; ekzemple, sencela elekto, anstataý saøa kaj profita; aý elekto de la neplibona, anstataý la plej bona kaj rekomendinda; aý io malrezulta, ekzemple fumo kaj drogo, kiu rezultas en perdo de sano kaj pli frua morto. La libereco enhavas iom de tiu vastasenca absurdo, îar øi supozas, unuavide, ke oni povas fari ion ajn, ankaý la neraciajn.

Okazas proksimeco inter mistero (vd 0057.2) kaj larøasenca absurdo, en tio ke ambaý ne klarigeblas; sed mistero ne klarigeblas pro manko de atingo, dum absurdo larøasenca ne klarigeblas pro efektiva manko de racieco.

Tiu larøasenca absurdeco ordinare ekvivalentas al neýtraleco de la absurdaj aferoj rilate la menson; en tiu alogikisma kunteksto, la logikeco estas nur interna leøo de la menso, sed ne de la eksteraj aferoj, kiuj en si mem estus nek logikaj, nek mallogikaj.

La moderna ofta koncepto de absurdo jam aperas en Tertuliano (æ. 160-240), kaj rilatas al kredo en la aýtoritato. Kiam paganoj akuzis lin kiel kredantan absurdajn dogmojn, li reagis per la esprimo credo quia absurdum (= kredo îar absurda) (De carne Christi). Reprenas la esprimon Aýgusteno, Anselmo, Bernardo el Clerveaux.

 

5. Strikta absurdo (senco antikva kaj skolastika), aý rekte kontraýracieca absurdo, estas tiu, kiu ïokas rekte kontraý la racio mem. Æar tiu striktasenca absurdo rekte neharmonias kun la racio, øi ekvivalentas al nekontraýdiro (vd). En tiu kazo, ne nur mankas racia klarigo, sed okazas efektiva ïoko de du aferoj ne eblaj samtempe. Pro tio, jam la antikvaj filozofoj uzis la argumenton el absurdo; se io kondukas al absurdo, øi forigas la premisojn mem. La latina skolastiko uzis rekte la esprimon por signifi tiun metodon: probatio per absurdum (pruvo per absurdo, en kiu estas pruvita la vero de propozicio per montro de la falseco de øi kontraýdirata) kaj reductio ad absurdum (vd 0062) (reduktado al absurdo, per montrado de la neakceptebleco de propozicio, pro ties absurdaj rezultoj).

La striktasenca absurdo ekvivalentas ankaý al tio, kio estas nomata kontraýsenco (vd). Kun nuancaj diferencoj, preskaý ekvivalentas kun striktasenca absurdeco la nocioj de malkohera, nelogika, nepensebla, paradoksa, îar ili signifas ion nerektan. Paradokso (vd) kontraýas al komune akceptita opinio, kaj tial ïajnanta absurda, sed fine montriøanta øusta, dum la efektive absurda ne solviøas. Pli strikta nocio, kontraýsenca estas kontraýdira pensmaniero, dum absurda estas pli vasta kontraýeco, inkluzive de la ontologia karaktero de la aferoj.

Striktasenca absurdo supozas terminon de komparo, kontraý kiu ïokas la absurdažo. Tiu termino de komparo povas esti multspeca, sed îiu speco okazas surbaze de la øenerala principo de nekontraýdiro, kiu estus leøo ne nur de la penso, sed ankaý (laý la racionalisma filozofio) de la eksteraj aferoj. Konsekvence de tiu komparo, io absurda diriøas per aserto, ne nur per koncepto.

Nuanca distingo okazas inter kontraýsenca absurdo kaj sensenca absurdo (latine non sens), kiel jam avertis Husserl (Logikaj esploroj, III, ' 12).

Sensenceco povas okazi en esprimo, îu koncepto, îu vorto.

Izolita esprimo ne povas esti sensenca, sed la kompostita, kiel ekzemple kvadrata cirklo. Sed se mi asertas, ke cirklo estas kvadrata, okazas la ïoko de absurdo.

Foje la ïoka fenomeno estas nur per la absurdeco, foje aldone ankaý per la sensenceco. Povas, do, okazi nur la absurdeco, sen la sensenceco.

Tiu apartigo facile okazas, se la absurdažo asertata estas fakto kontraý samtempa fakto. La gramatika aspekto de aserto povas esti korekta rilate la erojn (subjekto, verba aserto, predikato), en kiuj do ne okazas nesenseco, dum la aserto en si mem estas absurda. Tio ne signifas, tamen, ke la lingvo funkcias aýtonome rilate la penson.

Ïoko inter du estas esenca en la striktasenca absurdo. Okazas psika ïoko, post la konstato de la absurdeco. Sed ne estas tiu la esenca ïoko inter du. Estas la internaj elementoj de la absurdažo, kiuj inter si estas en stato de ïoko, tio estas, en kontraýdiro. Tiu ïoko kreis la nomon, kiu signifas malharmonion de sono, kiel jam avertite.

Foje, simpla eraro kaýzas ïokon. Tiu ïoko estas denove nur psika. Se la eraro estas granda, facile øi estas nomata ankaý absurdažo. Sed tiu ne estas la propra senco de la striktasenca absurdeco. La ïoko de absurdeco fariøas pro la interna kontraýeco, per kiu estiøas la kontraýstaro de aferoj ne kapablaj kuniøi.

Kiam oni konas ion absurdan, la mensa formulado fariøas per propozicia aserto; do, ne nur per simpla operacio de koncepto. Kompreneble, îar fundamente la homa intelekto operacias per verbo esti, kiu siavice operacias akorde kun la principo de kontraýdiro.

Aldone, la menso kutime supozas, ke ankaý la eksteraj aferoj devas funkcii laý la verbo esti kaj la koncernaj derivitaj principoj. Nia menso ne funkcias, se ne per tiu maniero. La eleana skolo (Parmenido) jam apogis sin sur tiu neebleco. Aristotelo analizis la pruvon per absurdo (vd 0061), Tiu rezono prenas kiel eliran hipotezon propozicion kontraýdiran rilate la konkludon atingendan; la analizo montras, ke el la elira hipotezo devenas propozicio kontraýa (Unuaj Anal., II, ll-14, 61a 20 ks).

Multaj prezentis difinojn pri la absurdo kaj pri la koncernaj propražoj, sed preskaý îiam dependaj de ideologiaj antaýsupozoj. Fakte, ne eblas difini sen kelkaj antaýsupozoj, kontraý kiuj estas necese, ke oni estu atenta. Kiam ekzemple, iu jam estas ideologie situinta en la empiriisma gnozeologia vidpunkto, por tiu fariøas absurda tio, kion racionalisto asertas depende de racia pensado. Th. Hobbes, empiriisto kaj materiisto skribis: "Se iu homo parolas al mi pri ronda angulo; aý pri akcidencoj de la pano en fromaøo; aý de nemateriaj substancoj; aý de libera individuo, de libera volo, aý de iu ajn alia libera afero, sed libera esti malhelpita per io kontraýa, mi ne diros, ke li estas en eraro, sed ke liaj vortoj ne havas signifon; tio estas, ke ili estas absurdaj" (Levjatano, 35). Same pozitivistoj kaj neopozitivistoj parolas pri sensensaj konceptoj, sed tio validas nur en la kadro de la koncerna gnozeologia kunteksto.

6. Laýmaterie, la specoj de absurdoj distingiøas inter si nur per la afero, kiu montriøas absurda, sendepende de la maniero; ekzemple, absurda arto, absurda ago, absurda vivo. Kompreneble, dum oni klasifikas la absurdojn laýmaterie, oni tuj povas atentigi pri la formaj manieroj eblaj interne de tiu aparta materia kadro. Sed nun oni avertas pri la specoj laýmaterie.

a) Laý la individua gnozeologia bazo, absurdo povas esti subjektiva kaj objektiva. Tio okazas, îar la homoj ne estas atentaj îiumomente al la tutažo de la vidpunktoj, nek îiu homo akceptas la samajn verojn. Oftas homoj ne sufiîe erudiciaj, nek dotitaj de kritika penso. Diferencoj okazas tra la tempo pri la konataj fundamentaj faktoj.

Kutime estas nomataj absurdoj asertoj kontraý firme akceptataj veražoj, îefe kontraý tre evidentaj logikaj principoj kaj al ordinaraj nekontesteblaj faktoj. Manko de iu esenca referažo povas inversigi la asertojn tiamaniere, ke kelkaj efektivaj veražoj ïanøiøu en falsažojn. Antipodulo estis konsiderata absurda de homoj ne konantaj sufiîajn referažojn pri la spaca okupo. Pro tiu manko, ili supozis, ke tie oni devus resti kun la kapo malsupre. Jen absurdažo. Do, antipodulo ne ekzistas, konkludis la antikvuloj.

Same pri moroj kaj tradiciaj religioj la homaro havigis al si la plej diversajn absurdažojn. Tamen, tra la jarcentoj, post sinsekvo de ïanøoj de antaýaj absurdažoj per novaj absurdoj, la homaro tendencas iom post iom al iu plibonigo, îar la eraroj dialektike militas unuj kontraý aliaj, kun la sekva malkresko de la eraroj.

b) Fundamenta klaso de absurdažoj okazas en logika nivelo, ene de la konoj, per kontraýeco inter ili. Tiu logika absurdo (absurdo ene de la logiko) diriøas pri la interna nekohereco de la aserto.

Semantike, la vorto absurda inkluzivas, kiel jam avertite, karakterizan psikologian ïokon, pro reago kontraý la nevero, sed la nekontraýdiro ne inkluzivas tiun psikologian ïokon, sed nur la gnozeologian ïokon.

En logiko kaj gnozeologio estas absurda tio, kio atencas pensregulojn, îu koncerne konceptojn, îu koncerne juøojn, îu koncerne rezonojn, kies operacioj devas esti interne koheraj.

Koncepto, aý ideo absurda, estas tiu, kies eroj ne povas resti kune; ekzemple, cirklo, kies karakterizo estas la meto de eroj en ronda situo, ne povas esti konceptata kun la eroj samtempe lokigitaj en figuro kvadrata; sekve koncepto de kvadrata cirklo estas absurdažo.

Tiel same, juøo, kiu operacias kun konceptoj, ne povas aserti la identecon de ne akordaj konceptoj.

En la rezono, tria operacio, la afero prezentiøas pli kompleksa, tamen kun la fundamenta kohereco de îio tiamaniere, ke la absurdo neniam gajnas lokon por enloøiøi.

c) En reala instanco (ontologia, fizika) la absurdoj (se ili ekzistas en si mem) estas aparta klaso, kontraste kun la logikaj, sed ambaý enkadre de la laýmateria divido. Sed se ne ekzistas realaj absurdažoj, la klaso ekzistas nur kiel demandita klaso, tio estas, almenaý kiel koncepto.

En la mondo de la limigitaj estažoj unuj invadas la kampon de la aliaj. Plantoj prenas el la grundo, bestoj el la plantoj, homoj el bestoj kaj plantoj. Îie ajn okazas la perforto kaj absurdažoj. Tamen, se la estažoj estas limigitaj, oni povas imagi, ke îiu, kiom eble, restu en aparta spaco kaj zorgu ekvilibron kun la aliaj. En tiu kadro, la limigitaj estažoj ne estas en absurda kondiîo. En fizikaj instancoj la ekvilibro estas la ekologio. En strikte homaj instancoj la ekvilibro estas la socia leøo.

Nur en infinita instanco ne eblas la multobleco de la infinita naturo sen okazigi ïokojn. Dio nur povas esti konceptata kiel unu infinita estažo; ne eblas multaj infinitaj dioj, sen absurdeco.

7. Pro la diverseco de la realo, pluraj materiaj subklasoj de absurdažoj estas imageblaj kiel eventuale ekzisteblaj en la realo. Ili estas montreblaj sisteme, se oni elektas trafajn vidpunktojn por klasi ilin.

a) Laý la klasifikado de la esto en modojn, jen specialajn (la kategoriojn), jen øeneralajn (la transcendajn nociojn), kelkaj absurdažoj situas tie kaj tie.

En la kampo de la kategorioj eblas imagi apartajn absurdažojn. Tiaj estas la patologiaj fenomenoj de la natura evoluo. Kelkaj specoj de animaloj estas tiel strange strukturitaj kaj malefikaj, ke oni povas aserti, ke la tuta speco estas kripla (Fritz Müller nomis ilin kripluloj de la bona Dio). Apartaj spertoj, profesiaj metodoj, spiritaj sintenoj, laý kiuj sin gvidas la plej multo de la individuo, apogitaj sur la sukceso, povas esti forlasitaj de malprudentaj individuoj, kiuj malsukcesos pro ilia absurda malprudenteco; tio okazas ofte kun malsukcesaj infanoj kaj adoleskantoj. Jen familiara uzo de la vorto absurda, kiu tamen ne estas øia filozofia senco. Kelkaj apartaj absurdažoj fariøas eksterordinare gravaj, kiel ekzemple absurdo en arto (vd 0060) kaj absurdo kiel metodo de argumentado (vd. 0061; 0062), ke ili estas studataj ankaý aparte.

En la nivelo de la transcendaj nocioj okazas la îefaj ontologiaj absurdecoj. Grava demando eblas fari pri la ekzisto de la homa libero, pri ekzisto de malbono, pri la socia maljusteco, pri la øenerala iro de homo al fina morto. Jen la absurdo de la homa kondiîo, pri kiu avertas pluraj formoj de ekzistencialismo (vd), precipe de A. Camus, Sartre, Merleau Ponty , sed iamaniere ankaý de Kierkegaard kaj Heidegger.

b) Alia vidpunkto ebligas klasi la absurdojn laý specoj de kaýzo: materia kaj forma, cela kaj efika. Îar inter kaýzo kaj rezulto devas okazi kohereco, tiu klasado de absurdoj pere de la kaýza vidpunkto rekomendindas. Ili estas ontologiaj kaj inkluzivas la antaýajn jam menciitajn klasojn de absurdažoj, sed aliamaniere. Eksteraj kaýzoj estas cela kaj efika; internaj, forma kaj materia.

Se oni supozas, ke îio devas havi celon, tio, kion oni imagas sencela, estas absurda. Tiusence kelkaj foje asertas, ke la homa vivo estas absurda, îar sencela. Homoj, kiuj nur serîas difinitajn celojn, se tiuj celoj fariøos ne atingeblaj, sentos sin tute frustraciitaj. Tamen, se homo amplekse rigardas la celojn de la vivo, ordinare ne sentos la vivon kiel absurda.

Koncerne la principon de efikeco, absurda estas tio, kio estas neeblo (• * b < " J @ < ).Tio, kio ne eblas esti farita, prezentiøas kiel absurda. Jam Aristotelo kreis la silogismon per absurdo (vd), per la forigo de absurda konsekvenco. Unu el la pruvoj de ekzisto de Dio, provas argumenti tiele en unu el la premisoj: kontingenta estažo, sen alia kaýzo, estus absurda; sen kaýzo, kontingenta mondo simple ne ekzistus. Alia premiso: kontingenta mondo tamen ekzistas, do ekzistas la koncerna ne kontingenta kaýzo, Dio. En tiu pruvo, oni devas pruvi plurajn kondiîojn: ke la kontigenteco fakte okazas, ke la kontingenteco postulas alian kaýzon, ke la kreo el la nenio eblas.

La filozofio de Schopenhauer estas karakterize absurda pro prikonsideroj rilatiøintaj la kaýzojn.

Oni ankaý povas imagi absurdažojn enkadre de la internaj kaýzoj, la formaj kaj materiaj, de la esto? Îu io povas enhavi internan kontraýdiron? Jen kiam la kontraýdiro aperas kiel interna absurdažo de la esto, kiel en reala kvadrata cirklo.

 

8. Doktrino. Îu absurdo ekzistas? Jen grava demando. Se iu aparta principo regas la enton, øi regas la ontologian veron (vd 5741) kaj eblas la racionalisma ontologio, kun la foresto de la absurdo. Aý nenio regas fundamente la enton, kaj sekve regas la absurdo, kaj tiu doktrino estas la absurdismo (vd).

La respondo rekte dependas de gnozeologiaj fundamentaj interpretoj pri tio, kion valoras la enhavo de la kono. Sekve, la respondo pri la ekzisto aý ne-ekzisto de la absurdo, dependas de ideologiaj antaýsupozoj. Gnozeologio komenciøas per la faktoj mem. Per la faktoj la gnozeologio pruvas sian bazon. Kio fakte okazas? Îu en la parolado okazas absurdaj asertoj, nekoheraj kun la penso? Îu en la penso okazas absurdoj, sen la senco de eraroj de la kono? Îu en la agoj okazas absurdoj, kiam tiuj agoj fariøas kontraý la efektiva realo? Fine ene de la realaj aferoj, îu tie okazas la ontologia absurdo?

La kompreno de la ento kiel unua nocio atingata kaj trovata kiel racia strukturo estas averto unuafoje konscie eldirita de Parmenido, kiu do estas la fondinto mem de la ontologio. Lia fama teksto havas la formon de poemo, en kiu parolas la saøa diino:

"Jen mi diros al vi (Parmenido), kaj aýdu bone kaj gardu la vortojn, pri la nura elkoncepteblaj vojoj de esploro: la unua - kiu estas, kaj do samtempe ne estas ne-esto, tiu estas la vojo de la certeco en direkto al la vero; la alia - kio neestas, kaj samtempe necese estas ne-esto mi montros ja al vi, ke tiu îi vojo estas tute neebla; vi ja ne konos la ne-enton (îar neefektivigebla), se vi øin esprimos" (Parmenido, Fragmento 2, 1-8, renkontinta en Proklo kaj Simplicio).

La eleana ontologio fariøis sistema en la radikala racionalismo de Platono, Ploteno, Augusteno, Kartezio, Leibniz, kaj en la modera racionalismo de Aristotelo, Tomaso el Akvino. La supozo estas, ke la leøo de la menso estas pensi la enton kiel ion ricevitan, ne kiel ion kreitan de la konanto mem, kaj ke tiu ento, dum estas, ne povas esti la kontraýon de si mem. Alidire, la lêøo de la ento estas la leøo de la menso. En tiu kunteksto, kiu estas la logiko de la identeco, neeblas la absurdo. Îio kio aspektas absurda, fakte ne estas, kaj havas klarigon, kiun oni povas serîi.

Aliaj ne akceptas la eksteran altrudon de la ento, îar ili supozas ke tio fakte ne konstatiøas, sed inverse, enkadre de la menso mem povas okazi subjektivaj elementoj, kiu ekde la individuo organizas la eksterajn donitažojn. Do, la eksteraj aferoj estas en si mem neýtralaj rilate ontologiajn leøojn, kaj povas enhavi la absurdon, kvankam nenecese..

Por la apriorisma filozofio de Kant, la racieco de la logiko nur estas ene de la intelekto. La empiriaj fenomenoj ricevas la logikajn formojn de la koncepto per sinteza almeto de la mensaj aprioraj kategorioj, per kies uzo îio organiziøas; la rezulto estas nur ideisma sistemo. Kant tamen provis atingi la eksteran realon per la praktika rezono.

Proksimaj doktrino, îi-rilate, estas la absurdismoj defendataj de Schopenhauer, Kierkegaard, Nietzsche. Ekde de tiaj filozofioj disvolviøis la ekzistencialismo (vd), laý kiu la aferoj en si mem estas neýtralaj kaj do povas esti absurdaj.

Certamaniere, la empiriisma filozofio ankaý ne akceptas la raciecon en si mem flanke de la aferoj, îar tiu îi estas konataj nur kiel faktoj, ne per raciaj konceptoj. Oni estu, do, avertitaj, kiam iu nomas la aferojn absurdajn, îu li efektive asertas, ke ili estas en si mem kontraýdiraj, îu li nur vastasence parolas pri ilia neýtraleco.
 

    E. Pauli. 
 

 


ABSURDISMO. 0058.

 

1. Absurdismo estas doktrino pri la ekzisto de la absurdeco.

Kiel nomo, absurdismo aperis por nomi kelkajn ekzistencialismajn doktrinojn, precipe de la homa kondiîo.

Tuj oni distingu inter striktasenca kaj larøasenca absurdecoj. Kompreneble, la striktasenca absurdeco estas tiu de ïoko kontraý la principo de kontraýdiro, dum la larøasenca absurdeco okazas nur pro simpla manko de racieco (vd 0057.4). La ekzistencialisma absurdeco situas en tiu dua plano.

La larøasenca absurdo havas pli da ïanco fakte okazi, kaj estas la moderna koncepto de absurdo, defendata de pluraj. Tiu doktrino pri la absurdo proponas, ke la racieco nur estas interna leøo de la menso, dum la eksteraj aferoj restas neýtralaj. Nur pro neaverto oni atribuas al la aferoj la interna leøo de la menso. La absurdo en la realaj aferoj ekzistas, kiel volas la teoriistoj de la absurdismo, kaj la historio de tiuj absurdisto jam longas (vd 2). Kontraý la absurdo, la tradicia racionalisma ontologio asertas ke la reala ento obeas racian principon; tiu estas la tezo de la ontologia vero (vd 5741) kaj kiu zorgas montri detale, ke la absurdeco ne okazas (vd 5).

2. Historie, la absurdismaj doktrinoj estas enradikitaj en la supraža popola dualismo de bono kaj malbono kiel fundamentaj principoj de la realo, kies personigitaj ekstremažoj estas Dio, en la supro, kaj Diablo, en la malsupro. Tiuj du principoj influis la orientajn filozofiojn kaj religiojn, kies reflektiøo en Okcidento okazis pere de orfeismo kaj manikeismo.

Pro supražeco, tiuj dualismaj doktrinoj estas eklektismaj, îar unuflankte ili estas tre raciaj, kaj aliflanke tre absurdismaj. Antikva ekzemplo de tiu eklektismo estas pitagorismo kaj platonismo. Unuflanke tiuj doktrinoj konservas la absurdecon flanke de la materi, kaj aliflanke ili enmetas la raciecon pere de arketipaj numeroj kaj realaj ideoj gvidantaj la raciigon de îiu malluma materio.

Flanke de la empiriismo okazas en la klasika greka filozofio la unuaj radikoj karakterize okcidentaj de la absurdisma kompreno de la estažoj. Principe, la reduktado de la kono al empirio fortranîas ekde la komenco la abstraktan nocion de la ento, ekde kiu la aliaj, - racionalismaj filozofioj, - estis disvolvinta la racian komprenon de îio.

Kontraý la troigo de la pitagoraj nombroj kaj kontraý la platonaj arketipaj realaj ideoj reagis la ontologio de la eleanoj (Parmenido). Pli modera, Aristotelo nek akceptis tiun radikalan racionalismon de pitagoranoj kaj Platono, nek konservis la tutan ontologion de la eleanoj; tamen, li konservis modere la eleanan raciecon de la ento (vd 8).

La neantoj de la interna vereco de la aferoj, do, de la ontologia neceso de la principoj, avertas, ke en la donitažoj oni simple ne trovas la ontologiecon de la ento.

Por la empiriistoj kaj pozitivistoj la pure raciaj nocioj restas simple sensencaj, îar tio, pri kio estas la demando, ne estas testebla.

Por la kantia apriorismo la konceptoj ne atingeblas en la analizo de la donitažoj; ili simple aperas per apriora sintezo fare de la menso. Konceptoj restas nur kiel interna leøo de la menso, kiu do funkcias per interna logiko, ne validas por la eksteražoj. Sekve la rezultintaj principoj per analizo ankaý restas sen ekstera valideco. La afero en si mem estas neýtrala rilate la logikecon de la menso; Kant pritraktis øin pere de la kritiko de la praktika racio.

Proksimaj doktrinoj al tiuj de Kant, îi-rilate, estas la absurdismoj defendataj de Schopenhauer, Kierkegaard, Nietzsche, Miguel de Unamuno. Same la ekzistencialistoj, notinde Sartre, Merleau Ponty, kiuj asertas la absurdecon de la homa kondiîo.

 

3. Kierkegaard esploris la nocion de absurdo en kelkaj el siaj verkoj: Timo kaj tremo, 1843; La mortiga malsaneco, 1849; Nescienca postscriptum al la filozofiaj pecetoj, 1846. Fakaj interpretistoj de Kierkegaard avertas, ke li uzis la terminon en diversaj sencoj.

Al la demando "Kio estas la absurdo", li respondis: "Øi estas fakto, ke la eterna vero fariøis tempa, ke Dio enkarniøis, naskiøis, kreskiøis, ktp., same kiel iu ajn alia homa individuo kaj sen distingi sin de aliaj individuoj" (Nescienca postscriptum, î. 3: La vero estas subjektiveco).

Aliloke en la sama îapitro, daýra la respondo de Kierkegaard:

"La absurdeco estas øuste, pro la objektiva forpelo, la mezuro de la intenseco de la kredo (fido?) en la intimeco. Oni supozu ke iu homo deziru akiri la kredon. Jen, komenciøo de la komedio. Li deziras havi la kredon, sed ankaý li protektas sin pere de objektiva esploro kaj procezo de alproksimiøo. Kio okazas? Kun la helpo de la procezo de alproksimiøo, la absurdo fariøas io distinga (aparta?); øi atingas esti probabla, kreskeme probabla, proksime kaj îiam pli probabla".

Montras Kierkegaard, ke neeblas komprene atingi la finon de la esploro, "îar la absurdo estas la objekto de la kredo, kaj estas la ununuran objekton, kiun oni povas kredi".

Tamen, Kierkegaard distingas inter la absurdo de la ordinara senco kaj tiu de la religia senco, îar la religia kredo ne estas blinda, nek estas kredo pri iu historia fakto. La religia kredo estas speco de "salto" en direkto de la kredenda absurdo.

4. La ekzistencialisma absurdismo estas nur fenomenelogie priskribita, îar la ekzistencialisma filozofio ne disvolviøas kiel kursiva sistema ontologio.

J. P. Sartre: "la vorto absurdeco naskiøas nun sub mia plumo; antaý momento, en la parko, øin mi ne trovis, ankaý ne serîis, îar ne bezonnis: mi pensis sen vortoj, pri la ažoj. La absurdeco ne estis ideo en mia kapo, nek voîmurmuro, sed estis tiu longa mortinta serpento îe miaj piedoj, tiu ligna serpento. Serpento, aý ungo, aý radiko, aý vulturungego, ne gravas. Kaj nenion nete formulante, mi komprenis, ke mi trovis la ïlosilon de la ekzistado, la ïlosiloj de miaj naýsoj, de mia propra vivo. ...nek la nescio, nek la scio gravis: la universo de la klarigoj kaj de la kialoj (raisons) ne estas tiu de la ekzistado. Cirklo ne estas absurda, øin oni tre facile klarigas per la rotacio de segmento de rekto îirkaý unu el øiaj ekstremažoj. Sed cirklo ankaý ne ekzistas. Tiu radiko, male, ekzistis nur pro tio, ke mi ne povis klarigi øin. Tuberplena, senmova, senhoma, øi fascinis min, plenigis miajn okulojn, senîese reportis min øis sia propra ekzistado"(j. P. Sartre, la naýzo, trad. De R. Bernard, 1963, p.160-162).

En ekzistencialismaj romanoj kaj teatražoj estas prezentitaj figuroj, kiuj rolas la homan kondiîon, laý la filozofio de la aýtoroj pri la absurdo, precipe pri la homa senutileco kaj senïanca vivo.

La mita Sizifo reprezentas la senïancan homan strebon (temo de Albert Camus, Le Mythe de Sisyphe, eseo pri la absurdo. La roluloj de la fikcioj de A. Camus, dramo Caligula (1944), romano La Peste (La Pesto, 1947), ribelas kontraý sia mema homa kondiîo.

Sartre en Le Mur (La Muro, 1939), montras rolulojn decidantajn pri la propra destino kontraý la sociaj leøoj:

"Homo estas senutila pasio" (J. P. Sartre).

La solvo por Sarte, - kontraste al solvo de Camus per la ribelo, - estas en la libera elekto fare de îiu individuo pri sia propra destino.

5. Inverse, estas tiuj, kiuj neas la absurdon. La ento, nek la vivo, estas en si mem absurda, sed nur eventuale okazas malbonaj aranøoj. Sed eventua absurdažo ne estas enteca absurdeco ekde de la fundamento. Kiel jam avertite, tiu estas la tezo de la ontologia vero (vd 5741) kaj kiu zorgas montri detale, ke la absurdeco ne okazas. Malbonaj aranøoj estas relativaj, îar ili estas bonaj nur por unuj, neniam por æiuj. Sekve, malbono estas nur manko de adekvata aranøo. Jen opinio de optimismaj homoj.

Tamen malfacilas klarigi pri la ebleco de tiu rearanøo de malbonaj situacioj. Por ke la vivo estu nur eventuale absurda pere de malbonaj aranøoj, estas necese, ke, principe, îiuj malbonaj aranøoj estu rearanøeblaj bone. Konkurencoj enkadre de la vivo, kaj kiuj forigas kelkajn, ne solveblas dum la mallonga vivo de multaj. Cetere, la iom post ioma irado de îiuj al la morto, kvankam oni diras ke la morto estas principe nur akcidento, estas situacio tute limiga. Herooj mortas antaý la øusta tempo.

6. Pri detaloj de la bona aranøo de la vivo, kelkaj provas solvi la nuntempajn absurdažojn per ideologioj pri estonta savo kaj feliæo en aparta mondo, nomata æielo.

"La vivo ne estas absurda. Nur intelektuloj aý filozofoj, kiuj post jam gajnita vivo, rezonas, inventas tiun absurdecon de la vivo, por doni al si la guston ludi liberecon ankaý absurdan" (J. Guéhenno, La foi diffic., 212).

Sed tiu solvo por la nunaj absurdažoj per estonta æielo dependas de speciala iniciato de Dio, kaj kies iniciato devas esti revelaciita kaj strikte pruvata. Tiuj pruvoj ofte estas prezentataj de viziuloj, pri kiuj kompreneble oni devas esti prudentaj!

7. Alia rearanøo, precipe por klarigi ke vivo kaj morto ne estas tiel absurdaj, estas la monisma komprenode korpo kaj animo, per la reduktisma doktrino. Tiam efetive ne okazus nek naskiøo, nek morto. Okazus nur ïanøo ekde unu situacio en alian sen efektiva perdo de la vivo. Se la vivo apartenus al la materio mem, okazus nur retroiro en la ne uzon de la vivaj operacioj, kiuj revenas okaze de alia nova ïanco, kiel provas klarigi abiogenezo (vd) kaj arkestetismo (vd).

8. La øeneralan doktrinon pri la ento komprenata kiel havanta esence internan racian strukturon ekde la fundamento, naskiøis, kun la racionalisma doktrino de pitagoranoj, Platono, sed precipe de Parmenido.

Fama fragmento de Parmenido asertas:

"Jen mi diros al vi, kaj aýdu bone kaj gardu la vortojn, pri la nura elkoncepteblaj vojoj de esploro: la unua - kio estas, kaj do samtempe ne estas ne-esto, tiu estas la vojo de la certeco en direkto al la vero; la alia - kio neestas, kaj samtempe necese estas ne-esto mi montros ja al vi, ke tiu îi vojo estas tute neebla; vi ja ne konos la ne-enton (îar neefektigebla), se vi øin esprimos" (Fr. 2, 1-8, konservita en citado fare de Proklo kaj Simplicio).

La eleana ontologio fariøis sistema en la radikala racionalismo de Platono, Ploteno, Aýgusteno, Kartezio, Leibniz, kaj en la modera racionalismo de Aristotelo, Tomaso el Akvino. La supozo estas, ke la leøo de la menso (kiu estas pensi la enton kaj pensi øin kiel interne nekontraýdiran) validas ankaý ekster la menso, en la efektiva reala mondo. Por provi tiun gnozeologion, la senpera realismo asertas, ke la menso rekte atingas la enton, kaj pro tio la leøo de la mensa ento estas la sama leøo de la ekstero. La intelekta kompreno ne reduktiøus, do, al la simpla racia kompreno de la empirio, laý la empiriisma filozofio, sed, kiam la empiria kompreno okazas, samtempe atingiøas la ento (vd 0040.2).

La racionalisma gnozeologio kaj ontologio neas la efektivan ekziston de reala absurdažo kiel esenca kondiîo de la homoj kaj aferoj. Strebe øi serîas montri, ke la esto enhavas transcendajn propražojn de vereco, boneco, unueco ktp. Ne nur estus racia nia menso, kaj la mensaj leøoj estus ankaý leøoj de la ekstera realo. Îefe la principo de nekontraýdiro estus ne nur logika principo gvidanta la pensojn, sed ankaý ontologia principo, valida por la reala ento. Se la ento, kiel objekto de la penso, ne estas la sama ento situanta ekster la menso, la leøoj de nia menso estos nur leøoj de la menso; la ekstera ento restos neýtrala, sendependa de la principo de nekontraýdiro. La absurdeco, kiun ni komprenas laý la menso, eble ne okazos en la ontologia ento.

La supozo estas, ke la mensa ento estas la sama ento de la ekstera realo; pro tio ne-ento nek ekzistas, nek estas rekte elpensebla. Tiu racionalisma doktrino de la îefaj grekaj filozofoj estis reprenata de la mezepokaj skolatikistoj, precipe de Tomaso el Akvino, modernepoke de Kartezio, Spinoza, Leibniz, kiuj kredis, ke la mensa leøo estus valida ankaý ekster la menso.
 

    E. Pauli. 
 

 


ABSURDO EN ARTO. 0060.

 

1. Tiel same, kiel la absurdismo eksprimiøas per vortoj, øi povas esti temo de îiuj aliaj artrimedoj. Sed øi estis temo precipe de la literaturo. Îi-rilate oni mencias pensojn de Pascal, Kierkegaard, Kafka.

Elstare esploris la temon, enkadre de la ekzistencialisma filozofia kunteksto, la Albert Camus, aýtoro de Le mythe de Sisiphe, 1943. Por tiu beletristo, la arto de absurdo "naskiøas el la renonco de la inteligenteco rezoni la konkreton" kaj restas sen cela.

2. Takse, la arto mem ne decidas pri la efektiva ekzisto de la absurdo. Kiel aliaj temoj, absurdo ankaý rajtas esti pritraktata. Do, kiel temo, ankaý absurdo estas øenro de arto.
 

    E. Pauli. 

 

 


ABSURDO. Pruvo per... 0061.

 

1. Pruvo per absurdo estas malrekta maniero pruvi propozicion per montrado de la falseco de la kontraýdira, surbaze ke ambaý ne povas esti samtempe veraj, nek samtempe falsaj; kaj sekve, se unu estas vera, la alia estas samtempe falsa; inverse, se unu estas falsa, la alia estas samtempe vera. Ekzemple,

- se îiu homo estas justa,

- ne estas vera la kontraýdira kelkaj ne estas justaj;

- inverse, se kelkaj homoj ne estas justaj, ne povas esti vera, ke îiu homo estas justa.

Ordinare pruvo per absurdo ekvivalentas al Reduktado al absurdo (vd 0062).

Kontraste la rekta pruvo fariøas per pozitiva principo: îio ento estas tio, kio øi estas, kaj do per tio kio estas sia propra naturo. La malrekta pruvo estas valida, îar fine øi reduktiøas al rekta, kontraý kiu øi ne povas konflikti.

2. Doktrino. Oni konsideru ke la propražoj estas formaj efikoj de la esenco, kaj ke do la esenco de unu estas rilatatigita al la esenco de la alia, se tiuj propražoj rilatas inter si.

Oni konsideru ankaý ke la propozicioj havas propražojn, kaj ke la pruvo de propozicioj estas en dependo de tiuj propražoj. Jen, la propražoj de propozicio estas: opozicio (vd), ekvivalenteco (vd), modifo (vd).

La evidenteco de la malrektaj pruvoj, surbaze de la interrilatoj de opozicio de la propozicio, estas implica, rezultinta el simpla analizo de la propozicioj. Kontraste, la evidenteco de deduktiva rezono, kiu fariøas per komparo de premisoj, estas virtuala, dum la pruvo per absurdo estas nur simpla inferenco (vd).

3. Pluraj estas la modoj de pruvo. La pruvo per absurdo estas nur unu el la pluraj manieroj pruvi, en la genro de simpla inferenco de implica evidenteco, en la speco de malrektaj pruvoj (kontraste al rektaj), kaj ne en la genro de demonstro de viruala evidenteco per premisoj,

Oni avertu unue ke demonstra pruvo fariøas per la interrilato de la propozicioj. Enkadre de la opozicio de la propozicioj okazas kvar specoj de interrilato:

- opozicio de subalternaj propozicioj,

- opozicio per kontraýaj propozicioj,

- opozicio per subkontraýaj propozicioj,

- fine opozicio per kontraýdiraj propozicioj.

Al tiu lasta opozicio de la kontraýdiraj propozicioj reduktiøas la pruvo per absurdo. Surbaze de îiu speco eblas argumenti kondiîe, ke estu respektataj la efektivaj opozicioj kaj koncernaj reguloj, pri kiuj detale okupiøas la logiko.

4. Historie, la malrekta demonstro per absurdo estas metodo evoluigita de la skolastikistoj. Sed kiel temo la afero jam estis zorgata de la klasikaj grekoj, kaj precipe estis uzataj tiuj malrektaj pruvoj de dialektikistoj ekde la sofistoj.

    E. Pauli. 

 

 


ABSURDO. Reduktado al... 0062.

 

1. Reduktado al absurdo estas metodo de pruvo, en la sama kadro de pruvo per absurdo (vd 0061), kiu pruvas propozicion per montrado de la ne akcepteblaj sekvoj.

Oni pruvas propozicion evidentan, aý falsecon de propozicio, montrante, ke okazas rekta opono al principo de nekontraýdiro, aý rektan oponon al alia malpli øenerala principo fondita sur la principo de kontraýdiro.

Kutime malrektaj demonstroj estas propra por pruvi rekte konatajn verojn, kiuj tamen devas esti pruvataj, por ke fariøu plena sistemeco de la konoj. En matematiko la reduktado al absurdo estas tre ofta.

La tiel nomataj evidentaj principoj, aý oni provas pruvi ilin per indukta rezono, kaj ili neniam atingas definitivan certecon; aý oni pruvas ilin per reduktado al absurdo, kaj tiam ili dependas de la principo de kontraýdiro. Ekzemple, oni pruvas, ke 2+2 estas 4, per la rezono de reduktado al absurdo, montrante, ke la kontraýa aserto, 2+2 ne estas 4, kontraýas la principon de kontraýdiro. Evidentaj principoj neniam oni povas demonstri rekte, sed nur per reduktado al absurdo.

 

2. Proksimaj al rezono per reduktado al absurdo estas aliaj malrektaj demonstroj. Ekzemple, se oni konas per alia vojo, ke la konsekvenco estas falsa, oni ankaý scias ke la antaýa parto de rezono (kies rezulto øi estas) devas esti falsa

3. Ironio (vd) kutime uzas la reduktado al absurdo.
 

    E. Pauli. 

 

 


ABULIO. OO63.

Gr: • $ @ L 8 \ " , -" H .

A: aboulia. F: aboulie. G: Abulie. H: abulia. I: abulia. P: abulia. R: "$J:Å" (abulija).

 

1. Erudicia vorto, el la greka • $ @ L 8 \ " (= indiferenta, neprudenta), kunmeto el la seniga –- (= sen) kaj $ @ L 8 Z (= volo).

Substantiva radiko.

2. Abulio estas ïanøo en la sistemo de homa volo, kun sekvoj en la volo mem kaj en aliaj agoj dependaj de la volo.

Kontraste, Eubulya estas la bona kapablo voli, pri kiu komentis Aristotelo en Etiko al Nikomako (VI,9. 11,42b5).

3. Specoj. Laý la afektitaj operacioj, okazas :

abulioj de decido;

abulioj de realigo (plenumo);

motora abulio, nomata apraxio (vd);

intelektula abulio, nomata de Guge "aprosexio", kiu estas nekapablo de atento;

abulio de rezisto, kiu estas troigo de la spirito de kontraýdiro.

4. Moralaj kaj edukaj aspektoj. Abulio estas kondiîo konsiderenda, por taksi moralajn agojn kaj por gvidi edukendajn homojn.

Grado de respondeco pri agoj dependas de la kapablo agi libervole. Sekve prepari homojn por esti respondecaj postulas edukon de la koncerna volo.
 

    E. Pauli. 

 

 


ABUNDECO (+). 0064.

A: sufficiency. F: abondance. G: Überflüsslich. H: abundancia. I: abbondanza. L: abundantia, -ae. P: abundância. R: @$Å:4, (obílie).

 

1. Etimologie, abundeco devenas el la latina abundantia, -ae (= abundeco, riîeco), kunmeto el ab (= el) kaj unda (= akvo, ondo), kun la baza signifo de io, kio elfluas multe tiamaniere, ke tiu troeco okazigas sufiîon por îiuj uzantoj. La ofta inundo de akvo pruntedonis sian imagon por la øenerala abundeco de îiuj ekonomiaj varoj. En ekonomio abundeco signifas varojn en sufiîa kvanto.

Adjektiva radiko. Vortformoj: abunda, abunde, abundo, abundi (ntr), abundeco, malabunda, superabunda, superabundi (ntr).

 

2. Abundeco estas stato de sufiîa kvanto, pli ol sufiîa. Ekzemple, abundeco de manøažžo, de rikolto, de riîeco.

 

3. Doktrino. Abundeco estas faktoro por determini subjektive (?) valoron de varo. Kaj pro la varo estas la laboro, la mono, la privata proprieto. Facile oni konstatas, ke abundeco malaltigas prezojn, kaj ke facile haveblaj aferoj, kiel aero, pro ties abundeco, ne kostas apartan laboron, nek monon, nek fariøas privata proprieto. Valoro de varo dependas unue de ties uzo, kaj sekve de grado de abundeco. Valoro de varo ne dependas unue de øia objektiva kapablo kiel instrumento de ïanøo.

4. Historie, Aristotelo jam alnotis la subjektivan kaj objektivan bazon de la ekonomia valoro (Politiko I,3). La elstarigo de la subjektiva flanko, tiu de uzo, okazis ekde la l7. jarcento, fare de italaj ekonomikistoj, îefe de Montanari. La franca E. B. Condillac metis fine la akcenton sur la abundeco, por determini la utilecon. Li asertis, ke valoro de varoj kreskas kun la rareco, kaj malkreskas kun la abundeco, eble øis la punkto nulo (Du commmerce et du gouvernenment considéré l'un à l'autre, 1766).

Utopiistaj socialistoj aparte esploris la ekonomian principon de abundeco kiel fundamentan faktoron de varoprezoj. Ili utopie imagis ke, se oni atingos socion kun abundeco de îio, malaperus la bezonon de laboro, de mono, de privata proprieto. Tiu revita abundeco fariøis ebla per plibonigo de la teknikoj, kiuj ebligus la amasproduktadon tiamaniere, ke neoftaj raraj varoj estiøos abundaj, tiel kiel estas abunda aero kaj akvo.

 

5. Fakte, en la realo, teknologio iras la kontraýan direkton de la ekonomio tiusence, ke øi ordinare faciligas la abundecon, kiu siavice malaltigas prezojn. Sed la tekniko mem ne funkcias kiel aparta afero, kiu ne kostus laboron. Cetere, novaj situacioj aperas dum la homa evoluo. Ekzemple, aero kaj akvo poluciiøas, kaj sekve oni jam ne povas hodiaý paroli sammmaniere pri la abundeco de aero kaj akvo kiel en la pasinteco.
 

    E. Pauli. 

 

 


AB UNIVERSALI AD PATICULAREM. (L: 0061).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al "ekde la universala (ekzemple ekde universala propozicio) al la partikulara" (vd L: 0002).

 

2. En logiko, formulo uzata de la latina skolastiko por signifi unu el la reguloj de la formalaj konsekvencoj (ne de la materiaj konsekvencoj), îar en øi validas nur la ordo kaj formo de la terminoj, sendepende de la enhava signifo de la terminoj (vd 4030). Komplete dirite: ab universali ad particularem, sive indefinitam sive singularem valet (tenet) consequentia (= ekde de la universala al la partikulara, jen nedifinitan, jen singularan, validas la konsekvenco). Tio signifas ke, el îiu "A estas B" validas la jenaj konsekvencoj "kelkaj A estas B"; "A estas B"; "S (se S estas A) estas B".

Kontraste, ne validas la transiro el partikulara propozicio en universalan. Pro tio la koncerna principo: a particulari ad universalem non valet (tenet) consequentia (illatio) (= ekde la partikulara al la universala ne validas la konsequenco).
 

    E. Pauli. 

 

 


AB UNO DISCE OMNES. (L: 0062).

 

1. Latina filozofia aforismo, de la skolastika logiko, ekvivalenta al "ekde unu, ekkoniøas îiuj".

2. Per montražeto (vd) eblas koni la tutan grupon al kiu apartenas la eroj elprenataj. En origina kunteksto la menciita aforismo avertas pri la kono pri personoj de la sama grupo; ekde unu persono, la aliaj personoj fariøas konataj. La esprimo disvastiøis por signifi îiujn similajn formojn de konado ekde unu ekzemplo de iu ajn homogena kvanto.
 

    E. Pauli. 

 

 


ACEDO (N). 0065.

Gr: • 6 0 * \ " , -" H .

A: Sloth. F: accidie. G: acedie. H: acédia. I: accidia. L: acedia, -ae. P: acédia. R:

 

1. Erudicia vorto, tra la latina acedia, el la greka • 6 0 * \ " , (= senzorgo, senagemo, malvigleco, enuo, tedo), per kunmeto de la seniga •- (= sen) kaj 6 0 * , b T (= zorgi, administri, fari funebron), signifas ne aktivan psikan staton, enkadre de la hindeýropa radiko kad- (= æagreno, malamo).. Vorto ekzistanta per la sama internacia radiko en multaj lingvoj.

Substantiva radiko. Vortformoj: acedo, acedi (ntr).

2. Acedo estas ne aktiva psika stato de malinteresiøo, kun iom da laco kaj malforteco. Okazas proksimiøo kun la psikaj statoj de tedo (vd), enuo (vd), naýzo (vd), kun la nuanco ke acedo rilatas al askeza ekzercado.

Mezepokaj monakoj estis avertitaj kontraý la acedo dum ili senmove praktikadis la kontempladon de spiritaj objektoj. Tomaso el Akvino parolas pri acedo simila al tristeco antaý la dia bono kun nekapablo agi (S. Th. II, II, q. 35, a 1).
 

    E. Pauli. 
 

 


ACERVALIS RATIOCINATIO, ACERVUS. (L: 0063).

Gr: F T D , \ J 0 H 8 ` ( @ H .

A: argument by accumulation; sorites. F: sorites. G: Sorites. H: sorites. I: sorite. L: sorites, -ae . P: argumento do acervo; sorites. R:

 1. Latina esprimo, ekvivalenta al amasarezonado. Latine diriøas ankaý pli simple per la adjektivo acervus (rezultinta per akumulado).

La greka koresponda esprimo estas F T D , \ J 0 H 8 ` ( @ H ., kiun Cicerono latinigis per sorites (Div., 2, 11), kaj kiu en internacia lingvo fariøis sorito (vd); sub tiu vorto sorito kutime estas pritraktata la tuta afero en logiko.

2. Acervalis ratiocinatio estas silogismo de sinsekvaj premisoj, per sistema akumulado, en kiu la predikato de la antaýa premiso fariøas subjekto de la sekvanta premiso, kaj tiel oni povas iri îiam antaýen kun iom da ordo. Ezemple: A estas B; B estas C; C ne estas D; sekve, A ne estas D.

Nuance, polisilogismo (vd) estas sinsekvo de kompletaj silogismoj, en kiu la konkludo aperas kiel premiso de la sekvanta, dum acervalis ratiocinatio interkonektas la premisojn mem.
 

    E. Pauli. 
 

 


A CONTRARIO RATIOTINATIO. (L: 0064).

 

1. Latina esprimo ekvivalenta "rezonado ekde la kontraýo" (vd L: 0002). La kunteksto estas: el la kontraýo pruviøas. A contrario ratiocinatio kontrastas kun a pari ratiocinatio (= rezonado ekde la idento).

2. Dialektika induktivo-deduktiva pruvo, per analogio, kiu komenciøas per aparta aserto, por iri induktive al universalo, kaj poste deduktive el la universalo al la aparta konkludo.

Ekzemple: En tre malfacila pruvo, en kiu nur inteligentaj homoj sukcesis øis nun, Vi (a contrario) malinteligenta, certe ne sukcesos.

Alimaniere: Se A estas B, ne A estas ne B.

Simetrie simila al la argumentado a contrario estas la argumento a pari (el egala rezono), jam citita kiel kontrasta, kaj argumento aforciora (vd), latine a fortiori (= el pli forta rezono).

La metoda procezo en la argumento a contrario fariøis per divido kaj apartigo; en la argumento a pari per divido kaj identigo.

3. Historie. La argumentoj a contrario kaj a pari estis origine uzataj en juro, kaj kun aparta disvolviøo.

Poste, kun la koncernaj adaptiøoj, ili eniris en aliajn sciencojn. La ofta procedo fariøas per komparo de la rezultoj de la hipotezoj, kiuj foje similas, foje malsimilas.

4. Takse, gnozeologie, la argumento a pari validas nur kiel probabla rezono, kaj estas foje dependa de la kunteksto.

Per si mem, iro el aparta kazo kaj el analogio ne sufiîas por definitive konkludi. Tamen tiu ne definitiva konkludo estas en scienco utila metoda procezo por komenci la esploron.

Foje, pro manko de alia elemento, polico komencas per tiu rezonado serîi krimulon.

Ordinare la îiutaga vivo dependas de probablaj formoj de rezonado, inkluzive de tiu fragila a contrario ratiocinatio - ekde la kontraýo.
 

    E. Pauli. 
 

 


ACTUS EST PRIOR POTENTIA. (L: 0065).

 

1. Filozofia aforismo de la latina skolastiko, ekvivalenta al "la aktualo estas antaý ol la potencialo".

2. Tiu principo estas eldirita enkadre de difinita filozofia sistemo, la aristotela, kaj kiel øi estis disvolviøinta precipe de la tomistoj. La potencialo estas konceptata kiel limiganta principo, kaj do kiel logike kaj ontologie post la aktualo. En pura aktualo, sen io ajn limo, îio estas aktualo, kaj simple la potencialo ne okazas; en tiu kazo, do, la principo pri la antaýecon de la aktualo per si mem evidentas. En aktualo limigita kaj do fariøinta finita, la potencialo, kvankam ekzistanta samtempe kun la limigita aktualo, restas tamen ontologie posta.

La limoj de la potencialoj estas rigardeblaj kiel formoj, aý esencoj, de la aktualo. Per tiu abstrakta rigardo oni imagas la esencon kiel antaýan al la ekzisto. Jen imagado de antaýeco de la potencialo rilate la aktualon. Sed en tiu kazo, la potencialo estas nur ebleco (= possibilitas, - latine).

3. En platonisma kunteksto, la materio, aý potencialo, estas konceptata kun iom da aktualo. Jen, kiam potencialo povas ekzisti per si mem. Tiu koncepto pri la potencialo karakterizas la neoplatonismon kaj augustenismon, kontraste al la aristotelismaj kaj tomismaj filozofioj. Oni estu îiam atenta pri tiuj kontrastoj, eî kiam oni parolas pri la mensaj kapabloj.
 

    E. Pauli. 
 

 


ACTUS ET POTENCIA SUNT IN EODEM GENERE. (L: 0066).

 

1. Filozofia aforismo de la latina skolastiko, ekvivalenta al "aktualo kaj potencialo estas en la sama genro".

 

2. La kunteksto de la aforismo estas kiam la kunmeto el aktualo kaj potencialo okazas rekte unu kun alia, îar tiam estas postulata la proporcieco. Tiam la potencialo estas ordigita rekte al tiu aktualo, kiu per øi estas limigita. Do, se la aktualo estas substanca, ankaý la potencialo estas substanca. Kohere, se la animo estas konceptata kiel substanca, la potencialoj en kiuj aktualiøas akcidencaj konoj kaj akcidencaj voloj, ne estas substancaj. Pro tio la potencialoj de la finitaj estažoj estas reale distingaj de la substanco, - avertis Tomaso el Akvino (Sum. theol., I, 77, 1, c. ).

Kontraý, Kartezio la deklaras la penson mem kiel esenco de la animo.
 

    E. Pauli. 
 


ACTUS NON LIMITATUR NISI PER POTENTIAM. (L: 0067).

 

1. Filozofia aforismo de la latina skolastiko, ekvivalentas al "la aktualo limiøas nur per la potencialo".

2. Enkadre de la aristotela filozofio, îi-rilate disvolvigita de la tomistoj, la aktualo principe ne entenas limigantan principon. Oni konceptas la infiniton kiel aktualon en si mem sen limoj per kiu øi estu devigata resti en determinita kampo.

La argumentado avertas ke, se la limo kaj la nelimo estus en la samo, oni estus klariginta kontraýojn, per ne kontraýoj. Alidire, la perfekteco kaj neperfekteco havus la samajn formajn kaýzojn.

Tamen, F. Suarez kaj suarezanoj asertas, ke la aktualo povas esti limigata per si mem.
 

    E. Pauli.


A - Índices