JUØO. Analizaj metodoj de...
3520.1. Analiza juøo estas tiu, kies predikato rezultas per la divido de la subjekto. Ekzemple, homo estas racia animalo; du estas unu plus unu; ento ne unuiøas al la neento.
Kompare, okazas rilato inter analiza metodo de konceptado (unua mensa operacio) kaj analiza metodo de juøo (dua mensa operacio).
Efektive, analiza juøo simple asertas tion, kion la analizataj konceptoj enhavas. La analiza juøo rilatas al divido (vd) kaj klasifiko (vd), - kiuj estas analizaj metodoj de konceptado (vd).
Okazas ankaý rilato de la juøaj metodoj al kunmeto (vd) kaj difino (vd), kiuj estas sintezaj metodoj de konceptado.
Sed la direkto fariøas per la inverso. Dum la difino asertas la ekvivalentecon inter la sumo de la partoj rezultintaj de la analizo kaj de la difinita objekto, la analiza juøo simple asertas la analizon mem, per kiu la partoj estas atingataj.
La analizaj juøoj celas la partojn kiel unuopajn, do simple kiel unuopajn novažojn pri la analizataj aferoj. La eroj rezultintaj de iu divido (analizo) estas tuj poste rigardataj, per la inverso, - kaj do sinteze, - kiel apartenantaj al la konkreta tutažo, el kiu ili estis analize abstraktigataj.
Apartenas al la gnozeologio taksi la enhavan valoron de juøoj fare ekde la analizaj rezultoj. Fakte, okazas problemo. Se la analizitaj rezultoj dependas de iu antaýa kono, kaj se la konoj ne estas la konata objekto mem, ili per si mem ne povas garantii tute simple pri tiuj analizaj novažoj flanke de la ekstera objekto. Tiu progreso gravas, sed oni timu pri la gnozeologia valoro de tiu novažo (vd 3524).
Tamen, la metodiko nur montras, kiel tiu procedo okazas.
2. La specoj de analizaj metodoj de juøo estas la samaj kiel la specoj de sintezaj metodoj de juøo, sed en la inversa direkto. Efektive, la analizo supozas antaýekzistantajn sintezajn konojn kiel materialon de analizo.
Koncerne la juøojn, oni jam scias, ke la sintezo okazinta en la juøoj varias unue, laý la speco de konstato, en empiriajn kaj en pure raciajn juøojn. Sekve, la paralela øenerala divido de la analizaj specoj de metodoj estas:
- analizaj metodoj de empiriaj juøoj;
- analizaj metodoj de pure raciaj juøoj.
3. Rekomendindas, ke la prezentita laýmateria (laýenhava) divido en specojn de analizaj metododoj, konsideru samtempe la laýforman subdividon de la ju oj pri analogiaj aferoj kaj ju oj pri univokaj aferoj. Cetere, tiuj analogiaj kaj univokaj sintezaj juøoj povas inverse fariøi analizaj.
Aldone, laý la nivelo de evidenteco de la rezultintaj analizitaj juøoj, okazas la analizo en ju ojn de samspeca evidenteco kaj en ju ojn de ne samspeca evidenteco, æar ne egale evidentaj.
Tute karakteriza de la analiza metodo estas la laýforma distingo inter asertivaj analizaj ju oj kaj analizaj neivaj ju oj. Tiuj lastaj, la neivaj atentigas pri la kontraýo, kiun ili neas, kaj estas juøo neniam kun eksplicita evidenteco. Tiu estas efektive revolucia metodo, æar kreiva.
I - Analiza metodo de empiriaj juøoj.
4. Æar la mensaj operacioj interrilatas, ankaý okazas ke interrilatas la koncernaj metodoj.
Pritraktante pri la analiza metodo de empiriaj juøoj, oni avertu, ke estas tri specoj de empiriaj analizaj operacioj:
- empiria koncepto,
- empiria juøo,
- empiria rezono.
Pro la interkateniøo: la empiria koncepto estas ene de la empiria juøo, kaj la empiria juøo estas ene de la empiria rezono.
Okazas du fundamentaj analizaj empiriaj juøoj:
- juøo de simpla divido de unu empiria juøo en aliajn empiriajn juøojn;
- juøo de rezona indukto, kies premisoj kaj konkludo havas efektive la formon de juøoj.
5. La operacimaniero de la empiriaj juøoj komenciøas per la empiriaj konceptoj pri la sensaj donitažoj:
- unue per la juøoj pri la simplaj donitažoj en si mem,
- poste per la juøoj pri la donitažoj en interrilato.
La simplaj donitažoj de la sensoj (vidado, aýdado, tuïado ktp) rezultigas la koncernajn mensajn konceptojn pri koloro, sono, varmo, kvanto, movo, tempodaýro ktp. Poste, tiuj donitažoj povas esti inter si komparataj, kaj novaj konceptoj tute empiriaj aperas.
Rezulte okazas la empiriaj juøoj pri la simplaj donitažoj en si mem. La pozitivaj sciencoj temas precipe pri tiuj eksteraj interrilatoj, æar ili estas tre interesaj. Se ili estas daýre esplorataj, okazos novaj empiriaj konceptoj kaj empiriaj juøoj pri simplaj donitažoj en si mem.
6. Racia ellaborado de la empirio. Kvankam estu empiria la temo de la empiriaj juøoj, la esploro estas racia kaj operaciata per mensa abstraktado, kiu estas analizo.
Kiel jam avertite, la analizaj empiriaj juøoj rezultas el la simpla divido de la empiria koncepto. Ekzemple, en la sama empiria koncepto de arbo oni povas konsideri tiun æi arbon individuan, poste nur la arbon sen la individueco; jen procedo per la totala abstraktado (vd). Tion faras æiuj sciencoj, kiam ili pristudas iun ajn objekton. La kaptado de la donitažo fariøas pri individua objekto, sed tuj konsideras øin sen la individueco. Tiu senindividuigita formo, jen la unua analizo.
La æefa analizo okazas per la forma abstraktado (vd), per kiu la formoj apartiøas inter si. Ankaý per tiu forma abstraktado la sciencoj dividiøas, æiu en sia forma kampo. Ekzemple, matematiko pritraktas nur la kvanton, historio nur la tempodaýron.
Tiuj analizoj okazas pri la empiriaj simplaj donitažoj kaj tuj poste ankaý pri la komparaj rezultoj, per kiuj konstatiøas eksteraj interrilatoj, æiam ankaý empirie konstateblaj.
La empiria analiza juøo okazas samtempe kiel la koncepto, æar tiu koncepto aperas æiam ene de iu juøo. Sekve, kiam oni dividas konceptojn, la rezulto estas la kreo de novaj juøoj.
7. Æu estas analizaj empiriaj implicitaj juøoj? Tiaspecaj estas la aplikitaj aksiomoj; ekzemple, du kvantoj egalaj al iu tria estas egalaj inter si. Sed se la senpera evidenteco dependas de indukta aý dedukta rezono, tiu juøo ne estas implicita, sed virtuala. Oni atentu do.
Æu estas implicita empiria juøo, tiu "la triangulo havas 180 gradojn en siaj internaj anguloj"? (vd 18).
II - Analiza metodo de pure raciaj juøoj.
8. La perceptataj pure raciaj konceptoj konsistigas la terminojn de la raciaj juøoj. Ekzemple, la substanco estas subjekto de la akcidencoj; la propražoj estas formaj efikoj de la esencoj.
Sed inter la pure raciaj juøoj kelkaj estas sintezaj, aliaj estas analizaj. Ekzemploj de sintezaj raciaj juøoj: la ento estas, la ento estas io, la ento estas bona; la kvalito estas tio, kio faras iun aferon esti tia kaj tia.
La analizaj juøoj supozas la sintezajn, per kies divido ili rezultas. Pro tio, la specoj de analizaj juøoj obeas la sekvon de la sintezaj juøoj.
Kelkaj sintezaj juøoj estas analogiaj, aliaj estas univokaj; sammaniere la analizaj juøoj restas foje analogiaj, foje univokaj (vd).
Specialan signifon havas la distingo inter la gradoj de evidenteco; kelkaj juøoj estas senpere evidentaj (fenomenologiaj), aliaj havas nur implicitan evidentecon, æar evidentaj pere de la antaýaj.
Ekzemplo de senpera evidenteco: Petro estas io.
Ekzemplo de pera evidenteco: Dum Petro estas io, li ne povas esti nenio.
Oni estu do æiam atenta pri la distingo inter la analogaj kaj univokaj juøoj; ankoraý pli atenta pri la distingo inter senperaj kaj peraj evidentecoj. Per tiu lasta distingo dividiøas nia ekspono pri la analizaj juøoj kaj koncerna metodo.
A). Analiza metodo de raciaj juøoj dividitaj en aliajn samnivelajn evidentajn juøojn (analiza fenomenologia metodo).
9. La analizo de juøoj pri raciaj objektoj povas malkovri elementojn en samnivela evidenteco de la deirpunkto. Tio signifas, ke fenomenologia nocio tute evidenta, kiel tiu nocio de la ento, povas esti dividebla en aliajn ankaý samnivelajn evidentajn kaj tiel asertatajn. Jen, la ofte cititaj ekzemploj: tio estas ento, kaj pli analize: tio estas io ekzistanta (vd).
Fenomenologio, kiel metodo, estas antaý æio pri la sinteza aserto. Ekzemple, tio estas ento. Sed, øi inkluzivas ankaý la plej simplajn analizojn pri la elementoj rekte atingeblaj.
Ne okazas fenomenologio, kiam la analiza rezulto restas nur implicita kaj virtuala evidenteco. Koncerne la implicitan evidentecon, la afero nomiøas inferenca metodo (vd 21).
Resume, la fenomenologio en strikta senco ekzamenas la eksplicitajn evidencojn en sinteza stato; la fenomenologio en larøa senco inkluzivas la analizon, kiam tiu æi esploras nur la samnivelajn rezultintajn elementojn de eksplicita evidenteco, ekskludante do la aliajn rezultojn de implicita kaj virtuala evidenteco. Konklude, la fenomenologio en larøa senco situas en la sama nivelo de evidenteco eksplicita, pri kiuj oni estas nun pritraktantaj.
10. Æiuj raciaj sintezaj juøoj estas analizeblaj tiamaniere, ke la rezulto estu la multobligo de la eksplicitaj analizaj juøoj. Sed oni komencu per la plej øeneralaj sintezaj juøoj kaj koncernaj analizoj, æar tio, kio estas pli øenerala, aplikiøas en la malpli øeneralaj. Inter la analizendaj sintezaj juøoj, la plej øeneralaj estas la juøoj pri la ontologiaj pure raciaj donitažoj .
La æefa ontologia donitažo esprimiøas per la koncepto kaj juøo pri la ento. Tiu sinteza juøo estas analizebla unue en novajn juøojn kun la sama fenomenologia senpera evidenteco (tiun aferon oni pritraktos æi tie), kaj poste en juøojn de implicita aý pera evidenteco (vd 15). Koncerne la fenomenologian senperan evidentecon, pritraktenda unue, okazos novaj subdividoj, kun la koncernaj aliaj specoj de analizaj ontologiaj raciaj juøoj, kiel malsupre.
11. Per la fenomenologia analizo æiu ento povas esti konsiderata laý du aspektoj: en si mem (absolute) kaj en komparo (en rilato). Jen du gravaj vidpunktoj de la aksiologio, per kiuj ordiøas la plej øeneralaj ontologiaj konceptoj kaj juøoj.
Oni insistu pri tiuj ne facilaj distingoj, sed kun la celo averti pri la analiza karaktero de la metodo uzata, æar la celo nun estas la logiko de juøo, ne la gnologiologio kaj ontologio.
a) La ento en si mem (absolute) estas la ento konsiderata per analiza prikonsidero, kiu ne konceptas la tutan enton, sed nur la meman aspekton, forlasinte la rilatojn. Kompreneble tiu senrilata prikonsidero estas analiza operacio, kvankam tute simpla.
Fakte, tiu ento en si mem sen la aliaj aspektoj estas abstraktažo. Æiam la absoluto kaj la rilato okazas kune, se oni rigardas ilin konkrete.
Disigite, tiuj du aspektoj estas ankaý karakterize fenomenologiaj, tio estas, ili estas konataj per analizo, kies nivelo de evidenteco daýras eksplicita, samkiel la deirpunkto - la ento konata sinteze ekde la komenco. La diferenco okazas nur koncerne la metodon - la ento estas sinteza, la ento en si mem estas analiza. Jen aparta nocio, de la ontologia kampo.
b) La ento en komparo (en rilato) estas la ento konsiderata per analiza prikonsidero, per kiu oni konceptas kaj juøas pri la ento nur koncerne tiujn vidpunktojn rilatantajn al eksteraj terminoj.
Tiu rilata prikonsidero okazas pli ofte koncerne la materiajn aferojn, per kiuj ili restas konsiderataj nur kiel utilažoj kaj instrumentoj. Sed koncerne la personojn tio ankaý okazas, kaj oni difinas ilin analize tiel. La infanoj ofte konsideras nur tiun konjunkturan situacion.
Valoro, jen nomo per kiu nomiøas la ento, kiam konsiderata en komparo. Æiu ento estas valora, æar øi valoras almenaý por si mem. Tiusence, æiu ento diriøas bona.
12. La ento povas esti konsiderata simple kiel estiøo; en tiu senco oni asertas, ke la ento ekzistas. En substantivigata formo, la ento estas ekzisto kaj ekzistado. Kiel ekzisto kaj ekzistado, la ento estas la kontraýo de nenio.
Distinga de ekzisto estas esenco. Per esenco oni komprenas la manieron de ekzistado. Ekzemple, la maniero ekzisti en si mem, kiel en propra subjekto, estas esence la substanco. La maniero ekzisti, kiel en alia subjekto, estas esence la akcidenco. La maniero ekzisti, kiel animalo racia, estas la homa esenco. La maniero ekzisti, kiel partoj, unu æe la alia, estas la esenco de la kvantigita substanco.
Rezulte, la raciaj juøoj estas aý pri ekzisto-juøoj aý pri esenco-juøoj.
Certe esenco kaj ekzisto estas distingaj inter si kiel konceptoj, do sufiæe distingaj por ebligi la kreo de analizaj juøoj.
Æu estas reala distingo inter ekzisto kaj esenco (kiel asertas la plimulto el la skolastikistoj, por garantii sin kontraý la monismo).
Æu estas nur simpla abstraktažo (kiel asertas tiuj, kiuj supozas, ke la ento reduktiøas al la nura ekzisto).
Jen gnozeologia kaj ontologia problemo, pri kiu ne diskutas la logiko kaj metodiko; por tiuj lastaj sufiæas la formalisma distingo. Per tiu distingo, oni povas antaýeniri kaj malkovri novajn specojn de analizaj juøoj en tiu ampleksa ontologia kampo.
13. Per strikta metoda analizo estas eble ordigi kun precizeco la plej øeneralajn nociojn. Por tiu celo, oni prenu la dividon de ento en si mem kaj dividon de ento en komparo.
Per la fenomenologia analizo æiu ento povas ja esti konsiderata laý du aspektoj: en si mem (absolute) kaj en komparo (en rilato). Tiuj estas gravaj vidpunktoj, per kiuj ordiøas la plej fundamentaj ontologiaj konceptoj kaj juøoj.
Per nova divido, por subdividi la antaýajn vidpunktojn (en si mem kaj en rilato), oni prenu la dividon, jen laý la ekzisto, jen laý la esenco. Nun restas klaraj la nocioj de ažo (latine res), de io (latine aliquid), bono (latine bonum), vero (latine verum).
Tiuj fenomenologiaj nocioj per analizo okazas laý la sekva kadro, en kiu oni havas ekzemplon de la fenomenologia metodo en ontologio:
a) Laý la ento en si mem kaj laý la vidpunkto de ekzisto, la ento estas ažo; en tiu senco la ento estas realažo.
La samo, per inversa eldiro: ažo (aý realažo) estas la ento laý la vidpunkto de ento en si mem kaj la ekzisto.
Tu nocio de ažo ne diriøas pri la esenco, sed laý la vidpunkto de ekzisto; ne diriøas pri la ento en rilato, sed laý la vidpunkto de ento en si mem.
b) Laý la ento en si mem kaj laý la vidpunkto de la esenco, la ento diriøas io. En tiu senco ento estas unuo, individuo (en senco de io distinga).
La samo, per inversa eldiro: io (aý unuo, aý individuo) estas la ento laý la vidpunkto de ento en si mem kaj esenco.
Tiu nocio de io ne diriøas pri la ekzisto, sed laý la vidpunkto de esenco; ne estas pri la ento en rilato, sed laý la vidpunkto de ento en si mem. Okazas alproksimiøo inter ažo kaj io, æar ambaý diriøas pri la ento absolute, ne pri la ento en rilato. La nura diferenco kuïas en tio, ke ažo estas pri la ekzisto; io, pri la esenco.
c) Laý la ento en komparo kaj la vidpunkto de la ekzisto, la ento diriøas bono (valoro bona).
La samo per inversa eldiro: bono (aý valoro bona) estas la ento laý la vidpunkto de ento en rilato kaj ekzisto.
Tiu nocio de bono ne diriøas pri la esenco, sed laý la vidpunkto de ekzisto; ne estas pri la ento en si mem, a sed laý la vidpunkto de la ento en rilato.
æ) Laý la ento en komparo kaj laý la vidpunkto de la esenco, la ento diriøas vero (valoro vera).
La samo per inversa eldiro: vero (aý valoro vera) estas la ento laý la vidpunkto de ento en rilato kaj esenco.
Tiu nocio de vero ne diriøas pri la ekzisto, sed laý la vidpunkto de esenco; ne diriøas pri la ento en si mem aý absolute, sed laý la vidpunkto de la ento en rilato.
Okazas alproksimiøo inter bono kaj vero, æar ambaý diriøas pri la ento en rilato, ne pri la ento en absoluto. La nura diferenco estas en tio, ke bono diriøas pri la ekzisto; vero, pri la esenco.
14. Tiuj konceptoj en komparo - bono kaj vero - havas pli vastan aspekton, kiel tiuj laý la ento en si mem ažo kaj io.
Ordinare oni mencias la enton pli ofte per la vortoj ažo kaj io, ol per la erudiciaj vortoj ento, aý esto.
Koncerne al io, øi estas nedifina pronomo; tiusence, io anstataýas simple la substantivon per nepreciza subjekto. Tiu-rilate oni avertiøu, ke pronomo difiniøas kiel vorto esprimanta neprecizan ideon, kaj ke pro tio la pronomo kapablas anstataýi la substantivon.
Laýaspekte, pronomo estas simila al adjektivo (kiu estas pri la maniero de la substantivo), kaj pro tio la pronomo io rilatas pli al la esenco, ol al la ekzisto. Tamen, kiel pronomo, io havas absolutan sencon; sekve io povas signifi la enton en si mem (absolute) kaj laý la vidpunkto de la esenco.
Do, io estas proksima de ažo (diritaj de ento kaj ekzisto) kaj malproksima de bono kaj vero (diritaj de ento en rilato).
La ento diriøas esti bona, kiam øi estas konsiderata en rilato konvena al iu ekstera termino, sub la aspekto de la ekzisto. Efektive, konvenas al æiu ento, ke øi ekzistu; sekve, æiu ento estas bona. Ne ekzisti konvenas al neniu ento. Meti agon konvenan al si mem, same estas bona.
La ento diriøas esti vera, kiam øi estas konsiderata en rilato al iu ekstera termino, sub la aspekto de la esenco. Tio signifas, ke æiu ento obeas iun manieron de ekzisto; se øi ekzistas laý tiu maniero, øi koheras kun tiu idea esenco. Tiu kohera konformeco nomiøas ontologia vero. Sen tiu interna konformeco de la ento al iu ekstera modelo, øi diriøas erara ento, tute neebla ento.
Oni distingu inter ontologia vero kaj logika vero, kiuj estas analizaj konceptoj, sed ofte uzataj en juøo.
Logika vero diriøas pri la kono, kiam konsiderata øusta informo. Per tiu vero onde respondas al demandanto, æu mi parolis la veron.
Ontologia vero estas pri la ento mem, kiam øi estiøas laý øusta maniero esti; do, kiam øi estas konsiderata kompare kun sia esenca idealo. Ekzemple, vera aýtomobilo estas tiu, kiu estas fabrikata akorde al efektiva aýtomobilo.
Oni parolas en ontologia senco, kiam oni avertas pri øustaj agoj kaj faroj. Eæ kiam oni parolas pri øustaj metodoj, la afero estas pri la ontologia vero.
Je la fino de la ekspono, pri la analizaj konceptoj kaj analizaj juøoj pri la plej øeneralaj raciaj aspektoj de la ento, oni atentigas, ke oni memorigu æiujn. Per tiuj propozicioj oni devas atingi novan sekvon de analizaj rezultoj. Sen tiuj antaýsupozoj oni ne sukcesos antaýeniri. Per la memorigado de tiuj analizaj øeneralaj nocioj kaj juøoj, la afero estos fruktodona.
B) Analiza metodo de raciaj juøoj dividitaj en ne samnivelajn evidentajn juøojn (aksiomoj kaj principoj).
15. Oni konsideru la metoda analizan vidpunkton de aksiomoj, principoj, postulatoj, teoremoj, kies evidenteco ordinare oni konsideras nur implica rilate la deirpunkton. Nun la celo estas nur logika, ne gnozeologia kaj ontologia.
Aksiomo (vd) - el la greka
> \ T : " (= prezo, valoro, digneco) - estas øenerala aserto en la senco de ekskluziveco, tio estas, de neo pri la kontraýa ebleco.Ekzemple, tio, kio estas, dum øi estas, ne povas esti tio, kio øi ne estas (principo, aý aksiomo de nekontraýdiro); aý, tio, kio estas, havas sufiæan racion por ekzisti, aý en si mem, aý en alia (principo aý aksiomo de sufi a racio) (aý simple, principo de sufiæo).
Kun aliaj nuancoj, principo, - el la latina principium (= principo, komenco), - signifas la saman øeneralan aserton kiel aksiomon.
Koncerne la nomojn, principo sugestas tion, kio estas je la komenco; aksiomo tion, kio estas firma aserto. Ne nur estas nuancoj en principo kaj en aksiomo, æar estas pluraj nuancoj de signifo por principo kaj aliaj multaj por aksiomo.
Estas ankaý nuancaj diferencoj inter principo kaj aksiomo rilate la etimologian devenon, kaj la kutiman uzon. Pro la influo de la antikva matematiko jam tre evoluinta æe la grekoj, aksiomoj restis kiel prefera termino de la matematikistoj.
Por la komenco mem de la filozofiaj juøoj la plej uzata termino estas principo (greke
D P Z ); do, ordinare oni diras principo de nekontraýdiro kaj principo de sufiæo, kaj ne aksiomo de nekontraýdiro, nek aksiomo de sufiæo. Jen ekzemplo de pragmatiko en lingvo.
Postulato, - en la greka
" Ç F J , F 4 H (= peto, postulo), - estas propozicio per si mem ne evidenta, sed akceptata kiel hipotezo, kiu do povas esti demonstrata per indukto; øi distingiøas do de la aksiomo.En tiu kadro, postulato jam estas païo antaýen kaj supozanta la aksiomon. Pro tio oni povas aserti, ke per la postulata metodo scienco progresas pli ol per la aksioma metodo. Sed la strukturo mem de la rezono bezonas la aksiomojn; sen la principo de nekontraýdiro kaj de la aplikita aksiomo de komparo (de du kun iu tria) ne eblas rezoni.
Teoremo, - el la greka
2 , ` D , : " (Aristotelo, Metafiziko 14, 2. 1090 a 14) estas propozicio demonstrebla, kiu dependas de antaýaj principoj aý aksiomoj. Distingiøas, do, teoremo, nuance, de principo, aksiomo, difino, kaj ankaý de postulato kaj problemo.Jen la teoremo de Taleso:
- el du rektaj linioj, kiuj tranæas sin, la du anguloj kontraýaj laý la verticoj estas egalaj.
Ne okazas gnozeologia interkonsento pri la valoro de la aksiomoj. Por kelkaj ili valoras en la ento mem. Por aliaj ili valoras nur en nia menso, kaj la entoj en si mem estas neýtralaj rilate la aksiomojn aý principojn.
Sed oni diskutu la aferon nur formalisme laý la intereso de la metodiko, do de la logiko. Tiu-rilate, kelkaj asertas, ke aksiomoj estas evidentaj per eksplicita (fenomenologia) evienteco; kelkaj, ke ili estas evidentaj per implicita evidenteco (per simpla analizo, aý inferenco); kelkaj, ke ili estas evidentaj per la virtuala evidenteco (per indukto), kiel la postulatoj.
Certe la aksiomoj ne estas evidentaj per si mem. Ili precize estas tiel firmaj, æar ili ne dependas de si mem. Almenaý formalisme ili estas dependaj. Tiu dependeco apartenas al la esenco mem de la aksiomoj tiamaniere, ke ili, en iu ajn cirkonstanco dependu æiam de ekstera termino.
16. Takse, oni konsideru aparte la unuan vidpunkton, la aksiomojn kiel eksplicitajn evidentecojn.
En tiu kazo, la terminoj de la aksioma aserto estas æiuj rekte komprenataj, kiel fenomenologiaj konceptoj; tiel ankaý estas konata rekte la aserto de unu termino pri la alia. Do ne estas unu termino eksplicita kaj la alia implicita; ankaý ne estas unu termino eksplicita kaj la alia virtuala, kiel okazas inter la konkludo kaj la premisoj.
La fenomenologia kompreno de la aksiomoj povas esti per analizo kaj per sintezo, depende de la akceptataj opinioj.
Per analizo ambaý terminoj estos eksplicite evidentaj; la afero estas nur analizo, kiam oni dividas la fenomenon en du fenomenojn tiamaniere, ke æiam la rezultoj estu en nivelo de eksplicita evidenteco.
Per sintezo ambaý terminoj estas asertataj unu pri la alia per rilato rekte perceptata de la menso kiel eksplicite evidentaj; tio okazas per la empiria konstato kaj ankaý povas esti konceptata kiel apriora sintezo.
Kiuj filozofoj defendis la aksiomojn kiel eksplicite evidentaj? Jen demando ne facile respondebla, æar øi asertas, ke la aksiomoj ekzistas sen demonstro (per la meza termino de silogismo). Tio ne sufiæas por distingi inter la du aliaj pozicioj - aksiomo kiel eksplicite evidenta kaj aksiomo kiel implicite evidenta.
Kartezio deklaras, ke la aksiomoj estas eternaj veroj, kiuj havas sidejon en nia menso (Principoj de la filozofio I, 49).
Leibniz konsideris la aksiomojn kiel denaskajn aranøojn (dispoziciojn?), kiuj iom post iom per la sperto efektiviøas klare (Novaj eseoj I, 1, 5).
Kant (Kritiko de la pura racio) prezentis la aksiomojn kiel senpere evidentajn, sed kiel apriorajn sintezojn de nia juøo; do, ili ne estas analizaj.
Kelkaj modernaj skolastikistoj metis la principon de nekontraýdiro kiel deirpunkton de la gnozeologio. Do, almenaý tiu æi principo estus eksplicite (fenomenologie) evidenta.
17. Laý la klasika aristotela logiko, aksiomoj estas juøoj kun predikato de implicita evidenteco, atingataj per la metodo de simpla inferenco.
Tio signifas, ke aksiomoj ne estas simple fenomenologiaj veražoj rekte atingataj, sed estas asertoj rezultintaj per analiza metodo aplikata al raciaj juøoj, en kiuj ili estas implicitaj, kaj do ne estas samnivelaj evidentaj kiel la menciitaj raciaj juøoj analizataj.
Nur la subjekto de aksiomo estas eksplicita kono laý la evidenteco. En øi estas entenata implicita kono, kiu estas nun asertata kiel predikato. Per analizo tiu implicita kono estas elstarigata, kaj komparata kun la subjekto, kaj fine asertata kiel ties predikato, - kiel avertite.
Sekve de tiu klasika interpreto la aksiomoj ne estas tiel evidentaj kiel la eksplicitaj konoj aý fenomenologiaj donitažoj rekte perceptataj.
La aksiomo restas tute en la cirklo de la dua mensa operacio, en la juøo, pri kies analizo kaj metodo estas nun la afero.
Ankaý la rezona indukto estas analiza; sed tiu estas nova speco de operacio, la tria mensa operacio. Estas necese kompreni la distingon, por ke oni sciu kiel operaciiøas la pruvo de la aksiomoj kaj kiel la aliaj asertoj.
La analizo trovas ene de la eksplicite-evidenta juøo du specojn de pere-evidentaj juøoj - la pere-evidentajn juøojn sen meza termino (kiel okazas kun la aksiomoj) kaj la pere-evidentajn juøojn kun meza termino (kiel okazas kun la konkludoj de la rezonoj).
La pera evidenteco de la juøoj sen meza termino estas implicita evidenteco, kaj apartenas al la dua operacio - la juøo, kiel oni jam avertis.
Malsame, la pera evidenteco de la juøoj kun meza termino estas virtuala evidenteco kaj øi apartenas al la tria mensa operacio - la rezono, kiel ni ankaý asertis.
Ambaý estas peraj evidentecoj, - unu implicita, la alia virtuala, - kiuj fine rezultas per analizo de la unua eksplicita donitažo. Sekve, ambaý havas pruvon, sed ne samspecan - unu sen meza termino, la alia kun meza termino.
En la operacio, per kiu oni pruvas la aksiomon, okazas nur la konsidero de du terminoj, kiel en æiu juøo. Se okazas tri terminoj, en unu estus la meza termino; se okazus tri terminoj, en kiu unu estus meza termino, kiu estus komparata kun la aliaj du, ni havus silogismon, kaj sekve demonstron.
Sed ne okazas la menciitaj tri terminoj, kaj sekve restas klare, ke la pruvo de la aksiomo, aý principo, ne fariøas per demonstro, kiel en la tria mensa operacio. La komparitaj terminoj estas konataj rekte de la menso, kiu povas do malkovri la implicitan konon, sen la tria operacio de rezono.
Ekzemplo de implicita juøo: la esto, dum øi estas, ne povas implicite ne esti; dum øi unuiøas kun la ekzisto, øi ne unuiøas kun la neekzisto.
En æi tiu juøo, la menso komparis nur du terminojn:
- esto unuiøinta kun la ekzisto;
- unuiøo kun la neekzisto.
Dum tiu komparo fariøas sen iu ajn tria termino, vidiøas ke la unuiøo ne fariøas de unu kun la alia. Pli simple dirite, la komparataj terminoj estas: esto kaj neesto. Sed pli bone estas meti la aferon en frazojn: esto unuiøinta kun la esto; esto unuiøinta kun la neesto.
Ekzemplo de virtuale evidenta juøo per rezonado: se iu fenomeno ripetiøas en la samaj individuoj, tiu fenomeno apartenas kiel æiama propražo de tiuj individuoj. Tiu analizo fariøis amplekse. La ripetado funkciis kiel meza termino.
En la sinteza rezono (aý silogismo) la operacio funkcias laýjene:
- se A estas B,
- kaj se B estas C,
- rezultas ke A estas C.
La meza termino estis B.
Tamen tiu meza termino okazas iamaniere ankaý en la analiza rezono (aý indukto); æi tie la supozo estas la sama, sed en kontraýa direkto (vd. n. 190), laýjene:
- se æiuj C estas A;
- se B estas unu el A,
- æiuj C estas B.
18. La rilato inter la analizita juøo kaj la rezultinta implicita juøo de tiu analizo estas la sama kiel inter forma kaýzo kaj forma efiko; øi ne estas tiu inter efika kaýzo kaj efiko en la reala plano, æar tiuj lastaj povas esti eæ apartigataj, kiel la distingo inter patro kaj filo.
Inter la forma kaýzo kaj la forma efiko ne povas okazi apartigo; tiel okazas inter la propražo (forma efiko) kaj la portanto de la propražo (forma kaýzo). Æiutempe tiu interrilato restas klara, kiel ekzemple inter la triangulo (esence kun tri anguloj), kiu kaýzas forme (ne efike) la propražon, laý kiu øi havas 180 gradojn kiel tutažon.
Per analizo de la forma kaýzo oni atingas la forman efikon.
19. Okazas du momentoj en æiu principo aý aksiomo, tiu de la fenomenologia konstato (asertiva momento) kaj tiu de la analiza operacio (neiva momento).
Ekzemple, la ento okazas kiel asertiva momento, æiam evidenta fenomenologie (tute eksplicite); sekviøas la analiza operacio, aý neiva momento, per kiu la ento estas komparata kun sia kontraýo (la neento), kaj la rezulto estas, ke la ento ne unuiøas kun la neento, sed unuiøas kun si mem; pro tio oni asertas la entan propražon - æiu ento estas unueca.
Jen jam la dua momento, kiu konsistas en la komparo kun la kontraýo, kiun la principo aý aksiomo forpelas per universala neo. Tiu neo povas esti dirata: la ento ne kuniøas, aý ne unuiøas kun sia kontraýo, la neento.
Sed tiu neo de la kontraýo baziøas sur la ento mem; dum la ento estas asertata pri si mem, tiu æi (la ento) forpelas implice la neenton. Tiu propražo, per kiu la ento unuiøas kun si mem, nomiøas unueco (latine unum) (vd. n. 177).
20. La senmezaj peraj evidentaj juøoj, - kiel estas la aksiomoj, - prezentiøas kun senco de ekskluziveco tiamaniere, ke la kontraýo montriøas kiel neebla. Oni faras la komparon de la terminoj kaj vidas la ligitecon de predikato kaj de subjekto, kun la samtempa percepto de la neebleco de la kontraýo.
La dialektika metodo elstarigas tiun neeblecon. Sed la dialektiko ne konsistas nur en tiu pruvo de la implicitaj aksiomoj. Øi ankaý operacias per la rezonado. Koncerne la aksiomojn, la dialektiko montras, ke ili estas necesaj asertoj.
Oni priskribu la du terminojn, kiuj okazas en æiu implicita kono. Unu estas eksplicita; alia estas implicita, kaj malkovrita per la analizo de la eksplicita. Unu el la komparitaj terminoj estas logike antaýa rilate la alian. Jen la kondiæo, por ke unu povu esti implicita de la alia. Fakto estas rekte eksplicita evidenteco. La eksluziveco ne estas rekte eksplicita, kaj estas karakterizo de la implicita kono.
Estas ebla la sinsekvo: iu implicita kono estas implicita de alia implicita kono, kaj tiu fine de iu eksplicita. Æiu sekvo de implicitaj konoj havas en la komenco eksplicitan konon, per kiu ili fariøas certaj. Sen tiu eksplicita kono de la komenco, la sekvo de implicitaj konoj povas havi nur relativan certecon.
21. Foje la nomoj, por indiki la pruvon de la aksiomoj kaj de la implicitaj juøoj øenerale, ne estas klare distingaj de la nomoj, per kiuj estas prezentataj la induktaj kaj deduktaj rezonoj. Oni atentu do la kuntekston.
Inferenco (el la altina infero = porti enen) estas etimologie la preciza nomo por indiki la procedmanieron, per kiu oni operacias la analizon, kies rezulto alvenigas nin al la senmezajn perajn evidentajn juøojn. Do, en tiu senco, inferenco estas juøa operacio, ne rezona. Tamen, per kunteksto, inferenco povas signifi æiujn specojn de rezonado.
Oni estu priatenta koncerne la operacimanieron de la juøoj, por distingi klare la inferencon disde la rezono.
Per la inferenco oni komparas inter si la terminojn, por malkovri la rilaton, aý ne-rilaton.
Per la rezono oni ankaý komparas la terminojn de æiu juøo; sed aldone, oni komparas la unuan juøon kun la dua, tiun kun la tria ktp. En la dedukta rezono la meza termino aperas en ambaý premisoj.
Por ke oni faru bonajn inferencojn, sufiæas rekte kompari la du terminojn øis la percepto de la interrilato aý ne-interrilato inter ili. Samtempe, oni devas konscii, ke ne okazis tria termino, kiel en rezono.
Implicita (el la latina implicitus = pakita) estas alia bona esprimo por indiki la nivelon de evidenteco de la analizaj juøoj en stato de senmeza kaj pera evidenteco. Tio signifas, ke la afero jam ekzistas, kaj estas ena, rekte sub la kovrilo.
Pro tio oni ankaý povas diri øin forma evidenteco en kontraýo de la virtuala evidenteco de la rezonaj konkludoj. En la virtuala evidenteco la afero ne ekzistas reale, sed nur potenciale en la premisoj, kiuj havas do nur la forton (latine virtus = forto) por kazi kaj krei la konkludon).
Oni estu atenta pri la universaloj kiel rezulto de la rezona indukto, kiuj distingiøas de la necesa universaleco de la principoj aý aksiomoj. Æiu empiria scienco kolektas donitažojn por malkovri en ili iun øeneralan veražon. Tiu universalo, kvankam malkovrita per analizo, ne havas la saman originon, kiel tiuj de la principoj aý aksiomoj.
Foje la inferenco estas nomata kompleta indukto pro la fakto, ke la rezona indukto havas karakterizon de nekompleta indukto.
22. Aristotelo (384-322 a. K.) estis, - kiel jam direite, - la unua, kiu vaste studis la implicitan karakterizon de aksiomoj aý principoj. Li montras, ke ili ne povas esti pruvataj per la demonstro; tamen, ke ili povas esti pruvataj per la refuto, montrante analize, ke oni ne povas akcepti la kontraýon.
Tiu pruvo de la principoj fariøas per la dialektika metodo, kaj konsistas en la montrado de la terminoj en si mem kiel akcepteblaj, æar la kontraýo neeblas (Postaj analitikoj I, 2. 72a 15; Metafiziko IV, 3. 1005a 20 k.s.).
Tomaso el Akvino (1225-1274) faris klaran mencion al la pruvmaniero de la aksiomoj pere de la rekta konado de la terminoj, kiel distinga maniero de tiu de la rezona demonstro; li mencias ankaý la ekzemplon, per kiu oni perceptas, ke la tutažo estas pli granda ol æiu parto, per komparoj de konataj terminoj, sen neceso de komparo de tiuj terminoj kun iu meza termino.
"La senperaj principoj ne estas konataj per iu meza termino, sed pere de la konado de iliaj propraj terminoj. Donite ke oni sciu, kiel donitažo, kio estas la tutažo, kaj kio estas la parto, oni rekonas ke la tutažo estas pli granda ol la parto, æar en æiu tiaspeca propozicio la predikato estas entenata en la nocio de subjekto" (Pri la unuaj postanalitikoj, Lekcio 5).
23. Estas tiuj, ordinare empiriistoj, kiuj, neakceptante la pruvon de la aksiomoj per la rekta kompreno de la terminoj, konsideras ilin kiel rezulton de la indukta rezono, do per øeneraligo.
Tiu-kaze ili estus kiel la postulatoj. Ili aperus komence kiel hipotezo, kaj poste ili estus konfirmataj per novaj okazintažoj. Tiu plicertigo povas kreski, se ne aperas faktoj en la kontraýo.
Kiel konate, la indukto neniam atingas definitivan certecon. Pro tiu manko de gnozeologia valoro, la aksiomoj ne estus tiel signifaj, kiel ili estas en la antaýaj prezentataj opinioj. Ili havas tiam nur formalisman valoron. Efektive, kiu ne akceptas la pruvon de la aksiomoj per la rekta kompreno de la terminoj, tiu nur povas kompreni ilin formalisme.
Francisko Bacon (1561-1626 ) konsideris la aksiomojn kiel estante senïanøaj, sed konataj per la indukta demonstro (Nova Organo, 19).
Johano Locke (1637-1704) pruvis la aksiomojn per la eksperimento (Eseo,IV, 7, 3 ks.).
Sammaniere akceptis la aksiomojn kiel eksperimentajn konojn, kiel induktajn øeneralažojn la pozitivisto Stuart Mill (Logiko II, 5, § b) (1806-1873).
La moderna neopozitivismo ankaý ne akceptas la aksiomojn nur per la kompreno de iliaj terminoj. Tamen ili estas akcepteblaj kiel konvencio, do kiel hipotezoj aý postulatoj. Sed æiu sistemo de aksiomoj devas esti almenaý kohera, tio estas ne kontraýdira rilate aksiomojn inter si. Evidente restas do ankoraý kondiæoj ne koheraj kun la pozitivismo mem.
La matematika formalismo rilate la aksiomojn estis disvolvata de Gottlob Frege (1848-1925), Giuseppe Peano (1858-1932), David Hilbert (1862-1943), Bertrand Russell (1872-1970) kaj aliaj.
24. Konklude, klaras ke la analiza metodo de juøado, kun elstaro de la principoj aý aksiomoj, respondecas por granda parto de la sistema kono. Nun restas esplori unu post alia kaj sisteme æiujn principojn aý aksiomoj.
Pro la granda nombro da principoj (vd 6645), aý aksiomoj (vd), gravas la sistema klasifikado, pro tio ke ili dependas sisteme unuj de la aliaj
El la plej øeneralaj principoj aý aksiomoj deriviøas sisteme malpli øeneralaj tiuspecaj analizaj asertoj. Iom post iom ili trairas æiujn sciencojn, kiel granda retaro.
E. Pauli.
JUÛO DE GUSTO.
3521.A: judgment of taste. F: Jugement du gout. G: Geschmaks Urteil; Geschmackssin. H: juizio de gusto. I: giudizio di gusto. P: juízo de gosto. R:
1. Juøo de gusto rilatas ao sento pri belo kaj similaj (vd 2554). Ne estas pri la gusto kiel senso, sed pri la gusto signifanta mensan eldiron pri la estetika reago antaý la belo. La afero ne direblas nur gusto, sed juøo de gusto.
2. Kiam temas pri pri juøo de gusto okazas malkonsento inter filozofoj.
Por unuj ne okazas æi tie aparta fakulto, æar juøo de gusto okazas enkadre de la intelekto, kiel kapabla percepti la perfektecon. Tiukaze, juøo de gusto estas unu el la specoj de juøo de valoro (vd 3523).
Jen la tradicia interpreto pri la juøo de gusto. Aparte avertis pri tio Leibniz (1646-1716) kaj Alexander Baumgarten (1714-1762), kiuj pli vaste esploris la temon. Kiel sciate, Baumgarten kreis la nomon Estetiko (vd) kaj verkis faman libron Aesthetica, 2 vol., 1750-1758).
Por aliaj, ekde Edmund Burke (1729-1797) kaj Emanuel Kant (1724-1804), juøo de gusto estas kreo de specifa fakulto. En tiu kunteksto gusto estas difinita kiel fakulto juøi intuicie pri la estetikaj valoroj. Kompreneble, tiu difino nur pravas en la kunteksto enkondukata de Burke kaj Kant.
Tamen, se oni diras ke gusto estas kapablo juøi pri estetikaj valoroj, la difino estas akceptebla, æar øi nur diras tion, kio estas juøata, kaj ne difinas la kapablon mem. Tiu kapablo povas esti, jen per la tradicia formo, jen per la nova formo.
E. Pauli.
JUÛO DE LA HISTORIO.
3522.
1. Objektiva juøo pri ampleksaj okazintažoj, precipe la sociaj, okazas ofte nur post jaroj, foje post pluraj generacioj.
Ekzemple, konfliktoj de rasoj povas enhavi motivojn ambaýflanke, kaj kiuj devas esti taksataj laý internaj valoroj. Same, politikaj kaj religiaj ideologioj povas apologie malhelpi la efektivan juøon de la historio, kaj kiu tamen devas esti la celo.
2. La pliforta kiel verkanto de la historio. Kompreneble, okaze de konflitktoj inter grupoj, la venkanto pli facile kapablas verki la historion. Foje restas kelkaj el la venkintoj, kaj oni trafe diras, ke tiuj restis por rakonti la historion.
Precipe en la praa pasinteco la historio estis farata de la venkantoj. Tion oni konstatas rekte en la verkoj de Julio Cezaro, konkerantoj de la galloj kaj de la keltoj. Same okazas en æiuj heroaj historioj fare de la grekoj, bibliaj judoj, babilonanoj, egiptanoj.
La apologetika historio oftas en æiu tempo, kaj rakontas nur tion, kio interesas al grupo, al kiu apartenas la verkisto.
3. Modernepoke la historia scienco estas praktikata de pli vasta grupo de historiistoj, kaj pro tio la okazažoj pli facile estas atingataj de la publiko kaj de la sciencistoj de historio.
Sed per novaj esploroj ankaý la historio de pli malproksima pasinteco reskribiøas, sen individuaj kaj ideologiaj interesoj.
Jen la efektiva scienca historio (vd), per la historia juøo.
E. Pauli.
JUÛO DE VALORO
. 3523.A: appreciation. F: appréciation. D: Wertschaetzung. H: apreciación. I: appreziazione. P: apreciação. R:
1. Juøoj de valoro estas, laýmaterie, aý laýenhave, tiuj, kiuj taksas, precipe rilate gradon de perfekteco, kaj pri aferoj dependaj de realažoj respektendaj, aý kiel tradicio, aý kiel arto, aý kiel sankta. Kontraste, estas la simplaj juøoj de priskribo, de informo, de klarigo, de faktoj.
Nuance, normigaj juøoj metas normojn (vd) por la agado, certamaniere ankaý celojn atingendajn, dum valoraj juøoj rekte taksas la aferojn rilate la normojn. En tute øenerala kadro, normoj povas esti arketipoj (vd).
2. Principe, juøoj de valoro estas logikaj, æar la logikeco diriøas laýforme de æiuj juøoj. Sed, - kiel ankaý okazas rilate al juøo de gusto (3520), - ne æiuj interpretas same la logikecon de la valoroj kaj koncernajn juøojn.
E. Pauli.
JUØO. Gnozeologio de la ...
3524.
1. Mensogisto atribuas predikatojn, kiuj efektive ne okazas ekster la menso, sed oni pova per esploro malkovri tion. Pli fundamente, gnozeologio esploras tion, kion efektive okazas dum oni pensas, kaj atribuas predikatojn al subjektoj.
La gnozeologia demando estas:
- æu tiu atribuo de predikato al subjekto,fare de la juøo, efektive okazas surbaze de la faktoj, tiamaniere ke la aserto pravas efektive sendepende de la menso?
- æu tiu atribuo estas nur faro de la menso, kaj ne validas efektive ekstere?
Ordinare oni ne dubas pri la efektiva atribuo de la predikato, kiam øi montriøas spontanee. Tiu spontenea kredo je la atribuo de predikato al subjekto estas tamen naiva realismo.
Se oni esploras gnozeologie la atribuon de predikato al subjekto fare de juøo, oni konstatas ke oftas nekonsciaj trompoj, sen ke tiuj iluzioj estu perceptataj ekde la unua momento. Jen averto pri la ebleco, ke æiam la atribuo de predikato al subjekto estas nur subjektiva operacio! Dum oni sonøas, la aferoj prezentiøas kun aspekto de veražoj. Cetere, nur eblas sonøi iluzie. Nur poste oni avertiøas, ke tiu fenomeno estis nur sonøo.
3. Tri estas la eblaj rezultoj pri la fundamenta gnoziologia demando:
- ideismo (vd) asertas, ke juøo estas æiam ne efektiva reala atribuo;
- realismo (vd), inverse, akceptas la efektivan atribuon de la predikato al subjekto, fare de juøo, kiel efektiva, sendepende de la meno, kaj do kiel io okazanta en la objekto montriøanta sin mem;
- skeptikismo (vd) restas, certamaniere, en la mezo, per reduktado de la demando kiel problemo sen ebleco de solvo.
Pro la malfacileco de la gnozeologia problemo, æiu el tiuj øeneralaj vidpunktoj estas pritraktata per redividitaj solvoj.
4. Enkadre de ideismo, Kant opiniis ke la konceptoj estas aprioraj formoj de la intelekto, kiu atribuas ilin al fenomenoj, kaj klasifikis ilin en 12 kategoriojn (vd).
Per tiuj aprioraj kategorioj Kant (1724-1804) asertas ke jam la konceptoj (de la unua mensa operacio) estas ne realaj.
Koncerne al juøoj (de la dua mensa operacio), ili jam operacias konceptojn sen realeco. Do, la atribuo de predikatoj al subjekgoj restas ankaý tute ideisma.
La sama senrealeco okazas enkadre de la rezonado (de la tria mensa operacio). Efektive, se la premisoj ne havas realecon, ankaý la konkludoj de argumentoj konstruataj helpe de tiuj ideismaj juøoj valoras gnozeologie nur kiel ideoj. Jen, la kantia ideismo (vd), klarigata per la aprioraj formoj de la menso.
Pluraj aliaj ideismo estis prezentataj post Kant, el kiu elstaras la monisman dialektikan ideismon de Fichte, Schelling, Hegel.
Kaj ankaý estas la ideismoj, foje nomataj fenomenismo (vd), ekde de la empiriisma vidpunkto.
5. Laý realismo eblas konstati, ke estas efektiva la atribuo de predikato al subjekto, fare de la juøo. Principe, la realo aperas en la subjekto kaj en la predikato tiamaniere, ke eblas pensi, sen ke la atribuo estu nur subjektiva faro de la menso.
Sed pluras la specoj de realismo.
Por karteziismo (vd), okazas senpera realismo nur por la pure raciaj konoj, dum por la ekstera empiria realo eblas nur la pera realismo. Ekzemple, dum mi pensas, mi scias ke mi estas reale ekzistanta. Aldone, mi pensas la enton, kaj mi povas pruvi la principon de kaýzo kaj efiko. Øis æi tie okazas la senpera realismo, æar la konataj objektoj rekte tiel prezentiøas al mia menso.
La eksteraj empiriaj fenomenoj povas esti nur fenomenoj, kaj pro tio mi ne scias, se ili estas nur tiuj fenomenoj, aý æu malantaý ili estas la realo. Tamen, per la principo de kaýzo kaj efiko eblas argumenti, ke la fenomenoj devas havi kaýzon. Jen, kiam mi povas aserti, ke ili estas kaýzataj de realaj kaýzoj. Jen kiam oni estas en la kampo de pera realismo (vd).
Kontraste, por aliaj okazas la senpera realismo en ambaý kampoj, en la pure raciaj objektoj kaj en la empiriaj objektoj.
Precipe en tiu senpera realismo disvolviøis la modera racionalismo (vd) de Aristotelo, laý kiu senso kaj penso okazas en sinsekvo sed sur la sama objekto: ekzemple, per la senso estas atingata la koloro, kaj per la penso, la enteco de tiu koloro. La origino de la penso estas en la senso, kaj nenio valora estas elpensata, sen tiu ligiteco kun la empiria objekto.
La radikala racionalismo (vd), de Platono, Aýgusteno, Kartezio elpensas la pure raciajn objektojn sendepende de la empirio. Sekve, tiu radikala racionalismo povas esti senpera realismo en unu kampo, la pure racia, kaj esti pera realismo en alia, la empiria.
La pruvo de senpera realismo en empiria kampo estas en la fenomenologia konstato, ke la empiria realo montriøas rekte; same, la senpera realismo en pure racia kampo estas denove en la fenomenologia konstato, ke la ento konata estas tiu de la empirio.
6. Por decidi inter realismo kaj ideismo, ne facilas la tasko. Efektive, la afero fariøas tre faka. Sisteme, kaj per metodika dubo, helpe de tre kritika penso, æiuj alternativoj devas esti ekzamenataj kun la koncernaj provo de pruvoj.
Æio komenciøas per la plej simpla perceptoj, - sensaj kaj mensaj, - kaj nur poste oni iras al la gnozeologia valideco de la juøo.
E. Pauli.
JUÛO. Mondfina... Lasta
... 3528.A: last jugment. F: jugement dernier. G: juengste Gericht. H: juicio final. I: giudizio finale. P: juízo final. R:
1. Ofte tradiciaj religioj kredas je plenumo de la historia tempo, kaj je kiu plenumo okazos universala juøo, fare de Dio, aý de iu elstara estulo. Tiu juøo rilatas al tendenco de la simplaj homoj koncepti Dion kiel tutpovan sinjoron farantan justecon.
Okazas ankaý la homa tendenco je kredo pri rondaj nombroj kaj al plenumitaj tempoj, sekve je jubeaj jaroj kaj al universala juøo.
2. Historie, mondfina juøo aspektas kompletigo de la doktrino pri la mondfino, aý eskatologio (vd), antaýekzistanta kredo de zoroastrismo, kaj kiu eniris la judan religion post kiam Persio konkeris babilonion (538 a.K.), Egipton kaj Mezgrandan Azion. Enkadre de la mondofino estis facile imagi ankaý la mondfinan juøon de la homoj.
Judoj je la lasta tempo de la periodo de profetoj kaj kristanoj kredis ankaý je universala releviøo el la tomboj per la reviviøo de æiuj homoj, je tempo ne konata, post kiam okazos la Mondfina juøo.
Laý la psalmisto:
"Tiam kantu æiuj arboj de la arbaro - antaý la Eternulo, æar Li venas, - Li juøos la mondon kun justeco - Kaj la popolojn kun Sia fideleco" (Ps 96,12-13).
Fama teksto de la profeto Joel pri la loko de la okazonta juøo diras:
"Mi kolektos æiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoïafat; kaj tie Mi faros super ili juøon" (Joel 3,2).
"La popoloj leviøu kaj iru en la valon de Jehoïafat; æar tie Mi sidiøos, por juøi æiujn naciojn de æiuj flankoj" (Joel 3,12).
3. Pri la loko de mondfina juøo. Hodiaý oni povus demandi, æu en Valo Jehoïafat estos sufiæa spaco por la renkontiøo de bilionoj da homoj pri kiuj certe la simplaj konoj de la profeto ne povis kalkuli. La profeto Joel eble nur sciis pri malgrandaj nacioj, konsistigataj nur de kelkaj triboj. Cetere, li certe imagis ke la mondofino estos sufiæe proksima je la tempo, por ke ne kresku tiom multe la loøantaro.
Avertas kelkaj interpretistoj, ke en hebrea lingvo Jehoïafat signifas "Dio juûas" kaj ke eblas interpreti tiun nomon simbole. Cetere, nek en la bibliaj libroj, nek en la historiaj informoj de Jozefo oni trovas iun ajn lokon kun tiu nomo.
Nur je la 3-a jc p. K. konstatiøas la aserto, ke la valo de Cedron ekvivalentas al juûloko menciita de profeto Joel.
Sed tiuj reinterpretoj ne forigas la originan imagon, ke la mondfina juøo estu en aparta loko.
Reprenis aliaj profetoj, nome Sofonias (Sof. 1, 2) kaj Zakario (Zak. 14, 15), la kredon je la mondfina juûo.
Sed la kredo fariøas pli elstara æe la kristanoj, pro la pli emfazaj avertoj de Jesuo (Mt 25, 35 ks) kaj oftaj insistoj de liaj disæiploj (Agoj 10, 42; 17, 31; 24, 25; 2 Kor 10, 5; 2 Petro 2,9; Apok. 20,12).
Jesuo imagis la mondfinan juøon kiel metadon de unuj dekstren kaj de aliaj maldekstren:
"Kiam la filo de homo venos en sia gloro, kaj æiuj anøeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj antaý li kolektiøos æiuj naciojn, kaj li apartigos; ilin unu de alia, kiel païtisto apartigas la safojn for de la kaproj; kaj li starigos la ïafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre" (Mateo 25, 31-33).
Tiel same la kristana tradicio atestas la kredon je la mondfina juøo. Hodiaý kelkaj kristanaj sektoj estas tute emfazaj pri la afero, dum aliaj preskaý forgesas la profetažon pri la "proksima fino de la; mondo" kaj pri la "mondfina juøo".
3. Islama religio, aperinta je la 7-a jarcento, ankaý kredas je la eskatologia mondfino kaj je mondfina juøo.
E. Pauli.
JUÛO. Postmorta individua
... 3430.
1. Simplaj homoj facile konceptas Dion kiel juøiston de la homaj agoj. En si mem tiu juøo ne estas erara, æar fakte Dio kapablas juøi æiumomente tion, kion faras æiu individua homo.
Sed okazus ankoraý apartan juøon je la fino de æiu individua vivo, kun puno por la malbonaj agoj, rekompenso por la bonaj.
Jen kredo kun antropomorfisma karaktero, kvankam Dio povos fari tion. Se pro tiu antropomorfisma karaktero, tiu kredo je la juøo post la morto postulas striktan pruvon.
2. La egipta religio havis difinitan kredon pri la postmorto-individua juøo, kaj kies kredo certe influas la judan kaj fine la kristanan.
3. La kristana kredo pri la postmorta individua juøo aperas klare en Epistolo de la apostolo Paýlo al la judaj komunumoj:
"Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juøo; tiel ankaý Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo" (Heb 9, 27-28).
Dieras Johano, ke Kristo estos la juøisto:
"Æar la Patro juøas neniun, sed li donis æian juøon al la Filo" (Jo 5, 22).
E. Pauli.
JUØO PSIKOLOGIE.
3531.
1. Krom la signifato, pri kiu zorgas logiko kaj gnozeologio, juøo estas ankaý io enteca, aý signifanto (vd), kaj portanta la signifaton. Tiu enteca karaktero de la juøo estas la psikologia aspekto, pri kio ankaý estas pritraktenda. Tiu psika aspekto de la juøo estas tiu fenomeno, laý kiu juøo havas komencon, intensecon, daýron, kiu fine æesas.
2. Somataj kondiæoj influas la organojn de la korpo, kiuj siavice influas la psikan; kapablon de la juøa operaciado. Efektive, okazas diferenco inter la psika kapablo de infanoj, de plenaøuloj kaj de maljunuloj.
Geriatrio esploris kiel konservi la cerbon, por ke okaze de la maljuneco ne malkresku la kapablon lerte pensi.
Estis konstatita, ke homoj kiuj normale multe elpensas, filozofie, science, arte, teknike konservas pli da tempo la psikan kapablon en tiuj kampoj.
Same, kelkaj drogoj, ekzemple gingko biloba, konservas la cerbon.
E. Pauli.