JUØO. Sintezaj metodoj de...
3532.
1. Enkonduko. Metodo estas la maniero pensi, agi, fari, sen rekta atento al la enhavo mem. Do, nur pri la maniero operacii.
Nun la afero estas pri la maniero pensi, sed laý la logika vidpunkto, kaj ne laý la gnozeologia kaj psikologia intereso.
Sed logiko divideblas en specifajn logikojn, laý la tri mensaj operacioj - de konceptado, de juøado, de rezonado, kaj ni restos nur en la kampo de juøado.
Ankoraý pli specife pri la metodo de juøado, kaj do pri la maniero operacii al tiu juøado.
Koncerne al juøa metodo, øi okazas, kiam oni komparas la terminojn de la propozicio. Tiu juøa metodo konsistas do en la komparmanieroj de la terminoj, kiuj fundamente estas du, - subjekto kaj predikato. Du estas en tiu mensa operacio la metodoj, - la analiza juøa metodo (vd 3526) kaj la sinteza juøa metodo, pri kiu nun estas la temo.
Kvankam la metodo konsistas nur en la manieron operacii, oni tamen invadas la aliajn temojn, por montri æie ajn, kiel tie funkcias tiun manieron de operacio.
2. Sinteza juøo konsistas en la almeto de predikato al iu subjekto kiel tute nova eltrovo, kiu antaýe ne estis konstatinta en la menciita subjekto. Tiu novažo ne estas konata per analizo de la enhavo, sed nur per sintezo, foje kiel fakto okazinta, foje per demonstra rezono.
Ekzemple, per fakto okazinta: se iu konas, kio estas pordo, li ne sukcesas per analizo scii, æu øi estas blanka aý verda; nur per rekta konstato li povas aserti, æu øi estas tia aý tia.
Ekzemple, per demonstra rezono:
- se individuo A egalas al individuo B,
- kaj se individuo B egalas al individuo C
- rezultas ke individua A egalas al individuo C.
De kie venas tiu sinteza novažo? Jen gnozeologia demando, pri kiu ne temas la logiko, nek la metodiko plej detala, æar nun la afero estas pritraktata nur formalisme.
3. La terminaro pri la sintezaj juøoj prezentas nomojn, kiujn oni ekzamenu.
Intuicio (vd) estas senpera kono, kiel la sensažo kaj la unuaj konceptoj; tiuj samtempe estas partoj de la unuaj sintezaj juøoj (vd. == n. 87). Nun la intereso estas pri tiuj juøoj de la intuicio.
Fenomeno (vd) signifas precipe la simplan nocion de la menso kaj la empirian sensan percepton.
Kiel senpera kono, fenomenoj estas ankaý la juøaj perceptoj, kiam ili estas en siaj unuaj momentoj. En tiu senco la afero estas komprenata en la fenomenologia metodo (vd), æar la juøa percepto okazas kiel unua konstato de la konscio - mi pensas, do mi ekzistas.
Sed kiel oni vidos en la fenomenologia metodo, tiu æi estas kutime dirata nur pri la esploro de la fenomenoj de racia percepto, ne pri la esploro de la fenomenoj de empiria sensa percepto. Do okazas fenomeno en strikta senco, la racia, kaj fenomeno en vasta senco.
Privivado (vd), kiel la intuicio, havas ankaý la juøan flankon, æar æiu unua koncepto estas samtempe en la kadro de aserto, aý juøo.
Eklumigo (vd), kiel senpera spirita informo, havas ankaý karakteron de koncepta bildo asertata pri io; nun la afero pri la lumigo interesas la diskutadon pro tiu aspekto de juøo.
Empirio (vd) signifas la sperton pere de la sensoj; sed oni ankaý nomas empirion la unuan mensan informon pri tiuj sensaj informoj. Tiu racia empirio havas formon de koncepto; sed tiu koncepto funkcias ene de iu juøo, kiu do estas empiria juøo. Fine, la karakterizo de tiu empiria juøo estas sinteza.
Ekzemple, la bluo de la pordo atingas nin unue kiel sensa empirio; poste øi fariøas ankaý empiria koncepto, kaj predikatiøas pri la pordo per empiria sinteza sintezo.
Okazas tiu sinsekvo:
- unue oni sentas la bluon,
- poste oni konceptas la bluon,
- fine oni atribuas per juøo la sentitan kaj konceptitan bluon al la pordo.
Sintezo estas karakteriza nomo, por signifi la atribuon de predikato al subjekto.
Tiu nomo sintezo estas uzata ankaý en la unua kaj tria operacio, do ne nur en la dua. Sed enkadre de la koncepto; (unua mensa operacio) oni preferas la vorton kunmeto (vd), anstataý sintezo. Same, enkadre de la rezono, anstataý uzi la esprimon sinteza rezono, estas prefere diri nur silogismo, dedukto, demonstro, argumento.
Æiu juøo estas sinteza en tiu senco, ke æiu juøo asertas ion pri io. Sed, la metodoj povas esti sintezaj kaj analizaj en la senco laý kiu oni povas analizi la sintezan juøon.
La rezulto de la analizo aplikita al sinteza juøo kreas novan juøon; tiu nova; juøo, kiel æiu juøo, asertas la novan predikaton (analize malkovrita) per sintezo (aserto de la predikato al subjekto).
4. Specoj de sintezaj metodoj de juøo. Kiel antaýsupozo, oni rimarku, ke sinteza metodo de juøo jam estas speco de metodo, kontraste al analiza metodo, kaj ke ambaý estas dirataj laýforme. Nun la afero daýras per redivido.
La sintezo okazanta en la juøoj varias, per du gravaj vidpunktoj:
- laý la speco de konstato, jen empiria, jen pure racia;
- laý la speco de sintezigitaj konceptoj, per kiu la juøo jen atribuas al subjekto analogajn konceptojn, jen univokajn konceptojn.
5. Laý la speco de konstato de la sintezo, okazas la gravega gnozeologia divido de la juøoj en empiriajn juøojn kaj pure raciajn juøojn, per kiuj oni distingas la empiriajn sciencojn kaj la raciajn sciencojn (filozofiajn).
Enkadre de la speco de konstato kaj koncernaj manieroj de operacio okazas:
- sinteza empiria metodo de juøo;
- sinteza pure racia metodo de juøo.
Pri tiuj du subdividoj estos la sekvantaj paragrafoj.
Aldone, oni ekzamenos ankaý la juøajn sintezojn rilate la diversecon okazintan pro la analogeco kaj univokeco.
La distingo inter empiriaj juøoj kaj pure raciaj juøoj baziøas sur la grada distingo inter ekzisto kaj esenco. La empiria konstato responde diras, ke la afero okazas kiel io, kiu fakte ekzistas; la pure racia konstato elstarigas, ke la afero okazas kiel io, kiu estas tia. Tiu esti tia (aý, esti tia esenco) signifas la manieron de la ekzisto, ne rekte la ekziston mem.
Konkrete, la du specoj de juøoj asertas pri la sama donitažo, sed laý malsamaj flankoj. Oportune, oni avertos, ke la fenomenologia metodo, kiel foje praktikata, forigas la ekziston (reduktado de la ekzisto), kaj ke en tio estas la diferenco inter la empiriaj sciencoj kaj la filozofiaj sciencoj.
La ontologiaj ju oj estas æiam øeneralaj tiasence, ke æio estu ento kaj ke oni povu koncepti nenion, krom per la verbo esti.
Tiu ento estas simpla donitažo, do sinteza juøo. Same okazas kun la abstraktaj partoj, - esenco, ekzisto, ažo, io, vero, bono, belo, - kiuj direblas per sintezaj juøoj pri la ento.Tre vaste, ontologio temas pri tiuj fenomenologiaj nocioj, por nur poste eniri analize en la internon de ili, tio estas en la implicažojn, la aksiomojn.
I Metodo de juøa sintezo per empiria percepto, de la pozitivaj sciencoj.
6. La plej simplaj empiriaj konstatoj estas pri kvalito, ekzemple, koloro (ruøa, verda ktp), sono (laýta, mallaýta ktp), odoro (bona, malbona odoro ktp), gusto (dolæa, amara ktp), tuïažoj (varmo, malvarmo ktp), komunaj sensažoj al æiuj sensoj (grandeco, figuro ktp).
Tiuj simplaj empiriaj konstatoj povas esti sensažoj kaj ankaý paralele ili povas esti konceptoj, kaj tiuj konceptoj atribuataj unu de aliaj per juøo. Pro tiu mensaj operacioj, ili povas esti ekzamenataj de la scienco kaj de la filozofio.
La juøa formo estas: Tio estas koloro... Tio estas sono... Tio estas odoro... ktp. Jen sintezaj juøoj.
7. La plej ampleksaj empiriaj konstatoj estas eksteraj interrilatoj. Ekzemple, oni vidas, ke unu objekto estas pli granda ol la alia; aý, ke unu estas movata de alia. Ekzemplo de empiria mensa konstato ofte menciita estas la aserto: varmo dilatas la korpojn.
Tiuj eksteraj interrilatoj estas unue empirie konstatataj de la sensoj. Kvankam empirie konstateblaj de la sensoj, ili estas adekvate konataj nur de la mensaj operacioj.
8. Por ke la aserto pri la eksteraj interrilatoj eblu, necesas ke okazu du empiriaj sensaj konstatoj. Ekzemple, la unua pri la varmo, la dua pri la dilatiøo de varmigita objekto.
La menso ankaý faras du konceptojn aparte pri la varmo kaj pri la pligrandigita varmigita objekto. Poste, la menso komparas tiujn du empiriajn konstatojn, kaj øi perceptas la interrilaton, kiu estas fine asertata kiel io tute nova.
Sed la terminoj restas ankoraý empiriaj æiuflanke: la varmo kaj la pligrandigo, ambaý perceptataj de la menso en la sensažo.
Malsame, la pure raciaj sintezaj juøoj povas deiri de unu el tiuj terminoj, sed fine ili faras aserton, en kiu estas almenaý unuflanke neempiria termino.
9. Koncerne la plej simplajn empiriajn konstatojn pri la kvalitoj kaj similažoj oni estu atenta pri la formo, aý maniero, laý kiu la juøo fariøas. Æiu juøo havas logikan subjekton (distinga de la psika subjekto). La objekto konata dividiøas en du flankojn: logikan subjekton kaj logikan predikaton.
En tiu komenco de æiu kono per la empiria juøo pri la empiriažoj, oni povas simple diri:
tio (logika subjekto) estas tio (logika predikato).
Ekzemple: tio estas varmo.
Tiu tio estas kiel preskaý vakua subjekto, al kiu atribuiøas iu predikato; tiu subjekto ekzistas per tiu predikato, kvazaý øi estus øia difino.
Postaj juøoj metas pli da kvalitoj, propražoj, diferencoj, æiuspecaj determinoj sur tiu subjekto, kies komenco estus preskaý vakua punkto, kiel la centro-punkto de iu cirklo.
Kreskas la asertoj pri iu objekto per transformo de la predikato en parton de la subjekto. En la frazo la sintezaj predikatoj ïanøas sian pozicion, per la metado de ili en la alian flankon, æe la subjekto, laý tiu maniero:
- tio estas pordo;
- tiu pordo estas blanka;
- tiu blanka pordo estas fermita;
- tiu blanka fermita pordo estas ïlosita...
10. La empiriaj juøoj (æiam sintezaj) estas analizeblaj per la indukta rezono (æiam analiza); jen nova rezulto, kiun oni devas atenti, por distingi inter ili du fazojn de la empiria scienco, - unu fazo kiel juøa operacio, alia kiel rezona operacio.
Se multfoje oni empirie perceptas, ke la varmo dilatas la korpojn, la analizo povas distingi en æiu empiria konstato du elementojn:
- la individuecon de æiu fenomeno,
- kaj la øeneralan leøon (aý naturon).
Tiu øenerala leøo, atingata analize per la indukta rezono, estas la novažo de la analizo, per kiu la indukta rezono konkludas:
-æiam la varmo grandigas la korpojn.
Tiu æiam distingiøas de la individuaj konstatoj; øi estas rezona informo, distinga de la simpla sinteza juøo de la empiria konstato.
Sisteme, tamen, nun oni zorgas nur pri la sinteza empiria juøo, ne pri la indukta rezona rezulto.
Metodike, do, la racia empirieco komenciøas per la sintezaj juøoj. La analizo, kvankam tre grava en empiriaj sciencoj, estas dependa de tiu sintezo.
11. Kia estus la metodiko de la empiriaj juøoj? Antaý æio la empiriaj juøoj estas kiel æiuj juøoj: ili operacias per komparo de terminoj. Do, la metodiko de la empiriaj juøoj okupiøas antaý æio pri la komparmaniero. Tiu komparmaniero de la empiriaj juøoj estas per sintezo; nur poste eblas fari la analizon de la juøo; sed tiu estas alia afero, kun alia metodo.
Oni atentu do al primitiva fazo de la juøa komparo, nur enkadre de la sinteza operacio.
Unue, oni konsideru æiujn terminojn aparte; tio estas nur kiel konceptoj pri la sensaj konstatoj. Ni konceptu bone antaý ol kompari; oni vidu kaj konceptu pri tiu vidado; ni aýdu kaj konceptu pri tiu aýdado, ktp.
Due, oni komparu la terminojn kaj konstatu la sintezon.
Trie, oni ekzamenu kritike iujn ancojn, por ke nia konstato estu bona, per klara kaj distinga evidenteco. Ankaý kiam oni havas ekde la komenco tiun evidentecon kaj sekve certecon, oni tamen ekzamenu kritike æion por trovi emfazajn motivojn.
Kvare, oni faru la aserton kaj ekzamenu e la precizecon de tiu aserto.
En tiu sekvo de fazoj de la juøa metodiko oni elstarigu la æefajn karakterizojn de la empiriaj juøoj: la konceptoj estas unuarange pri empiriaj kvalitoj (vd 5) kaj pri eksteraj rilatoj inter la sensažoj (vd 6).
Krom la specifaj mensaj aspektoj de la empiriaj sintezaj metodoj de juøo estas la plibonigoj per la aldonaj administraj metodoj de ago kaj teknikaj metodoj de faro (vd). Tiu-rilate, oni elstarigu precipe la metodojn de simpla observo kaj æefe de laboratorio (vd) kun la tekniko de montražeto (vd).
12. Introspekto kaj objektiva observo. Neempiriaj fenomenoj povas havi empiriajn efikojn kaj esti studataj malrekte per tiuj lastaj. Tio okazas precipe koncerne psikologiajn kaj sociajn fenomenojn konatajn adekvate nur per simpla introspekto (vd).
Per la empiriaj efikoj, tiuj neempiriaj fenomenoj restas esploreblaj per objektiva observo (vd). Jen nova kampo por la metodiko de la empiriaj juøoj.
La introspekta observo fariøas objektiva nur per la informoj, kiujn la subjektoj prezentas ordinare per vortoj. Pro tio, la objektiva observo de la psikologiaj fenomenoj ne havas sencon per si mem. Tiu fenomeno eksplikiøas nur, se oni jam perceptis øin unufoje introspekte, kaj do per iu interna kompetenteco. Tiu interna kompetentenco gvidas la tutan metodikan procezon.
La izola uzo de tiu metodo metodo de objektiva observo havas kiel rezulton la psikologion de la sinteno (behavior) de John Watson (1878-1958). Nur per si mem, tiu psikologio restas sensenca, pro manko de la interna kompetenteco.
Aliflanke, la objektiva observo estas pli sendependa de la subjektiveco kaj pritraktebla per la rigoreco de la empiriaj sciencoj.
La arto-esprimoj, inkluzive la lingvo-esprimo, dependas de la ne-empiria kompreno de la signifo. Tiu signifo estas rekte atingebla de la filozofio pri arto, inkluzive de la filozofio pri lingvo.
Sed la empiria scienco pri arto, inkluzive la lingvistiko, kiuj estas empiriaj, dependas de introspekto kaj de empiriaj efikoj rezultantaj de la psikologiaj aferoj, æar la signifo en si mem ne estas empiria afero. Bestoj ne komprenas la arton.
Same okazas, kiam arto estas uzata kiel komunikado. Homoj malrekte perceptas kiam la komunikado okazas, per la rezultoj. Ekzemple, se iu diras vorton, kaj la alia adekvate reagas, tio pruvas, ke tiu alia komprenis.
II - Metodo de juøa sintezo per pure racia percepto, de la filozofiaj sciencoj.
13. Sintezaj juøoj tute raciaj estas tiuj havantaj almenaý unu el la terminoj (subjekto, aý predikato) kun karaktero ne empiria. Tiuj tute raciaj juøoj klare diferencas de la sintezaj empiriaj juøoj.
Unuj ne estas kontraýaj de aliaj, sed iliaj enhavoj estas specife diferencaj. Sekve la koncerna metodo de la juøa sintezo per pure racia percepto iras tra aliaj vojoj. La komparmanieroj de la terminoj prezentiøas malfacilaj.
Por adekvate pritrakti la metodon de la sintezaj juøoj de pure racia percepto oni atentu la precizan difinon de tiuj pure raciaj sintezaj juøoj (vd 14).
La sintezaj juøoj tute raciaj devas esti ankaý distingataj de aliaj tute raciaj juøoj, kiuj tamen ne estas sintezaj, sed analizaj, kiel ekzemple la aksiomoj (aý principoj).
Samtempe, oni distingu inter simple sintezaj juøoj, pri kiuj oni pritraktas nun per la nomo fenomenogio (vd 17) kaj la sintezaj juøoj de la dedukta rezono (de la 3-a mensa operacio), kiuj dependas samtempe de aksiomo.
Kiam la sinteza juøo per pure racia percepto estas tute izolita, tiam komenciøas la interna metodika pritrakto de øi tiamaniere, ke oni vojiru de unu elemento de la sistemo al alia.
Neniu forgesu, ke metodo estas vojirado. Nun, estas necese determini la elementojn en efektiva sekvo, unu post alia. Sed tiu tria tasko ne prezentiøas klare laý la vidpunkto de la metodiko. Estas demandoj pri la objektiveco kaj subjektiveco, inter kono de la esenco kaj de la ekzisto, inter metafizikaj nocioj kaj malpli øeneralaj nocioj.
Pro tiuj malfacilažoj de enhavo gravas tiu metodo de la sintezaj juøoj pure raciaj. Eæ la nomo fenomenologio, por signifi tute racian metodon de la sintezaj juøoj senpere evidentaj, estas ne klara. La metodiko de la sintezaj juøoj tute raciaj estas æefe pri la komparmanieroj de la terminoj. Tamen, la okupiøo pri la enhavo mem konsistigas la plimulton de la ekspono.
La graveco de la fenomenologio, - kvankam ïajne facila, æar øi temas pri la plej simplaj elementoj de la donitažoj, - devas esti elstarigata. Komenci bone estas la plej necesa afero; foje la sekvo iras kohere, sed en falsa direkto, æar ekde la komenco la konstatoj estis fuïaj. Jen kial la homoj tiel ofte diferenciøas pri siaj opinioj en filozofio, religio, politiko, kutimoj, arto.
En filozofio la komencaj aferoj ne estas tiel klaraj, kiel en empiriaj sciencoj. Øi komenciøas per ekzameno de la konscio. Tuj prezentiøas la komplekseco, æar nia menso operacias per du atentoj - la unua, aý rekta atento, kaj la dua, aý malrekta atento aý konscio.
Dum okazas la konscio pri io, oni konstatas, ke la rekta atento iras en la direkton de la konceptata objekto (pri kio okazas bildo aý koncepto); kaj ke per la malrekta atento oni juøas pri io. Tiu juøo okazas per la komparo inter du terminoj, - subjekto kaj objekto. Ekzemple, tio (logika subjekto) estas tio (la koncepto, logika objekto).
Sekve de tio (jen alia komplekseco) la ento en rekta atento estas koncepto kaj en malrekta atento øi estas juøo (per la verbo esti).
La komplekseco okazas ankaý rilate la subjekton, æar estas du la subjektoj:
- psika subjekto (mia mio, kiu havas la konon),
- kaj logika subjekto (pri kiu fariøas la aserto).
Pri tiuj kompleksaj aferoj de la konscio devas diskuti la fenomenologiisto, por determini kun precizeco ekde la komenco æiujn aferojn, kaj kiuj en tiu momento aperas en formo de sinteza juøo.
14. Difino de la pure raciaj sintezaj juøoj. Nun la afero estas pri la sintezaj juøoj; sed kiam oni difinas la puran raciecon, samtempe tio validas por la analizaj pure raciaj juøoj. Ankoraý, kiam la fenomenologio difinas sian puran raciecan objekton, tiu tasko estas afero de antaýkondiæo, do io pli øenerala.
Kvankam kelkaj komencas studi la metodon de la pure raciaj sintezaj juøoj per la tuja ekzameno de la fenomenologio, aý priskribo pri la pura racieco de la fenomeno (en faka senco), kion ili tiam faras, - tio estas afero pli øenerala. Oni preferu pritrakti tiun pli øeneralan aferon tute aparte kaj jam je la komenco. Tiucele, oni difinu do ekde nun la pure raciajn sintezajn juøojn.
Nur poste, oni dividu:
- en metodikon de la senpere evidentaj juøoj (aý en fenomenologion),
- kaj en metodikon de la implice evidentaj juøoj (aý en aksiomikon) kaj de la virtuale evidentaj juøoj (aý en rezonan deduktan metodikon).
La distingo inter esenco kaj ekzisto estas la fina motivo de la divido de la juøoj en empiriajn kaj pure raciajn. Sed tiun bazon oni ne komprenas tuj. Pro tio oni komencu per la averto, ke kelkaj asertoj ïajnas tute raciaj, æar oni ne povas testi ilin per la empiria konstato.
Per komparo de konceptoj nia menso perceptas elementojn raciajn. Tiuj raciaj elementoj nek estas perceptataj de la sensoj, nek estas la juøoj de la menso pri la empirio kiel en la empiriaj sciencoj. La raciaj elementoj estas nur raciaj kaj estas specifaj objektoj de la filozofio.
La gnozeologia demando estas, - æu tiuj raciaj objektoj ekzistas?
Kompreneble, gnozeologio devas pruvi tiujn rajn objektojn, same kiel øi devas pruvi, ke ekzistas empiriaj objektoj. Efektive, nur la metafiziko devas pruvi sian objekton, - la enton; gnozeologio estas metafiziko de la kono, per kiu estas ekzamenata la ekzisto de la objekto konata.
Metodiko, - kiel parto de formala scienco, la logiko -, ne inkluzivas tiun taskon pri sia mema objekto. Tiu pruvo pri sia mema objekto, inkluzive pri la empiria nocio kaj pri la racia nocio, estas temo de la gnozeologio (parto de la metafiziko). Nun la afero estas formale pri la metodo; oni jam pritrakti tiurilate la metodon en empiria objekto, kaj restas pri la metodo en racia objekto.
Kompare kun la sensažoj kaj kun la empiriaj juøoj, la pure raciaj asertoj estas nomataj internaj al la menso. Sed tiu dirmaniero "internaj" estas imaga, æar oni konceptas la sensažojn kiel situantaj en la spaco: priskribe, la empiriažoj restas do kiel ekstera naturo kaj la raciažoj kiel interna naturo. Tamen ambaý specoj de konataj objektoj okazas en la sama loko de nia menso.
Plibonaj esprimmanieroj estas: raciaj konceptoj kaj raciaj juøoj. Aý ne sensaj konoj, aý ne empiriaj konoj, aý simple filozofiaj konoj.
Kio estas pli karakteriza de iu pure racia juøo? Tiu demando inkluzivas la karakterizizon ankaý de la empiria juøo. Iu povas konstati, ke estas tiuj du specoj de juøoj - empiriaj juøoj kaj pure raciaj juøoj. Sed tiu sama homo eble ne scias determini, kie precize estas la grada æefa diferenco.
La æefa diferenco okazas en la objekto mem, kiu estas la ekzisto en la empiriaj juøoj, kaj la esenco (aý maniero ekzisti), atingata plibone en la pure raciaj juøoj.
La sinteza empiria juøo preskaý nur konstatas, ke la fenomeno ekzistas, tio estas, ke la fenomeno okazas; tiu sinteza empiria juøo malmulte komprenas pri la esenco de tiu fenomeno.
La sinteza pure racia juøo, - kiel jam avertite, - ne okupiøas æefe pri la ekzisto; tiu ekzisto estas malmulte konsiderata (tio fariøas per la eidetika reduktado de la ekzisto); sed øi okupiøas pri la esenco, do pli pri tio, kio la fenomeno estas (vd. n. 142).
Oni klarigu tion, avertante tion, ke koni fariøas per bildiga simileco kaj konstato de tiu simileco. Nu, simileco estas en la kampo de la esenco (maniero de la ekzisto) kaj la konstato estas en la kampo mem de la ekzisto.
Cetere, la kampo de la esenco multe pli vastiøas. Do, la konstato okazas en ambaý konoj, sed la empiria kono preskaý nur reduktiøas al konstato. En la racia kono ankaý okazas la konstato, sed tre avantaøas la kampo de la esenco (tio estas, de la maniero de ekzisto).
La raciaj konoj okazas en la tri mensaj operacioj. Estas ja raciaj konceptoj, raciaj juøoj, raciaj rezonoj. Tiuj raciaj konoj povas esti sintezaj aý analizaj, sed nun oni pritraktas nur la sintezajn.
Jen specife raciaj konceptoj: ento, esenco, substanco, vero. Tiuj konceptoj ne apartenas al la empiria nivelo; ili ne estas konstateblaj rekte per iu ajn senso.
Kelkaj konceptoj rilatas la ekziston, sed tamen estas prezentitaj racie. Tiu estas la koncepto de ekzisto, kiam øi estas rigardata kiel parton de la ento kune kun la esenco. Valoro estas racia koncepto, kvankam øi rilatas al ekzisto. La koncepto de bono same estas racia, kvankam ankaý dependa de valoro kaj ekzisto.
Okazas juøoj pure raciaj, kiam oni prenas raciajn konceptojn por aserti ilin pri iu ajn subjekto.
Jen ekzemploj de sintezaj juøoj, sed raciaj juøoj: tio estas ento; tio ekzistas; tio estas esenco; tio estas substanco; tio estas valoro; tiu esto ekzistas; tiu ekzistanta ento estas valora.
Ekzemploj de analizaj juøoj, sed raciaj juøoj: kio ekzistas, dum øi ekzistas, ne estas neekzistanta; tio kio estas, dum øi estas, ne povas neesti.
15. La multobleco de la sintezaj juøoj tute raciaj postulas, ke oni ordigu ilin, kaj pritraktu ilin metode. Per tiuj diferencoj, la sintezaj tute raciaj juøoj povas aparteni al diversaj filozofiaj sciencoj.
La logika subjekto de tute racia juøo povas tamen esti empiria, kondiæe, ke almenaý la predikato estu koncepto tute racia. Ekzemple, tiu vidažo estas iu esto; tiu pordo estas iu ento; tiu ago estas bona kaj valora; tiu ïtono estas substanco; tiu koloro estas akcidenco (de iu substanco).
Jen asertoj, kiuj ne estas konstateblaj empirie; ili estas specife filozofiaj, kvankam la subjekto per si mem estas empiria. Per tiuj ekzemploj oni povas ankaý konstati, ke la materia studobjekto de la filozofiaj sciencoj kaj de la pozitivaj sciencoj povas esti la sama tiamaniere, ke nur la vidpunktoj diferencas kaj estas prezentataj per la predikato.
Kiam ankaý la subjekto estas tute racia, la asertoj fariøas ankoraý pli filozofiaj. Ekzemple, la ento dividiøas en esencon kaj ekziston; en potencialon kaj aktualon; en substancon kaj akcidencon. Aý, la ento estas io; æio estas io, kio ekzistas iamaniere; la ento estas bona, valora, vera, unueca, individua.
Kelkaj neaj raciaj juøoj estas æiam analizaj. Tiuj juøoj diras, ke la ento ne unuiøas kun sia kontraýo; aý, ke la esenco elpelas la alian esencon (la alian ekzisto-manieron).
Tiuj neaj juøoj estas analizaj, æar ili dependas de la antaýaj, kies analizo ili estas. Ekzemple, la ento ne inkluzivas sian kontraýon; aý, la ento ne povas esti samtempe si mem, kaj sia kontraýo (principo de nekontraýdiro).
Pri tiuj analizaj juøoj (aý aksiomoj) pritraktas la analiza juøa metodo (vd 3532), kaj ili tre gravas en la tuta sistemo de la penso.
Aliaj diferencoj povas okazi en la tute racia subjekto, per kiuj distingiøas metafizikaj konceptoj kaj juøoj, kontraste al la konceptoj kaj juøoj de la naturfilozofio.
Se la konceptoj estas tute øeneralaj, la afero estas metafizika. Ekzemple, la konceptoj de ento, ekzisto, esenco, bono, vero, aktualo, potencialo estas metafizikaj, æar ili estas tute øeneralaj; sekve ili funkcias kiel subjekto de metafizikaj asertoj.
Sed se la tute raciaj konceptoj estas apartaj, kiel povas okazi kun univokaj konceptoj (distingaj de analogaj), la juøoj kun tiuj subjektoj ne estas metafizikaj, sed de aliaj filozofiaj sciencoj, kiel ekzemple de natura filozofio, de racia psikologio, socia filozofio. Ekzemple, en si mem, kvanto, spaco, tempo estas raciaj apartaj konceptoj, pri kiuj okupiøas la naturfilozofio.
La faktecaj raciaj donitažoj, distingaj de la empiriaj faktecaj donitažoj, estas tiuj filozofiaj pensoj, kiujn la racio sukcesas krei per novaj prikonsideroj. Ekzemple, la empiriaj donitažoj de koloro povas esti elpensataj kiel akcidencoj; tiu koncepto de akcidenco ne estas empiria. Tiu sama akcidenco povas esti konceptata kiel apartenanta al iu substanco; tiufoje la nova koncepto estas ankoraý pli racia kaj tute neperceptebla empirie. Tamen, paroli pri materiaj akcidencoj kaj materiaj substancoj estas prikonsideri ion faktecan, æar io ne necesa kiel okazas kun la øeneraleco de la ontologiaj donitažoj.
Pro la ekzisto de faktecaj raciaj donitažoj kaj koncernaj faktecaj raciaj juøoj okazas nova filozofia scienco, distinga de la ontologio. Sekve, la ontologio havas kiel specifan studobjekton la øeneralan enton, kaj la filozofio pri la naturo havas kiel objekton la apartajn entojn (korpo, vivo, psiko).
Foje modernaj filozofoj nomis la filozofion pri la naturo per la esprimo speciala metafiziko. Fakte ekzistas speciala metafiziko, kaj kiu atingas la apartajn entojn sub la vidpunkto de la øenerala ento.
Sed la filozofio pri la naturo havas propran studobjekton, rezultintan de la forma abstraktado. Tiu forma objekto estas korpo. Jen nefacila difino, pri kiu temas la fako pri sciencoj.
La fina rezulto estas, ke la metodiko rilatiøinta al tute raciaj juøoj devas esti atenta pri tiuj diferencoj.
16. Tre gravas determini la gnozeologian valoron de la tute raciaj juøoj. Sed tio nur malrekte influas la metodikon, æar la vidpunkto estas alia. La metodiko konsideras nur la manieron, per kiu la elementoj sekvas unu la alian kiel la fluo de elementoj en iu ajn formala sistemo.
En la kampo de fenomenoj (kiel en fenomenologio) la formaleco de la sistemo prezentiøas pli facile perceptebla, æar æio estas senpere videbla, per la rekta evidenteco.
Tamen, decidi pri la gnozeologia valoro de tiuj samaj elementoj ne estas tiel facile. Ekde la unua momento kelkaj estas realistaj, kelkaj aliaj estas ideistaj; fine, estas la empiriistoj, kiuj simple konsideras æiujn tiujn tute raciajn nociojn asertatajn kiel sensencajn, sen ebleco signifi ion seriozan en la kampo de la efektiva realo, sendependa de la menso.
Por la aristotela raciisma filozofio la tute raciaj nocioj estas valoraj kondiæe, ke ili rilatu al la empiria sperto, kies abstražo ili estas. Nocioj sen tiu rilato kun la empirio ne estas gnozeologie valoraj.
Do, la aristotela filozofio, kvankam favora al la raciismo, tio estas favora al tute raciaj juøoj, estas modera tiu-rilate. Neniu metafizika kono, kies origino ne estas en empiria donitažo, valoras gnozeologie. Tiel same, neniuj aliaj filozofiaj konoj, kiel tiuj de la naturfilozofio, de la psikologia filozofia kaj de la socia filozofia estas gnozeologie valoraj, se ili ne havas la radikojn en iu empiria sperto.
Empiria kono kaj racia kono estas nur du tavoloj de la sama fundamenta operacio de kono, kiu nur dividiøas per la kapablo de abstraktado. Do, la sekvo en la disvolviøo de filozofio laý Aristotelo ne okazas sen tiu antaýsupozo de iu empiria donitažo. Malrekte, æio æi tio influas la metodikon, æar la operacimanieroj direktiøas aý orientiøas laý la elektita enhavsistemo.
Sed, por la platona filozofio, - en kies kadro situas la neoplatonismo de Ploteno kaj Aýgusto, kaj la kartezia filozofio, - okazas raciaj konstatoj sendependaj de la empiria konstato.
Por tiuj filozofioj la metodika disvolvo fariøas kun komenciøo sur multaj bazoj, ne nur sur tiuj de la empirio, sed ankaý sur aliaj pure intuiciaj fare de la nura mensa ekvivado, kies privivažoj funkcias aparte de la sensaj spertoj.
Tiuj vidpunktoj de Platono kaj Kartezio disvolviøis multmaniere. El la platona filozofio naskiøis, laý jam avertite, la neoplatona de Ploteno kaj la neoplatona de Aýgusteno. El la kartezia filozofio naskiøis tiu de Spinozo kaj Lejbnico.
Ankaý la empiriaj filozofioj enhavas raciajn elementojn, foje certe nekoherajn. Kiam tiuj filozofioj akceptas sistemojn, kvankam tiuj sistemoj estas studataj empirie, ili estas ne nur empiriaj. Same, por aserti la verecon de empiriismo, oni parolas per la racionalisma konceptaro.
Sed formalisme, por la metodiko, æiu gnozeologia sistemo estas nur alia ebla metodo, æar nur ïanøiøas la reguloj. Ene de æiu sistemo okazas la kohereco laý la koncernaj reguloj akceptataj.
Oni estu pli detala pri la racionalismaj filozofioj, æefe pri la platona, de la kartezia kaj de la defendanta la ekllumigon.
Por la platona filozofio la raciaj konoj estas elpensataj sendepende de la sensaj donitažoj de la materio, kies abstraktado ili ne estas. La raciaj ideoj jam antaýekzistas; la objektoj de tiuj raciaj ideoj estas tamen objektivaj, io ekstera, en alia mondo.
Aliflanke, tiuj objektoj de alia mondo (nomataj realaj ideoj aý tipoj) estis ankaý modeloj de kreado de la materia mondo; pro tio, la sensažoj povas, per ilia simileco, rememori al nia menso la objektojn de la alia mondo; kiam oni havas ne sufiæan rememoron pri la raciaj ideoj, tiu æi materia mondo povas, per la sensoj, rememori ilin; tamen, en si mem, la raciaj ideoj ne dependas, kiel en la aristotela filozofio, de la sensaj donitažoj. Cetere, okazas adventivaj ideoj nur per la monda sperto. Ankaý tiuj ideoj povas rememori la densaskaj ideojn.
Same kiel la platona estas la kartezia filozofio, de Kartezio mem, Spinozo, Lejbnico; por tiuj filozofoj, konataj kiel tre raciismaj, la tute raciaj ideoj jam estas enskribitaj en nia menso, kiel statuo el ïtono. Tiu raciismo estas la historia racionalismo.
Kontraý Platono, kaj implice kontraý la estontaj radikalaj racionalistoj, avertis Aristotelo, ke nia menso estas kiel tabulo, kie estas nenio antaýskribita, kaj pro tio estas necese rigardi la sensajn donitažojn por trovi en ili, per abstraktado, objektojn de pensado, kaj kiuj estas la empiriaj nocioj de la pozitivaj sciencoj, kaj la nurraciaj nocioj de la filozofio.
Kant ïanøis iomete la aferon, sed neesence. Li diris, ke la empiriaj fenomenoj ekvekas la apriorajn formojn aý raciajn konceptojn de la intelekto; tiuj formoj tamen jam antaýekzistas kaj nenion diras pri la empiriažo.
La aprioraj formoj estas kiel interna leøo de nia menso, kiu povas pensi nur tiel.
La gnozeologio de la raciismaj filozofioj, kiel la aristotela, devas klarigi kiel eblas ke, el empiriaj donitažoj, la menso kaptas ankaý pliajn raciajn konatajn objektojn. En tiu dualismo, almenaý ïajne, la empiria objekto povas kaýzi raciajn konojn.
Por klarigi tion, Aristotelo prezentis la teorion pri la aktiva intelekto, per kies kapablo de abstraktado estas elprenataj la raciaj elementoj el la empirio, per kiu agas la pasiva intelekto, al kiu apartenas la kompreno mem.
Por la filozofioj pure racionalismaj, kiel tiu de Kartezio, la problemo estas kiel klarigi la aperon de la nurraciaj konoj. Jam en la 5-a jarcento la neoplatona Aýgusteno el Hipono postulis naturan dian eklumigon por la universala konceptoj. Æu per la vorto lumigo, æu per similaj kiel denaska ideo, tiuj filozofoj devas supozi ion, per kies efiko la raciaj konoj aperu.
Rilate la nombron de tiuj nurraciaj konoj, kelkaj aldonas specialan eklumigon pri Dio kaj religiaj aferoj (vd).
La metodiko trovas malfacilažojn pro tiu polemikoj, kaj devas zorgi strikte formalismajn sintenojn. Kiam øi metodigas la nurraciajn konojn kiel fontantajn en la empirio (Aristotelo), øi montras tiun vojon ekde la empirio øis la pura racieco. Je la alia alternativo, la metodiko rekte priskribas la lumigon aý privivadon. En ambaý sistemoj, paralele iradas la gnozeologio kaj la logiko.
17. Fenomenologio (vd 2160) kiel metodo. La sinteza juøo, kiam tute racia kaj senpere evidenta, ïajnas sufiæe klara kaj distinga, por ke øi estu akceptata.
Efektive øi estas akceptata, sed tiu evidenteco estas tamen ne tiel klara kaj distinga kiel øi ïajnis ekde la unua momento. Tiu unua fazo de la sinteza racia juøo senpere evidentea postulas do specialan pritrakton. Jen tasko plenumata de la tiel nomata fenomenologia metodo.
Sed okazas en tiu fenomenologio du flankoj, - logika kaj gnozeologiaj; oni restu æi tie nur æe la logika flanko, kiuj estas strikte formala, tio estas nur pri la fluo de la afero.
Laýnome, fenomeno (el la greka
N " 4 < ` : , < @ < (= fenômeno), siavice el N " \ < T (= aperigi, brili) havas nuancajn sencojn. Kvankam fenomeno rilatas ankaý al la sensoj, æi tie, en fenomenologio, la afero estas nur pri la racia percepto de la objekto.Fakte, fenomeno en fenomenologio estas mensa intuicio, rigardata kiel unua kaj rekta kompreno de la objekto. Se oni distingas inter senpera evidenteco kaj pera evidenteco, la unua estas fenomenologia evidenteco, tiu kiu estas tute klara, sed tamen bezonas aranøojn de nia atento.
18. Historie, fenomenologio ne signifis en sia unua uzo specialan metodikon. Tiu nomo aperis unuafoje kiel titolo de la 4-a parto de libro de germana filozofo kaj matematikisto Johann Heinrich Lambert (1728-1777), nome Nova organo (Neues Organon, 1763-1764), pri la eblecoj de la konoj. Li tendencis krei novajn nomojn, kaj pro tio la titoloj de la partoj estas:
1) Dianolologio; 2) Aletiologio; 3) Semiotiko; 4) Fenomenologio.
Tiu lasta parto temis pri la distingo inter la ïajna aspekto kaj la realo.
Oni supozas, ke Lambert uzis unuafoje tiun kunmetitan vorton fenomenologio, kaj ke li mem kreis øin.
Sed la simpla vorto fenomeno estas antikva kaj, kiel oni scias, øi estas la greka phainómenon, kaj øi jam estis enirinta la latinan lingvon dum la postklasika tempo, per uzo de Laktancio (æ. 260 - 325 p.K.), latina gramatikisto kaj kristana filozofo dumtempe lekciinta en Oriento.
Per Kant (1704-1804) okazas la øenerala uzo de fenomenologio; sed æe li la vorto fenomeno signifis ankoraý nur la sensan donitažon, kiel kontraýo de noumeno. Tiu æi lasta kiel mensa afero; sed li kredas, ke ambaý ne estas realaj ekster la menso. En la kunteksto de Kant la empiriaj fenomenoj ekvekas la sensajn apriorajn formojn de spaco kaj tempo.
Pri tio tiu apriorismo kaj ideismo, Kant pritraktas en Kritiko de la pura racio (Kritik der reinen Vernunft, 1781). Li uzis la terminon fenomenologio kiel titolo de la 4-a parto de la verko de 1786, La unuaj metafizikaj principoj de natura scienco (Metaphysische Anfangsgründe der Naturwissenschaft, 1786), kiu pritraktas la movon kaj ripozon rilate ilian sensprezentadon.
Fine en Hegel (1770-1831) fenomeno kaj fenomenologio jam signifas mensan aferon, kiun li vaste pritraktis en Fenomenologio de la spirito (Phaenomenologie des Geistes, 1897), verko pri la dialektika evoluo de la konscio øis la universala racio.
La konsciaj fenomenoj kreskas ekde la komenciûo per la unuaj sensaj aperaëoj, kaj progresas tra diversaj disfaldoj, ûis la refleksa apero al si mem, kiel memkonscio, kiel universala kaj infinita vera naturo.
19. Fenomenologio kun la senco de metodo, por pritrakti la pure raciajn filozofiajn nociojn, estas vorto enkondukata de la germanlingva filozofo Edmund Husserl (1859-1938), precipe per siaj verkoj Logikaj esploroj (Logische Untersuchungen 1900 - 1901), Ideoj por iu pura fenomenologio kaj fenomenologia filozofio (Idee zu einer reinen Phaenomenologie und phaenomenologischen Philosophie, 1913) kaj Karteziaj meditoj (Cartesianische Meditationen, de 1929, sed publikigita en 1950, tamen kun pli frua franca versio en 1931).
La fenomenologia skolo (vd 2158) de Husserl uzis fenomenologion kiel nomon de metodo. foje ankaý por la rezultinta filozofio.
Aliflanke, tamen, Husserl uzis tiun metodon, sed neniam li difinis øin precize. Krom tio, la rezultoj atingataj de Husserl per la fenomenologio ne estis akceptataj de æiuj.
20. Tuj je la komenco starigis Husserl per la nomata fenomenologia redukto la nocion de esenco (kun platonaj nuancoj) kaj lasis interkrampe la ekziston; jen iniciato, kiun ne sekvis la ekzistencialistoj.
Tamen ekzistencialistoj akceptis la fenomenologian metodon sen tiu reduktado, æar por tiuj øi estas platonisma strangažo, ke la esenco (modo de la ekzisto) estu komprenebla sen la æefa donitažo - la ekzisto.
Ankaý en aristotela kunteksto, precipe en la tomisma filozofio, ne eblas esenco sen ekzisto, æar la esenco estas nur la maniero de la ekzisto, kaj per tiu maniero de la ekzisto estas malrekte konata la ekzisto mem.
21. Laý la metodika vidpunkto, la fenomenologia operacia maniero fariøas en ambaý direktoj, en la sinteza kaj en la analiza, kondiæe ke øi restu æiam en la ekzameno de la fenomenoj de senpera evidenteco.
Oni facile komprenas, ke la sintezaj juøoj pri la empiriaj donitažoj estas rekte atingataj; sammaniere la unuaj donitažoj de nia konscio estas atingataj senpere per la mensa reflektiøo pri si mem, precipe pri la mio.
Ne okazas fenomenologio enkadre de la rezono, kiel tria mensa operacio, nek en dedukto, nek en indukto.
Kvankam la dedukta rezono (aý silogismo) ankaý estas sinteza operacimaniero, tiu operacio ne estas senpera evideneco rilate la konkludon. Tiu konkludo dependas de la premisoj, kies forma efiko øi estas. La tuta afero en dedukta rezono distingiøas klare de la fenomenologiaj sintezaj juøoj de la komenco.
Ne estas tiel facile kompreni, kiamaniere operacias la fenomenologia analizo. Okazas nefenomenologiaj analizoj de la juøo por malkovri implicajn asertojn; ekzemple, la aksiomoj estas implicaj. La indukta rezono denove estas analiza procedo, per kiu rezultas konkludo dependa de la analizitaj donitažoj. Kie estas ja la fenomenologiaj analizaj donitažoj?
22. La analiza fenomenologia divido, - post la forigo de implicaj kaj virtualaj elementoj enmetitaj en la konaro, por resti nur en la prikonsidero de la eksplicite evidenta fenomeno, - dispecigas ankaý tiun æi eksplicitan evidentan fenomenon en plurajn samspecajn partojn, kun la konservo de la fenomenologia karaktero.
Ekzemple, per abstraktažo, oni povas distingi en æio la subjekton kaj objekton, la materion kaj ties formon, la determinitan kaj determinantan principon, ktp.
Enkadre de tiu abstraktado, la fundamentaj nocioj de ento kaj enteco estas ambaý samnivele evidentaj fenomenoj, kvankam tiu dua (la enteco) aperis per analizo.
Tiel same estas ankaý fenomenologia distingo la divido de la esto en ekzisto kaj esenco. Sed la fenomenologio zorgas, por ke oni ne iru tro antaýen, sen plenumi la fundamentan esploron de tio, kio restas je la komenco.
Oni menciu ankaý gravajn ekzemplojn, pri kiuj estas klarigenda poste.
Estas fenomenologiaj analizaj juøoj tiuj, kiuj asertas, ke æiu ento estas io (latine aliquid) kaj ažo (latine res).
Similaj al tiuj asertoj estas: Æiu ento estas (ontologie) vera, bela, bona..
23. La dispecigo per la fenomenologia analizo okazas ankaý en la juøo, kiam øi estas dividata en subjekton kaj predikaton, æar ambaý terminoj restas æiumomente sub la rekta rigardo de la mensa atento.
La perdo de la eksplicita evidenteco okazas, kiam inversiøas la aserto. Ekzemple, se tiu aserto estas pozitiva, - kiel en la ento estas io, - kaj se øi fariøas negativa, - kiel en la ento ne estas ne-ento (aý la ento ne unuiøas kun la ne-ento), - tiu nova aserto dependas de la antaýa; estas ja necese aserti, ke la ento estas identa al si mem (unuigita al si mem), por ke implice oni povu aserti, ke øi ne estas la ne-ento. Tiu kampo estas tiu de la aksiomoj (vd).
Per figuraj nomoj Heidegger menciis la fenomenologion kiel ekzegezon kaj hermeneýtikon, æar ne estas facila tasko analizi fenomenolgie la unuajn donitažojn de la ento. En tiu senco la fenomenologio estas analiza. Sed æiumomente en tiu fenomenologia analizo æio restas en rekta atento, nenio estas implica.
24. Per la eidetika reduktado disvolviøas la fenomenologia metodo. La unua tasko estas izoli la fenomenon rilate la perajn evidentecojn. Sed la tute senpere evidenta fenomeno povas ricevi novajn metodikajn prikonsiderojn. Tiu senpera imago prezentiøas kiel panoramo, kun multaj elementoj, kiuj devas esti pritraktataj en ordo tiamaniere, ke la æefaj estu prikonsiderataj antaý la aliaj. Jen la metodo de la eidetika reduktado, aý
Ķ B @ P Z (= epokeo, halto, haltigo, interompo). Ni estu ripetiøemaj kaj insistu.Husserl nomis la metodan pritrakton de la fenomeno, tiu æi en senco de mensa intuicio, per la esprimo eidetika reduktado. Æi tie, reduktado signifas forigo de kelkaj aspektoj ne esencaj al tiu fenomeno. Li nomis tiun forigan reduktadon ankaý per la vorto
Ķ B @ P Z .
25. La unua tasko de la eidetika reduktado de la fenomeno (aý mensa intuicio) konsistas en la distingo inter tio, kio en tiu fenomeno estas senpere evidenta, kaj tio, kio ne estas, æar nur implica kaj virtuala (teoria, abstrakta ktp).
Do, la eidetika reduktado prezentas en la fenomeno la æefan aspekton kiel apartigatan de la dependaj evidentecoj.
26. La dua tasko de la eidetika reduktado apartigas inter si la objektivan aspekton de la fenomeno kaj la subjektivažojn. Tiuj lastaj certe ekzistas kaj povas esti senpere evidentaj. Sed ili ne estas la esenco mem de la fenomeno.
Tiu objektiva sinteno de la eidetika reduktado rilate la objekton elstarigas la konon simple kiel atentisman sistemon; jen la atentismo, aý intencionalismo (el la latina intentio = atento).
Pri tiu dua tasko, foriganta la subjektivažojn, okazis malkonsentoj de la ekzistencialistoj, almenaý de la disæiploj de Kierkegaard. Por tiuj lastaj la subjekto, aý nia ekzisto, estas la æefa en la kono, kaj pro tio la objekto mem.
Aliaj ekzistencialistoj, kiel Heidegger kaj Sartre, estas pli objektivaj. Jen afero tre subtila kaj pri kio la speciala metodiko de la filozofiaj sciencoj devas akurate pritrakti.
Kiam la ekzistencialistoj nomas la subjekton per la nomo de ekzistanto, ili ne parolas rekte de la ekzisto, sed de la subjekto ekzistanta. Pro tio, la afero pri la reduktado de la subjektivažoj ne estas la sama afero, kiun oni pritraktas, kiam la afero estas pri la eidetika reduktado (forigo) de la ekzisto.
Do, la fenomenologio reduktas la fenomenojn, aý donitažojn, al ilia plena objektiveco, per la apartigo de la subjektiveco kaj elstarigo de la atenteco. Komprenebele, æiu kono devas esti nesubjektiva, tio estas, ne influata de la konanto mem, æu per difekto de atento, æu per manko de esploro, æu per eliro al kampo de la teoriumado.
Kiu ne atentas pri la fenomeno laý la sufiæo, tiu povas ne vidi distingojn, kaj ne vidi eæ tion, kio prezentiøas. Kiu ne esploras sufiæe, tiu povas supozi, ke la fenomenoj estas nur tiaj, forlasante ecojn, foje pli gravajn. Kiu eniras en la kampon de la implicaj kaj virtualaj elementoj, pro la nekapableco distingi inter fenomenologiaj donitažoj kaj aliaj dependaj konoj, tiu tute nebone pritraktas filozofiajn aferojn. Ni zorgu por la distingo inter fenomenologio kaj teoriumado.
27. La tria tasko de la eidetika reduktado estas la forigo de la tradicio. Per tiu reduktado oni konsideras nur tion, kion oni konstatas, sen iu ajn informo ricevinta de alia.
Eæ la aýtoritato estas forigenda, kvankam ne rekte neata.
28. Fine la fenomenologia metodo, per la eidetika reduktado, forigas ankaý la ekziston, por resti en la prikonsidero nur de la esenco.
Notindas, ke Husserl starigis per la nomata fenomenologia redukto (vd 2156) la nocion de esenco (kun platonaj nuancoj), lasante interkrampe la ekziston.
Ekzistencialisto akceptis la fenomenologian metodon, sed sen tiu reduktado sen la ekzisto, fare de Husserl. Por ekzistencialistoj tiu reduktado estas platonisma strangaëo. Avertas ekzistencialistoj ke la esenco (modo de la ekzisto) ne estas komprenebla sen la îefa donitaëo - la ekzisto.
Tiu reduktado de la ekzisto estas postulata de pluraj fenomenologiistoj pro la nesufiæeco de la tri unuaj reduktadoj (pera evidenteco, subjektiveco, tradicio).
Ne estas necese, ke la objekto ekzistu, aý ne ekzistu. Tio estas indiferenta afero. Se la objekto efektive ekzistas, tiu fakto estas ne la atento de la fenomenologio. Tiu æi prikonsideras nur la esencon; do, la kio-econ (latine quidditas).
Ne estas apartaj mondoj la filozofia fenomeno kaj la empiria fenomeno; konkrete, ili estas la sama fenomeno. Sed la filozofio, per la eidetika reduktado, prikonsideras unu flankon (la esencon, nur malrekte la ekziston), la empiria scienco prikonsideras precipe la alian, kvankam ankaý nur malrekte. El ambaý fariøas la totala scienco
Sed kio estas esenco? Jen afero pri kiu oni diskutas, kaj kie aperas la malkonsentoj.
Oni supozu, por enkonduki la diskutadon, ke la esenco estas la maniero de la ekzisto. En tiu difino, esenco ne estas aparta ïtupo, kiel tavolo konkrete distinga de la ekzisto.
Tiuj distingoj estas gnozeologiaj, sed la metodiko vojiradas de unu flanko al la alia. Sen esplori la enhavon mem, metodo estas tiu maniero de operacio aparte konsiderata kiel formala sistemo.
29. Konklude pri la sintezaj metodoj de juøo restis klara la graveco de la fenomenologio.
Estas do fenomenologio (vd 2160) tiu komenciøinta parto, de æiu scienco, ne nur de konceptoj, sed ankaý kiam la sintezo de predikato kaj subjekto montriøas rekte al mensa atento.
E. Pauli.