JAKOBENO, -ISMO. 3484.

A: jacobin; jacobinism. F: jacobin; jacobinisme. G: Jakobiner; Jakobinertum. H: jacobino; jacobinismo. I: giacobino; giacobinismo. P: jacobino; jacobinismo. R:

 

1. Kiel nomo, jakobeno rilatas al "Klubo de la jakobenoj", el Parizo, aganta ekde 1790, kun radikalaj iniciatoj dum la Franca Revolucio, kaj kiu kunsidis en la monakejo de Sankta Jakobo (Saint-Jacques).

Substantiva radiko. Vortformoj: jakobeno, jakobenismo.

 

2. Jakobinismo estas tiu ofta radikala demokratia agado de amasgrupoj celantaj sociajn solvojn, sed sen atento al la instituciaj rimedoj, kaj ke pro tio perforte agas.

Krome, la sinteno de francaj jakobenoj estis radikale naciisma kaj ksenofoba.

 

3. Takse, jakobinismo, kiel radikaleco en sociaj aferoj, estas forigenda sento.

E. Pauli.

 


JAMAJKO. 3486.

 

Ûeneralaëoj (vd 3486-000).

Filozofoj de Jamajko (vd 3486-002).

Resumo de filozofio de Jamajko (vd 3486-005).

 


JANSENISMO. 3487.

A: jansenism. F: jansénisme. G: Jansenismus. H: jansenismo. I: giansenismo. P: jansenismo. R:

 

1. Kiel nomo, deveninta el Janseno (1585-1638), nederlanda episkopo de Ypres, en Flandro (Flandre), kies skribažoj estis kunordigitaj en la postmorta Augustinus, 1640.

 

2. Jansenismo estas teologia radikala doktrino pri la graco kaj pri antaýdestino de la homoj.

Enkadre de la katolika dogmo la saviøo (eniro en la Regnon de Dio) ne eblas esti atingata per la solaj homaj fortoj, sed nur helpe de la graco. Kornelio Janseno (Jansens) kaj liaj sekvantoj, - Antoine Arnauld (1612-1694) kaj Blaise Pascal (1623-1662), - akcentis tiun vidpunkton, pli proksima de la aýsgustena kaj luterana vidpunkto.

Inspire de Santa Aýgusteno (vd), jansenismo aldonis, ke la origina peko forprenis al homo la liberecon de volo; pro tio, li fariøis ne kapabla per la propraj naturaj fortoj elekti la bonon, kun necesa inklino al malbono.

Tamen Dio elektis kelkajn, nome de la meritoj de Jesuo, kiuj do atingos la savon.

Pli optimismaj rilate la homan naturon, jam estis, en la pasinto, pelagiismo (vd), kaj nun molinismo (vd), laý la tezo de la hispana jezuito Luis Molina. (1535-1600).

 

3. Aldone, la jansenisma movado estis rigorisma aý puritanisma rilate la moralon.

En pluraj okazažoj la Papoj damnis propoziciojn de jansenismo, kiu readaptiøis per novaj polemikaj formoj, kun elstaro de tiuj de la monakejo de Port-Royal.

Tiutempe Blaise Pascal verkis pri la temo, kontraý la jezuitoj, Provincialaj leteroj (1656-1657).

E. Pauli.


JAPANIO. Filozofio en... 3490.

 

Ûeneralaëoj (vd 3490-000);

Filozofoj de Japanio (vd 3490-002);

Resumo de filozofio en Japanio (vd 3490-005).

 


JAVEO. JEHOVO. 3491.

A: Yahweh, Jehovah. F: Yahvé, Jéhovah. G: Jahwe; Jehovah. H: Jahveh, Jehová. I: ..., Gèova. P: javé, Jeová. R:

 

1. Etimologie, Javeo, uzata ses mil foje en la juda Biblio, estas en la hebrea lingvo la persona nomo de Dio, kontraste al komuna nomo El (= Dio), Elohim (= Dioj). Javeo devenas el la hebrea Yhwh, skribite senvokale, kiu eble estis prononcata Yahweh, substantivo derivita de la 3-a singulara maskla verbo esti, por signifi Tiu kiu estas, aý simple La ento.

2. Javeo kaj Jehovo. Îar la antikva skribado ne havis vokalojn, kaj îar kiam ili estis enkondukataj oni jam ne prononcis la nomon de Javeo, fariûis malfacile reveni al kono de la primitiva prononco de la hebrea persona nomo de Dio. Pere de la bibliaj tekstoj ne eblas atingi la prononcon de tiu nomo, sed per eksterbibliaj informoj oni sukcesis tion.

 

Pro respekto al person nomo de Dio, la judoj ne prononcis ûin. Pro tio, antaý la tetragramo Yhwh, ili legis Adonái (= Sinjoro). Kiam poste oni inventis la signojn de vokaloj, pere de punktoj kaj streketoj, la tetragramo Yhwh ricevis la signojn de Adonaj, por ke estu legata la personan nomon de Dio, sed Li estu rekte dirata per la alia vorto.

Ankaý en la tradukitaj tekstoj, pro la juda anstataýo de la nomo de Dio per Adonái, Javeo aperas kiel Sinjoro. E la grekaj tradukoj Adonaj estis tradukata per 5 b D 4 @ H (= Sinjoro, Aýtoritatulo), en la latinaj Dominus (= Sinjoro).

 

Koncerne al nomo Jehovah (= Jehovo), ûi aperis per la legado de la tetragramo Yhwh helpe de la malsupraj punktoj kiel en Adonái; sekve la legado fariøis Jehovah.

Nur per fakaj esploroj, per grekaj tekstoj, kiuj, per okcidentaj literoj, skribis la nomon de Javeo, oni sukcesis refari la korektan prononcon.

Tamen disvastiøis la formon Jeohovah. Kvankam tiu formo ne estas korekta, øi enhavas kulturan valoron.

3. Javeo estis la Dio adorata en la duoninsulo de Sinajo, kien fuøis Moseo kaj kie li edziøis kun la filino de Jetro (Gen. 2, 11-21).

La karaktero de Javeo, laý la biblia kredo, estis Dio loøanta en supro de monto, inter la nuboj, kun manifestiøoj per fulmobriloj kaj tondroj.

Æu Dio Javeo de Moseo estis la sama Dio de Abrahamo. Tra kelkaj jarcentoj certe evoluis la ideojn pri Dio. Sed la centra ideo restis æiam la sama, malgraý la eksteraj influoj. La definitiva formo de la unuaj verkoj de la Biblio okazis æirkaý la 6-a jarcento a. K., kaj do pluraj jarcentoj post Moseo kaj ankoraý pluraj aliaj ekde de la praa Abrahamo. Efektive oni nur konas la Javeon de la Biblio, ne precize la Javeon de Moseo.

E. Pauli.

 


JEHOVO. Atestantoj de... 3493.

A: Jehovah. F: ... Jéhovah. G: Zeugen Jehovas. H: ... Jehová. I: ... Gèova. P: testemunhas de Jeová. R:

 

1. Religia grupo aperinta en Usono ekde 1872, gvide de Charles Taze Russel, kun la adopto en 1931 de la nuntempa nomo Atestantoj (vd 0595,5) de Jehovo (vd 3491).

 

2. La baza doktrino estas la unueco de Dio, kiu estas nomata Jehovo, laý la juda Biblio.

La eklezioj, direktataj de Satano, estas forigendaj. La homo estas nun en la "lastaj tempoj".

E. Pauli.

 


JEMENO. Norda... 3495.

Ûeneralaëoj (vd 3495).

Filozofoj de Norda Jemeno (vd 3495-002).

Resumo de filozofio en Norda Jemeno (vd 3495-005).

 


JEMENO. Suda... 3496.

Ûeneralaëoj (vd 3496-000).

Filozofoj de Suda Jemeno (vd 3496-002).

Resumo de filozofio en Suda Jemeno (vd 3496-005).


JEZUITO (+), JEZUITA FILOZOFIO, JEZUITISMO. 3497.

A: jesuit; jesuitism. F: jésuite; jésuitisme. G: Jesuit; Jesuitismus. H: jesuita; jesuitismo. I: gesuita; gesuitismo. P: jesuíta; jesuitismo. R: (iezuit).

 

1. Kiel termino, jezuito estas vortformita per preno de la lasta parto de la nomo mem de la Ordeno oficiale nomata Kompanio de Jesuo, aý Societo de Jesuo, - latine Societatis Jesu, mallongige SJ.

Substantiva radiko. Vortformoj: jesuito, jezuita, jezuitismo.

 

2. Jezuito estas religiulo de katolika ordeno, fondita de la hispana militisto Ignaco el Lojola (1491-1556), kiu studis en Parizo kaj agis en Romo, kie li fondis, en 1551, la Roman Kolegion (hodiaý Gregoria Universitato). La nova ordeno estis rekonata de la Papo en 1540.

 

3. Akorde kun la celoj de la Ordeno, jezuitoj disvolvis la edukon kaj instruadon precipe en superaj klasoj, same kiel dominikanoj (vd) kaj franciskanoj (vd).

Tra la eduko kaj instruado, la ordeno de jezuitoj sukcesis havi grandan influon, precipe øis la mezo de la 20-a jarcento.

 

4. Jezuitaj majstroj adoptis la tomisman filozofion (vd), sed kun iom da libereco kaj apartaj aldonaj doktrinoj.

 

Apartan filozofian orientiøon kreis Francisko Suarez (1548-1617), ofte pratikata de la jezuitoj de Hispanio kaj Germanio.

Pli tradicie tomismaj estis la jezuitoj de Francio kaj Italio.

 

Pri la graco kaj libereco la jezuita teologio estas tiu proponata de la hispano Luis Molina (1535-1600), de la sama Ordeno. Kontraste, dominikanoj adoptis pli ofte la proponon de Dominiko Bannez (1528-1604), ankaý de la koncerna sama Ordeno.

 

5. Jezuitismo estas doktrino en la pasinteco interpretata kiel sistemo celanta la superregadon de la katolika eklezio pere de milita organizo de la Ordeno, kiu vaste praktikis la misiismon en Ameriko kaj Azio.

Elstariøis jezuitoj, - kiel jam dirite, - ankaý pere de lernejoj, ofte helpe de la Ïtato, kie øi estis oficiale katolika.

En 1773 la Ordeno estis suspendita per influo de la politikaj instancoj. Reaperante en 1814, ûi denove prosperis.

E. Pauli.

 


JOERGENSEN. Dilemo de... 3501.

Jen propozicio de la dano Jorgen Joergensen (1894-1969) pri la problemoj de la deontika logiko (vd), rilata al la silogismoj pri praktikaj devoj.

E. Pauli.

 


JOGO. 3502.

A: yoga. F: yoga. G: Yoga, Joga. H: yoga. I: ioga. P: ioga. R:

 

1. Etimologie, jogo devenas el la sanskrita yoga (= unuiûo, konekto).

Substantiva radiko. Vortformoj: jogo, jogano.

 

2. Jogo estas hindua filozofia sistemo kaj asketisma praktikado cele de la unuiøo de la animo kun la universa spirito.

Kiel pluraj aliaj formoj de praktiko de movoj kaj mensaj kondutoj, la jogaj praktikoj celas okazigi la psikajn malpremojn. Pro tio jogo ankaý estas praktikata de homoj kiuj celas nur tion, sen samtempa partopreno en la kredoj je la mistika unuiøo de la animo kun la universa spirito.

Ne estas Jogo tiel radikala, ekzemple la liberiga asketismo de øainismo (vd) de Mahaviro.

E. Pauli.

 


JONO. 3504.

A: ion. F: ion. G: H: ion. I: ione. P: íon. R:

1. Etimologie, jono devenas, tra la angla ion, el la greka presenca participo ión, - ontos, de la verbo , É : 4 (=iri, veni), iniciate, en 1834, de de la fizikisto kaj kemiisto Michael Faraday (1791-1867)

Substantiva radiko. Vortformoj: jono, jonigi, jonigilo, joniûi, impulsa jonigo, joniga kamero, maljonigi, jonosfero.

 

2. Jono estas atomo, aý grupo de atomoj, sed parto de molekulo, kun elektra ïarûo xx. En solvaëo jono moviûas pro la altiro de kontraýa elektra ïarûo.

Per tiu fizika fenomeno kaj aliaj la naturo de la materio montriøis kreskeme pli klara.

E. Pauli.

 


JORDANIO. Filozofio en... 3506.

Ûeneralaëoj (vd 3596-000).

Filozofoj de Jordanio 3506-002).

Resumo pri la filozofio en Jordanio (vd 3506-005).

 


JUBILEO (+). 3507.

A: jubilee. F: jubilé. G: Jubilaeum. H: jubileo. I: giubileo. P: jubileo. R: (jubiléj).

 

1. Erudicia nomo, jubileo devenas, tra la latina jubilaeus (= jubileo), el la greka iobelaíos, siavice el iobelaíos, fine el la hebrea yobél (= trombono), per kies sono estis anoncata la jubilean jaron.

Substantiva radiko. Vortformoj: jubileo, jubilea, jubileulo. Simila vorto jubili, -o (vd 3508). Tiu alia vorto el la latina jubilari (= jubili, ,žojegi) influis, per efiko de la analogio, la semantikan senson de jubileo.

 

2. Jubileo estas atingo de ronda nombro de longaj jaroj rigardataj kiel eksterodinaraj kaj dignaj je ûojega festo.

Okazas iom da analogio de jubileo kun la olimpiaj ludoj, post æiu kvara jaro, honore de Zeýso, organizitaj de la grekoj en Olimpio, urbo de Peloponezo, ekde 776 a. K. La kvarjara intervalo estis la olimpiado, speco de ronda tempo per kiu grekoj organizis sian kronologion.

Analogaj estas la festoj de rondaj jaroj, por solemni 50 jarojn de geedziøo, de jaraøoj de la fondo de urboj, kaj similažoj.

Kutime, eskatologiaj aý apokalipsaj kredoj elektas rondajn numerojn por imagi la tempon, kiam okazos la mondo-fino.

La ideo mem, ke la mondo okazos iutage rilatas al la prestiøo de la ronda imago pri la tempo.

3. Takse. La rondeco de nombro estas kultura. Jen kultura fenomeno, kaj kiu aparte aranûiûis en judisma tradicio, kaj kiu poste estis heredata de la kristana Romkatolika Eklezio.

La jubilea rondeco nenion almetas al tiuj datoj, por ke ili fariøu per si mem pli dignaj kaj kapablaj je dia graco.

 

Cetere, la formo de numerado estas nur konvencia. En decimala sistemo la nova deko komenciøas, post dek unuažoj.

Sed la sistemo povas esti organizata ekde alia ronda nombro, ekzemple, ekde la 12, kaj tiam æio fariøas per alia maniero, kun la sekvo ke la jubileoj ankaý okazos en aliaj rondaj datoj.

Jen do la signifo de jubileoj estas nur kultura fenomeno. Pro antropomorfismaj situacioj, oni preferas la decimalan sistemon, æar øi estas sugestata de la 10 fingroj.

Ankaý oni preferas kiel pli racia la para sistemo, æar øi estas facile dividebla per 2. Estas do prefera la sistemo per 10, aý per 12, ol per 11, aý per 13.

Racie, aý matematike, estas prefera la sistemo per 12, ol per 10, æar la dividebleco de 12 fareblas per 2, 3, 4 kaj 6, dum la divideblo de 10 nur per 2.

 

4. La æefa juda jubileo konsistis okazis en æiu kvindek jaroj, kaj tiam oni devis liberigi la servistojn (sklavojn), kaj pardoni ïuldojn, inkluzive kulpojn.

 

5. La regula Romkatolika Jubileo, kiel oficiala religia aranûo, sed surbaze de jam ekzistantaj uzoj, komenciûis je la jaro 1300, iniciate de la Papo Bonifaco VII. Per la plenumo de kelkaj ritoj kaj agoj, la Papo disdonis universalan indulgencon (vd), tio estas antaýliberigon je la purgatoriaj punoj.

Oni rimarku, ke tiu katolika doktrino pri purgagorio kaj pri disdono de indulgencoj estis neata de Lutero kiel teologie senbaza. Per tiu diskutado komenciøis en 1517 la protestanta reformacio.

E. Pauli.

 


JUBILI, - O. 3508.

Gr: P " D V , - H . L: jubilum, -i; gaudium, -i.

A: joy, exult; jubilate. F: joie. G: Freude. H: júbilo. I: giùbilo.P: júblilo, alegria. R: (likovát).

 

1. Etimologie, jubili devenas, tra la latina jubilum (= jubilo, krio pro ûojo), el la eklezia greka iôbêlaíos, siavice el la hebrea jôbêl (= trombono), per kies sono estis inaýgurata la jubilean jaron.

La samdevena vorto, sed substantiva esprimo, jubileo (vd 3507) estis influata de la verbo jubili, per efiko de la analogio.

Verba radiko. Vortformoj: jubili (ntr), jubilo. Proksima radiko: jubile-o (vd).

. Simila vorto jubili, -o (vd 3508).

 

2. Jubilo estas ûojo kun brua elmontriûo, tamen ekvilibra kaj nobla.

Malfacilas difini kaj nomi plurajn specojn de øojo. Cetere, la vortoj de unu lingvo ne facile tradukas tiujn de alia.

Kompare, la latina laetitia estas supera plaæo kun partopreno de la intelekto, kaj atribuata al beatoj, aý sanktuloj.

 

Stoikistoj avertis pri la diferencoj de ekvilibro inter diversaj sentoj de øojo.

Diris Cicerono:

"Kiam oni havas la impreson esti en posedo de iu bono, du estas la kazoj: kiam la animo sentas tiun impreson akorde kun la racio, konservanta la staton de trankvileco kaj ekvilibro, tiu sinteno nomiøas jubilo; kiam, inverse, la animo eksaltas sen fundamentitaj motivoj, senmezure, tiu kondiæo povas esti nomata troiga øojo" (Tusc., IV, 6, 13).

E. Pauli.

 


JUDA FILOZOFIO. 3510.

Øeneralažoj (vd);

Judaj filozofoj (vd);

Resumo de la juda filozofio.

E. Pauli.

 


JUDAISMO (+) 3511.

A: judaism. F: judaisme. G: Judaismus. H: judaismo. I: giudaismo. P: judaísmo. R:

 

1. Kiel vorto, judaismo devenas el la greka Æ @ L * " 4 F : ` H , siavice el la verbo Æ @ L * " \ . , 4 < (= judaismigi).

Substantiva radiko.

 

2. Judaismo estas adapto al judaj moroj kaj religio.

Nuance, judismo signifas universale îiujn formojn de la sufikso -ismo, tio estas doktrino, movado, kutima maniero esti, dum judaismo, kiel memstara radiko, avertas precipe pri la maniero esti, same kiel amerikanismo, anglismo, germanismo.

E. Pauli.

 


JUDO, -ISMO (+). 3512.

G: Æ @ L * " 4 @ H . L: judaeus.

A: jew; judaism. F: juif; judaisme. G: Jude; .... H: judio; judaismo. I: giudeo; giudaismo. P: judeu; judaísmo. R: (iudéj); (iudaizm).

 

1. Etimologie, judo devenas, tra la latina judaeus, denove tra la greka Æ @ L * " \ @ H (= judo), el la hebrea yehudi, siavice el jehûdâh (= laýdato), nomo de triba patriarko. Per larûiûo, post la ekzilio, judo fariûis la nomo de îiuj israelidoj.

Tra la latina judaeus, devenis la okcidentaj formoj: itala giudeo, hispana judio, portugala judeu.

Sub la ago de la esprimo "Dio hebrea" aperis la franca juif kaj la angla jew (= persono kiu havas hebrean Dion).

Germana adjektivo : jüdisch; fine el tiu devenas Jiddisch (= Jido), hebrea dialekto, germandevena kaj kun slavaj elementoj.

Substantiva radiko. Vortformoj: judo, judaro, judeco, judejo, judino, judismo, Judujo. Proksimaj vortformoj: jido (vd), judaismo (judismo), Judeo (Ïtato). Proksima radiko: judaismo (vd).

 

2. Judismo estas la religio kaj kulturo de la juda nacio, esence konsistanta el la fideleco al kredo de ununura Dio kaj el la elekto de la juda nacio.

Je la komenco, tiu ununura Dio estis nur Dio de la nacio, sed iom post iom komprenata kiel efektive la nura efektiva Dio de la universo.

La dia elekto de israela popolo, laý la biblia kredo, signifas, ke ûi havas apartan destinon, kun la eterna protekto de Dio. En la cetero judismo estas tre fleksebla, kun la plej diversaj orientiûoj.

Mezepoke Maimonido provis resumi judismon per 13 artikoloj de fido. Kvankam larûaj, tiuj artikoloj estas tro fermitaj por esprimi la judisman spiriton.

Tra la tempo judoj montriûis kulture tre kapablaj en æiuj branîoj de la arto kaj tekniko, scienco kaj filozofio.

E. Pauli.

 


JUGO (figure). 3514.

Gr: . L ( ` H , -@ Ø . L: jugum, -i.

A: yoke. F: joug. G: Joch. H: yugo. I: giogo. P: jugo; canga. R: (igo).

 

1. Etimologie, jugo devenas el la latina jugum (= jugo), siavice el la hineýropa jug (=kunligi).

Substantiva radiko. Vortformoj: jugo, jugi (tr), juga o.

 

2. Jugo estas transversa peco liginta la kornojn de bovo por alligi ilin.

 

Figure, estas jugo la submetiøo fare de la altrudemo de pliforta homo aý socia grupo super alia, aý aliaj.

 

Sklaveco estas especoj jugo en figura senco, pro tio ke øi fariøas simile al la jugo aplikita al bobo.

Tamen la praktikata sklaveco tra la historio estis ofte nur socia formo de interrilato de pli simplaj homoj rilata al pli kapablaj. Sed principe, sklaveco, rekte kiel jugo estas altrudemo de pliforta homo super alia, kaj tiusence estas simple kontraý la fundamentaj homaj rajtoj.

 

Plifortaj sociaj klasoj, per la plej diversaj influoj, kutime metas jugon sur la plej simplaj tavoloj de la socio. Jen alia jugo, en figura senco. La koloniismo historie praktikata de la pli disvolviøintaj nacioj de Eýropo, post la malkovro de aliaj kontinentoj kaj aliaj malevoluintaj landoj estis principe altrudo de jugo, Sed tamen la afero estas pli kompleksa ol kutime oni elpensas la aferon.

Principe, neniu popolo estas absoluta posedanto de sia teritorio, pro la fundamenta rajto de æiu homo iri kien ajn sur la terglobo. Kompreneble, tiu rajto iri kien ajn postulas interkonsentoj tiamaniere, ke øi fariøu kun ordo kaj sen aliaj problemoj.

La socia justeco postulas ke æie la civitanoj agu solidarece, precipe tra la ïtataj institucioj. Ankaý la Ïtatoj devas solidarece interagi.

E. Pauli.


JUGOSLAVIO (SERBIO). Filozofio en... 3516.

Ûeneralaëoj (vd 3516-000).

Filozofoj de Jugoslavio (vd 3516-002).

Resumo pri la filozofio de Jugoslavio (vd 3516-005).


JUÛI, -O (*) (logiko de la juøo). 3517.

Gr: 6 D \ < T ; 6 D \ F 4 H , J Î 6 D 4 J 4 6 ` < . L: judico, -are; judicium, -i.

A: judge; judgment. F: juger; jugement. G: urteilen, richten; Urteil. H: juzgar; juicio. I: giudicare; giudìzio. P: julgar; juízo. R:

 

1. Etimologie, juøi devenas el la latina judicium, kunmeto el justus (= ûusta) kaj dicere (= diri).

Verba radiko. Vortformoj: juûi (tr), juûo, juûadi, juûanto, juûantaro, juûisto, juûista, aljuûi (tr), antaýjuûi (tr), prijuûi (tr), prijuûo, proprajuûe, juûagado, juûdecido, juûodistrikto, juûodistrikto, juûfaro, juûopovo.

Proksima radiko de la sama temo estas rilataj al juro (vd).

 

2. Logika vidpunkto. Pri la juøo temas logiko, gnozeologio (vd 3524), psikologio (vd 3531). Nun la elektata temo estas la logika aspekto de juøo, kiu do estas esplorenda nur formalisme, kiel fluo de la operacio.

Logiko temas pri la pensoj unue øenerale, kaj poste per la specialaj logikoj pri la operacioj. Okazas ja specialaj logikoj de æiu aparta operacio de la menso:

- logiko de la koncepto (vd 4016),

- logiko de la juûo,

- logiko de la rezono.

 

Gravas la logiko de la juøo, pro tio ke oni æiam pensas pere de juøoj.

Ne okazas konceptoj ekstere de la juøo; naskiøas koncepto kun samtempa metado kiel subjekto, aý kiel predikato atribuata.

Koncerne al rezono, ne eblas rezoni sen komparo de juøoj, aý por analizi, kiel en indukto, aý por sintezi, kiel en dedukto.

 

3. Didaktike, redividiøas speciala logiko de juûo per æefaj vidpunktoj, kun elstaro de la jenaj titoloj:

- Formala difino de juøo;

- Divido kaj klasifiko de juøoj;

- Metodoj de juøado.

 

I - Formala difino de juøo.

4. Juûi estas aserti laý la dua mensa operacio, per kiu predikato estas atribuata al subjekto.

Juøo estas rezulto de la operacio aserti.

Nuance,atribui signifas pliformale la atribuatan predikaton, dum juøi enhavas la karakteron de vero, pro kio la menciita predikato estas atribuata.

Same, aliaj verboj esprimas ion similan al juøo, sed kun nuanca diferenco. Ekzemple, aserti nur signifas formale, ke la asertanto eldiras ion, sed sen la fundamenta karaktero diri ion veran. Ekzemple, mensogisto asertas ion, kvankam ne veran.

 

Pluras la nomoj kiuj atingas esencajn elmentojn de juøo, malsamaj foje laýforme, foje laýmaterie (enhave).

Kelkaj el tiuj aliaj nomoj estas verbaj radikoj, preskaý same kiel juøi:

- atribui, ekzemple, atribui signifon al vorto (= asigni ion al io);

- aserti, ekzemple, li asertis la veron (= forme esprimi);

- diri, eldiri, ekzemple, li diris ion pri tio (= voæe aserti);

Ankaý estas verba la latina affirmare (aserti).

 

Aliaj nomoj ekvivalentaj al juøo estas tamen substantivaj radikoj:

- propozicio, ekzemple, aprobita propozicio (= juøo esprimata per vortoj);

- sentenco, ekzemple, emfaza sentenco (= mallonga morala frazo).

 

5. Dua mensa operacio. Estas juøo mensa operacio, per kiu la konceptoj estas asertataj unuj pri la aliaj, aý kiel kunaj aý kiel ne kunaj. En la maniro kiel tio okazas, la menciitaj konceptoj estas operaciataj unue, kaj la menciita juøo restas kiel dua operacio. Kompreneble, ila partoj estas antaýaj rilate la kunmeton.

Per la aserto, juûo diferenciûas de la koncepto tiamaniere, ke unu venas post la alia kaj kun malsama temo operaciata.

Koncepto estas nur bildiga prezentado de la objekto, kaj simpla, krom esti antaýa operacio, pro tio dirata unua mensa operacio.

Juøo, kiel aserto de unu koncepto pri la alia, estas ne simpla, kaj dua operacio.

 

6. Du mensaj atentoj, - rekta kaj malrekta. Krom la esenca diferenco inter koncepto (nur bildiga) kaj juøo (esti aserto), - elstarigata de la difino, - okazas diferenco rilate la mensan atentecon. Kvankam koncepto kaj juûo okazas samtempe en nia menso, la atenteco varias en unu kaj en alia.

En tiuj operacioj okazas du atentoj, rekta (aý unua atento), malrekta (aý dua atento).

Koncepto aperas en la unua atento, kaj juûo en la dua atento. Pro tio okazas logika sekvo, per kiu oni atentas la koncepton per la rekta atento, kaj la juûon per la malrekta atento.

 

7. Komparo estas tipa aspekto de la dua mensa operacio. Per komparo, menso povas konstati, - îu la predikato kaj la subjekto povas esti asertataj unu pri la alia, - îu ne.

Nur la tute unuaj donitažoj ne povas esti komparataj kun antaýeco. Ili simple okazas kiel konceptoj, kiujn la juøo samtempe asertas sinteze pri la subjekto, al kiu ili apartenas.

Per posta fenomenologia konsidero de la unuaj donitažoj, oni povas fari la komparojn kaj konstati pli precize la validecon de tiuj asertoj. Sed tiu konstato estas nur daýrigo de la unua konstato, sen nova konstato. Tiu daýrigo ankaý nomiøas fikcia dubo.

Kartezio avertis, ke ne eblas dubi ke mi havu dubon pri mia ekzisto; sed tamen fikcie mi povas dubi, por pli klare percepti la fenomenon.

Same, post kiam mi havas aliajn unuajn spertojn, - ekzemple ke mi vidas esti tago, - mi povas same ree esplori tiujn faktojn per la fikcia dubo, por lasi tiujn fundamentajn spertojn pli evidentaj, pli klaraj, pli certaj.

 

La komparo okazas facile, kiam la konceptoj rezultas per novaj sintezoj kaj analizoj; tiam la juûoj povas fariûi kun zorga atento kaj esploro.

Krom tio, per nova aparta operacio, - nun la tria, - la komparo de juûoj al aliaj juûoj, povas kaýzi konkludojn. Jen la rezono, pri kiu logiko temas sub alia aparta traktaëo, - logiko de la rezono (vd).

 

8. Propozicio (vd) estas la lingva esprimo de la juûo. Tamen, ene de la kunteksto, oni povas kompreni la samon, kiam iu parolas pri juûo aý pri propozicio tiamaniere, ke juûo kaj propozicio estu kiel sinonimoj.

Kompare, propozicio estas juøo, precipe per vortoj, rigardata kiel aserto distinga de aliaj lingvaj konstruoj, dum la juøo mem emfazas la aserton.

En la praktiko, juøo kaj propozicio estas pritraktataj kiel ekvivalentaj.

 

9. Tri formoj formoj de la lingva esprimo por la juøo. Verbo (vd) esprimas kune la aserton kaj la predikaton.

Ordinare, îiu koncepto ene de la juûo ricevas unu vorton por esprimiûi, kaj la aserto estas farata emfaze per la verbo esti. En tiu ordinara kazo la vortoj estas tri. Ekzemple: Petro estas laboranta.

 

En tiu propozicio de tri vortoj okazas tiu kadro:

Petro, jen la subjekto;

Estas, jen la aserto;

Laboranta, jen la objekto atribuata per la aserto.

 

En lingvo eblas tri formoj de esprimo de la predikato, akorde kun la intereso emfaze foje unu aspketon, foje alian. Ekzemple: io estas pluvanta; estas pluvanta; pluvas.

Logike, - kiel avertite, - la propozicio povas ricevi specialan lingvan formon. En æiu kazo alia estas la situacio, kaj alia nuanco en la signifo. Laý la situacioj, foje elstariøas la objekto, foje restas sen elstaro la subjekto, foje nur la verbo.

 

Logike, la elstaro de la objekto okazas precipe, kiam la afero estas pri ago; tiam fandiøas la objekto kaj la verbo esti, per nova verba formo; ekzemple, anstataý "Petro estas laboranta", oni diras nur per du vortoj: "Petro laboras".

Restas la subjekto sen elstaro, kiam la ago okazas ïajne sen subjekto; ekzemple, anstataý "io estas pluvanta" aý "io pluvas", oni simple diras per unu vorto "pluvas". Jen la kadro:

- "io estas pluvanta" (ordinara formo);

- "estas pluvanta" (speciala formo);

- "pluvas" (tute speciala formo).

 

Oni rimarku, tamen ke la nepersonaj agoj, - kiel ekzemple pluvi, povas transformi la ordinaran formon en specialan koncerne al ofteco. Tiu inversiøo okazas en la kazo de pluvo.

Laý la efektiva nepersona situacio la ordinara formo de la propozicio estas "pluvas" (principe ne ordinara), la tute speciala estas "io estas pluvanta" (principe la ordinara, æar kun la tri elemento, - subjekto, verbo, predikato).

 

10. Estas diferenco inter predikato kaj predikativo (vd).

En la frazo "Petro estas laboranta", tiu lasta "laboranta" estas predikativo.

En "Petro laboras" tiu "laboras" estas predikato.

 

Oni rimarku, ke predikativo rilatas al la objekto atribuata (ne al la aserto en si mem); predikato inkluzivas la aserton, kaj pro tio inkluzivas la verbon kiel en "laboras" (= estas laboranta). La diferenco estas de vortfunkcio.

Fundamente, ambaý (predikato kaj predikativo) rilatas tion, kio estas en la kontraýa posteno de subjekto. Pro tio, en logiko oni povas uzi simple la vorton "predikato" sen la nuanco "predikativo" se oni parolas pri la juøo øenerale.

Kvankam oni asertas, ke la propozicio estas la vorta esprimo de la juûo, tiu æi esprimo rekte esprimas la objekton.

 

11. Ne okazas esprimo de esprimo. Estas nur traduko de unu esprimo en la alian esprimon.

Vorto esprimas ne la koncepton, sed la objekton de la koncepto; tiel same, vorta propozicio ne esprimas juûon, sed la enhavon de tiu juûo.

Tiu teorio pri la esprimo validas en îiu arto. Ekzemple, pentražo esprimas la objekton, kaj ne la ideon pri tiu objekto.

 

Tamen, la unua esprimo estas îiam tiu de la menso, îar unue oni konas mense la objekton, kaj poste tiu sama objekto estas esprimata per la aliaj artaj esprimoj, îu per la vorta esprimo, îu per la pentra esprimo.

Do, se foje ne-adekvate oni diras, ke la propozicio esprimas la juûon, tio estu komprenata ene de iu kunteksto, per kiu fakte oni komprenu la objekton.

 

12. Gramatikaj kategorioj kaj funkcioj estas la ûeneralaj nomoj por îiu vorto, laý ties tasko en la propozicio.

Tiuj gramatikaj kategorioj estas substantivo, adjektivo, pronomo, verbo, adverbo, prepozicio, konjunkcio, interjekcio.

 

Ordinare lingvoj havas morfologiajn rimedojn por distingi tiujn gramatikajn kategoriojn, aý almenaý rimedojn per kunteksto.

Esperanto, kiel logika lingvo, indikas la gramatikajn kategoriojn per sistemo antaývidita; ûi estas do planita lingvo. Ekzemple, Esperanto distingas draste inter radiko kaj finažo. Estas finažo de substantivo –o; de kvalifika adjektivo, -a; de infinito de la verbo –i.

La naciaj lingvoj kreas tiun sistemon laý eventualaj okazintaëoj; do, neregule kaj ne tute logike bone por îiuj celoj de la esprimo kaj de la komunikado.

Homoj ne sufiæe evoluintaj pri gramatikaj kategorioj ne kapablas kompreni la avantaøojn de planita lingvo!

 

13. Koncerne al la gramatikaj funkcioj - subjekto, aserto, predikato - ankaý ili devas povi esti distingeblaj per lingvaj rimedoj. Ordinare tio fariûas per distingo inter nominativo kaj akuzativo.

En Esperanto la rekta objekto (objekto de transitiva verbo) indikiûas per la akuzativa finažo -n, aý per prepozicio. Ekzemple: infano obeas la patron (akuzativo); infano obeas al la patro (kun prepozicio).

Koncerne la metodikon, la lingvo estas tekniko, en la genro de kodigo (vd). Sekve, ûi estas afero ne tute seninteresa; foje ûi devas esti tre specifa, eî artefarita por servi la specifajn celojn de la esprimo en sciencoj.

II - Divido kaj klasifikado de la juøoj.

14. Specoj de juøoj. Juøoj klasifikeblas laýforme kaj laýmaterie. Per tiuj du fundamentaj specoj de divido, kun la sekva klasifikado, meteblas en ordon la grandan varion de la juøoj.

Same estas metataj en ordon per klasifikado la konceptojn (vd) kaj la rezonojn (vd). Okazas do iom da paralelismo en la klasifikado de konceptoj, de juøoj, de rezoj, al kiu oni estu do didakte atenta.

 

15. Laöforme, specoj de juøoj okazas rilate la terminojn, foje per la verbo esti, foje per la subjekto, foje per la predikado.

Ekzemple, per la verbo juøoj, aý propozicioj, prezentas specojn, per duopoj:

- simplaj (kategorikaj), aý kunmetitaj (hipotetikaj);

- asertivaj, aý neivaj;

- simple atribuivaj, aý modalaj.

Tre gravas la laýforma divido de juøoj en sintezajn kaj en analizajn (vd 0274).

Analiza juøo estas tiu, kies predikato rezultas per la divido de la subjekto. Ekzemple, homo estas animalo racia; du estas unu plus unu; ento ne unuiøas al la neento.

Sinteza ju o konsistas en la almeto de predikato al iu subjekto kiel tute nova eltrovo, kiu antaýe ne estis konstatinta en la menciita subjekto. Tiu novažo ne estas konata per analizo, sed nur kiel fakto okazinta. Ekzemple, se iu konas, kio estas pordo, li ne sukcesas per analizo scii, æu øi estas blanka aý verda; nur per rekta konstato li povas aserti, æu øi estas tia aý tia.

 

 

Tiu divido en analizan kaj sintezan ankaý okazas en la laýformaj specoj de koncepto kaj specoj de rezono.

Per analizo montriøas la trovo de la principoj, aý aksiomoj (vd).

Cetere, en metodiko montriøas ke okazas apartaj metodoj en analizaj juøoj kaj apartaj metodoj en sintezaj juøoj.

16. Laömatérie, aý enhave, la tipa divido de juøoj estas:

- empiriaj juøoj;

- pure raciaj juøoj.

Estas ankaý enhava la divido en juøoj de valoro (vd 3523), normivaj, priskribaj, klarigaj, faktecaj, kaj similaj.

III – Metodoj de juøo: sintezaj metodoj de juøo, analizaj metodoj de juøo.

 

17. Enkonduko. Metodo estas la maniero pensi, agi, fari, sen rekta atento al la enhavo mem.

La ju a metodo okazas, kiam oni komparas la terminojn de la propozicio. Tiu juøa metodo konsistas do en la komparmanieroj. Tiuj komparmanieroj estas æefe per sintezo kaj analizo.

Oni priatentu do, ke la metodo koncerne la juøon konsistas nek en la aserto mem, nek en la komparo de la terminoj, nek en la enhavo de la komparo kaj aserto, sed en la maniero fari tion.

Kvankam esencaj en la juøo, tiuj elementoj estas konsiderataj de la metodiko nur formale, kiel flua sekvo kun iu rezulto. Nek tiu rezulto en si mem estas la metodo; al la metodo ne interesas rekte, æu la juøo estas rezulte duba aý certa, æu realisma aý ideisma, æar tiuj aspektoj estas gnozeologiaj. Okazas dubaj juøoj, veraj juøoj, certaj juøoj; la metodika vidpunkto estas kiel tiuj juøoj estas gvidataj dum ili progresas kaj atingas sian duban, aý veran, aý certan rezulton.

 

18. Aliflanke, tamen, malrekte la enhavo de la juøoj influas la metodikon. Ekzemple, la sintezaj juøoj tre varias metode, kiam ili estas enhave empiriaj, kaj kiam ili estas enhave tute raciaj. Inter la empiriaj sintezaj juøoj, denove tre varias la metodoj laý la sciencaj studobjektoj. Tiel same, la metodoj varias en filozofio, laý la objekto estas metafizika, naturfilozofia, sciencfilozofia.

Pro tiuj malrektaj influoj de la enhavo sur la metodon, oni eventuale esploras ankaý ion pri la enhavo de la metodikaj aferoj.

Koncerne la metodikon de la juøoj oni ne forgesu do, ke la esenco de la juøa metodiko estas en la komparmanieroj, per kiuj oni malkovras, æu la terminoj povas esti asertataj unu de la alia, æu ne. Kiam iu juøo komencas estiøi, la afero fariøas per la komparo, por malkovri, æu oni povas aserti unu de la alia, æu oni ne povas aserti tion.

 

19. Kiel kondiæo de studo de la juøa metodiko oni devas alkutimiøi konsideri aparte tiun fazon de la juøa komparo.

Unue, oni konsideru æiujn terminojn aparte; tio signifas, nur kiel konceptojn, aý bildojn.

Due, oni komparu inter si la terminojn, tio signifas, ke oni seræu interrilaton, æu per analizo, æu per sintezo.

Trie, oni ekzamenu la percepton de iu interrilato inter la terminoj komparataj, aý la definitivan nepercepton de iu interrilato; tio signifas, ke oni malkovru inter æiuj ïancoj de interrilato tiun, kiu prezentiøas kiel efektiva interrilato, aý neinterrilato. Foje oni jam havas ekde la komenco la certecon, sed tiu certeco devas esti metata inter krampoj, por esti pli kritike ekzamenata. Kune kun tiu ekzameno pri la definitiva percepto, oni difinu, æu øi rezultas analize aý sinteze.

Kvare, oni ekzamenu la aserton mem pri la definitiva percepto; tio signifas ke, post la percepto de interrilato aý neinterrilato, oni faru la definitivan aserton (la definitivan juøon). Nur abstrakte oni povas distingi la definitivan juøon de la antaýe menciita percepto de rilato aý de rilato inter la komparataj terminoj. Kune kun tiu definitiva aserto, oni zorgu ankaý pri la plej bonaj vortoj por esprimi la definitivan aserton.

 

Æiu ekzercu al si mem en la reflektiøo pri la menciitaj juøaj fazoj, por ke la metodiko havu sian lokon klare viditan kiel manieron de komparo, jen analiza, jen sinteza. Oni estu priatenta pri tiuj momentoj de la juøa procedo. Per tiu kritika ekzameno ne povas okazi eraro. Kiu eraras, tiu ne estis sufiæe atenta pri tiuj fazoj de la juøa operacio.

 

20. Specoj de metodoj de juøo. Jen temo vastas, kiu foje postulas specifajn artikolojn.

Laýforme elstaras en metodiko la analizaj metodoj de juøo (vd 3520) kaj la sintezaj metodoj de; juøo (vd 3532).

Analiza juøo estas tiu, kies predikato rezultas per la divido de la subjekto. Ekzemple, homo estas animalo racia; du estas unu plus unu; ento ne unuiøas al la neento.

La analiza juøo rilatas al la divido (vd) kaj klasifiko (vd), - kiuj estas sintezaj metodoj de konceptado, - æar tiu analiza juøo simple asertas tion, kion la analizaj konceptaj metodoj bildigas.

Okazas ankaý rilato de la juøaj metodoj kun la operacioj de kunmeto (vd) kaj difino (vd), kiuj estas sintezaj metodoj de konceptado. Sed la direkto fariøas en la kontraýo. Dum la difino asertas la ekvivalentecon inter la sumo de la partoj rezultintaj de la analizo kaj de la difinita objekto, la analiza juøo simple asertas la analizon mem, per kiu la partoj estas atingataj. La analizaj juøoj celas la partojn kiel unuopajn, do simple kiel unuopajn novažojn pri la analizitaj aferoj. La eroj rezultintaj de iu divido estas tuj poste rigardataj kiel apartenantaj al la konkreta tutažo, el kiu ili estis abstraktigitaj.

 

21. Laýmaterie, gravas la divido de juøoj, kaj koncernaj metodoj, en empiriajn kaj pure raciajn.

 

22. Konklude. Pri la juûo okazas la plej diversaj temoj, kelkaj rilataj al divido en specojn laýforme, kelkaj rilataj al divido laýmaterie, kaj fine, kelkaj rilataj al metodo, jen analiza, jen sinteza. Sed estas ankau apartaj temoj pri psikologio kaj gnozeologio:

Juøisto (enkadre de juro) (vd 3518);

Juøo. Analizaj metodoj de juøo... 3520.

Juøo de gusto (vd 3521);

Juøo de la historio (vd 3522);

Juøo de valoro (vd 3524);

Juøo. Gnozeologio de la... (vd 3525);

Juøo. Mondfina... (vd 3528);

Juøo. Postmorta individua... (vd 3530);

Juøo. Psikologio de la... (vd 3531).

Juøo. Sintezaj metodoj de... (vd 3532).

E. Pauli.

 


JUÛISTO (enkadre de juro). 3518.

Gr: * 4 6 " F J Z H , -@ Ø . L: judex, -icis.

A: judge. F: juge. G: Richter. H: Juez. I: giùdice. P: juiz. R: (Cudja).

 

1. Juøisto estas tiu, kiu laýleøe jure decidas pri kulpo. Implice, juøisto decidas pri kiu ne kulpas, se li estas akuzata de kulpo.

Principe, juøisto juøas laý la leøo difinita de la politika socio, enkadre de kiu li agas. Ne estas la juøisto kiu kreas la leøon, sed nur juøas laýleøe. Ordinare, leøo estas øenerala, kaj la juøisto interpretas øin, kaj decidas pri la kulpo.

2. Laýleøe estas juøisto, nur tiu, kiu estas enpostenigita en tiu funkcio. Kvankam æiu kapablas juøi, ne æiu juøas laýleøe pro manko de enpostenigo.

La elekto de juøisto povas fariøi rekte de la civitanoj, aý malrekte de alia aýtoritatulo antaýe elektita de la samaj civitanoj.

Saøa konstitucia leøo antaývidas por la kandidatoj al posteno de juøisto la postulojn, ekzemple la profesian kurson pri juro, la aøon, honestecon.

3. Profesia devo de juøisto estas la kapableco kaj honesteco.

Sen profesia kapablo, juøisto, aý restas sen fari juøojn, aý simple erararas, se li juøas.

Sen honesteco, juøisto povas juøi laý aliaj interesoj.

4. Tribunalo. Kiel æiu ïtata funkcio, ankaý laýleøa juøisto devas juøi antaý la publiko, kaj sekve en loko malfermita, kaj kies ordinara nomo estas tribunalo (vd).

5. Divido. Pro la multobleco de la juøendaj aferoj kaj pro la diverseco de tiuj aferoj, rekomendindas la divido de tribunaloj laýnombre kaj laý specoj. Tiam pluraj estos la juøistoj kaj distribuataj laý specoj de juøendaj aferoj.

 

6. Instancoj. Por garantii la sekurecon de juøado, estas aranøebla la proceduro de juøado per pluraj instancoj, tiamaniere ke la unua instanco de la juøado ne estas la definitiva, per la eblo de apelacio al dua, aý tria, øis la lasta. La plej altaj instancoj foje decidas aliel.

Aliflanke, la apelacio al aliaj instancoj devas esti saøe regulata por ke ne malvigligu la justecon praktakata de la unuaj gradaj tribunaloj..

E. Pauli.