IDEO, -ECO. 2874.

Gr: Æ * X " " H . L: idea, -ae.

A:idea; idealitity. F: idée; idéalité. G:Vorstellung; Idealitaet. H: idea; idealidad. I: idea; idealità. P: idéia; idealidade. R: (idéja).

 

1. Etimologie, ideo devenas, tra la latina idea, el la greka Æ * X " (= aspekto, vidado, ideo), siavice el la verbo Æ * , Ã < (= vidi), enkadre de la hindeýropa radiko weid- (= vidado). Samdevenas la germana wissen (= scii).

Substantiva radiko. Vortformoj: ideo, idea, idearo, idei (vd 2863), ideismo (vd), ideisto, ideologio (vd), samideano (vd), samideanaro. Proksimaj radikoj: idealo-o (vd), ideolog-o (vd), idol-o (vd).

 

2. Ideo estas intelekta operacio de kono prezentanta simple la objekton, kaj do sen aldonaj operacioj de aserto kaj de rezono. Ekzemple, ideo pri arbo, ideo pri animo, ideo pri filozofio.

 

3. Ideeco estas la abstrakta eldiro, per kio estas esprimata tio, per kio la ideo estas ideo, kontraste kun la karaktero per kio juûo estas juûo, rezono estas rezono.

 

4. Îar ideo estas fenomeno kunmetita el pluraj faktoroj, la informo pri la ideeco fariûas kompleta pere de la sumo de îiuj flankoj.

Pri la ideeco aparte temas logiko, gnozeologio, psikologio. Ideo estas esplorata de la logiko nur formale, de la gnozeologio koncerne al la enteca valideco de la signifata enhavo, de la psikologio koncerne al la psika portanto de la menciita signifata enhavo.

Okazas plenumoj pri la ideeco fare ankoraý de la historio de la ideoj kaj sociologio de la ideoj. El tiuj esploroj rezultas la kompleta kono pri îio, kio estas la ideo en si mem kiel ideo, do pri la ideeco.

 

5. Logiko rigardas la ideon nur laý la formala vidpunkto de la enhavo; nur kiel fluas la nocioj. Estas ja logiko, kiu difinas la ideon, montrante, ke ûi estas la kono en la momento de unua mensa operacio, kiam ûi simple prezentas la bildon de la afero, sen la novaj disvolviûoj de la operacioj de juûo kaj rezono. Aldone, la kompleta ideeco atentas ankaý pri ties formalaj klasifikoj kaj propraëoj.

La logika formala aspekto de la ideo komenciûas per la difino mem, kiun oni esence jam metis, dirante ke ûi estas elementa operacio rilate la aliajn, prezentanta simple la objekton.

Tiu kampo de la unua operacio prezentas tamen plurajn aspektojn, kaj kiuj estas malsame elstarigataj per pluraj nomoj: ideo, koncepto, nocio, mensa percepto.

Nuance, koncepto (vd) rilatas la aktivan mensan operacion, per kiu oni kaptas informon pri la objekto, dum ideo nur atentas al la aspekto de la objekto, akorde kun la etimologio mem de la vorto.

Kontraste, koncepto (el la latina concapere = kapti) signifas prezentadon aktive kaptitan el la objekto; kvazaý îasisto, la kona esploristo tage kaj nokte klopodas kapti konojn pri îiuj aferoj, kies operacia rezulto estas do konceptoj.

Malsame, îar la vidado atingas klare la eksteran figuron de la objektoj, ideo konservis la etimologian karakteron de informo de tiu figuro; komence la vorto informis mur pri la determinoj de la videbla figuro, poste ankaý pri la determinoj de la esenco; fine nur de la esenco.

 

Ambaý tamen, - ideo kaj koncepto, - situas en la unua mensa operacio, îar nek la ideo, nek la koncepto faras aserton kiel okazas en la dua operacio de juøo.

Sed la karaktero de koncepto multe pli rilatas al la unua mensa operacio ol ideo. Pro tio, en logiko, la studado de la mensaj operacioj preferas la vorton koncepto.

Konstraste, en gnozeologio la intereso centriøas en la ideo. La gnozeologia demando iras rekte sur la validecon de la enhavo prezentita de la ideoj.

 

Oni avertu, ke, enkadre de la unua mensa operacio, okazas aliaj terminoj, - krom koncepto, -, por signifi la objekton en tiu unua fazo de kono: mensa percepto, mensa intuicio, al kiuj oni ankaý komparu la ideon.

Intuicio (vd) elstarigas la karakterizon de senpera kono; pri tiu senpereco ne okupiûas la ideo.

Percepto (vd) emfazas la operacian kontakton kun la objekto kiel nekonato, kaj estas nun atingata; ankaý tiu aspekto ne estas rekte entenata de la ideo.

 

Aldone, krom la origina senco de informo pri la objekto laý ties determinoj, ideo havas la apartan signifon de modela imago, aý modela ekzemplero, laý kiu fariûas aliaj aëoj.

La artisto, ekzemple, havas antaýan ideon pri sia verko. Efektive, kiam oni agas, îiam oni antaýmetas tiun imagon, kiel ideon gvidantan al celo; tiu ekzemplerismo (vd 2586) estas doktrino defendata de metafiziko en la kreo de la mondo fare de Dio.

Foje la nuancaj diferencoj inter ideo, koncepto, percepto intuicio estas neglektendaj, îar la kunteksto kompletigas la sencon.

 

6. Gnozeologio pritraktas la ideojn, rilate la entecan valoron de la enhavo prezentata. Sisteme, oni demandas pri la etendo (extentio) kaj pri la kompreno (compreentio) de la ideoj.

La rezultoj de la gnozeologiaj esploroj malsamas.

 

Pri la etendo, du estas la opinioj:

- unuj, kiel Platono kaj Aristotelo, asertas ke la ideo estas ordinare universala, signifanta la specon, ne la individuon, kaj ke ne ekzistas singularaj ideoj.

- Kontraý, precipe empiriistoj, asertas ke ideoj estas singularaj.

 

Pri la kompreno:

- ideismo opinias, ke ideoj estas nur ïajnaëoj, sen korespondaj eksteraj realaj objektoj;

- inverse, realistoj supozas, ke ideoj signifas ion sendependan de ili mem. Kiel konstatite, la ideeco pri kiu okupiûas la gnozeologio estas la enteca valoro de la enhavo ideata.

 

Laý la gnozelogia aspekto, ideo enhavas informon, pri kies enteca naturo, - kiel jam avertite, - gravas la diskutoj, kaj pluras ankaý la vidpunktoj de la demandoj.

Ideo estas io intencionala, kiu atentigas al objekto. Jen la diskutado pri intencionalismo kaj psikologiismo. Îiu kono estas intencionala, ankaý la ideo. Se oni ne konscias sufiîe klare pri tiu atenteco al objekto, kiel esenca ankaý al la ideo, povas okazi psikologiismaj miskomprenoj, per kiu la ideo estas interpretata nur kiel absoluta estaëo; la esenco mem de îiu kono, estas la intencionala atenteco al la objekto.

 

Determini la objekton ene de la ideo, jen kie la gnozeologiaj opinioj malkonsentas inter si.

Laý la platonisma tradicio la ideo atentigas pri la specoj mem al kiuj apartenas la individuoj. Por Platono tiuj specoj estas nomataj realaj ideoj, kaj niaj mensaj ideoj estas nur bildo de tiuj ideaj realaëoj.

Estonte, Kant konservos la platonan nocion de ideo, sed sen la korespondaj realaj ideoj. Por Platono la realaj ideoj ankaý estus modeloj laý kiuj estas farataj la materiaj aferoj de la mondo. Sekve, koni la mondon okazigas la malrektan konadon de la realaj ideoj.

 

Aristotelo neis la realan karakterizon de la specoj en formo de apartaj realaj ideoj. Sed li konservis la doktrinon, laý kiu la ideo atingas la specojn de la individuoj, sed tiuj specoj (aý universaloj) apartenas al la determino mem de tiuj individuoj. En îiu individuo estus, do ambaý elementoj, la individueca kaj la specifeca.

Per analizo kaj abstraktado estas konataj la specoj aparte de la individuoj. La diferenco inter Platono kaj Aristotelo estas inter raciismo kaj modera raciismo. Dum Platono kredas je mensaj operacioj sen la sensoj, Aristotelo ekstartas de la empiriaj donitažoj, ekde de kiuj antaýeniras la intelekto.

 

Nominalistoj kredas, ke la nocio de speco (aý universalo) estas nur nomo. La universala ideo estas nur mensa universalo, sen reala fundamento, sen reala konsisto. Sekve, la mensa universalo nur ekzistas en la menso, kaj restas nur kiel mensa nomo.

Empiriistoj, pro la neakcepto de la raciisma atingo de la esenco, ankaý ne akceptas la specon kiel efektivan universalon; konsekvence, îiuj empiristoj, kohere devas esti nominalistoj.

 

7. Psikologio temas pri la ideeco koncerne al psika enteca aspekto, per kiu la ideoj havas portanton. Surbaze de tiu psika realo ekzistas la ideoj. Rimarku ke la psika aspekto de la ideeco jam ne estas pri la sgnifata enhavo. Koncerne al enhavo, - kiel oni jam avertis, - zorgas logiko pri la formala aspekto, kaj gnozeologio pri la enteco signifata.

La psikologia ideeca aspekto de la psikologio demandas aparte ankaý pri la genezo de la ideoj (vd), aý ideogenezo (vd), aý ankoraý pli simple ideado (vd 2855).

 

Oni estu strikte atenta, ke, laý la psikologia vidpunkto, ideo estas esplorata kiel enteca afero, simila al arta verko, ne kiel logika kaj gnozeologia demando.

En la arta verko okazas du elementoj, la materia portanto kaj la esprimo per kiu la verko signifas ion. Tiu distingo inter portanto, - nomata ankaý signifanto, - kaj portato, - siavice nomata signifato, - okazas en la ideo, kiel psika estaëo.

Sed la ideo estas imanenta operacio, æar en la interno de la menso. Pro tio nur per spekulativa hipotezo oni povas teorii pri la ideo kaj dividi øin en portanto kaj portato.

8. Kiam historio de la ideoj kaj sociologio de la ideoj temas pri la ideoj, tiuj aliaj sciencoj inkluzivas pli vastan kampon, kaj do ankaý tiu de la juûoj kaj de la rezonoj.

Sed la fundamento mem estas îiam la ideo, kies karaktero fariûas kreskeme pli klara.

E. Pauli.

 


IDEO. Adekvata... Neadekvata... 2876.

A: adequate idea. F: idée adequate. G: H: idea adecuada. I: idea adeguata. P: idéia adequada. R:

 

1. Akorde kun la fundamenta signifo de adekvata (vd), ideo estas adekvata, kiam ûi estas sufiîe egala al la objekto esprimata; ideo estas ne adekvata kiam ûi ne sufiîe bone prezentas tiun objekton, kvankam ankoraý ne tute erare. Tiusence, paroleblas pri adekvata difino, adkvata esprimo, adekvata priskribo; neadekvata ideo pri Dio, pri la substanco, pri la demokratio.

Oni rimarku, ke adekvata diriûas ne nur pri la kono, sed pri ia ajn afero kiu fariûas por esti en rilato al alia; ekzemple, adekvata kaýzo, adekvata administracia rimedo, adekvata socia eduko. Tiuj adekvatecoj okazas per materia klasifikado, kaj adekvateco de kono estas unu el ili.

 

2. La adekvateco estas esenca al kono, kaj pro tio la vero estas difinita kiel adekvateco inter menso kaj objekto.

Nuance, propra ideo kontrastas al analogia, dum adekvata emfazas la kompletecon.

Îar îiu kvalito havas gradojn, la samo okazas kun la ideo, kies adekvateco gradiûas. Ordinare, adekvata ideo estas uzata en forta senco, tio estas, kiel adekvata en alta grado, prezentanta la objekton kun iom da perfekteco.

Influe de tiu forta senco, inverse, neadekvata ideo estas tiu, kiu grade ne estas sufiîemulte alûustigata al la esprimenda objekto.

 

3. Kelkaj objektoj ne estas atingeblaj per strikte adekvata ideo, aý almenaý ordinare ne estas. Kutime la metafizikaj temoj estas neadekvate konceptataj de la plimulto.

Jen la ideo de pri Dio, ordinare imagata lokigite, ekzemple en la îielo, en la supro. Se Dio estas intensive infinita, li ne povis krei æielon por iri loøi tie. Inverse, se Dio estas intensive infinita, la æielo estas en Dio, kaj ne Dio en la æielo. Neniu krietažo iros al Dio, æar æiuj jam estas en Dio.

 

Paradokse, ne adekvataj estas kutime la plej simplaj ideoj, kiel spaco, loko, tempo. Ordinare, oni imagas spacon kiel apartan rilate la korpon; tamen la spaco estas determino de la korpo mem. Loko estas neadkvate ideata kiel vakuo okupata de la korpoj, kiuj moviûas el unu loko al la alia. Tempo estas speco de tunelo tra la jarcentoj, kiam ûi fakte estas nur la daýro en la ekzisto, kaj interna al la aferoj mem.

E. Pauli.


IDEO. Denaska... Adventiva... 2877.

A: innate idea. Adventiv... F: idée innée. Adventive... G: geburtiger Idee; adventiv-. H: idea innata. Adventiva... I: idea innata. Adventiva... P: idéia inata. Adventiva... R:

1. Denaska ideo estas nocio posedata de la individuo ekde la naskiûo, kontraste al la adventivaj ideoj (vd 2877).

Jen la konkludo al kiu venas la ideogenezo (vd 2885) aö ideado (vd 2856) praktikita en la antikveco de Pitagoro kaj pitagoranoj, Platono kaj platonanoj, modernepoke precipe de la racionalismo de Kartezio, Leibniz, Chr. Wolff.

 

 

2. Principe, adventiva estas tio venanta poste, kun karaktero de almeto kaj kun ne samgrada valideco.

Enkadre de de la gnozeologio estas æefe nomataj adventivaj ideoj tiuj alvenantaj per novaj spertoj, kontraste al aliaj ekzistantaj denaske.

3. Tiu distingo inter denaskaj ideoj kaj adventivaj estas propra de la gnozeologiaj sistemoj antaýsupozantaj denaskaj ideoj. Sekve de tio, kelkaj ideoj estas denaskaj, kelkaj aliaj estas adventivaj.

Pitagora kaj platona filozofio kredis je antaýekzistado de la spiritoj tiamaniere ke tiuj puraj spiritoj jam povis havi la tiel nomataj denaskaj ideoj ekde de la antaýa vivo.

En la nuna vivo estas rememorataj la antaýaj ideoj, kaj la novaj restas do kiel adventivaj.

 

La neoplatona kristano Aýgusteno el Hipono 354-430) kredis je natura ilumino fare de Dio, kaj per kiu la universalaj konceptoj estas denaskaj, dum la aliaj koncektoj estas adventivaj.

Modernepoke, la denaskisma gnozeologio estas tipa de Kartezio, kaj kiu enkondukis la esprimon adventiva ideo.

Same kredis je la denaskaj ideoj la elstara filozofo Leibniz (1646-1716).

 

4. Takse, la adventiveco de kelkaj ideoj estas unuavide tre evidenta fakto, de æiuj akceptataj. Sed la malkonsento okazas pri la plej fundamentaj ideoj, por unuj denaskaj, - kiel jam dirite, - sed por aliaj naskiøintaj.

Aristotelo, kontraý Platono, avertis ke æiuj homaj ideoj naskiøas, kaj ke æiuj estas en dependo de la sensaj konoj. Ekzemple, la okuloj vidas la koloron, kaj la menso komprenas la koloron kiel enteco.

Mezepoke, Tomaso el Akvino (1225-1274), kontraý aýgustenismo, defendis la sensan originon de la ideoj.

Modernepoke, ankaý Kant, kontraý Kartezio kaj Leibniz, reprenis la sensan originon de la pensoj.

Kompreneble, empiristoj kaj pozitivistoj asertas la empirian originos de æiuj ideoj.

5. Por metode seræi la solvon, oni komencu la esploron per strikta fenomenologia priskribo de la kono. Necesas tuj distingi inter la fenomeno, kaj la koncerna adventiveco.

La argumentado por la denaska ideo kutime estas surbaze de spekulaciaj argumentoj, tipe racionalismaj, per rekta konstato precipe de la universalaj nocioj. Sed aparte pluraj akceptas la denaskajn ideojn surbaze de la kredo je pasintaj vivoj. Platono uzis ambaö argumentojn.

E. Pauli.

 


IDEO. Ekzemplera (arketipa)... 2880.

L: exemplar, -aris (n.).

A: exemplary. F: exemplaire. G: exemplarisch, musterhaft. H: ejemplar. I: esemplare. P: exemplar. R: (primernyj).

 

1. Kiel en la plej simplaj agoj kaj faroj estas uzataj gvidaj ideoj, tiel same oni imagas validan por la realo ûenerale, ke ûi fariûis pere de ekzemplera ideo, gvidanta la aranûon de la kosmo, fare de supera estaëo.

Ekzemplerismo estas doktrino, laý kiu îiuj aferoj obeas îefan absolutan ekzempleron, aý îefan modelon, aý îefan tipon, aý arketipon (vd). La kontraýo estas la pura fakteco kaj hazardo.

Nuance, arketipoj (vd) estas la unuaj modeligaj ideoj, dum ekzemplera ideo estas iu ajn idea modelo. Do, arketipo elstarigas la tipon mem imitenda, dum ekzemplerisma ideo avertas pri la modelado de la ekzempleroj.

Arketipo, kiu devenas el greka • D P Z (= komenco) kaj J b B @ H (= tipo, figuro, karaktero), - signifas la antaýecon de la modelo rilate la modelitajn aferojn. Sed ekzemplero kaj ekzemplo, kiuj devenas el latina radiko, elstarigas la imitadon.

 

Estas ekzemplero îiu el la individuoj de sama speco, kiam rigardataj kiel reproduktaëoj de tiu sama komuna tipo. Jen la senco de, ekzemplero de presita libro, ekzemplero de simila speco.

Individuo elstarigas la individuecon, dum ekzemplero pli emfaze la rilaton al komuna tipo.

Koncerne al modelo (vd) mem, ûi rilatas al objekto farita por esti imitata de tuta serio de aliaj similaj, dum ekzemplera situas en la kunteksto de la mensa nivelo.

Tre proksima estas la nocioj de ekzempleriga ideo.

Ankaý okazas rilato al la nocio de leûo. Dum la modelo de statikaj aferoj nomiûas arketipo, tiu de la agoj nomiûas leûo.

 

Konklude, la fundamenta nocio de modelo, ekzemplo, arketipo, leûo estas la sama, nur diferencigita per nuancaj distingoj.

Filozofio la kiu, îio, kio fariûas, okazas la antaýa ideo, nomata ekzempleriga ideo, aý ekzempleriga kaýzo.

Ekzempleriga, enkadre de la ago gvidata de imago kaj de ideo, estas dirite pri la modela ideo kaj imago, kun karaktero de esenca al la speco, laý kiu la aferoj ûenerale fariûas.

 

2. Doktrino. Pri la naturo de la ekzemplerigaj ideoj multe diskutis la filozofoj. Empiriistoj simple neas ilin, kaj diras ke la aferoj simple okazas.

Ekzemplerismo (vd) estas racionalisma doktrino, laý kiu la ekzemplera ideo estas îie gvidanta la realon, kaj ke pro tio enhavas internan raciecon. Æiu afero diriûas ontologie vera aý erara (patologia) kompare kun la ekzempleriga modelo de la speco al kiu ili apartenas.

 

3. Inter si la raciismaj filozofoj denove malkonsentas pri la naturo de la ekzemplaraj modeloj.

Pitagoranoj asertis ke tiuj modeloj estis realaj nombroj.

Sema Platono komprenigis tiujn modelojn kiel realajn ideojn (vd 2993).

 

Efektive, se tiuj nombroj aý ideoj ne estus realaj, oni ne komprenus kie ili povus aparte ekzisti. Tamen, tiu aparta ekzisto povas esti reala en la senco de reala kaýzo.

Aristotelo, kiu neis tiujn apartajn ekzemplerajn ideojn, tamen akceptis, kun Parmenido, ke iu interna ontologia leûo okazas ene de la ento.

Surbaze de la Aristotela filozofio, kiu neis la platonajn realajn ekzemplerigajn ideojn, la mezepoka aristotelano Tomaso el Akvino (1225-1274) asertis, ke Dio mem estas la imitebla ekzemplero; per tiu formo, restis la karaktero de realeco, sed per alia interpretmaniero. Nun Dio estas la ekzemplero imitata de îiuj kreitaj estaëoj, sed ne estas proporcia ekzemplero. Li estas imitebla translime, pli vaste, per pluraj formoj, laý la elekto de la kreinto.

 

. 4. Eblas distingi inter eternaj arketipoj kaj kreitaj modeloj.

Kreitaj modeloj rilatas al tekniko; ili estas kiel gvidiloj de la agado kaj de la farado. Tiusence oni prezentas individuajn homojn (sanktulojn, virtulojn) kiel modelo de bona vivo kaj edukado; tiuj estas modeloj de agado.

Modeloj de farado estas ekzemple desegnaëoj de konstruotaj domoj kaj de fabrikotaj industriaj produktaëoj.

Ektipoj (vd) de la platonanoj de Kembriûo estas kreitaj modeloj laý kiuj disvolviûas la naturo.

 

5. Absolutaj modeloj gvidas la klasikan arton (vd), kies temoj estas prefere la belo kaj la perfektaj agoj.

E. Pauli

 


IDEO. Fiksa... 2882.

A: fixed idea. F: idée fixe. G: fixe Idee. H: idea fija. I: idea fissa. P: idéia fixa. R:

 

1. Fiksa ideo estas malsana psika fenomeno karakterizata de pliinflua ideo, kiun la volo ne kapablas forigi.

 

2. Principe, îiu ideo estas fiksa, tio estas, stabila kaj memorigebla, sed tamen kontrolebla de la individuo, atenta al la realo de la faktoj.

E. Pauli.

 


IDEO. Forto-... 2883.

A: motor-idea (Bain). F: idée-force; force idéo-motrice. G: H: idea-motriz. P:idéia-força; idéia motriz. R:

 

1. Erudicia esprimo, enkondukita de Alfred Fouillée (1838-1912), por nomi la psikajn fenomenojn kun aktiva karaktero (La psychologie des idées-forces, 1893).

Jen fenomenoj kiuj influas flanke de la volo, kaj kiuj estas alvokataj por klarigi plurajn elektojn, kiel spontaneajn sinsekvojn surbaze de la forto-ideojn.

Estas ekvivalentaj al ideo-forto la esprimoj motora ideo (vd 2904), de la skoto Aleksander Bain (1818-1903), kaj motivado per klarigo, ofte uzata en filozofio pri eduko.

 

2. Takse, ideoj, kaj la konoj øenerale, ne estas nur bildiga reflekso de la objektoj, pri kiuj okazas la informo. Tiu aspekto estas nur la abstrakta aspekto per kiu difiniøas la kono.

Per dua aliaj faktoroj ideoj agas kiel forto, - per la psika integrigo de operacioj kaj per la enhavo mem de la informo.

 

3. La psikaj fenomenoj estas konkreta integrigita realo. Oni ne forgesu, ke la volo mem miksiûas kun la racio, kaj la decido fariûas per la praktiko-praktika juûo (vd). La integriøo de la ideoj okazas kun la sensoj kaj kun pluraj aliaj psikaj fenomenoj.

Kompreneble, ideoj estas psikaj fortoj nur analogie, dum ili estas integrigitaj. Per si mem ili estas nur bildigita refleso de la objektoj, pri kiuj ili atentigas intecionalisme.

 

4. Influo de la enhavo. Ideo, krom esti psika fenomeno integrigita kun aliaj pasikaj fenomenoj, ankaý influas per la informita enhavo. Tristaj informoj influas malsame ol la optimismaj kaj utilaj.

Celoj atingendaj prezentiøas kiel ideoj, kaj tiel ili instigas kiel forto. Grandaj celoj, aý grandaj idealoj, jen forto kiu gvidas eksterordinarajn homojn.

 

Motivado por iu ajn agado fariøas per la atentigo pri la afero atingenda.

Ekzemple, motivado por la studo, motivado por la laboro, motivado por vojaøi, motivado por edziøi.

Sekve de tiu konstato, estas motivado unu el la faktoroj de la eduko, æar per la forto de la ideo efikiøas la celoj.

E. Pauli.

 


IDEOGENEZO (N). 2885.

 

1. Erudicia vortformado, ideogenezo estas kunmeto el ideo kaj genezo. Komparu kun la paralela vortformado de embriogenezo (vd), el embrio kaj genezo.

 

2. Ideogenezo estas la geneza esploro de la ideo kaj de la tuta idearo, precipe laý la psikologia vidpunkto.

Nuance, ideologio (vd 2997) pli vaste pritraktas la tutan idearon, precipe la enhavan aspekton, dum ideogenezo restas nur en la naskoformado.

Ideado (vd 2885) ankaý temas pri la nasko formado de la ideoj.

 

3. Abstraktado de formoj de la konkretaj objektoj estas la fundamenta procezo en la formado de la ideoj.

La procezo jam komenciøas enkadre de la sensoj. Per la sensoj nur estas abstraktigataj la sensaj kvalitoj.

Per tute nova speco de abstraktado, intelekto abstraktas la entecon, kies formo estas la verbo esti.

Notindas ke, per tiu operacio de la intelekto, la atingata formo estas la enteco, kaj ke tiu enteco montriøas kiel atribuo per aserto. Efektive la formoj estas atribuataj al subjektoj kaj tiel ili estas kaptataj de la intelekto.

 

4. Teorie oni elpensas, ke la kono fariøas ebla per la abstraktigita formo, æar tiu formo restas øis certa punkto senmateria kaj kiel spuro simila al objekto.

Kiam la materia objekto portas la formon, tiu formo havas subjekton, kaj pro tio restas la formo de tiu subjekto, kun la sekvo ne fariøi konscia pri si mem.

Sed se la formo restas sen la subjekto, kaj pasas al alia, en tiu alia øi povas havi la karakteron de spuro.

 

Kono fariøas post impreso de formo kiel spuro ricevita de alia. En tiu alia povas okazi la kono, se en la formo de la spuro ricevita restas sufiæajn kondiæojn. La ricevanto devas ricevi la formon ne kiel la sian, do ne subjektive; li devas ricevi la formon kiel spuron de la ekstera objekto, kaj do objektive. En tiu kazo la formo restas senmateria kaj simila al objekto kiu impresis øin.

 

Tiu teorio pri genezo de la kono kiel formo objektive ricevata supozas ankoraý, ke senmateria formo estas per si mem konscia, kaj ke øi kapablas informi pri io alia simila. Koni estas do ricevi objektive la formon de alia, æar en tiu kondiæo la menciita formo fariøas memkonscia.

Arto estas ne plenumata kono, kaj kiu esprimas per mimezo. Sed la formoj de arto ne estas sufiæe senmateriaj por esti memkonsciaj; tamen okazas sufiæe da simileco, por ke oni interpretu øin kiel esprimon de alia objekto, kies simileco øi estas.

E. Pauli.

 


IDEOGRAFIAJ SCIENCOJ. 2887.

 

1. Enkadre de la pluraj klasifikoj de la sciencoj (vd) en pli øeneralajn genrojn, elstaras tiu de Wilhelm Windelband (1848-1915), per tiuj du klasoj:

- ideografiaj sciencoj, pri partikularaj faktoj, priskribantaj la okazaëojn, kaj kiuj estas precipe spiritaj sciencoj;

- nomotetikaj sciencoj (vd), leûaj sciencoj, temantaj precipe pri la naturo, kaj estas do naturaj sciencoj (Geschichte und Naturwissenschaften, 1894).

 

2. Takse, la distingo inter ideografiaj kaj nomotetikaj sciencoj ne estas esenca. Pro la diverseco de la temoj, kelkaj karakteroj de la ideografiaj sciencoj estas pli elstaraj, sed principe ankaý troviøas en la nomotetikaj; inverse, kelkaj estas pli elstaraj en la nomotetikaj, sed principe ankaý troviøas en la ideografiaj.

Kutime en ideografiaj sciencoj, precipe en la historiaj, la homa intereso centriøas en la pruvado de la individuaj faktoj; sed la kompleta historia scienco operacias ankaý per rezono kaj atingas la øeneralecon.

Inverse, en nomotetikaj, aý naturaj sciencoj la pruvado de la universalaj leøoj estas en la centro de intereso; sed tamen la individuaj faktoj estas pruvataj, æar ili estas la vojoj al la universaleco.

E. Pauli.

 


IDEOJ. Klasifikado de la... 2890.

 

1. La plureco kaj diverseco de la ideoj, aý konceptoj (vd), okazigis en logiko la koncernan klasifikadon.

Principe, klasifikado dependas de vidpunkto. Siavice pluras la vidpunktoj de klasifikado. Æar kelkaj vidpunktoj estas pli øeneralaj kaj aliaj malpli øeneralaj, necesas meti tiujn vidpunktojn en sistema sinsekvo, por ke la pensoj, - ideoj, juøoj, rezonoj, - estu sisteme kaj vaste klasifikataj.

Jen malfacila tasko plenumenda de la logiko, kiu esploras la ideojn, aý koinceptojn, kaj klasifikas ilin surbaze de sisteme elektitaj vidpunktoj.

 

2. Evidentas, ke la klasifikado devas almenaý distingi tute øenerale inter laýforma klasifikado kaj laýmateria klasifikado, same kiel oni distingas inter formala logiko kaj materia logiko.

3. Laýforma klasifikado havas kiel vidpunkton, ne la enhavon konceptata, sed la manieron kiel øi prezentiøas.

Enkadre de la forma klasifikado elstaras la vidpunktoj rilataj al propražoj de la ideoj, precipe de analizo kaj sintezo, kompreno kaj etendo, interrilatoj, univoka predikatigo, analogia predikatigo.

Sekve, ideoj, aý konceptoj, povas esti analizaj aý sintezaj (inter alie, abstraktaj, konkretaj, pozitivaj, neivaj), universalaj, partikularaj, absolutaj, rilataj, univokaj, analogiaj.

 

4. Reduktiøas al forma klasifikado tiuj farataj per la gnozeologiaj kaj psikologiaj vidpunktoj.

Estas gnozeologiaj propražoj: evidenteco, vereco, certeco. Do, ideoj, aý konceptoj, povas esti laýforme, evidentaj, veraj, adekvataj (vd 2876), certaj.

Ekzempleraj, aý arketipaj ideoj (vd 2880) reduktiøas al laýforma klasifikado.

 

Estas nomataj laý psikologiaj vidpunktoj la denaskaj, adventivaj (vd 2877), pri kiuj kredis Platono kaj platonanoj, Kartezio kaj kartezianoj.

Same fiksaj ideoj (vd 2882) estas tiel nomataj laý psikologia vidpunktio.

5. Laýmateria klasifikado de la ideoj, aý konceptoj, fariøas per la vidpunkto de la enhavo. La rezulto de la laýmateria klasifikado estas la distribuado de la ideoj, aý konceptoj, en modojn, aý kategoriojn.

Estas laýmateria klasifikado atenta samtempe al laýforma klasifikado.

 

Øeneralaj modoj, aý transcendoj (vd), estas la ideoj kiuj estas predikataj de la individuoj per la analogia predikatigo. Ekzemple, ento, ažo, afero, vero, bono.

Specialaj modoj, ordinare nomata kategorioj (vd), - precipe kiam pri 10 kategorioj de la aristotela logiko, - estas la ideoj, aý konceptoj, kiuj estas predikataj de la individuoj per la univoka predikatigo. Ekzemple, - laý la aristotela listo de superaj genroj de ideoj, aý konceptoj, - substanco, rilato, kvanto, kvalito, tempo, loko, situa, ago, pasivo, havo.

E. Pauli.

 


IDEOJ. Realaj... 2893.

 

1. Realaj ideoj estas, en Platona kunteksto, la eternaj esencoj rigardataj kiel arketipaj ideoj, uzataj de Demiurgo, por ordigi la kosman materion.

Jen transformo de la pitagorisma interpreto de la arketipoj kiel nombroj kaj geometriaj figuroj.

Sed nature tiuj ideoj de Platono estis interpretataj kiel realaj.

 

2. La ekzemplerisma teorio de Platono estis mildigata de la aristotela sistemo (vd 2880) kaj de la postaj neoplatonismaj reinterpretoj.

La kristana neoplatonismo Aýgusteno el Hipono (354-430) metis la realajn ideojn de Platono en Dion mem.

E. Pauli.

 


IDEOJ. Teorio de la... 2895.

 

Teorio de la ideoj estis esprimo uzata de kelkaj (vd Jacob II,1205-1207) por elstarigi la formalan aspekton de la logiko, kontraste al psikologiismaj tendencoj de kelkaj. Tiu esprimo preskaý ekvivalentas al logiko de la ideo.

E. Pauli.

 


IDEOLOGO, -IO, -A. 2897.

A: ideologist; ideology; ideological. F: idéologue; idéologie; ideologique. G: Ideologe; Ideologie; ideologisch. H: ideólogo. ideología; ideológico. I: : ideòlogo; ideologia; ideològico. P ideólogo; ideologia; ideológico. R: (ideólogo); (ideoloógija).

 

1. Erudicia vorto, ideologo devenas, tra la franca idéologue, el la kunmeto de la grekaj elementoj Æ * X T (= ideo) kaj 8 ` ( @ H (= scienco). La finaëo estas de teknika vorto indikanta la specialiston-olog-o (vd) kaj fine la finaëon de ne matematika scienco, -io, kies fina rezulto estas ideologio.

La vortuzo ideologio estis enkondukata, sed en franca formo idéologie, iniciate de Destutt de Tracy, en 1796, enkadre de la franca empiriismo de Étienne Bonnot, abbé de Condillac (1715-1780), kies doktrino pri la formado de la ideoj li analizis kaj akceptis.

Tuj okazis pluraj sencoj, bonintencaj kaj malbonintencaj, sed tamen enkadre de la senco de ideo.

Substantiva radiko. Vortformoj: ideologo, ideologio, ideologia.

 

2. Ideologio, vastasence, estas studo pri la faktoroj naskigantaj kaj strukturigantaj la homan idearon, sub îiuj vidpunktoj, psika, logika, gnozeologia, socia.

Nuance, ideogenezo (vd) nur pritraktas la genezon de la ideoj, dum ideologio inkluzivas ankaý aliajn aspektojn, precipe gnozeologiajn kaj subjektivajn interesojn.

Estas ja vastasence, ideologio kolekto de sciencoj pritraktanta individuan temon, la ideon.

Okazas la samo al kelkaj aliaj apartaj temoj, kies graveco rekomendas, ke pluraj sciencoj esploru ûin; ekzemple, filozofio pri eduko estas kolekto de pluraj sciencoj esplorantaj la edukon; lingvistiko, kolekto de pluraj sciencoj esplorantaj la lingvon; geografio, plurajn sciencojn pri la tero; antropologio, plurajn sciencojn pri la homo.

 

3. Ideologo estas tiu kreanta doktrinan sistemon, celante klarigi la realon kaj gvidi la agon de transformo, precipe en socia kampo.

En aparta senco, ideologio estas nur pli ûeneralaj doktrinaj ideoj; en tiu kazo, la ideoj signifanta simple la faktojn, ekzemple la ekonomiaj faktoj, ne estas ideologio.

 

Avertis, ekzemple Marx, kontraý la esploro pri ekonomiaj faktoj, nur pere de ideologiaj spekulativaj rezonoj, kiel la doktrinoj antaýmetataj. Marx uzis la vorton ideologio en la malbona intenco. Li ekzempligis, ke la burøaj doktrinoj estas ideologio.

Tiusence, jam aliaj nomis ideologojn al la francoj Antoine-Louis-Claude Destutt de Tracy (1754-1836), Pierre-Jean-Georges Cabanis (1757-1808), Constantin-François Chasseboeuf, comte de Volney (1757-1819), Dominique Joseph, comte Garat (1749-1833), Pierre Daunou 1761-1840).

La unuaj uzantoj de la termino sekvis prekaý same la empiriisman ideologion de Condillac (1715-1780) kaj fariûis pro tio aparte nomataj "ideologiistoj".

Napoleono (1769-1821) atribuis al ideologiisto la malïatan sencon, pro tio ke kelkaj opiniis kontraý li. Nun ideologiisto signifis intelektuloj ekster la realo, sen politika kapablo (Picavet, Les idéologues, Paris, 1891).

Ekde tiam, ideologio, krom la laýlitera signifo de teorio de la ideoj, enhavas foje la kuntekston de korporativisma doktrino per kiu orientiøas, konscie aý nekonscie, aparta socia grupo.

 

4. Specoj. Laýforme, ideologio povas bonintenca, malbonintenca.

Ideologio kiel malboninteca penso estis la signifo en uzo, kiam verkis Markso, dum la 19-a jarcento. Tiusence ideologio konsistas el speco de interpreto laý la intereso de la klaso, al kiu apartenas la interpretisto.

En nova kaj ampleksa senco, ideologio signifas la karakteron esence îiam subjektiva de îiu homa penso. Tiu subjektiva karaktero de ideologio povas atingi bonintence tutan socian grupon. Jen kiam grandaj religioj agas ideologie. Same, en socia kampo ideologioj estas amasa konscio per kiu gvidiøas la homoj.

 

5. Laömaterie, ideologio povas esti ûenerala (pri la formado de la ideoj ûenerale), kaj speciala (pri aparta kampo), en kampo de politiko, de ekonomio, de religio, ktp.

Enhave, ideologio estas antaý îio interpreto pri la sociaj kaj similaj aferoj, kiel la religiaj kaj ekonomiaj, îefe kiam la aferoj rilatas al grupoj. Æiu nacio estas kutime gvidata de aparta ideologio.

Same, etnoj kutime restas unuiøinta per sia specifa ideologio, ne nur kaýze de rasa unueco. Signifa etna ideologio estas ekzemple tiu de la judoj, surbaze de la kredo de elektita popolo ekde de Abrahamo.

 

6. Takse. Îar la sociologia kaj politika influoj de ideoj estas tre interesaj, ideologio restis nomo precipe por la sociaj sistemoj de ideoj. Aldone, okazis la sociologia kaj politika intereso pri la formado de apartaj ideoj, la tiel nomataj sociaj ideologioj.

Per la koincido de la sama ideologio en pluraj homoj, tiu ideologio kunligas la grupon per la samaj celoj kaj sintenoj. Jen tre signifa sociologia fenomeno de interagado, per kiu oni klarigas multajn historiajn okazaëojn.

Oni konservu la ideologion kiel senmovan penson, pro la socia kunligo de la grupo. La forto de la ideologio estu profitata, sed kiel ideologio en konstanta kreskemo rilate la alproksimiûon al la objektiva vero.

 

7. Interna kaj ekstera strukturo de la ideologio. La interna strukturo mem de la ideoj estas rekte logika kaj gnozeologia; la logikaj kaj gnozeologiaj faktoroj rekte decidas pri la praveco de îiu ideo kaj sistemo de ideoj, respektive pri la formala kaj enhava vereco.

Sed ideoj ne estas nur por kontempli la realon. Ideoj ankaý servas al eksteraj interesoj, kies celojn ili prezentas. Scienco estas por ïanûi kaj plibonigi la realon laý la homa intereso.

 

Kompreneble, la homa intereso postulas esti ekvilibra en rilato al la tutažo de la realo. Eventuale, la interesoj de apartaj individuoj kaj grupoj povas egoisme formi la ideojn, kaj do de la ideologio. En tiu kazo, ideologio estas koncepto kun aîa senco.

Tamen, ideologio estas ne necese erara kaj ne necese malbonintenca.

La interna vereco dependas de eksteraj faktoroj. La îefaj eksteraj faktoroj estas la psikaj kaj moralaj statoj de la individuoj. Unuavide, tiuj faktoroj estas internaj; konkrete ili fakte estas internaj al la individuo, sed rilate la enhavon de la ideoj ili estas eksteraj. Efektive, kaýzo kaj efiko estas eksteraj unu rilate la alian; kono estas simileco, kies forma efiko estas atentigi pri la simila objekto.

 

Nuance, logiko esploras formalisme la logikajn rilatojn de la ideoj, kaj gnozeologio la entecan valoron de la esprimata enhavo, dum ideologio okupiûas pri aliaj faktoroj influantaj el la ekstero la internajn kampojn de la logiko kaj gnozeologio. Do ideologio rigardas la logikecon kaj gnozeologian verecon, sed kun aparta atento pri la influo de la psika disvolviûo de la individuo kaj eksteraj sociaj influoj.

 

8. Ideologio kaj subjektiveco. Havas ideologio karakteron de subjektiva penso. Konkrete nur ekzistas penso kaj scienco ene de nia menso, kiel psika fenomeno. La enhava aspekto dependas de tiu psika bazo, el kiu ûi rezultas kiel forma efiko. En si mem ideologio ne estas la subjektiveco; sed la subjektiveco malhelpas la ideologion.

 

La ideologia subjektiveco kutime estas duspeca, malbonintenca penso (dependa de la volo) kaj simple subjektiva penso.

Kvankam îiu deziras esti objektiva, sen la influo de sia subjektiveco, fakte neniam oni povas meti la pensojn sur ekstera tablo, por ke ili restu strikte objektivaj. Pensoj estas strikte imanentaj; neniam ili kapablas esti ekster la kapo. Sekve, la objektiveco nur povas esti la sinteno, per kiu la menso akceptas, ke îio dependas de la objekto. Per la objektiva sinteno, la saûulo akceptas la aferojn, kiel ili objektive sin prezentas; kaj li lasas la antaýajn konvinkojn, se nova konstato avertas, ke alia estis la vero. Sed la nova konstato, kaj nova vero, ankaý restas en la kapo, kaj do ne liberigita de la subjektiveco.

 

9. Ordinara stato. La ideologia penso estas la ordinara stato de la homa menso. Pro tiu ne ebla eliro el al ideologia penso, la homoj povas îiam progresi kaj neniam esti liberaj de eraro.

Kiu decidas estas la subjekto, kiu estas la operaciinto mem. Neniu povas eliri el si mem. Pro tio, oni restos îiam ideologiistoj.

Kiel kape ekzistanta, îiu scienco kaj îiu filozofio estas ideologiaj, îar esence subjektivaj.

 

La celo de îiu kono direktiûas al alia objekto, kaj ties influo fariûas tiel, ke la kono kreskeme objektiviûas. Per la kresko de konstatoj, de pruvoj, de komparoj, de rezultoj el bonaj metodoj, la konoj iom post iom kreskigas sian objektiviûon, kaj estas fine akceptataj kiel objektivaj.

Tamen tiu objektiva karaktero atingata de la scienco kaj serioza filozofio ne estas vere absolute objektiva, îar neniam oni tute eliras el la subjektiveco, îar neniam la konoj restas sendependaj de la pensantaj homoj.

Principe, la kriterio de certeco estas la klara evidenteco; tamen , atingi la klaran evidentecon estas subjektiva funkcio de la konanta objekto, kiu per ne sufiæa atento povas konsideri la konon klara, kiam ûi ankoraý ne atingis tiun staton.

 

Kaýze de la ligiteco kun la subjekto, la ideologio gvidas la agojn de la individuoj. Îiu nur povas agi kiel li pensas.

Neniu bona homo estas subjektive neýtrala. Sekve de tio, tre gravas la ideologio, îar ûi estas la gvidilo de la homoj.

Ankaý pro la graveco de la ideologio, tre gravas ke la mensa certeco koincidu, kiom eble, kun la objektiva penso, kvankam tion oni atingas nur per plibonigo de la subjektiva.

 

Pri kutimoj, religiaj tradicioj, politikaj situacioj la homoj emas ne ïanûi sian ideologion, eî ne ekzameni ûin, îar interesoj influas la menson; jen la ideologio en malbona senco.

Tamen, la eduko devas ïanûi tiun malbonan konscion. Foje erara ideologio de aliaj helpas al apartaj individuoj ne havanta ûin; se tiuj lastaj instigas tiajn erarajn ideologiojn, nur por profiti la avantaûojn, la malboneco fariûas en du flankoj.

 

En religia kampo la fideleco al la havata kredo ofte estas predikata de fanatikuloj, kun la averto, ke, perdi la kredon, estas grava peko; jen koncepto de la religio kiel ideologio.

Oni tamen lernu pensi îiam pli kritike, kaj tiu sinteno povas rezulti en plurajn ïanûojn pri religio dum la vivo.

Bona religiulo estas tiu, kiu serîas la veron, sendepende de fideleco je antaýa kredo, sed fidele agas laý la vero îiumomente atingata. La religia fideleco ne situas en la kredo, sed en la kohera agado laý la kredo eventuale havata.

E. Pauli.

 


IDEOMO (N). 2902.

Erudicia vorto, ideomo (hispane ideoma) estas nomo enkondukita de Ortega y Gasset, por signifi penson simple prezentata, kontraste al draomo (hispane draoma), penso ideologie akceptata kiel gvidanta la vivon.

E. Pauli.

 


IDEO. Motora... 2904.

Motoro ideo estas esprimo uzata de la skota filozofo kaj psikologo Alexander Bain (1819-1903), ekvivalenta al ideo-forto (vd 2883) enkondukita de Alfred Fouillée (1838-1912), por nomi la psikajn fenomenojn kun aktiva karaktero.

E. Pauli.

 


IDEOSKOPIO (N). 2907.

A: ideoskopy. F: G: L: P: ideoscopia. R:

 

1. Erudicia vorto, kreita de Charles Sanders Peirce (1839-1914), per kunmeto de la grekaj Æ * X T (= ideo) kaj F 6 @ B X T (= rigardi, esplori).

Substantiva radiko.

 

2. Ideoskopio estas, laý Peirce, "la priskribo kaj klasifiko de la ideoj, kiuj apartenas al la sperto aý aperas spontanee dum la ordinara vivo, sen rilato kun la valideco aý ne valideco, nek kun la psikologio" (Coll. Papers, 8, 328).

E. Pauli.