I (simbolo). 2851.

 

1. Kiel alfabeta simbolo, i estas vokala litero, inter a kaj o.

La karaktero de la vokalo i enhavas estetikajn sugestojn, pro kio ûi estas prefere uzata la virinoj (vd).

 

2. Aldone i fariûis simbolo de pluraj aliaj aferoj.

a) Kemia simbolo de Iodo.

b) Romiana cifero kun valoro 1, kiel en Petro la I-a.

c) En logiko simbolo de diversaj funkcioj (vd 2852).

E. Pauli.

 


I (simbolo en logiko). 2852.

 

1. En logiko de mensaj operacioj, vokalo I estas simbolo en pluraj operacioj, kaj kun variaj uzoj laý la sistemoj, klasikaj kaj aliaj modernaj.

Oni rimarku, ke la vokalo I estas la dua vokalo de la latina affirmo, -are (= aserti). Kaj ke tiu fakto sugestas, ke I estu simbolo de aserto.

 

2. En la tradicia logiko pri la rilatoj inter propozicioj vokalo I (skribite majuskle) simbolas la partikularan asertivan propozicion, kontraste kun la subkontraýa propozicio O, kiu estas partikulara neiva. Ekzemple:

kelkaj homoj estas justaj (I) (= partikulara asertiva);

kelkaj homoj ne estas justaj (O) (= partikulara neiva).

 

Aý kontraste kun la subalterna propozicio:

Îiuj homoj estas justaj (A) (universala asertiva);

Kontraste kun la kontraýdira propozicio:

Neniu homo estas justa (E), universala neiva (Petro Hispano, Summ. Logicae, 1, 21) (A, E, U).

3. Ankaý en tradicia modala logiko I simbolas modalan propozicion: I simbolas la modalan propozicion, kiu neas la modon kaj asertas la propozicion ( jen modus negativus kaj dictum positivum) (Arnauld, Log., II,8).

Ekzemple: ne eblas, ke p. En tiu propozicio p estas asertiva propozicio.

En moderna logkiko la vokalo I estis esplorata de pluraj sistemoj.

En la logiko de Lukasiewicz la vokalo I simbolas la partikularan asertivan kvantumilon, antaýmetataj al variebloj p kaj q. Ekzemple, "Ipq" legeblas "q apartenas al kelkaj p". Aý "kelka p estas q".

E. Pauli.

 


IAL (*) (el ia kaýzo). 2852.

L: pro aliqua causa.

A: for any cause. F: pour une raison. G: irgend warum. H: por una razón. I: per alcuna causa. P: por alguma causa. R:

1. Morfologie, enkadre de la planita lingvo Esperanto, ial estas tabela vorto, en kies radiko la i- signifas sendifinitan atribuon, kaj la resto de la radiko signifas tion, kio estas atribuata sendifinite, sed kiel adverbo de kaýzo.

Jen la tabelo de vortoj ekde de i- vortformitaj:

- ia (kvalito),

- iu (individueco),

- io (afero),

- ies (posedo),

- ie (loko),

- iam (tempo),

- ial (kaýzo),

- iel (modo),

- iom (kvanto).

 

Kiel sciate, la tabelaj vortoj, foje nomataj simplaj vortoj, estas entute kvin grupoj:

I- (nedifinitaj – ia, iu, io, ies, ie, iam, ial, iel, iom),

ki- (demandaj kaj nedifinaj ...),

ti- (demontrivaj - ...),

æi- (kolektivaj - ...),

neni- (negativaj - ...).

 

Ial estas ja morfologie kaýza adverba radiko. Vortformoj: kutime nur ial.

 

2. Ial estas atribuo de kaýzo, sed en la adverba maniero, kaj ne difinite.

Ordinare, adverbo modifas la verban operacion. Ekzemple, ial li mortigis sin mem.

Pro la antropomorfisma tendenco okazas, ekzemple, ke "preskaý en îiuj lingvoj ial apartenas al tia aý alia sekso" (Zamenhof).

E. Pauli.


IAM, -A (*). 2853.

Gr: B @ J X . L: aliquando.

A: at any time, ever; some time, erstwhile. F: jamais, une jour; d’autre fois, de jadis. G: Irgend wann, einst: H: en algun tiempo. I. P: em algum tempo. R:

 

1. Morfologie, enkadre de la planita lingvo Esperanto, iam estas tabela vorto, en kies radiko la i- signifas sendifinitan atribuon, kaj la resto de la radiko signifas tion, kio estas atribuata sendifinite.

iam estas tabela vorto, iam apartenas al grupo komenciûanta per i-, same kiel ia, ies, iel, sed kiel adverbo de tempo.

Iam estas jam morfologie tempa adverba radiko.. Vortformoj: iam, iama.

 

2. Iam estas manieron de situo de la verba ago en tempo ne difinita. Ekzemple, kiuj iam min îirkaöis.

 

3. Iama, kiel adjektivigo de iam, signifas la econ de tio, kio iam estis.

Nuance, tempo rekte signifas la daýron de la aferoj, dum iama avertas æefe pri la pasinteco. Same, pasinteco signifas rekte tion, kio jam ne estas, dum iama rilatas al al tiu pasinteco kun iom da historio.

E. Pauli.

 


ID. (L: 2854).

 

Latina esprimo, neýtra pronomo, id ekvivalentas al tio. Ekzemple, id quod res est (= tio, kio la afero estas).

Jen la korespondaj latinaj pronomoj: virseksa - is; inseksa: ea.

En psikanalizo, la Id alprenas signifon kiun direblas iduso (vd 2924).

E. Pauli.

 


IDEADO (ideogenezo). 2855.

A: ideation. F:idéation. G:ideation. H: ideación. I: ideazione. P: ideação. R:

 

1. Ideado estas ideo rigardata kiel procezo de formado, kiu fluas kaj disvolviøas.

Nuance, ideogenezo (vd) kaj genezo de la ideoj (vd) rigardas la ideojn precipe sub la vidpunkto de la naskiûo, dum ideado, surbaze de la sufikso ad-o, rilatas al la formado laýlonge de la operacia procezo.

Malgraý la subtilaj diferencoj inter ideado, ideogenezo, genezo de la ideoj la tuta procezo de naskiøado kaj formado de la ideoj entenas æiujn aspektojn en la sama esploro.

 

2. Îar pluraj estas la aspektoj de la ideo, ideado povas esti rigardata aparte nur sub la formala vidpunkto de la logiko; jen kiam la afero estas nur pri la korekta fluo de la enhavoj signifataj.

La tiel nomata natura logiko (vd) signifas la rektan spontaneecon de la pensado - ideado, juûado, rezonado.

 

3. La psika aspekto de la ideado rilatas al ideo nur kiel enteco, ankoraý ne kiel signifo. Kompare, pentrita bildo estas samtempe signifo kaj io fizika; same, ideo estas samtempe signifo kaj io fizika (psika).

Oni distingu inter signifanto (la portanto) kaj la signifato (la enhavo esprimata). Ideo estas ne nur enhavo esprimata, pri kio temas logiko kaj gnozeologio), sed ankaý psika portanto, pri kies naturon esploras la psikologio.

 

4. Mimezo kiel bazo de æiu kono. Okazas io, por ke la ideo estu ideo. Same, okazas io, por ke la pentrita bildo estu bildo.

En arto eblas konstati, ke, per la simileco aý mimezo, la arto signifas la objekton.

Nu, eblas spekulacii, ke la samo okazas en la ideo: estas ideo io simila al objekto, kaj pro tio øi signifas la objekton.

Jen la teorio de mimezo, laý kiu, æiu simila avertas pri la similato. En arto la esprimo estas per io simila al objekto; same, en la menso, la esprimo estas io simila al objekto elpensata.

 

5. Venas la demando, pri kia estas la diferenco inter la simileco okazanta en la arto kaj la simileco okazanta en la ideo, aý la pensoj øenerale?

Nun la filozofio provas plurajn klarigojn.

 

Oni esploras, ke formoj sen materio estas per si mem konsciaj, - kiel oni jam sugestis, - dum ke formoj en materio ne estas per si mem konsciaj.

Ideo estas formo sen materio, kaj pro tio ideo konscias pri la simileco kun la objektoj.

Formo de pentražo, aý de skulptažo, restas en materio, kaj pro tio nur povas signifi per la interpreto de alia, kapabla pensi pri tiu simileco.

 

Por ke la ideo formiûu estas bezonataj kelkaj kondiîoj, kiuj oni ordinare asertas okazi nur en la spirito, ne en la materio. Se tamen la spirito estas en la materio, oni demandas pri tio, kio okazas, por ke en kelkaj kazoj fariûu la ideado, en aliaj ne? (vd).

6. Abstraktado. La plej ofte akceptata teorio de la ideado estas la abstraktado, kiun la kapabloj de kono praktikas. Æar estas pluraj formoj de abstraktado, estas ankaý akceptataj pluraj kapabloj de kono.

La du fundamentaj specoj de kapabloj de kono estas la sensoj kaj la intelekto. Kelkaj almetas al intelekto ankaý la intuicio (vd).

 

Sensoj nur operacias per abstraktado de la formoj nomata sensaj kvalitoj, kiel koloroj, sonoj, flaroj, gustoj, tuïoj. Kiam okazas la impreso de la objektoj sur la konkapabloj, tiuj formoj estas ricevataj aparte, certamaniere sen la materio, kaj tiam ili konscias pri si mem.

 

Intelekto operacias pli abstrakte; dum sensoj ricevas la sensajn kvalitojn de la objekto, intelekto ricevas pli abstrakte la entecon. Kiel dirite, per tiu pli abstrakta operacio la formoj estas ricevataj kun la karakterizo de la enteco.

La karakterizo de la enteco estas la kapablo de atribuo per aserto. Efektive la formoj estas atribuataj al subjektoj, kaj pro tio pensi, estas aserti, aý juøi.

Notindas, ke la homa intelekto operacias tra la sensaj formoj;. Kiam, ekzemple, la okuloj perceptas la koloron, tuj la intelekto perceptas la entecon de koloro. Jen la modera racionalismo de Aristotelo.

Tamen, kelkaj, - la radikala racionalismo, laý Platono kaj Kartezio – kredas ke la intelekto ankaý kapablas pensi objektojn tute sendepende de la objektoj de la sensoj.

7. La psikologia teorio pri la fundamentoj de la ideado, enhavas plurajn aliajn detalojn, kies esploro estas daýrigata de la logiko kaj gnozeologio, kaj fine de la psikologio mem. Pluras la vortoj pri tiuj detaloj, kun elstaro de ideogenezo (vd 2885).

E. Pauli.

 


IDEA NOMBRO. 2857.

A: F: nombre idéal. G: H: número ideal. I: P: número ideal. R:

 

1. Idea nombro estas simbolo ebliganta la etendon al îiuj algebraj nombroj de la fundamentaj teoremoj de la elementa aritmetiko pri la dividebleco, malfaciligata de la neparaj. Tiel estis ebligata nova disvolviøo de la aritmetiko de la algebraj nombroj, sed per tre faka matematiko.

 

2. Historie, la klaso de ideaj nombroj estis enkondukata, ekde 1815, de la germano kaj aritmetikisto Ernst Eduard Kummer (1810-1893).

E. Pauli.

 


IDEALIGO. 2858.

A: idealization. F: idéalisation. G: Idealisierung. H: idealisación. I: idealizzazione. P: Idealisação. R: (idealisátsija).

 

1. Vortformado el ideal-o (vd 2862) kaj la efikanta prefikso -ig-o.

 

2. Idealigo estas faro laý idealo de la speco, per forigo de individuigaj karakteroj. Principe, idealismo ne forigas la individuecaj karakteroj; sed tion faras idealigon.

Nuance, perfekteco (vd) rilatas la finplenumon de objekto kaj ne forigas rekte la individuecajn elementojn, dum idealigo avertas pri la esencaj elementoj.

La klasika arto (vd) karakteriziûas per la idealigo de la esprimata temo, kaj konsekvence ankaý de la elekto de harmonio en movo kaj proporcioj.

E. Pauli.

 


IDEALISMO. 2860.

A: idealism. F: idéalisme. G: Idealismus. H: idealismo. I: Idealismo. P: Idealismo. R: (idealísma).

 

1. Vortformado el ideal-o (vd 2862) kaj sufikso -ism-o, signifanta doktrinon kaj kutiman sintenon.

2. Idealismo estas subjektiva konstanta celado al idealo.

Nuance, perfektismo (vd) estas iom troiga celo al perfekteco, kiu tamen ne îiam estas la idealisma perfekteco.

Komparu kun ideismo (vd 2865), kiu signifas per alia radiko (ide-o), la karakteron nerealan de la objektoj de kono, dum idealismo rilatas la emon al perfektaj celoj.

 

3. Takse. Estas, ja, idealismo grava sinteno de la homoj, per kiu ili konstante strebas kaj penas en la kampo de realigado

Ne estus idealismo, ne okazus tiom da progreso en îiuj kampoj kie la homoj operacias, por persona kaj por socia evoluo.

Kutime, idealistoj laboras por la komunumo, estas solidaraj, filantropiaj, bonvolemaj.

 

3. Specoj. Laýforme, idealismo povas havi plurajn gradojn. Ekzemple, klasika arto povas esti pli klasika kaj malpliklasika.

Idealismoj povas esti, ekzemple, pli harmoniaj, pli perfekismaj, enkadre de la subjektiva sinteno de la individuoj.

Diference, idealo en si mem estas objektiva afero, kiu do varias laýforme en la koncerna objektiva kampo.

 

4. Laömaterie, idealismoj povas esti pli konsistaj rilate la elektitajn aferojn, foje pli esencaj, foje pli supraëaj, foje pli ampleksaj.

Idealismoj povas centriûi en la operacioj. Sekve klare distingeblas:

- idealismo en operacioj de kono, kiel scienco;

- idealismo en operacioj de ago, kiel virtoj, eduko, administrado;

- idealismo en operacioj de faro, kiel arto, tekniko, konstruo.

Kompare, kelkaj idealismoj situas pli en la kampo de la spirito, aliaj en la kampo de ekonomio, kaj aliaj en la kampo de la servoj.

 

. 4. En îiuj specoj de idealismo okazas apartaj efektoj, kun la koncernaj nomoj.

Sankteco (vd) kaj virteco (vd) estas efikoj de idealismo en la kampo de la spiritaj aferoj ideale praktikataj.

En la kampo de arto, la idealo okazas en klasika arto (vd), kiel emo al mesaøoj pri perfektaj temoj.

E. Pauli.

 


IDEALO (*). 2862.

A: ideal. F: idéal. G: ideal. H: Ideal. I: ideale. P: ideal. R: (ideál).

 

1. Etimologie, idealo devenas, tra la latina idea (= ideo), el la greka Æ * X " (= vido, ideo), kun semantika transformo el la simpla formo de ideo en sencon de perfekta celo.

Substantiva radiko. Vortformoj: idealo, ideala, idealigi, idealismo, idealisto, senideala. Proksima radiko: ide-o (vd).

 

2. Idealo estas perfkteco elektata kiel realigenda celo.

Nuance, modelo elstarigas, ke io estas elekta por gvidi kaj faciligi ion farenda, idealo simple emfazas la perfektecon kiel rekomendindan, kaj kutime nur abstrakte rigardatan.

Estas karakterizo de idealo funkcii kiel gvidanta ideo de la ago, sed en senco pli absoluta ol tiu de modelo.

Okazas iom da simileco inter ideo kaj idealo, æar per la ideo montriøas la idealo.

Same, inter ideo kaj koncepto okazas iom da simileco, æar ambaý prezentas la objekton. La ideo tamen prezentas la objekton, kun aspekto de formo imitebla, per kiu la ago gvidiûas por esti perfekta, dum la koncepto nur prezentas la informon pri la kaptita konata objekto.

. Principe æiu grado de ento estas perfekteco, kaj sekve idealo estas almenaý kresko per almeto de gradoj de novaj perfektecoj.

 

3. Idealo de la speco. Kutime, oni imagas, ke idealo konsistas el io atingenda kiel perfekteco de la speco. Sed tio supozas la ekziston de la speco mem, kies ekzisto dependas siavice el iu filozofia vidpunkto.

Ordinare racionalismoj defendas la ekziston de specoj, pozitivismoj neas tion.

Æiu tamen povas fari sian projekton, kiun li supozas perfekta, kaj en tio konsistas sia elektita idealo.

La homa æefa idealo, - kiel speco, - estas la racio. La aliaj homaj idealoj kutime estas rigardataj kiel idealoj, pro tio ke estas racia la inversa vidpunkto.

Unu el la plej gravaj homaj idealoj estas humanismo, æar ne estas racia esti kontraý la homa specio.

3. Specoj. Laöforme, idealoj varias precipe laý la individua kapablo pri la elekto kaj plenumo.

Kelkaj idealismoj povas esti subjektive pli ekvilibraj, aý malpli ekvilibraj, pli entuziasmaj aý malpli entuziasmaj. Kelkaj povas esti naivaj idealoj, foje eraraj, sed kutime bonintencaj.

 

Laýmaterie la idealoj diferenciûas rilate la aferon elektatan. Kelkaj elektas kiel idealon la moralan perfektecon, dum aliaj la mensan evoluon.

En pli especifaj kampoj, unuj elektas esti honestaj kaj efikaj politikistoj (vd), aliaj esti kuracistoj (vd), edukistoj kaj majstroj (vd), ktp.

E. Pauli.

 


IDEATO. 2863.

L: ideatum.

A: F: idéat. G: H. ideato. I: P: ideado). R:

 

1. Vortformado el la substantiva radiko ideo, per substantivigo de la participo. Komparu idei, ideato, same kiel pensi, pensato. Sed idei devenas la substantiva radiko ide-o, dum pensi estas verba radiko.

Ideato ekvivalentas al la latina ideatum, jam uzata de la mezepoka skolastiko, denove modernepoke de Spinoza kaj aliaj.

Latina (skolastika) esprimo, ideatum ekvivalentas al ideato, aý ideito.

Eblas du uzoj de la vorto, - la ontologia kaj la gnoziologia,- sed per konservo de la analogia simileco.

 

2. Ideato, en ontologia senco, estas la reala objekto rigardata kiel antaýezistanta kiel ideo.

La nocio de ideato supozas, ke la reala objekto farata laý antaýa gvidanta ideo. Ekzemple, domo estas antaýe planata, kaj poste konstruata; sekve, domo estas ideato. Tiel same, socio estas antaýe proponata al homoj, kiuj poste efektivigas øin; denove, socio estas ideato. Unue la artisto imagas la artažon, kaj poste øi estas realigata; klaras denove ke la arto-esprimo estas ideato.

Klaras ke la ideo ne estas la ideato. Tiu æi havas en la ideon nur la imitendan tipon.

Platono, imagis ne nur ideojn enkadre de la homa inteligenteco, sed ankaý arketipajn ideojn antaýekzistantajn. Tiuj arketipaj ideoj gvidas la kreon de la realoj en la mondo; en tiu kunteksto, la realažoj de la mondo estas ideatoj de la arketipaj ideoj.

"Ideato estas produktata per la forto de la ideo (Ideatum est vi ideae produktum)" (Goclenius, 211 B, laý Alberto la Granda).

 

3. Ideato en gnozeologia senco ekvivalentas al signifato per ideo. Pli vaste, signifato okazas ankaý per juøo kaj per rezono. Same, signifato direblas ankaý per pensato.

Asertis Spinozo:

"Ideo prezentas objektive, kiel ties ideato reale (Ideo eodem modo se habet objektive, ac ipsius ideatum se habet realiter)" (Spinozo, De emendatione intellectus, VII, 41).

"Vera ideo devas akordi kun sia ideato" (Etica, I, aksiomo 6).

Kiel sciate, filozofoj diskutas, kiam la ideo estas vera. Tomaso el Akvino jam asertis, ke la vero okazas kiel adekvateco de la ideo aj la objekto (S. theol. (I, Q. 16, a. 1), same kiel asertis Spinozo per uzo de alia vorto, - ideato.

E. Pauli.

 


IDEISMO. 2865.

A: idealism. F: idéalisme. G: Idealismus. H: idealismo. I: idealismo. P: idealismo. R: (idealízm).

 

1. Kiel gnozeologia vorto, ideismo aperis en la filozofia terminaro je la fino de la 17-a jc., por signifi radikalan raciismon, preskaý kiel la ûenerala diferenco inter racionalismo kaj empiriismo.

Sed tamen Leibniz simple kontraýmetis ideismon al materiismo

"La hipotezo de Epikuro kaj de Platono, de la plej grandaj materiistoj kaj de la plej grandaj ideistoj... " (Réplique aux Réflexions de Bayle, Erdmann, 186 A). Sed tiu senco ne prosperis.

 

En internacia Esperanto oni distingas klare inter ideismo kaj idealismo, surbaze de la distingo de la vortradikoj ide-o kaj idealo. Sed tio ne okazas ordinare en naciaj lingvoj. Jen pro kio la platonismaj sistemoj estis rigardataj kiel ideismaj, îar fakte estis nur idealismaj. Pro tio ne estis uzata ideismo rilate al modera sistemo de Aristotelo.

Kun la apero de la nemateriismo, aý akosmismo de Berkeley (1684-1753) komenciûis la definitiva formado de la signifo de ideismo kiel ideo signifanta nur sin mem.

 

2. Ideismo estas filozofia doktrino, kies bazo estas la gnozeologia subjektiva interpreto de la konata objekto. Laý ideismo la enhavoj de la pensoj estas sendependaj prezentoj rilate la eksterajn aferojn.

Unue ideismo estas dirite pri tiu gnozeologia interpreto de la konata objekto. Aldone ankaý pri la tuta restanta sistemo, îar influata de la bazo (vd 2868s....).

 

3. Specoj de ideismo. Koncerne al detaloj pluras la ideismoj, øis la konfuzažo rilate al detaloj.

La transcenda ideismo (vd) karakteriza de Kant (1724-1804), interpretas la ideecon de la enhavoj de la menso, sen tamen principe aserti la ne-ekziston de ia eksteras realo; sed tiu realo devas esti atingata per aliaj rimedoj, se eblas trovi tiajn rimedojn.

La absoluta ideismo (vd), tipa de Fichte (1762-1814), Schelling (1775-1854), Hegel (1770-1831), reduktas la tutan realon al la ideo mem. Nur la ideo estas reala.

 

Laý la individua vidpunkto, okazas individua ideismo (aý personisma ideismo) kaj monisma ideismo, kies varianto estas panteisma ideismo.

Cetere, ideismo povas esti dialektika, kaj ne dialektika.

En alia kadro, ideismo povas esti racionalisma, kiel la jam menciitaj, kaj empiriisma, kiel sensismo (vd), fenomenismo (vd).

E. Pauli.

 


IDENTA, -ECO (+). 2867.

L: identicus, -a, -um; identitas, -atis.

A: identical; identity. F: identique; identité. G: identisch; identitaet. I: idèntico; identità. P: idêntico; identidade. R: (identiînyj).

 

1. Etimologie, identa devenas, tra la mezepoka latina identicus, el la klasika idem (= la sama), kies koresponda neýtra estas id (= ûi)..

Vortformoj: identa, identaëo, identeco, identigi, identiûi.

 

2. Identa estas la ûusta sameco sen ia ajn diferenco, escepte la individueco.

Nuance, sama elstarigas la nedistingeblecon, dum identeco la ûustecon.

Egala (vd) rilatas komparon kaj mezuron, ne rekte signifataj de identeco.

Simila supozas iom da diferenco kaj rilatas la kvaliton, dum identeco ekskluvizas la diferencon.

 

3. Supozas identeco, ke inter inter la individuoj okazu rilatojn (vd). Tiuj rilato okazas inter la aferoj, per pluraj gradoj de identeco, laý diverseco de kvanto, kaj laý diverseco de speco. Ekzemple, rilato de kvanto, rilato de kaýzo kaj efiko.

Do, kvankam distingaj inter si, egaleco, simileco, identeco, reduktiøas al la sama temo, - la rilato. Jen temo pli fundamenta, kaj kiu dependas de malfacilaj esploroj.

 

4. Pluraj flankoj prezentas la temon pri rilato de identeco.

Logiko esploras la rilaton de identeco nur formale. Gnozeologio atentas la rilaton de identeco laýenhave.

Interesas al la logiko kaj al la gnozeologio la principo de identeco (vd 2871).

Oni rimarku la identecon de la nedistingeblaj (vd 2868).

Okazas ankaý tio, kio estas nomata filozofio de la identeco (vd 2870).

E. Pauli.

 


IDENTECO DE LA NEDISTINGEBLAJ. 2868.

L: identitas indiscernibilium.

A: identity of indiscernibles. F: Identité des indiscernables. G: Identitaet der Unterscheidbaren. H: identidad de los indiscernibles. I: identità dei indiscernibili. P: identidade dos indiscerníveis. R:

 

1. Principo de la nedistingeblaj konsistas en tio, ke la nedistingeblaj estas simple identaj, kaj ke en la naturo ne ekzistas du individuaj aferoj egalaj entute.

Nedistingeblaj, entute egalaj, estas efektive nur unu, kaj nur povas esti malsamaj per malsamaj nomoj, laý avertis Leibniz.

Jen afero kiu ligiûas kun la temo pri la individueco. Se en la sama speco okazas pluraj individuoj, en kio ili distingiûas kiel individuoj?

 

2. Historie, la stoikistoj unue asertis la principon de identeco de la neditingeblaj, - laý informo de Cicerono (Akademiaëoj, III, 17, 18).

Mezepoke, sen averti pri la principo, la skolastikistoj demandis, - kio okazas, kiam la individuoj multobliûas enkadre de la sama speco?

Kutime oni avertis pri la materio, per kio la formo multobliûas en plurajn individuojn inter si egalaj.

 

Pri la anûeloj avertis Tomaso el Akvino, ke okazas nur unu anûelo en îiu speco, pro tio ke mankas la materio por ke la multobliûo fariûu.

Tamen, precipe agostenanoj, asertis ke æiuj kreitažoj enhavas iun specon de materio, ankaý la anøeloj.

 

Modernepoke, reprenis Nikolao el Kuzo (Krebs) (1401-1464) la principon de identeco de la nedistingeblaj:

"Du aferoj en la universo ne povas esti absolute egalaj" (De docta ignorantia, II,11).

Defendis la saman principon Leibniz (1646-1716), kun la sekva neo de la atomoj.

Tamen, ne eblas aserti ke du atomoj estas tute egalaj, se ili estas en apartaj lokoj. Efektive, la loko mem estas individua determino de æiu atomo, kiu sekve diferenciøas kaj aparte ekzistas.

E. Pauli.

 


IDENTECO. Filozofio de la... 2870.

A: identity-philosophy. F: Philosophie de l’identité. G: Identiaetsphilosophie. H: filosofia de la identidad. I: filosofia dell’ identità. P: filosofia da identidade. R:

 

1. Filozofio de la identeco estas esprimo uzata de la germana ideisto Friedrich Wilhelm Joseph Schelling (1775-1854) por difini la Absoluton kiel identecon de la objekto kaj subjekto, de la naturo kaj spirito, de la nekonscio kaj de konscio (Werke, Iim, 1, p. 371).

 

2. Takse, nur eblas, - kaj paradokse, - nur la relativa filozofio pri la identeco. Kiel sciate, Fichte, Hegel kaj Schelling proponis la monisman ideismon, kaj kies karakterizo estas la forigo de la realaj distingoj, kiuj tamen restas almenaý sub la idea formo, kaj sekve ne restas loko por tute absoluta filozofio de la identenco.

E. Pauli.

 


IDENTECO. Principo de la identeco... 2871.

 

1. La principo de identeco asertas, ke îiu ento estas io identa al si mem, ne identa al sia kontraýo.

Kiam oni atentas al la dua parto de tiu aserto, oni simple diras principo de nekontraýdiro. Tiusence, îiu ento ne povas esti kontraýdira.

Direblas ankaý, ke îiu ento devas esti kohera (se ûi estas identa al si mem, ûi ne povas kohere esti identa kun sia kontraýo).

Sisteme, pri la principo de identeco okazas du æefaj flankoj, la logika kaj la gnozeologia.

 

2. Koncerne al la logika formulado de la principo de identeco gravas unue la formuladon, pri kiu oni jam prezentis la øeneralan nocion, kaj due la derivadon en aliajn principojn.

Akordas la opinioj rilate al øeneralažoj, sed tamen kun kelkaj diferencoj.

Kutime, principo de identeco estas eldirata per la taýtologia formo:

A estas A.

Aý, kio estas, tio estas.

 

3. En klasika logiko pli vaste, la principo de identeco aldonis la implicon, kaj diriûis, ankaý, principo de ne-kontraýdiro:

Kio estas, dum ûi estas, tio ne povas ne esti (aý ne povas esti sian kontraýon).

Efektive, principo de identeco rigardas la pozitivan flankon de la aserto, kaj la principo de ne-kontraýdiro la negativan flankon de tiu sama aserto.

 

4. Modernuloj, precipe ekde Leibniz (1646-1716) kaj Christian Wolff (1679-1754) insistis en la simpla formulo de la principo de identeco.

Kontraste, la logiko de Aristotelo kaj de la mezepokaj skolastikistoj ne proponis, ke la aserto pri la identeco estas principo, sed nur parto de la principo de nekontraýdiro.

Tiusence, kiam oni uzas la esprimon "principo de identeco", oni estu atenta al tio, kion efektive oni celas diri.

Same, oni distingu inter la logikan aspekton de la principo, kaj la gnozeologian valoron.

5. Oni uzu la vorton unu por diri la samon; la ento estas io unuiûinta kun si mem kaj ne unuiûas kun sia kontraýo (vd 168).
La vorto identeco, - kiel jam avertite, - signifas la samon kiel unu, kiam la afero estas la principo de nekontraýdiro.

Sed identeco havas kiel nuancon esprimi la pozitivan formon de la principo; ekzemple, îiu ento estas necese identa al sia memo. Tiu "necese" indikas la ekskluzivecon, per kiu oni implicite neas la identecon kun la kontraüo.

Ne sufiîas aserti, ke la ento estas identa al si mem; la principo devas esti ekskluziveca, kaj tion oni asertas nur per la enmeto de la vorto "necese" (do, la ento estas necese identa al si mem). Same diras la esprimo universaleco.

 

6. Nia menso konas pli adekvate la principon de nekontraýdiro ol la aliajn principojn. Tiu principo diriûas pri la esenco (aý maniero ekzisti) kaj ne pri la ekzisto mem; do, se nia menso atingas pli adekvate la esencon, ankaý øi atingas pli adekvate la koncernan principon de la esenco. Efektive, kiu pensas, unue priatentas, pri kio la objektoj estas, kaj ne pri la ekzisto. La verbo esti îeestas îie ajn en niaj mensaj operacioj.
Pro tiu îiea îeesto de la verbo esti, oni ne povas paroli pri la aliaj principoj koncernaj al la ekzisto, - principoj de mem sufiæo, de bono, - sen aludo al la principo de identeco kaj nekontraýdiro. Se falus la principo de identeco kaj nekontraýdiro, îio falus, kaj îio fariûus nekomprenebla.

 

7. Per la principo de identeco kaj nekontraýdiro îio estas konsiderata racia (tezo favora al la raciismo, kontraý la nura fakteco de la pozitivismo aý empiriismo).

Laý tiu principo, - per kiu la ento estas identa al si mem, kohera kun si mem, unuiûinta kun si mem, kaj neniam identa kun la kontraýo, neniam unuiûinta kun la neento, - îiu ento rezulte estas tute racia, komprenebla, logika, neniam malkohera kaj neniam absurda, nek neýtrala en îi tiuj rilatoj.

 

8. Derivitaj principoj ekde la principo de identeco (vd 4951y177). Pluras la principoj kaj ili estas inter si kunordigataj.

Estas tiuj principoj en samnivela øenerala kadro, kiel principo de identeco kaj principo de sufiæo (vd 6), kaj estas tiuj principoj rezultantaj per redivido.

Tre gravaj principoj enklasiûas kiel redivido de la principo de identeco kaj nekontraýdiro.

 

La derivado de principoj per divido de la fundamenta principo de identeco kaj nekontraýdiro fariûas unue laýforme. Æefe menciitaj estas la jenaj:
- principo de neesto de meza termino inter esto kaj neesto,
- principo de ulo, aý principo de individueco,
- principo de la esenco-elpelado,
- principo de la dialektiko.

- principo de komparo de du identaj kun iu tria,

Tiuj laýforme redividitaj principoj havas la saman ûeneralan nivelon de la fundamenta principo, îar ili daýras kiel principoj koncernaj al îiu ento (do ne al iu aparta kategorio de ento, kiel okazas kun la aplikitaj principoj).

9. La principo de la neesto de meza termino inter esto kaj neesto avertas pri la neekzisto de alternativo inter tiuj du terminoj.

Oni povas formuli per alia maniero la saman principon: principo de la mezo eksluzivita; principo de ekskluzivo de la mezo; principo de la neekzistanta meza termino; principo de ne tria elektebleco; principo de la neekzistanta tria ebleco (latine: non datur tertius).

Tiu principo asertas la samon, kiel la principo ûenerala, sed sub nur unu vidpunkto.
La aserto okazas per analizo: se la ento ne estas unuigebla kun sia kontraýo, ne restas meza termino, îar, aý io estas ento, aý îio estas neento; ne restas loko do por tiu meza termino.

Pro tiu principo de la neesto de meza termino inter esto kaj neesto oni povas aserti, ke la ento estas identa al si mem; tio havas kiel sekvon la forigon de la dialektika koncepto de Hegel, laý kiu la ento fine estas la sintezo de ento kaj neento.
Okazas do du logikoj - tiu de la identeco (laý Aristotelo) kaj tiu de dialektiko (laý Hegel).

 

10. La ulo-principo, aý principo de individueco, asertas, ke la ento, kiel io, estas iu ulo. Kiel ulo, la ento distingiûas de tiu, kiu estas neniu ulo. Oni povas diri ankaý io-principo; aý iu-principo.
Nuancoj de tiuj konceptoj kaj juûoj estas la dirmanieroj persono-principo; aü individuo-principo; aý ankoraý principo de individueco (latine principium individuationis).
Do, ekzemple, la ento kiel io (aý iu) distingiûas de tio (aý de tiu), kio (aý kiu) estas nenio (aý neniu). La ento, kiel individuo (aý persono) distingiûas de ne-individuo (aý de ne-persono).
Per kio la ento fariûas individua ulo? Tio apartenas al ûi mem; pro tio estas tiu principo de la individueco. Sed, se oni demandas, per kiu rimedo la ento fariûas pluraj individuoj, la afero fariûas pli komplika. Tamen, ambaýkaze, îiam la ento estas individueco; æu per nur unu individuo, æu per multaj, la ento estas æiam ulo.

 

11. La principo de esenco-elpelado asertas, ke îiu esenco elpelas la alian esencon. Ekzemple, la numero unu elpelas la numeron du, kaj tiu la numeron tri ktp; la esenco de homo elpelas la esencon de kamelo, kaj la esenco de kamelo elpelas tiun de homo.
Alidire, la esencoj distingiûas inter si, kaj ne povas konsenti unu kun la alia. En tiu kunteksto oni povas kompreni kial unu korpo ne povas esti en la loko de alia, laý asertas la doktrino pri antitipio (vd). Sammaniere, distingaj ideoj ne povas fandiûi. Rilatas al tiu principo la demando, îu animo povas esti en la korpo kaj samtempe esti aparta.

 

12. La principo de la dialektiko rilatas al la principo de esenco-elpelado. Dialektiko supozas, ke ambaý terminoj, kvankam kontraýaj, havu ion pozitivan (aý efektivan), kiel la distingaj esencoj, kiuj efektive povas ekzisti kvankam unu elpelanta la alian.
Nuance, la dialektika principo pli akcentas la dinamikan karakteron kaj la ekziston; la esenco-elpelado akcentas la formajn motivojn de tiu dialektiko; esenco kaj ekzisto interrilatas, jen pro kio la ïanûo de unu influas la alian.


Æu ankaý okazas la esenca elpelo kaj dialektiko rilate al la plej fundamenta nocio de la ento? Se jese, la ento elpelas la neenton.
Æu la esenca elpelo kaj dialektiko okazas nur inter la kategorioj de la ento? Se jese, tiuj principoj devos esti pritraktataj en la plano de tiuj aliaj "aplikitaj principoj" (vd 179). Aliflanke, tamen, neniu "aplikita principo" okazas sen fundamento sur la ûenerala principo. Do, la demando devas esti metata ekde la komenco pri la esenco-elpelo kaj dialektiko.

La efektiva valideco de la principoj estas diskuto de la gnozeologio. Sed, ekde la logiko îio povas esti pritraktata almenaý formalisme, kiel metodika afero. Metodike, do, ekzistas la principo de elpelo de la esencoj kaj la dialektika principo, ekde la komenco rilate la enton mem, kun postaj aplikoj rilate la kategoriojn de entoj.
Denove la homoj povas nek konsenti pri la precizaj detaloj de tiu formalisma pritrakto de la afero. Kiel sciate, por Aristotelo la ento estas nur identeco kun si mem, sen efektiva elpelo de la neento. Laý Hegel, la ento elpelas pli efektive la neenton, kiel sian antitezon.

Certamaniere, la principo de identeco estas bazo de la Aristotela logiko kaj ontologio, kun historia fundamento jam en Parmenido. Pro tio la la logiko de Aristotelo direblas logiko de la identeco (vd), kontraste al la dialektika logiko (vd).

 

13. La principo de komparo - du entoj identaj kun iu tria ento, estas identaj inter si - apogas sin sur la øenerala principo de nekontraýdiro.
Se du el la terminoj komparataj povus esti identaj al iu tria, sen esti identaj inter si, ili devus ankaý ne esti identaj al si mem.
Tiu principo de komparo aplikiøas en la silogismo-principo, kaj (per la inversiøo) en la indukto-principo, aý principo de hipotezo (vd n. 184).

 

14. Aplikitaj principoj ekde la principo de identeco. La apliko de la principo de identeco, aý nekontraýdiro, en elektitaj kategorioj de ento rezultigas novajn gravajn principojn.

En æiu aparta scienco okazas la koncernaj aplikitaj principoj. Tamen ili ne apartenas al la koncerna scienco; tiuj konstatas nur, ke la objektoj de tiuj sciencoj okazas laý tiu aý tiu principo; nur tiuj konstatoj apartenas al la koncernaj sciencoj, ne la principoj aplikitaj tie. Jen tiaj principoj:

 

a) Du inter si kontraýdiraj propozicioj ne povas esti ambaý veraj aý ambaý falsaj; ekzemple - "æiu homo estas persono" kaj "iu homo ne estas persono" (jen propozicioj sen meza ebleco).
La menciita principo estas aplikado en logika kampo de la derivita principo: neesto de meza termino inter esto kaj neesto.


b) Principo de la silogismo - du propozicioj identaj al iu tria estas egalaj inter si.
Principo de hipotezo - multaj inter si egalaj havas sube ion øeneralan.
Tiuj du principoj inter si inversaj havas kiel antaýsupozon la principon de komparo inter entoj, kaj fine la principon de identeco.

 

c) Matematika aksiomo per la apliko de la sama kompara principo: du kvantoj egalaj al iu tria kvanto estas egalaj inter si.


æ) La tutažo estas pli granda ol æiu invididua parto. La sumo de la partoj egalvaloras la tuton.
Jen denove matematikaj aksiomoj, kies naturo estas efektive la apliko de øeneralaj principoj al apartaj entaj kategorioj.


d) Principo de la unuoj (latine, principium individuationis) asertas, ke en materiaj aferoj la ulo multobliøas en multajn ulojn, nomataj unuoj.
Tiuj unuoj, kiam metataj en sinsekvo, menciiøas per la terminaj adjektivoj konataj kiel numeraloj. Tiuj unuoj estas indikintaj determinojn pri la esenco.

 

15. Koncerne al la gnozeologia valoro de la principo de identeco, la respondo estas en dependo de la racionalisma filozofio øenerale (vd), kontraý la empiriisma (vd) kaj de la ideisma (vd).

Se la enhavo de la nocio de ento estas efektive ontologia, ankaý restas ontologia la valoro de la principoj. Se la enhavo ne valoras ontologie, restas nur la formalisma valoro de la principoj.

E. Pauli.

 


IDENTECO. Rilato de... 2872.

 

1. Rilato de identeco estas tiu fenomeno per kiu pluraj aferoj ne estas tute malsamaj individuoj, sed restas iamaniere identaj, aý entute, aý almenaý parte.

 

2. Okazas rilatoj (vd) inter la aferoj, per pluraj gradoj de identeco, laý diverseco de kvanto, kaj laý diverseco de speco. Ekzemple, rilato de kvanto, rilato de kaýzo kaj efiko.

 

Kompreneble, tio, kion oni atribuas al rilato de identeco estas klarigendaj helpe de la øenerala doktrino pri la rilatoj.

Rilato povas situi enkadre de la kategorioj, laý kiuj la aferoj rilatas unuj al aliaj laý la univoka predikatigo. En tiu kadro estas la 10 kategorioj de konceptoj, laý Aristotelo: Substanco, kvanto, kvalito, rilato, tempo, loko, situo, ago, pasivo, havo.

Ankaý povas rilato situi enkadre de la transcenaj modoj de la ento, - inter alie, ažo, afero, unu, verto, bono.

 

Elstaras la rilato de identeco. Proksime, al tiu de identeco estas la rilato de simileco.

 

3. Gnozeologie kaj ontologie. Ïajnas ke, por ekzisti realaj interrilatoj, estas necese, ke la aferoj estu reale pluraj.

Se estus nur unu ento tute identa al si mem, ïajnas unuavide, ke ne eblas realaj rilatoj.

Due, por ekzisti interrilatoj devas ekzisti iom da realeco en la interrilatoj mem. Sed pri tiu realeco de la interrilatoj malakordas la filozofoj; dum unuj akcentas la realecon kaj aliaj la subjektivecon de la rilatoj, restas en la mezo tiuj, kiuj kredas pri iom da objektiveco, sen totala realeco, nek totala subjektiveco.

 

4. Teologie, rilato de identeco gravas en la doktrino pri Dio øenerale, kaj pri Dio, kiam konceptata kiel pluraj personoj, kiel ekzemple en la kristana Triunuo (vd), kaj de la koresponda hindua triunuo, - Bramo (vd), Viïnuo (vd), Ïivao (vd).

E. Pauli.

 


IDENTIGI, -O. 2873.

A: identify; identification. F: identifier; identification. G: gleichstellen; identifikation. H: identificar; identificación. I: identificare; identificazione. P: identificar; identificação. R:

 

1. Identigi estas fari unu esti identa al alia.

 

2. Specoj. Laýforme, okazas ontologia identigo, per faro, ke pluraj aferoj estu identaj. Ekzemple, identigi kvalite la registaron kun la popolo; aktoro identigas sin kun la persono kiun li ludas; bona esprimo, arta aý mensa, okazas per ia identeco inter esprimo kaj objekto esprimata.

Ankoraý laýforme, okazas strikte gnozeologia identigo, per rekono de la identeco de tio, kio ne estis antaýe tiel konata; ekzemple, rekoni la verecon (aý falsecon) de dokumento, rekoni veran (aý falsan) pentraëon, rekoni kadavron, rekoni la signifon de teksto.

 

3. Koni estas îiam speco de rekono de la gnozeologia identeco; sen tiu rekono, povas okazi dubo pri kio estas la vero.

Kono, kiam rekonas, fariûas kritika scio, en la senco, ke ûi scias, ke la objekto estas tia, aý tia. Sekve, fundamente, la intelekta kono îiam estas juûo. Ne okazas izola koncepto, sed nur koncepto atribuata kiel predikato, aý koncepto al kiu atribuiûas io kiel subjekto.

La psikologia partopreno en la gnozeologia identigo okazas precipe per la memoro. Sen la memoro de la sensaj informoj, la mensa operacio ne havas sufiîajn elementojn por kompari, kaj fine identigi subjektojn kaj predikatojn kiel identajn inter si, aý ne identaj.

E. Pauli.