GNOMIKA (literatura øenro). 2461.

Gr: ( < T : 4 6 ` H , -Z , -` < . (adj).

A: gnomic. F: gnomique. G: Gnomisch. H: gnómico. I: gnòmico. P: gnômico.

1. Erudicia vorto, gnomika devenas, tra la malfrua latino gnomicus, el la greka adjektivo ( < T : 4 6 ` H (= gnomika, tiu kiu konas, tiu kiu opinias), siavice el ( < f : 0 (= juøo, sentenco, opinio), enkadre de la verbo ( 4 ( < ` F 6 T (= koni, rekoni, lerni koni).

Adjektiva radiko. Simila radiko estas la mita gnomo, elementa feo de la tero. (PIV).

2. Gnomika estas literatura øenro, kiu mallonge asertas, ofte morale. Ekzemple, gnomika poemo.

Nuance, maksimo (vd) estas principo normiganta la agadon, dum gnomika aserto estas pli erudicia kaj mallonge diras la samon pri la samaj temoj.

 

3. Specoj. Laýforme, gnomika aserto havas foje poezian, foje prozan formon.

Laýmaterie, gnomikaĵoj varias laý la temo.

 

4. Historie, antikvuloj atribuis al Hesiodo la kreon de gnomikaj asertoj.

Aristotelo, en Retoriko, menciis la vortuzon fare jam de Theognis (î. 550--460 a.K.).

La Sep saûuloj de Grekio (vd) estis ankaý nomataj gnomikaj (( < T : 4 6 @ Â F @ N 4 F J " \ ), pro ties mallonga esprimmaniero.

Laýnome, la sep saøuloj estis cititaj unuafoje fare de Platono (Protagoro, 343 a).

Varias la listoj de la Sep saøuloj. En îiuj aperas la nomoj de Taleso el Mileto, Bias, Pítako, Solono. Almetis Platono la nomojn de Kleóbulo, Myson, Chilon (Prot. 343 a).

Ankaý varias la atribuo de la sentencoj, kompreneble, îar ili estis reprenataj de unuj per la aliaj.

 

5. Al Taleso estis atribuata la aserto "konu vin mem" (Diogeno Laerta, I, 40).

Al Bias: "La plimulto estas malbona" (D. L., I, 88); "La ïarûo montras la homon" (Arist., Etiko al N., V,1. 1029b 1).

Al Pitako: "Sciu profiti la ïancon" (D. L., I, 79).

Al Solono: "Seriozu pri la gravaj aferoj" (D. L., I, 60); "Nenio troa" (D. L., I, 63).

Al Kleobulo: "Optimuma estas la mezuro" (D. L., I, 93).

Al Chilon: "Zorgu pri vi mem"; "Ne deziru la neeblan" (D. L., I, 70).

Al Mison: "Demandu la vortojn ekde la aëoj, ne la aëoj ekde la vortoj" (D. L., I, 108).

6. Gnomikaj maksimoj fariûis bazo de la tradiciaj moroj. La etiko de Sokrato ne estis tute originala, îar ofte ripeto de gnomikaj asertoj. Same la kristana etiko estas sekvo de gnomikaj asertoj, ricevitaj de antaýaj saøuloj.

Sofistoj utiligis en retoriko gnomikajn sentencojn. Ekzemple, la sentencoj de Hippias.

Kiel jam konstasteblas en la Aforismoj de Hipokrato, la popularaj konoj pri sano kaj medicino troviûas en gnomikaj asertoj kaj maksimoj.

E. Pauli.

 


GNOSTIKO, -ISMO, - ISTO. 2463.

Gr: ( < ä F 4 H , -, T H (subst); ( < T F J 4 6 ` H (adj.). L: gnosticus (adj.).

A: gnosticism; gnostic. F: gnosticisme. gnostique. G: Gnostizismus. Gnostiker. H: gnosticismo; gnósticos. I: gnosticismo; gnòstico. P: gnosticismo; gnóstico. R: (gnóstik).

 

1. Erudicia vortformado, el la greka adjektivo ( < T F J 4 6 ` H , -Z , -` < (= kapabla koni, konanta), laö la sama vortformado de logiko (el 8 @ ( 4 6 Ĵ Ĥ B 4 F J Z : 0 = logika scienco).

Substantiva radiko. Vortformoj: gnostiko, gnostika, gnostikismo, gnostikulo.

Proksima radiko: gnoz-o (vd 2471), ekvivalenta termino, signifanta rekte sciencon, sed semantike nur tiun apartan sciencon je kiu kredis la gnostikuloj.

 

2. Gnostiko estas religia sistemo kredanta je aparta revelaciita scienco, nomata gnozo (vd), kaj kredata pli grava por la savo, ol la virtoj.

Kompare, teologio estas scienco pri la revelacio, dum gnostiko estas speco de teologio.

Nuance, gnostiko kaj gnozo signifas la samon kiel apartan fermitan konon. Sed gnozo signifas nur scienco, kiam gnostiko, per la pseýdosufikso -iko, signifas rekte kaj pli erudicie la sisteman sciencon, tiel same kiel logiko, matematiko. Etimologie, gnozo estas nur substantivo, gnostiko estas origine adjektivo kiel en la kunteksto logiko, el 8 @ ( 4 6 Ĵ Ĥ B 4 F J Z : 0 .

Oni rimarku ke principe gnozo kaj gnostiko ne estas la sama afero. Nur pro tiu eventuala kunteksto de la gnostikuloj, la vortoj restis signifantaj la samon.

 

3. Historie, estis gnostikismo teologia movado, de la 1-a jarcento a. K., ûis la 7-a jarcento poste, kaj konsistis en la interago de orientaj doktrinoj, ekzemple de magoj, kaj okcidentaj, ekzemple, orfeismo, pitatogismo. Tiuj æi jam estis pli frue atingataj de la orientaj.

La sociologia graveco de gnostikismo konsistas en tio, ke øi influis la formadon de la kristana doktrino. Principe, kristanismo estas judismo, kun milda influo de la menciitaj orientaj gnostikismoj.

Gnostiko estas origine orienta, - kel jam dirite, - sed fariûis grava movado, kiam ûi penetris en pli okcidentajn regionojn kaj religiojn. Pri la detaloj okupiûis diversmaniere la predikantoj de gnostiko, ekde la unua jarcento a K., kaj kelkaj jarcentoj poste. Ne eblas meti rigidan skizon pri gnostiko; kelkaj religioj estas pli rigide gnostikaj, aliaj estas nur afekciitaj.

Samtempe, ke la judoj fariûas parolantoj de la helena lingvo kaj tradukis en la grekan la hebrean Biblio (Septuaginto), okazis la kontakto kun gnozo, en kies kadro disvolviøis unue la esenoj kaj poste la kristanoj.

 

Preskaý malaperis la origina literaturo de gnostikismo, kiu restis en malmultaj tekstoj en kopta lingvo de Egipto, kaj en citaĵoj fare de kristanoj.

Pri la detaloj okupiûas diversmaniere la predikantoj, ekde la unua jc. a.K. kaj kelkaj jc. poste.

 

Eblas distingi tri fundamentajn gnostikajn orientiøojn:

- Magia kaj vulgara estis la gnozo de Simo la Mago el Samario (pri kio legebas en Luko, Agoj , 8,9 ks.), Menandro, ankaý el Samario, Menandro el Antiokio (pri kiuj informas Irineo kaj Hipolito).

- Mitologia gnozo, klare ligita al orientaj influoj, disdividita en sektojn, kun aspekto simila al skribaĵoj de la kristano Sankta Johano.

- Spekulativa gnozo, disvoløinta ekde la antaýaj cititaj gnozoj, helpe de konceptoj prenataj el la grego filozofio, fare de Basilides, Karpókrates, Valentino, Marciono.

Pri epizodaj detaloj okupiøas Historio de la filozofio (vd) kaj kristana patrologio (vd).

 

4. Doktrino. Radikale dualisma, gnostiko elstarigis, kiel jam neoplatonismo, la transcendecon de Dio, kiu ne povas kontaktiûi per la mallumo de la materia mondo. Tamen la transcenda Dio komunikiûas kun la mondo, sed per elektitaj homoj, kaj la revelacioj estas konservataj en fermitaj grupoj.

Principe la facila kredo je revelacioj jam estas certa gnozo. Anstataö la revelacio esti farata al kolektivo, ûi okazas al individuo, kaj kiu formas grupon de inicitoj. Jen senco, laö la plimulto de la religioj aspektas gnostikaj.

Tamen, kelkaj religioj estas pli gnostikaj ol aliaj, kaj pro tio al ili estas atribuata precipe la nomo. Sed la malplignostikaj estas îiam afekciitaj de la pli efektive gnostikaj.

La fono, kiu servis kiel antaýsupozo estis la radikala dualisma koncepto, per kiu apartiøas materio kaj Dio. Tiu apartigo estis propra de kelkaj orientaj religiaj doktrinoj, sed ankaý de la platona transcedenta koncepto pri Dio.

Principo la transcendenco pri Dio povas esti korekta doktrino. Sed la radikalaj interpretoj enkondukis problemojn por la interrilato de la transcenda Dio kaj la materia mondo. Por gnostikistoj tiu interrilato okazis nur tra kelkaj elektitaj homoj, per revelacio, foje tra vizioj, foje kun ekstazo.

 

5. Eblas aserti, ke kristanismo estas mildigita gnostikismo, kvankam kontraýa al la radikala gnostikismo. Cetere, tiu kristana mildigita gnostikismo, restas pli klara en kelkaj asertoj.

Efektive, kristanoj estis vaste afekciitaj de gnostiko, tiel same kiel de neopitagorismo kaj neoplatonismo. Sed kelkaj gnostikaj aspektoj estis post kelka tempo forigitaj, aý almenaý restis kreskeme pli moderaj.

Oni ne havas sufiîajn informojn por determini la kvanton de influo de gnozo super la esenoj kaj super la fazo de kristanismo je la tempo de Jesuo mem.

La Evangelio de Mateo, kvankam ne uzas la vorton gnozo en substantiva formo, asertas, ke nur al la disîiploj estas donate ( < ä < " 4 (= koni) la sekretan sencon de la paraboloj kaj de la misteroj de la îieloj, dum al aliaj nur per paraboloj: "Al vi estas donate scii la misterojn de la regno de la îielo, sed al ili ne estas donate (Ó J 4 à : 4 < * X * @ J " 4 ( < ä < " 4 J  : L J Z D 4 " J ­ H $ " F 4 8 , \ " H J ä < @ Û D " < ä < , Ĥ 6 , \ < @ 4 d H * ? @ Û * X * @ J " 4 )" (Mt 13,11).

Tio sugestas ke la kristana religio estis origine speco de esotera fermita societo, ne tute travidebla de la amaso.

 

Tiun gnostikisman karakteron de la kristana sekto oni ankaý konstatas en la sinteno de apostoloj Paölo kaj Johano, kaj precipe en la unuaj kristanaj verkistoj Origeno, Irineo, Hipolito, Klemento, foje kun avertoj kontraö la plej radikala gnostiko.

La distingo inter inicitoj kaj ne inicitoj akcentis la dividon de la kristana eklezio en tiujn du neredukteblajn kastojn, - klerikaro (vd) kaj laikaro (vd).

 

Cetere, gnostikistoj tre akcentis la neceson kredi je la doktrina mesaøo. Same la kristanoj. Jesuo diris al discíploj: "Iru en la tutan mondon, kaj prediku la Evangelion al æiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita"(Marko, 16, 15-16).

E. Pauli.

 


GNOSTOLOGIO. 2465.

L: gnostologia, -ae.

A: gnostology. F: gnostologie. G: Gnostologie. H: gnostologia. I: gnostologìa. P: gnostologia. R:

 

1. Erudicia vortformado, el la grekaj ( < T F J ` H (= konata, kio povas esti konata) kaj 8 ` ( @ H (= scienco, ideo), dum la 17-a jarcento.

Substantiva radiko. Vortformoj: gnostologio, gnosteologiisto.

 

2. Gnostologio, en kunteksto unue uzata de protestanta aristotela filozofio, pritraktas la gnozeologiajn øeneralaĵojn de la metafiziko, kaj kiuj rilatas al kono. Aldonaj temoj pri la kono estas pritraktaj de noologio, termino ankaý tiutempe kreita.

Nek unu, nek alia el la terminoj fariøis oftaj; sed ambaý rilatas al tio, kio tuj poste estos nomata per gnozeologio. Certamaniere, gnostologio estis la praa nomo de gnozeologio, tiu æi lasta plibone vortformita.

. Kiel vorto, gnostologio aperis en verko de Valentin Fromme (1601-1675), nome Gnostologia, 1631. Denove en verko de Calov, Scripta philosophica, 1650. Abbagnano simple diris "kreita de Calov", 1650.

 

Estis gnozeologio (vd 2468) termino kreita en tiu sama tempo kaj aperas en Valentin Fromme , - Gnoseologia, 1631.

Aperis gnoseologio en Alexander Baumgarten (1714-1762), en verko nomata Aesthetica, 1750.

Same, gnoseologia aperis en J. Micraelius, - Lexicon philosophicum terminorum philosophis usatorum, 1653.

Tiu nova termino iom post iom vastiøis kaj enhavas signifon pli vasta ol epistemologio (vd).

 

En J. Micraelius – Lexikon philosophorum usitatorum, 1653, sub la articolo Philosophia, legeblas:

"Ad philosophiam theoreticam pertinet I, Metaphysica cui conjungunt vel admittunt Gnoseologiam seu omne scibile qua tale contemplantem".

Restis gnozeologio plibona formo ol gnostologio.

E. Pauli.


GNOZEOLOGIISMO. 2467.

1. En strikta gnozeologia kampo, gnozeologiismo estas reduktado de la tuta filozofio al la gnozeologio mem. Restas sen objektiva valoro æio, kio estas trans la unua momento de la konataj donitaĵoj.

Precipe empiriisma filozofio estas pli gnozeologiisma ol la racionalisma.

 

2. Plivastasence, gnozeologiismo estas tendenco elstarigi la gnozeologian demandon kaj esplorojn, kontraste al la naivaj procedoj de la ne kritika penso. Tiusence, moderna filozofio estas karakterize gnozeologiisma ekde Kartezio kaj Francis Bacon. Ankoraý pli gnozeologiisma ekde Kant.

La antikva metafiziko ordinare komencis per la ontologio, sen elstarigi la gnozeologiajn demandojn pri la kono. Tiuj demandoj okazis, kaj estis la temo pri skeptikismo, sed ne sufiæe sisteme.

Do, modernepoke la metafizika deirpunkto estas la demando pri tio, kio estas prezentata de la kono. Efektive, metafiziko (vd) estas tiu scienco, kiu komenciøas per la pruvo pri sia objekto.

Estas metafiziko la ununura scienco kiu devas pruvi sian objekton, kaj daýras en la esploro, de tio, kio restis pravigata en tiu deirpunkto.

E. Pauli.

 


GNOZEOLOGO, -IO (N). 2468.

A gnosiologist; gnosiology; F: gnoséologue; gnoséologie, gnosiologie;. G: Gnoseologie; Gnoseologie. H: gnoseólogo; gnoseología. I: gnoseologo; gnoseologia. P: gnosiólogo; gnosiologia. R: gnoseolog; gnoseologija.

 

1. Erudicia vortformado, gnozeologio estas kunmeto el la grekaj ( < ä F 4 H , -, T H (= kono), kaj 8 ` ( @ H (= scienco).

Substantiva radiko. Vortformoj: gnozeologo, gnozeologio, gnozeologia, gnoseologiismo (vd 2467).

 

Kiel nomo, gnozeologio aperis je la 17-a jarcento, kiam aperis la similan gnostologio (vd 2465), kaj prosperis pli ol tiu lasta. Estis gnozeologio termino kreita en tiu sama tempo kaj aperas en Valentin Fromme , - Gnoseologia, 1631.

Alexander Baumgarten (1714-1762), en verko nomata Aesthetica, 1750, uzis la vorton, kiam li esploris la sensan konon, laýjene: Aesthetica (Theoria liberalium artium, gnoseologia inferior, ars pulchre cogitandi, ars analogi rationis) est sciencia cognitionis sensitivae (Aesthetica, 1750, ' 1; vidu ankaý Metaphysica, 1779 ' 533).

 

Same, gnoseologia aperis en J. Micraelius, - Lexikon philosophorum usitatorum, 1653, kaj sub la articolo Philosophia, legeblas:

"Ad philosophiam theoreticam pertinet I, Metaphysica cui conjungunt vel admittunt Gnoseologiam seu omne scibile qua tale contemplantem".

 

Restis gnozeologio plibona formo ol gnostologio.

 

Kompare, gnozeologia enhavas signifon pli vastan ol epistemologio (vd). Efektive, epistemogio rilatas etimologie al empiriaj sciencoj. Dum jarcentoj tamen gnozeologio estis pli uzata de hispanoj kaj italoj.

 

En Germanio prosperis la esprimo Teorio pri kono (Erkentniss Theorie), disvastigita precipe ekde Kant.

Takse, gnozeologio, pro ties erudicia aspekto kaj vortsimpleco, pli kapablas ol teorio pri kono resti semantike la nomon de la komenciøinta parto de la metafiziko.

 

2. Gnozeologio estas la komenciøinta parto de la metafiziko, per kiu fariøas la demando pri la efektiva enteca enhavo de la kono.

Enhavaj estas la esploroj, - æu io estas donite al ni evidente, vere, certece, aý nur konfuze, erare, dube?.

Pli detale, - æu tio, kio estas donite evidente, vere, certece, aspektas havi la karakteron de verbo esti?

Substantivigite, tiu esti direblas ankaý simple per la vorto ento? Aý ankoraý per pli simplaj indikiloj, - io, aĵo, afero, objekto.

Kiel temo, estas ento pritraktebla unue, kiel io montriøanta. Jen temo de la gnozeologio.

En la sistema daýro, ento estas pritraktebla, kiel io en si mem. Jen temo de la ontologio. Ambaý partaj temoj kune, estas la du partoj de metafiziko.

3. Estas metafiziko, per la gnozeologio, la ununura scienco kiu devas pruvi sian propran objekton.

Per la pruvo de sia propra objekto metafiziko pruvas implice samtempe la objektojn de æiuj aliaj sciencoj sub la vidpunkto de la respektiva enteco.

Tiu tasko pruvi sian propran objekton, la metafiziko faras kompreneble, je la komenco mem de la tuta homa filozofiado, kaj tiu komenco estas øuste la gnozeologio.

 

Certamaniere gnozeologio estas sindefenda metafiziko, æar øi estas la momento, dum kiu øi defendas sin mem, per la defendo de sia objekto.

Kontraste, ontologio estas montriøanta metafiziko, æar øi estas la momento, kiam la ento estas ekzamenata en si mem.

La karaktero de gnozeologio estas racionalisma, æar øi rekte dependas de la kompreno de tio, kio montriøas kiel garantiite.

Ekde la komenco, restas sensenca la empiriisma filozofio (vd), aý pozitivisma filozofio (vd). Neeblas kompreni empiriismon sen samtempe esti racionalisma, same kiel neeblas la tezo de skeptikismo sen la inversa doktrino pri la certeco.

 

Jen paradokso kontraý la ebleco de empiriismo. Nek eblas resti empiriisto per simple negativa sinteno, per rezigna halto de la solvo. Antaý la solvo, neniu estas, nek racionalisto, nek empiriisto, sed nur metodika dubanto.

Ekde la momento kiam oni metis la demandon, øi fariøas pere de metafizika lingvaĵo. Tiu fakto per si mem pruvas intuicie la metafizikan sintenon de la homa intelekto. Nur restas iri antaýen, al novaj detaloj.

Kiu demandas pri la legitimeco de empiriismo, tiu jam ne sintenas kiel empiriisto. Li estas kiel la dubanto, - kiu dubas, dum li dubas, tiu certas, ke li pensas.

La diskutado pri la simpla empiriismo jam estas demando pri la enteco de tio, kio okazas. Tiu enteco jam estas la metafizika realo de tiu kiu demandas.

 

4. La formala difino de æiuj sciencoj apartenas al logiko (vd), kiu pritraktas la konojn nur formale, - tio estas, kiel fluo de elementoj.

Sekve, la logiko estas la ununura scienco, kiu difinas sin mem, kaj samtempe æiujn aliajn. Do, per la logiko oni ankaý difinas la metafizikon, kaj implice siajn partojn, kiel gnozeologio kaj ontologio. Sekve ankaý per la logiko oni distingos inter si gezologion de la kono, psikologion de la kono, kaj logikon mem de la kono. Tiurilate gravas atentigi pri la malsamaj vidpunktoj, kiam gnoziologio, psikologio, logiko rigardas la saman objekton, la konon.

5. Psikologio, kontraste al gnozeologio, pritraktas la konon kiel enton, - kiel psikan enton, - ne kiel informon pri alia objekto. Kvankam ordinare oni celas la enhavon de niaj konoj kiel prezentantaj objektojn, tiuj konoj estas io psika, kiu komenciøas ekzisti entece.

Same okazas en arta esprimo, kiu estas signifanto (enteca materia portanto), kiu avertas pri la signifato (objekto signifanta enhavon). Psikologio de la kono demandas nur pri pri signifato kiel enteca portanto.

Pritraktante la konon kiel entecon, psikologio havas, ekzemple intereson esplori la komenciøon de la operacio, daýron, konduton de rapideco kaj intenseco, inkluzive de plaæo.
Kompreneble, ankaý gnozeologio pritraktas la entecon de la kono, sed la entecon de la objekto konata. Kiam oni ne sufiæe avertas pri tiu distingo, gnozeologio povas fariøi psikologiismo (vd); en tiu kazo la kono estas esplorata ne kiel intencionaleco al iu konata objekto, sed simple rigardata kiel psikologia fenomeno.

 

Tamen sciencoj kompletigas unua la alian, æar ili certamaniere distingiøas nur kiel abstraktaj vipunktoj prikonsiderataj aparte. Kvankam distinga vidpunkto, la atento nur al la psika aspekto de la kono, fare de la psikologio, helpas la gnozeologian esploron.

Unue, koni sufiæe bone la psikan strukuron de la kono, garantias la distingon, por ke oni ne konfuzu la gnozeologian esploron kun la psikologia.

Due, oni ne sukcesas paroli pri unu sola abstrakta limio de temoj, sen la konkretaj objektoj, kiuj estas la materialoj de esploro. El la sama konkreta materialo esplorenda, estas prenataj pluraj vidpunktoj, per la abstraktado. Jen la formaj objektoj de pluraj sciencoj, pri kiuj avertas formale la logiko.

Trie, la abstraktaĵo ne estas celo en si mem de la atingataj konoj. Sed per la abstraĵo oni nur sisteme atingas tiujn diversajn vidpunktojn, por fine havigi al ni la tutaĵan informon.

 

6. Denove kontraste al gnozeologio, pritraktas logiko la konon enhave, sed nur por montri la formalan fluon de la objektoj operaciataj de la kono.

Estas do logiko multe pli proksima de gnozeologio de la kono ol psikologio de la kono. Efektive, psikologio temas pri la kono kiel signifanto (enteca portanto, kiel en arto la materio), ne pri la objekto signifata. Nun ambaý, logiko kaj gnozeologio pritraktas la signifatan objekton, sed logiko nur formale, gnoziologio kiel atingata efektiva enteca valoro en si mem.

Ekzemple, logiko rigardas ke la enhavoj fluas kiel operacio de koncepto, kiel operacio de juøo, kiel operaciode rezono, kaj æiu operacio foje analize, foje sinteze.

Inverse, gnozeologio demandas, ekzemple, æu konceptoj en la realo ekstere korespondas al io sendependa? Æu, en juøo, tio, kio predikatoj atribuas al subjektoj, valoras, aý estas nur mensa atribuo? Æu, en rezono, tio, kio estas kaýzata kiel konsevenco, estas efektiva, aý estas nur mensa aranøo?

 

7. Ankoraý kompare, gnozeologio pritraktas, kiel jam difinite (vd 2) la enhavon de la kono, sed ne kiel la logiko, nek kiel aliaj sciencoj. Kompreneble, ankaý la aliaj sciencoj certamaniere estas pri enhavo, sed neniu kiel gnozeologio, rekte pri la enhava valoro en si mem.

Koncerne al vorto valoro, øi signifas ne sufiæe determite, æar oni povas paroli ankaý pri logika valoro, pri morala valoro, pri merkata valoro, ktp.

 

Etimologie, valoro (vd) devenas el la latina valeo, -ere (= havi sanon, forton, kuraøon). Tiusence, valoro signifas altan gradon de konveneco. Jen do, enkadre de la kono, valoro kapablas signifi æefe la gnoziologian taksadon, kvankam ankaý aliajn, laý la kunteksto uzata.

Gnozeologia valoro estas precipe la enhavan evidentecon, verecon, certecon pri la prezentata objekto fare de la kono. Sed tio komenciøas per la plej øeneralaj informoj pri la enteco; tamen, valoro de kono iras øis la plej specifaj informoj.

Koncerne al plej øeneralaj enhavoj, gravas, ekzemple, decidi, - æu mi certas ekzisti? - Æu ekster mi okazas io reala, sendepende de la konoj? - Æu nur validas la empiria kono, aý æu ankaý la racionalisma, kiel la principoj kaj la silogismaj rezultoj?

Malpli øeneralaj gnozeologiaj demandoj estas, ekzemple, - æu ekzistas objektive la koloroj? - Æu ekzistas io malantaý la doloro?

8. Divido de la metafiziko kaj redivido. Kiel jam avertite, gnozeologio estas sindefenda metafiziko, æar øi estas la momento, dum kiu la metafiziko defendas sin mem, per metado de sia objekto.

En la sekvo venas la montriøanta metafiziko, æar øi estas la momento, kiam la ento estas ekzamenata en si mem. Resume, gnoseologio estas pri la ento en rilato de la konanto, ontologio pri la ento absolute.

Estas metafiziko nomo jam uzata de antikvuloj, dum ontologio aperis en la moderna epoko.

Gravas bone redividi la gnozeologian esploron, por ke la sistemeco, per kiu la enhavoj estas atingataj, estu rigore ekzamenataj kaj restu definitive firmaj.

Eblas subdividi la gnozeologion materie, en øeneralan gnozeologion, pri la aferoj interesaj al iu speco de kono, kaj en specialan gnozeologion, pri apartaj konoj. La materia vidpunkto konservas la saman gnozeologian vidpunkton.

La ûenerala gnozeologio, sen intereso pri apartaj konoj, demandas simple pri la enhavo de la kono. Ekde la komenco la øeneralaj demandoj montriøas sisteme subtilaj. Per du flankoj fariøas la demando pri la samo.

La fundamenta gnozeologia demando estas, unuflanke, pri la intencionaleco de la kono iranta al objekto, kaj aliflanke, pri la propraĵoj de evidenteco, vereco, certeco de tiu sama kono iranta al objekto.

Speciala gnozeologio temas pri objektoj materie apartaj. Jen la kazo de la sciencoj, gnozeologie pritraktaj de la epistemologio.

 

9. Pri la gnozeologiaj doktrinaj rezultoj gravas la plej fundamentaj: skeptikismo (vd), realismo (vd), ideismo (vd).

En la sekvo, gravas la kontraöeco inter racionalismo (vd) kaj empiriismo (vd), kaj ties formoj nome pozitivismo (vd), relativismo (vd), sensismo (vd), fenomenismo (vd).

Fine, en speciala gnozeologio gravas la temoj la sciencoj, aparte pritraktataj de la epistemogio (vd).

E. Pauli.

 


GNOZO. 2470.

Gr: ( < ä F 4 H , -, T H .

A: gnosis. F: gnose. G: Gnosis. H: gnósis. I: gnosi. P: gnose. R:

 

1. Etimologie, gnozo devenas el la greka ( < ä F 4 H (= kono), sed semantike signifanta apartan konon per speciala inico.

Proksima radiko: gnostik-o (vd 2463), signifanta sciencon pri gnozo.

2. Gnozo signifas rekte sciencon, sed semantike nur tiun apartan sciencon je kiu kredis la gnostikuloj.

En la origina ordinara senco de ( < ä F 4 H (= kono) en la greka klasika lingvo, ekvivalentas al kono laý la kutima scienco. Tiusence, ( < ä F 4 H (= kono) estas parto de la erudicia gnozeologio: ( < ä F 4 H , -, T H (= kono), kaj 8 ` ( @ H (= scienco).

(vd).

Kiel jam avertite, gnozo kaj gnostiko ne signifas strikte la samon. Dum gnozo signifas nur sciencon, malsame gnostiko, per la pseýdosufikso -iko, signifas rekte kaj pli erudicie la sisteman sciencon, tiel same kiel logiko, matematiko. Gnozo estas etimologie nur substantivo, gnostiko estas origine adjektivo kiel en la kunteksto logiko, el 8 @ ( 4 6 Ĵ Ĥ B 4 F J Z : 0 .

 

3. Takse, la problemoj de gnozo estas la samaj de la revelacio (vd) øenerale. Krom tiu øenerala problemo, gnozo aspektas esti privilegio de grupo. Kelkaj komunumoj supozas havi tiun privilegion. En la antikveco tiuj grupoj estis neopitagoranoj, esenoj, kristanoj, krom la apartaj grupoj rekte nomata gnostikuloj (vd 2463,4).

Aparta karakterizo de la kredantoj je gnozo, estis ke tiu kredo estas kondiæo de savo.

Jesuo rekte asertis: "Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita" (Marko16, 16).

E. Pauli.

 


GNOZO DE PRINCETON. 2471.

 

1. Gnozo de Princeton estas modernepoka gnozo, speco de neo-gnostiko, iniciate de usonaj sciencistoj kaj metafizikistoj de Princeton, Jersey, de la 20-a. jarcento.

 

2. Laý la gnozo de Princeton la ordo de universo ne eblas per simpla hazardo, aý per "blinda absoluto".

Tiu universa ordo postulas unikan konscion, al kiu atribueblas la tutaĵan ordigan sintenon de la fizikaj fenomenoj.

Al tiu speco de universala animo eblas nomi Dion.

 

3. Takse, almenaý kiel hipotezo, sed de monisma sistemo, æiu ajn estaĵo estas samtempe konscia, kaj kapabla agi fizike. Ne estas bezone, ke la imanenta vivo estu manifestiøanta ekstere, por ke øi efektive ekzistu. Nur de tempo al tempo okazas, ke la vivo emerøu per ekstera agado (vd).


GOEDEL. Nombro de... 2473.

Doktrino pri simbola logiko, de Kurt Goedel (1906-1978), æeka matematikisto en Vieno kaj Usono. Li postulis ke formala lingvaĵo fariøu per univoka numerado, kies tri æefajn propraĵojn li determinis.

E. Pauli.

 

 


GOEDEL. Teoremoj de... 2474.

 

Per tiu nomo teoremoj, aý pruvoj, fariøis konataj du tezoj, enkadre de la matematika logiko, publikitaj de Kurt Goedel, per fama artikolo de 1931 en Monatshefte fuer Mathematik und Physik.
Laý la teoremoj de Goedel, neniu formala sistemo estus sufiæa por demonstri æiujn propraĵojn de la entieroj. Jen aserto kontraý la axiomatigo antaýe proponata de David Hilbert (1862-1943) kaj akceptata de multaj.

E. Pauli.

 

 


GONGORISMO. 2476.

 

1. Vortformado, el la nomo de la hispana poeto Luis de Góngora y Argote (1561-1627), kapelano de Filipo III, kaj la doktrina sufikso –ism.

2. Gongorismo estis postrenesanca rafinita beletra stilo, de la 17-a jarcento, kun karaktero proksima al baroka esprimmaniero, kun metaforoj, antitezoj, inversioj, vortludoj, klasikaj citaëoj, erudiciaj aspektoj.

Nuance, baroko (vd) estis plivaste sendependa klasikisma stilo, ïatanta la emocion de kontrastoj kaj surprizajn efektojn, en arkitekturo per kurbaj sveltaj linioj, malsobraj ornamoj, en skulpturo per patosaj sintenoj, en beletro per troigaj stilfiguroj, dum gongorismo situas en la unuaj fazoj de tiu ornamentala afekcia studata stilo.

Simila formoj al gongorismo estis preciozismo (vd), manierismo (vd), marinismo (vd), konceptismo (vd), aldone kun regionaj aspektoj, kie loøis la artisto.

 

Aspektas gongorismo afekcian erudicion, per profitado de kleraj rimedoj, ekzemple, mitaj figuroj, tradiciaj simboloj, hiperboloj, sed en æio kun iom da novaj formoj de esploro.

Sekve de tiuj erudiciaj esploroj, gongorismo aspektas esti simila al konceptismo, per subtilaj uzoj de abstraktaj konceptoj, antitezoj, paradoksoj.

 

3. Historie, kultivis tiun stilon, en Hispanio, krom Luis de Góngora, la portugalo en Madrido Don Juan de Tasis (1580-1622), Pedro Soto de Rojas (1590-1655), Salvador Jacinto Polo de Medina (1607?-1658?).

En Portugalio: Antônio de Fonseca Soares (1631-1682), Jerônimo Baía (1620-1688), Jacinto Freire de Andrade (1597-1657).

En Brazilo: Manoel Botelho de Oliveira (1636-1711), Sebastião da Rocha Pita (1670-1730).

En Francio gongorisma stilo nomiøis preciozismo, kun elstaraj reprezentantoj: Vincent Voiture (1598-1648), François Malherbe (1555-1628).

En Italio, sub la nomo de marinismo: Giambattista Marino (1569-1625),Gabriel Chiabrera (1552-1638).

 

4. Takse, gongorismo, same kiel baroko, strebis transpasi la limojn de la klasika modereco de la Renesanco.

Cetere, la nova moderna filozofio, reprezentata de kartezianoj kaj empiriistoj jam ne estis tiel sindetenitaj en la absoluteco de la principoj kaj de la ektera realo. Ankaý evoluis la estetika intereso, kaj pro tio estis rekte esplorata la estetikeco de la la ïanøema naturo, de la eleganta beleco de la graciaj ornamoj, de la eventualaj akcidencoj.

E. Pauli.

 


GOTIKA (stilo) (+). 2478.

L: gothicus.

A: gothic. F: gothique. G: gotisch. H: gótico. I: gòtico.. P: gótico. R: (goticheskij).

 

1. Etimologie, gotika devenas el la latina gothicus (= gotika), rilata al gotoj.

Adjektiva radiko. Vortformoj: gotika, flamgotika, frugotika. Proksima radiko: got-o (ano de øermana tribo).

La vorto aperis kiel mallaýda mencio fare de la klasikuloj rilate al stilo de tiu nova gento.

 

Gotoj estis orientaj øermanaj triboj, kiuj frue invadis la romian imperion, kaj kiuj tra Balkanoj atingis la sudan Okcidenton. Ostrogotoj allvenis al Norda Italio en 401 kaj fondis Imperion. Sed fine ili fandiøis kun la loka loøantaro. Vizigotoj invadis sudan Francion sed precipe Hispanion, kie ili fondis imperion, kun æefurbo en Toledo. Post la araba konkero, 711, ankaý okazis la fina fandiøo de vizigotoj kun la loka loøantaro.

Gotoj, jen la unuaj øermanoj kiuj lernis la skribadon kaj de tio rezultis la gotikajn literojn, krom la gotikan konstrumanieron.

2. Gotika stilo estas konstrumaniero de mezepoka okcidenta Eýropo kaj kiu ankaý influis la pentraĵon kaj skulpturon.

Naskiøis la gotika stilo en Francio per transformo de la romantika konstrumaniero, per liniaj solvoj tiamaniere, ke la pezaj kupoloj ne apogas sin sur la muroj. Konsekvence, malaperis la antaýan dikecon de la muroj, æar la pezo malïarøiøis sur distancigitajn kolumnojn.

Do, teknike, la gotika konstruado esploris inteligente la liniojn de apogo, anstataý simple uzi rondajn arkojn, volvojn kaj murojn. El la pinto de kolumnoj eliras oøivoj, kiuj kruciøas por apogi volbojn. Anstataý muroj kiel vandoj, grandaj kaj pintarkaj fenestroj kun pentritaj vitroj fermis la spacon.

 

3. La æefa ekstera karakterizo de la gotiko estas la rompita arko, kies pinto fariøis akuta. Tiu arko eniris la konstrumanieron æefe pro teknika motivo, krom la estetikaj, kiuj tamen estas sekundaraj. Per la rompo en la supro, la flankoj de la meza parto alproksimiøas de la vertikalo, kun la sekva malgrandigo de la pezo en la eksteron. Do la invento de tiu arko havis kiel unuan motivon la strukturon, kaj ne la estetikecon.

Jam estis konata de la romanika stilo la apogaĵoj, al kiuj nun almetiøas la nova tekniko de la rompita arko, cele al plifortigo kontraý la premo de la nervuroj, sur kies supro pezas la volboj.

Romanikaj volboj estis cilindraj, kaj nun la gotikaj fariøis longaj volboj faciligataj de la novaj teknikoj.

La cilindraj volboj estis venegataj dum la klasika Renesanco, foje ankaý en modernaj gotikaj temploj, ekzemple en Katedralo de San-Paýlo (Brazilo), la plej granda gotika templo de la mondo.

 

4. Estetike, la gotikaj artistoj povis esplori la dinamikon de la linioj kaj la mistikecon de la lumo.

Efektive, liniismo estas la plej emfaza karakterizo de la gotika stilo kun ritmaj kaj ornamaj efektoj. Tiuj liniismo oftas ankaý en tiutempa bizanca arto.

Per ne konstruo de kapitelo supre de la kolonoj la liniismaj oøivoj povis naskiøiøi ekde de la planko, kaj daýri laýlonge de la tuta alto de la volbo. La impreso estas ke la kolono disfaldiøas kiel vegetala ventumilo.

 

Kvankam oftas la abruptaj anguloj, kaýze de la rompitaj arkoj, ankaý la kurba liniismo apartenas al gotiko. Kie ajn estas la linioj, pere de tiuj linioj estas dissolvita la pezecon kaj animigata la estetikeco.

Aldone, per la fortaj kurboj kaj rompitaj arkoj, la efekto estas de viva sinteno, kontraste al ekvilibraj dolæaj kurboj de la klasika stilo. La rompitaj arkoj de gotiko tendencas en la alton, kaj sekve sugestas la spiritan leviøon.

 

Pro la distribuo de la volba pezo sur la kolonojn laýlonge de la linioj de forto, fariøas ne bezonaj la muroj, simile al la moderna betona konstruado, kun la sekva ebleco de vastaj fenestroj kaj granda alteco.

Æar la arkoj jam ekzistis en la antaýa romanika stilo, la novaj formoj de konstruado estas interpreteblaj kiel plena disvolviøo de la menciita antaýekzistanta stilo. Montriøas do gotiko kiel triumfo de la tekniko, de la matematiko, kiel skolastiko en raciigita stilo.

 

Je la lastaj fazoj de gotiko oni inventis, per tiu liniismo, tipajn flamajn disvolviøojn.

 

5. Same, en pentro kaj skulpturo la gotika liniismo fariøis ofta en la prezentado de la korpo kaj de la vestoj. Tiu abstrakteco faciligis la prezentadon de religiaj ideoj kaj sentoj, kiel jam ekde tempe okazis en la bizantia stilo.

En pentraĵo kaj skulpturo la gotika liniismo ne insistis en la figurado, pro la prefero al mistikaj temoj.

 

6. La kontraýo de gotiko kaj bizanca stilo estas la plastikismo, denove reaperanta en la arto de Giotto (1266-1337), pentristo kaj arkitekto de Florenco, antaýlo de la Renesanco.

Kiam komenciøis la itala rezisto al gotika liniismo, la anstataýo konsistis en la prefero de plastikaj areoj, aý volumoj, pli senseblaj kaj humanismaj.

 

La radianta gotiko de la 14-a jc. prezentas iom da homeca gracieco en sia liniismo. Jam estas notita tiu karakterizo en la 13-a jc. en la katedralo de Reims, kaj akcentiøis en la preøejoj de Amiens, Beauvais, Sankta Urbano de Troyes, Saint-Chapelle de Parizo.

Fine en la 15-a jc. aperis la flama gotiko, speco de baroka sukceso de la rimarkinda mezepoka stilo.

Koncerne al Duomo de Milano, kun kupolo, øi estas rigardebla kiel eklektika, sed ankaý kiel origina nova formo de gotika stilo.

 

7. La restarigita moderna gotiko de la 19-a jc kaj komenco de 20-a., estas renovigita formo de stilo, helpe de novaj teknikoj. Jem kiam aperis grandaj preøeioj en Ameriko laý la gotika stilo.

E. Pauli.

 

 


GOETTINGEN. Skolo de... 2480.

 

1. Rilata al Goettingen, - germana urbo de Hanovrio, en la nuna federaciita Ïtato de Malalta Sakso, - kun îirkaö cent mil enloûantoj kaj universitato kaj sidejo de Instituto Max Planck.

 

2. Edmund Husserl estis profesoro en la Universitato de Goettingen (1901-1916), kaj okaziginte tie fenomenologian movadon, diskonigata kiel Cirklo de Goettingen, pri filozofio (kaj psikologio), ankaö nomata Skolo de Goettingen.

E. Pauli.