ERUDI (N en PIV). 1923

L: erudio, -ere.

A: F: G: H: I: P: tornar erudito. R:

 

1. Etimologie, erudi devenas el la latina erudio (plibonige instrui), kunmeto el ex (= el) kaj rudis (= senkultura, sovaûa, kruda, nekapbla).

Verba radiko. Vortformoj: erudi (tr), erudito (= erudiciulo). Proksima radiko: erudicio (vd).

 

2. Erudi estas pli vaste instrui. Kompare, instruo estas simpla transdono de konoj, dum erudo estas unu el la modeloj de instruo.

Nuance, civilizo (vd) amplekse kunmetas instruon kaj evoluajn teknikojn, dum erudicio rilatas nur la instruon.

Kiel verboj, instrui kaj erudi estas transitivaj. Tiusence, instruo kaj erudo estas rezulto. Instruiøo kaj erudiøo estas pasivaj nuancoj. Komparu ankaý erudiciiøo (el substantiva radiko) kaj erudiøo (el verba radiko).

 

La fina senco atingata de erudo kaj erudicio, kompare kun aliaj modeloj de instruo, estas tiu de alta grado kaj amplekseco. Erudiøi kaj erudiciiøi signifas pli profunde, kvankam ne tiel detale kiel fakulo en la koncerna specialo.

Sekve, estas distingo de nuanco inter instruiøo kaj tiu modelo de instruo nomata erudiøo kaj erudiciiøo; kaj distingo ankaý rilate la scion de fakulo aý specialisto. Tiel same okazas nuancaj distingoj rilate kulturon.

E. Pauli.

 


ERUDICIO (+). 1925

L: eruditio, -onis.

A: erudition, scholarship. F: érudition. G: Gelehrtsamkeit. H: erudición. I: erudizione. P: erudição. R: (erudítsija).

 

1. Ertimologie, erudicio devenas el la latina eruditio, siavice el erudio, -itum, -ire (= plibonige instrui), kunmeto el ex (= el) kaj rudis (= sen kultura, sova a, kruda, neklera, nekapabla).

Substantiva radiko. Vortformoj: erudicio, erudicia, erudiciulo.

 

2. Erudicio estas pli vasta instruo, samtempe detala. Nuance, instruo estas scio transdonita kiel pligrandigo de informo, dum erudicio estas unu el la atingataj formoj de instruo, kontraste kun aliaj, nome faka instruo, klereco, kulturo (vd).

Instruo (vd) povas ja okazi laö diversaj modeloj, inter kiuj estas ofte cititaj la erudicia, faka kaj kultura. Tiuj modeloj distingiøas ne precize, kaj æiu havas nuancojn. Erudicio ampleksas la tuta¼on de la scio.
    Faka instruo centriûas pri speciala objekto. Kulturo rilatas bazajn konojn, æefe humanismajn, kiel ekzemple arton de esprimo.
    Klereco estas kulturo, sed klereco ne estas erudicio, nek faka instruo. Klereco estas kvalito; kulturo estas rezulto.

Erudicio elstarigas la karakteron de la kono kiel informo. Pro tio la erudicia kono faras ke la mirinda mondo, îeestanta antaý ni, estu pli travidebla.
    Blindulo ne vidas kolorojn; sekve, por li ne estas tiu bela spektaklo de verdaj montoj, de blua æielo, kaj brilaj steloj nokte, de fajraj vida¼oj, de teatraj scenejoj kaj moviûantaj televidilaj bildoj.
    Surdulo ne aýdas sonojn; do, al li ne alestas la gajaj bruoj de la vivo kaj harmoniaj sonoj de muzikaj instrumentoj.
    Tiel same, kiu ne amasigas informojn kiel faras erudiciulo, al tiu ne alestos la granda kaj mirinda mondo malkovrita de la sciencoj, jen empiriaj, jen filozofiaj.
    La idealo de erudiciulo, estas enirigi en sian kapon tiun mondon, kiun la erudicia modelo de instruo rigardas en pli granda longeco kaj larûeco, alteco kaj profundeco.

 

3. Îiu havas sian preferan modelon de instruado, aý erudicia, aý faka, aý kultura.

Ne okazas devigo, ke unuj estu erudiciaj, aliaj fakaj, kaj ankoraý aliaj kulturaj. Objektivaj motivoj kaj eventualaj cirkonstacoj faras, ke æiuj distribuiøu al tiuj tri instruaj modeloj, laý persona prefero, individua realo kaj bezono

La plej perfekta modelo estus instruado tutplena; tamen tio ne eblas, æar neniu kapablas meti en la realon æiujn mensajn potencialojn. Sekve, æiu limiøas al iu eventuala¼o. Do, en nivelo de mensa eduko, la limoj okazas plej ofte laý tiuj tri modeloj de instruo: erudicio, faka instruo, kulturo.

 

Por respondi al demando, æu estas pli facile fariøi erudiciulo ol fakulo, oni avertu, ke, por tiuj kiuj kliniøas al unu modelo, ol al la alia, la facileco difiniøas laý la koncerna inklino. Se la afero estas la treege granda erudicieco, øi certe estas malfacila al iu ajn. Tamen, tiu, kiu ne kapablas lerni por atingi æiujn avantaøojn de la erudicieco, organizu sin adekvate laý sia faka prefero.

Ordinare, kiu ne kapablas fariøi erudiciulo, tiu lernu antaý æio sian fakon, kaj poste, iom post iom, almetu erudiciajn elementojn. Tio eblas per utilaj lega¼oj kaj atento al la plibonaj programoj de radiaj kaj televidaj elsendoj, kaj ankaý per interretaj rimedoj.

Kiu demandas foje kaj foje al erudiciaj homoj, tiu ankaý erudiciiøas. Se li demandas al diversaj fakuloj, per la sumo li ankaý sukcesas erudiciiøi. Certe ne tiel facile erudiciiøas tiu fakulo, kiu, krom sia fako, seræas nur emociajn nova¼ojn, ekzemple pri akcidentoj, krimoj, sportaj rezultoj, sociaj baloj, ktp.

Ankaý eblas ne fariûi fakulo, sed nur erudiciulo; tiu erudiciulo difiniûas kiel speco de malgranda fakulo pri multaj fakoj, kvankam ne pri îiuj. Ekzemple, relative bona filozofo, kiu aldone vaste konas lingvojn kaj homarajn pozitivajn sciencojn, æefe historion, tiu estas erudiciulo.

 

4. Pri la valoro de la erudicio demandas la edukisto, kiam li elektas la celojn de instruprogramoj. Oni konsideru, ke erudicio estas la ideala celo, kvankam utopio neefektigebla de multaj; ne kapablas la homoj atenti al îio, sed ili kiomeble atentu al îio ebla. Kiu kapablas esti erudiciulo, tiu estu tia. Erudicieco estas la perfekteco de nia intelekto. Krom tio, koni estas io agrabla kaj amuza. Koni estas utila, îar per la kono gvidiøas la volo kaj estas kontrolataj îiuj aliaj kapabloj. Ankaý por la socio estas utila la erudicia homo; pro tio, la erudicio estu antaývidita en sociaj planoj de eduko.

Kompare kun la aliaj modeloj de instruo, eble la kultura instruo pli adekvatas al la universala homo. Pro tio, la erudicia kaj faka instruoj emas atingi la kulturan modelon. Tiuj modeloj tamen ne estas kiel sinsekvaj gradoj. Erudiciulo, kiu fariøas kultura homo, restas samtempe erudiciulo. Tiel same okazas kun fakulo, kiu fariøas kulture klera.

 

5. Kondiîoj de la erudicio estas bona memoro kaj mensa funkcieco.

Memoro estas unu el la æefaj kondiîoj de la erudicio. Ûi ne estas la erudicio mem, sed sen memoro la erudicio ne eblas.

Kiu ne havas grandkablan memoron, kvankam li posedas subtilan intelekton, tiu povas operacii profundajn pensojn, sen la amasigo de ili por formi la erudiciecon. Memoro estas do la granda kondiîo kaj helpanto de la erudicio.

Kiu celas la erudiciecon, tiu fortigu sian memoron kaj plenigu ûin, por ke la erudicio fariûu vasta. Tiu ne lasu, ke la imagoj falu definitive en la profundon de la subkonscio; per novaj donitaëoj revigligu ilin, por ke la intelekto ne restu kiel muelilo sen grajnoj.

 

Erudicio dependas ankaý de la interna kapablo de la mensa funkcieco. Principe, ne okazas memoro en la menso mem. Ofte oni asertas, ke la pensoj estas memorigataj. Sed tio okazas nur malrekte pere de la sensaj imagoj. Îiufoje, kiam la imago reaperas, nova penso fariûas. Se la imago foriras, îesas la penso. Kiam la sensoj (vido, aödo ktp) funkcias, samtempe kreiûas la imagoj; do, dum oni sensas, samtempe oni povas pensi iliajn donitaëojn.

Se la sensaëoj malaperas, la imagoj tamen konserviûas, kaj per tiu memoro oni povas daýrigi la pensojn. Kiam la imagoj jam ne reaperas, la pensoj ankaý ne refariûas, kaj estas necese havigi novajn sensajn donitaëojn kaj koncernajn imagojn, por reaperigi la pensojn pri ili.

 

Post kiam la menso havas la fundamentajn informojn, la resto dependas de la mensa kapablo mem, kaj tio fariûas per la operacioj de koncepto, de juûo, de rezono. Kvankam la mensa operacia funkcieco ne estas en si mem la erudicio, per tiu efika funkcieco la mensaj operacioj produktas pli da rezultoj. La sama donitaëo havas por unuj nur malmultajnn signifojn; por alia, pro ties mensa operacia efikeco, ûi estas deirpunkto de amaso da elpensaëoj.

Por la navigaciisto kaj meteologiisto kelkaj nuboj signifas klaran antaývidon de ventego, aý de pluvo, dum aliaj el tio ne formas scion.

Same, la medicinisto, pere de kelkaj simptomoj, diagnozas specifajn malsanojn kaj rekomendas la adekvatajn sanilojn.

Îiu objekto havas internan strukturon, per kies kompreno atingeblas pli vastan kuntekston, se la menso estas kapabligita por tio. Sekve, la erudicieco ne dependas nur de memoro pri sensaj donitaëoj, sed ankaý de la mensa kapablo operacii la logikajn konektojn, per la operaciado de konceptoj, juûoj, rezonoj, analize kaj sinteze.

E. Pauli.

 


ES (G: 1926).

 

1. Germana esprimo, ekvalenta al la esperanta ... En la franca Ça.

 

2. ES, enkondukita de Freud kiel teknika esprimo en psikanalizo

 

 


ESCEPTIVA PROPOZICIO 1927

A: exceptive proposition. F: proposition exceptif. G: Ausnehmend(satz?). H: proposician exceptiva. I: proposizione eccetiva. P: proposição exceptiv. R:

 

1. Esceptiva propozicio, en logiko, estas kunmetita aserto, en kiu la dua ekceptas unu aý plurajn subjektojn de la aserto entenata de la ûenerala subjekto de la antaöa.

La escepto povas esti reprezentata de individuo, aý individuoj; ekzemple, "la deputitoj îeestis, escepte unu".

Aý de grupoj; ekzemple, "la antropoidoj ne evoluigis la voston, escepte kelkaj, inter alie, la îimpanzoj".

 

2. En gramatiko, la esceptiva propozicio foje prezentas apartan formon.

E. Pauli.

 


ESCEPTI, -O (*). 1928

L: excipio, -eptum, -ere; exceptio, -onis.

A: except; exception. F: excepter; exception. G: ausschliessen, ausnehmen; Ausnahme. H: exceptuar; excepción. I: eccettuare; eccezione. P: excetuar; exceção. R: (iskliuchát); (iskliuchénie).

 

1. Etimologie, escepto devenas el la latina exceptio, siavice el la verbo excipio, -ere (= elpreni, preni subite), kunmeto el ex (= el) kaj capere (= preni).

Verba radiko. Vortformoj: escepti (tr), escepto, escepta, escepte, esceptokaze, escepte de, escepte se, senescepte.

 

2. Escepto estas apartigo rilate la aliajn individuojn de la ûeneralo. Fariûas la escepto kiel determino malsimila kun la kutime egalaj eroj, kaj restas ekster la numerado de tiuj îi.

Ekzemple, homo estas escepto de la naturo, kiam rigardata kiel izola speco kreita ekster la øenerala evoluo de la naturo, enkadre de la tradicia rigardo. Nacia lingvo estas escepto enkadre de regule planita lingvo.

En gramatiko okazas escepto, kiam izolitaj vortoj ne obeas la regulon de la plimulto.

 

Kontrastas escepto kun la kutima unueco de la samspecaj individuoj, kiuj multobliøas laý la sama unua modelo.

Se aperas individuo ne sama al tiu unueca individuo, tiu nova individuo apartenas al tute alia speco. Do, la escepto okazas rilate individuon de ne kutima speco, kompare kun la kutima alia speco.

Ne okazas escepto inter individuoj de la sama speco, sed de unu speco rilate la alian. Cetere, en unu speco la individuoj eventuale estas multaj, en la alia malmultaj. Sekve de tiu diferenco de multeco, fariøas la uso, per kiu oni rigardas æiujn kune, kiel en ensemblo, kaj tiam elstariøas la escepto de la malmultaj.

 

3. Em sistemo de operaciado, en kiu ne estas necese la escepto, eventualaj esceptoj malhelpas la operacian funkciadon.

La universaleco de la senescepto estas la pli facila sistemo de operacido. La multobleco kun esceptoj postulas pli da atento, laboro, kreiveco, do pli da elspezo de energio por malpli da kvanta rezulto.

Ekzemple, se gramatiko funkcias kun reguloj sem esceptoj, la lernado kaj fleksebla uso okazas sen malhelpoj. Same, industriaj maïinoj produktas pli facile egalajn varojn.

 

Kompreneble, en pli komplikaj operaciaj sistemoj estas postulataj pli da specoj de elementoj, kiuj unuj rilate la aliajn estas esceptoj. Sed, denove, enkadre de æiu specifa elemento, okazu la regula multobleco de la individuoj, por ke ne agu la rezultintaj malhelpoj.

 

Em lingvo, ekzemple, estas bezonaj diversaj specoj de vortkategorioj: substantivoj, adjektivoj, pronomoj, verboj, adverboj, prepozicioj, konjunkcioj, interjekcioj. Sed em tiu sistemo relative komplika, ne estas necesaj pluraj novaj komplikoj per esceptoj interne de æiu vortkategorio. Jen kriterio kiun la naciaj lignvoj tendencas obei, sed ne tiel efike kiel lingvoj konscie planitaj en laboratorio. Ekzemple, en planado de Esperanto, æiu substantivo finiøas per –o, æiu verbo en infinito per -i.

 

3.Specoj.Laöforme, la escepto okazas certamaniere; ekzemple, escepto pro plibona formado; escepto pro plimalbona formado. Bone dotitaj homoj esceptas pro plibona formado, dum malplibone dotitaj, pro malplibona formado.

 

Laýmaterie, escepto okazas principe en îiuj difinitaj specoj aö kategorioj de estaëoj. Ekzemple, escepto en la naturo, escepto en lingvo, escepto en etiko, escepto en leûo.

 

4. En etika kunteksto, efektiva escepto estas preskaý ne konceptebla, æar la leøo estas kiel forma efiko de la naturo mem. Pro tio, ïanøo de leøo implicas la ïanøon mem de la naturo.

Se oni parolas pri natura etiko, kaj se la devo rezulta el la naturo, ne okazas malmoralo, kiam la naturo mem ïanøiøas.

Kelkaj defendantoj de la natura karaktero de monogamio spekulacie klarigas, ke la judaj patriarkoj povis esti poligamiuloj, æar por ili estis ïanøita la naturo mem, kaj pro tio ili morale poligamiis.

 

Pri la esceptiva etiko malmulte esploris la klasika greka filozofio. Pri tio estis la temo de kelkaj dialogantoj de Platono: Kalikles en Gorgio; Trasimako en Respubliko.

Modernepoke, la esceptiva etiko fariøis tezo en la ekzistencialismaj supozoj de Kierkegaard; kaj Nietzsche, pro manko de absolutisma universaleco en la tuta sistemo.

Kierkegaard, en Timo kaj tremo, kontraste al la racionalismakunteksto, malfermis la vojon por la escepto en etiko. "Escepto pravigita "estus la kazo de Abrahamo antaý la ordono de Dio" por oferbuæi la filon.

Nietzsche asertis la esceptivan karakteron de la super-homo, kies "volo de povo" stariøas super æiu normo.

Karl Jaspers, en ekzistencialisma kunteksto, avertis ke la ekzisto estas æiam individualigita, ne submetebla al la limo de iu ajn normo (Phil., 1932, p. 360).

 

Kompreneble, la problemo de escepto en etiko estas en dependo de la doktrino pri la interrilatoj inter ekzisto kaj esenco.

Se oni simple elstarigas la ekziston, malaperas preskaý la esenco, kaj sekve la leøo. Se ne okazas leøo ankaý restas sensenca la demando pri la escepto.

Se, inverse, oni elstarigas la esencon, samgrade kreskas la neebleco de la escepto en la naturo, precipe en etiko.

E. Pauli.

 


ESENCA, -O (*). 1931.

Gr: J Î J \ § F J 4 < ; @ Û F \ " , -" H . L: essentialis; essentia, -ae.

A: essencial; essence. F: essenciel; essence G: wesentlisch; Wesen. H: esencial; esencia I: essenciale; essenza. P: essencial; essência. R: (esencija); (sitchésvenyj).

1. Etimologie, esenco devenas el la latina essentia, siavice el esse (= esti), kiel en infinitivo (ne kiel em participo).

Substantiva radiko. Vortformoj: esenco, esenca, esence, esencokaze, esence de, senesence.

 

2. Esenco estas la maniero esti de la ekzisto. Ekzemple, esenco de Dio, esenco de la homo.

Nuance, ento rilatas al la verbo esti kiel øi signifas en participo, dum esenco, kiel en infinitivo. Tiuj diferencoj estas subtilaj, kaj havis semantikajn "sanøoj tra la tempo.

 

Kiel fundamenta nocio, esenco estas rekte komprenata de la menso, kaj ne pere de elementoj en kiu øi dividiûus. Nur per kontrastoj kaj priskriboj oni povas diri, kio estas la esenco.

Kontraste, unuflanke oni metas la ekziston kaj realon, aliflanke, la esencon kaj la nociojn de esenco, formo, kvalito, determino, difino. Kiam oni atentas la ekziston kaj realon la afero estas simple la kontraýo de nenio; la aliaj nocioj supozas ion almetitan al ekzisto kaj realoj, per kiu diriûas ke la afero estas ia. La nocio de esenco montriûas la plej ûenerala inter la menciitaj proksimaj nocioj. Deveninta el la verbo esti (per la latina esse), en infinito, ûi signifas la aserton mem de la verbo esti, sed substantive.

 

Nuance, formo (vd) (: @ D N Z ), kiu estas distribuo de partoj en la spaco, sugestas la manieron de la esenco, kiu prezentas determinojn; analogie, formo pasis al signifo de esenco, îar oni povas figure rigardi la esencon kiel specon de maniero en la spaco.

Same, kvalito rilatas al esenco, îar per la kvalito oni imagas, ke io estas tia (latine qualis), a tia alia.

Determino, denove diras ion simila al esenco, îar per la determinado fariûas la maniero esti.

Fine, la maniero, denove signifas ion difinitan certamaniere, ne aliamaniere. Ankaý la vorto difino tre alproksimiûas al tiu de esenco, îar ne rilatas al la ekzisto, sed al io karakterizanta ûin.

 

3. Esenca, adjektive, estas dirite pri tio, kio apartenas al esenco, kontraste kun la akcidenca.

La propraëo de tio, kio estas esenca, estas esti îefa rilate la akcidencan. Pro tio, esenca estas dirite foje kun senco de îefa, precipa, grava. Sed esti îefa, precipa, grava estas propraëo de îiu esenco.

Ekzemploj. Esenca difino (vd 1932) diriûas pri la difino prezentanta la erojn kiuj estas esencaj; tiu difino prezentas genron kaj diferencon, kontrate kun la priskriba difino, per indiko de propraëoj kaj stabilaj akcidencoj.

 

4. Historie la doktrino pri esenco komenciûis kun la eksteraj modeloj de la pitagoranoj kaj Platono, sed gajnis nur klaran evoluon en Aristotelo. La pitagoranoj imagis la nombrojn kiel modelojn de la materiaj aferoj. Platono konceptis la modelojn kiel arketipajn ideojn, la kia maniero estus organizita la kosmon kaj îiuj apartaj aferoj.

Aristotelo, per la uzo de @ Û F \ " (= esenco, substanco), derivita ankaý de la verbo esti (tra la doriaj formoj), priskribis detale la sencon de esenco (Kategorioj, 5, 2 a 11 kd).

Ousía estas substantivigo de la presenca participo de , Æ : \ (= mi estas),J Â § F J 4 < (= esti), kaj sekve laýlitere signifas "estanto", aý "io en stato de estanta". La senco estu ne nur de ekzistanto, sed ekzistanta iamaniere, tio estas, kun iu maniero (vd en Topikoj, en Metafiziko).

5. La skolastika doktrino elstarigis la doktrinon pri la esenco, kaj enkondukis la problemon de la distingo reala, aý ne reala, inter esenco kaj ekzisto, pri kio fariøis granda aparta diskutado (vd).

 

6. Modernepoke daýris la diskutado pri la diversaj nocioj kaj doktrinoj pri esenco, enkadre de la racionalismaj kaj de la empiriismaj antaýsupozoj.

Husserl aparte avertis pri la esenco.

Ekzistencialismo insistis pri la ekzisto kontraý la esencismaj doktrinoj (vd 1934).

E. Pauli.

 


ESENCA DIFINO. 1932.

 

1. Difino diriøas esenca, kiam øi prezentas la erojn, kiuj estas esencaj (genro kaj specifa diferenco).

Kontraste, la ne esenca difino, ankaý nomata priskriba difino, prezentas la difinita objekto nur per propra¼oj kaj akcidencoj.

Ekzemple, homo, en esenca difino, estas animalo (genro) racia (specifa diferenco). Malsame, en priskriba difino, homo direblas esti animalo vivanta surterre, loøanta dome, kaj aspekte kiel senpluma dupiedulo.

 

2. Estas la esenca difino la plej bona, pro tio ke øi prezentas la objekton per la æefaj konsistigaj elementoj.

La univokaj konceptoj pli facile difiniøas per klaraj distingoj.

Sed analogaj konceptoj, - kiel ento, ekzisto, esenco, vero, bono, belo, aktualo, potencialo -, ne estas tiel facile klarigeblaj, nek per la esenco, nek per la sekundaraj aspektoj. Kompreneble, en tiu kampo okazas la grandaj diferencoj de la filozofiaj sistemoj.

E. Pauli.

 


ESENCISMO. 1934.

A: essentialism. F: essentialisme. G: Essentialismus. H: essencialismo. I: essenzialismo. P: essencialismo. R:

 

1. Erudicia vortformado esenco kaj doktrina sufikso -ism-o. Esencialismo, surbaze de la nocio esencialo, signifas la samon, sed pli specife.

 

2. Esencismo, laývorte kaj vastasence, estas æiu ajn sistemo kiu elstarigas la esencon, kontraste kun la ekzisto.

Inverse, ekzistismo, aö ekzistencialismo, direblas pri iu ajn doktrino elstariganta la ekziston, kun perdo de graveco de la esenco.

Rekte difinita, esencismo estas doktrino kiu metas la esencon kiel strukturon de la ekzisto. En ekzistencialisma sistemo ekzisto estas simple fakto, ne dependa de ia ajn strukturo, tio estas, de ia esenco, aö maniero, aö formo.

La esencisma elstarigo de la esenco okazas îar pli facile oni atingas la esencon, ol la ekziston. La bazo de tio estas ke, oni konas per similecoj, kiuj rilatas al la esenco, ne rekte al la ekzisto. Same en arto, æiu esprimo fariøas fundamente per mimezo, kaj do en nivelo de esenco.

 

La elstarigo de la esenco okazas ankaý enkadre de racionalismo kontraste kun empiriismo. La racieco situas en la esencoj, kiuj nur estas komprenataj de la racio, sen rekta konstato de la empirio. Ankaý en empiriaj sciencoj, en kiuj unu flanko estas empiria, alia povas esti samtempe racia, per penetro en la esencoj de la empirie konstantitaj donita¼oj. Karl Popper avertis, ke la doktrino de Aristotelo estas, tiusence, metodika esencismo:

"kiu proponas ke la scienca esploro devas penetri ûis la esenco de la aferoj por ebligi ilian eksplikon" (The poverty of historicism, 1944, § 10).

 

Esencismo okazas, kiel jam dirite, ankaý en kontrasto kun ekzistencialismo, dum la unua elstarigas la esencon, la dua la ekziston.

Sed estas necese ûuste kompreni kiamaniere en la esencisma filozofio, precipe de Aristotelo, situas la esenco. Ontologie, por Aristotelo, la ekzisto estas antaýa; nur laý la logika vidpunkto aperas unue la esenco, kaj nur la esenco estas rekte atingata, dum la ekzisto malrekte pere de la esenco.

 

2. Îar la esenco povas esti elstarigata laý pluraj aspektoj, eblas koncepti laýforme, plurajn specojn de esencismo; denove, unuj akceptas laýforme, plurajn specojn de esencismo; denove, unuj akceptas unu el la aspektoj, aliaj plurajn.

Jen kiam striktasence okazas apartaj sencoj de esencismo, kaj kiuj prenis historie la koncernajn nomojn. Same ekzistencialismo kapablas ricevi, kontraste al tiuj esenciismoj, la koncernajn strktajn sencajn nomojn.

Kun tiu enkonduka atento eblas atingi la informon kaj korektan komprenon de la diversaj historiaj uzoj de la nomo esencismo, same kiel de la kontrastaj inversaj formoj de ekzistencialismo.

 

3. Esencisma estas la doktrino de Platono pri la antaýekzisto de realaj arketipaj ideoj, laý kiuj estas formataj la esta¼ojde la mondo.

Aristotelo enkondukis la doktrinojn pri la divido de ento en aktualon kaj potencialon, en materion kaj formon, per kiu la esencismo gajnis sisteman klarigon.

La irano-araba Aviceno elstarigis la esencon per la deklaro, ke la ekzisto alvenas al øi kiel akcidenco. Jen radikala esencismo.

La latina mezepoka skolastiko konservas la esencismajn sistemojn de Platono kaj de Aristotelo.

Tomaso el Akvino, enkadre de aristotelismo, akcentis la realan dividon de ekzisto kaj esenco em la finitaj entoj.

William; Ockam kaj Duns la Skota mildigis la dividon inter esenco kaj ekzisto.

La moderna radikala racionalisma doktrino pri la ento, fare de Kartezio, Lejbnico, Hegelo akcentis la esencon, per forgeso de la ekzisto. La interna kohereco estis esplorata, kaj estis evitata la nekontraýdiro.

E. Pauli.

 

 


ESENCISMO. Metodika... (aö Epistemologia...). 1935.

 

1. Historie, la plimulto de la filozofiaj sistemoj estas esencismaj. Foje okazas kritika firma ontologia argumentado. Ankaý tio okazas pro gnozeologiaj kaj epistemologiaj antaýsupozoj. Sed foje tiuj antaýsupozoj okazas pro ne konscia tendenco, pro manko de sufiæe kritika penso.

2. Kompreneble, la tendenco al esencismo okazas pro tio, ke pli facile oni atingas la esencon, kaj nur per la esenco la ekziston.

La bazo de tiu pli facila aliro al esenco estas antropologia, æar la homa kono fariøas per similecoj, kiuj estas manieroj de la ekzisto, ne la ekzisto mem. Tiuj manieroj nomiøas esencoj.

Same en arto, æiu esprimo fariøas en nivelo de similecoj, tio estas de manieroj aý esencoj. La arta esprimo fariøas fundamente per la mimezo (imitado), aldone ankoraý per sugestoj.

 

La distingo inter la du verbaj modaloj infinitivo kaj participo okazas surbaze de la diferenco inter esenco kaj ekzisto. La rekta averto pri la esenco fariøas per la modo infinitivo, kaj la malrekta de la ekzisto per la modo participo. La parolmaniero esti kaj esto rilatas al infinitivo; estanto kaj ento, al participo.

Ordinare oni pensas per juøo, - per subjekto kaj predikato. La esploro povas esplori tion, kio estas en la predikato. La aferoj pri la ento enirante nian kapon per la juøo "tio, kio estas", povas do esti rigardataj, foje per unu flanko de la juøo ("tio") , foje per la alia flanko ("kio estas").

Sed tiu divido ne gravas, æar en juøo la æefa estas la aserto per kiu ambaý elementoj kuniøas.

Tamen, se oni forgesas tiun sintezon de la aserto, okazas ke, foje oni akcentas la esencon, situinta en la subjekto "tio", foje la ekziston, situinda en la predikato "kio estas".

Se oni restas en la "tio", oni nur komprenas la esencon, kies kompreno rekte ne postulas la ekziston, æar estas nur la maniero de la ekzisto. Kant jam avertis, ke, por la intelekta kompreno de 100 moneroj estas indiferenta, æu la moneroj ekzistas en la efektiva realo, æu ne ekzistas.

 

3. La gnozeologia malakordo de empiriismo kaj racionalismo funde influas la elekton inter esencismo kaj ekzistenciismo.

La elstarigo de la esenco okazas enkadre de racionalismo kontraste kun empiriismo. La racieco situas em la esencoj, kiuj nur estas komprenataj de la racio sen rekta konstato de la empirio.

Ankaý en empiriaj sciencoj, en kiuj unu flanko estas empiria, la alia povas esti samtempe racia, per penetro en la esencon de la empirie konstatitaj donita¼oj.

 

Karl Popper avertis ke la doktrino de Aristotelo estas, tiusence, metodika esencismo, "kiu proponas ke la scienca esploro devas penetri øis la esenco de la aferoj por ebligi ilian eskplikon" (The poverty of historicism, 1944, ' 10).

Husserl, per la fenomenologia reduktado, metis interparenteze la ekziston kaj izolis la esencon, kiel æefan temon de la filozofio.

Esencismo okazas ankaý en kontrasto kun ekzistencialismo, dum la unua elstarigas la esencon, la dua la ekziston. Sed estas necese akurate kompreni kiamaniere en la antaýa filozofio situas la esenco. Ontologie, por Aristotelo, la ekzisto estas antaýa; nur laý la logika vidpunkto aperas unue la esenco, kaj nur la esenco estas rekte atingata, dum la ekzisto malrekte pere de la esenco.

E. Pauli.

 


ESENCO KAJ EKZISTO. Distingo inter... 1937.

 

1. Oni demandas, îu esenco kaj ekzisto distingiûas reale, æu nur racie kun fundamento, îu nur racie.

Eblas subdistingi en la demando, æu okazas egale la distingo en la koncepto de Dio kaj en la koncepto de la finitaj aferoj.

 

2. Pro la influo sur la doktrino de monismo kaj dualismo, gravas la demando, pri kiamaniere rilatas inter si ekzisto kaj esenco.

Se oni akceptas la realan dividon inter esenco kaj ekzisto, pli facile akceteblas la distingo inter Dio kaj la kreita mondo. Tiam en Dio ne okazus tiu distingo, sed øi okazus en la kreita¼oj.

E. Pauli.

 


ESENOJ. 1938.

A: essenes. F: esseniens. G: Essenien. H: esenios. I: P: essênios. R:

 

1. Etimologie, eseno devenas el la siria vorto ekvivalenta al sanktigita. Substantiva radiko. Vortformoj: eseno, esenismo.

 

2. Esenoj estis aparta juda sekto, kun asketisma kaj monaka aspekto, pli antikva sed simila al la unuaj kristanoj. Oni rimarku, ke ankaý la kristanoj je la komenco nomis sin sanktigitaj, kaj ke nur poste, tra la greka lingvo, estis nomataj kristanoj.

La îefaj informoj pri la esenoj venis tra Filon el Aleksandrio, Flavo Jozefo, Plinio kaj tra kelkaj Kristanaj Sanktaj Pastroj.

Estas ankaý informoj tiuj de la Evangeliistoj, kiam ili priskribas okaza¼oj tipaj de la esenoj, kiel tiuj rilataj al Johano la Baptisto kaj pluraj el la vivo de Jesuo mem.

 

Esenoj jam ekzistis je la tempo de Jonato la Makabeo, laö informo de Flavo Jozefo; ïajne ili ankoraö ekzistis, kiam la sama aötoro verkis pri la Juda Milito. La skribaëoj trovataj en Qumran havas la karakteron esti esenaj.

 

3. La graveco de la esenoj konsistas en tio, ke kelkaj tipaj kristanaj praktikoj kaj doktrinoj jam antaýekzistis en la esena sekto.

Estis esenoj celibatuloj, praktikis la povrecon, laboris prefere en agrikulturo, ne en komerco. Ili praktikis la ritan lavon, kredis je Mesio kaj anûeloj, preûis frumatene al Suno, observis la sabaton. Aliflanke, ili forlasis la buîoferojn kaj la kulton de la templo de Jerusalemo. Krom la alproksimiûo al farizeismo, la esenoj estis ïajne sub la influo de neopitagorismo kaj irana parsismo.

Kompreneble, la koncepto pri esenoj povas esti pli strikta, kaj tiam estas tiel nomeblaj nur tiuj, kiuj estis monakoj, kaj kiu vivis precipe en Okcidenta bordo de Morta Maro.

Sed estis ankaö speco de tria ordeno, kiu inkluzivis ankaö edizigitaj homoj, kun simila spirito. Jen la kazo de Johano la Baptisto kaj de pluraj aliaj menciitaj en la Nova Testamento.

Fine, Jesuo mem havas esenan karakteron. Li estis celibatulo, ne praktikis la komercon, certamaniere li praktikis la povrecon kaj ne estis dediîata al la juda liturgio de la templo.

La sukceso de la kristana sekto, sociologie klarigata, ligiûas al la fakto, ke ûi fariûis pli urba, ol la kampara sinteno de la esenoj.

E. Pauli.

 


ESEO.1940.

A: essay. F: essai. G: Essay. H: ensayo. I: saggio. P: ensaio. R:

1. Etimologie, eseo devenas, tra la franca essai, el la malfrua latino exagium (= agi pesi). Poste aperis la uso em senco de provo kaj ekzerciøo.

Substantiva radiko.

 

2. Eseo estas literatura ûenro, karakterize ne sistema, kun sekvo determinita laý la prefero de la aýtoro.

Pro tiu manko de ne sistemeco la eseo karakteriziøas per la neprofundeco rilate la sisteman tuta¼on, sed ne necese rilate la îefajn preferojn.

La eseoj fariûis famaj ekde Michel de Montaigne (1533-1592), sed kiel genro ekzistis îiutempe.

E. Pauli.

 


ESKAPI, -ISMO. 1941.

A: escape. F: échapper; évasion. G: H: escapar. I: scappare. P: escapismo. R:

 

1. Etimologie, eskapi devenas per diversaj transformoj el la hindeýropa radiko kap-, kun la baza senco de kapo. Tra la latina formo cappa (= mantelo, îapo) aperis la populara mezepoka latina formo excappare (= lasi fali la mantelon), kunmeto el ex- (= el) kaj cappa (= mantelo), kiu fariûis fine la nuna eskapi.

Verba radiko. Vortformoj: esckapi (ntr), eskapo, eskapismo.

 

2. Eskapi estas forkuro, per la sinliberigo de tio, kio katenas. Ekzemple, eskapi el malliberejo, el falinta domego, el busa akcidento.

Proprasence, eskapo estas fizika forkuro. Sed figure, oni eskapas el la okuloj de la scivolema publiko, el zorgoj, el la kritiko. Figure, okazas mensa eskapo, rekte per la forgeso.

Privateco estas speco de figura eskapo.

 

3. Eskapismo estas tendenco liberigi sin mem per forgeso de vivtenajn zorgojn, per okupo kun apartaj rimedoj, ekzemple, lega¼oj.

E. Pauli.

 


ESKATOLOGIO. 1942.

A: eschatology. F: eschatologie. G: Eschatologie. H: escatología. I: escatologia. P: escatologia. R:

 

1. Etimologie, eskatologio devenas el la kunmeto de la greka § F P " J @ H , -Z , -` < (= lasta, malproksima) kaj 8 ` ( @ H (= vorto, revelacio).

Substantiva radiko.

 

2. Eskatologio estas doktrino pri la lastaj okaza¼oj de la mondo, laý la doktrino de kelkaj religiaj kredoj, kiuj anoncas la fermon de la historio je difinita tempo, kaj kiun ili nomas per fino de la mondo, lasta juøo, komenco de la regno de Dio.

Similaj doktrinoj aperas ankaý æe kelkaj filozofoj.

 

3. La kristana eskatologio ricevis antaýekzistantajn elementojn el lastaj judaj skriba¼oj kaj precipe de esenoj (vd). Johano la Baptisto, kies karaktero de eseno evidentas, predikis pri la fino de la tempoj.

Jesuo en la Prediko sur la monto anoncis subitan finon de la mondo kaj la duan venon de la Mesio, aý Kristo (Mt 24; Mk 13; Lk 21).

Poste, Apostolo Paýlo, em pluraj Epistoloj, insistis pri la eminenteco de la mondfino. Tio emfaze ripetiøas en Johano, aýtoro de la Apokalipso (vd).

Æiuj eskatologiistoj deklaras tamen prudente ke, neniu scias la øustan horon de la mondfino.

Kristana eskatologio aldone asertas, ke antaý ke la mondfino okazu, la nova kredo estos predikata en la tuta mondo.

Irineo, je la jaro 200 kredis, ke la fino eble tuj okazos, æar la Evangeligio jam estis predikata en la tuta mondo, kiu por li estis nur la romiana imperio.

Aýgusteno el Hipono (354-430) deklaris, ke estus bone, ke neniu edziøu, æar tiamaniere la regno de Kristo venos pli frue.

Post du mil jaroj kristanoj jam ne tiel ofte insistas pri la tuja ebleco de la mondfino.

 

4. La persa religio, disvastigita precipe de Zoroastro (5-a jc. a. K.) havas la æefan respondecon je la eskatologiaj doktrinoj en Oriento kaj Okcidento.

Tio okazis precipe ekde la konkero fare de persoj de Babilonio, en 538 a. K. , kaj kiam la liberigitaj judoj estis permesataj trairi la novan grandan Imperion.

 

5. Kion diras la moderna astronomio, tre diversa rilate la antikvan? La Tero estas planedo, îirkaöiranta la Sunon per la rapideco de 29, 8 kilometroj po sekundo, kaj la Suno estas stelo de galaksio, vojaûanta 600 kilometroj po sekundo.

Se ne okazos aliaj astronomiaj fenomenoj, la Tero estos fine absorbita de la Suno, per ekspansio de tiu îi lasta. Tamen tio kalkuleblas en tempo tiom malproksima, ke ne estas senco ligi tion al la eskatologiaj kredoj je la proksima fino de la mondo. Nek eblas en tiu kadro la priskriboj trovataj em la Biblio pri la pompa mondfino kun Kristo sur la nuboj.

 

Antaývideblas ankaý novaëoj pri la Luno. Jen satelito de la Tero, kiu ne marïas do kiel la aliaj astroj. La problemo estas, ke la Luno ne estas sola en la altiro fare de la Tero, kaj pro kio ûi îirkaö moviûas. Okazas alia centro de altiro, tiu de la Suno; sekve de la kombino de tiuj du altiroj, kreskeme malaproksimiûas la Luno.

Influas la Luno la rotacion de la Tero, kaj per la malaproksimiûo malkreskas tiu rotacio.

Eble post 60 mil jaroj, la nuna rotacio de la Luno, per 23 horoj kaj 46 minutoj, 4, 6 sekundoj, koresponda al la nuna tago, fariûos 40 horoj. Konsekvence la sezonoj ne havos la sufiîan varion, kaj la tero povos resti dezerto.

Ûis tiam, eble, la homa specio fariûos multe pli evoluinta kaj parte ûi eble estos  loûanta ankaö en aliaj astroj de la kosmo.

La moderna astronomio antaövideblas grandajn kosmajn ïanûojn sed ne kun la aspektoj anoncataj de la pasintaj eskatologioj.

E. Pauli.

 


ESOTERA (Z). 1943.

Gr: § F T J , D ` H , -Z , -` < .

A: esoteric. F: ésotérique. G: esoterisch.. H: esotérico. I: esoterico . P: esotérico. R: (ezoterícheskij).

 

1. Etimologie, esotera devenas el la greka adjektivo : § F T J , D 4 6 ` H (= interna), kunmeto el § F T 2 , < (= al interno) kaj 2 X T (= kuri, peli).

Adjektiva radiko. Vortformoj: esotera, esoterismo (vd).

 

2. Esotera estas la karakterizo de saûo konservata en fermitaj rondoj, kie ûi estas transdonita de la majstroj per aparta inicado (vd) al la disîiploj. Sekve fariøas la tradicio.

La fonto de la esoteraj konoj estas en la aktiva memkapablo de la homo. Ne estas la esoteraj konoj necese tiuj atribuataj al mistikaj inspiroj fare de Dio al pasiva ricevinto de revelacio. Nek estas okultismo (vd).

 

Kontraste kun esotera okazas la vorto ekzotera (vd), el la greka ¦ > T J , D 4 6 ` H (= ekstera).

Aristotelo uzis la vorton ¦ > T J , D 4 6 ` H (= ekstera) por signifi la instruadon al la ekstera publiko (Pol., 1278b 31; Met., 1076a28; Etiko al N., 1102a 26). Por la interna didaktika instruado uzis la vorton 6 D ` " : " (= leciono).

Nur jarcentoj poste, ekde Klemento el Aleksandrio (Tapiïoj , V, 681) oni mencias esoterajn librojn fare de Aristotelo, kaj ekde tiam kelkaj imagis, ke estis okazinta sekreta instruado en la Liceo.

Eble en aliaj skoloj, ekzemple pitagoranaj, okazis doktrinoj nur permesataj al la disîiploj, sed ankaý laý malfruaj informoj (Galeno, 5, 513; Jamblico, Comm. math., 18).

 

3. La konservo de esoteraj konoj kiel sekreto baziûas sur antropologiaj motivoj. Tiuj agas per de kompleksaj interagantaj faktoroj. Nur analize ili prezentiûas aparte.

Ene de tute ûenerala kadro situas la homa scivolemo, kiu faras ke îiu estu altirata al tio, kio estas anoncata kiel sekreto. Oni povas konstati, ke sekretaj informoj kaj la scio de malmultaj havas grandan prestiûon.

Revoluciaj doktrinoj, destinitaj al ïanûo de situacioj kaj de mondkoncepto, -kiuj do kontraýas la regantajn doktrinojn, îu filozofiaj kaj moralaj, îu politikaj kaj religiaj, - ne multe konfliktas, se ili estas proponataj en fermitaj socioj.

E. Pauli.

 


ESOTERISMO. 1945.

A: esoterism. F: éxotérisme. G: Esoterismus. H: esoterismo. I: esoterismo. P: esoterismo. R:

 

1. Esoterismo estas doktrino, laý kiu kelkaj konoj estas konservataj sekrete kaj nur transdonitaj ene de fermita rondo de iniciatoj, ene de kiuj ties majstroj inicas novajn disæiplojn.

Per la esoteriama doktrinoj fariûas la tradicio tra la epokoj, kompreneble kun novaj atingoj kaj adaptiøoj.

 

2. La praktikado de esoterismo okazis jam ekde praepokoj, kun diversaj tradicioj.

Unu el la mediteraneaj formoj de esoterismo estis hermetismo (vd), ligita al la helena legenda figuro de Hermeso Trimegisto (= Trifoje granda) kaj (eble) fine al la egipta legenda tradicio de Thot, dio de la saøo kaj inventinto de la skribado.

Okazis ankaý kristana esoterismo, kies æefa branæo estis gnostikismo (vd). Deklaris Basilides, unu el la gnostikistoj, ke "malmultaj povas atingi tiajn konojn, unu en mil, du en dek mil" (citita de E. Barsa, 7, 92).

Gnostikaj signoj estas konstateblaj îe la esenoj (vd). Same konstablas ia gnostikismo en la aparta instruado de Jesuo al siaj disîiploj. Denove en la skriba¼oj de Apostolo Paölo kaj en la Apokalipso de Joahano.

La mezepoka juda kabalo (vd) asertas, ke "la mondo nur subsistas per la sekreto" (Libro de Zohar).

En Oriento la hindia brahama Upanishads prezentas sin kiel "tekstoj de sekreta doktrino".

 

Modernepoke, ekde la manifesto de Kassel (1614) disvolviûas tutmonde diversaj formoj de Rosakruco (vd); tre grava fariûis AMORC (= Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Crucis), 1909, kun sidejo en San José, Kalifornio, Usono.

Kiel sekreta organiza¼o menciindas la simbola framasonismo (vd), organizita per loøioj en la tuta mondo. En Mezepoko ûi konsistis el masonistoj, kies fratecaj organiza¼oj iom post iom transformiøis en la filantropiajn societojn kaj sub la filozofia influo de la deismo (vd) kaj liberalismo (vd), øis kiam la instrumentoj de laboro restis nur simbolaj. Sed kutime ne estas dirataj esoteraj la framasonaj organizaëoj.

 

3. Apartaj disvolviøoj de esoterismo okazis kun ties fakaj ideologiistoj. La franca filozofo René Guénon (1886-1951) prezentis esoterismon kiel savinto de la veraj valoroj, æar la okcidenta civilizacio karakteriziøas kiel detruinto ce æiuj spiritaj valoroj (La regno de la kvanto kaj la signaloj de la tempoj, ...).

E. Pauli.

 


ESPERANTO, -ISMO. 1946 (vd 1946g000).

A: esperant; esperantism. F: Esperanto; esperantisme. G: Esperanto; Esperantismus. H: Esperanto; esperantismo. I: Esperanto; esprantismo. P: Esperanto; Esperantismo. R: (Esperanto); (esperantizm).

 

1. Kiel vorto, Esperanto naskiøis kiel substantivigo de la prezenca participo de la verbo esperi, kaj kiu servis kiel kromnomo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, subskribite D-ro Zamenhof, kiam li publikigis en 1887 la unuan gramatikon de la nova lingvo internacia.

Substantiva radiko. Vortformoj: Esperanto, esperanta, esperantajo, esperantano, esperantisto, esperantistaro, esperantujo, esperantigi, esperantismo, esperantologo, esperantologio.

 

2. Esperanto (vd) estas planita lingvo adekvata al internacia uzo.

Baza Esperanto povas signifi la konon de la fundamentaj elementoj de la lingvo, sed vastasence povas inkluzivas ankaö la ideologion.

 

3. Esperantismo estas lingva ideologio, laû kiu la popoloj elektu supranacian neýtralan lingvon; per la neýtraleco, neniu sentas sin fremda antaý alilandano.

Internacia lingvo estas aparte inventita tiamaniere, ke ûi ankaý estu sufiæe adaptata al îiuj (do antropologie perfekta), regula (do sisteme perfekta ilo de komunikado).

Cetere, esperantismo konsideras ke, krom la neceso de neýtraleco kaj perfekteco, la solvo de la internacia komunikado enhavas la potencialan rezulton de pli facila interkompreniûo kaj paco.

Nuance, esperantozofio (vd) signifas nur la ideologion pri la internacia lingvo, dum esperantismo estas la movado.

3. Esperatanoj kaj esperantistoj.Estas Esperanto la propono kiu pli rapide gajnis la sukceson esti akceptata de kreskema amaso por estia la Internacio lingvo. Tio ne nur okazis pro la avantaûoj de la projekto, sed ankaý pro la ideologia movado, per kiu la esperantistoj ekkonsciis pri la interna ideo de la lingvo internacia.

Oni avertis, ke esperantanoj estas tiuj, kiuj simple akceptas kaj uzas la ligvon, dum esperantistoj estis la movadanoj de la lingvo kiel bono por la homaro. Jen tre malfacila movado, kiu post cenjaroj penis konvinki la homojn.

 

Post jarcento multaj anakronismaj lingvistoj ne havis ankoraý korektan informon pri la problemo, kaj restis ankoraý en la studado nur de etnaj lingvoj, sen kompreni ke lingvistiko esploras la lingvon ûenerale, la etnajn kaj la planitajn.

Sed la generacioj pasas, kaj pro tio pasas ankaö tiuj malatentuloj.

 

4. Pri la plureco de la internaciaj lingvoj. Principe, pluraj povas esti la internaciaj lingvoj.

Kelkaj povas esti internaciaj por apartaj instancoj, kiel la klasikaj greka kaj latina, kvankam ne parolataj.

Tiel same kelkaj fariûis jam delonge regione internaciaj, kiel ekzemple la angla, hispana, portugala, îina, franca, germana, rusa, araba.

Sed necesas en la supro pli perfekta solvo, per inventita lingvo, adekvate planita.

Tamen, la eventuala sukceso de kelkaj malmultaj lingvoj, disvastiøintaj en plurajn landojn, helpas certe la finan venkon de Esperanto mem, kiu emerøos kiel la lingvo de la homa racio kapabla plibonigi la instrumentojn de komunikado.

 

Nek estas necese ke la elektita neýtrala lingvo estu la plej neýtrala, antropologie kaj regule la plej perfekta; sufiæas la relativa neýtraleco kaj perfekteco, por ke la lingvo sukcesu ekfunkcii.

Esperanto apogiøas sur la hindeýropaj radikoj, æefe de heleno-latina kultura tradicio, do sur gravaj lingvaj grupoj. Kiel artefarita inventa¼o Esperanto estas nek tro malproksima de la ekzistantaj etnaj lingvoj, nek tro proksima, kontraste kun kelkaj aliaj proponoj, kiuj estas aý tro malproksimaj (tro artefaritaj), nek tro proksimaj (kaj tro malregulaj kiel la etnaj); estas do en la mezo de la eblaj projektoj.

 

5. Kiam la esperantisma movado estos tutmondiøinta, la movado tamen ne malaperos. Ûi eble fariûos esperantologia movado, en la senco de perfekta uzo kaj disvolvo de la interna ideo de la lingvo. Esperantistaj societoj ofte transformiûos en akademiojn. Foje lingvolernejoj, lingvo institutoj, kongresejoj por internaciaj festivaloj de kulturo.

E. Pauli.

 


ESPERANTOZOFIO... 1947 (vd 1947g000).

 

1. Vortformado por signifi la filozofion, kiu gvidas la esperantomovadon, kiel estis ofte uzata de prof. Romualdo Skalinski, el Pollando.

 

2. Esperanto kiel planita lingvo obeas al filozofio pri lingvo kaj estas portanto de kulturo, precipe en universala senco. Efektive, la centro estas la homaro, ne estas la nacia sento, kiel okazis precipe en la pasinteco inter agresemaj ne sufiîe evoluintaj homoj.

E. Pauli.