ANALITIKO
(Z). 0272.Gr:
•<"8LJ46V (pl).A: analytics. F: analitique. G: Analitik. H: analítica. I: analitica. P: analítica. R:
(analitika).
1. Etimologie, analitiko devenas el la greka
•<V8LF4H (= malligo, analizo), siavice el •<V (= mal-) kaj 8bT ( = ligi), kaj la scienca finaëo –ik-o. Vortformado simila al tiu de logiko (vd).Substantiva radiko. Vortformoj: analitiko, analitika, analitikeco. Analizo (vd) estas simila radiko, sed aparta.
2. Analitiko estas tiu parto de scienco, kiu operacias metode per analizo, kontraste kun la sinteza parto, per kio kompletiûas la tuta afero.
Oni estu avertita, ke analizo kaj sintezo okazas kiel fundamentaj metodoj de la kono tiamaniere, ke la konceptoj, juûoj kaj rezonoj dividiûas en analizajn kaj sintezajn.
Nuance, analizo (vd) rekte emfazas la metodon kiel operacio, per kio oni dividas, dum analitiko estas parto de la scienco temanta pri tiu metodo.
3. Semantikaj uzoj. Oni avertu ke analitiko ne estas memstara scienco, sed nur parto. Kiam oni uzas la analitikon, ûi restas kutime (kvankam nenecese) kiel substantivo; ekzemple, logika analitiko, gnozeologia analitiko, matematika analitiko. Inverse, oni uzas analiza ofte adjektive; ekzemple: analiza filozofio, analiza psikologio.
La emfazo donata al la analitiko kiel parto de la scienco okazigas al tiu enira parto la eksteran aspekton de aparta scienco, kaj pro tio aperis tiu nomo kun la sama fina¼o de nomo de scienco, samnivele al la nomoj logiko, matematiko, retoriko... La samo ne okazis al la sintezo; sed se tio okazus, la koresponda parto devus nomiûi sintetiko.
Efektive, en îiu scienco okazas metode la analitiko kaj la sintetiko. Cetere, îar analizo estas interna parto de îiu scienco, oni povas elstarigi tion, per la uzo de duvorta esprimo. Ekzemple: logika analitiko (vd 0274), gnozeologia analitiko (vd 0273), matematika analitiko (vd 0275), analitika lingvistiko, analitika kemio, ktp., îiu por analize diskuti la problemojn laö la specifa vidpunkto de la koncernaj sciencoj.
Malgraö la diferenco inter la similaj esprimoj analizo kaj analitiko, eblas, kun helpo de la kunteksto, îiam preferi la vorton "analizo", laö jene: analiza filozofio (vd 0277,1), analiza metodiko (0278), analizo logistiko-lingvistika (0283), analiza psikologio (vd 0285).
Sed kiam okazas tiu prefero, oni elstarigas pli la metodon, ol la tipan karakteron de la tutaëo de tiu parto de la scienco.
Pro eventualaj historiaj influoj la esprimoj, jen analiza, jen analitika, povas ligiûi semantike al apartaj kunktekstoj. Ekzemple, per analitika filozofio (vd 0277) fariûis konata specifa empiriisma orientiûo pri la analizaj propozicioj konsiderataj taötologiaj kaj nur gramatikaj formoj de esprimo pri la samo.
4. Specoj. Laýforme, analitiko povas resti, aý nur en fenomenologiaj procedoj, aý fariøi pli vaste, ankaý en implicaj vera¼oj kaj fine en virtualaj evidenta¼oj.
Laýmaterie, aý laýenhave, estas tiom da analitikoj, kiel estas la specoj de sciencoj. Sed kelkaj estis historie pli avertataj, kiel logika analitiko, matematika analitiko, gnozeologia analitiko.
5. En logiko, kiel uzo enkondukita de Aristotelo, analitiko analizas îiujn operaciojn de la menso, ne nur la analizajn, kiel ekzemple, la indukton, sed ankaö la sintezajn, kiel ekzemple, la silogismon (Unuaj analitikoj, I,1. 24a 10 ks.).
Pro la karaktero strikte formala de la logiko, kiu atingas îiujn formalajn aspektojn de la analizo kaj de la sintezo, la nomo analitiko en la aristotela signifo havas difinitan kampon, kiu ne etendiûas al analizoj kaj sintezoj de la aliaj sciencoj.
6. Post Aristotelo analitiko ricevis pli vastan sencon ol la formala de logiko. Pro tio oni jam ne diras simple analitiko, sed logika analitiko por la analiza parto de la logiko.
Tiel same, gnozeologia analitiko (vd 0273) por la gnozeologiaj analizoj; aparte transcenda analitiko (vd) por la kantia signifo. Gnozeologia analitiko analizas la validecon de la konaj procezoj; la gnozeologiaj rezultoj povas resti favoraj al la kapablo de progreso de la analizaj propozicioj, îar per analizo oni trovas efektivajn novaëojn; aö inverse, kiel en la neopozitivisma filozofio, taksi ne validan la progreson de la konoj, îar ili estas nur taötologiaj, nur novaj formoj de la lingvaëo.
Kaj ankoraö, ontologia analitiko, por la interpretado de la ento; aparte, en tiu sama ontologia kampo, ekzistenciala analitiko de la ento (existenziale Analytik des Daseins), por la interpreto de la ento ûenerale, laö M. Heidegger, kun deirpunkto en la homo kiel ekzistanto.
En matematiko la uzo de tiu nomo analitiko ne okazis ekde la komenco. Sed la analizo estas tre tipa de la matematiko, kaj tio pravigas la poste-enkondukitan uzon de la sufikso -iko, por diri matematika analitiko (vd 0275).
Nur kiam la kunteksto jam estas difinita, eblas uzi la nomon analitiko izole, por scii, îu la temo estas pri la analitiko laö Aristotelo, îu laö iu ajn alia analitiko.
E. Pauli.
ANALITIKO. Gnozeologia...
0273.
1. Gnozeologia analitiko, - parto de la scienco kiu esploras la valoron de la enhavo de la kono, - kompletigas la konojn atingojn de la simplaj konstatoj, per metoda analizo de la enteca valoro de la elpensata enhavo.
Nuance la logika analitiko (vd 274), jam vaste praktikata de Aristotelo, nur konsideras formale la fluon de la mensaj operacioj, dum la gnozeologia analitiko atentas la enhavan valoron de la sama sinsekvo.
Kvankam îiu scienco analizas kaj sintezas, kaj sekve havas la koncernan analitikon kaj sintetikon, tiu vorto analitiko estis uzata komence nur en logiko, kaj jam en titolo de aristotela verko.
Kant vaste uzis la vorton analitiko en gnozeologio, por paroli pri transcendentala analitiko. En la ideisma kunteksto de Kant, transcendala analitiko (vd 0273-2) estas aparta gnozeologia analizo, kiu ricevas la nomon transcendentala, pro la menciita ideisma kunteksto.
2. Kompreneble, gnozeologio unue rekte konstatas la donitaëojn, per sistema fenomenologia priskribo de la simpla konstato de la donita¼oj, aý faktoj. Sed tiu priskribo nur estas analiza en la senco de rekta redivido de la partoj, îiuj rekte konstateblaj.
La analizo estas alia momento, kiam ene de la rekte konstatitaj donitaëoj estas atingataj ankaý la implicitaj elementoj.
3. Kutime, estas akceptata, - per la fenomenologia priskribo, - ke la empiriaj juûoj estas sintezaj, tio estas, la predikato estas atribuata al subjekto nur pro la konstato; neeblas ekzemple, garantii, ke en la juûo "la domo estas blanka" la predikato aperu per analizo, îar en la koncepto de domo la analizo ne trovas ûin, kaj do nur pro la empiria konstato tio povas esti asertata.
Sed post kiam la sinteza empiria konstato jam okazis, fariûas la analitiko kiel daörigo de la esploro per la gnozeologia analitiko eniranta la implicaëojn.
La rezultoj de la gnozeologia analitiko varias laö la atento de la filozofoj. La varieco jam okazas en la simpla fenomenologia priskribo. Sed tiu varieco kreskas, okaze de la gnozeologia analitiko, per kio oni demandas pri la implicaëoj.
3. Fenomenologia analizo. Unue oni konsideras la rezultojn de la simpla fenomenologia priskribo. En tiu kampo, de la eksplica evidenteco, notindas la diverseco inter realismo kaj ideismo.
La realisma filozofio kredas je la efektiva valideco de la enhavoj ekster la menso, do kiel ontologiaj eroj ekzistantaj en si mem, sendepende de la kono.
Denove, realisma filozofio povas esti aö optimisme racionalisma, aö nur empiriisma.
La racionalisma realismo kredas pli vaste, pri la efektiva valideco ankaö de la enhavoj de tute raciaj objektoj, prezentataj de la menso. Ekzemple, ke estas efektivaj la interrilatoj de kaözo kaj efiko, pri kiuj ne temas la rekta konstato. Tiu rekta konstato nur scias, ke unuj fenomenoj venas post la aliaj, sed ne pri la interrilato de kaözo kaj efiko.
4. Kontraörealisma filozofio ne akceptas la sendependan realon ekster la menso. En tiu gnozeologio, paradokse, nur la idealo estas reala.
Koncerne al tiu subjektivisma interpreto de la enhavoj de la kono, la vortuzo varias. Ideismo signifas precipe la racionalisman subjektivismon. Fenomenismo estas ofta nomo, por tiuj, kiuj reduktas îiujn pensojn al sensoj, kaj siavice, îiujn sensojn al subjektivektiveco. Sed principe, ideismo ankaö estas bona nomo por fenomenismo, îar tiu fenomenismo ne neas la ideojn; kiam tiuj îi estas dirataj sensoj, ili tamen estas apartaj formoj de sensoj.
Racionalisma ideismo estas tiu, kiu konservas la distingon inter sensoj kaj ideoj. Estas subjektivaj la sensoj, kaj estas subjektivaj la ideoj.
5. La gnozeologia fenomenologia analizo kompleksiûas, kiam la afero estas pri la pure raciaj konceptoj, kies valideco estas neataj de unuj kaj akceptataj de aliaj.
Filozofio povas esti realisma, sed tamen ne akcepti purajn raciajn konceptojn, ekzemple de substanco. Jen la tezo de empiriismo, pozitivismo.
Ideismo kaj fenomenismo pli radikale povas ne akcepti, nek realismon, nek pure raciajn konceptojn.
Realisma filozofio povas tamen akcepti la realon kaj samtempe la universalojn. Jen tezo de platonismo kaj de aristotelismo, pli ofte ankaö de skolastiko.
6. Analizo de implicitaëoj. Gravas decidi, îu validas gnozeologie la analizo, per kiu estas trovataj la implicitaëoj ene de eksplicitaj donitaëoj. Ekzemple, la principo de kontraödiro ne estas rekta konstato; sed, dum la menso elpensas la enton, elpensas ûin kiel ne povanta esti sian kontraöon. Aliaj principoj: du egalaj al iu tria, estas egtalaj inter si (principo uzata en silogismo); efekto havas kaözon; io kontingenca havas kaözon; la bono estas deviga.
Neniu neas, ke per analizo onti atingas principojn. Sed unuj rigardas la rezultojn kiel havantajn ontologian valoron, dum aliaj nur aprioran valoron en la menso, fine aliaj nur semantikan valoron.
.
7. Ontologia filozofio, - tiu de Parmenido, Platono, Aristotelo, la plimulto el la skolastikistoj, Kartezio, Leibniz, Christian Wolff - atentigas ke la ento (fenomenologia konstato) implicas efektive la principojn, kaj sekve tiuj principoj validas ontologie.
8. La apriorisma filozofio de Kant avertas ke, se la sensaj donitaëoj ne estas realaj, kaj same, se la konceptoj ankaö ne enhavas ontologian bazon, la rezulto estas ke la implicitaëoj ankaö ne povas enhavi ontologian valoron, kaj ke pro tio la principoj estas nur sintezoj fare de menso.
Kant reprenis la aristotelan nomon "analitiko", sed nun celante precipe la gnozeologian demandon pri la enhavo.
Do, por Kant analitiko estas gnozeologia esploro de la mensaj operacioj; en tiu nomado li tuj almetis sian ideisman solvon, kaj pro tio parolis pri "transcenda analitiko". Estas ja transcenda analitiko, laý Kant, scienco pri la aprioraj formoj de la pura intelekto.
9. Husserl enkondukis la esprimon analitiko, okaze de la pritraktado pri la tutoj kaj koncernaj partoj, por diskuti la gnozeologiajn aspektojn rilatajn al problemo.
"Estas analitika la sekva propozicio: kelkaj partoj, konsiderataj rilate al la tuto, de kiu ili estas eroj, ne povas esti fundamentitaj unuj en aliaj, nek unuflanke, nek duflanke, nek kiel tutoj, nek kiel partoj" (Logikaj esploroj, esploro III, § 25).
Ïajne almenaö, Husserl akceptas la ekziston de analizaj juûoj kaj kiuj estas partoj de la formala ontologio. Efektive en posta verko (Ideoj, § 16), Husserl proponis la eblecon de sintezaj aprioraj juûoj; sed li tamen ne akceptis, kiel Kant, ke ili estas partoj de la transcenda kampo, pro kio ili estus universalaj kaj necesaj.
10. En neopozitivismaj filozofoj estas ofta la aserto, ke la analizaj propozicioj estas taötologiaj. Sekve, tiuj analizaj propozicioj ne ekvivalentas al iu ajn "vero universale necesa".
La analiza propozicio estas rigardebla almenaö kiel gramatika regulo.
La konsekvenco estas, ke tiaj analizaj propozicioj restas nur kiel manieroj de la lingvo-uzo. Ili estas nur vortaj formoj de aserto (portugale, enunciados verbais).
E. Pauli.
ANALITIKO. Logika..
. 0274.
1. Logika analitiko analize esploras la mensajn operaciojn. Grava rezulto estas malkovri, ke la mensaj operacioj estas fundamente tri: koncepto (vd), juûo (vd), rezono (vd).
Siavice, laö la maniero de operaciado, okazas analizaj formoj de operacio kaj sintezaj formoj. Per la aparta aplikado al la mensaj operacioj, rezultas la jena kadro:
- analizaj kaj sintezaj konceptoj,
- analizaj kaj sinteza juûoj,
- analizaj (induktaj) kaj sintezaj (deduktaj) rezonoj.
2. Historie, ekde kiam Aristotelo analizis sukcese la mensajn operaciojn, la logiko povis progresi kun iom da stabileco.
Je la tempo mem de Aristotelo logiko ankoraö ne havis difinitan nomon. Poste, je la tempo de stoikistoj, ûi estis nomata Logiké espistéme
8 @ ( 4 6 Z ¦ B 4 F J Z : 0 (= logika scienco). Fine restis nur la substantivigita nomo Logiko.Je la bizantia tempo, la 6 libroj de Aristotelo pri la logiko pasis al kolektiva nomo Órganon ‘?D("<@< (= instrumento, organo), latine Organum.
La nome uzata de Aristotelo por la logiko estis Scienco de analizo, sed en la adjektiva formo Analiza scienco - [analitiké téchne] (Ret., I, 4. 135b 10).
La îefa parto de logiko estis nomata de Aristotelo mem Analitiko, kaj kiu fariûis ankaö nomo de du el liaj verkoj: Unuaj analitikoj (= La unuaj analizoj) kaj Duaj analitikoj (= La duaj analizoj). Tiu tutaëo estis metata de Aristotelo en kontrasto al dialektiko, tio estas, de la logiko pri probablaj asertoj, pri kiu li esploris en la verkoj Topikoj kaj Refutoj.
3. Esploris Aristotele la penson per klara distingo de la tri operacioj, - koncepto, juûo, rezono.
Disvolvis Aristotelo la klasadon, laömaterie, de la konceptoj, kunordigante la univokajn en 10 kategoriojn. Rilate la kategoriojn organizitajn en kreskemajn genrojn, kompletigis la aristotelan esploron precipe Porfirio la Fenica, aýtoro de fama verko pri la afero (Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo).
Enkadre de la ;juûoj Aristotelo esploris la principojn.
Rilate la rezonon, Aristotelo sukcesis vaste analizi la sintezajn procezojn de la silogismo.
Koncerne al la analiza rezono, aö indukto, Aristotelo malmulte diris, sed uzis ûin. Nur modernepoke la analitikon de la analiza rezono (aö indukto) estos detale farata de F. Bacon (Novum Organum, 1620) kaj J. S. Mill (A system of logic, 1848).
La moderna logiko esploris precipe novajn teknikojn, diskonigataj per la nomoj logistiko (vd) kaj simbola logiko (vd).
E. Pauli.
ANALITIKO. Matematika
.... 0275.
1. Analitiko, en aparta matematika kunteksto, estas diferenciala kaj integrala kalkulo; tiuj nomoj inkluzivas la partojn de la matematiko, en kiu estas aplikataj tiaj kalkuloj.
Analizo en matematiko estas procedo ofta kaj grava. Îiam praktikata, la matematika analitiko aparte evoluis modernepoke, kun la sukcesa solvo de diferencialaj ekvacioj, interesaj en mekaniko, en fiziko ûenerale, en geometrio kun funkcioj antaöe ne konataj.
Malfacilaj demandoj pri la matematiko, fare de la logiko kaj epistemologio, estis temo de pluraj eminentuloj de tiu fako.
2. Matematiko estas scienco per si mem, kiam ûi estas praktikata nur formale. Sed poste, matematiko estas uzata de îiuj aliaj sciencoj. Same okazas kun la logiko, kiu unue estas formala scienco, kaj poste estas uzata de îiu ainda scienco.
En teoriaj sciencoj la praktiko de la analizo ne estas la formala analizo de la eroj en sinsekvo; tia estas la temo de logiko, kiu nur atentas la sinsekvon de la eroj, kaj ne la erojn enhave; malsame, en teoriaj sciencoj la analizo celas la erojn enhave, entece, en si mem.
Kio okazas en la analiza matematiko? Se oni foje priskribas la matematikon kiel formalan sciencon, per tiu formaleco ûi alproksimiûas al la formaleco de la logiko. Sed, se matematiko restas en la sama kampo de la teoriaj sciencoj, la afero fariûas tute alia, kaj tiam ûi restas kiel etenda flanko de la korpoj.
3. Varias, laömaterie, la matematikaj analizoj laö la specifeco de la pritraktitaj temoj, kaj estas: kombina analizo, studata de la kombinatoriko (vd); funkcia analizo; harmonia analizo; nombra analizo.
E. Pauli.
ANALIZA FILOZOFIO.
0277.A: analytical philosophy. F: philosophie analytique. G: Analytische Philosophie. H: filosofia analítica. I: filosofia analìtica. P: filosofia analítica. R: (analitichéskaja filosófija)
1. Analiza filozofio, same kiel analitika filozofio, estas tiu parto de la filozofio, kiu operacias analize, kontraste kun la alia parto operacianta sinteze.
2 Analiza filozofio, en historia kunteksto, estas empiriisma orientiûo, laö kiu la îefa situas en la empiria scienco, per la reduktado de la filozofio al analizo de la sciencaj propozicioj.
En tiu interpreto, filozofio ne estus aparta scienco, îar la analizaj propozicioj reduktiûas al taötologioj, kaj restas nur novaj gramatikaj formoj de la lingvaëo.
La ununura valida sintezo estas la empiria donitaëo, kies analizo estas farenda, kaj resti en ûi sen progreso al aparta filozofia sfero. Filozofio restus nur analizo (vd 0215) logistiko-lingvistika de la sciencoj. La asertoj de la tradicia filozofio restas asertoj sen signifo, îar ili estas nekonstateblaj per empiria testo.
3. Historie, analiza filozofio vastasence inkluzivas plurajn orientiûojn, sed îiu kun la sama neopozitivisma bazo, kaj kiuj disvastiûis precipe ekde Britio, sed kun influoj ricevitaj de la kontinento.
La iniciatintoj de movado estis G. Frege, Bertrand Russel, G. E. Moore. Al movado estas ligitaj la plej diversaj nomoj, kaj kun ïanûemaj orintiûoj- Wittgenstein, C. D. Broad, A. J. Ayer, R. B. Braithwaite, Williard Van Orman Quine (1908- ), Saul Kripke (1941- ).
E. Pauli.
ANALIZA PSIKOLOGIO.
0278.
1. Tiel estas nomata la psikanalizo fare de Carl Gustav Jung (1875-1961).
2. Proponis Jung, inter alie, la simbolan karakteron de pluraj simboloj de Freud, kiujn tiu îi konsideras kiel havantajn rektan signifon.
E. Pauli..
ANALIZI, -O
. 0280.Gr:
•<"8bT; •<V8LF4H, -,T H .A: analyse; analysis. F: analyser; analyse. G: analysieren; Analyse. H: analisar; análisis. I: analisar; anàlisi. P: analisar; análise. R: (analizirovat); (análiz).
1. Etimologie, analizi devenas el la greka
•<"8bT, kunmeto el •<V (= reen, dis, mal-) kaj 8bT, -,4< (= dissolvi, malligi, malkunmeti, liberigi).Verba radiko. Vortformoj: analizi (tr), analizo, analiza, analizilo, analizisto, analizatoro.
2. Analizo estas divido cele al esploro. Ekzemple, analizi kemian solvaëon, analizi penson, analizi verkon, analizi situacion.
Nuance, divido (vd) estas nur diserigo en partojn, dum analizo esploras. Estas, do, analizo operacimaniero, per la divido de io en la koncernajn konsistigajn erojn, kun la celo koni plibone la tuton, per la aparta kono de la partoj.
Kontraste, sintezo (vd) estas operacimaniero per kunmeto. Kiel metodo (vd), analizo venas el la kompleksa en la simplajn, kontraste kun la sintezo, kiu el la simpla iras en la kompleksajn.
Kvankam la analizo okazas, ne nur en penso, sed ankaö en agoj kaj faroj, kiam oni analizas agon kaj faron, la fina celo estas koni. Ekzemple, analizo de konduto fariûas, por koni praktikan procedmanieron elektendan; same, kiam oni faras laboratorian analizon, la operacio destiniûas al kono, kiu orientos novajn farojn.
3. Historie, la priparolado pri la analiza metodo jam komenciûas en Platono, malgraö ke tiu aötoro multe pli uzas la dialektikan metodon, kiu argumentas ekde ûeneralaj asertoj, foje nur opinioj.
Kompreneble îiutempe oni uzis ambaö metodojn, sed ne ekzamenis pli fundamente la metodon mem. Sed poste la esploristoj pri metodo serîis en liaj skribaëoj mencioj pri la analiza metodo.
Proklo, neoplatona filozofo de la 5-a jc. p. K., atribuis (In Euclid., 211, 19-22) al Platono la analizan metodon, per kombino de la serîado (
.0J@b:,<@< ) kaj de io akceptata (Ò :@8@(@b:,<@< ). Tion oni konstatas efektive parte en la platona dialogo Menon.Avertis Proklo, ke oni povas iri ekde la aferoj pli konataj a la afero serîataj, aö per inversa vojo.
Teon el Aleksandrio, en skolio (
F P ` 8 4 @ < ) al Elementoj, Libro XIII, de Euklido, rekte nomis analizo al metodo, kiu ekiras de io jam akceptata, kontraste al sinteza metodo.Li difinis la analizon, kiel "preni la serîaton, dum akceptata, por dedukti la sekvojn, kaj por tiel atingi al io akceptata kiel vera". Inverse, la sintezon, kiel "akcepti ion kaj derivi la sekvojn por alveni al io konata kiel vera".
Pappus (+ î. 300), matematikisto el Aleksandrio, ankaö esploris la analizon kaj sintezon, kiel kontrastajn metodojn, en teksto kie li parolas pri "trezoro de la analizo" (
6"8@b:,<@H •<"8L@b:,<@H Synagoge, L. VII, verko latinigita titole Mathematicarum collectionarum, 1876-1878), kaj kie li atribuis tiun trezoron al Eöklido, Apolonio el Pergamo, Aristeo la Olda.Analizo estas, laö Pappus, metodo, "kiu ekiras de la serîato, tiu îi kiel jam akceptata pere de anticipa sintezo". Siavice la sintezo estas procedmaniero, en kiu "oni supozas kiel akceptata la lastan rezulton de la analizo, per metado en ordo de sekvo la aferoj, kiuj estis antecedentoj kaj konektante ilin inter si, per kio oni finas la konstruon de la serîato".
La historia esploro pri la analizo, aldone ankaý de la sintezo, gajnis novajn fakajn studojn fare de la modernuloj, el kiuj notindis unue la franca matematikisto Francisko Viète (1540-1603), aötoro de In artem analyticen Isagoge, seorsim excussa ab opere restitutae Mathematicae Analyseos, seu Algebra Nova, 1591. Li historias kaj avertas pri novaj aspektoj de la temo.
Ekde tiam progresas la moderna analizo en matematiko, kaj ties uzo en sciencoj kaj filozofio. Notindas en tiu kampo Galileo, Kartezio, Hobbes, Leibniz, kaj poste pluraj aliaj.
4. Specoj. Tre varias la analizaj procezoj, laöforme kaj materie; cetere, la formoj de analizo estas tre influataj de la materialo analizata. Pro tio, diversaj analizoj estas pritraktataj aparte, kaj ofte ricevas apartajn nomojn.
Laöforme, analizo fariûas, aö per malkompono de la partoj, ekzemple, la kemia analizo de la elementoj; aö per reduktado en ekivalentatajn elementojn.
Metodoj de analizo estas principe formaj. Analizo estas ja unu el la formoj de la metodoj de operacio, kontraste kun la sinteza. Enkadre de la analizo mem okazas internaj formoj de analizo.
Laömaterie, la analizo varias kun la analizitaj aferoj. Tre elstaraj estas la logika metodo de analizo (vd 0282), analizo logiko-lingvistika (vd 0283), analiza filozofio (vd. 0277), analiza psikologio (0278), psikanalizo (vd 6942).
Kiam la analizo estas la emfaza objekto de esploro, la nomo fariûas analitiko (vd), analoge kun logiko, per la sufikso -iko, kiu aspektas karakteron de scienco. Sed tamen analitiko ne estas memstara scienco, sed nur grava parto de pli vasta scienca korpo.
E. Pauli.
ANALIZO, Kvazaö...
0281.
1. Kvazaö analizo estas aparta teknika analizo, cele al konstruo de konceptoj.
2. Estis kvazaö analizo aparte disvolvata de Rudolf Carnap (1891-1970), de la cirklo de Vieno, por ebligi la konstruon de la sciencaj konceptoj (Der logische Aufbau der Welt, Logika rekonstruo de la mondo, 1928).
Li analizis la malfacilaëojn de la sciencaj konceptoj kaj esploris kiel fariûas la konfirmeblecon.
E. Pauli.
ANALIZO. Logika
metodo de... 0282.
1. Logika metodo de analizo esploras la konon per divido kaj klasifikado, cele al malkovro de tiu sistema formo de kono.
Por sisteme pritrakti la analizon estas necese atenti la ûeneralan kadron de la metodiko mem, dividita en metodojn de kono, de ago, de faro; siavice, îiu estas redividata en metodon de analizo kaj metodon de sintezo.
Principe, metodo (vd 4952) estas maniero koni, agi, fari. Prenata aparte, la maniero koni estas la logika metodo (vd 4961).
El la specoj de metodo cititaj, nur la logika metodo estas filozofia, îar nur ûi operacias per pure raciaj rimedoj, dum la aliaj dependas de pozitivaj konstatoj.
Kvankam la materia divido ne influas la difinon mem de metodo, kaj sekve ne la difinon de la analiza metodo, ûi organizas tamen la esploron per didaktikaj etapoj.
Do, por studi sisteme la analizon formale en si mem, unue oni esploras la metodojn de pensado, kaj tie æiujn analizajn metodojn de pensado; poste la metodojn de ago, kaj tie la analizajn metodojn de ago; fine la metodojn de faro (tekniko), kaj tie la analizajn metodon de faro.
2. Oni distingu inter formala esploro de la analizo fare de la logiko, kaj la materia uzo de la analizo fare de îiu scienco. Efektive, la pritrakto pri analizo povas okazi per formala procedo, kiel en la formalaj sciencoj, sen atento al la enhavo mem de la eroj en sinsekvo. Tion faras la formala analiza metodiko de penso (parto de la logika metodiko); ankaö tion faras la formala analiza metodiko de ago (ekzemple, administro); fine, ankaö faras tion la formala analiza metodiko de faro (ekzemple, arto kaj tekniko).
Malsame, la materia analizo estas laö la enhavo, kaj kiu estas praktikata de îiuj aliaj sciencoj neformalaj. Tiel estas praktikata la analizo fare de la teoriaj sciencoj, kiuj analizas por atingi la naturon mem de la eroj; jen la procedoj de naturaj sciencoj, de psilogiaj sciencoj, de matematikaj sciencoj, de metafiziko.
Oni distingu do inter laboratoria analizo kiel metodo formale esplorata, kaj laboratoria analizo kiel metodo efektive praktikata de ia ajn scienco. Same, logiko ekzistas kiel formala scienco, kaj logiko kiel uzata de îiu alia scienco.
La distingo inter kono, ago, faro estas materia. Sed en îiu materia kampo eblas procedi nur formalisme, kaj do analize kaj sinteze. Nun la demando estas pri la analizo (formala aspekto), sed pri la logika analizo, kio okazas en la penso (materia aspekto).
3. Koncerne la metodojn de pensado, denove oni dividu materie la tri mensajn operaciojn, kaj analizu aparte la metodojn de konceptado, juûado, rezonado.
La materio nur influas ekstere en la metodo, îar kelkaj aspektoj estas elstarigitaj, kelkaj aliaj ne. Ekzemple, se materio havas plurajn erojn, kaj diversmaniere kunmetitajn, la metodo de analizo fariûas ankaö pli komplika, kaj postulas pli da detaloj.
Oni povas do antaövidi, ke la analiza metodiko de konceptado prezentas diversajn aspektojn en analizaj metodoj de konceptado, en analizaj metodoj de juûo, en analizaj metodoj de rezono. Tamen, esence analizo restas îiam nur analizo, sendepende de la materiaj flankoj de la mensaj operacioj.
4. Analiza metodo de konceptado estas tiu, kiu konsideras la operaciadon de koncepto diserige, kun la celo koni ûin per ties eroj.
Du estas la analizaj procedoj de la operacio de konceptado: divido kaj klasifikado.
Divido kaj klasifikado estas en sinsekvo, îar unue oni dividas, kaj poste oni klasifikas.
5. Metodo de divido (vd 1322). Ordinare, divido en si mem estas okazigata per la disiga apartigado de simultaneaj eroj.
Por Kant nur tiu divido estas vera analizo, kaj per ûi fariûas la analizaj juûoj.
Etimologie, divido (el la latina divisio = divido en du) kaj analizo (el la greka = malligi, analizi) signifas fundamente la samon, sed kun nuanca diferenco. Divido estas nur diskunigo de kunaj elementoj; ûi signifas pli simetrie detalojn.
Nuance, analizo celas ankaö la malkovron de io pli, kaj pro tio ûi malligas ne simetriajn kaj pli ampleksajn tutaëojn, dum divido estas por apartigi difinitajn partojn.
En logiko estas divido uzata precipe en apartigo de la konceptoj, dum la analizo estas pri îiuj mensaj operacioj. En juûo analizo iras ûis la implico; en la rezono (de indukto) ûis la virtualo.
La divido celas malmulte; sed tiu malmulto estas tamen la komenco mem de analiza metodo.
6. Antaýsupozas metodo de divido kaj analizo esti jam konata la dividenda unuo, ordinare konkreta individuo. La kontraöo okazas en la kunmeto (sintezo), kiu supozas esti konataj la kunmetitaj eroj.
En divido la serîado estas pri la partoj, por ke per la malkovro de la partoj la afero dividita fariûu plibone konata. Ekzemple, konkreta homo divideblas en partojn kaj ili estas la jenaj: kapo, trunko, membroj.
Pro la kapablo de abstraktado, la menso povas dividi laö pluraj vidpunktoj. Ekzemple, homo laö la vidpunkto de speco divideblas en individuojn.
Tiu multobleco de vidpunktoj komplikigas la regulojn de la metodo de divido kaj analizo. Per la metodo de divido la partoj estas elstarigitaj kiel distingaj. Pro tio, klaraj ideoj fariûas antaö îio per la divido de la partoj. Kiu bone dividas, tiu bone komencas la taskon de kono.
7. Metodo de klasifiko (vd), per kio kompletiûas la divido kaj analizo, serîas la komunan elementon, per kio la individuoj inter si ligiûas kaj sekve faras klason.
Jam supozas la metodo de klasifiko, ke la individuoj klasifikendaj estu sufiîe konataj kiel unuoj, por ke, per nova analiza esploro, estu troveblaj en îiuj la komuna klasa elemento.
Klaso (substantiva radiko) estas aro da samspecaj individuoj kunligitaj per iu ajn komuna elemento. La malkovro de la komuna klasa elemento faras la gravecon de la analiza metodo de klasifiko en la kampo de konceptoj. Sed la afero daöras en la juûaj kaj rezonaj induktaj analizoj.
8. Juûa analiza metodo de pensado estas tiu maniero de operaciado, per kio la predikato estas trovata per divido de la subjekto.
Ekzemploj:
homo - divide - estas animalo racia;
du, - divide, - estas unu plus unu;
ento - divide - ne unuiûas kun la neento (principo de nekontraödiro).
Okazas intima rilato inter la analizo de konceptoj kaj analizo de juûoj, îar juûoj operacias kun konceptoj. Unue oni konsideru la ûeneralan rilaton, kaj poste la apartajn aspektojn rezultintajn el la fakto, ke la speca diverseco de la analizaj formoj de la konceptoj influas la analizajn formojn de la juûoj.
9. a) La analiza juûo simple asertas tion, kion la analizaj konceptaj metodoj bildigas, îar kiel jam dirite, ne okazas izolaj konceptoj, sed nur ene de juûoj. Tion oni rekte konstatas, îar, - samtempe, ke la konceptoj estas dividataj,- ili ankaö estas asertataj unuj de aliaj.
Okazas ankaö rilato, sed inversita, kun la kunmeto kaj difino, kiuj estas sintezaj metodoj de konceptado. En si mem kunmeto kaj difino estas konceptoj. Sed, samtempe ili fariûas asertoj, îar ne ekzistas izolitaj konceptoj.
Analizo kaj sintezo identas, unu kiel inversa al la alia. Difino estas la ekvivalenteco inter la sumo de la partoj rezultintaj de la analizo kaj de la difinita objekto; la analiza juûo simple asertas la analizon mem, per kiu la partoj estas atingataj. La analizaj juûoj celas la partojn kiel unuopajn, do simple kiel unuopajn novaëojn pri la analizitaj aferoj. La rezultintaj eroj de iu divido estas tuj poste rigardataj kiel apartenantaj al la konkreta tutaëo, el kiu ili estis abstraktigitaj.
La specoj de analizaj metodoj de juûo estas la samaj kiel la specoj de sintezaj metodoj de juûo, sed en la kontraöa direkto. Laö la materioj sintezitaj pere de la sintezaj empiriaj juûoj kaj pere de la sintezaj raciaj juûoj, la analizaj specoj de juûaj metodoj estas: analizaj metodoj de empiriaj juûoj, kaj analizaj metodoj de raciaj juûoj.
10. b) La du specoj de analizo, laö la forma vidpunkto (analizo de la konceptoj per malkunmeto de la elementoj kaj analizo de la konceptoj per reduktado en ekvivalentajn elementojn) (vd 281-3) okazigas la saman fenomenon de du specoj de analizo de la juûoj: analizo de juûoj per divido de la elementoj, analizo de juûoj per reduktado en ekvivalenton.
11. c) Eblas dividi per aliaj vidpunktoj la analizajn metodojn de juûo, kaj ankoraö en rilato al la konceptoj.
Laö la speco de sintezigitaj konceptoj, jen la subdivido de la juûoj pri analogiaj aferoj kaj juûoj pri univokaj aferoj. Tiuj analogiaj kaj univokaj sintezaj juûoj povas denove analiziûi.
Laö la nivelo de evidenteco de la rezultintaj analizitaj juûoj, okazas la analizo en juûojn de samspeca evidenteco kaj en juûojn de ne samspeca evidenteco, îar malpli evidentaj.
12. d) Tute karakteriza de la analiza metodo estas la distingo inter asertivaj analizaj juûoj kaj analizaj neivaj juûoj.
Atentigas la neivaj juûoj pri la kontraöo, kiun ili neas, kaj estas juûoj neniam kun eksplicita evidenteco, kiu restas nur implica.
13. La analiza metodo, per kio aperas la implicaj juûoj, estas vere revolucia metodo, îar kreiva. Per tiu vojo oni trovas la principojn, ekzemple, de nekontraödiro, de memsufiîo, de devo kaj de aliaj.
Sed, post tiu formala elmontriûo de la analizaj juûoj, la afero ankoraö estas esplorata de la gnozeologio, por determini la enhavan valoron de la novaj enhavoj asertataj. Kiel sciate, malakordas îi rilate racionalistoj kaj empiriistoj, realistoj kaj ideistoj (vd 0273).
14. La rezona analiza metodo estas tiu rezonado, kiu iras el la indiduoj al la universala aserto, kaj estas konata per la nomo indukto (vd). Per la inversa vojo fariûas la dedukto (vd 1063) kiu metas sub la pli ûenerala, al la malpliûenerala.
La indukta procedo estas analiza, îar ûi dividas la donitaëojn (prezentitaj pere de juûoj) en du distingajn tavolojn - la individuan aspekton kaj la ûeneralan. La individua aspekto jam estas konata, la ûenerala ankoraö konenda.
Ekzemple, tiuj homoj estas raciaj, tiuj aliaj ankaö estas raciaj kaj tiel plu, mi nur trovas raciajn homojn; do, konklude, per indukto, îiu homo estas racia.
En tiu procedo la konata elemento estas la individuaj homoj individue raciaj. La ne konata estas ke îiuj homoj estas raciaj.
Laö tiu konkludo, la ûenerala aspekto de la homoj estas la racieco: almenaö tiel estas, ûis kiam ni ne trovas iun homon neracian. La analiza karakterizo estas en tio, ke en îiu afero oni trovas (almenaö image), du instancojn de la realo, la individua kaj la universala.
La evidenteco en indukti ne estas eksplicita, nek implicita, sed virtuala. Signifas virtuala, ke la juûoj funkciantaj kiel premisoj ne enhavas rekte la konkludon, sed ili kapablas produkti ûin kiel forma efiko.
E. Pauli.
ANALIZO DE SCIENCOJ. Logiko-lingvistika...
0283.
1. Analizo logiko-lingvistika de sciencoj esploras la rilatojn inter logiko kaj lingvo. Foje ûi estis nomata filozofio de la lingvo; almenaö ûi estas ties parto.
Kiel tuj konstatebla, okazas iom da homogena paraleleco inter mensa propozicio kaj la lingva frazo, kaj pro tio logiko kaj lingvo-esprimo estis tradicie studataj kune. Fakte, pro la interrilato la interdisciplina studo, ûi estas necesa. Tamen, la studobjektoj estas apartaj kaj tiel ili devas antaö îio esti pritraktataj.
Kiel parto de lingvistiko, la lingvo-analizo ne estas per si mem aparta scienco, sed nur parto tre elstara de la menciita lingvistiko. En pozitivaj sciencoj, pro la .indukta rezonado uzata, analizo estas tre grava parto.
2. Pri la rilatoj inter logikaj propozicioj kaj lingvaj propozicioj la diskutado fariûis grava îiutempe, sed modernepoke kun novaj proponoj. La unuaj modernaj anglaj analizistoj (analitikistoj?) (Russel) intencis uzi logikajn rimedojn en lingvo, cele al ideala lingvo.
Aliaj (Wittgenstein) komprenigas la lingvon kiel ludon diversan kompare kun la logika penso, kaj ûi konsekvence ne fermiûas ene de logikaj modeloj. En tiu nova direkto la opinioj fariûis diversecaj kaj multaj (inter aliaj tiuj de G. Ryle, P. F. Strawson, J. L. Austin, J. R. Searle, H. P. Grice, O. Ducrot, F. Jacques).
E. Pauli.
ANALIZO. Parodokso de la.
.. 0284.
1. En analizo estas necese atenti la vidpunktojn, laö kiuj fariûas la asertoj rezultintaj. Pro diversaj kialoj la asertoj povas ne koheri, kaj okazi paradoksaj sekvoj.
Paradokso okazas en analizo de apartaj difinoj. Ekzemple, x estas frato de y kaj havas la samajn gepatrojn.
2. La vidpunktoj de la analizo ebligas gradojn de efiko en la rezultoj, kaj sekve pluraj estas la specoj de paradokso de la analizo. Foje la afero rilatas la diferencojn de la analogioj kaj de la semantika uzo de vortoj. Per atentigo al tiuj diferencoj oni provas solvi la paradoksojn (F. Mora 138-139).
E. Pauli.