ANALOGA (+). 0286.

Gr: •<"8@(\", -"H . L: analogicus, analogus.

A: analogous. F: analogique. G: analog. H. análogo. I: analogo. P: análogo. R: (analogíchnyj).

 

1. Etimologie, analoga devenas el la greka adjektivo •<V8@(@H (= proporcia, analoga), kunmeto el •<V (= per, tra, laö, laölonge) kaj 8`(@H (= racio, vorto), kun la fina signifo esti laö la sama, laývorto.

Adjektiva radiko. Vortformoj: analogi (ntr), analoganto (vd 0287), analogeco. Proksima radiko: analogio (vd 0290).

 

2. Analoga estas tio, kio, kompare kun alia, enhavas proporciajn elementojn de identeco, per kiuj ûi estas parte simila, parte diversa.

Ekzemploj:

- flugiloj de birdoj estas analogaj al brakoj de aliaj animaloj;

- la pluralo de la vortoj en Esperanto, îar îiam per diftongo, estas analogaj al simile ofta pluralo en la greka lingvo;

- la ento estas analoge realigita en îiuj individuaj diversaj entoj (vd 0291).

  3. Gravas distingi inter analoga kaj pluraj formoj de univoka atribuo. Estas univoka tio, kio samproporcie estas atribuata, dum analoga estas per diversa proporcio.

Oni rimarku ankaý, ke, kvankam enkadre de la kategorioj estas kvin la , - genro, diferenco, speco, propra¼o, akcidenco, - æiuj funkcias univoke, kaj do æiu malegalas rilate la analogan predikatmanieron. Precipe oni atentu pri la diferenco inter genro kaj analoga.

Genro estas parto kiu estas tute egala en æiuj individuoj, dum alia parto ne estas; ekzemple, homo kaj besto estas animaloj pro la sama afero, esti animaloj, sed la racio mankas al bestoj. Kontraste, en analoga nocio æio estas atribuata al la individuoj, sed per; diversa proporcio.

Ankaö estas dirite univoka io distinga en multaj, sed tamen nur grade ene de la sama speco; ekzemple, homo estas îiu individuo el la malsamaj aûoj (infano, plenaûulo), kaj el la malsamaj nocioj; ankaö animalo estas dirite univoke de homo kaj besto, îar pro la sama motivo ili estas animaloj (esti vivaj kaj kapablaj senti).

Ekvivoka (vd) estas do, - kiel jam dirite, - nek analoga, nek univoka. Estas tio, kio estas sen iu ajn rilato. Oni konsideras inter si ekvivokaj la superaj nocioj de la kategorioj, ekzemple, loko kaj tempo, æar ili simple ne rekte rilatas unu al alia. En lingvo, ekvivoka estas la nomoj de horoskopo kaj la samaj nomoj por signifi naturajn estaëojn; eblas tamen paroli pri ekstera analogio inter la figuroj de unuj kaj de aliaj.

 

3. Analoganto kaj analogato. Inter si analogaj aferoj nomiûas analogantoj, same kiel la reprezentantoj de speco nomiûas individuoj.

Se inter la analogantoj unu estas la îefa analoganto, dum la aliaj estas simple nomataj analogatoj (vd 0287).

 

4. Doktrino. Aristotelo avertis pri la ûenerala analoga karakterizo de îiuj entoj kaj disvolvis metafizikon surbaze de la analogio de la ento; gravas decidi, îu la entoj fakte estas analogaj (vd. 0291).

Se tio veras, la racionalisma filozofio havas larûajn vojojn por siaj spekulacioj, kontraste kun la filozofioj kiuj establas la ûeneralan ekvivokecon de îiuj aferoj.

E. Pauli.

 


ANALOGANTO... ANALOGATO... 0287.

L: analogans, -tis... analogatum.

A: analogant... analogate. F: analogant... analogé. G: Der Analogant ... Der Analogat. H: analogante... analogado. I: analogante... analogato. P: analogante... analogado. R:

 

1. Substantivigitaj participaj formoj de la verbo analogi, en aktiva kaj pasiva formo: Per la verbo analogii, eblas alternativaj formoj. Do: analoganto kaj analogianto; analogato kaj analogiato.

 

2. Analoganto estas tiu, kiu analogas kun alia. Ekzemple, se patro kaj patrino analogas, patro estas analoganto de la patrino, kaj inverse, la patrino ankaö estas analoganto (analogantino) de la patro. Do, inter si analogaj aferoj nomiûas analogantoj. Se la afero estas inter kontraöaj sekso, la analogaj individuoj eblas paroli pri ge-analogantoj.

Nuance, analogaj aferoj estas nur adjektive nomataj, dum analogantoj signifas kun aldona verba ago.

 

3. Specoj. Laöforme, la analogantoj povas analogi diversmaniere.

Koncerne al la partopreno en la fundamento originanta la analogion, unu el la analogantoj povas nature havi la determinon, per kiu ûi analogas. Kaj la alia havi ûin nur per supraëa simileco. Sekve unu diriûas îefa analoganto; la alia, sekundara analoganto; pasive dirite, la sekundara analoganto estas nur analogato.

Do, se oni kontrastigas inter si aktive kaj pasive la analogajn terminojn, la îefa diriûas simple analoganto (aktive) kaj la ali analogato (pasive). Ekzemple, se patro kaj bopatro analogas, patro estas analoganto kaj bopatro analogato.

 

Simile, - ankaö koncerne al la partopreno en la fundamento originanta la analogion, - oni distingas inter interna analogio (latine analogia intrinseca), kiam la atribuo estas efektiva, kaj ekstera analogio (analogia extrinseca), kiam la atribuo estas nur per ia simileco.

Ekzemple, inter sano dirata de homa korpo kaj sano dirata de la nutraëo kiel kapabla kaözi la sanon.

 

Ankaö paroleblas tiel: analogio de proporcio propra, kiel en la homo ridanta, kaj analogio de proporcio nepropra, kiel en printempo ridanta.

Jen la kazo de metaforo (vd), en kiu la analogato amuzas kiel ridetema vizaûo. Estas do metaforo ekvivalenta al analogio de proporcio nepropra.

E. Pauli.

 


ANALOGIISTOJ (lingvokonvenciistoj). 0288.

 

1. Fake, analogiistoj estas nomataj, jam de la antikvuloj, la racionalistaj gramatikistoj kaj filozofoj, kiuj defendis, kontraö la anomaliistoj (vd 0325), la konvencian karakteron de la lingvo.

Same aspektas la signifoj de analogiisto kaj de analogisto, la unua derivita de analogio, la dua de analoga.

Sed pro paralelismo kun anomaliisto, sen la koncerna samsignifa vorformo anomalisto (sed nur anormalisto), oni preferas uzi analogiisto (vd 0288).

 

Analogio, ja, en aparta historia kaj faka uzo enkadre de la esploroj pri lingvo, ankaö signifas la racian similecon, kiu karakterizas la vortojn pro ilia konvencia karaktero, kontraste kun anomaliaj voîoj.

2. La konvencia karaktero implicas, ke la racio (= 8 ` ( @ H ) povas logike krei la lingvon. Tiu ebleco montriûas facile per la kreo de vortoj, kaj inkluzivas la kapablon krei la tutan lingvon.

Pro tio en la spontanea lingvo aperas karakterizoj de la logikeco, tio estas, de iom da reguleco. Sur tiu bazo la defendantoj de la konvencieco estis nomataj analogiistoj, vorto derivinta per V (= laö) kaj 8`(@H (= racio). La tiel diritaj naturaj lingvoj fakte estas artefaritaj, kaj sub la konstanta influo de la kolektiva neperceptata influo kaj saûo.

La etnaj lingvoj, kvankam ofte malregulaj, tendencas al la reguleco, laö avertoj de la analogiistoj. Cetere, ili serîas la stabilecon, per la obeo al siaj klasikaj verkistoj. Tiuj lingvistikaj fenomenoj favoras la analogiistojn.

Aparte oni konsideru, ke la modernaj planitaj lingvoj, ekzemple Esperanto (vd) havas kiel celon raciigi ankoraö pli la lingvon per sistema elekto de la plej bonaj reguloj kaj malpermeso de la malregulaëoj.

 

La kontraöuloj rimarkis la esceptojn, tio estas, la anomaliojn, kaj sekve estis nomataj anomalistoj (vd). Rimarku la grekan devenon de anomalio, el •< - (= ne, seniga) kaj Ò:"8`H (= egala, ebena).

 

3. Jam la mitoj konfuze asertis la konvencian karakteron de la lingvo, kiam prezentitaj kiel invento de Dio, aö de sekundara Dio, aö de iu aparte inteligenta homo.

La juda Biblio, ekzemple, priskribas al Adamo parolante kun Dio, kiu venigis al la unua homo îiujn bestojn de la kampo kaj birdojn de la îielo, por ke li donu nomojn al ili:

"Kaj kiel la homo nomis îiujn vivan estaëon, tiel restis ûia nomo" (Gen 2,19).

En Babelo (vd), laö la kredo enhavata de la sama juda Biblio, la lingvoj estis multobligataj fare de dia interveno (Gen 11, 1-9).

 

4. Historie kaj filozofie, la konvencieco de la lingvo jam estis alsignata de la antaösokrata Parmenido el Eleo, de îirkaö 500 a.K.

Asertis Parmenido, ke vortoj estas "etikedoj de iluziaj aferoj" (fragmento 19, H. Diels), kaj ke per tiuj nomoj la aferoj iluziaj distingiûas inter si, kvankam ili fakte estas nur unu ento.

 

Same la sokrata skolo de Megaro (proksime de Ateno), kiu reprenis doktrinojn de la eleana, favoris la konvenciisman teorion de la lingvo. Dumtempe estis tie la juna Platono, kiu informis:

"Por Hermogeno kaj multaj aliaj... nomoj devenas el konvencioj kaj reprezentas aferojn por tiuj, kiuj partoprenas tiun konvencion, por ke ili konu ilin anticipe. La propreco de la nomoj naskiûas ekskluzive el îi tiu pakto. Ne ekzistas iu ajn kialo, por ke oni fiksiûu îe la signifo, kiun ili havas en la nuno. Same oni povus nomi granda tion, kion oni nomas eta; kaj eta, tion, kion oni nomas granda" (Kratilo, 433 e).

La klera atomisto Demokrito (î. 460-400 a.K.) prezentis kvar argumentojn favore de la konvencieco de la lingvo:

"Diferencaj aferoj estas nomataj per la sama vorto (homonimio);

diferencaj nomoj nomas la saman aferon (sinonimio);

ebleco ïanûi nomojn;

neekzisto de analogio en la ïanûo de nomoj" (Frag. 26, H. Diels, en Proklo, komentario al la platona Kratilo).

 

Oni povus eble aldoni, ke foje ekzistas la afero sed ne la nomo (iu ne konata birdo aö planto), aö ekzistas la nomo sed ne la afero (vampiro, luphomo).

En la sama epoko la sofistoj subtenis skeptikan vidpunkton, ne nur pri la penso rilate al la aferoj, sed ankaö pri la lingvo rilate al la penso. Îi tiu vidpunkto favoras la doktrinojn pri la konvencieco de la lingvo, kaj estas klare elvortigitaj de la helena sofisto Gorgio (î. 487- î. 380 a.K.):

"Lingvo ne esprimas ekzistantajn aferojn, nek ekzistantaj aferoj montras sian naturon al iu ajn el ili" (Frag. 3, 153, Diels).

 

5. Platono, aötoro de Kratilo, estas favore de la kovenciisma hipotezo pri la lingvo, per la buïo de Sokrato, îefa dialoganto, antaö la ceteraj: Hermogeno (konvenciisto) kaj Kratilo (naturisto).

Aristotelo pristudis la konvenciajn rilatojn inter lingvo kaj objektoj, samtempe kiam li pritraktis la logikon kaj la retorikon. En la dua libro de Organo li emfaze li asertis la konvencian karakteron de lingvo:

"Neniu nomo estas tia pro sia naturo mem, sed nur kiam ûi fariûis konvencio" (Pri interpretado, 2. 16a 18).

 

6. La gramatikistoj de Aleksandrio, same kiel Platono kaj Aristotelo, estis analogiistoj.

Kaöze de la principo, ke konvencia lingvo estas regula, oni esploris la regulecon de la gramatikaj reguloj. Konsekvence evoluis la gramatiko, îefe de la greka lingvo.

Elstariûis en tiu gramatika ellaboro Dionizo la Trakia (fino de la 2-a jc. a.K.), Apolonio Diskolo (tri jarcentoj poste).

Kontraste, la anomaliistoj oftis îe la gramatikistoj de Pergamo (en Malgranda Azio) kaj îe pluraj stoikistoj.

 

7. Transportiûis al la latinaj aötoroj la lingvistikaj polemikoj de analogiistoj kaj anomaliistoj. Kvankam ili ne donis al ûi gravajn disvolvojn, la romianoj tenis almenaö la intereson pri la afero, kiu pro tio restis kiel temo diskutata tra la jarcentoj.

 

8. Modernepoke la pledo de la anomaliistoj perdis sian sencon, kaj oni ûenerale komprenas per natura lingvo nur la naturan kapablon paroli lingvon.

Tamen restis ankoraö kelkaj, kiuj konsideris la lingvon ion tiel malfacilan, ke Dio devus instrui ûin al la unuaj homoj. Tiuj opiniantoj avertis, ke, pro tio, la historia apero de la lingvo pruvas la ekziston de Dio mem.

Sed ankaö tiu opinio jam malaperis.

9. Tamen estas restaëo de la antikva anomaliismo la kontraöuloj de planita lingvo!

 

Pli strikte, natura lingvo estas tiu, kiu spontanee formiûas enkadre de iu grupo. Tiaj specaj estas precipe la tribaj lingvoj, el kiuj pluraj disvastiûis sufiîe vaste por fine esti naciaj lingvoj.

 

Dum la 19-a jc. disvolviûis la studoj de kompara gramatiko, kaj fine de la lingvistiko mem. La lingvokonvenciistoj, tio estas la analogiistoj, sukcesas kaj ekfunkciigas racie planitajn lingvojn.

Kutime kontraöuloj de artefaritaj lingvoj ïajnas esti malbone informitaj pri la temo mem; evidentas ke ili ne konas sufiîe bone la fundamentajn elementojn de la lingvistiko nek la avantaûojn de lingvo science planita.

Cetere, oftas ankaö tiuj, kiuj estas motivigataj de subjektivaj interesoj favore de aparta alilanda nacia lingvo kiun ili instruas. Sed tiu instruado povas resti kiel faka instruo, samtempe ke elstariûas la internacia super la nacia.

 

10. Aparte, analogio en lingvo estas la regula principo (aö faktoro), laö kiu la interna evoluo de la lingvo fariûas per influo de la analogaj gramatikaj formoj (0294).

Ekzemple, novaj vortoj fariûas simile al finaëoj de vortoj jam ekzistantaj.

Pro tio, post kiam lingvo establis sian internan strukturon, per elekto de difinita vortformado kaj de difinita sintakso, la resto kreskas per si mem, laö la leûo de la analogio.

Sekve, por krei artefaritan lingvon laö la homa tendenco, sufiîas krei gramatikon kun reguloj laö leûoj malkovritaj de la antropologia lingvistiko. Okaze de novaj bezonataj vortoj, tiu vortoj tendencas aperi enkadre de la leûo de analogio.

Rekomendindas, tamen, ke tiu disvolviûo de la lingvo estu gvidata de kompetentuloj, kunigitaj en akademioj, por ke la lingvo ne perdu sian stabilecon, kiu estas socia valoro.

Planitaj lingvoj zorgas precipe, ke ne estu enkondukataj esceptoj kontraö la fundamento, îar esceptoj principe ne apartenas al planita lingvo. Sed principe, en planitaj lingvoj la esceptoj eventuale enkondukataj tendencas per si mem al malapero, kaöze de la pliforta signifo de la regulaj esprimoj.

E. Pauli.

 


ANALOGIO (+). 0290.

Gr •<"8@(\", -" H. L: analogia, -ae.

A: analogy. F: analogie. G: Analogie.H: analogía. I: analogia. P: analogia. R: analogija. R: (analogija).

 

1. Etimologie, analogio devenas rekte el la greka (= matematika proporcio, analogio), siavice kunmetado de •<V (= laö, laölonge) kaj 8`(@H   (= vorto, racio), por fine signifi proporcie laö la sama.

Cicerono latine tradukis la grekan per proportio (= proporcio), kaj tiel uzis ûin Boecio. Sed tamen la grekdevena analogio eniris la latinan kaj latinidajn lingvojn.

Enkadre de la greka lingvo mem, la vorto analogio estis unue uzata de la matematikistoj Arkito el Tarento, Eöklido, Nikomako.

Sen uzo de la vorto, Aristotelo parolis komence pri atribua analogio (Met., I, 4), sed poste jam uzis la vorton (Metaf., 9, 6. 1047b 35; 12, 4. 1070b 18).

Substantiva radiko. Vortformoj: analogio, analogia (= analoga), analogieco. Proksima radiko: analog-a (vd 0286).

Rimarku, analogeco (vortformita el analoga) ekvivalentas al analogio. Sed analogeco esprimas substantivigite kaj abstrakte la kvaliton adjektive nomata analoga (vd 0286), dum analogieco signifas rekte substantive kaj konkrete, analogieco rekte substantive kaj abstrakte.

2. Analogio estas modo esti, per kiu malsamaj estoj enhavas proporcian similecon inter si tiamaniere, ke ili estas parte egalaj, parte ne egalaj. Ekzemple, estas analogio inter lumo kaj spirito, pro la proporcia subtileco de ambaö. Alia ekzemplo de analogieco estas ento, proporcie atribuebla al la plej diversaj estaëoj; kvankam tiom diversaj, æiu ripetas ion, kio reaperas en la aliaj. La plej øeneralaj analogiaj modoj de atribuo estas ento, afero, io, vero, bona, kaj kiuj direblas certamaniere pri æiuj objektoj.

Nuance, proporcio (vd) povas esti konsiderata la propraëo el kiu rezultas la analogio; cetere, la nocio de proporcio enhavas aliajn elementojn, ekzemple estetikajn, kiu ne enestas en la nocio de analogio.

3. Analogiaj modoj kaj univokaj modoj. Kiam oni difinas analogion kiel ion parte egalan, parte neegalan, mankas iom da precizeco, kiu povas konfuzi la malegalecon okazanta enkadre de analogiaj modoj (aý øeneralaj modoj) kun la malegaleco enkadre de univokaj modoj (aý specialaj modoj, nomataj ankaý kategorioj. Aö oni precizigu la difinon per la kunteksto, aö per uzo de la vorto "proporcia" egaleco kaj "proporcia" malegaleco.

  Kontrastas analogia atribuo de la predikato kun la univoka (vd). Estas univoka tio, kio samproporcie estas atribuata, dum analoga estas per diversa proporcio.

Okazas la samproporcia univoka atribuado enkadre de la modoj nomataj kategorioj (dek, laý Aristotelo, nome substanco, kvanto, kvalito, loko, ago, ktp), kies univoka atribuado fariøas laý kvin kategoremoj (foje atribuataj kiel speco, foje kiel genro, foje kiel diferenco, foje kiel proprara¼o, foje kiel akcidenco).

La univoka nocio plej proksima de analogio estas genro, sed tamen restas æiam univoka. Ekzemple, homo estas univoke animalo, same kiel besto estas ankaý univoke animalo. Sed la analogia nocio de ento estas indiferente atribuata al homo, al besto, kvankam æiam per diversa proporcio.

4. Analoganto kaj analogato. Îiu individuo iamaniere rilatiûanta al aliaj havas la econ esti analoga. Se la individuoj estas konsiderataj aktive, ili estas analogantoj; kiam pasive, unu estas analogato de la alia.

Tiu, kiu estas îefa en la funkcio esti analoga, nomiûas pro tio îefa analoganto; kontraste, la alia restas kiel sekundara analogato (vd 0287).

4. La analogieco okazas rekte en la kampo de la esenco, ne de la ekzisto. Per la esenco, io estas tia, kaj ne tia alia. Sekve okazas interrilatoj, per kiuj fariûas pli aö malpli da simileco. Kvalito estas la sama esenco, sed vidita pli supraëe.

Aristotelo jam avertis, ke propraëo de îiu kvalito estas havi similecon, gradojn, kontraöojn.

 

5. Kono per analogio (vd 0293 ). Kono fariûas per simileco, tio estas, per imago de la objekto.

Pro la simileco de unu kun alia okazas la ebleco, per kio unu fariûas konata de alia (Pri la animo, I, 2. 405b 15).

En analogio tiu kono okazas nur parte, sed sufiîe multe, por ke estu iom da kono. Jen la kono per analogio, kiu tre gravas, îar per ûi oni atingas objektojn ne alimaniere atingeblaj.

Per la ekzisto, io simple fariûas reala, sed sen inkluzivi en tio rekte rilatojn, kiel okazas inter esencoj kaj inter kvalitoj.

Tamen, per aliaj specoj de interrilato, okazas la interrilatoj inter esenco kaj ekzisto, inter kaözo kaj efiko; tiaj temoj estas tre malfacilaj, sed la koncernaj interrilatoj ne estas la samaj difinantaj la analogiecon inter la analogantoj. Analogio okazas, kiel dirite, rekte en la kampo de la esenco, ne de la ekzisto; sed tamen, se la esenco rekte rilatas al la ekzisto, okazas konsekvence iu malrekta rilato de la analogieco kun la ekzisto (do, nur malrekta); ekzemple, en la analogio de atribuo (vd 0290, 9).

 

6. Specoj de analogio rezultas el diversaj vidpunktoj, unuj laöforme, aliaj laömaterie.

Oftas iom da anarkio en la prezentado de la specoj de analogio, kaj koncernaj nomoj. Per la distingo de la vidpunktoj laöforme kaj laömaterie, eblas meti iom da kontrolo.

7. Laöforme, grava vidpunkto situas en la grado de natura profundeco, per kiu la rilato de unu el la analogantoj ripetiûas en la aliaj, foje interne en ambaö flankoj, foje interne nur en unu flanko. Tiu grado povas do esti natura (aö esenca) en ambaö el la analogantoj (kiel ento îiam estas dirite pri îiuj estaëoj); aö esenca en unu analoganto, sed akcidenca en la alia (kiel lumo dirite pri suna lumo kaj pri pensa lumo); aö akcidenca en ambaö.

Do, tio, kio estas, laögrade, esenca (natura) en unu el la analogantoj, povas esti ankaö esenca (natura) en la aliaj. Laö la aristotela ontologio, îiuj aferoj estas analogaj, îar ekde la interno îiu afero estas iamaniere ento. Same, îiuj estaëoj estas iamaniere bonaj, îar iamaniere ili servas al si mem (= difino de bono). Alidire, tiam okazas la interna analogio (latine analogia intrinseca). Tiu latina intrinseca rekte tradukiûas per interna analogio, sed en la kunteksto ûi signifas natura kaj esenca.

  Sed, se la rilato de unu analoganto kun la aliaj estas nur akcidenca, kiel ordinare en metaforoj, okazas la ekstera analogio (latine analogia extrinseca). Ekzemple, la analogio inter penso kaj lumo estas ekstera. Per la lumo oni vidas bone, kaj pro tio oni imagas, ke bone funkcianta penso estas lumo, kaj ke mensaj malfacilaëoj estas kiel mallumigantaj nuboj.

8. La eksteraj analogioj oftas en populara religio, kaj ili kulpas pri tiom da eraroj.

Kutime la pseöda Dio estas konceptata per la ekstera analogio, do per la plej akcidenca kaj metafora. Tiu pseöda Dio estas kiel brila lumo, kiel la plej alto, kiel princo, kiel sinjoro ricevanta servojn, kiel patro antaö filoj, kiel kompatema akceptanto de preûoj fare de suferantoj, kiel administranto de la mondo, kiel batalanto kontraö la malbonuloj, kiel havanta ambasadorojn (anûelojn), kiel majestan imperiestron tre interesa ricevi kulton, kiel nacia Dio enkadre de la kredo de îiu popolo konsideranta sin elektita gento, kiel juûisto metanta la mabonulojn en la eternan inferon kaj la bonulojn en apartan îiel supre de la astroj.

Tia speco de dio, konceptata per supraëaj analogioj, estas tre sekundara Dio (vd), kreita jam en la pasinteco kaj transdonita al la nuna generacio, kaj kiu estos dum multa tempo la Dio de la estonta homaro. Sed ne îio estas erara, kondiîe ke oni atentu la karakteron de nur ekstera analogio.

 

Plibone oni konceptas Dion per la interna analogio, ekzemple, per la analogio kiu ligas la entojn inter si.

Sed ankaö en interna analogio povas okazi la eraroj. En îiu analogio, îu interna, îu ekstera, montriûas io ekvivalenta kaj io ne ekvivalenta. Pro tio, precize en la koncepto pri Dio, eblas tiom da eraroj, tre disvastiûintaj îe la plimulto de la homoj. La vera Dio estas tiu, kiu estas atingata per îiuj analogioj, sed îiu kun forigo de la koncernaj limigoj, kaj kun la pozitiva elemento grandigita al intensiva infiniteco.

 

9. Proporcia kaj atribua analogio, jen grava laöforma divido de la analogio, kvankam per ne klara vortuzo.

En la atribua analogio la determino estas dirata pri unu analoganto, per rilato kun alia al kiu ûi rilatas.

En tiu kazo la determino diriûas pri unu per la rilato de unue (latine per prius, greke laö uzo de Aristotelo ); pri alia, per la rilato de dependa de la îefa analoganto.

 

En la proporcia analogio oni konsideras nur la rilatojn de simileco kiel en la matematika proporcieco.

Ekzemple, la rilato inter 2 kaj 4 estas proporcia al tiu inter 4 kaj 8, sed univoke proporcia. En metafiziko la proporcio inter entoj estas nur analoge proporcia.

10. Laömaterie, la analogio povas esti rigardata en apartaj kategorio de ento. Kelkaj kazoj estas aparte interesaj:

- analogio de la ento (vd 0291);

- analogio inter mondo kaj Dio;

- procezoj de kono per analogio (vd 0293);

- analogio de la konceptoj;

- rezonado per analogio;

- leûo de la analogio en lingvoformado (vd 0294);

- analogiaj vortoj (jen kampo de la vortaro de analogioj);

- analogioj de la sperto, en kantia kunteksto (vd 0292).

 

11. Doktrino. Takse, analogio, - kvankam akceptebla enkadre de la formala kunteksto de la logiko, - ne estas en metafiziko (gnozeologio, ontologio, teodiceo) klara afero îe filozofoj, nek estas uzata de ili per uzo de la sama terminaro.

Îu en gnozeologio, îu en ontologio, la decido pri la analogio de la ento (vd 0291) dependas el rekta konstato; pro tiu dependo de la rekta konstato, la afero fariûas ankaö dependa (eî idiosinkrazie) de la persona kapablo vidi kaj resti fidela kaj kohera al la konstato.

 

Metafiziko (vd) estas ja la ununura scienco, kiu devas gnozeologie pruvi sian propran objekton, la enton (vd). Aldone, apartenas al la metafiziko pruvi gnozeologie pri la objektoj de îiuj aliaj sciencoj (vd).

La ento, kiel objekto de la metafiziko, nur povas esti rekte akceptata kiel unua intuicio de la menso.

Tiel same, ekde la komenco decidas la metafiziko, îu la ento estas îiam analoga nocio, îu ekde la komenco ekvivoka nocio en îiu individua objekto perceptata.

 

La afero gravas, îar laö la elekto, unue pri la ento, due pri la analogieco de la ento, ïanûiûas la tuta filozofio, kiu povas fariûi, aö racionalisma, aö nur empiriisma; siavice, la racionalisma povas prosperi enkadre de la analogio, aö sen tiu rimedo.

E. Pauli.

 


ANALOGIO DE LA ENTO. 0291.

 

1. La demando pri la analogio de la ento estas fundamenta en filozofio:

- Aö la entoj estas inter si analogiaj, kaj sekve fariûas la analogiismo en filozofio.

- Aö la entoj estas inter si univokaj, kun alia sekvo en la filozofiaj rezultoj.

- Aö la entoj estas inter si tute ekvivokaj, kaj la filozofio restas nur en la kampo de la fenomenologia analizo.

En analogiisma filozofio, en kiu la ento estas analoga, okazas interrilatoj inter îiuj malsamaj entoj. Konsekvence, eblas filozofia sistemo vaste interplektantaj æiujn aferoj ekde unu en aliajn. 

2. Du fundamentajn aspektojn prezentas la analogio, kaj per kiu oni parolas pri proporcia analogia kaj atribua analogio.

Okazas intima proksimeco inter analogio de proporcio kaj analogio de atribuo, îar la proporcio supozas la atribuon, inverse la atribuo supozas la proporcion.

Oni avertu ke îiu analogio estas proporcio, kaj sekve la atribua analogia estas principe ankaö proporcio. Do, ne tute malsamaj, proporcia analogio kaj atribua analogia estas nur aspektoj de la sama analogio.

 

En tiu kampo de la du aspektoj de la analogio, - proporcia kaj atribua, - okazas gravaj diskutoj. Unuavide nur subtilaëoj senutilaj, per ili tamen multe oni decidas pri la progreso de la metafiziko, precipe kiam temas pri monismo kaj dualismo.

Dio nur estas konebla de ni finituloj, se ekzistas unueca koncepto komuna al finito kaj al infinito. Jen, per esploro de la du flankoj de la analogio, - la proporcia kaj la atribua, - fariûas la provoj de la ûenerala klarigo de la tuta realo.

 

3. Historie, la doktrino de la analogio de la ento disvolviûis surbaze de la aristotelaj doktrinoj, sed Aristotelo mem ne multe parolis pri la analogio de la ento.

Sen rekte uzi la vorton analogio, Aristotelo (384-322 a.K.) distingis diversajn signifojn de la esto kaj avertis pri la unueco de dependeco (BDÎH §< —< X<`H) de tiu nocio enkadre de la substanco (Metaf., I, 4); jen kazo de analogio per atribuo. Tamen en postaj tekstoj li uzis la vorton en senco de proporcio (Met. 9,6. 1047b 35; 12, 4. 1070b 18).

La fakto mem, per kiu inter nedependa ento kaj la dependa ento okazas analogio de atribuo, enkondukas la nocion de simileco inter kaözo kaj efiko. Tiusence, la atribua analogio de Aristotelo alproksimigas sian sistemon al la ekzemplerisma sistemo de Platono.

 

Tomaso el Akvino (1225-1274), same kiel la unueco de dependeco proponitaj per la esprimoj de Aristotelo (BDÎH §< —< X<`H), parolis pri ontologia dependenco inter la finitaj esta¼oj kaj la infinita, per la esprimoj ad unum kaj ab uno. Pro tio, la enteco diriøas primare (per prius) pri Dio, kaj sekundares (per posterius) pri la aliaj, pro tio ke ili estas dependaj. Dio estas do la æefa analoganto, dum la aliaj estas duarangaj analogantoj.

Asertante la analogian karakteron de la entoj, provis Tomaso el Akvino montri la dualisman ontologion, kontraö la panteisma.

La analogio de atribuo estas îiam ekstera (Latine, analogia extrinseca). Nur la proporcia analogio povas esti kaj interna (intrinseca) kaj ekstera (extrinseca). La proporcia analogio estas la fundamenta, kaj estas aplikebla al ento.

 

4. Flankiûantaj doktrinoj pri la analogio okazis kun akcento en la atribua analogio. Silvestro el Ferrara (1474 -1526) asertis la internecon de la atribua analogio kaj de la proporcia analogio.

Francisko Suarez (1548-1617) (en Disputationes metaphysicae) ankaö defendis la internecon de la atribua analogio; aliflanke îiu proporcieco estas metafora. Kontraste tamen kun Tomaso el Akvino, Suarez fundamentis la atribuan analogion sur la koncepto de ento kiel komuna al finito kaj al infinito.

 

5. Henriko el Gand (, 1217-1293) tendencis al interpreto de la ento kiel ekvivoka. Jen doktrino malfaciliganta la konon pri Dio.

Por la nominalisto William Ockam (æ. 1280-1349) la transcenda Dio nur estas konebla, se li mem revelacias sin.

6. Duns la Skota (1266-1308), kontraý la tezoj de analogieco de Tomaso el Akvino kaj kontraý de univokeco de Ockam, asertis la univokecon de la ento. Tiel li konservis la eblecon atingi Dion, sed faciligis la vojon al monismo.

  Aliflanke, li provis klarigi la diversecon inter la entoj per aparta doktrino pri la formoj (vd).

 

. 7. Ekzistencialismaj filozofioj akcentas la individuecon de la aferoj, pro tio ke ili ne valorigas la esencon, kaj restas nur en la ekzisto. Ili supozas, ke, pro la ne realeco de difinitaj esencoj, la esta¼oj restas liberaj unuj rilate la aliajn, kaj do simple restas univokaj. Sen interdependo, ili ne estas en sistemo kaj ne estas analogiaj inter si.

Pradokse, ankaý la individueco supozas manieron de ekzisto, kaj sekve esencon, per kio la afero determiniøas kiel individua.

8. Empiriismaj filozofioj ne estas analogiismaj rilate la estaëojn. Kutime ili tendencas komprenigi la aferojn kiel univokajn. Tamen, tion la empiriismaj filozofioj povas aserti.

Efektive, se la scio limiûas al la empiria sperto, kaj se tiu îi ne perceptas la internajn rilatojn de la aferoj, tiu aferoj restas nur konataj kiel inter si ekvivokaj, tio estas, kiel inter si distingaj.

E. Pauli.

 


ANALOGIOJ DE LA SPERTO (Kant). 0292.

 

1. Analogioj de la sperto, - laý esprimo kreita de Kant, - estas tri fundamentaj rilatoj okazantaj inter la empiriaj fenomenoj, ekde la grupo de la tri kategorioj de rilato - substanco kaj acidenco, kaözo kaj akcidenco, komuneco inter aganto kaj paciento.

Per tiu triopo de analogioj estas almetita al empiriaj fenomenoj:

- la konservo de la substanco,

- la sekvo de la kaözo kaj efiko,

- la simultaneco de aganto kaj paciento.

2. La rilatoj de substanco kaj akcidenco, kaözo kaj efiko, aganto kaj paciento okazas kun iom da komplikeco. Tiu komplikeco okazas ne nur ene de fenomenoj observataj kaj konceptataj, sed ankaö ene de kelkaj leûoj.

Diversiûas la opinioj pri la temo, kaj foje ili dependas de pli fundamentaj gnozeologiaj kaj ontologiaj antaösupozoj. Kant pritraktis la aferon pere de la karakteriza nomo analogioj de la sperto.

 

3. En la ideisma kunteksto de Kant la fenomenoj ne okazas en la ekstera realo, sed nur ene de la konkapablo; tamen ili obeas al leûoj, kiuj same estas nur situantaj en la menso.

Kvar triopoj de kategorioj de konceptoj (entute 12) organizas la fenomenojn; la analogioj de la sperto situas enkadre de triopa grupo de la kategorioj de rilato: substanco kaj akcidenco; kaözo kaj dependeco; reciprokeco de aganto kaj paciento.

Kelkaj principoj regas la aplikadon de la 12 kategorioj: supera principo de îiuj analizaj juûoj (la principo de kontraödiro), supera principo de îiuj sintezaj juûoj (îiu objekto estas submetata al la sinteza unueco de la diverseco de la intuicio en iu senca sperto).

 

Kvar apartaj principoj regas la aplikon de la kategorioj al empiriaj fenomenoj de la menciitaj kategorioj; sed îiu principo nur regas la aplikon en triopo de kategorioj.

La unua principo regas la triopon de la kategorioj de kvanto, kie situas la aksiomoj de la intuicio (vd 161).

La dua principo regas la kategoriojn de kvalito, kie okazas la anticipoj de la percepto (vd 0241).

La tria principo, pri kiu nun temas, regas la kategoriojn de rilato - substanco kaj rilato, kaözo kaj efiko, kaözo kaj paciento, kie okazas la jam menciitaj analogioj pri la sperto, - pri kiuj nun estas la temo.

La kvara principo regas la kategoriojn de modaleco, kie okazas la postulatoj de la penso ûenerale (vd 6476).

 

4. La tri analogioj de la sperto. Principo, kiu regas la analogiojn de la sperto:

"La sperto nur estas ebla per la prezentado de iu necesa interligo de la perceptoj".

Tri estas ja tiaj interligoj aö leûoj, kaj nomataj do "tri analogioj de la sperto". Ili determinas kiamaniere funkcias la aplikadon de la 3 kategorioj, grupigitaj sub rilato, supremenciitaj.

 

1-a.analogio: "principo de la persisto de la substanco: la substanco estas persista en îiu ïanûo de la fenomenoj, kaj ûia kvanto nek pligrandiûas, nek malgrandiûas" (Kritiko de la p. r., B224).

2-a.analogio: "principo de kaöza postsekvo: îiuj ïanûoj okazas laö la leûo de la unuigo de kaözoj kaj efikoj" (Kritiko de la p. r., B232).

3-a.analogio: "principo de simultaneeco laö la leûo de la ago kaj reago aö de reciprokeco: îiuj substancoj, dum povas esti perceptataj en la spaco, estas en iu ûenerala reciproka ago" (Kritiko de la p. r., (B256).

 

Do, la empiriaj fenomenoj organiziûas per sinsekvaj mensaj novaj strukturoj. Unue ili simple okazas kiel fenomenoj. Tuj ili estas ricevitaj de la aprioraj formoj de la sensoj: spaco kaj tempo.

Poste, alvenas la aprioraj formoj de la intelekto, kun aparta reliefo tiuj, kiuj signifas rilaton: substanco kaj akcidenco, kaözo kaj efiko, aganto kaj paciento. Laste, per la juûo, la sperto montriûas enkadrita ene de la analogioj de la sperto.

(Por pli vasta klarigo pri la analogioj de la sperto serîu en mega Teksto pri Kant, per la koncerna indekso).

E. Pauli.

 


ANALOGIO. Kono per... 0293.

 

1. Kiam okazas analogio inter du, eblas, pere de unu el la analogatoj, koni, almenaö analogie, tio estas proporcie, la alian; kiu imagas, ke bona spirito estas lumo, pro la pureco, kaj ke la malbona spirito estas mallumo, pro la malboneco, tiu supozas koni ion pri la spirito, îar li jam konas la lumon kaj la mallumon.

Kono komenciûas per rekta percepto. Per malrekta kono, ekde la percepto, progresas la kono. Kompare, la rekta, propra, adekvata kono estas la prefera. Sed, kiam ne eblas koni adekvate, per strikte egalaj similecoj, oni deziras almenaö koni analogie. En kono per analogio sufiîas koni unu el la analogatoj, por proporcie koni la aliajn.

Kiam la individuoj estas specife egalaj, la kono de unu el la individuoj faras koni same la aliajn individuojn, kaj la kono diriûas univoka. Kontraste, en analogia kono la aliaj ne individue konataj estas atingataj nur proporcie, tio estas, analogie. Tiel proporciaj estas la nocioj pri Dio prezentataj de la dualismaj filozofioj.

 

2. Por bone kompreni la problemojn de kono per analogio, oni atentu ke îiu kono fariûas per simileco, tio estas, per imago de la objekto. Jam avertis Aristotelo ke la kvalito havas la propraëon havi similecon (Pri la animo, I, 2. 405b 15). Do, per la kvalitoj fariûas la kono. Se la simileco estas propra, la kono fariûas propra, kaj se ûi estas nur analoga, la kono fariûas ankaö nur analoga.

Kvankam nur analogia, tiu analogia kono tamen tre gravas, îar pluraj objekto nur per ûi fariûas atingeblaj.

Oni avertu ankaö ke kvalito situas enkadre de la esenco, kaj ne de la ekzisto. Sekve de tio oni demandas, per kiu rimedo oni atingas la ekziston. Pro tiu distanco inter esenco kaj ekzisto, oni ne konas la ekziston kiel nocio. Sed tamen oni konas ûin iamaniere.

Per la ekzisto, io simple fariûas reala, en la senco de ekzistanta sendepende de la menso. Do, ankaö la realon, same kiel la ekziston, oni ne konas kiel esencon.

Simila estas la problemo de kaözo kaj efiko, îar tiu fenomeno rilatas al ekzisto. Pro tio oni vidas unu post alia, sed ne la interrilaton de kaýzeco kaj efiko en si mem.

Tamen, per aliaj specoj de interrilatoj oni atingas, tra la esenco, la ekziston, la realon, la kaýzon kaj efikon. Æar esenco estas maniero de la ekzisto, maniero de la realo, maniero de la kaýzo kaj efiko, eblas malrekte atingi ilin.

Jen temoj tre malfacilaj. Sed la koncernaj rilatoj inter esenco kaj ekzisto ne estas la samaj difinantaj la analogiecon inter la analogantoj. Analogio okazas, kiel dirite, rekte en la kampo de la esenco, ne de la ekzisto.

Rekte rilatas la esenco al la ekzisto. Okazas konsekvence almenaö kelka malrekta rilato de la analogieco al la ekzisto (do, nur malrekta); ekzemple, en la analogio de atribuo (vd 0290,5).

 

3. Specoj. Laöforme, analogio povas diversiûi per la grado de simileco kaj aliaj karakteroj. La analogio de spirito kun la lumo estas nur ekstera (latine analogia extrinseca).

Alia ekzemplo de analogio estas tiu, per kiu la plej diversaj entoj diriûas iamaniere ento; tiu analogio, laöforme, estas interna (latine analogia intrínseca), en la filozofio de Aristotelo kaj Tomaso el Akvino (vd. 0291.3). Sekve, koni unu enton, ekvivalentas koni ion internan de îiuj, pri kies ekzisto oni havas informon.

Diriûas la analogio pri la esenco, ne pri la ekzisto; pro tio, la analogieco ne ofertas al ni la konon pri îiuj ekzistantaj entoj, sed pri la esenco de iu ajn ento, pri kies ekzisto iamaniere oni scias.

Îiu el tiuj elementoj nomiûas analoganto (vd) (aö analogianto). Pro la multeco de la analogantoj oni nur konas la analogion post la komparo. Unue fariûas konata unu el la analogantoj, poste aparte la aliaj, fine fariûas la komparo por malkovri, ke îiuj havas similecon. Tiu procezo de komparo estas sinsekvo de juûoj. Sekve, la juûo estas necesa procezo en la konado de la analogio. Per la kapablo juûi bone, estas atingata la perfekta uzo de la analogio. Tiel same, kiam la analogio estas uzata en rezonaj procezoj, tiuj îi dependas de la bona uzado de la juûoj per kiuj la analogio estas determinata.

 

4. La utilo de analogio konsistas en tio, ke ordinare oni konas pli multe unu el la rilatigitaj terminoj, kaj per tiu oni komprenigas la aliajn.

Komputiloj havas grandan kaj rapidan kapablon kompari multajn erojn, kaj tiel operacii ankaö per analogio. Tio helpas la esploron, jen de policestro, jen de medicinisto, jen de la empiriaj kaj filozofiaj sciencoj, îar îiuj operacias per analizo.

Foje, per analogio oni ankaö prezentas simplan klarigon. Ekzemple, se mi diras, ke penso alvenis al mi kiel fulmo, por solvi ne antaöviditan problemon, mi klarigas per la analogio inter fulmo kaj penso, ke tiu penso ekbrilis kun la rapideco kaj forto de fulmo (kiun oni jam antaýe konas kiel rapidan kaj brilan).

 

5. Ûis kie la analogio validas, por klarigi la aliajn analogatojn, estas malfacile determinebla. Pro tio, kvankam per la analogio progresas la klarigado, kaj sekve la scienco kaj filozofio, la procezo ne iras ûis la totala egaleco de la nekonataj analogatoj kun la jam konata analogato. Ekzemple, se unu ento estas analoga al alia, ne îio en tiu unu ento okazas en la alia.

Nur analogie kun la finitaj estaëoj, kiujn ni propre konas, estas konebla Dio; ne îio, kio oni konstatas en finitaj estaëoj povas esti ankaö per propra analogio en Dio, kiam tiu æi estas korekte konceptata kiel perfekta: kaj inverse ne îio ekzistanta en infinita Dio troviûas en la finitaj estaëoj.

Ekzemple, havi determinitan spacon kaj lokon estas karakterizo de la korpoj, sed oni ne povas kompreni adekvate Dion kun tiaj korpaj spacoj kaj lokoj; nur analogie oni povas atribui al perfekta Dio (se Li estas difinita kiel intensive infinita) spacon kaj lokon. Sed pri tiaj paradoksoj aparte longe pritraktas la ontologio kaj teodiceo (vd).

Gnozeologio decidas ne nur la validecon mem de la analogio, sed ankaö la regulojn de ties uzo en argumentoj. Pro malatento al tiuj reguloj la plimulto de la homoj filozofias sendirekte, kiel perditaj en vasta arbaro.

 

6. Pluraj eraroj havas sian originon en la malbona apliko de la analogio, îefe en metafizikaj, spiritaj, religiaj aferoj.

Ekzemple, se estas kelka analogio inter lumo kaj spirito (analogantoj surbaze de la subtileco), tio ne signifas ke îiuj aliaj kvalitoj de la lumo okazas en la spirito. Lumo brilas kaj pro tio, sed senbaze, kelkaj imagas Dion kiel brila lumo, aö eî lumo de la lumo.

Jen eraro ofta en viziuloj, kiuj asertas esti vidintaj la brilon de Dio kaj esti ricevintaj la dian revelacion en formo de eklumiûo.

Lumo klarigas la medion, ebligante la vidadon de la aferoj tie situantaj; analogie, sed senbaze, kelkaj imagas ke la inteligenteco estas brila lumo.

Per kontrasto, kelkaj imagas, ke la malbona spirito estas spirito de la mallumo.

Oni estu prudenta en la uzo de la analogio: multe ûi helpas nin, sed ankaö multe malhelpas.

E. Pauli.

 


ANALOGIO. Lingva leûo de la... 0294.

 

1. Leûo de analogio estas la emo, laö kiu îiu lingvo kreiûas per aparta sistemo. Se nova vorto estas enkondukata, ûi unue adaptiûas al la lingvo kiu bezonas ûin.

Ankaý se nova lingvo estas planata, æiu neologismo devas obei la apartan sistemon de tiu lingvo, por ke øi ne fariøu ekzotika.

Vortoj kaj frazoj en îiu lingvo kreiûas kun iom da simileco tiamaniere, ke oni rekonas ûin, ankaö kiam la teksto estas alia. Jen la lingva leûo de analogio.

Kvankam lingvoj povas kreiûi hazarde, ili obeas tamen al kelkaj fundamentaj antropologiaj tendencoj, influo de kulturaj eventualaëo de la historio de la nacio kaj de la geografia medio kie ûi vivas.

2. Principe, lingvo povus esti absolute malligita al apartaj sistemoj. Sed tio ne eblas pro la antropologiaj limigoj de la homo. Lingvo, do, kvankam konvencia, restas enkadre de certa homa realo.

Pro tiuj tendencoj, esplorataj de la antropologia lingvistiko, la lingvo kreiûas ene de difinitaj limoj, ekster kiuj la homoj ne kapablas spontanee paroli. Se lingvo, ekzemple, enhavas tro das diverseco de vortoj kaj ne kontroleblaj morfologiaj formoj, tro longaj vortoj kaj tre variaj strukturoj de frazo, kaj troiga nombro da idiomaëoj, - tiu lingvo ne funkcias.

Aliflanke, la leûo de ekonomio validas en la tuta naturo, kiu agas nur per la sufiîa energio, pro tio la lingvoj spontanee kreitaj de la homoj ne enhavas tro da ena diverseco, kaj okazas kun iom da reguleco.

Planitaj lingvoj kun kapablo funkcii estas tiuj, kiuj obeas al tiuj lingvistikaj leûoj. La fina rezulto estas kelka analogio de la vortoj kaj strukturo de la frazoj, per kiu la lingvo fariûas rekonebla îiam, kiam oni aödas ûin.

 

3. Determini la apartan sistemon okazanta en îiu lingvo, estas krei la koncernan gramatikon. Rigardate nur genetike, analogio en lingvistiko estas la regula principo (aö faktoro), per kiu la interna evoluo de la lingvo fariûas influe de la analogaj gramatikaj formoj.

Ekzemple, novaj vortoj fariûas simile al finaëoj de vortoj jam ekzistantaj. Tiel same, sufiksoj kaj prefiksoj tendencas esti unuspecaj por îiu aparta signifo. Kutime grekaj vortoj enirantaj la latinan, nur ïanûiûas en la maniero esti deklinaciataj; ekzemple, < " 8 @ ( \ " , -" H - (greka genetivo), analogia, -ae (latina genetivo).

Kompreneble, la popola kolektivo, kiu kreas sian lingvon laö la hazardo de la cirkonstancoj, kutime regionaj, ne obeas strikte la leûon de la analogio; per pluraj morfologiaj formoj estas kreitaj, ekzemple, la substantivoj; sed tamen ene de kelkaj limoj.

La ne strikta obeo al la leûo de la analogio, enkondukas en la lingvon variojn ne necesajn por la komunikado, kaj cetere tiuj ne necesaj varioj faras malfacilan la lingvon. Pro tio la planitaj lingvoj estas prefere pli regulaj. Se la planita lingvo celas esti internacia, devas esti liberigata de troaj regionaj influoj; jen kiam reguleco aspektas grava objektiva kvalito.

Kontraste, bona nacia lingvo estas tiu, kiu rilatas al la regiona realaëo de la nacianoj, en kies kadro la leûo de la lingva analogio okazas kun apartaj influoj precipe de la medio kaj koncerna nacia historio. Tamen, oni ne troigu, pro la homa kapablo absorbi novaëojn kaj pro la tendenco al tutmondiøo de la moderna civilizacio.

4. Racia uzo de la leøo de analogio en lingvo, jen tio, kion ordinare la homaj lingvoj ne sufiæe atentas.

En si mem, øenerala lingvistiko (vd) zorgas pri la lingvo unue nur esence, kiel absoluta sistemo de lingva esprimo, sendepende de antropologiaj influoj. Tiu esenca kaj absoluta karaktero de la lingvo estas principe sendependa de eksteraj influoj tio estas, nek de la antropologia kapablo, nek de la medio. Tiu esenca kaj absoluta lingvistiko estas nur formala pri iu ajn speco de lingvaëo, simple kiel en la logiko, kiu okupiûas pri îiu ajn speco de mensa signo, sendepende se la uzantoj estas loûantoj de la Tero, aö se estas loûantoj de aliaj planedoj, aö se estas loûantoj de estontaj superhomoj perfektigataj de la scienco.

Sed la eksteraj antropologiaj influoj estas tamen gravaj, por ke la lingvo-sistemo estu kapabla funkcii en la realo, kaj pro tio okazas la apartaj esploroj nomataj antropologia lingvistiko, kultura lingvistiko, geografia lingvistiko, kaj aliaj. La atento al tiuj homaj kondiîoj faras, ke la lingvo-sistemo estu kapabla funkcii en nia homa realo. Sed atento al æio æi tio ne signifas la lingvan malordon, sed la kontraýon, ke lingvo devas esti strikte planata.

Estas konate, ke kelkaj lingvoj funkcias pli facile kaj estas pli facile lerneblaj. Precipe pli facile estas lerneblaj la lingvoj obeantaj pli streîe la leûojn de la analogio. Sed oni ne troigu la regulecon, îar la homa kapablo ekfunkciigas iun ajn lingvon, kondiîe ke ûi atingu la sufiîan regulecon, tio estas, la sufiîan analogion inter la vortoj kaj frazostrukturo. Pro tio multobliûis tiom da lingvoj kaj dialektoj sur la terglobo.

La analogio, kvankam io avantaûa, estas nur tendenco de la spontanea lingva reguligo. Tiu tendenco al iu analogio, tio estas al ordo, bezonas helpon de la racio, por ke ûi estu leûo bone aplikata, tio estas, laö la kriterio de efikeco.

Pro la fragila karaktero de la spontanea leûo de la analogio, ûi okazas pli rigida en kelkaj lingvoj, kaj malplireguliga en aliaj, laö la influo de faktoroj rezultintaj el la baza strukturo de la lingvo mem. Jen vidpunkto defendata de la strukturistoj, laö kiuj en homaj sciencoj la faktoj estas difinitaj depende de la tutaëo.

 

5. Historie, jam la grekaj analogiistoj (vd 0288) en lingvo studis la analogion kiel reguligan faktoron de la lingva konvencio. Îar la lingvo estas konvencia, ûi kapablas ïangi anomaliajn formojn kaj reguligi ilin laö la reguleco determinita de la analogaj formoj.

Sekve de tiu ebleco de reguligo de la lingvo, øi povas esti reformata, laý la homa intereso, kaj ne estas devigata resti æiam la sama lingvo.

Disvolviûas la faka lingvo laö la intereso de îiu scienco, per kreo de apartaj vortoj.

Modernepoke, Kartezio (Letero de 20-a de novembro, 1629) kaj Leibniz avertis pri universala lingvo, en senco de tute racia kaj perfekta vortesprimo.

Ekde la 19-a jc. lingvistoj rediskutas tiujn aferojn kaj, kvankam dividitaj en plurajn apartajn teoriojn, ili malkovris la lingvajn tendencojn, îefe de la etnaj.

Sed, samtempe tiuj konoj pri la antropologia aspekto de la lingvoj helpas la kreon de planitaj lingvoj. Esperanto, aperinta en 1887, iniciate de Ludoviko Zamenhof, estas Internacia Lingvo planita ekde antaöeekzistantaj radikoj kaj morfologiaj formoj. Tiu adekvata selektado fariøis precipe el hindeöropaj lingvoj. Îar la latina ludis apartan rolon en la monda civilizo, Esperanto prenis precipe latinajn radikojn.

  6. La plej grava racia aspekto en lingvo estas la perfekteco kiel instrumento de komunikado, ne nur per sufiîe multaj kaj bone difinitaj vortoj, sed ankaö per adekvata frazo kaj kapablo determini la kuntekston.

Anarkiaj tendencoj de la neplanitaj folkloraj lingvoj kutime enkondukas gramatikajn detalojn necesaj al sistemo de komunikado, kaj kiuj ne nur malfaciligas la lernadon sed ankaö malformigas la streîon aö energion de la esprimo. Tiuj eventualaj malfacilaëoj kaj malperfektecoj povas esti forigataj de planitaj lingvoj; per tiuj forigoj la planitaj lingvoj fariûas ne nur pli facilaj, sed ankaö pli kapablaj por bone kaj energie esprimi.

La facileco estas rekomendinda por lingvo internacia; la kapablo de esprimo estas racia faktoro dezirinda en evoluinta socio.

 

  7. La reguleco de planitaj lingvoj akordas kun la lingvistika leûo de la analogio, îar îiuj vortoj fariûas iamaniere similaj, se ili obeas regulon. Same okazas kun la fizika strukturo.

La aliaj antropologiaj faktoroj partoprenas en la formado de la lingvo, sed estu gvidataj de la îefa homa faktoro de la lingva evoluo, la analogio, kiu estas aplikado en lingvo de la ûenerala leûo de la naturo, la ekonomio, laö kiu la agoj fariûas kun la energio necesa kaj sufiîa.

E. Pauli.


ANALYSIS SITUS. (L: 0293).

1. Latina esprimo, analysis situs ekvivalentas al topologia analizo. En gramatiko temas pri la aparta ordo de certaj vortoj.

  2. En matematiko analysis situs estas uzata en la senco de topologio (vd), tio estas de analizo de la geometriaj figuroj, kaj kiuj restas ne variaj en kelkaj transformoj, biunivokaj kaj bikontinuaj.

  3. Foje analysis situs estas esprimo uzata en psikologio.

E. Pauli

 


A - Índices