AMABIMUS. (L: 0241).

 

1. Amabimus estas mnemonika vorto de la latina skolastiko, por determini laý kia modo fariøas la aserto de la propozicio, en kiuj vokaloj avertas pri neo kaj aserto. Kiel sciate, propozicioj distribueblas laý kadro de kvar oponataj propozicioj: A, E, I, O (kontraýaj, subkontraýaj, subalternaj, kontraýdiraj), kaj per mnemonikaj vortoj eblas kontroli la ekvivalentajn propoziciojn.

2. Estas ja kvar la fundamentaj modoj, - Amabimus, Edentuli (vd ), Iliace (vd), Purpurea (vd), îiuj kvar kreitaj de la dialektikistoj de la tradicia logiko, por determini kvar grupojn de kvar ekvivalentaj modoj de la propozicioj.

La mnemonika celo de la vortoj estas indiki, per la vokaloj A, E, I, U, la sekvon:

- ke la propozicioj indikataj de la sama mnemonika vorto estas ekvivalentaj (latine aequipollentes);

- ke, se unu el la propozicioj estas vera, la aliaj ankaý veras (Arnauld, Logiko II, 8; Hugon, Logica, p. 163; Gredt, Logica, n. 50).

 

Oni rimarku, ke propozicioj povas esti absolutaj, tio estas, simple asertantaj aý simple neantaj, kaj ke la dirito (latine dictum) povas aldone ricevi 4 modojn, - laö la kvalito de la asertoj, - per kiuj, tiuj samaj propozicioj diriûas: eblaj, kontingencaj, neeblaj, necesaj.

En la sama sekvo, tiuj 4 modoj estas indikataj per la vokaloj A, E, I, U. Îiu vokalo indikas la diriton kaj koncernan modon de aserto.

 

A signifas propozicion asertivan en modo - asertivan en dirito;

E propozicion asertivan en modo - negativan en dirito ;

I signifas propozicion negativan en modo - asertivan en dirito;

U signifas propozicion negativan en modo - negativan en dirito.

 

Do, la ekvivalenteco okazas jene:

A kaj E asertas la modon;

sed A asertas la propozicion, kaj E neas la propozicion:

same I asertas la propozicion kaj U neas la propozicion.

Ekzemple, ekvivalentaj propozicioj, de la grupo Amabimus:

A - Ebla estas, ke Petro kuras;

E - Kontingenca estas, ke Petro kuras;

I - Ne ebla estas, ke Petro kuras;

U - Ne necesa estas, ke Petro kuras.

 

Koncerne al Amabimus:

A – signifas la aserton de la modo kaj de la dirito (eblas ke S estu P);

I – neo de la modo kaj aserto de la dirito;

U – neo de la modo kaj de la dirito.

 

2. La mnemonikaj vortoj distribuas do la ekvivalentajn propoziciojn laý kadro de kvar oponataj propozicioj: A, E, I, O (kontraýaj, subkontraýaj, subalternaj, kontraýdiraj).

Amabimus situas en I, kiel subkontraýa de U, subalterna de A, kontraýdira de E, kaj kiel kontraýdira de E.

Por konstati la ekvivalentecon, la atento iras al aserto aý al neo, jen de la modo, jen de la propozicio. La mnemoteknikaj vortoj organizas la vokalojn, kiuj signifas la diferencajn determinojn, foje asertantajn, foje neantajn.

 

3. Eblas konverti kontraýajn propoziciojn en ekvivalentajn. La reguloj por fari tion estas indikataj per la latina verso:

Prae contradic: post contra; prae post-que sub alter.

Mallongigo de: praepone negationem subjecto in contradictoriis, postque in contrariis, postpone in contrariis, praepone et postpone in subalternis .

  Oni rimarku, ke subkontraýaj propozicioj ne akceptas ekvivalentan propozicion; îar se la neo estas postponita al subjekto de la propozicio I, naskiûas ne la ekvivalenteco, sed la identeco.

E. Pauli.

 


A MAJORI AD MINUS. (L: 0241).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al "ekde pli granda al malpli".

 

2. Esprimo uzata en la logiko de juro, per kio diriûas, ke pravas la transiro, el pli ûenerala leûo, al aparta afero, pri kio mankas specifa leûo.

E. Pauli.

 


AMBICIO (+). 0242.

L: ambitio, -onis.

A: ambition. F: ambition. G: Ehrgeiz; Streben. H: ambición. I: ambizione. P: ambição. R: (ambitsija).

 

1. Etimologie, ambicio devenas el la latina ambitio, siavice el la prefikso amb- (= îirkaö, ambaöflanke) kaj ire (= iri). Tiusence, ambicio signifas iri al iu celo.

Substantiva radiko. Vortformoj: ambicia, ambicii, ambicio.

 

2. Ambicio estas animstato de arda deziro, kun strebo kaj klopodo kontra rezistoj, atingi elstarajn celojn, ne facile atingeblajn de la plimulto. Ekzemple, ambicii povon, riîecon, honoron, sociajn kaj kulturajn sukcesojn.

Nuance, aspiro (vd) estas propono de iu celo grava, dum ambicio estas la samo kun altgrada deziro kaj kun iom da orgojlo.

Image, deziro estas alirado al la celoj, la prezentita etimologia klarigo, per longa vojirado, kun sukcesoj kaj malsukcesoj, kun rezulto por kelkaj, malrezulto por aliaj.

Ne estas objektoj de ambicio aferoj facilaj kaj sensignifaj.

Iom da rezisto okazas en ambicio, sed homoj ambiciaj emas lukti senlace kontraý ili.

3. Doktrino. En ambicio okazas du elementoj, la animstato de ambiciulo kaj la celoj malfacile atingeblaj. Oni taksas ambicion ambaýflanke.

 

Kiel animstato, ambicio estas en si mem virto, îar estas en direkto de la alto. Animstato tre arda ne estas en si mem difekto, se ne akcidence, kiam ûi malekvilibras la tutan sistemon de la ambicia individuo.

Principe, îiu normala homo deziras ion, kaj povas deziri multon. Kelkaj deziras tiel multe, ke ili plendas ne esti kiel Dio.

Instinktaj impulsoj kaj volo esence deziras specifajn celojn. Ili estas virtaj, kiam ili atingas la efikecon kaj tiun efikecon kun stabileco.

 

Kutime rilatas ambicio al io malfacile atingebla. Precipe tiam ambicio povas fariûi virto, se ûi okazas kun ekvilibro.

Eduko povas proponi en îiu ago la maksimuman rezulton, do ambicie.

En konkurado, ambicio forte instigas homojn, por ke îiu emu esti la plej sukcesa, la plej riîa, la plej bela, la plej perfekta, la plej elstara, la plej saûa, la plej sankta.

Kelkaj homoj estas pli kapablaj, por efike ambicii, kaj pro tio ili atingas pliajn rezultojn ol la ordinarajn. Sekve, ambiciaj homoj validas pli, ol ne ambiciaj.

 

4. Flanke de la celoj, homa ambicio havas limon. Homo rajtas nur tiujn celojn, kiuj en si mem estas bonaj kaj utilaj al si mem, cetere akordaj al la rajtoj de aliaj homoj. Ne îiam oni estas sufiîe atenta pri la amplekso kaj dimensio de la dezirendaj celoj. Pro tio, sed akcidence, ambicio estas ofte rigardata negative, kaj fakte en tiu kazo ûi nemodere danûerigas interesojn de aliaj homoj.

Spinozo priskribis ambicion kiel "nemodera deziro de gloro" (Etiko, III, difino de sentencoj XLIV).

Kant asertis, ke ambicio "estas kontraöa al devo pri la aliaj" (Doktrino de la virto, § 11).

Sed tiuj plendoj estas diritaj pri la ambicioj kun malekvilibro kaj kun malkorektaj celoj. Kondiîe ke estu respektataj la reguloj de ekvilibra animstato kaj la reguloj rilate celojn, homoj valoraj devas esti ambiciaj.

E. Pauli.

 


AMBIGVA, AMBIGVECA. 0243.

L: ambiguus, ambiguitas., -atis.

A: ambiguous, ambiguity. F: ambigu, ambiguité. G: zweideutig, Zweideutigheit. H: ambiguo, ambiguedad. I: ambìguo, ambiguità. P: ambíguo, ambiguidade. R: (ambivalentnyj), (neodnoznáchnyj).

 

1. Etimologie, ambigva devenas el la latina ambiguus, siavice el sufikso amb- (= ambaý flankoj) kaj agere (= agi), tiu lasta signifanta peli antaýen; la interpreto povas esti ankaö peli ambaöflanke, kiel estas karakteriza al la ambigveco. La vorto rilatas la latinan grupon ambages, kun la fundamenta signifo de îirkaýiro.

Adjektiva radiko. Vortformoj: ambigva, ambigveco.

2. Ambigva estas tio, kio prezentas sin en kontraýaj formoj, sen ebleco pri la identigo de la aýtenta. Ekzemplo, ambigva senco; ambigva respondo; ambigva rideto.

Materie, ambigveco povas okazi en diversaj instancoj, ekzemple, semantika, logika, ontologia.

 

3. Semantike, ambigva diriûas pri esprimo kun duba senco, precipe kiam okazas la ebleco de malsamaj sencoj.

Nuance, dusenca estas la lingvistika fenomeno, per kio la sama esprimo povas havi du sencojn, normale distingeblajn pere de la kunteksto, dum ambigva esprimo estas ne normala.

Polisemio (vd) estas la plursenceco de esprimo, kiu tamen ne ekvivalentas al ambigveco.

Same amfibolio (vd 0247), kiu estas malfacilaëo de frazo pro mallerta konstruo, ne estas rekte ambigveco.

Lingvistikistoj vaste esploris la ambigvecon, îar ofta en vortoj, propozicio kaj frazo, sed kun malsamaj opinioj.

 

3. En logiko tre gravas eviti la ambigvecon de vortoj.

La terminoj en premisoj de argumentoj ne povas signifi malsame en la unua kaj en la dua, por ke ne rezultu en formado de sofismoj (vd).

Ekde la komenco de bone proponita problemo la terminoj devas esti difinitaj.

Scienco kaj filozofio postulas teknikan vortaron, per kio apartaj vortoj estas distingataj de la vulgaraj, kaj estas foje tute novaj.

Elpensite pli amplekse la tutan problemaron de anbigveco en lingvo, la afero mildiûas per la kreo de planita lingvo, kiel ekzemple Esperanto.

4. Ontologie, ambigva estis termino uzata, por paroli pri la homa situacio kiel ne determinebla konsekvence de la libereco kaj finiteco.

  Ekzistencialismaj filozofioj aparte insistis pri la ambigva homa situacio. Homo estas interpretebla nur ambigve, kiel estanta en la paradoksa situacio de libera estulo infinita kaj tamen finita. La konscio sentas sin libera, sed tamen trovas antaö si la opakan nediafanecon de la alio. La senco de la homa vivo estas neniam fiksita, kaj devas îiam esti konkerata.

Kompreneble tiu radikala sendetermineco okazas precipe akorde kun la ateisma ekzistencialismo, sen efektiva infiniteco, kiel en la vidpunkto de Sartre, Beauvoir, Merleau-Ponty, kaj kies ontologio kaj moralo fariûas pro tio aparte paradoksa.

En tiu ateisma kunteksto "la ekzisto neniam estas fiksa, kaj devas esti îiam konkerata" (Simone de Beauvoir). Post la neo de îiu normo kaj universala leûo por la naturo, îiu ekzisto estas tio, kion la ekzistanto decidas libere fari kaj libere devas fari; tiam nur restas la homa "fundamenta ambigveco".

E. Pauli.

 


AMBIVALENCO. 0244.

A: ambivalence. F: ambivalence. G: Ambivalenz. H: ambivalencia. I: P: ambivalência. R: (ambivaléntnyj) (adj).

 

1. Erudicia vorto, kreita el la latinaj sufikso amb- (= amba flankoj, îirkaö) kaj valentia (= forto, valoro).

Substantiva radiko. Vortformoj: ambivalenco, ambivalenca.

 

2. Ambivalenco, enkadre de la psikologio, estas kunekzisto de kontraýaj sentoj en la sama individuo. Ekzemple, amika kaj malamika sentoj, koncerne la saman personon; senti per kontraýaj reagoj la saman okazintaëon.

Estas ambivalenco konsiderata nenormala psika stato.

E. Pauli.

 


AMERIKANISMO. 0245.

A: americanism. F: américanisme. G: Amerikanismus. H: americanismo. I: americanismo. P: americanismo. R: (amerikanism).

 

1. Vorformado ekde la nomo de Ameriko kaj sufikso -ismo, signifanta doktrinon kaj kutimajn manierojn.

 

2. Amerikanismo estas formoj de penso, ago kaj sento rilataj al Ameriko kaj amerikanoj. Tiu sinteno povas esti de amerikanoj mem.

Ekster Ameriko, amerikanismo estas tendenco admiri kaj imiti elstarajn aspektojn de amerikanoj, precipe de Usono, pro ties elstareco en la mondo.

 

3. Rilate lingvojn, amerikanismo estas tendenco paroli la eýropajn lingvojn uzatajn en Ameriko, laý ïanûitaj formoj akiritaj en la nova kontinento.

La eýropaj lingvoj (îefe la angla, hispana, portugala) disvastiûintaj en Ameriko, kiu etendiûas de poluso al poluso, fariûis pro tio gravaj en la mondo.

Konsekvence de tiu pli granda nova spaco la formoj de tiuj lingvoj fariûis pli signifaj ol la originaj formoj restintaj en la relative malgrandaj originaj eýropaj landoj. Amerikanismo en lingvoj estas do io grava por la angla, hispana, portugala.

 

Elprenitaj el la indianaj lingvoj, pluraj vortoj eniris la anglan, hispanan, portugalan. Sed ankaý la novaj ekologiaj kaj historiaj situacioj influis la vortaron.

Pro la avantaûo de la unueco, estis kreitaj akordoj inter la naciaj parolantaj la saman lingvon.

Ekzemple, la portugala lingvo reguliûas per akordoj subskribitaj de la Scienca Akademio de Lisabono kaj Beletra Akademio de Brazilo, inter alie tiu de 1942 pri la ortografia vortaro, kun aldono de kelkaj postaj plibonigaj ïanûoj. Same okazis kun la hispana kaj angla.

 

3. Epistemologie, amerikanismo estas îio, kio rilatas al kulturo, tradicioj kaj institucioj de Ameriko; en la sama kunteksto, amerikanismo estas studo de Ameriko laý îiuj sciencaj vidpunktoj, precipe geografia, etna, lingva, historia.

 

4. Amerikanismo fariûis ankaý politika doktrino, laý kiu amerikaj landoj devas esti politike sendependaj rilate landojn de aliaj kontinentoj.

Aldone, amerikanismo estas interkunlaboro de îuj landoj de la kontinento. Jen doktrino diskonigata per la nomo panamerikanismo (vd).

5. La kreskema fenomeno de tutmondiøo kaj humanismo orientis la homaron al universala sinteno. Malkreskas la naciaj kaj kontinentaj sintenoj favore de la homaro En Ameriko tiu nova sento jam frue okazis, pro tio ke la etnoj pli facile miksiøis.

E. Pauli.

 


AMERIKO (Z). 0246.

A: America. F: amérique. G: America. H: America. I: America. P: América. R: (Amerikánskij).

 

1. Etimologie, Ameriko estas germandevena nomo, kies elemento rik signifas reganto. Kiel geografia nomo, Ameriko devenas de la antaýnomo de la italo Ameriko Vespucci (1451-1512), el Florenco, per kies mapoj unue fariûis konata la nova mondo.

 

2. Ameriko estas vastelonga kontinento, kiu iras de poluso al poluso, apartiganta du Oceanojn, Atlantiko kaj Pacifiko. Atingata unue de loûantoj venantaj el la flanko de Azio, restis tamen Ameriko ne konata de la pli civilizitaj eýropanoj ûis 1492, kiam fariûis la definitiva loûantaro.

La interrilatoj inter la du civilizoj ne fariûis sufiîe diplomatie. Parte tio okazis pro la troa manko de evoluo de la indiøenaj popoloj, parte pro la interesoj de la malkrovrintoj.

Post kiam okazis la sendependeco, per la formado de Ïtatoj rezultintaj el la sumo de la novaj kaj antikvaj nacianoj, Ameriko (precipe per la elstaro de Usono) tendencas, almenaö dum kelka tempo, fariûi la supro de la monda civilizacio.

 

3. Pro la buîado de indianoj precipe en hispanaj kolonioj, aliaj pli civilizitaj eýropanoj avertis, ke indianoj ankaý havas animon.

Cetere, la hispana jezuita intelektulo Francisco de Victoria (1492-1546) defendis teorie la internacian rajton de indianaj nacioj.

 

4. Kiam eýropaj romantikistoj elstarigis la nacian kulturon kaj nacian homon, same verkistoj de Ameriko prezentis romantike la indianojn en la koncerna amerika literaturo (portugala, hispana, angla).

 

5. Mormona eklezio (fondita en 1830 de Josef Smith, en Usono) (vd) kredas, ke Jesuo, savinto de îiuj homoj, ankaý aperis al indianoj de Ameriko (en Norda Ameriko), kaj ke tie îi estos la scenejo de la nova reveno de Jesuo.

 

6. Post la diskutado iniciatinta de J. de Buffon (1707-1788) pri la noveco de la animalaj specoj en Ameriko, komenciûis ankaý aparta doktrino pri la nematureco de la amerika kulturo, pri kio oni verkis kelksjn strangaëojn, inkluzive filozofiajn.

En Francio Abbé De Paw donis al la naturaj prikonsideroj de Buffon tiun novan direkton per influa verko Filozofiaj esploroj pri la amerikanoj (Recherches philosophiques sur les améiricains, 1768).

En Germanio Hegel (1770-1831) konceptis tiujn prikonsiderojn per la reguloj de la racia dialektika sistemo, laý kiu Ameriko estas geologie, botanike, zoologie ne matura kaj malforta kontinento. Faöno estas malpli signifa, kontraste al la arbaro (Encik., 339 ).

Schopenhauer (1788-1860) ripetis la tiutempan eýropan memsufiîecon. Akceptante la prosperon de Usono, li tamen avertis, ke tie okazas la utilitarismo, ignoreco kaj stulta admiro pri la virinoj (La mondo, Die Welt, 1819 II, 44; Bagatelas, Parerga, 1851, II, VI, 92).

 

En pozitivismaj rondoj, la franco Auguste Comte (1798-1857) malaltigis la signifon de la amerika revolucio kaj rigardis Usonon kiel "universala kolonio", kies civilizacio sen originaleco estas nur etendiûo de la angla, tio estas de la eýropa (Kurso de poz. fil., V, 470-71; VI, 60 n).

7. Aliflanke, en Ameriko mem, la reago de romantikistoj (vd 4) elstarigis mistike la amerikan sencon.

Ralph Waldo Emerson (1803-1882) fantaziis per simpla inversiûo de la romantikuloj de Eýropo (The American scholar, 1837; The Young American, 1844).

  Certe ne okazas internaj faktoroj en Ameriko en si mem, por ke racie oni konkludu malfavore rilate ûin. Eventualaëoj ne favoris Amerikon en antaýaj epokoj, tiel same eventualaëoj povos estonte ne favori eýropanojn.

Jam la germano Alexander von Humbold (1769-1859) science avertis kontraý la arbitreco de la kontraý amerikaj vidpunktoj, kiel estantaj nur antaýjuûoj (Kadroj de la naturo, kun sciencaj klarigoj , - Ansicht der Natur, mit wissenschaftlichen Erlaeuterungen, 1808).

La pinteco de Usono atingata je la transiro de la dua al la tria jarmilo, kaj samtempa disvolviûo de aliaj amerikaj landoj, inkluzive de aziaj landoj de Pacifiko, montris ke Humbold pravis.

 

8. Amerikanismo (vd 0245), ekvivalenta al panamerikanismo (vd), estas doktrino politika, la kiu tuta amerika kontinenta spaco devas esti libera rilate al ekster kontinentaj koloniismaj landoj.

Aldone, panamerikanismo estas la kontinenta kooperado por la ûenerala evoluo.

 

9. Ameriko fariûis ankaý kampo de batalo de la eýropaj religioj dividitaj inter katolikoj kaj protestantoj. Dum la koloniado, îio okazis laö la kolonianta lando.

En unu regiono indianoj fariûis katolikoj fare de misiistoj sendataj de Hispanio kaj Portugalio, precipe franciskanoj kaj jezuitoj.

En la regiono kontrolata de angloj prosperis protestantismo kaj liberalismaj ideoj.

Sed ekde la 19-a jc, post kiam okazis libereco de religio, kreskas la penetro de katolikoj en la angla regiono, precipe per novaj enmigrintoj, kaj de la protestantoj en la latinaj landoj, per sistema prozelitismo. Lastatempe, ankaý aktivas la orientaj religioj.

Pro la mensa disvolviûo de la novaj generacioj, ili eble estonte ne multe dependos de la predikantoj. Post la dialektika konflikto de la plureco de doktrinoj, povas okazi la kritika penso kaj respekto al la opinio atingata de îiu individue. La fina rezulto estos, ke îiu havigos sian religion kun pli da konscio.

 

10. Tri eöropaj lingvoj fariûis gravaj en la mondo, îar ili ricevis sian prosperon el la fakto esti fariûintaj amerikaj lingvoj: la angla, la hispana, la portugala. Cetere, la franca estas ankaö parolata en kelkaj regionoj.

Koncerne al Esperanto, kiel Internacia Lingvo, ûi ne estas samgrade bezonata en Ameriko, kiel en la plurlingveca Eöropo.

Tamen Esperanto prosperas en Ameriko, unue îar amerikanoj bezonas paroli ankaö al aliaj kontinentoj, kaj inverse aliaj kontinentoj bezonas paroli al amerikanoj. Due, îar Esperanto estas kreo de la scienco, kaj pro tio formale pli perfekta eksprimilo kaj pli facila komunikilo.

E. Pauli.

 


AMFIBOLIO (Amfibologio). 0247.

Gr: •:N4$@8\" , -"H .

A: amphibolia, amphibology. F: amphibolie, amphibologie. G: amfibolía. H: anfibolia, anfibologia. I: anfibologia. P: anfibolia, anfibilogia. R:

 

1. Etimologie, amfibolio devenas rekte el la greka •:N4$@8\" , per kunmeto de •:N\ (= îirkaöe) kaj $V88T (= ëeti).

Amfibologio estas alia vorto, kreita de gramatikistoj kaj logikistoj el la greka •:N\$@8@H (= ambaý flanka atako, ekvivoka) kaj la scienca finaëo logia. Sed tiu konstruo ne ïajnas sufiîe logika.

Jam Aristotelo uzis la unuan pli simplan formon •:N\$@8@H , por signifi la ambigvecon de fraza konstruo. Kontraste li nomis per Ò:@<4:\" la ambigvecon de vorto (Soph. Elench., IV. 162 a 22). Pro tio, por la priskribita nocio, rekomendindas amfibolio (ne amfibologio, kiel en PIV).

Substantiva radiko.

 

2. Amfibolio estas frazo duonsignifa pro mallerta konstruo, kiun oni nur kapablas kompreni, se eventuale okazas iom da kunteksto kaj sufiîa atento.

En si mem amfibolia frazo estas korekta, sed tamen ebligas pliajn interpretojn, korektan kaj aliajn ne intencitajn. Ekzemple:

Li estas sur la kapo sen îapelo (= Li, sen îapelo, estas sur la kapo, ekzemple, de la statuo; Li estas sur la kapo sen îapelo, ekzemple, de la statuo).

 

Nuance, ambigveco direblas precipe pri vortoj kaj frazoj pro iu ajn miskompreno, dum amfibolio okazas pro la malkonstruo.

Similan distingon jam prezentis Aristotelo, kiu metis la kontraston inter amfibolio, surbaze de la strukturo de la eldiro, kaj Ò:@<4:\" (= homonimio) (Soph. Elench. 4, 162a 22).

 

3. Kontrolo de amfibolio fariûas per sintaksaj rimedoj, tio estas per adekvata situo de la vortoj en la frazo. Ankaý per la kunteksto oni evitas la amfibolion, sed ne tiel sekure. Kelkaj lingvoj estas sintakse pli flekseblaj sen falo en amfiboliaëojn

Akuzativo estas unu el la plej gravaj rimedoj por eviti amfibolion. Malgraö la ebleco eviti la amfibolion per uzo de prepozicioj kaj per kunteksto, certe la akuzativo estas la plej efika maniero eviti tion.

En latinidaj lingvoj, - îar sen akuzativo, escepte en kelkaj pronomoj, - amfibolio facile okazas, se oni ne estas atenta al la rigida strukturo de la frazo. Portugala amfibologio: a criança mordeu o cachorro (= la infanon mordis la hundo; la infano mordis la hundon).

 

4. Îu en planitaj lingvoj rekomendindas la uzon de akuzativo (vd) por eviti la amfibolion kaj por ebligi la flekseblecon de la frazo?

Por servi al îiuj landoj, internacia planita lingvo bezonas esti dotata de pluraj rimedoj por la sekureco de signifo.

Cetere, uzo de akuzativo donas al planita lingvo karakteron erudician, îar tiu rimedo postulas iom da inteligenta kompreno pri la specifaj funkcioj de vorto en la strukturo de frazo.

La erudicia karaktero evidentas en la Internacia Lingvo Esperanto pro pluraj aspektoj de la lingvo, sed precipe pri la uzo de akuzativo. Oni konsideru la propozicion: patro amas la filon. Se Esperanto ne havus akuzativon, oni devus uzi prepozicion, kiel en Patro amas al la filo, por eviti la anfibolion kiel okazas en Patro amas filo.

Ankaý la reguleco de la gramatikaj formoj gardas nin kontraý la amfibolio. Jen pro kio Esperanto, pro la reguleco, estas tre sekura lingvo.

 

5. Specoj. Laýforme, pluras la amfibolioj. Sed tuj oni atentu al laýmateriaj specoj, en lingvo, en logiko, en gnozeologio, por tie averti pri la formoj de amfibolio.

Eblas interkonsenti, ke lingva amfibolio estas propra sence, kaj la aliaj figuraj,

Figure, amfibolio uzeblas por signifi iun ajn konfuzon kaj dubon havanta analogion kun la lingva amfibolio.

6. En lingvo, distingeblas amfibolio de vorto (en Aristotelo Ò:@<4:\", Soph. Elench., 4. 162a 22) kaj amfibolio de frazo.

En la praktiko, tamen, vorto nur fariûas ambigva enkadre de la frazo, tiel same kiel koncepto, kies normala situo estas ene de juûo.

"Ni proponas prefere uzi ambigveco'n por la vorto aý la terminoj, amfibolia'n por la frazoj aö propozicioj, kaj ekvivoka en ûenerala senco" (Lalande, Anfibolio).

 

Laöforme, en lingvo, varias la amfibolio per la grado de precizeco, kiun la vortoj kapablas havi. Tiu kapablo dependas de la fundamenta signifo de la radiko kaj de la gramatikaj rimedoj, kiuj donas al ûi la sufiîan flekseblecon por fiksi la plej diversajn nuancojn.

Jen la malforta flanko de la naciaj lingvoj, pro manko de sufiîa sistemeco. Bona lingvo devas havi la plej bonajn regulojn kaj kiomeble ne havi esceptojn.

  Tra la tempo, manko de sistemeco okazigas en la sama lingvo amfiboliojn, laö novaj uzoj okazintaj tra la tempo. Tiel, en la sama konstateblas la klasika uzo kaj la aktuala, nuntempa uzo.

Kompreneble, planitaj lingvoj ne estas tiel multe atingataj de la anfibolio, kaj pro tio rekomendindas, precipe por sciencaj kaj filozofiaj temoj fake eksprimendaj.

7. En logiko, amfibolio povas malhelpi la argumenton, kiam ûi okazas en unu, aö en pluraj premisoj.

Aristotelo klasis la amfibolion inter la ses difektoj, per kiu falsa argumento ïajnas vera (De Soph, 4, 17.; Reth. 3, 5; Poet. 26)..

8. En gnozeologio, "amfibolio de konceptoj" kaj "transcenda anfibolio" estas esprimoj enkadre de la kantia filozofio kaj enkondukitaj de Kantio mem, por tiel nomi falsajn metafizikajn rezultojn, per malbona uzo de la konceptoj en la empiria kampo. Kompreneble, la vorto estas uzata analogie.

Pro la apriorisma kunteksto de lia filozofio, Kant mem avertis ke konceptoj rezultintaj el la rezonado ne povas esti uzataj en la komprenigo de la sensaj fenomenoj. La korekta empiria uzo de la intelekto, enkadre de apriorismo, ne povas esti ansta igata de la transcenda uzo. Tiu, kiu faros tion, kreos falsan senbazan metafizikon, kiel okazis, la opinio de Kant, kun la metafiziko de Leibniz kaj Wolff.

Por la ideismo de Kant la konceptoj (ekzemple, identeco, diverseco, akordo kaj malakordo, interno kaj ekstero, materio kaj formo) estas nur mensaj prikonsideroj kaj pro tio ili ne povas esti aplikataj al la interpreto de la sensaj fenomenoj (Kritiko de la p. r., ûenerala aldono al la transcenda kritiko).

9. En medicino, amfibolio estas periodo de malsano de duba antaökalkulebla prognozo.

Similaj figuraj uzoj okazas en zoologio kaj aliaj naturaj sciencoj.

E. Pauli.

 


AMIKO, -ECO (*). 0250.

Gr: N\8@H, -@LH ; N48\", -"H . L: amicus, -i; amicitia,-ae.

A: friend; friendschip. F: amie; amitié. G: Freund; Freundschaft. H: amistad. I: amicizia. P: amizade. R: (drug); (drézhba).

 

1. Etimologie, amiko devenas el la latina amicus, siavice el amare (= ami).

Substantiva radiko. Vortformoj: amiko, amika, amikaëo, amikeco (vd), amiki (ntr), amikiûi, amikino, malamiko, malamika, malamikeco, malamikiûi.

 

2. Amiko estas homo kun simpatia emo al alia kaj kun reciprokeco.

Nuance, amo kaj amanto estas unudirekta emo al iu persono, aý al iu afero, dum amikeco supozas reciprokecon, kaj tio nur eblas inter raciaj personoj. Cetere, amo (0241) estas verba radiko kaj amiko substantiva radiko. Rezulte, amiko kaj amanto ne estas en la sama formala linio de signifo; nek okazas la sama linio en amikeco (abstrakta), amo (ago ami).

La reciprokeco estas esenca al amikeco. Kelkaj propra¼oj (vd 8), kiel ekzempe racieco, helpemo kaj fideleco, tre gravas, sed ili tamen ne difinas esence la amikecon. Pro tiu graveco de la propra¼oj foje ili estas enmetataj en la difino, sed tamen oni konsciu, ke ili ne estas esencaj, sed nur priskribaj. Ekzemplo de tiu priskriba difino: amiko estas homo kun racia simpatia emo al alia kaj kun reciprokeco, ordinare preta helpi kaj fidela.

3. Kiel avertite, la fenomeno de amikeco estas ne nur amo, nur karitato, nur bonvolemo aý nur altruismo, îar tiuj lastaj sentoj povas okazi unuflankte sen la pozitiva kunrespondo de la alia. Amo estas parto de la amikeco, ne la tuta amikeco.

Simpla kunlaboro, kiel en socio, ne estas ankora amikeco. Tamen, ofte oni kunlaboras pro amikeco.

  Kvankam amo estas parto de amikeco, tiu îi ne prezentiûas forte emocia, kiel nura amo, îar en la amikeco okazas pli da racio. Sed tiu averto ne forigas la esencan rilaton de amikeco al amo. Malgraö la multeco de specoj de amo, nur estas amikeca amo tiu kun reciprokeco.

Cetere, oni rimarku, ke amo de amikeco ne rekte rilatas al seksa inklino. Tamen, la seksa inklino povas fariøi kun samtempa amikeco, - do kun simpatia emo al ali kaj kun reciprokeco. 

 

4. Specoj. Pluraj estas la specoj de amikoj kaj do pluraj la specoj de amikeco. Por meti la specojn en klasojn, oni atentu la vidpunkton, foje laöforme, foje laömaterie, kaj sekve oni atingos iom da ordo.

 

Laöforme la amikecoj estas meteblaj en klasojn, precipe en ekskluzivecajn amikecojn kaj ne ekskluzivecajn amikecojn.

  Kiam amikeco inkluzivas interesojn, ûi fariûas tendence ekskluziveca.

Kutime amikecoj ligitaj al seksaj aferoj estas ekskluzivecaj. Kvankam ne necese ekskluzivecaj, seksaj interrilatoj funkcias pli facile per la ekskluziveca formo, îar tiu formo de amo estas pli altira kaj pro tio ordinare pli egoisma. Cetere, pluraj aliaj limoj de la familia strukturo funkcia pli facile per la seksa ekskluziveco. Tiuj limoj, tamen, ne sufiæas, por ke la seksa vivo devu esti ekskluziveca.

Amo pri kelkaj aliaj aferoj okazas sen tiom da ekskluziveco. Gepatroj amas îiun el multaj filoj, kaj de multaj ili ricevas la reciprokan amon.

Ne ekskluziveca amikeco okazas normale en aferoj postulantaj la kunlaboron de pluraj; jen la socia amikeco de la civitanoj.

La infinita Dio ne povas esti konceptata kiel havanta ekskluziveca amo kaj amikeco. Jen, do, la plej bona amikeco estas la universala, tiu al æiuj homoj kaj al æiuj afero, kaj æiam kun reciprokeco.

 

5. Laýmaterie, la amikeco dependas de la individuoj mem. Îiu deziras altkvalitajn amikojn.

Tiusence, la plej bona amiko estus Dio, kiam tiu Dio estas difinite kiel intensive infinita.

Sed, inter homoj, amikoj bonaj estas la spirite virtaj kaj saûaj, korpe sanaj kaj efikaj.

 

Oni rekonas la amikojn, kiam okazas la bezono, îar tiam ili aperas. Je la bezono, amikoj raras. Pro tio la eldiro: amikoj estas kiel la pluvombreloj, - kiam oni bezonas ilin, ili ne îeestas!

Parenco kaj amiko, ne estas la samo. Kelkaj estas nur teknikaj parencoj. Sed, pli facile troviûas la amikoj inter la parencoj. Precipe troviûas la amikoj inter la gefratoj kaj gepatroj.

 

6. Historie. Oftas la literaturo pri la afero de amikeco. Îie ajn tra la jarcentoj oni trovas kion legi pri sperto kaj edukaj aspektoj de la amikeco praktikata de homoj.

Aristotelo faris unuafoje racian analizon pri la amikeco kaj kun detaloj (Etiko al N., IX, XVIII-IX. 1155 ks).

En la greka kunteksto la temo evoluis, per la helena filozofia skolo de Aleksandrio. Tie ankaö evoluis la juda kaj kristana penso. La biblia libro Proverboj entenas saûajn konsilojn pri la amikeco (Prov. 14, 20; 17, 9; 19, 4).

Tamen, historie oni konstatas, ke la praktiko de la amikeco ne okazis sufiîe multe. Homoj ofte malamas unuj la aliajn. Restas do la averto, por ke disvolviûu la filozofio pri amikeko, krom tiu de solidareco, karitato, filantropio.

 

7. Doktrino. Oni esploru la reciprokecon, per kiu estas difinita la amikeco kaj la karaktero de amiko. Reciprokeco supozas la multoblecon de raciaj individuoj. Homoj kapablas esti amikoj, pro la posedata racio, per kiu ambaýflanke ili perceptas kaj kontrolas la ekziston de la reciprokeco. Do per disvolvo de la racieco fariûas la pligrandigo de la amikeco.

Pro la postulata kunrespondo de la amo, amikeco eblas nur inter konscie rilatiûintaj estuloj. Homoj zorgu do koni unuj la aliajn, por ke, per la interkonatiûo, kresku la amikecon Fremdaj homoj ne amikiûas.

Figure eblas diri, ke homoj kaj bestoj amikiûas, pro iom da ïajna reciprokeco; sed, efektive kaj propre okazas nur la unudirekta amo. La ïajna reciprokeco de la animaloj kutime estas nur amuza reago. Se iu reciprokeco okazas, ûi estas ne konsiderinda. Ordinare, hundoj estas konsiderataj amikoj de homoj, îar ili pli kapablas vivi en homa kunteksto ol aliaj bestoj.

 

8. La propraëoj de amikeco, inter alie, estas la karakteroj, per kio ûi montriûas racia, malkaïa, emo de akordo, dediîo, fideleco (pri kiuj okupiûis Aristetotelo en Etiko al N., IX, 5. 1116b 30).

Oni avertu, ke propraëoj devenas kiel necesaj rezultoj el la esencaj elementoj, dum la ne necesaj aspektoj estas nur akcidencaj karakteroj. El la konscia reciprokeco (specifa elemento) rezultas, ekzemple, la karakteriza racieco de la amikeco. Em si mem, do, amikeco estas ekvilibra, sub kontrolo de la racio.

En amikeco amo estas kontrolata de la reciprokeco; pro tiu reciprokeco kaj kontrolo, amikeco havas racian karakteron. Jam Aristotelo avertis pri la diferenco.

El la reciprokeco eliras la malkaïa karakterizo de la amikeca amo. Amikoj amas sin malkaïe tiamaniere, ke unu povu koni la amon de alia. Ekster la reciprokeco la amo povas esti kaïa (Arist., Etiko N., IX,5. 1116 b 30). Tiel same la karitato, bonvolemo, altruismo povas esti ne konataj de tiuj, kiu estas objekto de karitato, de bonvolemo, de altruismo.

El la amo (genra elemento) eliras aliaj propraëoj de la amikeco, karakterizaj de la amo mem. Interalie, el amo devenas la emo de akordo, de harmonio, de kunlaboro, de dediîo al amikoj. Ankaý Aristotelo jam avertis pri la emo de akordo.

 

9. Akcidencaj karakterizoj okazas kiel eventualaj kvalitoj de la amikeco. Ekzemple, la necesaj propraëoj povas prezenti sin per gradoj. Tiuj gradoj estas akcidencaj, do aý malpli intensaj. La racieco en amikeco estas necesa propraëo, sed ûi povas esti pli aý malpli granda. Tiel same, ankaý amo povas esti pli aý malpli intensa pasio.

Fideleco (vd) pri la reciprokeco, jen grava akcidenca karakterizo de la amikeco. Tamen, fideleco estas akcidenca en la amo kaj en la amikeco. Nek amo, nek amikeco estas devigaj. Pro gravaj motivoj ili eî falas kaj malaperas.

Sed se amiko estas fidela, kiam ne restas iu aj rekomendo, tiu amiko meritas grandan reciprokan dankon de la helpato. Okaze de malfacilaëoj ofte mankas la amikoj. Foje estas pro nekapablo helpi. Foje estas amikeco kiu jam finiûis. Jen, kiel jam dirite, estas la amikoj kiel pluvombreloj; kiam oni bezonas ilin, ili ne estas îe ni.

 

10. Celo en eduko. Pro la signifo de amikeco, filozofio pri eduko elstarigu kiel unu el la celoj la formado de homoj kiel amikoj. Oni eduku homojn ne nur por la devoj de parenca solidareco kaj socia kunlaboro, sed ankaý por praktiki la amikecon inter parencoj, inter kuncivitanoj, inter homoj ûenerale.

Kompreneble, inter egalaj homoj la amikeco fariûas pli facila. Pro tio ne îiam la plej bonaj amikoj estas la parencoj, kvankam estas prefere ke la parencoj estu antaý îio niaj amikoj. Jen aspektoj konsiderendaj de la edukisto, kiam li edukas por la amikeco.

E. Pauli.

 


AMI, -O (*) (difine). 0251.

Gr: ¦D@H , -@L; •(VB0, -0H ; N48\", -"H . L: amor, -oris, dilectio, -onis, charitas, -atis.

A: love; love. F: aimer; âme. G: lieben; Liebe. H: amar; amor. I: amare; amore. P: amarI; amor. R: (liubít); (liubóv).

 

1. Etimologie, ami devenas el la samsignifa latina amo, -are. La radiko havas karakteron de infana lingva vorto ama (= patrino). Specife latina radiko, sen ekvivalenta vorto en aliaj hindeöropaj lingvoj. La samsignifaj vortoj en tiuj aliaj lingvoj devenas el la hindeýropa radiko leugh- (= ami, preni plezuron) devenas la latina libido, -inis (= deziro), la angla love (= amo), la germana Liebe (= amo), glauben (= kredi), erlauben (= permesi), loben (laýdi).

Verba radiko. Vortformoj: ami (tr), amo, ama, amaëo, amaëisto, amaëistino, amanto, amataëo, amato, amatino, amegi, amema, aminda, amindumi, amisto, amdonantino, amvendistino, ekami (tr), enamiûi, malami (tr), malamo, malaminda, senama, sinamo, homamo, homama, hommalamo.

 

2. Ami estas emi al iu (aö al io) kun alûustigo al celato, sendepende îu tiu celato ja estas aý ne estas atingata. Ekzemple, ami al Dio, al la naturo, al si mem.

Nuance, altruismo (vd), karitato (vd), bonvolemo (vd) estas emo al aliaj kun iom da aktiveco favore de tiuj aliaj, dum amo simple kliniûas al la amato.

La karakterizo de amo al iu estas la ebleco de reciprokeco de la amo, nomata amikeco (vd).

Sed ne îiam tiu reciprokeco okazas; sekve, fariûas subdivido: amo sen reciprokeco, amo kun reciprokeco.

Amo sen reciprokeco rilatas al altruismo (vd), bonvolemo (vd), karitato, îar tiuj formoj de rilato al homoj ne postulas la reciprokecon kiu okazas en amikeco. Kompreneble, la plej bona amo estas tiu kun reciprokeco.

 

Oni avertu, ke certaj specoj de amo havas apartan nomon, kaj tiam ili nur distingiûas kiel genro kaj speco. Certa maniere, amoro (vd) estas nur speco enkadre de la genro amo.

Oni estu ankaý avertita, ke foje amo estas prezentata en pli vasta senco, foje en pli strikta. Por adekvate atingi la difinon de amo, oni avertu, ke ûi estas en la genro de la afekcioj (tio estas de la psikaj statoj, a sentoj), kies speco ûi estas, en la klasado la forme (vd 92.3).

 

3. Specoj. Malfacile oni klasifika la specojn de amo.

La forme, kaj laö realigo de la amo, okazas la amo realigita kaj la amo nerealigita (frustraciita).

Laöforme, kaj laö intenseco, okzas amo grade forta (= pasia amo) kaj amo grade malforta.

Laöforme, kaj laö ebleco de reciprokeco, ekzistas amo kun reciprokeco, kiel la jam citita amikeco (vd), kaj simpla amo (aö nur amo).

Tiu simpla amo restas tamen esenca. Tiu îi rilatas al altruismo (vd), bonvolemo (vd), karitato (îar tiuj formoj de rilato al homoj ne postulas la reciprokecon kiu okazas en amikeco).

  4. Laömaterie okazas gravaj specoj de amo, pro la graveco de la celataj objektoj. Foje la objekto de amo multobliûas per abstraktado, foje ili jam estas pluraj konkretaj aferoj.

Per abstraktado divideblas la objekto de amo en bonon ûenerale kaj en specifajn bonojn.

Amo estas pura amo, se la objekto estas pri la bono ûenerale, kiu sekve inkluzivas la alian homon kiel objekton de tiu amo.

Amo estas interesa amo, se ûi okazas rilate la individuon, kiu amas sin mem.

Principe ambaö amoj - la pura kaj la interesa - estas bonaj, sed nur la pura amo estas kompleta. Tamen, la pura amo fariûas ekde la individua amo pri si mem (vd 0254-3), kaj pro tio oni povas diri, - ami la aliajn kiel sin mem.

 

Kutime, la specoj de amo laömaterie estas nomataj kunmetite, aö per pluraj vortoj. Ekzemple: sinamo, aö amo al si mem (vd 0254), amo al homoj (vd), amo al naturo (vd 0253), amo al animaloj (vd...), amo al plantoj (vd), amo al ne vivaj objektoj (vd), amo al Dio (vd 0252), amo platona aö pro metafizikaj prikonsideroj (0256).

Foje la objektoj de amo estas sufiîe rimarkindaj, por ke ili havu apartan nomon. Ekzemple, amoro (vd 0260), sopiro (vd), saödado (vd).

 

Amoro, aö seksinklino, estas speco de forta amo, kontraste kun aliaj specoj de simpatiaj inklinoj al iu aö io. Unue okazas la materia distingo de objekto, la seksa.

Aldone, kaj laöforme, okazas en amoro la signifa intereso, îar tiu afekcio estas forte plaîa.

Pro la forteco de la amora inklino, kvankam akcidenca diferenco, ofte oni distingas simple inter du amoj: la amora amo kaj la amo ûenerale. Laöforme tamen okazas la sama speco de amo; malgraö la grada diferenco de altiro, îar la seksa objekto karakteriziûas per forta korpa sensaëo, okazas pro tio ankaö forta deziro flanke de la volo; la baza diferenco estas nur la materio amata, la seksa plaîo.

 

Saödado (vd) kaj sopiro (vd) estas amoj, kun aparta materio, per kiu ili diferencas rilate aliajn specojn de amo.

Saödado estas io ama, kio jam pasis, sed kies rememoro plaîas; ekzemple, saödado pri la infana tempo.

Sopiro estas pli vasta rilate la objekton de saödado, kaj pro tio oni povas diri "tia neesprimebla sopirado atingi îiam pli altajn celojn" (Zamenhof).

 

La ena motivo, pro kio la objekto altiras la amanton, estas vidpunkto por dividi specojn de amo. Kelkaj objektoj aý personoj estas amataj pro la utileco; tio okazas inter la motivoj de amikeca amo.

Agrabla kunvivo, kiu estas aparta utileco, sed ne nur utileco, ankaý kreas specialan amikecan amon.

Enaj motivoj de altiro flanke de la objekto povas esti distingataj inter tiuj, kiuj forte altiras, kaj tiuj kiuj malforte altiras, kies rezulto estas du specoj de amo, forta (pasia amo) kaj malforta. Sed tiu grada motivo nur dividas la amon laöforme, kiel jam avertite.

 

5. Doktrino. Kiel temo, amo estas ïajne simpla, îar konkreta îiutaga fenomeno. Sed ûi okazigas apartajn studojn pri: amo psikologie, amo metafizike kaj religie (vd 0256), amo morale kaj eduke (vd 0254), amo sociologie, amo en arto kaj æefe en poezio.

Pri amo kutime estas cititaj opinioj de aliaj, kaj per kiuj prezentiûas interpretoj, foje psikologiaj kaj metafizikaj, avertoj foje moralaj, foje edukaj. Takse, kelkaj estas tre poeziaj, kaj tiel ili devas esti interpretataj; aliaj, precipe pri la amo de Dio (vd 0255), estas foje tro antropomorfismaj. Sed tiom da intereso pri la temo pruvas la valoron de amo.

 

5. Psikologie, amo estas studata kiel sento kun aparta enteco. Kvankam la psikaj fenomenoj estas konsciaj, la psikologia vidpunkto ne atentas la enhavon de la esprimo, sed la fenomenon kiel io okazanta. La vidpunkto de la psikologio estas la amo kiel pika stato, kaj do kiel fenomeno havanta entecan komencon, evoluon kaj finon.

La sistema esploro de psikologio pri amo, unue konsideras la antaösupozojn, kiuj la amo havas komune kun la aliaj psikaj statoj, îar amo ne estas izolita kazo; poste, øi konsideras la amon specife.

 

Laýdirite, amo estas en la genro de la afekcioj kaj estas unu el ili en la klasado laýforme. Por klarigi tiujn antaýsupozojn pri la psikaj statoj, oni atentu ke en îiu psika afekcio okazas: la psika kapablo havi la inklinon; la objekto konata, kiu altiras la inklinon de la psika kapablo; la rezultinta stato de inklino. En tiu skizo okazas îiuj afekcio, kaj do ankaý de la amo.

 

a). Pri la psika kapablo havi la inklinon, oni demandas, îu tiu inklino estas nur fina stato de la vola inklino, îu specifa aparta kapablo. Oni tuj avertu pri fundamentaj doktrinoj tiurilate.

La tradiciaj sistemoj kaj pluraj el la modernaj distingas nur du genrojn de psikaj kapabloj, unuj estas por koni (senti kaj pensi), aliaj por agi (sensaj impulsoj kaj volo). La psikaj statoj (sentoj kiel psikaj statoj, afekcioj) ne havus apartan kapablon (aö fakulton), sed estus nur rezultintaj statoj de antaöemenciitaj psikaj kapabloj. En tiu kunteksto, amo estus nur rezultinta stato de la volo. Kiam la volo kliniûas al io, aö iu, la sinsekva stato de kliniûo estas la amo.

Sed, malsame J. N.Tetens (1736-1805), kaj tuj post li Kant (1724-1804), kredis, ke la psikaj sentoj havas apartan fakulton. En tiu nova interpreto oni konsciu pri la diferenco en la uzo de kelkaj vortoj.

 

Estas iom da distingo inter la kapablo kaj la inklino mem, îar kapablo povas resti nur potenciala, dum la inklino povas komenciûi, fariûi pli forta, kaj ankaý povas îesi, sed poste denove reveni al inklino. Amo situas en la inklino, ne abstrakte en la kapablo inklini.

La specifeco de amo konsistas en tio, kio almetiûas al la genro, por distingiûi rilate al la aliaj afekcioj de la genra kadro (vd 085.3). Nu, amo estas en la genro de la afekcioj, subgenro de la kupidecaj afekcioj (pasiones concupiscibiles), kontraste kun la subgenro de la strebaj afekcioj (pasiones irascibiles) kiel apartenanta al kupidaj afekcioj, amo apartenas al pasioj kiuj nur estas simple inklinaj kaj malinklinaj; do, amo ne estas iu streba pasio, îar ûi ne bezonas kiel tiaj pasioj streîe sinteniûi.

Enkadre de la simple inklinaj kaj malinklinaj estas: amo kaj malamo, deziro kaj hororo (antipatio), plaîo kaj malplaîo. Strebe inklinaj kaj malinklinaj: espero kaj malespero, timo kaj aödaco, kaj kolero.

 

Amo, kiel afekcio en la subgenro de simple inklina, konsistas el kliniûo, kiun oni konsideras simple kupideca, sen apartaj prikonsideroj de strebo. Sed la inklino de la psika kapablo povas esti konsiderata en apartaj etapoj rilate al la marïo de plenumado.

Unue senkonsidere de la etapoj mem de la plenumo; amo estas tiu inklino senkonsidero de la etapoj mem, kaj kiam îio iras glate rilate al la akceptindeco de la celato, kun kiu fariûas sufiîa alûustigo kaj akcepto; se ne okazas la alûustigo, fariûas la malama stato.

Do, amo estas afekcio (aö sento), en la genro de simpla inklino, kun alûustigo al objekto celata, sendepende îu tiu celata objekto jam estas aö ne estas atingata (vd 0085.4).

Tiu fina atingo aö ne atingo de la celata objekto ne estas, ja, esenca al amo en si mem; per tiu atingo aö ne atingo nur fariûas subdividoj de la amo en specojn; sed îiu speco estas esenca amo, pro la sama simpla inklino al celato.

 

b). Rilate al la altiranta objekto, ûi estas aparta, kaj povas esti diverspeca; ûi devas prezenti ion allogan al kapablo de inklino; îi-rilate, la objekto diriûas bona, se ûi altiras, kaj tiam okazos la amo; malbona se ûi malallogas, kaj tiam okazos la malamo. La motivoj de emo diversiûas, kaj dividas la amo en specojn la emo-objekto (vd 0248.4). Sed tiuj dividitaj aspektoj, rezultintaj el materia vidpunkto, ne ïancas la fundamentan proceduron, per kio la kapablo de kliniûo estas altirata de la objekto.

 

c). La fina stato de inklino estas kvalito de la volo, rezultinta kiel konsekvenco de la objekto al kiu ûi kliniûis. Kiel psika stato, amo ne estas fakulto aparta de la fakulto de volo. Tiel same, neniu alia sento estas aparta fakulto, kiel pensis Tetens kaj Kant.

La empiria psikologio kolektas sisteme donitaëojn sur la amo kaj per induktoj prezentas rezultojn.

 

6. Metafizike, amo rilatas al la plej ûeneralaj determinoj de la entoj mem. Oni konsideru, ke la ento mem ne estas io pasiva, sed aktiva, en la senco de aktualo kiu plenumas la potencialon

La amo ne estas nur psika altiro. Ankaö en la naturo okazas la altiro, per kio la korpoj interagas.

 

Trafe jam la antaösokrata Empedoklo konceptis la erojn de la naturo kiel havantajn amikecon kaj malamikecon, per kiuj ili kunmetiûas kaj malkunmetiûas. Jen iom da personigo de la amo, sed fundamente ûi esprimas ion veran

La metafizika aspekto de amo evoluis en la platona filozofio (Simp., 177 e; 202 e; Sof., 222 e; Fed., 245 b-c; Leûoj, VIII 387 a-d ktp., kaj fariûis konata kiel platona amo (vd 0256).

La filozofio de Aristotelo same enhavas metafizikajn konceptojn pri la amo.

Neoplatonanoj esploris ankaý la metafizikan aspekton de amo. Ploteno asertis, ke la realo, per la amo, rigardas revene al la realo el kiu ûi venis (Enn., VI, 21).

Laö Porfirio en Dio montriûas kvar principoj: (= fido), (= vero), (= espero), (= amo) (Epistola ad Marcelam, § 24).

Do, ekde la greka filozofio, precipe ekde Platono, amo estas metafizike esplorata, kiu interpretis ûin kiel ûeneralan inklinon de la ento mem. Kvankam îio enhavas iom da neceso (ananke), tiu fatalo miksiûas kun ama inklino.

 

7. Aparte mencieblas la bibliaj tekstoj, la judaj kaj la kristanaj, pri la amo, kaj kiuj havas aspekton aparteni al la influo de la neoplatonisma koncepto de amo:

Dio estas amo (1Jo 4,8). Dio amas îiun aëon kiun li kreis (Saû. 11, 25). La supera celo de homo estas ami Dion (Mt 22, 27).

 

La grupa vivo de la esenoj estis okazaëo por la evoluo de la amo inter homoj. Jesuo kaj disîiploj same vivis en komunumo, kaj aspektas esti branîo de la esenoj.

Homo devas ami la proksimulon (1 Jo 4, 11-21). Tiu amo estu la karakterizo de siaj sekvantoj, asertis Jesuo (Jo 13, 34 ks), kaj inkluzivu eksterlandanojn kaj malamikojn (Lk 10, 25-37; Mt 5, 44). Diris Jesuo, ke la plej malgranda ama ago al aliaj estas kiel se oni faris tion al li (Mt 25, 34-46).

 

Apostolo Paýlo elstarigis la amon (karitaton), kiel la plej altan teologian virton (1Kor 13), kaj emfazis:

"Se mi havus la favordonon de la profecio, la sciencon de îiuj misteroj kaj îiun konon; se mi havus inkluzive îiun bezonan fidon por translokigi la montojn, nenion mi havus, se mi ne havas la karitaton" (1Kor 13, 21).

Posta kristana neoplatonisma evoluo pri la amo enkondukis tiun aferon en l a doktrinon pri la Triunuo. La tria persono karakteriziûas kiel amo; tiu aspekto estis poste reliefigata de Aögusteno el Hipono.

Sed oni atentu, ke la esprimo Sankta Spirito en la Biblio estas dusenca. Foje signifas gracon de Dio, foje (nur en Nova Testamento) signifas personon.

Dio elverïis sian amon, per la sendado de Sankta Spirito en la korojn de homoj (Rom 5, 5).

8. Moderna filozofio esploris plurajn aspektojn la amo, - psikologiajn, metafizikajn, etikajn.

La kartezia filozofio kaj precipe Spinozo (1632-1677) okupiûis pri la metafizika amo (vd 0250).

Enkadre de la naturalisma (precipe empiriisma) koncepto de amo aperas kiel altruísmo (vd 0240), filantropio (vd 2194), kaj similaj sentoj.

 

Fenomenologio kaj filozofio de la valoroj aparte esploris la temon pri amo. Max Scheler (1874-1928) prezentis rezultojn pli objektivajn, kontraste kun la subjektivaj de la naturalistoj.

  En la ekzistencialisma kunteksto, J. P. Sartre (1905-1981) studis la amon kiel rilaton inter la "por-alia" kaj la "por-si" (L'être et le néant, 1943, III, 3, p. 431-440). Amo estas priskribita de li kiel konflikto de la libereco, îar la amanto postulas esti amata de la alia libere, kaj samtempe necese.

E. Pauli

 


AMO AL DIO. 0252.

 

1. Ni homoj amas Dion, îiu siamaniere, îar îiu komprenas Lin alimaniere, kelkaj malbone, aliaj plibone, malmulte pliperfekte.

Unuj amas Dion kiel personan estaëon. Aliaj amas Lin kiel monisman realaëon, al kiu, en tiu monisma kunteksto, apartenas ni mem. Kelkaj amas Dion kiel demanditan misteron, sen klara respondo, - îu dualisma, îu monisma.

La plimulto de la homoj restas en la plej simpla kunteksto de la antropomorfismaj konceptoj kaj ne kapablas okupiûi pri Dio adekvate, foje tute erare. Ankaý tiuj kompatindaj homoj kredas iluzie je ne sufiîe pruvitaj revelacioj, pri kiuj parolas viziuloj. Pro tio ili praktikas senefikajn ritojn, - sed tamen tiuj simplaj homoj amas al Dio.

 

2. Inkluzivas amo al Dio la memamon (vd). Efektive, la objektiva gloro (vd 2447) fare de la kreitaëo konsistas precize en tio, ke îio, tio, kion Dio kreis estas elmontrado de Dio mem.

En tiu kunteksto, oni devas ame konservi la perfektecon ricevitan de la Kreinto, kaj aldone evolui laý natura potencialo. Se tio fariûas konscie, la objektiva gloro de Dio fariûas en ni mem subjektiva gloro al Dio kaj bazo de la kulto (vd) al Li.

Jen kiel memamo povas fariûi gloro al Dio, kaj inverse gloro al Dio povas esti rigardada kiel memamo. Rezulte de tiu elpenso, la vivo fariûas optimisma.

 

3. En la panteisma kunteksto de Spinozo (1632-1677) okazas la intelekta amo al Dio (latine amor Dei intellectualis), de li klarigata en Etiko, V, prop. XIV ks).

Se îiuj aferoj estas modoj de Dio, kompreni la mondon estas kompreni Dion, ami la mondon estas ami Dion. Jen la esprimoj de Spinozo mem, pri la intelekta amo al Dio:

"Kiu komprenas klare kaj distinkte al siaj afekcioj, tiu amas Dion, kaj tiom plibone, kiom plibone komprenas sin mem kaj siajn afekciojn" (XV propozicio).

"La amo al Dio devas okupi la maksimumon al la menso" (Hic erga Deum amor mentem maxime occupare debet) (XVI propozicio).

"El la ideo pri Dio naskiûas ûojo, kaj tio okazas ne îefe îar mi imagas lin îeestanta, sed precipe îar oni komprenas, ke Li estas eterna, kaj al tio mi nomas intelekta amo al Dio" (quod amorem Dei intellectualem voco" (Propozicio XXXIII).

"Dio amas sin mem per infinita intelekta amo" (Propozicio XXXV).

E. Pauli.

 


AMO AL NATURO. 0253.

 

1. Bona homo amas ne nur al aliaj homoj kaj al Dio, sed li ankaö amas al naturo ûenerale: al bestoj, al plantoj, eî al nevivaj objektoj.

Bestojn oni amu kiel proksimulojn de ni homoj en la naturo. Kelkaj bestoj estas en konflikto kun la homo, kaj pro tio ili estas tiurilate ne tiel proksimaj. Sed en ûenerala kadro, îiuj vivantaj estaëoj iamaniere rilatas al ni multe pli ol la nevivaj. Oni zorgu do kiel fari la kunvivadon.

Plantoj silente kunlaboras kun ni homoj per la oksigenizo de la aero kaj per la kreo de nutraëoj. Cetere plantoj, per iliaj floroj kaj verda foliaro, belas antaö ni kun agrabla estetika sento en ni. Sekve, ankaö plantoj, kune kun la bestoj, estas motivo, por ke ni amu la naturon.

 

Sed tamen oni ne forgesu al nevivaj. Efektive, al tiuj ne vivaj objektoj ni homoj amas, pro multaj motivoj. El ili ni faras utilaëojn, instrumentojn, maïinojn. Aldone, sur la Tero, kiel tutaëo, ni piediradas. Sur la Tero etendiûas stratoj, laýlonge la enirejo de niaj domoj.

Por la rigardo de niaj okuloj elstaras panoramoj, belegas montoj, flugas aviadiloj, ïvebas nuboj, vastas maroj ûis la horizonto. Kontente, oni spiras la aeron.

Tage brilas la Suno majeste. Dum la nokto poezias la Luno kaj beletas la steloj.

Îio do sugestas, ke ni amu la ne vivajn objektojn. Tiuj nevivaj objektoj instigas, ke ni filozofiu.

Eble la nevivaj objektoj estas ankaý vivaj, kaj el ili povas emerøi iutage la aktuala vivo kiel en aliaj, - se veras la hipotezo ke nenio ekzistas efektive morta. Se tiel estas, æie ajn oni havas pli da motivoj por ami la naturon.

 

2. Ekologio. Amo al naturo rilatas al la ûenerala ekvilibro, aý ekologio (vd 1562). Ene de tiu ekvilibro ne restas loko por îiuj, pro kio homoj devas procedi racie, por ekvilibri la nombron de naskiûado de la homoj mem.

Tiel same la procedoj estu raciaj pri la multobligo de bestoj kaj plantoj, pri la konservo de pura akvo, aero, enterigoj kaj formovo de grundo.

Scienco kaj filozofio gvidu la homojn, por ke, anstataý malplibonigi la kondiîojn de loûebleco de la Tero, faru el ûi la deziratan paradizon.

 

3. Buîado de animaloj por provizo de nutraëoj, preno de ovoj el la nesto de kokinoj, manûo de fruktoj, forhako de arboj por utilaëoj, jen perfortoj de homo kontraý la naturo. Same bestoj manûas aliajn bestojn, ovojn, fruktojn, herbojn. Jen malfacilaj problemoj por filozofiaj raciaj respondoj.

Unuavide, tiuj proceduroj de la nuntempa realo montras, ke la naturo estas kruela tutaëo, anstataý mirindaëo. Malgraý tio, oni amu realisme al la naturo. Plibone kun ûi, ol sen ûi.

Koncerne al la malfacilaj problemoj por esti respondataj racie de la filozofio, oni avertu, ke pro tio kelkaj ûeneralaj sistemoj, ekzemple, la monisma, prezentiûas almenaö ïajne, pli akcepteblaj, æar en tiu kunteksto nenio naskiøas, kaj nenio mortas. Gravas do temoj kiel monismo (vd), animo (vd 0316), vivo (vd), biogenezo (vd 0814), evolucio (vd 2056), asimilo (vd 0561).

E. Pauli.

 


AMO AL SI MEM (Sinamo). 0254.

Gr: N48"LJ\" ; -"H .

A: self-love. F: amour de soi, amour-propre. G: Selbstliebe, Eigenliebe. H: amor a sí mismo, amor praprio. I: amor proprio. P: amor a si mesmo. amor praprio. R:

 

1. Amo al si mem estas la fundamenta emo de îiu individuo. Îiu volas la bonon por si. Estas normale, ke îiu volu esti perfekta, bona, bela, sana, saûa, virta.

Nuance, memamo, propra amo, egoismo progreseme troigas la amon al si mem, kun forgeso de la intereso de aliaj, dum amo al si mem (aý sinamo) estas virta okupiûo pri sia disvolviûo. La sama esprimo povas signifi bone kaj malbone, laý la kunteksto kaj uzo de æiu aparta lingvo.

Propra amo, kontraste kun amo al si, estas kutime prezentata kiel egoismo (vd 1535) kaj do evitinda.

 

2. Pri la diferenco inter amo al si mem kaj tiu alia malekvilibra formo de amo fariûis vasta literaturo.

Aristotelo komentariis la memamon (N48"LJ\") kiel virton, kvankam signifan deziron favoran al si mem (Etiko al N., IX, 8. 1168a 28).

La rekomendo de Jesuo, ami la proksimulon tiel kiel oni amas sin mem (Mt 22, 39), implicas, ke memamo estas bona, kaj emfazas la kvanton de amo al alia.

Kelkaj aýtoroj insistis pri diferenco inter la esprimoj sinamo, kiel bona amo, kaj propra amo, kiel aîa egoisma amo.

"Amo al si mem estas tiu amo, dum ûi estas legitima kaj natura. La propra amo estas tiu sama amo, dum ûi estas malvirta kaj difektita", asertas la franca Jacques Abbadie (L'art de se connoitre soy-même, 1692).

Malebranche la das tiun distingon (Traité de l'amour de Dieu, l697).

J.-J. Rousseau definitive kontribuis por la distingo, kaj ûin proponis brile:

"La amo de si mem estas natura sento, kiun portas îiu animalo atenta al sia propra konservado, kaj kiu, flanke de la homo gvidata de la racio kaj modifita per la pieco, produktas la humanecon kaj la virton. La propra amo estas ne alia ol iu relativa sento, artifika, kaj naskita ene de la socio, kiu direktas la intereson de iu individuo al si mem sen konsidero al tiuj de aliaj, kiu inspiras al homoj îiujn malbona ojn, kiujn ili faras unu al alia, kaj kiu estas la vera fonto de la honoro" (Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes, noto XV).

 

3. Neniu povas ne ami al si mem. Tio estas konstatita fakto kaj havas metafizikajn bazojn, sed ne facile klarigeblajn.

Individuoj konstante okupiûas pri si mem, kaj havas fortan konscion pri sia egoo (vd 1538).

Metafizike, îiu esto enhavas kiel propraëon esti bona, kaj tiu bono estas atribuata al si mem kiel subjekto posedanta.

Suicido (vd) nur objektive estas la kontraýo de memamo; subjektive, la rezulte de analizo, la sinmurdado estis elektita pro iu alia aparta pozitiva motivo.

 

4. Antaý îio oni amu al si mem. Neniam amo al si mem estu superpasita de amo al alia, kvankam tiu alia ne estu forgesata de memamanto.

Certe, kiu amas al si mem, povas ankaý ami al aliaj. Sed tiu amo al alia ne povas superpasi la amon al si mem.

 

Îu Dio devas esti amata plimulte de ni, ol ni amas nin mem? Fakte oni ne povas ami Dion malpli ol ni mem. Sed paradokse, ni ne povas ami Dion, se ne per la amo al ni mem.

Kreitaëo gloras la kreinton per la objektiva gloro (vd) farata konscia. Se iu faras proponon en kio la memamo kontraýas la gloron de Dio, la propono certe estas nekorekte prezentata; ûi povas enteni erarajn konceptojn pri la gloro de Dio aö eî erarajn konceptojn pri Dio mem.

 

5. Amo al si mem kompletiûas kun la amo al aliaj. La homa realo inkluzivas la kunan vivon, jen por helpo, jen por spirita komunikado. Neniu amas sufiîe sin mem, sen ankaý ami îion alian, homojn, animalojn, plantojn, nevivajn aëojn, îar îiuj el ni estas parto en la tutaëo.

La kuna vivo de homoj fariûas plene feliîa, se tiu amo okazas reciproke kiel en la perfekta amikeco (vd 0250) kaj dialogo (vd 1192).

Ankaö en seksaj sentoj, kvankam eblaj individue, la dialogo inter du faras la aferon pli ûoja.

 

6. En memamo okazas gradoj de amendaj aspektoj, inter kiuj kelkaj estas substance superaj valoroj, ekzemple, spirito kaj vivo. Îiutempe oni avertis pri tio. Speciale Tomaso el Akvino avertis, ke memamo estu precipe amo al nia spirito (S. th., II-II, q. 26 a. 24). Certe pli valoras la mensan riîecon ol la materia.

 

Tamen la feliîo estas la kumulado de îiuj bonoj, kiel jam avertis Boecio. Oni preferu la îefan bonon, sen forgesi la aliajn, per la amasigo de îiuj aliaj, îar ili rekte ne ekskluzivas unuj la aliajn, kondiîe ke oni atingu la ûustan ekvilibron.

En ûusta ekvilibro la malsuperaj bonoj ofte estas la ïtuparo por atingi la plej altajn. Ne eblas pigra saûulo, kiu, kvankam valorigas la saûecon, estas tamen materie malkonforta pro pigreco. Same, radikala asketo povas forgesi la ekvilibron, kio devas okazi en la amo al îiuj bonoj.

Amo al si mem ankaö rilatas multe al zorgo pri korpa saneco (vd), laý la konata eldiro "menso sana en korpo sana", avertanta pri la sano kiel kondiîo de mensa kapablo. Kiu multe zorgas pri la spirito, tiu komencu per la zorgoj pri korpo.

E. Pauli.

 


AMO. Dio kiel ... 0255.

 

1. Laö tradiciaj ontologioj, îiu ento estas bona, kaj nur per malesto de bono okazas la malbono. Kohere, se iu bona ento konscias pri si mem, ûi estas ne nur konscia pri sia boneco, sed ankaý amas la bonon. Precipe Dio estas bona kaj konscie bona; sekve, Li estas la amo mem.

Aliflanke, tiu doktrino enhavas, almenaö ïajne, spacon por multaj ûeneralaj kaj apartaj paradoksoj, pro la ekzisto de malbonoj, suferoj, morto kaj mortigo de senkulpaj infanoj, preûoj sensukcesaj.

Jen respondendaj demandoj enkadre de serioza filozofio pri religio:

- Îu koheras kun la bona Dio, ke religiaj predikistoj atribuu al Dio, ke Li punas per eterna sufero la pekintojn?

- Æu havas sencon tiu kreskema sukceso de la Diablo tiurilate?

- Îu al Diablo mem Dio ne donas ïancon kaj helpon por fariûi bona?

2. Historie, aparte mencieblas la neoplatonisma koncepto de amo (vd).

Tiu neoplatonisma koncepto de amo influis la religian penson de judoj kaj kristanoj. Dio estas amo (I Jo 4,8). Dio amas îiun aëon, kiun li kreis (Sab ll, 25).

En la kristana dia Triunuo la tria persono karakteriziûas kiel amo; tiu aspekto estis poste reliefigata de Aýgusteno el Hipono. Dio elverïis sian amon, per la sendado de Sankta Spirito en la korojn de homoj (Rom., 5, 5).

 

La supera celo de homo estas ami Dion (Mt 22, 27). Homo devas ami la proksimulon (1 Jo 4, 11-21). Tiu amo estu la karakterizo de siaj sekvantoj, asertis Jesuo (Jo 13, 34 ks), kaj inkluzivu eksterlandanojn kaj malamikojn (Lk 10, 25-37; Mt 5, 44). Diris Jesuo, ke la plej malgranda ama ago al aliaj estas kvazaö oni faris tion al li (Mt 25, 34-46).

Apostolo Paölo elstarigis la amon (karitaton), kiel la plej altan teologian virton (1 Cor 13). Li ankoraö emfazis: "Se mi havus la favordonon de la profecio, la sciencon de îiuj misteroj kaj îiun konon; se mi havus inkluzive îiun bezonan fidon por translokigi la montojn, nenion mi havus se mi ne havas la karitaton" (1Kor., 13,21).

 

Poste evoluis la kristana neoplatonisma penso pri la amo dum la ellaborado de la doktrino pri la Triunuo (vd). La tria persono, la Sankta Spirito, estas konceptata, kiel la Amo, kontraste kun la dua, priskribata kiel la Logoso (aö Filo) kaj kun la unua, priskribata kiel la Principo (aö Patro).

Aparte kreskis, ekde Meza Epoko, la kulto al la Sankta Spirito kaj Modernepoka la kulto al Koro de Jesuo.

E. Pauli.

 


AMO. Platona... 0256.

 

1. Kelkaj aspektoj de la amo, kiam prezentataj izole, ne estas ravaj, sed metafizike profundaj. Platona amo estas la metafizika ama altiro(vd 0251.6), konsiderata kiel karaktero de la ento mem

 

2. Resume pri temo en Platono. La dialogo E L : B ` F 4 @ < (= Bankedo) temas îefe pri la § D T H (= amo), kaj prezentas Sokraton diranta, ke la amo estas la ununura temo pri kiu li kapablas kompetente paroli (Simp., 177 e).

Amo estas tutpova Dio (Simp., 202 e).

Amo estas kompara al îaso (Sof. 222 e).

Amo similas al frenezeco (Fed., 245 b-c).

 

3. Ankoraý laý Platono, amo estas plurspeca, kaj ne îiuj specoj de amo rekomendindas.

Ekzistas ja tera amo kaj îiela amo (Simp., 180 a-c), same kiel ekzistas Venus Demota kaj Venus Olimpa. La tera amo estas la komuna amo; la îiela amo estas tiu, kiu produktas konon kaj portas al kono.

Okazas tri klasoj de amo: korpa amo, anima amo, miksa amo el la du (Leûoj, VIII. 387 a-d).

 

4. Takse, laý Platono, amo povas esti malbona aö ne legitima; kaj bona, aö legitima. La malbona amo ne estas la amo por la korpo pro la korpo, sed tiu kiu ne estas lumigata de la anima amo kaj ne konsideras la radiadon sur la korpon fare de la ideoj.

Platono ne estas kontraö la korpo, en kiu la amanto povas trovi belecon kaj aliajn valorojn. Tamen, la perfekta amo estas tiu de la deziro por la bono, kaj kiu estas la principo de îiuj aliaj amoj. Sekve, la apartaj amoj havas îiam pli ûeneralan radikon, tio estas en la ûenerala realo, en la absoluta beleco (Simp., 211 c), kiu estas la ideo de la L J Î J Î 6 " 8 ` < (= belo en si).

En la mondo okazas pluraj kaj diversaj reflektoj aö rebriloj de îefa belo. Pere de la partikularaj beloj, iom post iom eblas supreniri al la ûenerala, al la belo en si mem.

E. Pauli.

 


AMORALA (N). 0258.

A: amoral. F: amoral. G: ammoralisch. H: amoral. I: amorale. P: amoral. R:

 

1. Erudicia vorto, amorala estas vortformita per kunmeto el la greka seniga a-, kaj la latina moralis (= morala), enkondukita la 19-an jc., tra la franca.

Adjektiva radiko. Vortformoj: amorala, amoralismo (= senmoralismo).

 

2. Amorala estas io neýtrala aý indiferenta rilate la moralan devon. Tiaj estas ordinare la æiutagaj homaj agoj, kiel lavi la manojn, manøi, dormi.

Nuance, indiferenta estas sen motivo por prefero en la senco de intereso, dum amorala rilatas specife al manko de morala prikonsidero.

Estas proksimaj inter si amorala kaj senmorala. Principe, amorala estas pli erudicia, pli faka, pli preciza ol la ekvivalento senmorala. En la internacia lingvo Esperanto la kutima seniga signifo fariûas per antaýmeto de la prepozicio sen, uzata kiel prefikso, sed la rezulto povas esti la kontraýdira senco.

 

2. Amoralismo estas doktrino, kiu malakceptas la moralon en la disvastigita senco de normo por la homa ago. Vera moralo estas ago sen normoj (sen normoj rilate al farenda bono kaj al evitenda malbono), sed kiel mema forta libera realigo.

Tiusence, amoralismo ankaý estas moralo, kaj estas la historia senco laý kiu la vorto estis kreita. Oni kredas, ke tiusence la vorto estis enkondukita de la franca Guyau, kaj fariûis termino por mencii la senmoralismon de la amor fati (vd L: 0259) de Nietzsche, de Gide, kaj de kelkaj ekzistencialistoj.

 

3. Doktrino. Îu ekzistas io amorala? Por decidi pri tio, oni tenu, ke en strikta semantika senco, amorala, aý senmorala estas tio, kio per si mem ne rilatas al moralo, îar estas indiferente bona en diversaj formoj. Ekzemple, esti du aö, tri, aö multaj sableroj sur iu monto estas indiferenta per si mem, kaj pro tio oni povas meti la sablon laývole. Tiel same la plimulto el la formoj de niaj agoj estas amoralaj, tio estas, indiferentaj rilate moralajn postulojn.

Kelkaj formoj de ago certe estas pli perfektaj, sed amoralaj, îar morale ne devigaj. Tiel same, kelkaj estas pli facilaj, kaj pro tio dezireblaj, tamen sen devigeco. Ekzemple, monogamio estas formo de familio, kiu funkcias pli facile. Pro tio monogamio estas dezirata kaj la geedzoj petas unu al alia la fidelecon al tiu formo de kunvivado. Tamen tiu funkciebleco ne estas sufiîa argumento por elpensi ûin kiel morale devigan.

La edukado elstarigu la plej altajn valorojn, sed nur kiel preferajn, ne kiel devigajn. Ankaö aliaj gradoj de bono estas elekteblaj, kvankam ili estas malsuperaj. La instruo, do, klarigu ke neniu estas deviga al elekto de la plej perfekta. Kutime la plej perfekta ne estas atingebla, kvankam ûi estas la preferenda idealo. Restu al îiu klare, ke neniu devas esti punata pro tio, ke li ne restis fidela al la plej idealaj atingoj.

E. Pauli.

 


AMOR FATI. (L: 0259).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al "amo de fatalo."

Amor Fati estas aforismo kreita de Nietzsche (en Ecce homo, 1888), por signifi la entuziasman sintenon, propra de dioniza spirito, kiun forta homo (superhomo) havu antaý tio, kio okazas, kaj fatale okazos. La "formulo por la grandeco de homo", kiu akceptas iujn aspektojn de la vivo, estas:

"Voli nenion diversan de tio, kio estas, nek en estonto, nek en pasinteco, nek en îiutempa eterneco. Ne nur elporti tion, kio estas necesa, sed ami ûin" (Ecce homo, passim; Wille zur Macht, § 282).

 

2. Amor fati reprenas la antikvan severan filozofion de stoikistoj, kiun Nietzsche, kiel fakulo pri helena lingvo, absorbis. Lia diskurso pri amor fati forte sonoras preskaý kiel la vortoj de Marcus Aurelius:

"Tio, kio okazas... mi devas alpreni kaj ami" (Pensoj, VI, p. 1187). Aö de vortoj simile esprimivaj de Epikteto, aý de Cleantes, aý de Seneko.

 

3. Psikiatria uzo de amor fati ankaý okazas, por forigi malbonajn efikojn de malsukcesoj kaj repreni sekuran serenon.

E. Pauli.

 


AMORO (+). 0260.

L: amor, -ris.

A: love; amour. F: amour. G: Amor. H: amor. I: amore. P: amor. R: (amur).

.

1. Etimologie, amoro devenas el la latina amor (= ami) (vd. 0251), kaj kiel oficiala radiko nomas al Dio de Amo, kun la evolua uzo de seksumado.

Substantiva radiko. Vortformoj: amoro, amori (tr), amoreto, amoristino, amorveka.

 

2. Amoro, - en senco aprobita de la Akademio, - estas mita Dio de la volupta amo. Ekvivalentas Amoro al Kupidono, kiam Li estas imagata kiel flugilhava infano. Estas mitaj varioj - Eroso, Venera, Afrodita.

 

Fantazie kaj mite, amoro estas imagata kiel aparta forto, rilata al diaj estaëoj.

Dioj de amo estas:

- Kupido (romiana),

- Eroso (greka, flugilhava infano).

 

Diinoj de amo, aý amoro estas:

- Venera, aý Venuso (romiana),

- Afrodita (greka),

- Iïtar (akada, de la fekundeco kaj sankta prostitucio),

- Aïtar, aý Astarot (fenica formo de Iïtar).

Tra la mitaj dioj kaj diinoj formiûis figuraj vortoj, kun apartaj semantikaj signifoj: kupideco (vd), eroto (vd 1918), erotika, venerea (vd).

La fantaziaj kaj mitaj formoj de amoro havas socian rolon, îar per ili estas elstarigataj fundamentaj fortoj de la naturo, per kiuj la homoj naskiûas kaj ûuas rekte sin mem individue kaj kolektive. Sen tiaj fundamentaj fortoj la homaro ne sukcesus sufiîe efike reprodukti sin, nek vivus kiel socia grego.

 

3. Amoro, - laö ekuziûo okazinta en Esperanto, - estas volupta inklino, per kiu individuo kliniûas praktiki la seksan agon por senti la agrablecon de la fenomeno. Alidire, amoro estas seksa pasio.

Nuance, afrodizio (vd), aö seksa sento, estas la sekseksciteco, aý tuïpercepto, kun apartaj agrablaj efikoj, dum amoro estas nur la inklino al praktikado de la seksa ago. Pro tiu agrableco, fariûas la inklino al la praktikado de la menciita agrabla tuïo.

Siavice, oni distingu inter la tuïosento kaj la agrableco rezultinta. El îiu kono kaj el îiu percepto rezultas plaîo. Sed unue estas necese, ke okazu la percepto en la seksorganoj, por ke, kiel sekvo, okazu la plaîo.

 

4. Doktrino. Oni atentu al procezo mem de la tuta seksa aktiveco. Îio komenciûas en la specifa senso de la tuïo; en tiu komenciûinta fazo la seksa tuïo estas la sama tuïo, per kio oni tuïas aliajn partojn de la korpo; la seksa tuïo ne estas specifa aparta tuïo.

Sed la efikoj de la tuïo okazigas aldonajn sekundarajn rezultojn en la puba regiono. Se estas tuïataj la finaëoj de la regiona nervo (pro tio nomata seksa nervo), la nerva fluo iras al dorsa vertebraro, el kiu revenas la senkondiîita reflekso, per kio obstruksiûas la arterioj kaj konsekvence ïveliûas la seksaj organoj.

Pro la premo de tiu ïveliûo, la organoj de la tuïo fariûas interne kaj ekstere senteblaj (de nove la funkcio estas de la tuïosento) kaj aldone okazas la agrablo. Sekve de tiu forta agrablo, la fenomeno fariûas dezirebla; jen la amoro.

 

Aliaj sentoj, precipe de la vidado, kunlaboras en tiu seksa procezo. Tiu kunlaboro ne okazas per rekta efiko, sed nur pere de la kondiîitaj refleksoj, principe kontroleblaj de la individuo. .

Rekte, nur la tuïosento estas esenca en la agrablo de la seksa fenomeno, kaj funkcias kiel sumo de nekondiîitaj refleksoj. Îiu kreas apartajn kondiîitajn refleksojn, laö la persona konduto.

 

5. La seksa agrablo estas esence individua, kaj nur povas esti individua. Tiu aspekto gravas por taksi kiel moralan la individuan seksan ûuon, kompreneble kun ekvilibro.

Pro psikologiaj faktoroj, per dialogo kun alia persono, precipe kun persono de alia sekso, îio fariûas pli spontanee kaj pli agrable; la sekvo estas, ke amoro kutime fariûas per kunado de viro kaj virino. Do, kvankam amoro estas principe io individua, psikologiaj faktoroj faras ûin psikologie pli normala inter malsamaj seksoj.

 

Ne ordinaraj formoj de amoro sufiîe oftas, por havi apartajn nomojn, ekzemple, samseksa amo (dirite kutime por amoro inter viroj), lesba amo, aý amo de Safo (praktiata amoro inter virinoj). Sed tio, kio por la plimulto de la homoj estas ne ordinaraj formoj de amoro, por kelkaj fariûas fakte ordinara formo. Nun la afero estas pri samseksuloj kaj lesbaninoj.

Certe la deflankiûantoj en amoro, kompare kun la homa evoluo de la plimulto, - okaze de konflikto, - havas almenaö la rajton de minoritatoj (vd), kaj inverse ili devas respekti la rajton de la plimulto.

 

6. La morala taksado de amora inklino variis de grupo al grupo, kaj ïanûiûis laý evoluo de kulturo kaj de enirintaj novaj doktrinoj.

Dum unuj estas radikale kontraö, aliaj estas moderaj, fine aliaj estas indiferentaj.

Radikalaj negativaj doktrinoj konceptas amoron, foje kiel malbonan kaj malmoralan senton, foje eî kiel konsento al instigoj de diablaj tentoj.

Surbaze de tiaj kredoj, evoluis en kelkaj religioj asketismaj procedoj kontraaj al amoro, kaj favore al celibato (vd 0917).

 

Kontraste, aliaj rigardis en amoro dian pozitivan forton; jen ïajne inversa radikalismo.

Ofte, amoro estis objekto de tabuoj îe neevoluintaj civilizacioj, pli-malpli ligitaj kun magio kaj religio. En antikveco oni praktikis eî la sanktan prostitucion. Modernepoke kreskeme okazas la Libera amoro (vd 0261).

 

Racia interpreto de la seksa fenomeno kaj de la geediziûo (vd) komprenigas, ke amoro en si mem ne estas kontraýmorala praktikado. Kiel îiuj aliaj senkondiîitaj refleksoj, amoro estas favora al homoj, kaj eæ produktas favorajn elementojn en la cerebro. Nur akcidence, ofte pro malekvilibro, amoro fariûas malmorala.

Serioza problemo de amoro okazas pro du apartaj sekvoj: flanke de la viro aldone elverïiûas la spermo (vd), flanke de la virino povas okazi la gravediûo (vd).

E. Pauli.

 


AMORO. Libera... 0261.

 

1. Historie la praktikado de la libera amo îiam okazis en kelkaj tavoloj de la socio. Jam la cinika Diogeno el Sinope (æ. 413-322 a.K.), avertis ke seksumado nur dependas de la interkonsento de du. Tiel same îiutempe estis propono de kelkaj erudiciuloj.

Je la 19-a jc proponis la liberan amoron individuismaj filozofoj, ekzemple Max Stirner (1806-1856), kaj anarkismaj politikistoj, ekzemple, M. Bakounine (1814-1876), P. A. Kropotkin (1842-1921), same kelkaj aliaj socialistoj.

Daýre ankaý defendis la liberan amoron Bertrand Russel (1872-1970) Marriage and morals, 1930).

La antropologo Bronislaw Malinowski (1884-1942), surbaze de kutimoj de loûantoj de la insuloj de Trobriand (Nova Gineo), akceptis ke, kun plena seksa libereco, la socio ekvilibre funkcias.

Aliflanke, Apostolo Paölo avertis kontraý la libereco de kutimoj de la kristanoj de Korinto, per la eterna puno.

 

2. Takse, libera amo dependas unue de la elektita moralo de tiu kiu taksas la aferon.

Esence moralo estas deviga amo al bono kun efektivigo. Sed tiu devigo ne inkluzivas la plej altan gradon de bono. Sufiîas unu el la gradoj, por ke la moralo estu sufiîe plenumata.

 

La demando pri la morala aspekto de la libera amoro rilatas precipe al kelkaj specoj de amo, determinitaj de la objekto.

Kompreneble, neniu demandas, îu estas bone ami Dion, ami la gepatrojn, la gefratojn, la homaron, la naturon, sed nur pri apartaj aferoj, ekzemple, seksumi la vole, en la kunteksto en îiuj sencoj de libera amo kaj libera amoro. La demando estas, îu la individuo povas ami kun samtempa seksumado, laövole, kondiîe ke kun sufiîa individua ekvilibro kaj interkonsento kun la alia paro.

 

Principe, la seksa ûuo substance rezultas el individua tuïosento, kaj, kiam la afero estas de la individuo, ûi restas en la kadro de la netuïeblaj fundamentaj homaj rajtoj. Tiu fakto certe favoras la liberan uzon de individuaj praktikoj, per kio la seksa ûuo estas atingata.

Aliflanke, la individua karaktero de la tuïosento donas al la alia paro la rajton nur amori per interkonsento, kiel jam defendis Diogeno el Sinope.

 

La partopreno de aliaj en la seksa agado kreskigas la efikon de la ûuo, sed tio ne difinas esence la aferon. Principe, - kiel avertite, - la seksa ûuo estas esence individua. Kiam tio estas en ordo, la resto dependas ordinare nur de interkonsento kaj de saøa modero, kun atento precipe de la familiaj interesoj.

E. Pauli.

 


AMPLIFO. 0262.

L: amplificatio, -onis.

A: amplification, amplify. F: ampliation, amplification. G: Erweiterung. H: ampliacian, amplificacian. I: ampliazione, amplificazione.P: ampliação, amplificação. R: (usilénie).

 

1. Amplifo devenas, tra la franca amplifier (= amplifi) (kaj la angla samsignifa amplify), el la latina amplificatio (= amplifo), siavice el amplus (= spaca, larûa, vasta) kaj facere (= fari).

Verba radiko. Vortformoj: amplifi (tr), amplifo, amplifa, amplifilo.

 

2. Amplifo estas pligrandigo rilate al la normala grandeco.

Tre abstrakta koncepto, amplifo per pligrandigo estas praktika celo atingenda en îiu efika operacio, jen de kono, jen de ago, jen de faro.

Materie, estas tiom da specoj de amplifoj, kiom da eblaj procezoj. Elstaras amplifo en logiko kaj tekniko.

 

3. En logiko gravas amplifo en îiuj mensaj operacioj,

a). Oni avertu pri amplifo en logiko de la propozicioj kaj semantiko. Amplifo estas propraëo, per kio la vasteco de signifo de termino etendiûas, el ordinara vasto al pli granda grado (latine ad majorem suppositionem). Ekzemple, en "homo povas esti virta", la termino "homo" diriûas ankaý de îiuj estontaj eblaj individuoj.

 

Oni rimarku, ke la fenomeno de amplifo estas dirata de parto de la propozicio, kaj ke tiel same okazas aliaj propraëoj de la propozicio, kiuj diriûas nur pri la parto, ekzemple striktigo (kiu estas la kontraöo de amplifo) (vd), alienado (vd 0221), diminuo (vd 1234).

Kontraste, estas aliaj propraëoj de la propozicio, ekzemple opono kaj ekvivalento, kiuj diriûas pri la propozicio kiel tutaëo, tio estas, de unuj rilate la aliajn.

La graveco de la propraëoj de parto de la propozicio estas pro la influo de tiu fenomeno sur la semantika signifo de la vortoj.

 

La afero pri amplifo de la propozicioj estis studata en mezepoko de la logikistoj de Oxford, ekzemple de Wilhelmo el Sherwood kaj Rogero Bacon, enkadre de la tiama nominalismo kontra la realisma interpreto de la universalaj konceptoj.

 

b) En logiko okazas ankaý amplifo en la operacio de rezonado per indukto (vd), kiam ûi deiras el limigita nombro de donitaëoj al konkludo pli granda pri la nekonato kaj estonto.

Jen la nekompleta indukto, dirita baconiana, diferenca de la kompleta indukto, dirita aristotela.

 

5. En tekniko amplifo okazas, ekzemple, en elektra kurento, kiam estas fortigitaj la osciloj kaj alternoj. Amplifo estas ankaý tekniko per kiu foto estas pligrandigita.

E. Pauli.

 


AMUZI, -O (*). 0263.

A: amuse; amusement. F: amuser; amusement. G: amuesieren; Amuzierung, Diversion. H: divertir; diversión. I: divertire; diversione. P: divertir; diversão. R: (zabavliat) (sabáva).

 

1. Etimologie, amuzo devenas el la franca museau (= amuzo), enkadre de radiko nekonata mus-, renkontinta egalsignife en la angla amusement kaj en la germana Amuzierung..

Verba radiko. Vortformoj: amuzi (tr), sin amuzi, amuziûi, amuzo, amuza, amuziøo, amuzilo, amuzisto.

2. Amuzo estas distraëo kun celo de agrablo.

Principe, amuzo estas sinsekvo de agoj, kiuj en si mem agrablas, sendepende de la aliaj celoj de tiuj agoj.

En si mem îiu ago agrablas (vd 0126), kelkaj tre emocie. Pro tio amuzo fariûas en si mem sufiîe kompleta celo kaj morala.

Nuance, distro (vd 13??) estas rimedo por deturni la spiriton de iu kutima laciga okupiûo, dum amuzo estas principe nur memcelo de la agoj praktikataj kiel en si mem agrablaj. Îar amuzo estas nur memcela ago, ûi povas esti uzata kiel rimedo de distro.

Sed eventuale la aliaj celoj, tio estas la utilo, povas okazi, sen ke la amuzo mem lasu ekzisti. Do, eblas eduki sin tiamaniere, ke îiu ago estu samtempe amuza kaj utila por alia celo.

 

3. Specoj. Laýforme, amuzoj distingiûas en specojn, kiuj estas determinataj precipe per la grado de agado, ekde la ago kun nula utila celo, kreskeme, ûis la kompleta utileco.

Sen utila celo, sed nur la amuzo de la agado mem, estas, ekzemple, la infanaj okupiûoj; dum la tuta tago infanoj agas kaj kontentas. Same amuzaj estas ludoj de la plenaûuloj.

Sed, kutime plenaûuloj enmetas iom da utileco, kaj kiu foje emocias ilin. En hazardaj ludoj, estas enmetita ordinare la permona veto, kiu enhavas, kune kun la emocio, la utilecon.

Foje kelkaj asertas, ke ili laboras pro amuzo. Tio signifas, ke ili sentas la agrablon de la laboro, pro la agado en si mem, tiel same kiel okazas en amuzo sen utila celo.

Kutime, predaj okupiûoj estas praktikeblaj kiel amuzo; ekzemple, îasado, fiïkatado, rikolto de fruktoj, kolekto de raraëoj. Same, turismo funkcias kiel amuzo sen rekta utilo; tamen, eventuale turismo ankaý utilas kiel instruado.

4. Laömaterie, diverseco de amuzoj estas konata precipe per materiaj aspektoj de la rimedoj. Tiusence, pluraj sportoj estas taksataj amuzaj, kaj do aperas kiel specoj de amuzo.

Same estas amuzoj kelkaj laborokupiûoj, artoj, studoj, hobioj. Elstara rimedo de amuzo estas la arto, per kiu samtempe oni kapablas esprimi, komuniki kaj amuziûi. Precipe kelkaj ûenroj de arto tre evoluis pro tiu kapablo de amuzo kaj homa prefero, precipe pere de la rimedoj de cirko kaj teatro, kino kaj televido.

5. Takse, amuzo estas principe îiam morala, îar ûi rezultas rekte el la agoj individue konsiderataj. Nur per ekstera interrilato de la agoj povas okazi, ke la tuto de iu procezo havu malbonajn sekvojn.

La agrablo de la amuzo estas parto de la ûenerala homa celo esti feliîa. Oni zorgu pri niaj amuzoj. Ankaý socie, estu garantiita por îiuj civitanoj la eblecon amuziûi.

 

Filozofio pri eduko elstarigu la amuzon kiel unu el la edukaj celoj. Unue, filozofio pri eduko klarigu pri la pozitiva aspekto de amuzo, kiel parto de la granda kadro de iniciatoj por la homa feliîo; do, neniam orientu homojn al la praktiko de falsa asketismo sen amuzo.

Due, filozofio pri eduko montru, ke amuzo estas lernenda; ne sufiæas teorie elstarigi la amuzon, îar amuzo, por esti efika, bezonas teknikojn, kreon de ludoj kaj ekzercadon.

Trie, filozofio pri eduko taksu kiel preferajn amuzojn tiuj, kiuj almenaý kaïe havas aldonan utilon, per kiu la menso fariûas pli lerta, kaj la impulsoj pli ekvilibraj.

Kvare, filozofio pri eduko avertu pri la îefa celo de îio, - la feliîo, - kaj kiu komenciûas per kompreno, ke utila laboro eblas esti rigardata ankaý kiel amuzo.

Kvine, filozofio pri eduko elstarigu inter la amuziloj la arton, kiu do estu ne nur esprimilo kaj komunikado, sed ankaý amuzo (vd 0265).

E. Pauli.

 


A - Índices