-
- ALIMENTO
(Z). 0224.
L: alimentum, -i.
A: aliment. F: aliment. G: Alimente; Unterhaltsbeitraege. H: alimento. I: alimento.P: alimento. R: (alimenty).
1. Etimologie, alimento devenas el la latina alimentum, enkadre de la hindeöropa radila al (= fundamenta signifo de nutro, kresko).
Substantiva radiko.
2. Alimento estas vivrimedo transdonita al alia, necesa al ties subteno, surbaze de parenceco. Kutime, alimento estas nomata pri la subteno en specialaj situacioj, jen de infanoj naskiûintaj ekster la laöleûa geedziûo, jen de virino eksgeedziûinta.
3. Pro la graveco de socia devo de la alimento, ûi estas ordinare antaövidita per civila leûo, kaj difinita en îiu kazo per juûa decido.
E. Pauli.
- ALIPROPRIGO
. 0226.
L. alienatio, -onis.
A: alienation. F: aliénation. G: Entfremdung. H: alienación. I: alienazione. P: alienação. R:
1. Vortformado el alia, kaj propra, kaj sufikso -igo. Alia formado: alipropraëigo.
2. Aliproprigo estas transdono de propra posedaëo al alia, en îiuj sencoj de alienado (vd 0216).
Nuance, alienado (vd 0216) fundamente signifas nur doni al alia, dum aliproprigo almetas la sencon, ke la alia fariûas propraëisto. Jen diferenco surbaze de la vortoj mem, îar en aliena la radiko estas etimologie simpla, dum en aliproprigo la radikoj estas du. Vendo (vd) estas cedo kontraö pago, dum alienado kaj aliproprigo ne inkluzivas rekte la profiton.
E. Pauli.
- ALIQUID
. (L: 0227).
1. Latina esprimo, aliquid ekvivalentas al "io" (vd).
2. Aliquid estas determino, per kiu la ento estas rigardata en rilato, sub la vidpunkto de esenco, kaj asertata kiel iaspeca maniero esti. Ekzemple, tiu afero estas io (aliquid) laýdinda; mankas io (aliquid) en via stilo.
Nuance, res (= aëo) (vd) diriûas sub la vidpunkto de la ekzisto, kaj do estas en la kampo de la realo, dum aliquid (= io) rilatas nur al la maniero esti de la esenco.
Aliquid (= io), situanta ja en la kampo de la esenco (= maniero esti) signifas kiel propraëo de la ento kaj kiel determina adjektivo, kiel okazas en la esprimo "alia esenco" (latine alia quidditas) ; aö kiel en "alia ento" (latine aliud quid, en senco de aliud ens).
Sed kiel propraëo de ento, aliquid, kun la senco de io, signifas determinon okazintan en la ento. Tiu lasta senco estas la plej grava, îar signifas transcendan propraëon de la ento: îiu ento estas ne nur ento, sed ankaö io.
3. Aliquid, kiel transcenda propraëo de la ento, estas akceptata de Tomaso el Akvino, kiu listigis ûin kune kun la aliaj, nome: una, vera, bona (unum, verum, bonum) (De Verit., q. 1, a. 1).
Neas tiun propraëon Fr. Suarez (1548-1617). Por montri, ke aliquid estas propraëo de ento, oni devas konstati, ke tiu nocio estas ne nur sinonimo de ento, sed ke ûi almetas novan determinon, kiun ento ne rekte signifas.
4. Por pruvi propraëon de ento la metodprocezo operacias per analizo kaj komparo.
Aliquid en senco de io estas atingata jenamaniere:
1) Unue oni komprenas aparte la nocion de ento kaj ankaö aparte, sed kiel kontrasto, la nocion de ne-ento, aö nenio.
2) Due, oni komparas tiujn du nociojn.
Unuavide povas ïajni, ke aliquid estas simple la samo kiel ento; tiam, unuflanke estus la io, aliaflanke estus la nenio.
Tamen, se oni konsideras pli ûuste la aferon, la ento montriûas antaö îio kiel identa al si mem; esti tio, per kiu ûi estas si mem, jen la nocio de ento, kiun oni rekte komprenas tiel.
Okazas nova prikonsidero, kiam oni komparas enton al ne-ento, por atingi la informon, ke la ento, dum ûi estas identa al si mem, ne ekvivalentas al ne-ento. Tiu aldona nocio, enkadre de la maniero esti (esenco), ne estas la ento mem, sed io nova: estas propraëo de ento. Certe ento estas antaöa kaj el ûi rezultas la propraëo kiel necesa sekvo.
5. Transcenda propraĽo. Al ento la propraëo esti aliquid ne aldoniûas kiel okazas kun la propraëo de la kategorioj. En la unua kazo la predikatado estas transcenda, en la alia estas univoka.
Kiel transcendaj, la etendo de la aserto de ento kaj de aliquid inkluzivas implice îion. Tiu predikatado ne okazas kiel en la kadro de kategorioj, kie validas la fermitajn manierojn de la genro kaj de la speco. Malsama estas la maniero, per kiu genro inkluzivas la specifan diferencon. Genro ne inkluzivas interne, sed nur per ekstera aldono. Implicaj propraëoj de ento nomiûas transcendoj (vd).
E. Pauli.
- ALIULO
. 0227.
L: alter, -ius.
A: other. F: autrui. G: ander (adj); der Andere. H: otro. I: altro. P: outro. R: (inój ); (drugói).
1. Aliulo estas la alia (vd) rigardata kiel individuo distinga de mi, kaj kontrastanta kun mia individueco.
Nuance, individuo (vd) estas unuo en numera distribuo enkadre de la sama speco, dum aliulo estas la karaktero, per kiu unu individuo estas rigardata rilate la alian. Persono (vd) estas individuo per si mem kapabla, precipe per posedo de la racio.
Oni rimarku la distingon inter individuo kaj naturo, por averti ke aliulo situas enkadre de individuo.
La nocio de individuo enhavas la ideon de subjekto posedanta, kontrase al naturo, kiu enhavas la ideon de objekto posedata).
Tiusence objekto (vd) estas îio alia konsiderata kiel naturo, ne ankoraö kiel individuo. Sed kiam en tiu alia flanko, estas individuo, tiu nomiøas alulo, rilate la nian individuecon.
Pro tio aserteblas kohere, ke oni ne rigardu la aliulon kiel objekton, sed kiel alian individuon;.
Cetere, se la aliulo estas racia, oni rigardu lin kiel persono.
Kompreneble, tiu lingvaëo nur fariûas rigida, kiam oni uzas la vortojn rekte laö supre difinitaj. Aliaj nuancoj, difineblaj per kunkteksto, povas subdistingi inter individuo, difinita kiel îiu ajn subjekto, dum aliulo, pro la forto de la sufikso -ulo, tendencas alproksimiûo al nocio de persono.
2. Specoj de aliuloj, precipe lingvistikaj. Laöforme, aliulo mencieblas simple kiel ulo de la alia flanko, kaj do per la dua persona pronomo: ci, aý vi, aý sinjoro, sinjorino.
Pro antropologiaj influoj, la vorto per kiu nomiûas simple la dua persono per ci, perdas sian apofantikan karakteron, kaj mencieblas per aliaj semantikaj elementoj, foje per plurala formo (ekzemple per vi), foje per majestaj titoloj (ekzemple per Sinjoro, Sinjorino).
La distingo inter la substantiva nomo kaj pronoma nomo estas laörforma. La personaj pronomaj formoj havas kiel îefan nuancon la pronoman karakteron, per kiu ili estas nomoj sen la konkreta substantiva karaktero.
3. Laömaterie kaj lingvistike, aliulo povas esti distingata, per tiu en rekta kontrasta distingo (kutime nomata dua persono) kaj per tiu ekster tiu rekta kadro (kutime nomata tria persono).
Ankaö estas laömateria la subdivido en singularan aliulon, kaj pluralan aliulon.
Aldone, oni povas enmeti la distingon de sekso. Jen aliulo kaj aliulino, li kaj ïi, krom aliaj formoj.
La kombino de tiuj tri vidpunktoj kreas komplikan kadron de personaj pronomoj. Nur per planado eblas kontroli tiun lingvistikan fenomenon, por ke la gramatiko ne fariûu tro malregula.
4. En la singularo la mi kaj la aliulo kontrastas kiel individuoj. Sed se mi konsideras min kiel parton de grupo, tiu tuta grupo enhavas pli vaste la karakteron de pluraj mi, nomeblaj per ni, kontraste al la aliulo nomata ci, ne apartenanta al nia grupo.
Ankaö la aliulo ci (ne apartenanta al la grupo ni) povas havi pli vaste la karakteron de pluraj aliuloj kun la karaktero de ci, kaj tiam nomeblaj plurale per vi.
Do, ni (pluralo) havas specialan karakteron, îar konsideras kune la mion enkadre de ensemblo, kontraste al alia ensemblo, do kontraste al la aliula grupo, al la ensemblo vi.
5. La aliuloj (kontrastaj al mi kaj ni) divideblas en aliulojn rekte rilatiûintaj al mi kaj ni, en aliulojn ne rekte rilatiûintajn.
Tiuj rekte rilatiûintaj konservas la nomojn ci kaj vi. La aliuloj ne rekte rilatiûintaj, nomataj ankaö tria persono, aö triaj personoj, nomeblas per li (ïi, ûi) kaj ili.
6. La enkonduko de ne strikte pronomaj elementoj, ekzemple seksaj aspektoj, almetas novajn karakterojn en la pronomoj.
La tria persono, ekzemple, povas fariûi maskla (li), ina (ïi), neötra (ûi).
7.Cetere, la verba ago povas okazi sen determino de la subjekto. Oni (vd), ekzemple, signifas ne determinite la personon, kiu estas, agas, aö faras; do, oni konsideras la agon, sen diri, îu estas mia, îu de aliulo.
8. Doktrino. Pri la aliuleco foje aparte okupiûas la filozofoj kaj psikologoj. Kion oni diris supre estas temo formale pritraktataj laö la logiko kaj lingvo. Restas pritrakti la vidpunktojn gnozeologiaj, ontologiaj, psikologiaj.
9. Gnozeologie, la unua demando estas pri la evidenteco de la aliulo, kiun oni konstrastas esti rekte atingata, tiel same kiel la nocio de la mio. Pro tio Kartezio deklaris: mi pensas, do mi ekzistas.
Laö la vidpunkto de la rekta kaj malrekta atento, la aliulo estas atingata per la rekta, la mio per la malrekta. Sed ambaö atentoj situas en la kampo de la senpera evidenteco.
Ne estas necese pruvi pere de alia afero antaöe konata la ekziston de aliulo; nek per inferenco, nek per demonstro. La kampo de aliulo kaj de la mio estas fenomenologia. La analizo, per kiu montriûas la diferenco inter objekto kaj aliulo fariûas en la ekstera surfaco de la senperaj nocioj, sen penetro ekde la eksplicita en la implicitan kaj virtualan.
Aliulo estas do unu el la pluraj primitivaj donitaëoj de la kono, ekde kiuj ekstartas la gnozeologio. Kompreneble, la ekstarto kutime fariûas ekde la mio, îar intima al nia sperto.
10. La ontologia naturo de aliulo estas simpla, sen divido en genron kaj specifan diferencon, same kiel la nocioj de individuo, persono, subjekto. Ne eblas, do, la propra senca difino de aliulo. Eblas nur la rekta priskribo.
En la supozo ke la nocio de aliulo (individuo, persono, subjekto) estas esence simpla, praviûas la subtila demando, îu la aliuleco eblas en korekta koncepto pri Dio?
Nur analogie oni povas paroli pri aliulo en finitaj aferoj kaj aliulo en Dio. Îu eblas koncepti Dion kiel aliulon rilate al aliaj aferoj? Jen temo pri kio malkonsentas monisma kaj dualisma interpreto pri la tutaëo de la realo.
La demando pri la aliuleco en Dio iras pluen: Îu interne de Dio mem povas okazi pluraj aliuloj, kiel ekzemple kredas la kristana doktrino pri la Triunuo (vd), asertanta ekzisti tri diaj personoj? Simila estas la demando pri la politeismo, kiam interpretata nur kiel plureco de personoj. Jen aferoj pri kiuj multe diskutadis la teologoj, uzante precipe la vorton persono (vd), kiujn ili subtile reduktis al la senco de rilato.
La karakterizo de persono estas esti racia; sed en la kazo de la pluraleco de la personoj en Dio, la demando estas pri la aliuleco inter ili. Unu diras rilate al si mem, Mi, kontraste al la aliulaj personoj. Du personoj diras pri si mem Ni, kontraste kun Li (la Tria), aö Ili (se la aliuloj estas pli ol tri). La kreitaëo diras Mi, kontraste kun Ili, la diaj personoj.
9. Enkadre de la psika evoluo, îiu konas unue la alian, poste, iom post iom, kontraödistingas sian mion.
Sed la kono pri la alia, okazas per du fazoj: kono de la alia simple kiel alia; kono de la alia kiel aliulo rilate min.
E. Pauli.
- ALKEMIO
(+). 0228.
Gr: PL:46Z, -H . L (mezepoka): alchimia, -ae.
A: alchemy. F: alquimie. G: Alchymie. H: alquímia. I: alchimia. P: alquímia. R: (alkímija).
1. Kiel vorto, alkemio devenas el la egipta khem, kiu signifis nigra grundo, kontraste kun la klara sablo de dezerto.
En kopta lingvo, laö informo de Plutarko, Egipto estis konata kiel Tero de Khem.
La vorto eniris la grekan lingvon per la formo de khemia kaj en la araban per la formo alkhemia, do kun antaömeto de artikolo.
Pere de Hispanio, okupita de la araboj, la vorto alkemio eniris la okcidentajn lingvojn. Sed per la greka formo kemio, ûi eniris en la vere erudician sciencon.
2. Alkemio estas la praa kemio mikisigita kun mistikaj konceptoj kaj sen sciencaj rigoraj metodoj. Foje ûi miksiûis kun fetiïismo. Kompreneble, pro tiuj pluraj aspektoj, alkemiistoj trovis la malakcepton de la publika ordo kaj eventuale de pli evoluintaj religioj.
Dekreto de la romia imperiestro Diokleciano, de la jaro îirkaö 300 malpermesis al la "malnovaj skribaëoj de egiptanoj pritraktantaj la khemion de oro kaj arûento".
Mezepoke intelektuloj, ekzemple la angla franciskana religiulo Roøero Bacon (æ 1214-1294) estis malpermesataj de la kristana Eklezio esplori la alkemion.
3. Alkemiistoj kredis pri la ebleco ïanûi unuj materiojn en aliajn, kaj la mortan materion en vivan, kaj fine en spiritan. Tra la jarcentoj aperis diversaj sistemoj de alkemio, kaj fine, per adekvataj teknikoj kaj uzo de la matematiko, aperis la scienca kemio (vd).
E. Pauli.
- ALKOHOLO, -ISMO
(+). 0230.
A: alcohol, -ism. F: alcool, -isme. G: Alkohol, -ismus. H: alcool, -ismo; I: àlcool, -ismo. P: álcool, - ismo; R: (alkogól, -ism).
1. Etimologie, alkoholo devenas el la populara araba al-kohól, koresponda al la klasika al-kuhl, per kiu estis nomata pulvero por pentri la brovojn, kaj per kiu fine estis nomata purigita kaj rafinita substanco.
Substantiva radiko. Vortformoj: alkoholo, alkohola, alkoholaëo, alkoholismo, alkoholulo.
2. Alkoholo estas difinita kemia likvaëo de la grupo hidroksilo (hidrogeno kaj oksigeno), kombinita rekte kun atomo de Karbono, ordinare akirita per fermentado de sukerhavaj vegetaloj (sukerkano, vinberoj, greno), kaj fina distilado.
Iom da alkoholo formiûas en la viva organismo.
3. Pro ties efiko, alkoholo fariûas temo de moralo, preventa eduko kaj socia leûaro.
Iom da vino okaze de la tagmanûo helpas la sanon, per plibonigo de la psika stato kaj malaltigo de la kvanto de graso en la arterioj. Sed la troeco malhelpas la hepaton kaj plurajn aliajn funkciojn; ûi kreas dependecon, nomata alkoholismo.
E. Pauli.
- ALMOZO
(*). 0231.
Gr: ¦8,:@Fb<0 . -0H . L (eklezia): eleemosyna, -ae
A: alms. F: aumône. G: Alkmosen. H: limosna. I: elemòsina. P: esmola. R: (mílostinija).
1. Etimologie, almozo devenas el la greka ¦ 8 , : @ F b < 0 (= kompato), origine ankaö greka radiko, el ¦ 8 , X T (= havi kompaton), kaj poste eniranta la aliajn hindeöropajn lingvojn.
Substantiva radiko. Vortformoj: almozo, almozulo, almozulejo, almozdoni, almozpeti, almozkesto, almozosako.
2. Almozo estas favorkora helpo al malriîulo en senmona kaj sen rimedoj por manûi.
La fenomeno de almozulo oftas en malevoluinta landoj, kaj okazas ankaý en evoluintaj. Æie ajn do almozo estas afero pritraktenda. Cetere, post kiam la internaciaj rilatoj pliboniøis, almozoj eblas esti donacitaj al homoj de malprokismaj regionoj.
3. Doktrino. La praktikado de almozo baziûas sur la homa solidareco. Certe pli forta en familia rondo, la solidareco, per kiu praktikiûas la almozo, estas tiu, kiu etendiûas al îiuj samspecaj homoj, foje eî al bestoj.
Metafizike, (kaj do principe, sed en racionalisma filozofio), la almozo pro solidareco havas sian fundamenton sur la transcenda propraëo de îiu ento esti bona (vd 0860).
Nu, se îiu ento estas bona, îiu amas îiun enton, kaj kreskeme pli, despli altgradaj estas la entoj. En tio validas ankaö la relativa valoro, kiu kreskas kun la proksimeco al îiu. Pro tio oni amas pli la vivajn aferojn, ol la ne vivajn; pli la bestojn ol la plantojn; pli la homojn ol la bestojn; pli la parencojn ol la ne parencojn; pli al si mem, ol la aliajn homojn. Se tiel estas, oni donas pro solidara amo la almozon al tiu en stato de sen mono kaj sen rimedoj por manûi.
Ideologiaj spekulacioj almetas pliajn motivojn, por instigi al almozdonado, sed oni ne forgesu la lastan fundamenton mem de la tuta procezo, îar tie estas la beleco mem de tiu simpatia iniciato.
Oni avertas ankaö, ke la almozo estu donata pro amo al Dio; sur tiu bazo apogiûas la kristana karitato (vd). Simile doktrinas aliaj religioj, ekzemple la juda kaj la islamana.
Takse, la praktikado de almozo aö karitato pro amo al Dio reduktiûas lastainstance al la doktrino pri la universala boneco de la ento.
Aliaj avertas pri la dia rekompenso por la bona agado, aparte elstarigante ke almozo ricevos rekompenson. Principe tiu utilitarismo estas honesta, îar ûi ne rekte malkoheras kun la ontologia bazo de almozo pro la universala boneco de îiu ento.
4. Instituciigo da la almozo. Kiel iniciato, almozo estas karakterize individua. Kutime, individua almozulo petas al individua homo.
Sed almozo povas esti socie organizata, per kunordigo de la donacantoj kaj racia distribuo de la helpo al la homoj bezonantaj la fundamentajn vivrimedojn.
Fine la Ïtato mem devas krei instituciojn por la kolektiva helpo al civitanoj ne kapablaj zorgi sufiîe pri si mem en ordinaraj aferoj, precipe pri la fundamentaj vivrimedoj.
Perfekta socio ne estas tiu, kiu atendas, ke la almozpetantoj venu per klaraj vortoj peti kaj ïancu trovi kompatanton. Oni ne lasu, ke tiu humiligo okazu. La socio antaövidu racie la helpon, por ke simple jam ne estu almozpetantoj, sed nur almozricevintoj. Same, en organizita socio riîulo povas doni multon, sen ke li estu îiumomente ûenata iri al la pordo kie frapas la almozpetanto.
Socie organizita almozo ankaö ne emfazas la kompatecon de la donacinto, nek la religian vidpunkton de la estonta kompenco al donacanto, sed la neceson de la bezonanto, kiun la solidareco de la individuoj akceptas solvi pro la universala amo al îio bona. Rilate la kompenson rezultintan el la almozdonaco, ûi fakte okazas, almenaö en socia flanko. Se pro socia devo civitanoj helpas homojn bezonantajn vivrimedojn, la tuta socio fariûas normala kaj atingas siajn celojn.
5. Religioj estis en la pasinteco la instancoj pli forte insistantaj pri la almozo, kutime pro religiaj motivoj mem.
La bibliaj modeloj de almozo obeas la tiamajn cirkonstancojn de socio ne sufiîe organizita kaj ligiûas al la koncepto de rekompenco ricevita rekte el dia zorgo. Cetere, Dio estas rigardata kiel administranto de la mondo; la solvo de la sociaj problemoj estis atribuataj al venonta Mesio.
Profeto Jesaja avertis, por ke Dio rigardu nin, estas necese la kohereco inter persona praktiko de la religio kaj bonfaro al aliaj:
"Ja nur tio estas fasto, kiu plaîas al Mi, se vi disïiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos îian jugon; se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriîulojn enkondukos en vian domon; se vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaö viaj samkarnuloj vi vin ne kaïos" (Jesaja. 58, 6-10).
Jesuo deklaris, ke doni al malriîulo estas kiel doni al Li mem, kaj antaödiris, - iomete antropomorfisme, - ke tiuj almozdonantoj restos dekstre de Li okaze de la mondofino, kiam Li diros al ili:
"Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; îar mi malsatis, kaj vi donis al mi manûi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsatis, kaj vi vizitis min; mi estis en maliberejo, kaj vi venis al mi" (M 25, 34-36).
Pri la islama doktrino pri almozo legeblas en Korano (XXX,38).
6. Specoj. Laöforme almozo povas esti favorkora (esenca karaktero), socia (pro civitaneco), karitata, filantropria, solidara.
Tiuj laýformaj specoj de almozo estas determinitaj surbaze de la doktrino mem pri la afero. En æiu laýforma speco okazas ankaý la gradoj, ekzemple, kun ordinara karitato, kun granda karitato.
Historie estas konataj tiuj homoj, - sanktuloj, - kiu estis tre dediæemaj al karitato per almozo.
7. Laömaterie varias la almozoj, kaj eblas pro tio diskuti pri la plibona almozo farenda. Jam delonge estas la diskutado pri la prefera. Cele al solvo, necesas distingi inter la subjektiva neceso de la almozpetanto kaj objektiva valoro de afero donacita al li.
En si mem, almozo estas por la tuja subjektiva solvo de la bazaj bezonoj de la petanto. Tiusence la plej bona almozo estas tiu, kiu atentas la plej urûajn mankojn en îiu aparta kazo, kaj ne dependas rekte de la objektiva klasado de valoroj.
8. Aliflanke, tamen, evidentas la neceso rigardi pli kompletige la tutan cirkunstancaron de la almozpetantoj, kaj inkluzivi la konsideron pri la objektiva valoro de îio, kion oni povas donaci al ili, sendepende de ke ili petu.
Pro la urûo de kelkaj vivrimedoj, la almozpetantoj mem ne konscias pri îiuj iliaj mankoj, precipe pri iliaj spiritaj mankoj. Kvankam la îefa estas doni la pli urûan almozon, pliboniûas la almozo, se la donacinto meminiciate alparolas la almozulon, dirante aldone komfortigan vorton al li, prefere spirita penso.
Kutime, tamen, la donacantoj ne multe okupiûas pri tiu aldona spirita almozo, por ke la almozulo foriru tuj. Sed tamen, oni rimarku, ke la aldona spirita almozo duobligas, foje multobligas, la efikon. Kiam la materia kaj la spirita almozo kune iras, tiu ago fariûas vere humaneca solidareco.
9. La objektiva distingo inter korpa kaj spirita almozo, por emfazi la spiritan, estis farita de Origeno (æ.185- c. 255) kaj Sankta Aögusteno (354-432). Evidente, ke la spirita almozo estas en si mem supera; tamen, korpa almozo povas esti la tuja bezono kaj tiusence pli urûa.
En religiaj kristanaj medioj fariûis diskonatigita la enlistigo de sep korpaj agoj de kompato:
- doni manûon al malsataj;
- doni por trinki al soifantaj;
- vesti tiujn, kiuj estas nudaj;
- esti gastemaj, precipe rilate alilandanojn;
- viziti malsanulojn;
- liberigi arestintojn (sklavojn);
- entombigi la mortintojn.
Kun kelka analogio fariûis la enlistigo de la sep spiritaj almozoj:
- instrui la nesciulojn;
- konsili la hezitantojn;
- konsoli la afliktiûintojn;
- korekti la pekintojn;
- pardoni la kulpulojn;
- helpi la morale malfortajn;
- fari preûon.
E. Pauli.
- ALOGIKA, -ISMO
(N). 0232.
A: alogical; alogicism. F: Alogique; alogicisme. G: alogisch; Alogicismus. H: alógico; alogicismo. I. alògico; alogicismo. P: alógico; alogicismo. R: (alogícheskii); (alogikízm).
1. Erudicia vorto, kunmeto el la greka seniga •- (= sen) kaj 8@(46`H (= logika).
Adjektiva radiko. Vortformoj: alogika, alogikismo.
2. Alogika, en faka senco, precipe en faka gnozeologia senco, estas tio, kio indiferentas al la logiko, sed ne estas rekte mallogika, ne logika, kontraölogika. Tiusence, alogika estas neötra. Same oni diras amorala (vd) pri tio, kio ne estas malmorala, nek nemorala, nek kontraömorala.
Vastasence tamen, alogika ankaö signifas ion logike erara; tiam alogika ekvivalentas al mallogika, nelogika, kontraölogika.
3. Foje intuiciaj konoj estas dirataj alogikaj. Sed tiu historia aparta senco ne estas bona, sed tamen havas kelkan fundamenton.
Intuicio (vd) estas rekte senpera atingo de la konata objekto, kiel ekzemple okazas en la sencoj kaj en la plej simplaj mensaj konoj, kontraste kun la kursivaj konoj; dume, la alogika kono, laö la priskriboj de la alogikistoj, similas al tiu de la intuicio, îar en tiu îi ne okazas la vasta uzo de la logikaj kursivaj procezoj kiel en la inferencoj kaj demonstroj.
Oni avertu, ke la mensa intuicio ricevas malsamajn interpretojn: la alogikistoj rigardas ûin alogikisme, dum la racionalistoj interpretas ûin ekde la komenco kiel logika procezo. Pro la uzo de intuicio en senco de alogika kono, alogikismo estas ofte nomata ankaö simple intuiciismo (vd). Sed en tiu kazo oni estu atenta al kunteksto.
4. Kompare, neracia enhavas la sencon de simple ne havanta racion, dum logika kaj alogika rilatas al la naturo de la kono, interpretata kiel duspeca.
Racionalisma kaj neracionalisma (= empiriisma) rilatas la limojn de la kono, kiu por la racionalistoj atingas pli vastajn rezultojn, por la empiriistoj restas en la empiria sperto, dum alogikismo signifas apartan rimedon de kono.
5. Specoj. La alogikeco povas esti nur laö la logika vero (inter kono kaj objekto konata) kaj laö la ontologia vero (inter arketipo kaj la objekto).
Okazas la logika vero, kiam la kono akordas kun la objekto en si mem; ankaö okazas la logika vero, kiam la mensaj operacioj akordas inter si. Alogikismo supozas ke okazas ankaö konoj en alia nivelo, kiu ne estas tiu de la diskursiva logiko. La karakterizo de la logiko montriûas per la verbo esti, kiu funkcias dikotomie: esti kaj ne esti, sen meza termino. Jen la logiko de la 0identeco; en tiu logiko la ento estas identa al si mem; tio, kio ne identas al la ento, estas simple nenio. Ne tiel pensas la alogikistoj. Cetere, por alogikisma tezo, la objekto en si mem povas esti indiferenta kaj neötra rilate al tio, kion diras la menso, kaj sekve esti nomata alogika.
La ontologia vero intime rilatas la logikan veron. Laö la ontologia vero la entoj obeas al arketipo (vd); esti akordaj faras el ili ontologie veraj entoj; esti malakordaj, faras el ili ne ontologie veraj entoj, kaj simple ili ne povas ekzisti. Ontologia alogikeco estas do la neötraleco de la entoj rilate al iu ajn logika modelo; jen, tio, kio estas nomata foje la absurdo, kaj kies respektiva doktrino estas la absurdismo (vd).
4. Doktrino. Îu povas ekzisti alogika kono, en la senco de kono ekster la sistemo de la verbo esti? Îu fakte la aferoj de la ekstera mondo estas logike neötraj kaj sekve alogikaj?
La respondo povas esti jes; tiam la dotrino nomeblas alogikismo.
Intuiciisma alogika filozofio estis tiu de Blaise Pascal (1623-1662).
La alogikisma karaktero estis karakterizo de la tiel nomata eklektikisma franca spiritualismo ekde Maine de Biran (1766-1824), ûis Bergson 1859-1941).
En la alogikisma kampo situas ankaö kelkaj aspektoj de la kantiima filozofio kaj de la posta ekzistencialismo, esplorantaj vojojn ne tute raciajn, surbaze de apartaj sentoj.
Por Karl Jaspers (1883-1969) alogika estas tio, kio ne povas esti reduktata al iu ajn tipo de logiko kaj racieco. "En îi tiu punkto naskiûas racia alogiko (vernunftige Alogik), tio estas, la vera movo de la racio, kiu atingas sian celon, nur kiam ûi rompas la logikon de la intelekto" (Vernunft und Existenz, 1935, IV, 2).
Tiuj, kiuj malkonsentas pri la ekzisto de la alogikeco, devas almenaö akcepti la sencon mem de la demando, kaj sekve uzi la nomon kaj koncepton. Same okazas kun la vorto nenio (vd). Kiu ne akceptas la ekziston de la nenio, tiu tamen nomas ûin per nomo kaj faras pri ûi koncepton.
5. Takse, la tiel nomata alogika penso, pri kiu parolas la alogikistoj, kaj per kiu ili supozas antaöeniri al novaj atingoj, povas esti fakte nur iu momento pli subtila de la sama ûenerala logika kono. Tiu momento estas racia deirpunkto, eke de kiu oni iras al pli raciaj procezoj de la menso.
Ïajne almenaý, alogikistoj atakas la racion, por poste pere de la racio postuli la neraciajn vojojn.
E. Pauli.
- ALPRENO. 0233.
Gr: 8R4H , -,TH . L: assumptio, -onis; sumptio, -onis.
A: assumption; sumption. F: assomption., G: Vordersatz; Anname. H: asunción. I: assunzione. P: assunção. R:
1. Vortformado el la prepozicio al kaj verbo preni, siavice el la latina prehendere (= preni, kapti), kun la fina ekvivalenta signifo de la latina assumptio (vd 0573).
2. Alpreno, en logiko, estas propozicio prenita kiel premiso, kutime kiel unua, sendepende, îu ûi estas, aö ne estas vera, por havi deirpunkton, aö por pruvi, aö por refuti ûin. Oni povas diri figure pozicio (vd).
Nuance, la greka 8R4H ... signifas preskaö simile al la samlingva 8:" (Arist., Top. VIII,1. 156a 21; D. L., VII, 76; Cicerono, De divinatione, II, 53, 108); Hamilton, Lectures on logic, I, p.283)
E. Pauli.
- ALSKRIBISMO.
0234.
(Vd. Adscriptivismo).
- ALTERNATIVAJ LOGIKOJ
. 0235.
1. Enkadre dela formalisma fluo de la operacioj, eblas imagi plurajn sistemojn de logiko, kaj poste kompari ilin inter si tiamaniere, ke unu fariûas la uzata, aö kiel prefera, aö kiel vera, dum la aliaj restas kiel alternativaj.
Sed se oni konsideras îiujn sistemojn de logiko nur formalisme.
pravas la aserto, ke îiuj sistemoj de logiko estas inter si egale alternativaj.
2. Principe, en la kampo de la ontologia realo validas la fakto mem. Sekve restas loko nur por la logiko kiu koheras kun tiu realo.
Malfacile tamen oni determinas tiun realon îiurilate. Povas okazi, ke la realo de la homa intelekto, ne estas la realo de aliaj eblaj intelektoj.
Maïinoj, ekzemple komputiloj, povas operacii per malsamaj programoj, kaj sekve okazas en tiu kampo alternativaj malsamaj logikoj.
E. Pauli.
- ALTERNATIVO
(+). 0236.
L: alternatio, -onis.
A: alternative. F: alternative. G: Alternative. H: alternativa. I: alternativa. P: alternativa. R: (alternativa) (adj).
1. Etimologie, alternativo devenas el la latina alternatio (= alternativo), siavice el la verbo alterno, -avi, -atum, -are (= alterni), fine el alter (= alia).
Substantiva radiko. Vortformoj: alternativo, alternativeco. Proksima radiko: alterni (ntr. verbo).
Pli frue uzata vorto en juro, eble el la kampo de juro ûi eniris en la filozofian uzon.
2. Alternativo estas stato de aferoj inter si en kontraöa elektebleco. Ekzemple, kiam inter propozicioj, aö inter volaj decidoj, okazas nur unu elektebla ïanco.
Per divido fariûas la alternativo, kun la aperigo de la alia ununura elektebra ïanco. Pro tio ûi nomiûas disjunto (vd 1270), latine disjunctio (vd L:1268).
Alternativo rilatas al la principo de meza termino: inter du, pri kiuj ne okazas la tria (... non datur tertius) (vd...). Simila rilato troviûas inter alternativo kaj paradokso (vd).
3. Specoj. Laöforme, okazas alternativo kun ekskluziva disjunto (latine disjunctio exclusiva) kaj disjunto neekskluziva (latine disjunctio non exclusiva).
4. Laömaterie, aý laýenhave, alternativoj montriûas en logikaj, gramatikaj, moralaj, juraj kaj en pluraj alia praktikaj kampoj. Kelkaj rekte interesas la filozofion.
Didaktike, rekomendindas, ke unue oni apartigu tiujn kampojn en kiuj okazas alternativoj, kaj en îiu oni anakaý estu atenta al la formaj aspektoj de tiuj alternativoj.
4. En logiko la alternativeco okazas en kunmetita propozicio, nomata disiga aý disjuntiva (latine disjunctiva,) (vd) propozicio, distinga de la aliaj kunmetitaj propozicioj - tempaj, kaözaj, kopulativaj, kondiîaj.
En disjuntiva propozicio la kunmetitaj propozicioj estas tiamaniere aranûitaj, ke ili necese fariûas alternativaj. Do, alternativaj propozicioj estas sistemo, en kiu nur unu el la propozicioj estas vera, se la disigo estas ekskluziva.
Por ke tiu alternativeco okazu, la disjuntiva propozicio nombras îiujn membrojn de iu tutaëo, kiuj inter si ekskludas sin.
Ekzemple, triangulo, aö estas egallatera, aö izocela, aö skalena.
Alia ekzemplo de alternativeco de propozicio: io ne povas samtempe esti, kaj ne esti.
Malofte oni nomas alternativajn la propoziciojn, kiuj ne estas necese ekskluzivaj unu de alia (senco A, en Lalande). Ekzemple, ne estas alternativa kunmetita propozicio "aö li estas nesciulo, aö stulta", îar li povas esti ambaö.
5. Alternativa teorio (vd 9470) konsistas en tio ke, kiam la unue ekzamenata teorio ne montriûas vera, la kontraöa tuj fariûas la ïance vera. Tiu inferenco okazas precize pro la kontraöeco, kiam inter ambaö la alternativeco estas per disjuntiva ekskluziveco.
Rilate la alternativajn teoriojn eblas imagi gradojn de alternativeco. Jen kiam la afero fariûas polemika. (F. Mora).
7. Alternativaj logikoj (vd 0235) prosperis, îar ili en si mem nur dependas de la formala interna kohereco.
8. En moralaj aferoj alternativoj kreas malfacilajn elektojn. Ekzemple, se pluraj malsanuloj bezonas tujan atenton de kuracisto, al kiu li elektos por komenci la laboron, se dum li kuracas unu, la aliaj eble mortas?
Se patrino povas esti kuracata nur kun sekvonta abortiûo, kiun alternativon elekti?
Ûeneralaj etikaj principoj servas kiel kriterioj en tiuj kazoj.
E. Pauli.
- ALTIRFORTO
. 0237.
A: attraction. F: attraction., G: Attraktion; Anziehungskraft. H: atracción. I: attrazione. P: atração. R: (sila pritiazhénija).
1. Vortformado per tri kunmetitaj elementoj, laö jene: al-tir-forto.
2. Altirforto estas fenomeno empirie konstatebla, per kiu la materiaj eroj tiras unu la aliajn, kun la sekva ïanûo de loko.
Nuance, gravito (vd) estas moviøo konforma al iu centro de influo, dum altiro signifas pli øenerale al iu ajn almovo inter du aferoj.
Magneto (vd) ankaö estas altirforto, sed ordinare dirita pri tiu fenomeno kiam okaziganta en metaloj.
Kontraste al altirforto estas la forpelaj fortoj (vd 2295).
3. Doktrino. La empiria scienco nur konstatas la fundamentajn fortojn, - inter kiuj estas la altirforto. Sen kapabli determini la naturon de la fundamentaj fortoj, la empiria scienco tamen sukcesas determini la propraĽojn por uzi ilin en teknikoj de faro.
Cetere, la fundamentaj fortoj montriøas egalaj en samaj cirkonstancoj en iu ajn loko de la kosma spaco.
4. La filozofia spekulacio povas elpensi ion pri la altirforto ekde la fakto, ke ûi estas ligita al la loko. Efektive, la altirforto manifestiûas kiel premo al delokiûo. Kio estas loko? Se loko estas korpa determino, per la sângo de tiu determino fariûas la altirforto.
Se tempo kaj loko estas determinoj de la korpoj mem, la fundamentaj fortoj ne povas esti rigardataj kiel io ekstera. Kiam korpoj moviûas, io interna determino ïanûiûas, kies ekstera fenomenoj estas la tiel nomataj fundamentaj fortoj.
Kiam Aristotelo spekulaciis pri la movo kaj pezo de la korpoj, li imagis ke îiu korpo havas sian naturan lokon. Jen tezo ankaö ne tute forigita kiel erara. Eble îiu korpo tendencas konservi siajn determinojn, kaj do sian lokon. Sed, denove venas la demando: kio estas loko?
5. La kosma ordo fariûas per la altirforto. Kelkaj imagis, ke tiu fenomeno de la kosma ordo estis simple leûa determino de la Kreinto.
Aliaj elpensis kosmaj sferojn, sur kiuj ruladis la astroj, sed ne klarigis per kiu forto fariûis la rulado.
Oni imagis, ekzemple Platono, ke apartaj spiritoj okupiûadis pri tiu rulado de la astroj.
Aristotelo spekulaciis pri iu unua motoro, kiu movas sed ne moviûas, kaj tiu estis Dio. Sed, se la loko estas iu determino de la korpoj, kiel Aristotelo mem diris, la afero de movo rekte rilatas al tiu determino de loko, kaj ne estas necese esplori alie .
E. Pauli.
- ALTRUISMO
. 0240.
A: altruism. F: altruisme. G: Altruismus. H: altruísmo. I: altruismo. P. Altruísmo. R: (altruizm).
1. Origine, altruismo estas erudicia vorto, kreita de A. Comte (1798-1857), tra la franca altrui, siavice el de la latina alter (= alia) kaj la doktrina sufikso -ismo, kontrasta al samformita egoismo (Pozitivisma katekismo, 1852).
En Anglio Herbert Spencer akceptis la vorton kaj disvastigis ûin (Principoj de psikologio, 1870).
Pro la dumtempa sukceso de la pozitivisma filozofio, altruísmo fariûis ankaö kutima vorto ekster la erudiciaj medioj.
2. Altruismo estas homa socia tendenco kontraste kun la individuismaj impulsoj. Ekzemple, altruismaj riîuloj zorgas por la malriîaj civitanoj.
Nuance, bonvolemo (vd 0863) kaj bonfaro (vd 0866) fontas rekte en la bono, dum altruismo direktiûas eksplicite al la alia kiel alia.
Same karitato (vd), el la greka, signifas bonon kiel fonto de ago kaj faro, kun la aldona nuanco de gaja kunvivo; cetere, karitato miksiûis kun la ideo de religia komunumo, kaj kiu pro tio helpas îiujn religieme. Kontraste, altruismo serîas apogon en naturaj tendencoj, kaj pro tio estas naturalisma.
Filantropio (vd), simile al karitato, helpas la homojn pro amo, sed sen la religia kunteksto, kaj rekte akcentas, kaj kun emfazo, la solidarecon al la sama speco.
Altruismo kaj filantropio estas ambaö modernaj vortoj tipe ligitaj al la sociaj movadoj.
3. Historie. Ke homo estas socia animalo, jam avertis Aristotelo (Politiko, 1253a 3).
Kristanoj proponis la karitaton, sub religia inspiro, kion la unuaj vivis per komuna vivo.
Post kelkaj jarcentoj, pelagianoj defendis la naturan bonvolemon de la homoj, kvankam pro tio ili konfliktis kun la kristana doktrino pri la origina falo kaj kun la manikeistoj.
La emfazo mem de altruismo estas moderna, îefe de la romantikistoj.
Altruismo, per pluraj esprimoj, estis propono de J. J. Rousseau.
La altruismo de Augusto Comte (1798-1857) aperis en la socia kunteksto de romantikismo, kiam okazis reagoj kontraö la liberalisma individuismo de la 18-a jarcento.
En Britio Herbert Spencer (1820-1903) emfazis, ke la morala evoluo de homo malaperigos la egoismon, kaj ke la privata feliîo koincidos kun la bonstato de la najbaro (Data of ethics, § 46).
Emilio Littré (1801-1881) komparis egoismon al la nutrado, altruismon al la naskado.
Laö la novaj socialismaj kaj altruismaj konceptoj homo estas instrumento de la konstruenda socio. Comte, kiu estis sekretario de la socialisto Saint-Simon, samtendence konceptis altruismon, en kiu gravas la socio kaj la ïtata aötoritato.
4. Doktrino. La bazo, kiu validigas la devon je altruismo, estas la sama kiu determinas la rilatojn al la aliaj individuoj. Sed pri tiu ûenerala bazo de la homaj interrilatoj îio dependas de apartaj ideologiaj antaösupozoj pri la afero, kaj kiuj varias en empiriisma kunteksto kaj en racionalisma.
La bazo de la empiriisma (aö pozitivisma) etiko, dependa nur de empiria konstato kaj indukto, kontrastas kun la racionalisma etiko, bazita sur la transcenda koncepto de bono.
5. En pozitivisma kunteksto ne okazas ûenerala etika bazo. Io fariûas bona por la individuo, se ûi interesas lin iamaniere.
Per tiu vojo, la altruismo de Comte, flanke de lia pozitivismo, ne facile pruviûas.
Se tamen Comte proponis altruismon, tiu propono de havas la karakterizon de la tiutempaj socialismaj utopioj. Li imagis ke, per altruismo, li solvos la sociajn problemojn. Vivi por la aliaj, jen la etika emocia maksimo de tiu altruismo, kontraste al la frida egoismo.
Por Comte la instinktoj en ambaö flankoj, la altruisma kaj la egoisma, estas pluraj. Per la altruisma eduko disvolviûas la favoraj tendencoj al la homoj, kiel la dediîo, respekto, boneco. Tiu disvolviûo de bonaj tendencoj ludas kiel fortoj por ekvilibrigi la personecajn instinktojn en familia kaj socia vivo.
En aparta kadro, oni demandas, îu altruismo apogiûas en la intereso de la individuo mem? Certe la bono de la grupo interesas iamaniere al individuo, kaj surbaze de tio, altruismo estas fina rezulto de la egoismo sufiîe racie komprenata. Îar îiu amas sin mem (tiu amo estas honesta!), kaj îar en la mio okazas rilatoj al la aliaj, tiuj aliaj estas samtempe amataj. Tiu argumento validas en pozitivisma filozofio kaj samtempe en la racionalisma.
6. En racionalisma filozofio la argumento enhavas pli vastan prikonsideron, îar estas nur la empiria flanko de la dua argumento, ekde la universalo en direkto de la individuoj.
Se, principe, estas akceptata la filozofio pri la ûenerala ento, kaj se tiu ûenerala estas bona, ûi devas kohere montriûi bona jen en la individua, jen en la socia;. Sekve, krom la egoisma intereso pri la aliaj, okazas ankaö la absoluta intereso pri îiu ento. La ebleco ami la mion kaj povi en la mio ami la aliajn, pro la rilatoj de mio al la ento ûenerale, montras la internan validecon de îiu altruismo, sendepende de la egoisma. Tiu argumento por altruismo nur validas en la racionalisma kunteksto.
7. La esprimo "ami al proksimulo kiel al si mem" estas akorda kun la racionalisma principo de kohereco inter la estaëoj.
Sed ne eblas ami pli al proksimulo ol al si mem, îar la amo al proksimulo okazas pro la amo al si mem, jen la egoisma, jen la absoluta amo pri la ento ûenerale.
Kiam iu agas heroece, tiamaniere, ke ïajnas okazi pli da amo al proksimulo ol al si mem, tiu pli da amo al proksimulo estas fakte nur iluzia pli da amo.
8. Specoj. Laöforme, estis proponitaj malsamaj specoj de altruismo enkadre de la socio, sub la vidpunkto de la ekvilibro inter la individuoj inter si. Strikta formo de altruismo, tute favora al socio, estas socialismo, precipe la utopia socialismo (vd).
Kontraste, liberalismo (vd) estas formo de altruismo kun emfazo en la individua persono, kies fundamentaj rajtoj estas proponataj kiel repektendaj en îiuj iniciatoj de la individuoj mem kaj de la Ïtato.
E. Pauli.


