-
- ALIA, -ECO
(gnozeologie kaj ontologie) (*). 0210.
Gr: ©J,D@H. L: alius, -a, -ud.
A: other; otherness, alterity (malofta). F: autre; altérité. G: ander; Anderheit, Andersein. H: otro; alteridad. I: altro; alterità. P: outro;.alteridade. R: (inój).
1. Etimologie, alia devenas el la latina alius (= alia), kaj tiu el hindo-eýropa radiko al- kun la fundamenta senco, kiun ûi ankoraý konservas. Al- ofte kunmetiûas, kiel, ekzemple, en la greka 80(@D\" , (= alegorio) (vd) kaj en la latina alienatio (= alienacio) (vd 0215).
Adjektiva radiko. Vortformoj: alia, alie, alio, aliaëo, alii (ntr), aliigi, alieco, aliiûo (vd), aliulo, interalie, kunalie.
2. Alia estas tio, kio estas ne la sama. Ekzemple, mi estas alia ol vi, kaj inverse vi estas alia ol mi.
Nuance, malsama (vd) signifas ion ne proporcie egala, dum alia nur diras pri io absolute alia; ekzemple, alia speco, aö alia individuo.
Alia estas rekte oponanta, en la senco, ke mi ne estas vi, nek vi estas mi, sed sen emfazo pri la malsameco, diverseco, diferenco.
Jam avertis Aristotelo, ke diverseco (vd) kaj diferenco (vd) montras tion, kio ne ekvivalentas (Metaf. IV, 9. 1018a 12).
3. Du æefaj demandoj. Kiel temo, la alia gravas, pro tio ke, aý eblas okazi io alia, kaj estas pluraj aferoj, aý ne eblas la alia, kaj tiam æio estas nur unu afero. La solvo de problemo, kun tiel radikalaj alternativoj, fariøas per du æefaj demandoj.
Pri alia, la unua demando estas gnozeologia - kiamaniere oni konas ûin. Kiel gnozeologia demando, alia konstateblas unue kiel fakto, kiun la fenomenologio simple priskribas. Koni la alian estas, unuavide, afero tiel klara kiel koni la meman mion. Tamen, pri alia metiûas la tiel nomata problemo de la alia.
Pri alia, la dua demando estas ontologia, kaj do pri la naturo de la fenomeno esti alia. Unuavide, tio estas simpla afero. Tamen, ûi estas tre subtila, kaj influas plurajn doktrinojn en filozofio kaj teologio.
Estas do necese pritrakti la gnozeologian kaj la ontologiajn aspektojn de alia por ne miksi la problemojn, kaj por atingi solvon en ambaö kampoj.
4. Gnozeologia problemo de la alia. Pro la diverseco de la atingataj sistemoj de gnozeologio, la problemo de la alia, en la senco de alia mi, kiel la mia, ricevis malsamajn respondojn.
Pri la ekzisto de aliaj mioj diskutis jam la antikvaj filozofioj, sed la afero fariûis akra en la moderna filozofio, precipe en la ideisma.
5. En gnozeologie realismaj filozofioj, - akceptantaj la realon kiel senperan evidentaëon kaj akceptantaj la valoron de la principo de kaözo kaj efiko, - la problemo de aliaj mioj ne prezentas la fundamentan problemon de la ekzisto de io sendependa de la memo.
Per juûo de analogio, surbaze de fenomenoj rigardataj en aliaj kaj similaj al tiuj okazantaj en mi, oni kutime atribuas al aliaj la saman mion, kion mi havas.
Aliaj aldonas al tiu juûo per analogio plurajn avertojn, prenataj per aparta afekcia intuicio.
Max Scheler (1874-1928) avertis, ke ne ekzistas privilegio favore de la tiel nomataj "miaj" sentoj, îar samnivele okazas la sperto pri la fakto ke ankaö okazas pensoj de aliaj. La psika sperto okazas îiam kiel komunikado inter mi kaj aliaj (Esenco kaj formo de la simpatio, III, cap. III, eld. 1923).
Edmund Husserl (1859-1938) analizis la sperton pri la alia kiel empation (vd), germane Einfühlung, per kiu la alia prezentas sin al mi kiel "alian mi mem" (Cartesianische Meditationen, § 52; same en Die Krisis, § 54 b).
Georges Herbert Mead (1863-1931): "La homo fariûas iu mi en sia sperto, nur kiam lia sinteno postulas la korespondan en siaj sociaj rilatoj". ... "Oni prenas la rolon de tio, kio povas esti nomata la alia ûenerale, kiam oni faras tion, kaj ni aperas kiel sociaj objektoj, kiel mi" (Phil. of the present, p. 185).
Por Sartre la alia havas kiel struktruron ne esti la mia (L'être et le néant, p. 285).
6. En ideismo (vd) la problemo pri la alia prezentas apartan karakteron; se al la kono estas prezentataj nur imagoj apartenantaj al si mem, ne fariûas kono de aliaj sendependaj objektoj.
Pluraj konteorioj estas prezentataj por atingi, enkadre de la ideismo, la aliajn miojn.
Kant (1724-1804), ekzemple, proponis ke la fenomenoj estas miaj, kaj ke la konceptoj estas nur aprioraj formoj.
En la absoluta aö monisma romantika ideismo, de Fichte (1762-1814), Hegel (1770-1831), Scheling (1775-1854), la problemo estiûas pro la unueco mem de la idea "realo". Se îio estas la absoluta mi, kiamaniere fariûas iu rompo, por ke estiûu pliaj mioj?
La solvo de Fichte apelacias al la ideo de moralo, aö de devo, kiel origina fakto, kaj ne kompreneblas sen rekoni la ekziston de aliaj mioj, de aliaj subjektoj; nur antaö tiaj aliaj individuoj la devo realiûas. Do, se la mia mio devas realigi konkrete sian moralon, li konas la aliajn (Morala doktrino, Sittenlehre, § 18, eld. 1798).
Sur simila bazo provis la samon Alois Riehl (Kritikismo, 1886-1887).
Hermann Cohen (Etiko de la pura volo, 1904) aldone avertis pri la jura karaktero kaj pri la publikaj funkcioj de la homoj, kiel fenomeno kiu avertas la ekziston de juraj personoj.
7. La ontologia demando pri la alia esploras la naturon de tio, per kio io fariûas alia.
Sen iom da diverseco kaj diferenco ne okazas la fenomeno, per kio estas aliaj estaëoj. Unu el tiuj iomaj diversecoj kaj diferencoj, per kiu fariûas la alieco (vd), estas la individueco (vd) de îiu individua ento.
Ûis kie, la individuo estas individua, tio estas, tute alia? Eble la individuoj ne estas absolute individuaj. Jen, do, klara demando: aö la individuoj estas absolute individuaj (absolute aliaj), - aö la individuoj, estas nur relative individuaj.
8. Historie, la ontologia problemo de alieco jam aperas kiel temo de la greka klasika filozofio.
En la platona Sofisto la alieco prezentata kiel unu el kvin gene (= genroj) de la ento - movo, neïanûeco, esto, alieco, memeco.
La temo estas reprenata de Aristotelo (Metafiziko), Plotino (Eneadoj), Tomaso el Akvino (Qauestiones disputatae de veritate).
Modernepoke notindas la esploroj pri la alia, fare de Nikolao el Kuzo (De konjecturis), Hegel (Phaenomenologie des Geistes), kaj de pluraj aliaj. (vd Logos).
La problemo de la alia okazas ankaö interne de la kristana Triunuo (vd). Kaj de tiuj de aliaj religioj. Se Dio estas unu, kiamaniere estus tri personoj? Îiu individua persono enhavas ion, per kio ûi fariûa alia rilate la aliajn du.
9. La demando pri la ontologia naturo de alia reduktiûas al pli ûenerala temo, pritraktata kiel transcenda modo de la ento. Tiusence oni asertas, ke ento estas: io, aëo, unuo, vero, bono.
La individueco aperas kiel unu el la fundamentaj distingoj, per kio fariûas la alieco, kaj per kio la estaëoj ne estas unu la alia. Ankaý la individuecon oni facile konstatas; sed por daöre klarigi tiun individuecon estas malfacile.
10. Specoj de ontologiaj aliecoj. Laömaterie, aliecoj povas okazi em psika bazo de la kono, dividata en subjekton kaj objekton, kaj inter la realoj mem. Îu nur inter finitaj estaëoj, îu ankaö interne de la infinita estaëo?
11. Alieco estas karakteriza de îiu kono, îar unuflanke estas la konanto, kaj en la alia flanko estas la objekto konata.
La atento esence estas la mensa irado de unu termino al la alia. Jen la intencionaleco (vd), fenomeno ekzamenata de la fenomenologio pri kono. Inter finitaj kaj individue distingitaj estaëoj tiu distingo inter konanto kaj konitaëo povas esti larûa, sed en infinita intelekto ûi nur estas konceptebla analogie.
Se Dio estas pura aktualaëo, Li estas samtempe subjekto kaj objekto, konscio kiu ekde îiam jam estas atinganto de la objekto pri kiu ûi konscias. Menciinte tiun puran aktualecon de la infinita estaëo, Aristotelo asertis, ke Dio estas penso de penso.
Plotino, ekzamenante la unuecon de Dio (Enn. V, 1, 4), konceptis gradan aperon de la alieco, sed ekde la tute unua Unuaëo (J Î B D ä J @ < ), kiu estas la propra nomo de Dio. El tiu Unuaëo emanas Intelekto (Logoso), kiu, per la pensado, enhavas la aliecon de pensanto kaj pensitaëo.
Hegel metis tute novan sistemon, en kiu la konkreta spirito enhavas la diron kaj la kontraýdiron. La alia, por la ontologio de Parmenido, heredata de Aristotelo, enhavis nur la enton, el kiu estis forigita la ne-enton, tio estas, la nekontraýdiron. Hegel interpretis la vivon de la spirito kiel komprenon de la kontraýdiro, enmetita en la koncepton mem de tio, kio estas la alia.
Abstrakte la ideo (tezo) operacias la alienadon (vd) per la eliro el si mem, por iri al objekto, tio estas, al la naturo (antitezo). La konkreto estas la sintezo de ambaý (ideo kaj objekto), per kiuj konsistiûas la Spirito. Nur la spirito estas la konkreta realo. Insistante pri la alieco inter ideo kaj ideitažo, Hegel interpretis la naturon kiel esence la alion rilate la ideon (Encik., § 247). Ûi estas "ideo en ali-esteco" (Anderssein). Sen tiu alienado al io kontraödira, la Spirito ne vivas sian meman komprenon.
12. Laömaterie, la alieco ne okazas sammaniere en finita afero kaj en infinita.
En finitaj aëoj la alieco fariûas plifundamente per la multobligo de individuoj; en îiu finita individuo okazas internaj aliecoj.
Îiu individuo estas antaý îio la individuo mem, sed por ke individuoj estu inter si aliaj, ili enhavas ion, per kiu tiu fenomeno de aparteco povu okazi. Unu el la postuloj de la individueco, inter multobligitaj aëoj, estas la finiteco.
13. La alieco en Dio. La alieco en Dio nur povas esti konceptata per analogio kun la alieco de ne diaj aëoj. Kiel la koncepto de analogio preskaý absorbas la diferencojn, tiel same la infiniteco preskaý absorbas la finitajn individuojn.
Infinita esto ne povas distingiûi per la speco de individueco, per kiu finitaj individuoj apartiûas inter si.
Nek la infinita esto havas la saman aliecon rilate la finitajn individuojn. Dio nur povas esti konceptata kiel la alia, kiu samtempe ne alias kiel alias la finitaj estoj inter si.
14. Naturo de la ontologia alieco. Esti alia, kiel individuo distingiûas de alia individuo, ne estas la sama distingo, kiel okazas inter ekzisto kaj ne ekzisto (inter ento kaj ne-ento).
Rilatas la individueco al la esenco, kaj tiusence la alieco de la individueco distingiûas de la ne-ento.
Îiu aëo estas ekzistaëo, sed per la maniero ekzisti îiu fariûas alia. Jen tio, kion oni nomas per la vorto esenco. Diferencaj esencoj ekskludas unu la alian. Tio, kio unu estas unumaniere, la alia havas alimaniere, kaj pro tio unu diferencas de la alia.
15. En religio la ontologia naturo de alia afero gravas, por klarigi kohere la doktrinon pri la Triunuo (vd 9650).
En la infinita Dio ne okazas internaj individuaj diferencoj, kaj sekve la kredantoj je la Triunuo devas klarigi kiamaniere povas okazi la alieco de tri diaj personoj interne de unu naturo.
La teologiaj spekulacioj, utiligante filozofiajn konceptojn, asertas, ke la koncepto de persono fundamente diras nur rilaton, kaj ke ûi ne inkluzivas la nocion de naturo. Tiam eblas diri, ke en Dio okazas unu naturo, sed tri interrilatoj.
La persono de Dio la Patro, rilatas kiel Patro posedanta unue la dian naturon.
La dua persono rilatas al dia naturo, kiel la ricevanto de la naturo transdonita de la Patro.
La tria persono rilatas al dia naturo, kiel ricevanta ûin de la du unuaj personoj.
Sekve de tiu klarigo, - se ûi validas, - en Dio povas okazi pluraj personoj, dum la dia naturo konserviûas unueca.
En subtilažoj povas okazi sofismo. Jen afero ekzamenenda.
Îu eblas interpreti rilaton sen ia naturo, per kio ûi fariûas rilato? Jen afero, pri kio la trinitaristoj povas simple respondi, ke tio estas mistero. Kontraý, aliaj avertas ke ankaý rilato estas iamaniere naturo, æar rilato estas unu el la katerogorioj de ento.
E.Pauli.
- ALIANCO.
0211.
A: alliance. F: alliance. G: Verbindung. H: alianza. I: alleanza. P: aliança. R: (soiúz).
1. Etimologie, alianco devenas, tra la latinidaj formoj, el la latina alligo, -are (= ligi al), kunmeto el al (= al) kaj ligo, -re (= ligi).
Substantiva radiko. Vortformoj: alianco, alianci (tr).
2. Alianco estas interligo de homaj grupoj, îefe inter Ïtatoj, pri difinitaj celoj Ekzemple, Nordatlantika Alianco de Sindefendo.
Okazas nuanca proksimeco inter alianco kaj pakto (vd); alianco diriûas pri la afero ûenerale, pakto pri la akto mem per kiu fariûas la alianco.
Kontraste kun federacio (vd 2143), kiu estas konstanta asociado kaj kun ampleksaj celoj, alianco estas pri eventualaj kaj pri apartaj celoj.
Familio (vd) alproksimiûas pli al la kunteksto de alianco, ol al tiu de federacio. Estas familio en kampo pli aparta, ol la pli vasta celo de federacio. Ligo inter viro kaj virino, por krei familion, estas inter individuoj, ne inter grupoj; sekve, familio en si mem ne estas alianco, nur figure. Sed ligo de familio kun alia familio jam havas karakteron de alianco.
3. Doktrino. Alianco inter popoloj estas dezirebla por îiuj bonaj celoj. Ili okazas kreskeme pli ofte en moderna epoko. Sindefendaj aliancoj ankaý estas akcepteblaj, kvankam tiuj sindefendaj aliancoj ebligas ankaý kaïaj agresemaj iniciatoj.
Kompreneble, la nacioj ne nur estu unuiûintaj per eventualaj kaj regionaj aliancoj, kun la koncernaj regionaj celoj. La tuta homaro ankaö interligiûas per centrala politika povo fare de stabila universala federacio. La aötonomieco de la naciaj Ïtatoj estas nur relativa. Interrilatoj inter Ïtatoj ne solviûas nur per individua kapablo de sindefendo kaj per la eventualaj aliancoj. Sekve, la øenerala Ïtato, al kiuj æiuj Ïtatoj obeos, estas necesa.
4. En familia instanco rekomendindas la aliancoj, per kiuj la ekonomiaj kaj politikaj agoj kunordiûas kaj estas efikigataj. Kompreneble, tiuj familiaj aliancoj estas tre eventualaj, kaj malsame okazas en îiu nivelo de socia evoluo. Pri tiuj diferencoj vaste okupiûas la sociologio.
Enkadre de la primitivaj formoj de socio, karakterizataj de tribaj interesoj, estas konataj aliancoj en la esfero de edziûoj, foje kun specialaj sociologiaj interagoj, en kiuj aperas kompensoj, pagitaj kutime al la familio de la edzino. Nobelaj kastoj kaj etnaj grupoj kreas aliancojn, per kiuj ili garantias la grupajn apartajn interesojn. En moderna socio la familiaj aliancoj atingas foje vastajn entreprenistajn organizaëojn.
E. Pauli.
- ALIANCO. Dia..
. 0212.
1. Dia alianco. Religioj de kelkaj nacioj imagis aliancon inter Dio kaj homaj grupoj kolektive, aý eî kun la tuta homaro.
Sed estas necese, ke tiuj imagoj ne havu antropomorfismajn karakterojn kaj koheru kun la filozofio pri religio ûenerale. Cetere, ili devas esti aparte pruvataj, kiel efektive ekzistantaj, tio estas, rekte revelaciitaj de Dio.
Oni estu ankaö avertita pri la sociologia fenomeno, per kio la homaj grupoj facile kredas je mesioj, - kutime viziuloj, - prezentantaj sin kiel sendataj de Dio.
2. Alianco de Javeo. Antikvaj judoj kredis je alianco (hebree berith) inter Javeo (Dio) kaj Noa, post la diluvo (Gen 6, 18; 9, 9). Dio faris aliancon aparte kun Abraham (Gen 15, 17; 17, 2), kun Isaak (Gen 17, 19; 26, 3), kun Jakob (Gen 28, 13) kaj kun ties posteuloj, tio estas, kun la israela popolo (Ex 6, 4; 19, 5; 34, 27; Lev 26; ktp).
Laý enhave tiu alianco de la biblia rakonto signifas por la judoj, ke Dio almenaý protektos la konstantan ekzistadon de aparta etno.
En antikva tempo signifis, ke la nacio estos sendependa. Kiam la judoj perdis sian sendependecon kaj estis sklavigataj en Babilonio, ili forte kredis je la alveno de Savonto (tio estas Mesio), por restarigi la regnon de la elektita popolo.
3. Nova dia alianco estis imagata de tiuj, kiuj avertiûis ke, post multaj jarcentoj la restarigo de Israelo ne okazis. Kelkaj grupoj, ekzemple esenoj (vd), ïanûis sian koncepton pri la Mesio, kaj kredis nur je iu spirita Mesio, kiu restarigos almenaý la kulton.
Kristanoj, same kiel esenoj, kredas je nova alianco (Mt 26, 28), kies Mesio (greke Kristo) estas Jesuo.
Sekve Antikva Testamento (Antikva Alianco) pasis, per forigo, kaj anstaöigo de Nova Testamento (Nova Alianco). Estas ja Testamento alia traduko de Berith (= Alianco). Tiusence jam pasis la Malnova Berith, kaj nun estas tempo de la Nova Berith.
La kristana dia alianco inkluzivas la promeson de spirita regno en alia mondo, al kiu la bonuloj saviøos per la graco garantiita de Jesuo Kristo
La regno de Jesuo Kristo restis konata ankaý per alia nomo, - Eklezio (vd 1555), - kies greka signifo estas asembleo.
Doktrine, kristanoj ne interkonsentas pri la Dia alianco, alidire, pri la Regno de Kristo, aý pri la Eklezio. Por kristanaj katolikoj la alianco kaj regno de Kristo estas la Eklezio, kies surtera reprezentanto estas la Papo de Romo.
Kompreneble, kiel oni jam avertis, æiu rajtas libere pensi kaj libere kredi pri aparta dia alianco, sed faru tion enkadre de kohera filozofio pri la socio kaj pri la religio.
E. Pauli.
- ALIENA
(+). 0215.
L: alienus, -a, -um.
A: alienate. F: aliené. G: fremd. H: alieno. I: altrui. P: alheio. R: (duchevnobolnoj).
1. Etimologie, aliena devenas el la latina alienus (= aliena, de alia), siavice el alius, -a, -um (= alia).
Adjektiva radiko. Vortformoj: aliena, alienado (vd), alieni (tr), alieneco (vd), alienisto (kuracisto pri alienuloj)
2. Aliena estas apartena al alia. Ne propra.
Nuance, fremda (vd) signifas senrilatecon al la koncerna persono, dum aliena emfazas posedon de propraëo flanke de alia.
E. Pauli.
- ALIENADO (aliproprigo).
0216.
Gr: 8 8 @ J D \ T F 4 H , -, T H . L: alienatio, -onis.
A: alienation. F: aliénation. G: Entfremdung, Verausserung. H: alienación. I: alienazione. P: alienação. R: (prodázha).
1. Alienado, striktasence, estas la aktiva transdono de posedaëo. Ekzemple, alieni iun materialon, alieni la personon en sklavecon, alieni la laborforton.
Alieneco, en senco de malsano, signifas nur pasivan perdon de propraëo pri si mem pro ne kapablo gvidi sin (vd 0222), dum alienado estas normala procedo de translaso al aliulo same kapabla posedi.
Nuance, vendo (vd) estas transdono kontraö difinita kompenso, dum alienado, kvankam farebla per vendado, ne inkluzivas tiun aspekton en la translaso.
Aliproprigo (vd 0226) ekvivalentas al alienado.
2. Specoj. Laöforme, la specoj de alienado distingiûas, ekzemple, per la maniero de la operaciado. Estas forma la jam menciita distingo inter alienado striktasence (aktiva alienado) kaj alienado en senco de malsano (pasiva alienado). Elstaras la formaj specoj de alienado, la alienado per vendado (kontraö kompenso), alienado per simpla donaco.
Pri vendo (vd) kaj donaco (vd 1392) disvolviûas konceptoj kaj principoj pritraktataj aparte de la juro.
Gravas ankaö kiel formaj specoj de alienado, la rilato al kiu fariûas la translaso. Ekzemple, alienado al Dio (vd 0217), alienado al aliaj homoj (vd 0220), alienado al konobjekto (vd 0218).
3. Laömaterie, la specoj de alienado dependas de tio, kio estas alienata. La graveco jam ne dependas de la formo de operacio, nek de la rilato al kiu fariûas la translaso, sed de la interna valoro de la objekto.
Nun, laö la materia vidpunkto, la alienado diversiûas precipe en alienado de materia propraëo kaj alienado de la personaj rajtoj (vd 0220).
Kutime, la alienado de materia propraëo konsistas el vendo de varoj; la alienado de personaj fundamentaj rajtoj, el vendo de servoj, precipe de la laboro.
Reduktiûas al vendo de personaj rajtoj, la alienado per kio geedzoj postulas fidelecon pri seksumado. Principe pri seksumado îiu rajtas resti libera, kvankam devanta agi saøe.
4. Doktrino. Alienado estas afero pritraktata de juro, moralo, ekonomiko, sociologio, politika praktiko. La adekvata esploro de îio pri alienado postulas samtempan atenton al laöformaj kaj al laömateriaj aspektoj, per kiuj diversiûas la specoj de alienado.
Kompreneble, en îiu laömateria alienado la alienado de si mem okazas plifundamente, îar la malgrandiûo de la posedaëoj afekcias la posedanton mem.
En la alienado al konobjekto okazas la forlaso de atento al si mem favore de la ekstera objekto (metafizika alienado, okazinta en la sistemo mem de la kono al objekto, esplorata precipe de la ideisma dialektika sistemo de Hegel).
En la religia alienado, per la servo al Dio, povas okazi la forgeso de la servo al si mem. Servo al Dio estas certamaniere sensenca, îar Dio nenion kreis por ricevi servojn. Sed tio, kion Dio kreis estas Lia gloro. Estu æiu homo la gloro de Dio, anstataý la servisto de Dio.
En la alienado de homaj rajtoj, ekzemple de translaso de laborforto, malgrandiûas la persona aötonomio.
En abstrakta aparta kunteksto de la logiko okazas la alienado en propozicio, per kio la esprimo translokiûas (vd. 0221).
E. Pauli.
- ALIENADO AL DIO
. 0217.
1. Religia alienado okazas per transdono al Dio de tio, kio principe devas resti en la homa posedo.
Kelkaj tre kultas Dion, kaj faras el la religio la îefan okupiûon de la vivo. La primulto restas pasive respektema.
Fine kelkaj simple forgesas la kulton al Dio. Îu okazas alienado al Dio, per kulto atribuata al Li, kiel deviga tasko?
Varias la formoj de religia alienado foje pro ideologia formulado, foje pro troigo.
Laö la ateisma vidpunkto, îiu religio estas per si mem iluzia alienado, îar la dediîo al Dio konsistas en translado al io iluzia.
Pri tiu religia alienado avertis Ludwig. Feuerbach (1804-1872 , dialektika materiisto, montrante ke, la homoj, per universalaj senfundamentaj ideoj, kreas iluzian Dion, al kiu ili poste alienas sin. Do, kiam iluziita homo adoras Dion, fakte adoras sin mem, kreinton de tia fickcio. Je la momento, kiam la homo konscias pri la eraro, malaperas la religio.
Misforma religia alienado okazas, kiam la religio, principe vera, estas tamen erare konceptata de la religiulo, aö îar li erare konceptas Dion, aö îar li erare konceptas la formon mem de la kulto.
Kiam okazas la eraro pri Dio, tiu doktrina eraro diriûas pri la materia aspekto de la religio, îar la religiulo adoras ion falsan; kiam okazas la eraro pri la kulto, la eraro diriûas pri la forma aspekto de la religio, îar la religiulo adoras per falsa maniero.
En ambaö kazoj la piulo iluzie alienas sin al Dio, kaj povas fari tion erare. Kutime la homoj estas ne sufiîe evoluinta por korekte pensi pri Dio, nek por esprimi sufiîe bone la kulto mem.
2. Radikala mistikismo alienas la animon al Dio, en kies servo la mistikulo forlasas siajn pensojn, agojn kaj farojn.
Jen inversiûo de bone orientita religio, laö strikte metafizika kompreno de la kreo fare de Dio. Efektive, oni nur povas koncepti la kreadon kiel transdonon fare de Dio al la kreitaëoj tiamaniere, ke tiuj îi estu estaëoj kiom eble per si mem. Se tia estas la kreiva volo de Dio, ne rajtas la kreitaëo inversigi la aferon, alienante sin al Dio.
Cetere, Dio ne bezonas havi tion, kio estas alienata al li. Nek Dio bezonas esti Sinjoro, kiu kreas servistojn por servi Lin.
Kompreneble, ekstera celo ankaö ekzistas en la kreitaëo, îar îiu kreaëo okazas kiel dia gloro (vd). Sed tio ne okazas per la formo de alienado, nek per la formo de la agoj de servistoj.
Tute unue la kreita afero estas io en si, kun interna celo. Tiu interna celo devas esti kultivata favore al kreitaëo, kaj nur per tiu ne translasebla rajto la kreitaëo obeas la dian volon.
Dum la kreitaëo vivas kun interna celo, samtempe, per tiu interna bone realigita celo, ûi gloras ekstere sian bonan Dion. Jen la fundamento mem de la religio, kaj kio do ne konsistas en la alienado al Dio.
3. Oftas îe tradiciaj religioj promesi ion al Dio per la formo de voto, por kontraöricevi ion (vd 9954). Sed tiaj promesoj ne fariûu per misforma religia alienado al Dio.
Monakoj kutime faras tutvivan voton de obeo (alienado al la volo de ilia monakeja estro, kiu por ili reprezentas la volon de Dio), voton de malriîeco (ordinare alienado de individua uzo de bonhavoj), voton de îasteco (alienado je la kapablo seksumi kaj seksgeneri).
Kune, tiuj votoj estas nomata Evangeliaj konsiloj (vd 4154), en la senco ke ili estas rekomenditaj de Jesuo, sed ne devigaj.
Principe, monakoj (foje dirataj religiuloj) proponas al si la perfektecon. Jen bona propono.
Sed malfacilas komprenigi tiun perfektecon per la votoj de radikala obeo, radikala mallriîeco, radikala îasteco, îar tiuj formoj de vivo estas kontraöaj al la naturo kreita de Dio. Jen do, tiuj nomataj Evangeliaj konsiloj, estu do komprenataj kun iom da mildeco.
Kreitaëo devas memgvidi sin; riîeco estas io bona; seksa vivo estas dezirebla. Do, la perfekteco devas esti serîata enkadre de la memgvidado, enkadre de la riîeco, enkadre de la seksa vivo.
Ankaö estas sensenca la aserto, ke homo ne povas misfari votojn, kaj ke nur specifa reprezentanto de Dio rajtus fari tion. Estas implica, ke ne estas valida tio, kion homo eî ne devus voti.
4. Gravas ankaö demandi, îu iu povas detrui ion, por signifi fordonon al Dio? Îu estas agrabla al Dio, ke homo fordonu al Li bestojn, per buîado kaj bruligado, por ke la fumo altiûu al la îielo, kiel ofte praktikis en la pasinteco la religioj?
Îu homo povas membuîi sin kiel tutaëa alienado al Dio? Îu iu povas fortranîi sian brakon, vundi sin, suferi malsaton, îiam kiel speco de alienado al Dio?
Kun aparta signifo, la transdono de io al Dio povas esti farata kiel esprimo, laö la artaj rimedoj. Sed arto eblas sen membuîado kaj sen buîado de bestoj. La celo ne rajtigas uzi îiujn rimedojn, îar kelkaj estas kontraö la naturo. La ritaj oferoj, kun elstaro la buîofero (latine sacrificium) estas transdonoj kiel esprimoj, per kiuj la transdonanto adoras Dion kiel absolutan posedanton de îio, sed faras tion per ne adekvataj rimedoj.
Certe la naturo estas konservenda, kaj transdono de naturaj rajtoj al Dio estas sensenca. En dualisma sistemo, naturo estas la volo mem de Dio. Do, kiu tiamaniere kredas Dion, tiu homo ne devas honori Lin per votoj kontraö la naturo, nek kontraö sia persona naturo, nek kontraö la ekstera naturo.
Vera religio estas îiam humanisma kaj ekologiisma.
5. En mistiko, la latina alienatio signifas gradon de ekstazo.
Laö la mezepoka Rikardo de Sankta Viktoro, gradoj de altigo al Dio estas:
- unue, la dilatatio; - due, la sublevatio; - trie, la alienatio.
Per tiu fina alieneco, okazas malmemorigo rilate la finitajn aëojn, kun rezulto por la menso, kiu eniras en ne humanan staton. Jen efektiva religia alienado, îar la homo eliras sian konservendan naturon.
E. Pauli.
- ALIENADO AL KONOBJEKTO
. 0218.
1. Homa atento estas efektiva nedeviebla alienado al objekto, al kiu ûi unue atentas dum okazas la kono.
Du estas la homaj atentoj, kaj la unua iras al ekstero. Memkonscio okazas nur per la dua atento, la malrekta, kiam do la atento revenas al si mem. Ne eblas la malrekta atento, antaö la rekta. Per tiu æi rekta atento æio komenciøas en la fenomeno de kono, per kiu unue la kono iras al ekstera objekto.
Per tiu malrekta konscio, malaperas parte la alienado al la objekto, sed ne tutaëe. Ankaö la mio havas aspekton de objekto metata antaö si. Restas do klare, ke tiu limigo de la homa procezo de kono apartenas al nia metafizika alienado, nomebla pli precize gnozeologia alienado, aö simple alienado al konobjekto.
2. Kontraste, Dio, korekte konceptata kiel tute simpla, estas ago kun memkono, kaj kies atento ne estas al ekstero, kiel el subjekto al objekto. Dio konas sin mem, ekde si, en si, sen la intencionalisma divido subjekto-objekto; Dio estas kunfandiûo de ambaö.
Tiel same, ankaö ekde si kaj en sia dieco sen objekto antaö la subjekto, Dio konas la kreitaëon; sen ëeti eksteren de si la atenton. Li konas la kreitaëon jam ekde si mem.
Dio ne rigardas tra la fenestron. Li estas en la fenestro kaj ekstere de la fenestro. Certamaniere, Dio ne estas en la fenestro, nek ekstere. Sed æio estas en Dio, æar Dio estas antaýa rilate la kreitažon kaj infinite vasta. Kiam la kreitažo aperas, øi aperas en Dio. Ne kreis Dio la æielo por iri tien, sed la æielo aperis en Dio kaj restas en Li.
Dio ne rigardas ekde la îielo sur la teron, îar Li estas sur la tero kaj îie ajn, sed per grandeco sen dividitaj eroj; îie kaj en îiu ero tutaëe.
Laö la esprimo de Ploteno, Dio estas la unuo (J Î B D ä J @ < ). En Dio ne okazas iu ajn alienado al konobjekto, kiu estas do absorbita de la subjekto.
Certamaniere, Dio eî ne estas subjekto, pro manko de objekto, îar li ne povas fariûi aliulo (vd) rilate tiun alian.
Oni nur povas paroli pri subjekto en Dio, se tiu subjekto ne estas konceptata antropomorfisme (kiel el subjekto en la homa kono). Pro tiu absorbiûo de la objekto fare de la dia subjekto, tiu dia subjekto ne havas la kondiîon de la subjekto en la senco de subjekto laö la homa kono, sed nur analogie. Same, ne paroleblas pri dia persono (vd), en la senco kiel homa persono.
3. La metafizika alienado okazas je la momento, kiam, per la homa kono, la atento estas absorbita (vd 0036) de la objekto atingata. Esence, koni estas atenti (kono estas intencionaleco) (vd 3202), per kiu la atento iras al objekto konata. Hegel nomis tiun objekton la Naturo. Tamen, la homa kono kapablas fari la inversan vojon pere de malrekta atento, tio estas, per la reflekto revenanta sur la penson mem, kiu fariûas memkonscia. Nur tiu memkonscio estas, en ideisma filozofio de Hegel, la realo.
Pro psika tendenco, ofte la homoj restas nesufiîe atentaj pri si mem, kaj do en metafizika alienado. Pro tio, la malnova averto, ripete elstarigita de Sokrato "Konu vin mem".
En ekzistencialisma kunteksto, tiu alienado estas la fenomeno de la "neaötenteco", per kiu okazas la "oni" sen difinita personeco de la mio.
4. Aparte insistis Hegel, per pluraj flankoj, pri la metafizika alienado, kaj uzis tiucele malsamajn esprimojn: Entzweihung (= duiûi, divido en du), Trennung (= apartigo), Entfremdung (= alienado per malrilatiûo kun si mem), Entausserung (= alienado per eliro).
Alienado en hegela senco estas la realo situanta aussersich (= ekster si) kontraste al bei sich (= en si). Esti en si mem, signifas esti al sia dispono, esti en si mem neligita, esti libera.
Sed la alieneco, pri kiu avertas Hegel, enhavas ankaö la dialektikan karakteron de la penso, laö lia sistemo, en kiu la spirito inkluzivas la kontraödiron de si mem.
Hegel intencis reformi la tradician ontologion, kiu ekde Parmenido volis forigi de la ento la kontraöon de si mem. Por la nova ontologio la nekontraödiro apartenas al pensmaniero mem de la spirito, kies vivo okazas per la sinsekvo: tezo, antitezo, sintezo.
La konkreto estas la spirito, kiu vivas per tiu divido en enton kaj neenton sintezitajn. Pensi estas pensi la kontraöon de si mem, estas pensi la objekton (la naturon) kiel alienadon.
Tamen, se la sama spirito elpensas îion pli profunde kaj dialektike, li malkovras, ke îio centriûas en la ideo, îar la objekto apartenas al ideo mem. Konkrete, en ideismo, ideo kaj objekto estas la samo, nur abstrakte ili dividiûas. Per la reveno al memkonscio, malaperas la alienado. Same en îiu ajn filozofio, la rekta atento, kombinita kun la malrekta, malaperigas iamaniere la metafizikan alienadon.
E. Pauli.
- ALIENADO DE HOMAJ RAJTOJ
(sklaveco, salajro). 0220.
1. Gravas la demando, îu individua homo povas aliproprigi sian personon, kiel okazas en sklaveco rilate la sinjoron kaj kiel okazas en entrepreno de salajruloj.
En sklaveco (vd) malaperas la libereco, do unu el la homaj fundamentaj rajtoj. Tamen, aliflanke, la sklavo havigis al si avantaûon ricevi loûejon, veston kaj manûon. Ordinare ne okazas absoluta sklaveco, pro tio ke la sinjoro efektive nur celas la laborforton.
En salajrigita laboro ankaö okazas limigojn de la homa libereco, per kontrakto de alienado de la laborforto kun kompenso.
Jen du formoj de alienado de la homaj rajtoj, pri kio oni takse devas esplori.
Inter la du formoj de alienado estas kelkaj diferencoj, sed ankaö kelkaj alproksimiûoj.
La serveco aö sklaveco tre limigas la homajn fundamentajn rajtojn, sed tamen fariûas kun iom da kompenso. Por sklavo fariûi denove libera estas preskaö ekvivalenta al salajrulo resti sen kontrakto de laboro.
2. Pri sklaveco. Dum la tuta antikva epoko nur stoikistoj rekte kontraöstaris per argumentoj al la sklaveco.
Aristotelo ne rekte malaprobis la sklavecon por la malevoluintaj homoj, ne kapablaj gvidi sin mem; anstataö tio, li realisme konsideris la sklavecon avantaûa por la sinjoro kaj por la servisto (Pol., I, 2. 1552a).
Tradiciaj religioj ankaö ne opiniis klare, kaj parolis pri sinjoro kaj servisto kiel normala situacio. Pro tio, la rilatoj inter Dio kaj homoj estas prezentataj per la duoblo: Dio kaj servoj.
La juda Biblio kaj la kristanaj skribaëo de la Nova Testamento mencias la serviston kaj la sinjoron kiel definitivajn figurojn de la socio, kvankam kun la plibonigita akcento de karitata kunvivo.
Dum la romia imperio, sklavoj (tiutempe nomataj servistoj) ofte fariûis kristanoj. Sed kiam, ekde la Imperiestro Konstanteno, la kristana religio fariûis oficiala, ûi prenis la antaöan aristokratian strukturon de la pagana socio, kaj konservis la servistojn kaj aliajn kastojn.
Monakejoj havis servistojn. Kelkaj el ili, ricevis apartan religian karakteron, per la nomo de fratoj, sed situintaj en pli malalta nivelo de la pastroj. Eî la romiana figuro de la sacerdoto estis kopiita de la kristanoj. Estis akcentata la distingo inter laikoj kaj klerikoj. Enkadre de la klerikaro mem, estis iom post iom altigita la posteno de episkopo, îiam pli alte rilate la pastrojn.
Boecio, grava kristana pensisto, jam je la komenco de Mezepoko, akceptis, ke homo povu vendi sin mem por vola serveco (Pri la vola servuteco).
Kiam mezepoke oni metis slavojn en servecon, aperis la nova nomo, - sklavo (= slavo).
Sankta Tomaso ripetis la pragmatikan vidpunkton de Aristotelo pri la reduktado de la plej simplaj homoj al servuteco, îar ili kapablas fari ion per ordono de la pli kapabla (S. Th. II, 2, 2. 57 a. 3 ad 2).
Islamanoj, kiel la kristanoj, praktikis la sklavecon.
Modernepoke estis ankaö praktikata dum kelkaj jarcentoj la sklaveco de la subevoluintaj negroj de Afriko. En Afriko la negroj mem jam praktikis la sklavecon, îar negraj triboj kaptis negrojn de aliaj triboj. Jen kutimo kio faciligis, ke la negroj revendis siajn sklavojn al transportistoj, kiuj revendis ilin en aliajn kontinentojn.
Nur je la luma jarcento (1700) aperis klara kaj efika reago kontraö la sklaveco, nome de la pli humanismaj filozofioj de la moderna epoko, avertante pri la homaj fundamentaj rajtoj, precipe de politika egaleco.
3. Pri salajrulo. Alienado de la laborkapablo al alia, signifas, vendi tion, per kio homo vivsubtenas sin.
Principe, îiu rajtas vendi sian laborforton kaj îiu rajtas kontrakti laborforton. Jen ûenerala etika antaösupopo. Sekve, salajrulo eblas en socio, sed ne la sklavo.
La homa alienado, per vendo de sia laboro al individua kapitalisto, tre impresis al Karl Marx (1818-1883), kiu rigardis la aferon pere de la hegela dialektika filozofio (Ekonomikaj kaj filozofiaj manuskriptoj, 1844, publikigitaj unuafoje en 1931), kiun li repensis helpe de la materiisma dialektiko de Feuerbach. Li konsciiûis pri la graveco de la laboro kiel esenca rimedo de la homa subteno. Pro tio li ne akceptis kiel validan tiun alienacion.
Ankaö avertis Marx, ke ne sufiîas la dialektiko de la ideoj, îar la îefa estas la realo, kiu por li estas la materio, kaj tiu îi evoluas dialektike. Estas la realo, kiu iras en direkto de la ideo, produktita de ûi; ne inverse. En la realo homo alieniûas se li laboras laö kapitalisma sistemo.
Kiel Marx oni defendu la salajron, sed ne troigu, ûis forigi politike la kapitalisman entreprenon, æar apartenas al fundamentaj individuaj rajtoj de la civitanoj povi dungi kaj esti dungata. Cetere, Marx proponis la perfortan revolucion fare de la salajruloj, kaj do per ne demokratiaj rimedoj.
4. Aldone al fundamenta principo, ke laborforto povas esti vendata de la laboristo kaj aîetata de la entrepreno, restas determini la detalojn.
Flanke de la laboristo, la alienado per vendado supozas la justan kompenson, kaj socian garantion pri tiu justa kompenso.
Flanke de la dungisto, la dungado devas fariûi enkadre de sociaj leûoj, ekzemple, pagi impostojn kaj akcepti la agadon de la laboristaj sindikatoj (kompreneble, de sindikatoj okupiûintaj korekte pri la interesoj de la laboristaro, ekvilibre kun la tuta socio, kaj ne per korporativisma politiko).
La vendado de la laborforto postulas almenaö, ke la prezo de tiu vendado estu sufiîa, por la vivsubteno. La leûoj pri la laboro devas garantii tion (rekte aö malrekte), kaj la sindikatoj devas klopodi por tio, kompreneble æio enkadre de la socia realo.
5. Avantaûoj de entrepreno kaj salajrigita laboro. La individua laboro eblas, sed ne sufiîas por la racia evoluo de la socia ekonomio.
Inverse, per la entrepreno (vd 1828), - per dungisto kaj salajrulo, - la rezultinta situacio en alienado de la laborforto restas tia:
- la salajrulo ricevas monon por la vendo de la kapablo labori;
- sed la salajurulo ne ricevas rekte el la precize kalkultita rezulto de sia laboro;
- se tio okazus, la salajrulo devus ankaö atendi la riskojn.
La ekonomika sistemo pere de la aîetata laboro fare de la dungistoj havas kiel gravan faktoron de planado la antaödifinon de la kostoprezo de la varoj.
Aldone, povas esti petata de la entreprenisto plusa prezo, nomata lukro aö enspezo. Per tiu almeto sur la vendoprezo vivas la entreprenisto kaj kreskas la entrepreno, kiu povas oferti ïancojn por pliaj salajruloj kaj influi la ûeneralan progreson de la socio. Per tiu sistemo, nomata kapitalismo (vd), la burûaro kreis la modernan progreson, precipe la industrian.
Principe, tiu sendependiûo inter salajrigata laboro kaj rezulto faciligas ambaöflanke, pro la raciigo de la ekonomio, per divido de la taskoj, kiel jam avertite. La laboristo konas tuj sian gajnon, kiu certamaniere montriûas garantiita. La organizado de la entrepreno fariûas malplikomplika. Cetere, laboristoj mem povas samtempe salajre vendi sian laboron kaj aparte fariûi akciaj partoprenantoj de la entrepreno.
Ankoraö eblas krei sistemon, kvankam komplika, de aparta partopreno en la lukroj, kiam ili okazas; tiu formo de partopreno en la enspezoj de la entrepreno prezentas la avantaûon stimuli la salajrulojn al pli efika laboro.
Kompreneble, la socialigado de la entrepreno, per kiu malaperas la individuaj kapitalistoj, evitus la alienadon de la salajruloj, kiu fine restus nur salajrigitaj de si mem, kvankam kolektive
Îar, aliflanke, la entrepreno postulas grandan preparon de la respondeculoj (nun îiuj kune), ûi povas esti socialigita, nur kiam la plimulto el la civitanoj estos kolektive sufiîe preparitaj, morale kaj administracie.
En nuntempaj sociologiaj kondiîoj tio fakte ne okazas. Meti la entreprenon enmane de morale kaj administracie ne preparitaj homoj estas la samo ol fordoni ûin al rabistoj, al malkompetentuloj kaj al mallaboremuloj. Ruzaj politikistoj forte aprobas la sistemon de ïtataj ekonomiaj entreprenoj, ûuste pro tio, ke ili povas malhoneste influi la administracion de tiuj entreprenoj.
Tamen, la socialisma idealo (vd) restas îiam la fina celo atingenda de la plej perfekta socio, atingebla nur kiam humanisme æiuj individuoj egale evoluis kaj interkonsentas pri la kolektivo. Dum ne eblas atingi la pli perfektan socian strukturon, oni kontentiûu kun malpli altaj gradoj de perfekteco, en kiu la entrepreno, kvankam rajto de æiuj, fakte tamen apartenas al iniciatemaj individuoj, sed sub kontrolo de sociaj leûoj.
Tamen, neniam la Ïtato, per monopolo, rajtas malpermesi la privatan entreprenon de æiu ajn, îar îiu rajtas vendi sian laborforton kaj îiu rajtas aîeti ûin.
6. Laö Marx, la plusvaloro (vd), - per kiu la varoj enspezas kaj kiun la kapitalistoj alproprigas al si senpage, - estas rajto de la dungita laboristo. Ûi egalas al la diferenco inter la sumigita laboro unuflanke de la produktantaj salajruloj, kaj aliflanke la salajro prezentanta nur la kostojn de reprodukto de la varo.
Jen analizo kontestebla kiel eble malbone farita. La salajro rekte dependas de la kontrakto, kaj ne de la varo. Kompreneble, per la antaövidebla prezo de la varoj, la dungisto kapablas racie fari la proponon de laborkontrakto.
Multaj rediskutis la koncepton de alienado enkadre de la marksisma ideologio. Akorde kun la rezultoj, kelkaj marksismaj sistemoj estis konsiderataj pli ortodoksaj, îar pli proksimaj de la rigideco de Marx, ol aliaj.
Kelkaj interpretoj estas nomataj pli subjektivaj, kontraste kun aliaj, pli objektivaj (vd).
Louis Althusser ( n.1918) reagis kontraö la hegela interpreto fare de Marx. Cetere, por li marksismo ne estas nur historicisma interpreto de la ïanûemaj historiaj okazintaëoj, sed atingo de absoluta vero pri la historio. En apartaj verkoj Legi Kapitalo'n (1965), Por Marx (artikoloj 1960-1965), en kunlaboro kun aliaj, Althusser provis atingi sciencan interpreton de la alienado.
7. La socia alienado okazas en kelkaj transdoneblaj taskoj. Per troiga aserto de J. J. Rousseau, civitanoj alienas îiujn naturajn rajtojn al la socio:
"La artikoloj de îi tiu kontrakto reduktiûas al unu sola: la totala alienado de îiu asociiûinto kun îiuj siaj rajtoj al la tuta komunumo" (Socia kontrakto, I, 6).
Efektive, îiu kontrakto estas esence alipropriigo, îu en simpla vendado, îu por krei entreprenon ekonomikan, familian, socian, politikan. Sed precize pro tiu karaktero de alienado, civitanoj fakte ne povas transdoni senkondiîe fundamentajn rajtojn.
Îar la socia kontrakto ne absorbas la tutan civitanon, kiu restas kun siaj fundamentaj rajtoj, la socio restas liberala kaj demokratia.
E. Pauli.
- ALIENADO EN PROPOZICIO
. 0221.
1. Enkadre de la logiko kaj lingvistiko, okazas alienado en propozicio, kiam la subjekto estas delokigata el la propra senco en la nepropran, per la predikato de li asertata. Aö inverse, per kiu la predikato estas delokigita de la subjekto, pri kiu ûi estis antaöe asertata.
Ekzemplo por la unua kazo: homo estas pentro.
Por la dua kazo: homo estas leono (tiel forta kiel leono).
Alienado apartenas al grupo de propraëoj dirataj pri partoj de la propozicio, tiel same kiel amplifo (vd), striktigo (vd), diminuo (vd).
Pli diferencaj estas la propraëoj atingantaj la tutan propozicion (vd). Tio okazas ekzemple en opono (vd) kaj ekvivalenteco (vd 1652) de la propozicioj.
2. Gravas îiuj propraëoj de la proprozicio por determini la semantikajn signifojn de la vortoj en la kunteksto.
En logiko, precipe por determini la metodojn de pensado, kiuj devas progresi kun precizeco, precipe okaze de la premisoj kiuj kaözas la demonstron.
E. Pauli.
- ALIENECO
(malsano). 0222
A. alienation. F: aliénation. G: Irrsin. H: alienación. I: alienazione. P: alienação. R: (umopomechátelstvo).
1. Alieneco, en aparta signifo, estas psika malsano de tiu, kiu suferas mensajn perturbojn, kun la karakterizo ne havi kontrolon pri si mem kaj esti malligita rilate la medion.
Pro la ûeneraleco de la nomo, alieneco ne estas uzata kiel faka termino de la medicino.
En latina lingvo aliena signifis unue apartenantan al alia (germane fremd), due malsanon (germane irrsin). Esti de alia, ne estas la samo kiel apartenanta al alia; do, îar alia ankoraö ne ekvivalentas alienan, la nuanco almetiûis per semantika ïanûo.
La latina alienus kun signifo de freneza havas karakterizon de figura senco, îar la mensa malkontrolo de frenezulo ïajnas esti perdo de posedaëo je si mem. Fakte, tiu, kiu jam ne estas atenta pri si mem kaj nek alûustiûas al la ekstera medio, jam ne havas la meman propraëon. Tiu alieneco fariûas favore de io ne difinita, fakte ne ekzistanta. Pro tio, aliena estas simple forlaso, sen aktiva fordono al alia subjekto. Aliena havas tiusence pasivan signifon, dum aliprograëigo havas aktivan sencon de efektiva transdono al iu difinita nova posedanto.
En Internacio Lingvo homo aliena diriûas pri homo freneza, sed ne figure. Se oni konservus la etimologian sencon, aliena signifus alipropraëa, kaj homo aliena estus homo de alia. Tiasence oni diras edzino de alia. Same, sed ankoraö pli strikte, sklavo estas homo de alia. Tiusence, en latinidaj lingvoj la vorto havas gravan enhavon por la filozofia diskutado.
2. La karakterizo de malsana alienulo estas la neligiteco rilate la medion, kun kiu li ne alûustiûas. Ordinare ankaö normalaj homoj ne alûustiûas en îio kun la medio, kaj pro tio ili transformas ûin. Do, pli precize alienulo havas ne normalajn rilatojn de alûustigo al medio.
La nenormalaj rilatoj de la alienulo al la medio okazas per pluraj formoj. La malalûustigo en unuj okazas, îar ili supozas sin persekutataj, foje pro supozaj ëaluzoj.
Aliaj malalûustiûas, îar ili estas rekte ne proporcie koheraj kun la medio, îar tro ekscititaj, kaj estas ekscititaj maniuloj, kapriculoj.
Inverse, aliaj estas nedecidemaj, pro malforteco de la psikaj kapabloj.
Fine, kelkaj estas senagaj, pro manko de energio, foje pro troa ekvilibro ene de sia medio.
Konklude, ne okazas specifa diferenco inter normalaj homoj kaj alienuloj, sed malsamaj niveloj en la gradaro de la koncerna psikismo. Per apartaj rimedoj tiu nivelo de psikismo povas esti ïanûata.
3. La respondeco, jen la morala problemo flanke de alienuloj.
Kompreneble, la respondeco simple ne ekzistas en tute alienitaj homoj, kaj nur grade en mezalienitaj.
Sed, îar la grado de anormaleco estas malfacile konstatebla, ankaö neeblas determini la gradon de respondeco restanta en tiuj mezalienitaj.
4. Flanke de la familio kaj socio okazas devo zorgi pri la alienitaj homoj. Flego por mensaj malsanuloj inkluzivas sanigi ilin kiomeble.
Alienuloj konservas fundamentan rajton vivi socie tiusence, ke ili ne estu mortigataj kaj nek estu forlasataj kun ebleco morti per si mem.
Nur kiam okazas agreso sen alia alternativo de sindefendo, alienulo povas esti mortigata de la agresato; en tiu kazo ne fariûas rekta mortigado, sed sindefendo kun tia malrekta rezulto.
Tiuj, kiuj havas la devon zorgi pri la alienuloj, estas respondecaj pri la agresoj, ke ili povas fari, kiam ili estas forlasitaj.
E. Pauli.
- ALIIÛO
. 0223.
Gr: 8 8 @ \ T F 4 H , T H . L: alteratio, -onis.
A: alteration. F: altération. G: Alteration.,H: alteración. I: alterazione. P: alteração. R: (ména).
1. Vorformado el aliiûi, siavice el alia (vd 0210), ekde la latina adjektivo alius, -a, -ud (= alia).
2. Aliiûo estas la fenomeno per kiu unu afero fariûas alia. Ekzemple, aliiûo de malnova homo en novan.
Nuance, ïanûo povas esti anstataöiûo de unu individua objekto pere de alia, ekzemple, ïanûo de telero jam uzita, pere de telero pura, dum aliiûo eldiras pli absolute pri la transformo en la sama individua afero.
Transformo (vd) rilatas pli al nova formo, ordinare plibonigita, dum aliiûo ne enhavas tiun karakteron de elstarigo de nova formo. Koncerne al movo, ûi estas nur speco de aliiûo, tiu de loko.
3. Specoj. Laöforme, aliiûoj povas esti pli, aö malpli profundaj grade (pli supraëaj, pli substancaj); laönombre; laö valoro.
a). Supraëa aliiûo povas esti ïanûo nur de aktuala determino en alian determinon: ekzemple, de tranîilo malplikapabla en pli kapablan.
Pli fundamente, aliiûo povas transformi ion, en alian tute malsaman; ekzemple, kruda peco de fero en tranîilon; fermineralo en puran feron.
Principe, ne eblas transformi ion simplan en alian same simplan; ekzemple, ne eblas transformi unu individuon en alian individuon. Tio jam estas anstataöigo de unu individuo per alia, kiel telero per alia telero.
Ordinare, homoj nur kapablas fari akcidencajn aliiûojn, ïangojn kaj transformojn.
Kiu grado de ïanøo okazas en animala evoluo (vd)? Se tiu evoluco estas nur akcidenca aliiûo, tio signifas ke la vivo ne dependas de la organoj; tiuj îi estas nur novaj ïancoj, por ke la sama vivo manifestiûu per siaj potencialoj. Sed, se la evoluo estas io tute nova, ûi nur povas okazi per proporcia kaözo.
b). La sinsekva aliiûo estas la fenomeno, per kiu la aliiûo atingata, sukcesas iri al nova, sen fiksi sin. En tiu kampo estas konata la konstanta movo, per kio, ekzemple, la koro senlace batas, la rado de îaro senhalte kuras, la motoro senîese turniûas.
Ploteno difinis la © J , D ` J 0 H (= diverseco):
"Ne konsistas en fari el la afero alian, por poste resti en tiu alia stato, sed en estigi ûin sencese alian kiel ûi estis. Tiele la tempo estas îiam alia de la antaöe estanta, îar estas produktata de la movo; ûi estas la movo kiam mezurata, tio estas la movo sen ripozo"(Enn., VI, III, 22).
La sinsekva aliiûo kreas la estetikan fenomenon de la ritmo (vd) kaj harmonio (vd), precipe kiam fariûas per kontrolo de la rapideco.
c). Specoj de aliiûo okazas ankaö takse, laö valoraj vidpunktoj: moralaj, edukaj, estetikaj. Homo, ekzemple, povas aliiûi, kiel jam citite, el malnova en novan, per konduta plibonigo. Kompreneble, tiaj laöformaj specoj de ïanûoj inkluzivas materiajn aspektojn.
4. Laömaterie, aliiûoj okazas en îiuj kategorioj de la ento, kun do tiel multaj, kiel tiuj estas.
Enkadre de la 10 kategorioj prezentitaj de la klasifikado de Aristotelo, rimardindas la aliiûoj de loko, tempo, ago, kvalito.
Certe estas tre ofta la aliiûo de loko, per kiu la aferoj iras de loko al loko; tiu ïanûo, nomata movo (vd) konsistas el laso de unu determino kaj preno de alia; jen fenomeno ne facile klarigebla.
Tempaj aliiûoj rilatas la daöron, per kio la aferoj konservas sian ekziston. Per ago (vd 0110) la aliiûo konsistas en la kreo de io nova; jen alia fenomeno ïajne simpla, kiel okazas kun la movo, kaj ke ankaö ne facile klarigeblas.
5. Doktrino. La filozofoj de la eleana skolo, kies plej elstara reprezentanto estis Parmenido, simple neis la eblecon de iu ajn aliiûo, nek de kreo, nek de movo, pro ties metafizika neebleco.
Tio, kion la homaj sensoj perceptas, simple estas ïajno. Parmenido konsideris ke, tio, kio estas, estas nur tio, kio ûi estas, kaj pro tio el ûi ne povas veni la novaëo. Inverse, ne eblas, ke la novaëo venu el la nenio, îar ûi simple ne ekzistas.
Heraklito, el la Nova Jonia Skolo, rekte asertis la universalan konstantan aliiûon de îio, - Nenio estas, sed îio estiûas. Kelkaj modernaj filozofoj ankaö imagis, ke la entoj estas antaö îio aganta energio.
Aristotelo, por racie klarigi la moviûeman staton de la naturo, imagis la teorion de kunmeto de la ento en aktualo kaj potencialo, kun la eblo ke, dum la aliiûo parto restu, parto estu anstataöigata.
Efektive, sen vasta doktrinaro ne eblas solvi la problemon de aliiûo kaj de îiu ajn transformo.
E. Pauli.


