ALAHO (Z). 0186.
A: Allah. F: Allah. G: Allah. H: Alá. I: P: Alá. R:
 
1. Kiel vorto, Alaho devenas el la araba All, per kunmeto de al (= la) kaj il (= dio). Tiu nomo havas la saman radikon kiel la nomoj de Dio en aliaj semidaj lingvoj. Ekzemple, en la hebrea El (= Dio), pliofte uzata plurale Elohim (= Dioj).
Pro la antaömeto de la vokala determino, Alaho fariûis persona nomo. Kontraste, la hebreoj enkondukis la personan nomon Javeho (vd).
 
2. Alaho estas Dio, laö la Islamo (vd).
Kiel la kristana Dio, ankaö la islama Dio havis du fazojn de ideologia evoluo, la origina semida kaj la posta neoplatonisma fare de la intelektuloj.
Okaze de la semida fazo, Alaho (same kiel Javeo) estas ununura Dio, kun antropomorfisma karaktero kaj elektinta apartan popolon. Cetere, pro la komuna semida kulturo, la araba Dio Alaho kaj la juda Dio Javeo similas.
 
Je la influo de la greka filozofio, la juda Javeo, precipe îe kristanoj, fariûis, influe de la neoplatonismo, Triunuo de personoj (Patro, Filo, Sankta Spirito), posedantaj tamen (laö teologiaj spekulacioj) nur unu naturon. Cetere, kristanoj, pro la heleno-romia influo, forlasis la nomon Javeo, por pli ofte uzi la hindeýropan nomon, - Dio, - greke Theós, latine Deus.
Ankaö okazis la neoplatonisma influo sur la islama Alaho, sed ne rilate al multobligo de la personoj. Kontraste, do, al la kristana Triunuo kaj al la aliaj politeismaj formoj, la islama Alaho estas konceptata radikale unueca, - unu aö la personoj, unu laö la naturo, tiel kiel ankaö la hebreoj konservis la nocion pri sia Javeo.
Sed la neoplatonisma influo okazis per la akcepto de la transcendenco de Dio. Tiui-rilate okazas analogioj kun la kristana spekulacio pri Dio, same influata de tiu branîo de la greka filozofio.
Sed, la islama Alaho restis pli aristotela, kompare kun la kristana Dio, pli neoplatonisma, pro la ideo de Triunuo.
 
3. En la ûenerala historia kadro, islamismo aspektas esti renovigita formo de la tradicia pagana religio, en kiu Alaho estas la îefa punkto plibonigata. Aldone al tiu grava korektado de la nocio pri Dio, estis aperigata la libro nomata Korano (vd), interpretata de la islamanoj kiel revelaciita teksto.
Post kiam okazis la disvastiøo de la kristana Eklezio en la urboj, restis ankoraö la antaöaj paganaj kredoj en la kamparo kaj en kelkaj malgrandaj vilaûoj. El la latina pagus devenas la nomo pagano (vd).
Islamismo estas unu el la paganaj semidaj religioj, konserviûintaj en malgrandaj urboj kaj dezertaj regionoj. Per kelkaj reformoj, ekzemple per forigo de la politeismo, fare de Mahometo, subite rekreskiûis la pagana religio de la araboj, nome de Alaho.
Kompreneble, ankaö kristanismo prenis multe el la paganismo, sed kristanismo plimulte estas la transformo de la juda religio.
La re-ekfloro de la tradicia paganismo per la islamismo estis kaözo de la malsukceso de la kristana revo fariûi tuj universala religio. Pro la politikaj sukcesoj de araboj, estis forigata la kristana eklezio en Meza Oriento kaj Norda Afriko. Aldone, la religio de Alaho penetris funde Azion. En Iranio okazis la anstataöigado de la antikva zoroastrismo. En hindio islamo sukcesis en Pakistano, kaj parte en tuta suda Azio.
 
4. Plus pri la religio de Alaho. Kune kun la aliaj semidaj religioj, inkluzive kun la juda kaj kristana, æiuj havis praajn influojn de la zoroastrima religio, ekde 538 a. K., kiam persoj konkeris Babilonion.
Alaho kreis la mondon, la anûelojn kaj la homon. La anûeloj estas farataj el lumo kaj senseksaj, kaj gvidataj de kvar îefanûeloj.
Unu el la anûeloj, nome Iblis, rifuzis kulti la ëus kreitan homon. Elpelita pro tio el Paradizo, li kaýzis ankaý la ekzilon de la homo. Tamen la kulpo la unuaj homoj ne falis, kiel en la kristana doktrino, sur la posteulojn en formo de origina peko.
 
5. Pri la estonta savo, islamanoj diferencas multe de la kristanoj, kiuj postulas apartan Savanton (Mesion) kaj la bapton, por esti liberigataj de la origina peko.
Enkadre de la islamana teologio, Jesuo estas nur profeto, kaj revenos por mortigi la Antikriston. Je la mondofino, Alaho juûos la homojn.
Bonuloj restados en la îielo, la malbonuloj en la fajro (Infero).
Nur la profetoj kaj martiroj havos rektan eniron en la îielon. Tiu koncepto pri la martiroj, simila al tiu de la kristanoj, favoris ambaöflanke la fanatikecon.
 
6. La revelacio pri Alaho kaj ties leûoj fariûis, laý la kredo, pere de îefanûelo Gabrielo al profeto Mahometo.
Korano (vd) reproduktas tekston de antaýa originalo konservata de la anøeloj, kiuj parolas la araban. Kompreneble, tia kredo estas antropomorfisma, same kiel estas antropomorfisma la biblia aserto, ke la judoj estas elektita popolo de Dio.
Epistemologie, por ke la islamaj, judaj, kristanaj asertoj estu akceptataj, estas necese, ke la asertantoj metu klarajn kaj firmajn pruvojn, precipe kiam la tri religioj rekte malkonsentas inter si, pri Dio, pri revelacio, pri savo.
E. Pauli.
 


ALBANIO. Filozofio en... 0187
Ûeneralaëoj (vd 0187-000).
Filozofoj en Albanio (vd 0187-002).
Resumo de filozofio en Albanio (vd 0187-005).
 


ALBIGENSOJ. 0188.
A: albigenses. F: albigeois. G: albigenser H: albigenses. I: albigesi. P: albigenses. R:
 
1. Nomo rilata al Albi, urbo de suda Francio, albigensoj fariûis kromnomo de mezepokaj herezuloj tie havantan la îefan sidejon.
Substantiva radiko.
 
2. Albigensoj, doktrine, estis malfruaj anoj de neo-manikeismo (vd) kaj katarismo (vd), tradiciaj kredoj restantaj de la antikveco. Ili kredis je du diecaj principoj, unu por la bono kaj rilata al spirito, alia por la malbono kaj rilata al la materio. Cetere albigencoj vivis tre moralisme, influe de la interna radikalismo de la adoptita kredo.
Aliflanke, albigensoj estas citataj kiel viktimoj de perforta kaj kruela ekstermino fare de romkatolika Kruzado (1208-1213), determinita de la papo Inocento III-a. Poste Sankta Ludoviko, reøo de Francio, ekde 1226 øis 1270) daýrigis la mortigadon. Restantoj rifuûis en Italio. La Eklezia Inkvizicio, komenciûinta en tiu tempo, mortigis multajn sur brulstiparo.
E. Pauli.
 


ALEATORA. 0190.
A: aleatory. F: aléatoire. G: aleatorisch; zufaellig. H: aleatorio. I: aleatòrio. P: aleatório. R:
 
1. Etimologie, aleatora devenas el la latina adjektivo aleatorius (= rilata al hazardludo), sivavice el alea (= hazardludo).
Adjektiva radiko. Vortformoj: aleatora.
 
2. Aleatora estas tio, kio distribuiûas kaj okazas kun la sama probablo. Ekzemple: aleatora samplo, aleatora specimeno; aleatorigita eksperimentoplano.
 
3. La aleatora principo de la sama probablo estas utiligata de statistiko kaj regas la hazardludon (vd 2621); ofte ankaý menciiûas en matematiko kaj en aferoj de la vivo, foje de estetiko.
Principe, okazintaëoj obeas îiam la sekvon de sistemo. Kelkaj sistemoj estas pli rigidaj, kaj tiam eblas antaývidi la rezultojn. Aliaj, ne adekvate aranûitaj, estas individue ne antaývideblaj; sed, foje kaj foje la rezultoj okazas proksime de sistemo. En hazardludoj la rezultoj estas rekte aranûitaj, por ke la hazardeco fariûu grandskale.
 
4. Aferoj de la homa vivo ofte okazas neatendite. Por eviti troajn domaûojn, estas kreitaj entreprenoj de asekuro (vd 0553).
Tiuj entreprenoj subteniûas surbaze de la reguleco de la hazardo, kiu atingas individue nur malmultajn, al kiuj siavice estas transdonita nur parton de la pago de la plimulto.
 
5. En statistika teorio kaj probabloteorio, aleatora rilatas al egaldistribuitaj stokastaj variabloj kaj stokasta sendependo. Io estas stokasta (vd), se al i estas ligita probabloj en la statistika senco. La distribuo povas esti ne egala; okazas egaldistribuaj stokastaj variabloj, kaj kiuj estas nomataj aleatoraj.
Samplo (vd) estas aro de statistikaj observoj generigitaj la stokasta modelo. Okazas aleatora samplo, kiam la samplo de stokastaj sendependaj valoroj havas unu saman probablo-distribuon.
Specimeno (vd) estas aro ene de pli granda kvanto. En statistiko estas aro destinita liveri informojn pri la amaso. Aleatora specimeno estas aro tiamaniere sufiîe bone elektita, ke îiu aparta kombinaëo de unuoj havas la saman probablon esti elektata. Per montraëeto (vd) honesta vendisto de varoj prezentas aleatoran specimenon.
 
6. En arto kaj estetiko la aleatoreco havas sian lokon. Muziko ne fluas same por îiu aýdanto. Pli precizaj estas la pentraëo, kiun la homoj rigardas preskaý egale.
La plej preciza arto estas tiu de lingvo, kies vortoj kaj asertoj celas perfektan komunikadon. Sed ankaý en lingvo la persona evoluo kaj cirkonstancoj de îiu homo varias tiamaniere, ke unuj komprenas pli amplekse, aliaj pli supraëe, kaj ankaý unuj havas pliajn asociiûintajn imagojn, aliaj malpli.
 
Cetere, tiel kiel homoj esploras la hazardecon de ludoj, artistoj ankaý kreas arto-esprimojn rekte por la hazarda kompreno. En muziko esploris tiun aleatoran eblecon de interpreto John Cage, d'Earle Brown, Morton Feldmann. En Pentrado, Jackson Pollock. En literaturo la aleatoreco okazas per aýtomata skribado kaj per aliaj hazardaj rimedoj, uzataj ekzemple de surrealistoj.
La aleatoreca estetiko konfliktas kun la klasika modelo de esprimo. Dum la aleatoreca konsideras la objektojn kiel individuismajn, la klasika prezentas idealigitajn objektojn laý universalaj arketipoj. Sen la precizeco de la klasika esprimo, la aleatoreca estetiko esprimas kun kreemeco. Konsiderinte, ke hazardo estas nur pli ampleksa sistemo, la aleatora arto fine estas pli ampleksa maniero prezenti objektojn per esprimo.
 
5. En matematikaj kalkuloj la hazardo okazas nur ïajna. Kalkulo de probableco efektive estas nur ebla, îar kelkaj kaýzoj, kvankam unuavide ne ekzistantaj, fakte ekzistas, kaj funkcias.
E. Pauli.
 


ALEGORIO (+). 0191.
Gr: 8 8 0 ( @ D \ " , -" H . L: allegoria, -ae.
A: allegory. F: allégorie. G: Allegorie. H: alegoria. I: allegoria. P: alegoria. R: (allegórija).
 
1. Erudicia vorto, el la greka : 8 8 0 ( @ D \ " , siavice el 8 8 @ H (= alia) kaj ( @ D V @ : " 4 (= paroli), signifanta diri alion, krom la laý litera signifo. Same signifis la greka ß B ` < @ 4 " (= kaïita signifo). Malfrua vorto, alegoria aperis je la tempo de Plutarko (+ î. 125), îar antaöe oni uzis la citita hypónoia (= supozo).
Substantiva radiko. Vortformoj: alegorio, alegoria.
 
2. Alegorio estas analogia esprimo, kun evolua movo (kontraste al statika analogio). Ekzemple, mia popolo estis plantita kiel vinberarbo en Egipto, kaj poste mi translokigis mian vinberarbon al dezerto, fine al Kanaano, kie ûi fariûis fruktodona.
Estas ja alegorio simbolo en evoluo, laölonge de okazaëoj, en kiu la eroj de la evoluanta simbolo rilatas al la partoj signifataj unu post alia. Same kiel îiu arto, alegorio funkcias per iu simileco, îar per la similaëo oni signifas la similaton. Tamen alegorio ne esprimas per strikte propra simileco, sed per analogio.
En la ûenro de analogiaj esprimoj okazas pluraj formoj, kaj kun nuancaj signifoj: alegorio, simbolo (vd), metaforo (vd), parabolo (vd).
Hugo el Sankta Viktoro(13-a jc) disvolvis ankaý la biblian interpreton nomata anagogika (vd 0266), per kiu materiaj vidaëoj signifas la spiritajn aferojn. Ekzemple, la kreo de la lumo estus la kreo de la anûeloj.
Tiuj diversaj analogiaj formoj de esprimo havas la komunan karakterizon povi funkcii samtempe kun la propra esprimo tiamaniere, ke eblas la propra kaj la analogia. Ekzemple, la statuo de Palasa Atena en unua signifo rekte, do propre, signifas la diinon; en dua, la alegoria, signifas la urbon de Ateno.
3. En îiu arto oni uzas la alegorion, sed pli facile en la literatura, pro la facileco prezenti evolue la temon. Alegorioj prezentitaj en formo de pentraëo kaj skulpturo oftas, sed ordinare ili nur ripetas literaturajn alegoriojn, kiujn ili bone ilustradas.
Homeraj rakontoj estas temo de tre belaj skulptaëoj de helenaj artistoj, ekzemple, la statuo de sacerdoto Lakoonto kaj filoj, kiuj estas premataj de granda serpento, la helenaj fortoj kiuj îirkaýfermis la urbon Trojo, kaj iom post iom venkis ûin.
Modernepoke fariûis famaj kelkaj raraëoj: la virina figuro de Francio La Marseillaise, gvidanta la soldatojn de la revolucio de 1789 (verko de Rude, 1832, kaj metita sur la Arko de Triumfo, de Parizo); la statuo de La Libereco, (1886, de Friedrich August Bartholdi, en la haveno de Nov-Jorko).
 
4. La temo esprimata de alegorio povas esti îiu ajn, kaj fakte tiel okazas. Sed pro multaj kialoj, moralaj kaj religiaj aferoj estas la preferaj ûenroj, kiuj utiligas alegorion.
Pro la interna karakterizo de alegorio kiel kursada esprimo, ûi facile esprimas homajn temojn.
Cetere, pro sociologiaj cirkunstancoj, ekzemple prefero de eksteraj senteblaj objektoj, la homoj tre ïatas la esprimon per konkretaj figuroj kaj agoj.
Ordinare alegorioj rilatas al morala filozofio kaj religio, pro la kapablo mem de la alegoria esprimo kaj pro la sociologia prefero de tiuj esprimrimedoj.
E. Pauli.
 


ALEGORIO KAJ MITO. 0192.
 
1. Post kelka evoluo de la homa penso, la antaýaj mitaj epizodoj ne estas simple malkredataj, sed kutime transformiûas en alegoriajn interpretojn.
Unuflanke tio okazas, îar rakontoj ofte havas eksteran analogion kun spekulaciaj aferoj, precipe kun la moralaj.
Aliflanke, la fideleco al la tradiciaj kredoj sagace malkovras tiajn aranûojn, pere de kiuj la fanatika predikisto, per nova interpreto, provas savi la pasintan instruadon.
Fine, ankaý la arto esploras la alegoriojn, kiuj fariûas ofte plastikaj rimedoj, tre efikaj por la esprimo. Jen la plej bona rezulto de la mitoj.
 
2. La alegoriigo de la mitoj estas fenomeno historie konstatebla îe pluraj popoloj.
En Okcidento la fenomeno montriûis unue vaste evoluinta îe la grekoj, kaj daýris îefe en Aleksandria Skolo. Multaj saûuloj atingis sufiîe kritikan penson, por jam ne kredi je la mitoj ricevitaj de la pasinteco; ili tamen malkovris, ke tiaj mitaj rakontoj havas disvolviûon analogan al la alegoriaj proceduroj, kaj ke pro tio ili povas esti reinterpretataj, por prezenti efektivajn verojn.
Malgraö la intenco de la praaj aýtoroj, la posteuloj reinterpretas ilin alegorie. Komence, ekzemple, la statuo de Palasa Atena estis fakte en sia unua signifo la diino, al kiu preøis la religiaj homoh. Poste, la statuo fariûis simbolo kaj alegorio de la urbo por tiuj, kiuj jam ne kredis je la ekzisto de tiu diino. Same, hodiaý pluraj jam ne atentas je la puriga signifo de bapto, sed tamen praktikas øin kiel simbolo kaj festo de nova naskita homo.
 
3. La alegoria reintepreto de la religiaj epizodoj, kontraý kiu rezistis Platono, progresis tiamaniere, ke tiu interpreto sugestis eî la ûeneralan reformon de la pagana religio, fare de kelkaj filozofoj, inter ili la ekskristano kaj imperiestro Juliano (361-363).
 
Tiel same, kelkaj erudiciaj judoj, precipe Filono el Aleksandrio, - jam ne kredanta je la plej fantastaj rakontoj de la Biblio, - komencis, je la unua jarcento a.K., reinterpreti tiujn fantastajn rakontojn nur alegorie.
Filono avertis ekzemple la absurdaëojn de la rakonto pri la kreo de mondo en ses tagoj, îar la tagoj dependas de Suno, kreita je la tria tago. Do, la ses tagoj nur povos signifi ses periodojn.
 
Fine, ankaý la kristanoj provas la alegorian ekzegezon (vd 1665) komence pere de Origeno, Klemento, Ambrosio, influe de la jam ekzistantaj paganaj alegoriaj interpretoj de mitoj.
Tamen, pro la vigla laýlitera ekzegezo de Sankta Aögusteno, la plimulto el Mezepoko lasis la alegorian interpreton.
Modernepoke ripetiûas la provoj de alegoriaj kaj similaj ekzegezoj, cele al forigo de la mita karaktero de pluraj religiaj rakontoj.
Oni apelacias, ekzemple, al la apokalipsa ûenro (vd 0426), kiel estanta fikcia ûenro, anstataö reala. Tiu apokalipsa ûenro disvolviûis ekde kelkaj jarcentoj antaý la kristana erao, kaj influis la kristanajn tekstojn, inkluzive la eskatologion de Jesuo, de Johano, de la gnostikuloj.
 
En aliaj kulturoj de la mondo, la alegoriigo de la mitoj ankaý normale okazas. Kompreneble, tiu nomala okazado inkluzivas oftajn konfliktojn, inter la kreskema forto de la alegoriistoj kaj la sektismo de la fundamentistoj.
Fine kreskas la nombro de tiuj, kiuj simple ne kredas je la savo de la mitoj per la alegoriigo, konservante nur la kulturan aspekton de la mitoj.
 
4. Mitoj ne aperas sen motivo. Sekve, mitoj estas materialo por utila interpreto, se oni adekvate esploras ilin. Ekzemple, mito povas aperi por elstarigi la gravecon de difinita homo. Do, kie estas forigenda mito, tie tamen kaïiûas iu informo.
Ne estis sen motivo, ke aperis la kulture gravaj mitoj de Orfeo (vd), kiuj inspiris la antaý kristanajn orfeismajn religiojn kaj filozofiajn sistemojn. Nek sen motivoj kelkaj el tiuj epizodoj estis prenitaj de la kristanoj, kaj transdonitaj kiel mirakloj de Sankta Antono el Lisabono, aý el Padovo.
 
Îu la grekaj mitoj pri la fekundigo de virinoj, fare de Dioj kaj de demonoj, ankaý eniris la kristanan kredon? La unuaj tekstoj de Mateo kaj Luko prezentas Jesuon kiel Filon de Dio.
Tiu rakonto havas la aspekton de la tiutempaj mitoj, kiuj prezentis gravajn homojn kiel filojn de Dio. Platono estas filo de Dio Apolono, kiu fekundigis sian patrinon laý antikva versio (Diogeno Laerta, III, 2). Kvankam tio pri Platono estas mito, oni povis kalkuli tamen, ke la homoj miregis la inteligentecon de Platono, kaj ke pro tio ili kredis lin filo de Dio, kaj precize de Apolono, Dio de la beleco kaj inteligenteco; tiu mito pruvas almenaý , ke ekzistis øenerala interkonsento pri la granda inteligenteco kaj beletra kapablo de Platono.
Same, kiel avertas la protestanta teologo Rudolf Bultmann (1884-1976) kaj aliaj, la aserto ke Jesuo naskiøis nur el la virgulino per rekta efiko de la plejalta Dio, postulas prudentecon flanke de la kredantojn. Dum la striktaj pruvoj ne troviøas, restas la ebleco ke æio estas mito, kies vero nur estas, ke tiu Jesuo havis eksterordinaran personecon.
Jen, per nova formo, la antikva alegoria ekzegezo! Kompreneble, tiu nova alegoria ekzegezo pri la naskiûo de Jesuo ne estas akceptata de la oficialaj instancoj de la tradiciaj eklezioj.
E. Pauli.
 


ALEKSANDRIANISMO. 0193.
A: alexandrinism. F: alexandrinisme. G: Alexandrinismus. H: alejandrinismo. I: alessandrinismo. P: alexandrinismo. R: (aleksandrinízm).
 
1. Vortformo el Aleksandrio, tra aleksandriano. Distingu de aleksandrismo (vd), rilata al la aristotela Aleksandro el Afrodizo.
 
2. Aleksandrianismo diriûas pri kulturaj formoj praktikitaj en la antikva helena Aleksandrio, urbo fondita de Aleksandro la Grande, en 332 a.K. Dum jarcentoj ûi estis grava internacia centro, kun rafinitaj arto, tekniko kaj filozofio.
Pro la influo de Aleksandrio en tuta regiono, konatiûis per la nomo aleksandrianismo la kulturo de tiutempo, ne nur de la urbo de Aleksandrio mem, sed de la influata regiono.
 
3. La karakterizo de aleksandrianismo estis, laýforme, la ripeta erudicio, per kultivo de la tekstoj; laýenhave, la aleksandrianisma penso estis precipe neoplatonisma, diskonigita sub la nomo de Skolo de Aleksandrio (vd 0194).
Rilate al la kultivo de tekstoj, en Aleksandrio kaj regiono fariûis multaj komentarioj, ekzegezoj, klasifikoj de verkoj, eseoj, biografiaj studoj.
Judoj de Aleksandrio tradukis la biblion, æirka la jaro 280 a.K., diskonigata per la nomo Septuaginto (vd) kaj verkis sub neoplatonisma influo.
Kristanoj ankaý okupiûis pri ekzegezoj kaj redaktado de bibliaj tekstoj. Aldone, kristanoj legis la judan aleksandrianisman literaturon. Katolikoj akceptis kelkajn tiajn verkojn kiel inspiritajn, kaj pro tio kiel parton de la Biblio, sed de aliaj, - judoj kaj protestantoj, - dirataj apokrifaj (vd 0430).
E. Pauli.
 


ALEKSANDRIO. Skolo de... 0194.
 
1. Kontraste kun la skolo de Ateno (vd 0598), estiûis la Skolo de Aleksandrio, en urbo fondita de Aleksandro la Granda, en 332 a.K., sur la delto de riverego Nilo. Aleksandrio fariûis îefa centro de kulturo ûis la 3-a jc. p.K.. La helena dinastio fondita de Ptolomeo la I-a protektis sciencistojn kaj filozofojn.
Post la konkero, fare de romianoj la 30-an a. K., da ris la kulturo de Aleksandrio.
Okaze de la fondo de Konstantinoplo, konservis Aleksandrio ankoraö iom da graveco dum la kristana bizantia periodo.
Araboj konkeris Aleksandrion en 646. La konstruo de Kairo en 946 translokigis al alia loko la centron de Egipto. Post longa dekadenco, Aleksandrio fariûis denove grava centro modernepoke.
 
La helenaj reûoj kreis bibliotekon en Museo, kiu kolektis îiujn librojn de la antikva kulturo. Informoj parolas pri 700 mil volumoj, tiutempe en formo de rula¼oj. En hodiaýaj dimensioj, tio povas konsisti el cent mil libroj.
La arabaj konkerantoj bruligis tiun bibliotekon, îar, - laö la onidiro, - la libroj ne estis akordaj kun la islama kredo. Same, la kristanoj ankaö detruis librojn kaj artojn de la antikveco.
 
2. La empiriaj sciencoj kreskis notinde en Aleksandrio. Tie laboris Eöklido, Arkimedo, Apolonio, Galeno, Aristarko, Hiparko, Ptolomeo, Diofanto, Erastóstenes, Strabono.
La erudicia pritrakto de la tekstoj estis ankaý rezulto de la scienca spirito de Aleksandriaj majstroj.
 
3. Aleksandriismo. Kelkaj filozofoj de Aleksandrio montriûis tre kapablaj. Sed la plimulto restis en meza nivelo de simplaj instruistoj, kiuj tamen, pro la ekzisto de îiuj antikvaj verkoj en la biblioteko de Museo, produktis multajn analizajn utilajn studojn, komentariojn, biografiajn eseojn.
Pro tiu ripeto komentariita de la kulturo de la pasinteco, kun forgeso de novaj esploroj, la vorto aleksandriismo sugestas foje la nuancon de libreska kulturo.
 
4. Rilate al la filozofiaj skoloj, en Alexandrio, de antaý la bizantia kristana periodo, estis kompreneble reprezentantoj el îiuj, pro la facila alfluo al la granda centro.
Malgraö la diverseco de skoloj, okazis tamen speco de komuna karakterizo en la filozofio de Aleksandrio, kiu sugestas paroli pri iu striktasence Aleksandria Skolo, kies ideologia enhavo estis neoplatonisma kaj neopitagorisma, inter si similaj. La plimulto el la gravaj filozofoj de tiu epoko ne naskiûis en Aleksandrio. Koncerne al la alvenintoj, ili poste iris al aliaj urboj, Ateno, Romo, Bizanco.
 
Platonanoj disvolvis en Aleksandrio neoplatonismon, kies îefa reprezentanto estis Ammonio Saccas kaj Plotino, tiu îi poste foririnta al Romo.
Aliaj neoplatonanoj: Hipatia, Hieracles el Aleksandrio, Ammonio filo de Hermeias (Ammonio Hermeiou), Asklepio la Junulo, Olimpiodoro, Aleksandro el Likópolis, Stefano el Aleksandrio, Asklepiodoto el Aleksandrio, Nemesio, Johano Lido.
Neoplatonaj judoj estas bone reprezentitaj de la erudicia Filono. Notindas la tradukon de la hebrea Biblio, en la grekan, konata per la nomo Septuaginto (vd), kaj fare de la judoj æirkaý la jaro 280 a.K..
Kristanaj neoplatonanoj estas Panteno, Klemento, Origeno, Ario, Sinesio el Kirene, Johano Filopono.
Neopitagoranoj estas influaj sur neoplatonanoj kaj kristanoj, sed sen difinitaj reprezentantoj.
  Peripatetikaj filozofoj, ekzemple Potamon el la 1-a jc, a.K., kliniûis al la eklektikismo. Oftaj en Aleksandrio estis epikuranoj, eklektikaj stoikistoj.
Fariûis famaj kelkaj skeptikistoj, kiu eble restis dum kelka tempo en Aleksandrio: Enesidemo, Seksto la Empiria.
E. Pauli.
 


ALEKSANDRISMO (aristotelismo). 0195.
A: alexandrism. F: alexandrisme. G: Alexandrismus. H: alejandrismo. I: alessandrismo. P: alexandrismo. R: (aleksandrízm).
 
1. Kiel nomo, aleksandrismo rilatas al Aleksandro el Afrodizo (inter 2-a kaj 3-a jc), filozofo naskiûinta en Malgranda Azio kaj lekciinta en Ateno, kie li okupis la peripatetikan katedron, kaj proponis apartan interpreton pri aristotelaj tezoj. Fariûis famaj la verkoj de Aleksandro el Afrodizo, - Pri la animo, Pri la destino, Pri la miksiûo, - kiuj enhavas samtempe personajn doktrinojn kaj komentariojn pri Aristotelo, kaj kiuj estis disvastigitaj de la arabaj kaj skolastikaj filozofoj dum Mezepoko, kaj denove en Renesanco, precipe pro lia aparta interpreto pri la aganta intelekto (vd 0105).
Laö Aleksandro la individua animo estus pasiva, kaj ricevus efikojn ekde tiu aganta intelekto, nur unu kaj situanta en la ekstera sfero de la mondo (Pri la animo). La homaj animoj ne havas apartan formon, sed partoprenas en la apartigita aganta intelekto.
 
2. Je la Renesanco, de la 16-a jc., okazis en Italio aristotela skolo, kun du branîoj, - la averroisma, de la aristotelanoj de Padovo, kaj la aleksandrisma, konata ankaý kiel skolo de Bolonjo, pro la centriûo de la aleksandristoj en tiu urbo
La itala aleksandrisma movado komenciûis ekde la traduko en la latinan de la traktaëo de Aleksando Pri la animo, 1495, fare de Hieronimus Donatus (Girolamo Donato). En la prefaco - In interpretatione Alexandri Afrodisei praefacio,- la tradukisto pledas kontraý la skolastika interpreto de Aristotelo. Aliûis al movado Ermolao Barbaro kaj Pietro Pomponazzi.
E. Pauli.
 


ALEKSIO. 0196.
A: alexia. F: alexie. G: Alexie; Leseunfaehigkeit. H: alexia. I: alessia. P: alexia. R:
 
1. Erudicia vortformado, per kunmeto de la grekaj elementoj, la seniga - (= sen) kaj 8 X > 4 H (= ago paroli).
Substantiva radiko.
 
2.Aleksio estas perdo de la psika kapablo legi. Foje tiu fenomeno estas nomata vorta blindeco. Kompreneble, la vortuzo fariûas per analogio.
Blindeco (vd 0847) estas unu el la eblecoj nomi la fenomenon de perdo de la kapablo legi, æar tio okazas pro kun psika difekto.
La fundamento de aleksio kaj blindeco estas la sama. - la psika nekapablo rekoni la objekton.
3. Specoj. Laýforme, alekzio diversiøas laýgrade.
Laömaterie, la nekapablo rekoni la objekton okazas pri la plej diversaj objektoj. Interalie, okazas la morala blindeco, - ne kapablo distingi inter bono kaj malbono.
E. Pauli.
 


ALETHEIA, -AS. (Gr: 0197).
 
1. Greka vorto, erudicie uzata, 8 Z 2 , 4 " ekivalentas al vero. Fariûis aletheia interesa esprimo pro la sugesta etimologio: la seniga - (=sen) kaj la radiko 8 0 2 Z H , kun fundamenta signifo de kaïita. Sekve, (= vero) estas io ne kaïita. Tiu senco de ne kaïita ankaý okazas en la latina latens (= latenta).
 
  2. Martin Heidegger esploris etimologie la sencon de 8 Z 2 , 4 " (alétheia), por elstarigi specialan karakteron de vero kiel malkovro.
E. Pauli.
 


ALETIKA (N). 0198.
A: alethic. F. alethique. G: alethisch. H: alético; alézico. I: P: alético. R: 
1. Erudicia vorto, formita el la greka 8 Z 2 , 4 " (= vero), kies adjektiva formo estas 8 0 2 Z H (= verema) (vd Gr: 0197).
 
2. Aletika, en kunteksto de la logiko, estas dirite pri la modala logiko, kiu operacias kun la konceptoj necesa, ebla, kontingenca, neebla.
Aparte Henrik von Wright nomis al tiu grupo aletika modaleco (alethic modalities).
La tuta afero rilatas al la deontika logiko (vd 1132).
E. Pauli.
 


ALETOLOGIO (N). 0200.
A: F: G: Alethiologie. H: aletioligía. I: P: aletiologia. R:
 
1. Erudicia nomo kreita per kunmeto de la greka 8 Z 2 , 4 " (= vero) kaj de la karakteriza finaëo de scienco -logia, fare de Johann Heinrich Lambert, en verko Neues Organon (1764), kies dua parto titolas Alethiologie oder Lehere von der Warheit (= Aletiologio, aö doktrino de la vero).
La subdividoj estas sufiîe originalaj, por esti citataj: l - dianologio (vd 1196); 2 - alethiologie a doktrino de la vero (Alethiologie oder Lehre von der Warheit); 3 - semiotique (vd); 4 - Phenomenologie (vd).
Lambert (1728-1777) kompletigis siajn esplorojn en Anlage zur Architechtonik (1771).
 
2. Aletiologio, en gnozeologio, estas esploro de la fundamento de la vero. Sed la rezultoj de tiu esploro gajnis malsamajn direktojn.
Laý Lambert, kiu esploris la veron enkadre de la kartezia filozofio, karakterizata de la analizo, aletiologio studas la veron de la unuaj konceptoj kaj kiuj estas elpenseblaj ekde si mem.
Tiuj unuaj aletiologiaj konceptoj estas entute dek: konscio, ekzisto, unueco, daýro, sinsekvo, volo, solideco, etendo, movo, forto.
Pere de tiuj konceptoj estas aperigataj la kunmetitaj konceptoj, kiuj ankaý estas studataj de la aletiologio, kiu do decidas kiaj kombinoj pravas, kiaj ne pravas.
Laý la kartezia metodo de ûis fina divido, Lambert serîis la plej simplajn elementojn de kono kaj de la posta kunmeto, îiam atenta al la diferenco inter vero kaj falso (pri îiuj konceptoj, propozicioj, rilatojn, logikajn leûojn).
Post la elîerpiûo de la problemoj de kono, Lambert provis la ontologion.
 
3. H. Gomperz (1832-1912) nomis per aletiologio parton de la noologio (vd), koncerna al rilatoj inter la objektivaj kaj subjektivaj pensoj, kontraste al semasiologio (vd), pri la enhavo de la pensoj.
E. Pauli.
 


ALFA. 0202.
 
1. Alfa estas prestiøa nomo de la unua litero de la greka alfabeto, ! " (= Aa), kaj kiu simboligas la unuan vokalon, la plej simplan sonon (vd 0001). Sekviûas beta, gama, delta..., kaj la lasta estas omega.
Oftas la uzo de grekaj literoj pro kultura prestiøo de la greka lingvo, en numerado, en logiko, en apartaj tekstoj (ekzemple Apokalipso), en etimologia interpretoj de erudiciaj fakaj vortoj.
Erudiciaj homoj kutime konas la grekan alfabeton.
 
2. En numerado, la nomo kaj litero alfa estas uzata en vicmontra signifo, kun la senco de unua.
  Kiam oni uzas rekte la grekan nomon Alfa, ûi alprenas apartajn erudiciajn nuancojn. Oni diras, ekzemple, unuaëo alfa; korpuskloj alfa; radioj alfa; projekto alfa, kontraste kun unua¼o beta, korpusklo beta, radioj beta, projekto beta.
 
3. En logiko la litero A rolas funkciojn por reprezenti, foje erojn de la propozicio, ekzemple, A estas B. Foje kvaliton de la propozicio, ekzemple asertiva.
Ankoraö en logiko, sed en la kampo de la metodiko de divido, A kutime representas la unuan parton, kontraste kun la dua, kiu estas simboligita per B.
En simbola logiko la diferenco inter la skribmaniero de (Alfa) kaj la latina formo a, ebligas la ïancon multobligi la signojn.
 
4. Per Alfa-Omega, kunmeto el la unua kaj lasta literoj de la greka alfabeto, estis nomata Dio, en Apokalipso de Johano:
"Mi estas la Alfa kaj la Omega" (Ap. I, 8; 21, 6; 22, 13).
En tiu apokalipsa kunteksto (vd 0427), de kredo pri la tuja fino de la mondo, Alfa-Omega signifas speciale la veran Dion, konceptatan kiel komencon kaj celon de îiuj aferoj, kaj aparte, laý la kristana kredo, signifas al Jesuo, venonta por juûi îiujn vivantojn kaj mortintojn, la tiu eskatologia teksto.
E. Pauli.
 


ALFABETO (*). 0203.
Gr: 8 N V $ 0 J @ H , -@ L . L: alphabetum, -i.
A: alphabet. F: alphabet. G: alphabet. H: alfabeto. I: alfabeto.P: alfabeto. R: (alfabít).
 
1. Etimologie, alfabeto, kiel nomo, devenas el kunmeto de la unuaj du grekaj literoj alfa kaj beta.
Substantiva radiko. Vortformoj: alfabeto, alfabeta (ekzemple, alfabeta ordo), alfabetigo, alfabetumo (lernolibro).
 
2. Alfabeto estas kolektiva nomo de îiuj literoj, per kiuj oni skribas la vortojn.
 
3. Nur post multaj cent mil da jaroj la homaro atingis la kapablon krei alfabeton, tio estas, la esprimon per skribo. Tiu atingo okazis je la dua jarmilo a.K. en Mezoriento, kaj pro tio nur ekde tiam komenciûas historia tempo de la homaro.
Ankaö iris malrapide la interna evoluo de la alfabeta sistemo. Ankoraý hodiaý oni ne havas sufiîe bonan alfabeton, nek havas unuecan uzon en la mondo. Tio simple ne decas por la homa inteligenteco, tiel same kiel ne decas, ke homoj ne kompreniûu per lingvo sufiîe racie planita kaj konata de îiuj.
Same kiel naciaj lingvoj, sen universala lingvo, estas bariloj inter la popoloj, manko de universale akceptata alfabeto malhelpas la interkomprenon de la homoj.
La kreskema akcepto de la latina alfabeto kaj uzo de îi alfabeto en la Internacia Lingvo Esperanto ebligas antaövidi sian definitivan universaligon. Evidente, la manko de sufiîe multaj litersignoj malhelpas tiun sukceson; kutime tiu manko estas solvata per supersignoj kaj foje per kombino de du literoj por signi trian sonon.
 
4. Figure, per la nomo alfabeto estas nomataj aliaj sistemoj, konstruitaj pere de kunmetitaj eroj aö simile. Ekzemple, ABC de la filozofio, ABC de amo, alfabeto de la pensoj, alfabeto de la naturo, Dio estas la Alfa kaj Omega.
 
5 Alfabeto de la naturo (Abecedarium naturae) estas titolo de verketo de Francis Bacon (1561-1626), en kiu li prezentis la propraëojn de îiuj aëoj, kiel elementaj formoj.
Per la ordigo de tiuj elementaj formoj, "kiel per la maniero de literoj de alfabeto" estas konsistigataj îiuj aferoj kaj ankaý îiuj veroj" (De Dignitate et augmentis scientiarum, III, 4, 11).
 
6. Alfabeto de la pensoj (france, Alphabet des pensées humaines) estas esprimo uzata de Leibniz (1647-1716) por signifi la simplajn elementojn, per kiuj estas konsistigataj îiuj ideoj, kaj kiuj kunmetiøas en kreskeme pli kompleksajn (Historio kaj intereso de la karakteristiko de la lingvo, Historia et commendatio linguae characteristicae). Tiuj simplaj elementoj estas komprenataj laö la kunteksto de la racionalisma konteorio de Leibniz mem.
Condillac (1714-1780) uzis tiun saman esprimon enkadre de la empiria filozofio, tamen ankaö influata de la analiza filozofio de Kartezio, por mencii la simplajn konsistigajn elementojn de la ideoj. Eble Leibniz kaj Condillac prenis el Francis Bacon la esprimon alfabeto por signifi la elementajn erojn de la ideo.
 
7. En kabalo (vd) alfabetaj literoj estas legataj per apartaj sistemoj por malkovri kaïajn signifojn. Tio okazas, îar grekoj kaj hebreoj uzis la sekvon de la alfabetaj literoj kiel simboloj de la numeroj. Ekzempre, la nomo David (en la hebrea) ekivalentas al numeroj, kies sumo estas 14. Tiel same legebras la numeron 666 de besto priskribita de la Apokalipso (vd), de Johano.
Ankoraý hodiaý restas la uzo nomi la 14 metafizikajn librojn de Aristotelo per literoj A ûis N. Tiu sistemo, per kiu nomoj povus esti legataj alternative, foje matematike, foje alfabete, okazigis ïancon krei diagramojn.
Kompreneble, en la kampo de la numeroj surbaze de la literoj okazas oftaj fantaziaëoj.
E. Pauli.
 


ALGEBRO (+). 0204.
A: algebra. F: algèbre. G: Algebra. H: algebra. I: àlgebra. P: álgebra. R: (álgebra).
 
1. Kiel vorto, algebro estis kreita la 12-an jarcenton de mezepoka tradukisto Geraldo el Cremona, kiu latinigis per algebra la araban al-jebr, parto de titolo de libro de la matematikisto al-Khwarizmi el Bagdad Kitab al-jebr w'al-mukâbalah (Libro pri kalkulo de restaýro kaj komparo), publikigita îirkaý la jaro 825.
Substantiva radiko. Vortformoj: algebro, algebra, algebristo.
 
  2. Algebro, difine, estas kalkulo de ekvacioj (vd 1640) kaj funkcioj (vd 2346).
 
  3. Filozofio pri algebro (parto de filozofio pri matematiko) ne estas la algebro, rilata al algebra kalkulo mem.
Îar algebro estas tre abstrakta kaj faka, la filozofio pri ûi ne facilas. Ofte la algebristo mem faras sian filozofion, same kiel okazas kun pluraj sciencoj, kies fakuloj mem estas samtempe sciencistoj kaj filozofoj pri sia koncerna scienco.
La filozofia flanko de algebro, kiu ne estas, kiel dirite, la lernado de la kalkulo en si mem
Gravas du flankoj de la filozofio pri algebro, la logika kaj la gneozeologia.
 
  4. Pri la formala aspekto de algebro zorgas la logiko. Tiu logika zorgo inkluzivas la metodikajn manierojn de divido kaj kunmeto, klasado kaj difino de algebraj konceptoj, analizo kaj sintezo de juûoj kaj de rezonoj.
Kiam Algebro faras kalkuloj de ekvacio kaj funkcioj, øi devas esti atenta al logikaj reguloj.
La metodoj de pensado, specife logikaj, estas pritraktataj racie, kaj pro tio estas filozofiaj.
Tamen la teknikoj de geometrio, kvankam formalaj, ne estas logika afero, æar ili estas faro, pri kies metodoj decidas la empiriaj konstatoj, ne la filozofio.
 
  5. La gnozeologia flanko de algebro, pri la validedo de la algebraj rezultoj, similas ûenerale al tiu de la matematiko (vd), kies parto øi estas.. Logika kaj gnozeologia aspekto de algebro intime rilatas al la algebra kalkulo mem, kiel okazas ankaý kun la filozofio pri iu ajn scienco.
 
6. Historie, algebro jam ekzistas fragmente ekde la pratempo de Egipto. Papiro de Ahmes, 1600 a 1700 a.K., prezentas solvojn de ekvacioj, kiel la sekvanta: x - x/7 = 19.
Same, Babilonianoj konas algebrajn solvojn.
Sed pli multe progresis algebro en Grekio, kvankam sen bona sistemo de numerado (vd). Diofanto el Aleksandrio, de la 3-a. jc. enkondukis pliajn simbolojn por indiki kvantojn kaj operaciojn.
Nova granda prospero okazis îe la araboj el Bagdad, per samtempa hindia kaj greka influo. Elstaris la laboro de Al-Khwarizmi, jam citite pro la nomo de algebro, kaj ankaý ligite al la disvastigo de la nova araba notacia sistemo de nombroj; pro tio, en la portugala kaj hispana lingvoj numero diriøas algarismo, per transformo de la nomo de Al-Khwarizmi.
Denove progresoj okazis kun la itala Leonardo Pisano, aýtoro de Liber abaci de îirkaý 1202, influata de Al-Khwarizmi, kies verko li konis en Arøelio. Ekde tiam farûis la moderna tradicio, kun la ioma post ioma kreskado de Algebro.
 
7. Algebraj teknikoj gravas, kvankam (kiel jam avertite) ili estas ne esencaj al la algebro en si mem. Tamen, sen tiuj teknikoj algebro preskaý ne funkcias, kaj ûi progresis konsekvence de inventado de novaj teknikoj.
La algebra notacio, rezulte de la teknika evoluo de algebro, vaste influis la evoluon de la algebro mem. Simboloj simpligas la diskurson de la algebriisto kaj ebligas la mekanikan kalkulon.
Por raciigi la simbolojn, oni elektis reprezenti la konatajn valorojn aýkvantojn per la unuaj literoj de la alfabeto (a, b, c, kaj sekvo), la nekonatajn valorojn per la lastaj literoj (x, y, z, u, v).
Tiel same, aliaj grupoj de simboloj estas aparte karakterizataj. Same, aparte reprezentataj estas la algebraj esprimoj, negativaj kaj pozitivaj numeroj, elementaj kaj komplikaj ekvacioj.
  E. Pauli.
 


ALGEBRO DE LA LOGIKO. 0205.
A: logica algebra. G: Algebra der Logik. H: álgebra de la lógica. I: Algebra della logica. P: álgebra da lógica. R:
 
1. Algebro de la logiko estas esprimo kreita de Boole. Titolo de verko de Schroeder - Vorlesungen ueber die Algebra der Logik, 1890-1893. L Couturat, en L’Algèbre de la Logique, de 1905, resumis la sistemojn de Boole kaj Schroeder.
 
2. Algebro de la logiko konsistas en la apliko de la teknikoj de matematiko al similaj operacioj de la menso, kiu adicias, subtrahas, multobligas, dividas, neas.
Leibniz (1646-1716) imagis tiun eblecon, sed ne atingis sufiæe bonan rezulton. Tiel same provis Lambert.
Nur je la 19-a jc. la angloj Hamilton, Boole, Jevons, Venn, kaj samtempe en Germanio Ernst Schroeder, sukcesis krei sistemon de algebro de la logiko, en kiu la tradicia silogistiko estas transformata en logiko-algebran kalkulon.
Sed poste, la matematika logiko de Frege kaj Russel, kaj la posta simbola logiko absorbis la pli utilajn inventojn de la algebro de la logiko, kiu restis malnova sistemo.
 
3. Leibniz proponis la kalkulon laýliteran, similan al tiu de la komuna algebro. Per uzo de matematikaj simboloj, estis difinitaj kelkaj logikaj operacioj, nome adicio, subtraho, multobligo, divido, neo, kaj certaj fundamentaj rilatoj, nome implico kaj idento; rezulte devus esti ebla funkciigi novmaniere la tradiciajn silogismojn.
 
4. Plibone ol Leibniz, la postaj matematikistoj enkondukis la duvaloran (latinide bivalentan) kalkulon, kaj sukcesis.
Tiu algebro de la logiko karakteriziûas jene:
1) La ekvacioj nur havu la valorojn 0 a 1;
2) estu la aksiomoj "a + a = a" kaj "a . a = a", kun îiuj sekvoj el ili deriveblaj;
3) ne ekzistu malrektaj operacioj, kiel subtraho tiamaniere, ke la neo " - a" ne ekvivalentu al la subtraho, malgraý la jam formulita aksiomo fare de Leibniz, "a . - a = O".
 
Okazas du sinsekvaj interpretoj por tiuj signoj.
La simboloj a, b, c,... signifas klasojn. La signoj "+", ".", operaciojn inter klasoj. "a < b" estas interpretita ke "la klaso a estas inkluzivita en la klaso b. La signo de neo "- a" a "a'", signifas la klason de îiuj individuoj kiuj ne apartenas al klasso a; O la malplenan klason; 1 la plenan klason, aö la universon de la diskurso.
En la propozicieca interpreto la simboloj a, b, c,... signifas propoziciojn; la signoj "+", ".", operaciojn inter la propozicioj. "a < b" asertas la implicigon ("a implicas b"). "- a" (aý a') asertas la neon de la propozicio a.
Fine oni interpretas O kiel "falsa", 1 kiel "vera".
Ekde tiuj indikiloj eblas la disvolvon de la algebro-logika kalkulo de la mensaj operacioj, inkluzive de la silogistiko.
E. Pauli.
 


ALGEDONIKA (N). 0206.
A: F: G: H: alguedónico. I: P: algedônico. R:
 
1. Erudicia vorto kreita per kunmeto de la grekaj 8 ( @ H (= doloro) kaj º * @ < Z (= plaîo), kun sencoj en kontra aj direktoj.
Adjektiva radiko.
 
2. Algedonika estas sento ampleksa, en kiu sento kaj percepto kunestas (kiel okazas îiam en aliaj sentoj), sed kun kontraýaj direktoj, laý priskribo de M. Pradines (Traité de psychologie générale, Prefaco, IX) (1874-1958)
E. Pauli.
 


ALGORITMO (N). 0207.
A: Algorithm. F: algorithme. G: Algorithmus. H: algoritmo. I: algoritmo. P: algoritmo. R: (algoritm).
 
1. Etimologie, algoritmo (foje dirite algorismo), devenas el la greka arithmos (= nombro) kaj influo de la araba aýtoro al-Kharezmi (F. Mora diras al-Korismo), kiu en la 9-a jc. enkondukis en Eýropon la decimalan numeradon.
Substantiva radiko.
 
2. Algoritmo estas speciala teknika aranûo por faciligi kalkulon. Pro la diversecoj de tiuj aranûoj, la difino de Algoritmo varias.
Pli precize definite, algoritmo estas sistemo la unuforma procezo de kalkulo, por atingi ankaý unuforman solvon. Ekzemploj: algoritmo por dividi; krivo de Eratosteno por havigi primojn; algoritmo por atingi la maksiman divizoron komunan de du numeroj; la aranûo de Briot kaj Ruffini por dividi polinomon en binomojn de unua grado. Tiuj rimedoj havas mekanikan kaj aýtomatan karakteron.
Komence oni uzis la nomon algoritmo por aritmetikaj kalkuloj. Poste por îiu ajn.
Leibniz nomis per algoritmo apartajn algebrajn kalkulojn. Sed poste algoritmo signifis pli ûenerale.
 
3. En filozofio uzo de algoritmo okazas en algebro de logiko (vd 0205). Per tiu uzo eblas forigi la solvon per diskurso.
Diference de heýristika metodo (vd 2691), algoritmo kondukas al rezultoj pli difinitaj.
E. Pauli.
 


ALÛERIO. Filozofio en... 0208.
 
Ûeneralaëoj (vd 0208-000).
Filozofoj en Aløerio (vd 0208-002).
Resumo de filozofio en Aløerio (vd 0208-005).
 
 


A - Índices