-
-
- AKTUALA, -ECO
(+). 0177.
Gr: ¦<XD(,4", -"H . L: actualis.
A: actual; actuality. F: actuel; actualité. G: actuell; aktualitaet. H: actual; actualidad. I: attuale; attualità. P: atual; atualidade. R: (aktuálnyj).
1. Etimologie, aktuala devenas el la latina radiko actus (= agata) kun almeto de la pseödosufikso -al, por diri, ke io havas la kvaliton esti tia. Oni rimarku, ke la latina postklasika actualis estis malofte uzata, kaj ke aktualeco estis enkondukita de Duns la Skota, mezepoke.
Adjektiva radiko. Vortformoj: aktuala, aktualo, aktualeco, aktualigo (vd), aktualismo (vd).
2. Aktuala, laövorte, estas tio, kio havas la kvaliton esti en la stato de agata (actus). Ekzemple, aktuala stato de la laboro.
3. Specoj. Laöforme, la kunteksto almetas al nocio de aktuala elementojn, kiuj certamaniere estas implicaj, ekzemple esti nuntempa, esti plenumita, aö plene ekzistanta, per kiu la vorto ricevas semantikajn nuancojn.
Du estas la îefaj nuancoj, per kiu aktuala diferenciûas en formajn specojn, la tempa kaj la ontologia.
4. Aktuala, en tempa senco kaj plej ofte uzata, estas kvalito de tio, kio nun simple ekzistas, kontraste kun pasinteco kaj kun estonteco. Tiusence, aktuala estas la nuna tempo.
Afero aktuala, estas afero de la nuna tempo, kiam okazas kontrasto kun la aferoj de alia tempo. Ekzemple, aktuala socio, aktuala modo, aktuala kutimo.
Foje estas elstarigata la kontrasto kun la pasinteco, foje kun la estonteco, kun la sekvaj nuancoj de signifo.
Aferoj aktualaj, sed kun manko de renovigo, estas dirataj ne-aktualaj. Ankoraö tiusence, kiam ne aktualaj aferoj restas en uzo, ili estas kiomeble aktualigataj, per la alûustigo al la realaj bezonoj kaj interesoj, kontraste kun tio, kio malaktualiûis definitive.
La aktualoj estas pli utilaj ol la malaktualoj. Pro tio la merkato anoncas aktualaëojn pri libroj, modoj, inventoj ktp., por la momento, en kiu oni vivas.
5. Aktuala, en ontologia faka senco de divido de la ento, estas kvalito de tio, kio el la potencialo pasis al la ekzisto. Tiusence, aktuala estas stato de plenumo. Ekzemple, energio aktuala estas tiu energio, kiu nun efikas, kontraste kun tiu en potencialo, aö kun tiu simple ne ekzistanta, sed en stato de reala kapablo aktualiûi.
Substantivigite, io aktuala diriûas aktualo (vd), kontraste kun la potencialo (vd). Do, aktualo estas tio, kio iamaniere jam estas io, îu kiel io ekzistanta, îu kiel ia esenca determino; kaj potencialo (vd) estas tio, kio povas iamaniere esti io, îu kiel ekzisto, îu kiel aldona difinita esenco.
6. Laömaterie, la aktuala afero diriûas aktualaëo. Kompreneble, aktualaëoj okazas îie ajn kie ekzistas io aktuala. Semantike, aktualaëoj estas precipe la lastaj aperintaj.
E. Pauli.
- AKTUALIGO.
0178.
A: actualizing. F: actualisation. G: Actualizing. H: actualización. I: attualizzazione. P: atualização. R: aktualisírovat (vb).
1. Aktualigo estas la aktiva ago, per kio oni faras, ke io estu aktuala laö îiuj sencoj de aktualo (vd 0181):
- en la senco de alûustigita al nuntempaj bezonoj, interesoj kaj vidpunktoj;
- en senco de simpla nunekzistanta, kontraste kun tio kio ankoraö ne aperis;
- en filozofia vidpunkto, kompreniûo de îio aperanta, per la teorio de aktualo kaj potencialo, îefe de Aristotelo.
2. La problemo pri la aktualigo estas, kiel klarigi tiun ïanûon en si mem, kaj kiel determini la kaözon de la ïanûo fare de la aktualigo.
Rilate la ïanûon en si mem oni klarigas ûin per la teorioj pri la strukturo mem de estaëoj, ekzemple per divido en aktualon kaj potencialon (vd), per multoblaj simplaj atomoj (vd 0608), per energetikismo (vd 1792), aktualismo (vd 0180).
Kion pri kaözo de la aktualigo? Jen afero tre malfacila klarigi.
3. Eleana skolo, îefe gvidata de Parmenido, asertis ke ne eblas movo, nek iu ajn aktualigo. Nenio kreiøas, kaj nenio mortas.
Se tamen oni konstatas tion per niaj sensoj, ili certe trompas nin. Se estus io nova, tiu nova devus veni aö el alia ento, aö el la nenio. Nu, la nova ne venas el alia ento, îar tiu ento jam estas tio, kio ûi estas, kaj estas nenio alia. La nova ne venas el la nenio, îar la nenio simple estas nenio (Vd Fragmentojn de Parmenido).
4. Movo nur per la aktualo. Por la dividintoj de la estaëoj en aktualon kaj potencialon, ekzemple Aristotelo, la kaözo de movo situas nur en aktualo, ne en potencialo. Fakte, en la potencialo ne povas esti la efika kaözo de iu ajn novaëo. Sed restas montri ke la aktualo kapablas krei alian aktualon.
Neniu aktualo eniras sian ekziston per si mem. Kvankam nur la aktualo kreus la aktualon, tiu kapablo ne validas por si mem. Do, neniu potencialo, nek aktualo eniras la ekziston de la aktualeco, se ne estas ebleco per alia aktualo. Se la aktualo de la individuo mem ne aktualigas sin, tiu aktualo nek aktualigas sian propran potencialon. La du simetriaj eroj de iu individuo, - aktualo kaj potencialo,- nur eniros la efektivan ekziston, se tiu ebleco okazas en antaöekzistanta alia aktualo.
La potenco de îiu aktualo estas kvanto de forto kiel kaözo. Oni avertu, ke potenco ne estas la sama kiel potencialo. Por la aktualigo de alia devas okazi proporcio inter la aganta aktualo kaj la aktualigenda nova estaëo. Pro tio: tio, kio moviûas, kapablas movi alian; kaj tio, kio ne moviûas, ne kapablas. Pro la postulata proporcio, îiuj moviûantaj per ricevita movo devas en la komenco de la serio esti movigitaj de motoro memmoviûanta kaj do havanta la movon sen ke tiu îi estu ricevita de iu antaöa.
5. Kartezianoj havis malfacilaëon por klarigi la agon de homoj kaj naturaj estaëoj, pro iliaj analizaj metodoj. Analize ili deduktis, ke en la koncepto de finitaj estaëoj ne enestas, ke ili estas kaözoj. Sekve, kartezianoj serîis apartan klarigon por la homa kaj natura ago.
Arnold Geulincx kaj Malebranche proponis okazismon (vd), laö kiu la bona Dio kaözas îion okaze de movoj, voloj, pensoj de kreitaëoj.
Leibniz akceptis nur la enan (imanentan) agon; ekstere îio funkcias per antaövidita harmonio (vd) fare de Dio, laö la okazisma hipotezo.
6. En empiriisma filozofio ankaö malfacilas klarigi la rilatojn inter kaözo kaj efiko.
Stuart Mill avertis ke oni ne povas pruvi, ke en sinsekvo de fenomenoj la antaöaj kaözas la sekvantajn.
7. Aktualismo (vd 0180) interpretas îion kiel simpla sinsekvo de novaj estiûoj.
8. Æu eblas krei? Krei ne estas nur problemo de potenca forto. Metafizike estas malfacile klarigi kiel ento povas krei alian enton, nek kiel ento povas ïanûi ion.
Pro tio, la teorio de aktualo kaj potencialo faciligas, almenaö parte, la eblecon de movo kaj naskiûo per transformo, îar ne okazus substanca aliiûo, nur pli supraëaj ïanûoj. Sed restas la problemo de kreo (vd) ekde la nenio.
E. Pauli.
- AKTUALISMO.
0180.
A: actualism. F: actualisme. G: Aktualitátstheorie. H: actualismo. I: attualismo. P: atualismo. R:
1. Aktualismo estas doktrino, laö kiu la aktualo ne estas konservo de tio, kio antaöe ekzistis, sed estas senîesa nova estiûo. Tiel, kiel kelkaj fenomenoj, venantaj kaj malaperantaj unuj post aliaj, ekzemple sono, - kiu daöras, - estas îiam nova; aö la fajro brulanta estas îiam nova flamo; ankaö la fundamentaj aëoj, en îiu nova momento estas individue tute aliaj.
Dio ne estis kaj restas; Dio nur estas. Same la psika vivo estas konstanta sinsekvo. La mio reduktiûas al io ne substance îiam la antaöa. La ideo estas vivanta sinsekvo. Nenio malnovas, îio konstante estiûas, eî kiam fakte refariûas tute egale al tio, kio estis antaöe.
2. Historie, tra la tempo aperis pluraj formoj de aktualismo. Tiu de Heraklito el Efezo (î. 544- î. 444 a.K.) estas la plej antikva. Avertis Heraklito, ke "îio fluas, nenio daöras" (Frag. 91), citita de Platono (Kratilo. 402 a). Pro tio, li imagis, ke la fundamenta elemento, el kio îio konsistas, estas la moviûema fajro. Tiun aktualisman doktrinon li defendis kontraö la eleana filozofio, kiu ne akceptis la movon, nek la kreon ûenerale.
Oni ne konas specifajn argumentojn de Heraklito rekte favore de la aktualismo, se ne la konstanta moviûemo de la naturo. Cetere, la fundamenta elemento proponita de Heraklito ne estis konceptita de li radikale ïanûiûanta.
Aktualismo, kiel fluo, estas la interpreto de Henri Bergson (1859-1941). Li argumentis, ke la realo estas aktiveco, kaj ne povas esti pasiva konservo.
Aktualismaj estas la ideismaj monismoj, kiuj reduktas la realon al mio, kaj la mion al ideo, aö penso. La romantika ideismo de Fichte, Schelling, Hegel estas tiusence formoj de aktualismo.
3. Karakterize aktualisma estas la ideismo de la italo Giovanni Gentile (1975- 1944), kaj kiu fariûis konata precipe per tiu nomo. Li akcentis tiun aspekton, per radikaligo de la dinamikeco de la hegela dialektiko, kaj rekte nomis aktualismo sian sistemon.
La aktualismo de Gentile rezultis el la fandiûo de la objekto en la puran subjekton. Îio estas nur la ago la subjekto pensanta, de la penso pensanta. Estas nenio alia ol tiu penso, kiu, per sia agado, kreas sin.
"La ideismo, kiun mi nomas aktuala, inversigas la hegelan problemon" (Gentile). Tiam fariûas, laö li supozas, la pura ago (atto puro) en la nuneco, sen esti abstrakta, kiel en Hegel.
"Kaj, pro tiu inversiûo, la dedukto, kiu rezultus neebla en la hegela ideismo, konversiûas en la veran demonstron, kiu faras la penson pri si mem la historio de la mondo: la historio mem" (Teorio dello spirito, XVII,3).
4. La skolastika tezo pri la kreo fare de Dio per konstanta konservo enhavas la ideon de konstanta rekreo, analoge al la aktualisma doktrino. Jen tezo kiu favoras iamaniere la aktualismon.
5. Takse, konstantaj ïanûoj de la naturo kaj de la homaj mensaj kapabloj facile sugestas la aktualisman doktrinon; sed la ïanûoj de la naturo estas nur supraëaj. La universala ïanûemo de îiu momento, kiel proponas aktualismo, eble nur similas al tiuj menciitaj ïanûoj de la naturo kaj de la homaj kapabloj, îar tiuj îi ïanûemaj aferoj daöras almenaö iom da tempo kaj havas en la antaöaj kapabloj sian konstantan kaözon; do, almenaö en tiuj fundamentaj kaözoj, okazus la konservismo, anstataö la aktualismo.
Cetere, en aktualismo ne estas klare tio, kio estas tempo. Oni nur povas kompreni la tempon, kiel daöro; nu, se okazas daöro, io ne estas aktualisma, sed konservisma. Strikte elpensata, aktualismo estas nur la nuneco; sed la nuneco ne estas en si mem neo de la daýro ekde la pasinteco.
Certe aktualismo estas averto kontraö la troa imagiva tendenco, per kiu oni dividas per la nunenco la pasintecon kaj estontecon. Tiu distingo enhavas tro da abstraktado, kiu tamen havas fundamenton en la realo. Kio estas ja pasinteco ? (vd) kaj kio estas estonteco? (vd 1973). Nur per adekvata respondo al tiuj demandoj eblas difini la nunecon kaj decidi pri la aktualisma interpreto de la estaëoj.
6. Aktivismo kaj aktualismo interrilatas. Pro tio, aktualismo estas nomo ankaö por aktivismo (vd 0172), doktrino elstariganta la valoron de la ago.
Sed îi tiu nomo aktivismo estas pli adekvata, kiam la afero estas specife pri aktiveco, - agado kun iom da emo kaj efiko.
7. An uniformitarismo kaj aktualismo interrilatas. En diakronaj sciencoj, ekzemple en evolucia biologio kaj geologio, aktualismo estas la metodologia kaj epistemologia supozo, ke en aliaj epokoj la naturaj fortoj agis sammaniere ol en la aktuala tempo. En tiu kampo de esploro aktualismo diriûas uniformitarismo (vd).
Tiaj problemoj kaj metodoj de scienco pri la naturo estis ekzamenataj sisteme unuafoje de la angla geologo Charles Lyell (Elements of geology, 1830-1833), en samtempa diskuto kun Cuvier kaj Darwin.
8. Takse, aktualismo estas interne kontraödira, kiam øi asertas ke la realo estas konstanta estiûo kaj ne daöro de antaöa ekzisto. Por ke aktualismo estu konstanta, estas bezone, ke îiu estiûo havu iom da daöro.
E. Pauli
- AKTUALO KAJ POTENCIALO. 0181.
Gr: ¦<XD(,4" , -"H ; *b<":4H, -,TH . L: actus et potentia.
A: actuality and potentiality. F: acte et puissance. G: Akt und Potenz; Wirklichkeit und Moeglichkeit. H: acto y potencia. I: atto e potenza. P: ato e potencia. R:
1. La teorio de aktualo kaj potencialo konceptas la enton kiel fundamente konsistigata el du realaj elementoj, kunmetiûantaj kiel inter si du komplementaj principoj. La enteco ne estas nur ekzisto, sed ankaö esenco; la ekzisto havas la karakteron de aktualo, kaj la esenco havas la karakteron de maniero ekzisti.
Siavice, la esenco prezentiûas kiel kunmeto el formo kaj subjekto (materio ricevanta la formon). En îiuj kazoj, la potencialo estas ricevinto (subjekto) kaj la aktualo estas ricevato (objekto).
2. Jen temo tre grava en filozofio, kaj samtempe tre malfacila, kaj pri kiuj jam la klasikaj grekaj filozofoj multe diskutis.
Varias la detaloj, per kiuj la filozofoj priskribis la teorion de aktualo kaj potencialo.
Kelkaj ne adoptas la teorion de aktualo kaj potencialo, sed tamen implicite akceptas ûin; ili parolas pri similaj aferoj, kaj ne estas sufiîe atentaj, ke iliaj ideoj fakte situas enkadre de la doktrino de aktualo kaj potencialo.
Simple ne situas en tiu kadro tiuj, kiuj forigas iun ajn dividon de la ento; tia estis la doktrino de atomistoj (Demokrito) kaj eleanoj (Parmenido).
Rilate al tiuj, kiuj proponas la teorion de aktualo kaj potencialo, la îefaj tradicioj estas du, la platona kaj la aristotela, sed ambaö kun radikoj en la antaö sokrataj filozofoj. Laölonge de la ekspono pri la teorio, la menciitaj diferencoj aperos kiel detaloj.
Aktualo estis dirita de Aristotelo per ¦<XD(,4" , kunmeto el ¦< (= en) kaj XD(@< (= ago), etimologie la nuna "energio" (Metaf. IX, 8. 1050a 22). La greka enérgeia estis tradukata en la latinan per actus. Tiu latina actus signifas ankaö ago. Sed tiu-momente oni atentu la alian signifon de aktualo.
Esto en aktualo tradukas ja ens in actu. Ago estas funkcio, jen la unua signifo de la latina actus. Sed îiu ago estas ankaö en si mem nova ekzisto. Jen, kie komenciûas la signifo de aktualo. Kelkaj agoj estas pli fundamentaj, kaj sekve rilatas pli fundamente la ekziston. Kelkaj estas pli supraëaj, sed ankaö rilatas al la ekzisto. Oni ne povas kompreni agon sen tiu rekta rilato al la ekzisto. Pro tio, la latina actus estas la aktualo. La greka ekvivalento de potencialo estas *b<":4H (= povo, forto, potenco, efikeco).
La îefa elemento en aktualo estas la ekzisto; jen, do, la ekzisto estas aktuala. Sed ankaý en potencialo io ekzistas, kaj ekzistas iamaniere; jen alia principo, kaj kie estas la alia principo, la potencialo. Ambaý estas realaj principoj. Oni ne elpensu la potencialon simple kiel pura ebleco.
Ne eblas elpensi la potencialon, se ne en rilato al la aktualo. Estas aktualo kaj potencialo inter si komplementaj. Efektive, oni ne povas kompreni, ke la neekzisto povas ekzisti! La problemo estas, do, montri kiamaniere, oni povas apartigi ion, por ke fariûu dua principo, por ke fine estiûu la teorio, per kiu la ento dividiûas en aktualon kaj potencialon. La problemo prezentas plurajn flankojn, kaj pro tio la teorio devas esti prezentata per etapoj.
3. Aristotelo, kiu unuafoje vaste esploris la temon pri aktualo kaj potencialo, prudente uzas ekzemplojn, por klarigi tion, pri kio li pensas kaj deziras klarigi:
"La aktualo estas la ekzisto de iu objekto, sed ne kiel oni parolis pri la potencialo. Oni diras, ekzemple, ke Hermes estas potenciale en la ligno, kaj ke duona linio estas en la kompleta linio, îar ili povas esti elprenataj el ili. Oni nomas ankaö potenciala saûulo tiun, kiu eî ankoraö ne spekulacias, kondiîe ke li havu la fakulton spekulacii; la kontraöa stato de îiu el tiuj îi kazoj ekzistas en aktualo" (Metaf., IX,6. 1048a 30-35).
Iomete antaöe klarigis Aristotelo:
"La aktualo estos, ja, kiel la estulo, kiu konstruas, estas la estulo havanta la fakulton konstrui; kiel la estulo ekvekita, kontraste al dormanta; kiel tiu kiu rigardas, rilate tiun, kiu havas fermitaj la okulojn, sed havanta la kapablon vidi; kiel tiu jam apartigita el la materialo, al tiu ankoraö ne; kiel tiu jam ellaborita, kontraste al tiu ne ellaborita. Oni donu la nomon aktualo al unua membro de tiuj diversaj rilatoj; la alia membro estas la potencialo" (Metaf. IX,6. 1048b1-5).
Kutime la ekzemploj de Aristotelo montras la kontraston inter aktualo kaj potencialo, ne la gravan funkcion, per kiu la potencialo ludas la rolon esti limiganta faktoro, tio estas, per kiu la ekzisto fermiûas en aparta speco. Oni rimarku, ke esenco estas kiel sako, kiu devigas la volumon de la grenoj adaptiûi al iu karakteriza formo. Sekve de tiu limigo fare de la potencialo, ûi aspektas kiel maniero esti de la ekzistanto; tiel rigardata, potencialo estas la esenco, la formo, la figuro, la kvalito ktp de la ekzisto.
Per atento al tiuj aliaj aspektoj avertitaj de Aristotelo, la teorio de aktualo kaj potencialo evoluos poste, kaj eble ankoraö devos evolui. Takse, ofte filozofoj ne komprenis eî la fundamentajn aspektojn de la teorio pri aktualo kaj potencialo.
4. Oni avertu, ke aktualo kaj potencialo kiel partoj, per kiuj estas dividataj la ento, ne estas eroj venantaj unu post alia, sed estas samtempaj realaj konsistigoj. La potencialo estas la konstanta nedetermina elemento, dum la aktualo estas la determina tiamaniere, ke la aktualo povas esti anstataöigata, dum la potencialo konserviûas, por ricevi la novan aktualon.
Nuance, simpla ebleco (latine possibilitas) estas tio, kio ne estas kaj povas fariûi reala, dum potencialo (latine potentia) fakte jam estas efektiva elemento, kiu ricevas la aktualon kiel aldonon. Simpla ebleco kontrastas kun realo, kaj unu venas post alia, sen samtempeca kunestado; potencialo kontrastas kun aktualo, kaj ambaö estas realaj, kun samtempa kunestado. Sed, kun aparta kunteksto, oni povas diri, ke la potencialo estas "reala" ebleco, kontraste kun "simpla" ebleco.
Oni distingu ankaö inter potencialo negative konceptata, kiu fakte estas nenio, preskaö kiel la simpla ebleco (ëus difinita), kaj potencialo pozitive konceptata, kiu estas io reala, en la senco de la teorio pri aktualo kaj potencialo (pri kio nun estas la temo).
Negative konceptata, potencialo, kiel dirite, estas nur reala ebleco esti, kaj ûi mem estas nenio. En tiu negativa koncepto de potencialo, ûi funkcias nur kiel reala limo de la aktualo mem; tiam la potencialo nur estas la interna ebleco de la aktualo mem, kiun oni abstrakte konsideras tiel apartigita en du kontrastajn flankojn, kiel la limo nur ïajne apartigita de la limigita afero.
Jen la interpreto, konscia aö nekonscia, îefe de materiismaj, empiriismaj kaj pozitivismaj filozofoj. Sed ankaö tia estas la interpretomaniero de racionalismaj filozofioj. Efektive, eblas atribui al la mensa kreiveco la distingon en plurajn principojn tion, kio fakte estas nur aktualo.
En ekzistencialisma filozofio restas loko nur por la potencialo negative konceptata. Ne okazas la dikotomio aktualo kaj potencialo en pozitiva senco. Îar ekzistencialismo elstarigas, ke la ekzisto estas îio en la esto, kaj ke nur per mensa atribuo oni parolas pri la esenco, restas nur loko por la potencialo en negativa senco, ne kiel en la senco de potencialo kiel pozitiva kunestanta principo kapabla aktualiûi.
Potencialo konceptata pozitive estas aparta principo, kiu ricevas la aktualon, kaj kune konsistigas la eston tutaëe. Ekzemple, sako, kiu ricevas grenojn, devigas, per sia kunestado, ke la grenoj adaptiûu al la kapacito de tiu ujo. Pro la samtempa kunestado, okazas ke la ekzistanta aktualo (la grenoj) havu apartan formon (pere de la sako, kiu en la ekzemplo rolas kiel potencialo). Por montri, ke la potencialo estas io pozitiva, oni faru alian komparon, nun kun la ekstera formo, kiu limigas la objektojn. Ekzemple, la tablo iras ûis iu fino. Îu tiu fino estas io nur negativa, per kiu la tablo finiûas? Se estus nur negativa limigo, oni ne povus kompreni, ke la nenio povus influi. La formo mem estas aktualeco; tamen, io interne limigas la formon, kaj tio estas io reala, nomata potencialo.
5. La divido de ento en aktualon kaj potencialon estas metafizika, îar okazas kiel tute interna divido (latine intrinseca divido).
Ne estas fizika ekstera divido, kiel la divido, ekzemple en subatomajn elementojn. Do, ne estas divido konstatebla per la samaj rimedoj, per kiuj estas testebla la fizika divido. Nur malrekte la empiriaj rimedoj povas okupiûi pri la aktualo kaj potencialo. Per la empiria konstato oni rekte perceptas, ke okazas la sinsekvo de aktualoj; sed nur hipoteze oni povas imagi, ke sub la sinsekvo de la aktualoj daöre restas la potencialo.
La komplementa rilato inter aktualo kaj potencialo estas de atribuo kaj subjekto, îar la aktualo surmetiûas al la potencialo. Tiusence, oni povas diri, ke en îiu estaëo okazas fundamenta subjekto, kaj ke tiu fundamenta subjekto estas la potencialo. Dum ïanûiûas la atribuita aktualo, konserviûas la subjekto.
En ni mem, oni havas la sperton de la subjekto, kiu konscias pri la konservo de si mem kiel subjekto (nomata mio), dum la aktualoj iras en sinsekvo. Pro tiu psika sperto, oni imagas (almenaö antropomorfisme), ke la restanta naturo estos same iu subjekto, kiel potentialo sub aktualoj. Principe, oni ne povas forigi la eblecon, ke homoj kaj naturo estos metafizike same strukturataj.
Kompreneble, la rilato inter aktualo kaj potencialo okazas kiel strikte inter si komplementa.
6. Pri la speco de divido kaj distingo. Gravas la demando, -kiam malaperas la aktualo, îu la potencialo povas ekzisti aparte?
La respondo dependas de detaloj, pri la speco de dividio kaj distingo, kaj pri kio malkonsentas la filozofoj. Kompreneble, la malkonsentoj jam okazas ekde de nocioj mem pri aktualo kaj potencialo.
Same, oni demandas, îu povas la aktualo resti sen la potencialo; denove, la respondo dependas de detaloj, kaj povas okazi diferencoj inter la konsisto de korpoj, de animoj, de Dio.
Gravas la detalo, pri kiu speco de divido aö distingo (vd 1297) okazas inter aktualo kaj potencialo, - îu inter aktualo kaj potencialo la divido estas reala, aö ne? Se estas reala, îu reala kun apartigebleco, îu nur kun fundamento en la realo, kaj do sen apartigebleco?
Por ke la potencialo estu reala ebleco, sed sen ebleco aparte resti, ûi devas îiam kunesti kun iu aktualo. Ekzemple, esenco ne restas aparte, sed kunestas kun la ekzistanto kiu havas tiun apartan manieron ekzisti.
Îu, kiam aktualo malaperas, tuj devas aperi alia aktualo, por ke la koncerna komplementa potencialo konserviûu?. Se ne alvenas nova aktualo, kiam malaperas la antaöa, ambaö malaperos? Jen demandoj respondendaj, kiuj dependas de la difinoj akceptitaj pri aktualo kaj potencialo.
Per la konceptoj determino kaj nedetermino oni kutime distingas aktualon kaj potencialon. La aktualo estas determino; la potencialo estas nedetermino. Tiuj konceptoj ankaö estas metafizikaj.
Oftas la esprimo "unua materio" (à80 ) (latine materia prima), per kiu estas menciita la potencialo. Tiu esprimo, tamen, rilatas al la esenco, ne al la ekzisto. Ekzemple, laö hilemorfismo (vd), la korpa esenco dividiûas en materion kaj formon. Do, unua materio estas esprimo por unu el la specoj de divido en potencialon kaj aktualon.
La kompreno pri aktualo multe dependas de tio, kion oni kontraste komprenas pri potencialo. Tie îi situas la îefa diferenco inter la platona kaj aristotela tradicioj. Dum Aristotelo forigis el la koncepto de potencialo îiun ajn determinon, Platono konservis en la koncepto de potencialo (aö unua materio) iom da determino, kiel la sako kapablas subsisti aparte de la grenoj.
Fontas en la antaösokrata filozofio la teorio de aktualo kaj aktualo, precipe de hilemorfismo, kaj ne multe plibonigis ûin Platono. Efektive, Anaksimandro konceptis la –B,4D@< (vd G: 0400) kiel ion ne determinitan, kvankam kun iom da determino. Same, la universala ïanûema mondo de Heraklito, fakte estis la ïanûema formo de la fajro; sed, sub tiu ïanûema formo de la fajro, ankoraö multe restis kun iom da determino, kaj kiu estus la "unua materio". La platona tradicio konserviûis en la aögustena skolo kaj en la franciskana de la mezepoko.
Kontraste, Aristotelo, sekvata mezepoke de Tomaso el Akvino, reduktis la potencialon al nenio, tute sen iu ajn determino. Potencialo estas radikale komplementa rilate la aktualon, kies subjekto ûi estas. La aktualo estas ricevita de la potencialo. Do, la aktualo ankaö estas komplementa, îar ûi estas ricevita de la subjekto. Resume, la aktualo estas la determino de la potencialo.
7. La îefa funkcio de la potencialo, pri kiu avertis precipe la skolastikistoj, estas pasive limigi la determinojn de la aktualo. Ekzemple, sako determinas pasive la formon de la volumeno de enmetitaj grenoj; la aktiva ago apartenas al grenoj, kiuj premas îiudirekten.
Sed en la teorio de aktualo kaj potencialo la komparo kun greno kaj koncerna sako ne povas fariûi kun tiom da reala distingo, kiel okazas inter greno kaj sako; la komparo estas valida nur parte. En la teorio de aktualo kaj potencialo okazas ene de la sama afero la du elementoj de la komplementaj inversaj kunmetitaj principoj. Du flankoj estas rigardeblaj en la sama determino: ûi estas determinanta kaj determinita.
Oni faru nun alia komparo kun la samaj grenoj. Se la grenoj estas verïitaj por fari monton, iom post iom tiu monto prenas formon, pro io kio interne limigis la falintajn grenojn. Jen nun la limiga faktoro ne estas tiel klare ekstera, kiel kiam oni metas la grenon en kolektujon.
En îiu ajn komparo, la îefa atingenda estas, ke en la ekzistanto okazas io limiga, kaj ke tiu limiga faktoro estas io aparta, kies nomo estas potencialo, kaj ke unu el la îefaj funkcioj de potencialo estas precize tiel limigi la ekziston ene de iu maniero ekzisti.
Tamen, la limigo de la potencialo fariûas malrekte, pere de la aktualo mem; oni atentu îiam, ke la potencialo ne ekzistas aparte. Efektive, la aktualo mem reduktiûas per si mem al iu limigo; tiu mema reduktiûo estas la potencialo intime enmetita. Ekzemple, se oni havas nur certan kvanton da greno, la monto de greno, farita per la verïita greno, nur povas atingi certan grandon; la limigo ne okazas per io tute ekstera, sed per io interna principo.
Rilate la limigitan mensan kapablon de la homoj, ûi estas limigita, îar la aktualo mem estas afekciita de io, pro kio ûi ne kapablas ricevi pliajn impresojn. Same, la materialo, per kio la artisto kreas sian skulpturon; tiu skulpturo estas potenciale en la materialo, sed limigita al la efektiva aktualo.
Rigardate kiel limigo de la aktualo, la potencialo montriûas kiel maniero esti de la ekzisto. Jen, la esenco. Per esenco oni nomas tion, el kio konsistas la maniero esti de la ekzisto.
8. Esenco, formo, figuro, kvalito en la kampo de potencialo. Per enkonduko de la konceptoj de maniero esti kaj esenco, daöras la klarigo pri la teorio de aktualo kaj potencialo. Estas, tamen, necese atenti, por ke en iu ajn momento oni miskomprenu la koncepton de maniero esti kaj esenco, por ke îio evoluu bonorde.
Similaj estas la nocio de formo kaj figuro, per kiu estas nomataj manieroj de determino.
Kvalito, pli supraëa ol la nocio de esenco, signifas manieron esti, per kio, io fariûas tia, aö tiamaniere.
Resume, situas en la sama linio de potencialo kiel limigo de la aktualo aö ekzisto, la nocioj de esenco, maniero, formo, figuro, kvalito. Kompreneble, îiuj aliaj konceptoj rilatas al esenco, sed la menciitaj pli rekte situas en la kampo de potencialo.
9. La specoj de aktualoj kaj potencialoj dependas, laöforma divido, de la gradoj de limigo okazigitaj de la potencialo en la aktualo. Alidire, okazas gradoj, aö ïtupoj en la kadro de la estaëoj en la mezuro mem de la etendo de la aktualo, laö la manieroj esti pasive determinitaj de la potencialo.
Estas ïtupoj en la aktualo. Laö la vidpunto, per kiu divideblas la ento en ekziston kaj esencon, estas dirite enteca aktualo (latine actus entitativus) la aktualigo kiel ekzisto, kaj forma aktualo (actus formalis), la determino laö la esenco, kiu determinas la manieron esti.
Per la unua aktualo, aö unua ago (latine, actus primus), estiûas la konstanta substanco kaj ties kapabloj; per tiu unua aktualo la aferoj posedas sian îefan entecon. Per la dua aktualo, aö la dua ago (latine, actus secundus, estiûas la akcidencaj determinoj; per tiu tavolo de aktualigoj la universo, ekzemple, moviûas kaj la homoj aktivas.
Aktualo estas absoluta, senlima, infinita, aö pura aktualo (latine actus purus), se nenio limigas ûian ekziston.
Aktualo estas lima, finita, aö ne pura aktualo, se io limigas ûin, per aparta ekzistomaniero (per aparta esenco, aö determino, aö formo, aö figuro).
La senlima aktualo estas tio, kio difinas la koncepton pri Dio, kies ekzisto aktualiûas senlime. Efektive, Dio ne havas esencon, se esenco estas konceptata kiel aparta ekzistomaniero. Lia ekzisto etendiûas tute libere, sen limigo de iu ajn aparta maniero, tio estas, per neniu esenco, per neniu determino, per neniu formo. Alidire, - îar neatendite la parolmaniero inversiûas, - la esenco de Dio estas ne havi esencon. Nun la vorto esenco estas predikata analogie, ne en unuvoka senco kiel inter limigitaj estaëoj.
La limigita aktualo, diversmaniere, havas sian ekziston limigitan per io, kio ne permesas al la ekzisto etendiûi. Tiu estas la stato de îiuj aliaj estaëoj de la mondo. En rilato al la aktualo, esenco karakteriziûas diversmaniere: kiel pozitiva principo de limigo, kiel potenciala parto, kiel subjekto.
10. Pozitiva karaktero de limo. Pri la funkcio de la esenco kiel principo de limigo (vd) de la aktualo, oni povas aparte diskuti, îu tiu principo estas nur io negativa, îu io pozitiva.
Estas ekzemple, nur negativa limigo, la nenio rilate la enton. Per la nenio, kiel kontraöo de la ento, oni komprenas la enton kiel kontraöon al tiu nenio.
Se esenco estus nur negativa rilate la ekziston, la limigitaj estaëoj nur estus tiaj pro la ekzisto mem, kiu ne etendiûis. Tio povus okazi pro la iniciato de la ekzisto mem, kiu eventuale restis limigita, aö pro iu ekstera forto, ekzemple la dia volo.
Estas malfacile kompreni, ke la esenco nur limigu negative. En tiu hipotezo la esenco en si mem estus ankaö nenio; ûi estus nur referenco abstrakte elpensata. Sen esenco, la estaëoj restus sen interna motivo por esti tiaj kaj tiaj. Ili fariûas absurdaj, ne nur neötralaj rilate la esencon.
Se la esenco estas pozitiva principo, kiel okazas en platona kaj aristotela filozofio, venas demando, îu ûi estas eterna, îu ûi estas kreita. Pro la movo empirie konstatita, kaj pro niaj agoj de penso kaj volo, oni scias, ke multaj aëoj komenciûas almenaö rilate la aktualon. Por decidi, îu la esenco ankaö komenciûas, necesas, ke oni ekzamenu ûin ankoraö pli detale.
11. Esenco estas io potenciala rilate la aktualon. Tiu potencialo (vd) signifas, ke ûi estas afero povanta ekzisti, kvankam per si mem ûi ne estas la ekzisto. Estas la esenco nur reale ekzistanta esenco, post kiam la ekzisto okazas komplementece.
Ankaö kiam la ekzisto okazas, tiu realeco de la esenco fariûas per la ekzisto, sen perdo flanke de la esenco de la kapablo resti denove potenciala, îar ûi povas denove reveni al ne ekzisto.
Kiam io eniras la ekziston, ne signifas ke antaöe la potencialo estis en iu aparta loko. Îio restas îiam enkadre de la ekzisto, kies naturo estas tia, ke ûi foje estas en unu stato, foje en alia. Kun la veno de aktualo, ne okazas simple la malapero de la potencialo. Tiu binareco, - aktualo kaj potencialo, - apartenas al la natuo mem de la ento, almenaö de la nefinita ento.
En movo (vd) unuavide ïajnas, ke potencialo restas kiel aparta afero. Dum io moviûas, potencialo nur iras de unu stato de unuiûo kun la aktualo, al alia stato de unuiûo kun la aktualo. En îiu nova momento îeestas la du bazaj eroj - potencialo kaj aktualo, - îar, kiel ili estis difinitaj, ili ne povas resti apartigataj.
Kiam oni parolas pri movo en potencialo, tiu potenciala movo (vd) fakte ne ekzistas, se ne nur kiel stato en sistemo, tio estas, kiel kaözota ebleco. Tie, kie oni diras, ke îi-momente situas la movo en potencialo, ekzistas ankaö îi-momente tiu potencialo kun alia aktualo; sed tiu îi potencialo oni rigardas kiel forigendan.
Por ke okazu aktuala movo, necesas ïanûiûo duflanka, en la potencialo kaj en la aktualo tiamaniere, ke la potencialo kun la antaöa aktualo povu ricevi la alian aktualon. La anstataöigo de la antaöa aktualo per la nova aktualo estas la movo. Sekve, movo estas fakte nur anstataöigo de aktualoj en sinsekvo.
En movo neniam potencialo restas kiel aparta estaëo. Dum globeto ruliûas de unu flanko de îambro al alia, okazas do sukcesive pluraj aktualoj, kaj îiu nova aktualo estas nova tempo. Per tiu sinsekva anstataöigo en sinsekvo de multaj tempoj neniam la baza potencialo restis dum momenteto sen esti kunmetita kun aktualo, kvankvam la aktualoj estis individue îiam aliaj, per la vica malapero de unu post alia.
Estas malfacile kompreni ke okazas tiom da envicigitaj aktualoj. Sed klarigi tion estas alia problemo.
Por klarigi la problemon aperis tri fundamentaj hipotezoj: la universala moviûemo de îio (Heraklito); la parta moviûemo, nur de la aktualo, ne de la potencialo (Aristotelo); la nenia moviûemo reala sed nur ïajne al sentumoj (Parmenido).
Principe, îiu el la tri hipotezoj estas interne raciaj kiel mondkonceptoj. Sed validas nur tiu, kiu pruvas, kio fakte okazas.
12. Pri grado de divido, aö distingo, inter aktualo kaj potencialo oni diskutas multe. Kompreneble, tio dependas de la efektivaj specoj de aktualoj kaj potencialoj (vd 9).
Tomistoj asertas, ke tiu divido estas reala, kaj ke tio klarigas la ïanûemon de la entoj.
Aliaj, avertas ke okazas nur la divido kun fundamento en la aëo (divido cum fundamento in re). Sed ambaökaze estas iom da realo en la divido.
Se ne estus iom da realo en la divido, falus la tuta teorio de aktualo kaj potencialo.
Cetere, la priparolado pri la afero malfacilas, pro la diversaj manieroj difini la vortojn, per kiuj estas nomataj la specoj de distingo (vd 1297). Foje per malsamaj vortoj estas dirata la samo.
13. La argumentoj de tomistoj favore de la reala distingo estas fundamente du, - aposteriora (per fakto) kaj apriora (principe).
a) En la realo, potencialo kaj aktualo fakte foje estas kunaj, foje ne. Efektive, tiu potencialo kiu nun havas îi aktualon, kaj poste pasas al alia aktualo, restas reale apartigita de la antaöa aktualo.
Do, supoze ke la aferoj estas kunmetitaj el potencialo kaj realo, tiuj du eroj rilatas inter si per la reala distingo.
b) La apriora argumentado atentigas pri la karaktero de la potencialo kiel kapablo de perfekteco, kaj pri la karaktero de la aktualo kiel efektiva perfekteco. Sub la sama vidpunkto, nenio povas esti kapablo de perfekteco kaj samtempe la perfekteco mem, îar kapablo diras ne esti la perfekteco, dum la efektiveco jam estas. Nu, se la du elementoj estas konceptataj kiel du realaj eroj de la ento, inter ili la distingo estas reala ordo.
Restas unuavide klare, ke la argumentado favore de la reala divido inter potencialo kaj aktualo validas enkadre de la kunteksto de la teorio proponita. Evidentas, ke, se oni konceptas alimaniere la teorion, la rezultoj povas fariûi aliaj, kiel oni povas konstati en kontraöargumento de la jezuito Francisco Suarez.
14. Aktualo estas ontologie antaöa rilate la potencialon (aö esencon). Sed logike, en nia penso, okazas la kontraöo, îar unue oni atentas la esencon, poste iras al la ekzisto.
Kompreneble, la esenco havas du flankojn. Pasive rigardata, la esenco estas la potencialo; aktive, ûi estas la aktualo limigita de la potencialo.
Pro tio, la sama kono atingas rekte la esencon, malrekte la ekziston. Por ke la esenco estu la maniero de ekzisto, tiu ekzisto devas esti ontologie antaöa rilate la manieron ekzisti, kiel la materio de vazo estas antaöa rilate la ricevitan vazecan formon. Cetere, la tuta strukturo de la penso fariûas per simileco (vd ...); nu, havi similiton estas propraëo de la esenco.
15. Potencialo kiel subjekto. Aliflanke, potencialo (esenco) funkcias kiel subjekto de la aktualo (de la ekzisto). Tio okazas îar la limigo fare de la esenco subordigas al ûi la ekziston. Cetere, la ekzisto havas la aspekton de aliro al tio, kio estas malpli, por doni al ûi ion.
Favore de la esenco okazas ankaö la fakto ke la homa intelekto komprenas pere de la esencoj, ne pere de la ekzisto de la aferoj. Pro tiu inversiûo okazas la logika antaöeco de la esenco kaj ties karakterizo kiel subjekto. Sed tiu antaöeco de la esenco estas nur logika, ne ontologia. Oni zorgu por ne kompreni la ekziston kiel ion alvenintan al la esenco, kiel akcidenco veninta post la substanco.
Limigita aktualo (aö limigita estaëo) estas îiam ricevita aktualo. Kaj ûi limiûas al la kapablo de ricevo de la esenco. Nur infinita aktualo estas ne ricevita aktualo, îar ûi simple etendiûas sen io ajn kio malliberigas tiun etendiûon.
16. Fundamenta redivido de la esenco. Se oni konsideras nur la esencon, tiu îi ankaö dividiûas en du: materion (vd) kaj formon (vd 2285). Tiu divido estas simila al tiu pli fundamenta de la ento en aktualon kaj potencialon, îar materio karakteriziûas kiel potenciala esenco, formo kiel aktuala esenco determinanta la materion.
La esprimo forma aktualo nur havas sencon kiel determinon de la formo rilate la potencialan materion; forma aktualo ne diriûas do pri la ekzisto, sed pri determino de la esenco rilate la nedeterminitan materion.
Oni avertu, ke la divido en aktualon kaj potencialon fariûas laö la vidpuntko de la ento; la divido en materion kaj formon laö la vidpunkto de la esenco.
E. Pauli.
- AKULTURO
(N). 0183.
A: acculturation, acculturize. F: acculturation, acculturer. G: H: aculturación, aculturarar. I: acculturazzione(?). P: aculturação, aculturar. R:
1. Kiel vorto, akulturo aperis en 1880, fare de la usonano J. W. Powel, unue en angla formo acculturation, per la latina prepozicio ad (= îe), en asimilita formo ac, en kunmeto kun culture (= kulturo).
Verba radiko. Vortformoj: akulturi (tr.), akulturo (rezulto de akulturi), akulturiûo, akulturigo, akultureco, akultura.
2. Akulturo estas procezo per kiu difinita socia grupo lasas sian kulturon, influata de alia grupo. Kulturo (vd) en si mem estas klereco pri io, kaj povas esti nur teoria kono, kaj ankaö praktika pri ago kaj faro (arta kaj teknika).
Sed îio en kulturo okazas kiel procezo, ordinare en konstanta evoluo kaj kun elekteblaj direktoj. Pro tio, kulturo kaj akulturo prezentas en sia procezo multajn aspektojn: historiajn, geografiajn, antropologiajn, psikologiajn, sociologiajn, religiajn, jurajn, filozofiajn.
3. Doktrino. Îar la kulturo ne estas natura, sed akirita, restas tuj filozofie klare, ke kulturo povas esti aö konscie konservata, aö ïanûata, aö eî tute forlasata, se øi jam ne estas sufiæe saøa kaj utila.
Historie, oni scias îion, kio okazis îi-rilate.
Psikologoj kaj sociologoj klarigas la kulturajn procezojn.
Koncerne al saûeco, povas okazi, ke ne estas saûa decido konservi malnoviûintajn kulturojn. Diferencoj de kulturoj okazis surbaze de pasintecaj izoliûoj de la homaj grupoj kaj surbaze de malklereco. La facileco de la modernaj rimedoj de vojaûo kaj komunikado, kun la rezultinta akulturiûo en la tuta mondo, estas neresistema fenomeno kaj nova saûo.
4. La plej granda perforto en akulturaj fenomenoj okazas per la milita konkero de unuj nacioj rilate la aliajn. Pasintece îiuj popoloj praktikis tiun perforton.
Sed la plej evoluintaj, îefe modernepoke ûis la 20.a jc., praktikis, kune kun la konkero, la koloniadon pere de nova loûantaro, kaj esploro favore de metropola lando. Tiel oni okupis la tutan Amerikon, kie restis neniu indiûena nacio kun propra Ïtato. Preskaö la samo okazis en negra Afriko, en Oceanio, en parto de Azio.
Dum tiu koloniado la indiûenaj nacioj akulturiûis, kaj ofte miksiûis. La fina rezulto estis la sendependiûo de tiuj landoj, per procezo kiu plenumiûis en Ameriko dum la 19-a jarcento, kaj dum 20-a jarcento en aliaj kontinentoj.
La novaj socioj praktikas kulturon influata ne nur de la ricevitaj koloniismaj landoj, sed ankaö de la miksiûintaj aötoktonoj, kun la aldona influo de la medio.
5. Rasaj kaj religiaj influoj tre gravas en la procezoj de akulturo. Araboj, judoj kaj ciganoj kutime ligis rason kun religio; pro tio, en la pasinteco, la koncernaj religioj ne multe eliris la rasan cirklon. Tamen, la islamana religio, origine araba, ofte sukcesis atingi aliajn naciojn, ekzemple la iranan, kurdan, pakistanan, turkan.
Koncerne la kristanismon, kiu origine estas juda, tre frue atingis nejudajn naciojn, kaj pro tio plifacile sukcesis mondskale. Tamen, la kristana religio multe konservis el la okcidentaj naciaj kulturoj, kaj fariûis faktoro de akulturo precipe en Ameriko kaj Afriko.
En la pasinto tiu akulturiga forto de la kristanismo fariûis pere de la koloniismaj procezoj.
Sed nun ankoraö daöras la procezo per aliaj rimedoj. Precipe katolikoj kaj protestantoj klopodas en la tuta mondo, pere de subtenataj misiistoj senditaj eksterlanden, por konverti homojn; tiel, malrekte, daöras la akulturiga influo de la kristana religio.
Post kiam malaperis koloniismo, helpe ankaý la tutmondiøo, okazis ankaý la inversiøo. Je la fino de 20-a jc., ankaý orientaj religioj kaj aliaj kulturaj praktikoj eniras la okcidentajn landojn, foje eæ kun la koncernaj vesta¼oj.
6. Doktrino. Filozofie estas necese akcenti la rajtojn de îiu persono esti instruata, por pensi per si mem kritike. Uzo de persvadoj, kiel ofte okazas, estas malbone prediki, se tiuj persvadoj ne estas kompletigitaj per edukado kondukanta antaö îio al kritika penso.
La filozofiaj atentigoj estas, ke oni respektu la politikan rajton de îiu grupo per si mem decidi. Ne apartenas al eksterulo decidi, nek pri la konservo, nek pri la sanûiûo de la kulturo de sendependa grupo. Tamen, estas malfacile decidi, ûis kie grupo estas sendependa rilate pligrandan instancon.
La veno de eöropanoj al Ameriko, kiel okazis ekde la malkovro de îi kontinento en 1492, estis principe io morale, politike kaj kulture ebla. Laö la homaj rajtoj, îiu rajtas iri kaj reveni sur la tuta terglobo kaj kosmo.
Sed la perforta maniero, per kio tio fariûis, estis erara. Oni ne rajtus rekte konkeri Amerikon, nek la indiano povus rekte malakordi pri la alveno de aliaj. Same, oni ne povus rekte transformi Afrikon en koloniojn. Nek oni povus konkeri Hindion kaj aliajn partojn de Azio.
E. Pauli
- AKUPUNKTURO. 0184.
A: acupuncture. F: acuponcture. G: Akupunktrur. H: acupuntura. I: agopuntura. P: acupuntura. R: (igloukálvanie).
1. Erudicia nomo, akupunkturo estas vortformita per radikoj, kiuj signifas akutan pinglon (kiel kudrilon) kaj punkto.
Substantiva radiko. Vortformoj: akupunkturo, akupunktura.
2. Akupunkturo estas medicina tekniko de kuracado, origine îina, per uzo de pintaj longaj pikiloj atingantaj difinitajn korpopunktojn interne de la histoj.
3. Epistemologie, akupunkturo havas kiel bazon, ke per la pingloj eblas influi vitalajn funkciojn, per stimulado de teritorioj de malgranda surfaco kaj situintaj en la profundo. Tiuj teritorioj de malgranda surfaco nomiûas "akupunkturaj punktoj". Similaj rezultoj estas atingataj per lasero.
Principe, do, akupunkturo ne estas, kiel unuavide ûi aspektas, superstiîa kuracadrimedo, nek estas tute empiria proceduro, kiel oftas en la populara medicinarto. Kiel medicinista tekniko, akupunkturo devas esti science esplorata, kaj resti en la kontrolo de la publika leûaro.
E. Pauli.
- AKVO
(*) (simbolo). 0185.
Gr: à*TD, -"J@H . L: aqua, -ae.
A: water. F: eau. G: Wasser. H: agua. I: àcqua. P: água. R: (vodá).
1. Etimologie, akvo devenas el la latina aqua (= akvo), enkadre de la europa radiko akw- (= akvo konsiderata kiel vivanta). Kompare, la greka à*TD (= akvo) devenas el la hindeöropa radiko wed- (=akvo), el kiu la latinaj unda (= akvo, ondo), inundare (= inundi), abundare (= abundi); la angla water (= akvo), la germana Wasser (= akvo).
Substantiva radiko. Vortformoj: akvo, akva, akvado, akveca, akvilo, akvujo, akvumi, akvaltira, akvokondukilo, akvofalilo, akvotransfalilo, elakviûi, enakviûi, senakva, subakvigi, subakviûi, subakvisto, superakvi (tr), superakvego, surakvigi, traakvigi, balastakvujo, falakvo, fortakvo, mielakvo, okulakvo, reûakvo, sanktakvujo, ïaömakvo, trinkakvo, tualetakvo, turnakvo.
2. Akvo, kemie difinita, estas likvo, el kombino de hidrogeno kaj oksigeno (H20).
Ofta en la naturo, akvo estas tiu likvaëo el kiu konsistas maroj, riveroj, servanta al diversaj uzoj de la homa vivo kaj havanta gravajn funkciojn en la organismoj de plantoj kaj de la animala korpo, kun almenaö 90 pro cent en homa korpo. Sekve de tio, akvo fariûis tre ofta simbolo de la homaj pensoj kaj tre disvastigita religia fetiîo (vd).
3. Kiel fetiîo akvo estas rigardata kiel havanta apartajn fortojn, krom tiujn kiujn objekto havas laönature.
Kutime fetiîo estas rigardata diversmaniere, kaj la akvo estas unu el tiuj fetiïoj kun pluraj manieroj esti rigardata:
- foje akvo estas rigardata kiel sidejo de diaëoj;
- foje kiel mem havanta supernaturan forton;
- foje (per reinterpreto) kiel simbolo (ekzemple en la bapto) de supernatura efiko de ekstere aganta diaëo.
En la tri kazoj okazas io pli ol en simpla simbolo.
4. Akvo kiel sidejo de diaëoj okazigis belajn formojn de popularaj kredoj.
Nimfoj (vd) estas duondiinoj, laö la helena imagado, kaj transdonitaj al la universala kulturo, kaj kiuj loûas en la fontoj, riveroj, maroj kaj arbaroj, bonaj por la homoj kaj servantaj al la superaj dioj.
Jemanëaa estas diino de la akvo, laö imagado de umbando, religio disvastiûinta en kelkaj sociaj tavoloj de Brazilo.
En pli ûenerala kadro la supera Dio mem estas rigardata en rilato al la vasteco de la akvaro. Preskaö je la komenco de la Biblio estas priskribita: "La spirito de Dio ïvebis super la akvo" (Gen 1, 2).
5. Akvo kiel mem havanta supernaturan forton estas la plej ofta formo de fetiîismo, precipe en formo de trinkaëo kaj lavo, sed kutime en apartaj cirkonstancoj kaj ritoj.
Pro la kredo pri la akvoj de kelkaj fontoj kaj sanktaj riveroj okazas la pilgrimado al tiuj lokoj.
En Delfos, grava centro de la antikva pagana religio de la grekoj, ekzistis fonto, kies akvoj estis serîataj de la prigrimantoj.
Same îe kristanoj oftas lokoj de pilgrimado, kie kutime ekzistas grotoj, kun imago de la sankta virgulino Maria, je kies piedoj fluas akvo, trinkata de la pilgrimantoj.
En aziaj landoj oftas sanktaj riveroj, kie banas sin la pilgrimantoj. Gango estas la rivero rigardata kiel sankta de la hinduoj.
Ankaö akvofaloj estas serîataj de kelkaj religiaj grupoj.
Kun aparta rito, nome bapto (vd 0727), akvo purigas la pekojn. Jen orienta rito eniranta en Okcidenton fare precipe de la pitagoranoj, kaj poste akceptata de la esenoj kaj kristanoj.
Historie, la kristana interpreto de la sakramentoj kaj sakramentaloj fakte estas reinterpretoj, îar tiuj ritoj jam antaöe ekzistis kiel fetiîoj, kaj tiel ili restis ankoraö en la kapo de multaj homoj.
6. Inter rito kaj simbolo. Akvolavo kiel rito de supernatura efiko estas ne nur simbolo, sed simbolo almetita de la supernatura efiko fare de ekstera alia diaëo. En tiu kazo, la simbolo per si mem ne efikas. Necesas, ke, post la meto de la simbolo, agu aldone iu diaëo, por ke okazu la spirita efiko, pri kio kredas tiuj, kiuj praktikas la bapton kiel riton.
Kompreneble, inter kaözo kaj efiko estas postulata la proporcio. Akvo, proporcie, nur lavas fizike. Anaký simbolo per si mem ne efikas, nek fizike, nek spirite. Restas tamen pruvi, ke tiu ekstera Dio estas atenta por krei la efikon de la simbolo.
La plej ofta teologia interpreto de la kristana bapto (vd) kaj de îiuj aliaj sakramentoj (vd), inkluzive sakramentaloj (vd), kiel la benata akvo, estas ke efektive tiuj ritoj efikas, sed per la aldona dia interveno.
Îu validas la interpreto de la ritoj, en la senco ke Dio almetas la efikon? Epistemologie, kiel jam avertite, la valideco de tiu kredo postulas apartan teologian pruvon.
Principe Dio povas almeti la efikon; jen kion la filozofio pri religio povas akcepti. Sed se Dio fakte tion decidis dependas de Revelacio, kaj tiu revelacio devas esti klara, por ke ne restu dubo. Devas esti precipe klara, kiam la plej diversaj formoj de fetiîoj jam antaöekzistas.
7. La moderna tendenco de popolamaso estas forgesi la ritisman aspekton de la akvolavo per bapto, kiel forigo de pasinta peko de la pragepatroj. Anstataö tiu rito, bapto fariûis nur simbolo de nova natura vivo.
Tamen, tiu neokristanisma reinterpreto de la bapto estas efektiva forlaso de la tradicia kristanisma doktrino.
E. Pauli.


