Araneo


Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

 

 Malamikoj de araneoj

Araneo havas ankaŭ malamikojn. Birdoj bekpikas araneojn de la grundo aŭ el ilia araneaĵo. Vespoj ankaŭ kaptas multajn araneojn kaj specialistiĝintaj ikneŭmonoj anestezas araneojn por en ilin demeti siajn ovojn. Poste la larvoj voras la araneon vivanta.

Manto, grandmurdisto inter insektoj kaj araneoj, kaptas ĉion, kion li povas kapti, eĉ samspeciulojn.



Vespo kun araneo

Manto, Mantis religiosa

Ankaŭ ekzistas araneoj, kiuj kaptas araneojn. La plej ega malamiko de araneo –ne atendite- estas la araneo mem.

La konata araneo en domo, la trem-araneo Pholcus phalangioides, estas vera arane-murdisto kaj ĝi estas unu el la laste vivantaj araneoj en domo. Ĉion ili jam formanĝis, fine eĉ siajn samspeciulojn. Ankaŭ en la familio Mimetidae kaj Ero troviĝas pluraj arane-manĝuloj. Ero rapidege atakas supereblan araneon kaj mordas ĝin en kruro. Rapide fuĝinta ĝi atendas la morton de la araneo por poste ĝin elsuĉi.

La homo. Per ĉiuj siaj naturdisturbaj agoj la homodetruas multajn mediojn, en kiu araneoj prosperas. Toksoj kaj agrikulturaj maŝinoj faras multajn viktimojn. Multaj araneoj intertempe troviĝas sur la listo de malaperantaj specioj. Avikularioj (‘bird-araneoj’) pli kaj pli maloftiĝas ĉar ili pogrande estas kaptataj en suda Ameriko por esti vendotaj  kiel ŝatobjekto en terario. La tenado kaj mortigado de araneoj estas leĝe malpermesita, escepte se temas pri studobjekto. Feliĉe ĉiam pli da avikularioj estas bredataj kaj ne plu kaptataj en siaj originaj vivmedioj.

Iuj araneamatoroj kolektas multajn araneojn kaj tre entuziasmiĝas pro kapto de malofta araneo. La besteto estas mortigata en alkoholo kaj dum la semajnfino mikroskope analizata kaj pririgardata por determini la specion kaj maloftecon de la araneeto.

Se la araneeto ne estas analizata, sed aldonata al kolekto, la plezuro daŭros tre mallonge. La kadavreto ŝrumpas kaj la koloroj malaperas. Prepari araneojn signifas malsukcesi. Frostsekigo ŝajnas iome sukcesi, sed kolorriĉan keston, kian oni iam trovas plena je papilioj ne eblas por araneetoj.

Por plej multaj amatoroj ne gravas determini ĝis subspecio. Foto farita per proksimobjektivo ofte estas multe pli ĝuiga. La araneo ne senkoloriĝas kaj ĉe bona fotografio la foto povas esti ege pligrandigata. Se la trovejo kaj dato estas registritaj, la loko poste ankoraŭ ĉiam povas esti vizitata far profesiulo por konstati ĉu la trovo vere estis monde grava.

  

Ed Nieuwenhuys, maart 1999

Esperantigis Leo De Cooman

Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)


Fonto: http://www.xs4all.nl/~ednieuw/Spiders/InfoNed/malamikoj.html

Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb