(Iomete da Historio)


Interreto naskiĝis en 1969, kiam Usona Departemento de Defendo financis universitatan projekton por esplori kiel interkonekti komputilojn. La projekto, Arpanet, evoluis en akademio dum la 70aj jaroj. Oni inventis retpoŝton, FTP-n, kaj Uzreton, sed la nombro da uzantoj estas tre limigitaj.

En la 80aj jaroj, la teknologio de Interreto pliboniĝis, kaj la nombro da konektitaj komputiloj kaj uzantoj multe kreskis. Tamen, ĝia uzado estis limigita ĉefe al studentoj kaj profesoroj ĉe universitatoj kaj inĝenieroj ĉe altteknologiaj kompanioj; homoj kiuj kapablis uzi centrajn Uniksajn komputilojn.

Mi malkovris Uzreton (angle: Usenet) en 1990 kiam mi laboris ĉe telekomunika firmao. Uzreto, spite la nomon, ne estas reto, sed servo kiun Interreto peras. Ĝi funkcias ĉi tiel: Ĉiu komputilo kiu provizas la servon, stokas grandegan nombron da mesaĝoj aŭ artikoloj, kiuj estas organizitaj laŭteme en forumoj (ankaŭ nomataj novaĵ-grupoj). Leganto elektas ŝatatan forumon, kaj legas la mesaĝojn en ĝi. Se la leganto deziras, li aŭ ŝi povas respondi al mesaĝo, citante partojn de ĝi. Kiam la leganto tajpas 'send', la nova mesaĝo registriĝas en la Uzret-servilo. Ĉiutage, eble multfoje, la servilo sendas siajn novajn mesaĝojn al siaj interretaj najbaroj, kiuj siavice plusendas ilin al siaj najbaroj. Fine, la novaj mesaĝoj atingas ĉiujn komputiloj en la reto. (Teorie, fakte mesaĝoj foje perdiĝas.)

Kiam mi komencis legi mesaĝojn de Uzreto, estis pli ol 2000 forumoj, pri teknologio, scienco, politiko, sporto, religio, muziko, ktp. Jam ekzistis forumo por Esperantistoj kiu ankoraŭ nomiĝas soc.culture.esperanto. (Vidu SCE.)

En la 80aj jaroj, kaj la fruaj 90aj jaroj, Interreto estis nur teksta medio. Oni kapablis sendi kaj akiri bildodosierojn per FTP aŭ interreta poŝto, sed oni ne povis tuj vidi ilin. Sed tio komencis ŝanĝigi.

En 1990 Tim Berners-Lee, esploristo ĉe CERN (Eŭropa Centro por Nuklea Esplorado), kreis la Tut-Teran Teksaĵon (angle: World Wide Web). Komence ĝi estas nur metodo por ligi dokumentojn en Interreto (Vidu HTML). Tio estis utila, sed la TTT restis teksta medio ĝis 1993, kiam Marc Andreessen kaj Eric Bina ĉe Nacia Centro por Superkomputadaj Aplikaĵoj kreis grafikan legilon: Mozaiko. Mozaiko kapablis montri bildojn kaj fotojn ene de dokumento. En 1994, la du homoj fondis kompanion, Netscape.

En la fruaj 90aj jaroj, homoj ofte konfuzis Interreton kun Uzreto. Nun oni konfuzas la Tut-Teran Teksaĵon kun Interreto. Bonvolu memori, ke Interreto estas konekto de multaj komputiloj kaj komputilaj retoj por krei grandan internacian reton. Uzreto, TTT, retpoŝto, ktp., estas servoj, kiujn Interreto peras.

Aliaj referencoj:
History of the Internet
(Engish)
Internet Timeline
(English)
SCE-Ĉarto
(English, Esperanto)

Al Indekso