Hiper-teksto estas elektronika teksto kiu enhavas ligilojn. Ligilo estas ŝlosilvorto (aŭ bildo); kiam leganto premas sur ĝi, per premo de mus-butono, la legilo saltas al alia loko en la legata dokumento, aŭ al alia dokumento. Jen ligilo al paĝo de J.C. Wells, kiu pli detale difinas la terminon: Hiperteksto

HTML (mallongigo de Hiper-Teksta Mark-Lingvo) estas hiperteksta normo uzata en Interreto. Ĝia kreo en 1990 semis la eksplodantan kreskon de la Tut-Tera Teksaĵo.

HTML difinas legeblajn tekstajn etikedojn por aranĝi tekston, enmeti fotojn, kaj fari ligojn al aliaj dokumentoj en Interreto. Kiel ekzemplo, jen font-etikedo kiu difinas tiparon, grandecon, kaj koloron. (Font signifas tiparon.)

Esperanto

Por fari ligilon, oni uzas la anchor-etikedon. Se uzanto premos sur la suba blua ligilo, la legilo saltos al la adreso difinita per href, tio estas, al la paĝo kiu nomiĝas terminoj.htm.

Al indeksa paĝo

Kompreneble, hipertekst-legiloj (ankaŭ nomataj 'foliumiloj') kutime ne montras HTML-etikedojn, sed oni povas vidi ilin se oni elektas Montru Fonton (angle: Show Source) de la menuo de la foliumilo.

La HTML-normo difinas multajn etikedojn, kaj ankoraŭ kreskas. Sed eĉ nefakuloj povas krei belajn paĝojn, lerninte kelkajn etikedojn. Se vi volas lerni, mi rekomendas la sekvantajn Esperantajn paĝojn.

Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksaĵo (Wells) HTML-Kurso (Franko Luin)

Ankaŭ menciindas, ke ekzistas grafikaj redaktiloj kiuj ebligas ke oni kreu HTML-dokumentojn, sen rigardi la etikedojn. Tamen mi rekomendas ke oni iom studu pri HTML por lerni la principojn, kaj por kapabli kontroli la rezultojn de tiaj programoj (kiuj foje estas fuŝaj).

Aliaj referencoj (pli detalaj):

XHTML kaj Signokodoj (Bertilo)
Enkonduketo al css-stil-folioj (Ĵerom Vaŝe)


Al Indekso