skolta kaj Tenduma terminaro

al la enhavo hejmenpluen

1. La Skolta Movado

En la jaro 1908, Lordo Baden Powell of Gilwell fariĝis fondinto de la skolta movado aŭ frataro, per la publikigo de libro “Skoltado por Knaboj”. Poste li verkis i.a. ankaŭ: “Skoltinado”, “Roverado al Sukceso”, “Lupida Lernolibro” el kiuj la lasta speciale por la plej junaj skoltoj. Ĉiu, kiu ligas sin per la triobla promeso estas skolto. Sed la plej junaj skoltoj faras pli simplan promeson.

Lordo Baden Powell of Gilwell
Lordo Baden Powell of Gilwell
reenal la enhavohejmen supren pluen

dum la 6a SEL-tendaro,
Hispanio,1927

2. La Celoj de la Skolta Movado.

La celoj de la Movado estas eduki junulojn ke ili estos bonaj civitanoj, per ekzercado de la rimarkemo, obeemo, memfido, lojaleco, helpemo al aliaj homoj, la progresigo de fizikaj, spiritaj kaj intelektaj kapablecoj, en grupoj, kiuj estas kiel eble plej aŭtonomaj, kaj per eksterdoma vivo.

reenal la enhavo hejmen supren pluen

3. La Principoj de Skoltado

La fundamentaj principoj de Skoltado, kiel donitaj de la fondinto, estas:

  1. Devo al Dio / Religio.
  2. Lojaleco al la propra lando.
  3. Fido en tutmonda amikeco kaj frateco.
  4. Servo al aliuloj.
  1. Akcepto de, kaj fideleco al la skoltaj kaj leĝoj.
  2. Libervola aliĝo.
  3. Sendependeco de politika influo.
  4. La sistemo de laŭgrade pli aŭtonomaj grupoj kaj patroloj, progresanta edukado, kaj eksterdomaj ci aktivecoj.

Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo
al la enhavo hejmen supren Ĉapitro 4 Ĉapitro 4