Hejmen!
serif/o TIP Transversa streketo cxe la fino de cxefa streko en
presita signo; = literkalkano: en presita teksto oni gxenerale uzas
~ajn literojn, sed sen~aj literoj estas kutimaj en titoloj k
afisxoj. -> klasika.
- La vorto serifo estas jam uzita, ekzemple en Monato. WELLS
tradukas la anglan vorton serif per (liter)streketo, kaj
sanserif per senstreketa aux senornama. Cxe BENSON
estas literstreketo aux ornamstreketo, kaj
senornama. La kunmetajxo literkalkano estas proponita de
POK, kiu pruntis gxin el la cxehxa. France oni diras empattement,
t.e. enkrurajxo.