Hejmen!
redund/a. Estanta pluroble aux ripete, aux aldonita por sekurigi
kontraux perdigxo, misfunkcio ks. -> balasto.
~o 1 TEL KOMP Uzo de pli da datenoj ol necese por
transdoni iun informon, por tiel malpliigi la riskon de eraro en
komunikado aux komputado. -> kontrolbito. =>
pleonasmo. 2 TEK Enesto de pluraj ekzempleroj de parto en
elektronika aux mehxanika ekipajxo, por ke la ekipajxo povu plu funkcii
post paneo de parto.
- La formo redund' estas jam establita en Esperanto, do PIVS
malpravas per sia propono redundanc'.
- PIVS pretendas, ke la vorto havas filologian aux lingvistikan
sencon kaj donas kiel ekzemplon la akordon de adjektivoj kaj
substantivoj. Tamen redundo ne estas multe menciata en konsultlibroj
pri moderna lingvoscienco, do versxajne la ekzemplo en PIVS estas
maltipa, do ne tre tauxga por vortaro. Certe la nocio pri redundo estas
uzebla en multaj aliaj fakoj ol nur la fakoj menciitaj, sed ne indas
aparte dokumenti cxiun eblon.
- En la angla la substantivo redundancy devenas de adjektivo
redundant, kies baza senco estas nebezonata,
superflua. Sxajnas, ke en Esperanto, same kiel en la germana, oni
transprenas nur la teknikajn sencojn. Tio estas evidente gxusta, cxar
ni ne volas per aldono de teknika termino sxangxi tradician,
komunlingvan parton de Esperanto, sed gxi havas la konsekvencon, ke
redundo estos falsa amiko por anglalingvanoj; la angla vorto
redundant gxenerale estu tradukata per: nebezonata, superflua,
balasta, tro abunda, superabunda, malkonciza, tauxtologia, seninforma,
pleonasma, senlabora, maldungita, ktp, ktp.
- La vorto redundo sxajnas havi la sencan elastecon, kiu
estas tipa pri derivajxo el adjektiva radiko, do mi difinas la radikon
tia.