Hejmen!
line/o [...] 3 EL Konduktiloj uzataj por porti elektran
energion laux fiksita vojo: unuopa, duopa ~o; kontakto~o de
trajno aux tramo. -> drato, kablo. 4 TEL Konduktiloj aux
optika fibro uzataj por porti telekomunikajn signalojn:
telefon~o; alstacia ~o; unu ~o povas havi multajn
kanalojn; rekt~a, sen~a uzado de aparato. ->
plekti.
- Versxajne estas utile apartigi la energian kaj komunikan sencojn
de lineo, sed cxu la detala terminologio en la PIV-a artikolo
estas aktuala aux utila? Mi dubas.
- La esprimoj rektlinea kaj senlinea estas proponoj de
POK por traduki la anglajn esprimojn on-line kaj
off-line. Ili ne ricevas proprajn difinojn, cxar ili ankoraux ne
estas gxenerale uzataj, kaj laux mi ili apenaux estas bezonataj en
Esperanto: preskaux cxiam la gxusta traduko de on-line estas
konektita, rekte konektita, rekta aux simile, kaj
bona traduko de off-line estas, krom la malo de tio, ankaux
auxtonome. En la angla oni ofte uzas tiajn esprimojn pli pro modo
aux jxargonemo ol pro vera utilo. Interesa ekzerco estas legi la
respondajn artikolojn en Oxford English Dictionary kaj traduki la
tieajn ekzemplojn.